Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo estis akceptita la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: varpeco, komercaĵo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Programmes en espéranto - programoj en esperanto

 * SimpleWeb, un système de création et de gestion de site web inspiré de Joomla.

 * Sakvorto, post elekto de vortlisto, vi devas trovi vorton hazarde elektitan de tiu listo

 * Sudokilo, por generi kaj solvi sudokojn

 * Multidic, franca-esperanta kaj esperanta-franca vortaro sur CD-ROM

 * Espamuse, programo por lerni esperantajn vortojn per bildoj, klarigo de reguloj kaj ekzercoj sur CD-ROM

 * Nouveau Cours d'Espéranto avec ou sans professeur de Edmond Ludwig kaj Renée Triolle eldonita de "Heroldo de Esperanto" (183p) en version électronique

Programo "Sakliteroj"

fenestro de la programo

Sakliteroj estas ludprogramo tute en esperanto kaj nur en esperanto.

Sakliteroj similas al la televida ludo "Les chiffres et les lettres" por la parto rilata al la literoj.

Sakliteroj estas programo, kiu hazarde elektas 9 literojn laŭ la frekvenco de la esperantaj literoj kaj poste vi kaj eventuale la aliaj ludantoj havas limigitan tempon por fari kiel eble plej longan vorton per ili.

Fine de la limigita tempo, la komputilo petas de la ludantoj la nombron de la literoj en la vorto, kiun ili trovis kaj petas la vorton de tiu, kiu anoncis la plej longan vorton. La komputilo kontrolas la vorton en la programvortaro, kiu enhavas 47500 vortojn aŭ kunmetitaĵojn malpli longajn aŭ egallongajn al 9 literoj. Poste la komputilo siavice proponas la plej longan vorton, kiu ekzistas en la vortaro kun tiuj literoj.

Bona vorto gajnigas tiom da poentoj kiom da literoj en la vorto, malbona vorto perdigas saman nombron da poentoj.
La plej bonaj rezultoj povas esti registritaj kaj tiel vi povas kompari vian nivelon al la nivelo de aliaj ludantoj.
Tiu ludo estis jam publike prezentata en iu vespero de la esperanta semajno de Plouézec en 2004 kaj la ĉeestantaro ludis per ĝi. La nuna versio estas facile instalebla kaj uzebla poste sen reta konekto.

Tiu programo estas senpaga. Por elŝuti ĝin, klaku al instalprogramo por sakliteroj.

Programo "Sakvorto"

fenestro de la programo

Sakvorto estas ludprogramo tute en esperanto kaj nur en esperanto.

Sakvorto proponas al vi plurajn vortlistojn: fruktoj, floroj, korpo, vestaĵoj kaj la 9 listoj de la oficiala radikaro de Esperanto.

Vi povos elekti vortliston, ludrapidecon (malrapidan, mezrapidan kaj rapidan) ludformon (sola ludado, ludado kontraŭ la komputilo aŭ kontraŭ aliaj ludantoj)

La programo hazarde elektos vortojn el la vortlisto elektita de vi, kaj montros al vi tabelon kun senliteraj fakoj kaj atendos de vi proponon de litero aŭ de vorto.

Se vi sole ludas, la komputilo kalkulos la tempon, kiun vi bezonas por trovi la diversajn vortojn.

Se vi ludas kontraŭ la komputilo aŭ kontraŭ aliaj ludantoj, bona litero gajnigos unu poenton al vi kaj malbona litero perdigos unu poenton.

Vi povos kompari vian nivelon al la nivelo de aliaj ludantoj.

Tiu ludo estis jam publike prezentata en iu vespero de la esperanta semajno de Plouézec en 2004 kaj la ĉeestantaro ludis per ĝi. La nuna versio estas facile instalebla kaj uzebla poste sen reta konekto.

Tiu programo estas senpaga. Por elŝuti ĝin, klaku al instalprogramo por sakvorto.

Programo "Sudokilo"


Sudokilo estas programo tute en esperanto kaj nur en esperanto, kiu ebligas hazarde generi kaj solvi sudokojn. Vi povas ordoni al la programo solvi sudokon paŝon post paŝo, vi povas retroiri kaj vi povas entajpi viajn sudokojn kaj ordoni ilian solvadon per la programo.

Jen artikolo pri la ludo sudoko
Tiu programo estas senpaga.
Por elŝuti la programon, klaku al sudokilo (versio 1.1)

Programo "Multidic"


Post MultiDic 1999, 2000 kaj 2001 MultiDic2003 estas programo sur CDROMO ebligante vidigi grandan francan-esperantan vortaron kun pli ol 51000 terminoj kaj 1600 bildoj, inversan esperantan-francan vortaron kaj pli ol 60 fakaj vortaroj. Tiu programo ebligas la rapidan sercadon de vortoj kaj la vidigon de multaj esprimoj por preskaŭ ĉiuj terminoj. Ĝi estas tre utila por tradukado.

La dialogoj estas aŭ en la franca aŭ en esperanto.

Por IBM-PC-kongruaj komputiloj kun vindozaj 98 kaj postaj. Ne necesas pliaj programoj por funkciigi ĝin.

Por pliaj informoj, klaku al Multidic 2003

Programo "Espamuse"


EspAmuse estas programo sur CDROMO, kiu enhavas malgrandan francan esperantan vortaron ilustritan per pli ol 700 bildoj kun sonoj por la prononco.

Elekto de vorto el listo vidigas tradukon aŭ prezenton de la temo kun ikono de laŭtparolilo.

La bildoj estas arigitaj laŭ 11 temoj: "diversaj vortoj", "ciferoj kaj koloroj", "sportoj kaj ludoj", "domo", "muziko", "bestoj", "fruktoj, trinkaĵoj kaj legomoj", "naturo", "homo", "vestaĵoj", "objektoj kaj formoj". La programo prezentas sur ĉiu ekrano 8 el ili kun la nomo en esperanto por lerni ilin.

Poste okazas kontrolo per prezento de nur unu esperanta vorto kaj 8 objektoj, kaj la ludanto devas klaki al la bona bildo. La ludantoj ricevas poentojn.

Por la gramatiko estas 12 temoj: "prononco", "konjugacio", "masklo/ino", "idoj", "nomoj kaj adjektivoj", "malaj vortoj", "rektaj komplementoj", "kial, kiel, kiam", "kio, kiu, kie", komparado", "aĵoj kaj ecoj", "igi kaj igi". Poste kontrolo eblas per propono de pluraj tradukoj. Por IBM-PC-kongruaj komputiloj kun vindozaj 98 kaj postaj. Ne necesas pliaj programoj por funkciigi ĝin.

Por pliaj informoj, klaku al EspAmuse

Programo "NOUVEAU COURS D'ESPÉRANTO" avec ou sans professeur"

Jen elektronika versio de la libro de Edmond Ludwig kaj Renée Triolle eldonita de "Heroldo de Esperanto" (183p), kun franca-esperanta (8500 kapvortoj) kaj esperanta-franca (6400 kapvortoj) vortaroj.

Libreto kun disketo por PC kun Vindozo 95-98.

La kompleta kurso estas videbla per tiu programo.

Tiu komputila kurso funkcias nur en IBM-PC-kongruaj komputiloj kun Vindozo 95-98-2000-XP.

Sur ekrano, per duklava frapo aŭ musbutona premo, vi povas aperigi

  • la kurson
  • la antaŭparolon
  • la ekzercajn korektojn
  • la gramatikon
  • la antologion
  • la esperantan-francan vortaron
  • la francan-esperantan vortaron

laŭ via plaĉo kvazaŭ ĉiuj tiuj libroj estus malfermitaj sur via tablo.

Plie per serĉa ordono vi povas tuj aperigi sur la ekrano la tekston, kiu enhavas la vorton aŭ esprimon al kiu vi deziras aliri.

Pliaj informoj per klako al NCE

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo