Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu verkis la libron 'Gerda malaperis'? 
     
Esperanta vorto por: ŝuldo aŭ sumo de ŝuldo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Gravaj bretonaj homoj (hommes bretons importants)

BRETONIO-BRETAGNE-BREIZH : article en espéranto - artikolo en esperanto
Tradukis: Christian Bertin

Saltu al la litero : A B C D E F G H I J K L M P Q R S T V W Y

A

Anne de Bretagne (Nantes, 1477 - Blois, 1514), reĝino de Francio. Dukino de Bretonio je la morto de ŝia patro Francisko la 2-a en 1488, ŝi edziniĝis al Karolo la 8-a en 1491, kaj poste al Ludoviko la 12-a en 1499, tiel preparante la kuniĝon de la duklando al la franca krono. © Hachette Livre, 1997

Argenlieu (Georges Thierry d') (Brest, 1889 - Karmelo de Relecq-Kerhuon, 1964), senŝtrumpa karmelano (religia nomo : R.P. Louis de la Trinité), franca admiralo. Kompano de la generalo de Gaulle ekde 1940, li estis superkomisaro en Hindoĉinio en 1945-1947. © Hachette Livre, 1997

Arthur Ier (Nantes, 1187 - Rouen, 1203), Artur la 1-a, grafo de Bretonio, postmorta filo de Geoffroi la 2-a de Anĵuo (fr. : Anjou). Pretendanto al la krono de Anglio post la morto de lia onklo Rikardo la leonkora (fr. : Richard Cœur de Lion) en 1199, verŝajne li estis mortigita de Johano la sentera (fr. : Jean sans Terre), frato de Rikardo. © Hachette Livre, 1997

Arthur II (?, 1262 - apud La Roche-Bernard, 1312), Artur la 2-a, duko de Bretonio (1305-1312). © Hachette Livre, 1997

Arthur III (apud Vannes, 1393 - Nantes, 1458), Artur la 3-a, grafo de Richemont, konestablo de Francio en 1424, duko de Bretonio (1457-1458); li estis kunulo de Johana de Ark (fr. : Jeanne d'Arc). © Hachette Livre, 1997

B

Barré (Martin) (Nantes, 1924 - Paris, 1993), franca pentristo. Kun ekstrema senornameco, li desegnas grafikajn signojn kaj abstraktajn formojn sur unukolora blanka fono. Li laboras po serioj, kies verkoj resendas unu al la alia. © Hachette Livre, 1997

Bécassine, Bekasino, heroino de desegnobendo (publikigita en la gazeto "la Semaine de Suzette" de 1905 ĝis 1950), juna naiva bretonino (fr. : «bécasse») kun tradiciaj kufo kaj kostumo; ŝi dungiĝis en Parizo de la markizino de Grand-Air. Joseph-Porphyre Pinchon (1871 - 1953) desegnis la 25 albumojn (1913-1939) kun teksto de pluraj aŭtoroj, interalie de Caumery (1867 - 1941). Tri albumoj estis desegnitaj de Jean Trubert inter 1959 kaj 1962. © Hachette Livre, 1997

Bienvenüe (Fulgence) (Uzel, apud Saint-Brieuc, 1852 - Paris, 1936), franca inĝeniero (Pontoj kaj Ŝoseoj), ĉefinĝeniero de la Urbo Parizo en 1891, kreinto de la metroo. © Hachette Livre, 1997

Bobet (Louis, dirata Louison) (Saint-Méen-le-Grand, 1925 - Biarritz, 1983), franca biciklisto. Kompleta biciklisto, li gajnis trifoe la Rondiron de Francio (fr. : le Tour de France) de 1953 ĝis 1955 kaj estis survoja mondĉampiono en 1954. © Hachette Livre, 1997

Boffrand (Germain) (Nantes, 1667 - Paris, 1754), franca arkitekto kaj ornamisto. Lernanto de J. Hardouin-Mansart, li integris la rokaĵan stilon en la klasikan arkitekturon, aparte ĉe la kastelo de Lunéville (1702-1706) kaj en Parizo : palacoj de Amelot de Gournay en 1695, de Torcy en 1714, de Soubise en 1735-1740. © Hachette Livre, 1997

Botrel (Théodore) (Dinan, 1868 - Pont-Aven, 1925), franca kanzonisto. Li konis la sukceson dank'al bretonaj novklasikaj kanzonoj : La pempola (fr. : la Paimpolaise), la ruĝa naztuketo de Cholet (fr. : le Petit Mouchoir rouge de Cholet). © Hachette Livre, 1997

Boulanger (Georges) (Rennes, 1837 - Ixelles, Belgique, 1891), franca generalo. Ministro pri milito (1886-1887), li akiris gravegan popularecon de 1886 à 1889, allogante diversajn naciismajn partiojn. Li hezitis antaŭ ŝtatrenverso, estis kulpigita pro komploto kaj fuĝis al Belgio (1889), kie li sin mortigis sur la tombo de sia amorantino. © Hachette Livre, 1997

Bretécher (Claire) (Nantes, 1940), desegnistino kaj scenaristino de desegnobendoj. Ŝi partoprenis en la kreado de la gazeto La eĥo de la savanoj" (fr. : l'Écho des savanes) kaj kunlaboris en la gazeto "La nova observanto" (fr. : Le Nouvel Observateur) : Celulito (fr. : Cellulite) en 1969, la frustritoj (fr. : les Frustrés) en 1973, Tereza de Avilo (fr. : Thérèse d'Avila) en 1980. © Hachette Livre, 1997

Briand (Aristide) (Nantes, 1862 - Paris, 1932), franca politikisto. Kunfondinto kun Jaurès de la franca socialisma partio en 1901, el kiu li eliris en 1905, 23-foje li estis ministro (18-foje ministro de la eksterlandaj aferoj) kaj 11-foje prezidanto de la Konsilo. Post 1918, li strebis por la pluteno de la paco (interkonsentoj de Lokarno kun Germanio en 1925) kaj montris sin aktiva en la Societo de la Nacioj (Pakto Briand-Kellog, pakto pri ĝenerala rifuzo de la milito, subskribita en aŭgusto 1928 de 60 nacioj). Nobelpremiito pri la paco en 1926 kun G. Stresemann. © Hachette Livre, 1997

Brizeux (Auguste) (Lorient, 1803 - Montpellier, 1858), franca poeto, franclingva (la bretonoj, fr. : les Bretons ) kaj bretonlingva (Harpo de Arvor, fr. : Harpe d'Arvor). © Hachette Livre, 1997

Broussais (François) (Saint-Malo, 1772 - Vitry, 1838), franca milita kuracisto, fondinto de la fiziologia skolo, tiam revolucia, kiu konsideris la inflamon de la histoj kiel la unikan kaŭzon de la malsanoj. © Hachette Livre, 1997

C

Cachin (Marcel) (Paimpol, 1869 - Paris, 1958), franca politikisto. Socialisma batalanto ekde 1891, li ekregis, dum la kongreso en Tours en 1920, la majoritatan grupon, favora al la aliĝo al la Komunisma Internacio (fr. : l'Internationale communiste). Direktoro de la komunisma gazeto l'Humanité de 1918 ĝis sia morto; li estis ano de la pilitika buroo de la komunisma partio. © Hachette Livre, 1997

Cadoudal (Georges) (Kerléano, apud Auray, 1771 - Paris, 1804), franca konspiranto. Unu el la ĉefoj de la bretona ĉuanaro, li komplotis kontraŭ Buonaparton en 1800 (konspiro de la infera maŝino, fr. : «machine infernale») kaj en 1803. Arestita, li estis ekzekutita. © Hachette Livre, 1997

Cambronne (Pierre, vicgrafo) (Nantes, 1770 - same, 1842), franca generalo. Li heroe kondutis en Waterloo, kie li estris la malnovan gvardion (fr. : la Vieille Garde). Li ĉiam neis estinta dirinta la vorton, kiu estis atribuita al li. © Hachette Livre, 1997

Cartier (Jacques) (Saint-Malo, 1491 - Saint-Malo, 1557), franca navigisto. Serĉante pasejon al Asio tra la nordo de la Nova Mondo, li albordiĝis en Kanado, kiun li ekokupis nome de Francisko la 1-a, reĝo de Francio en 1534, en Gaspé. En 1535, li supreniris la riveregon Saint-Laurent ĝis monteto, al kiu li donis la nomon Mont Royal (Montréal). Oni kromnomis lin la "malkovrinton de Kanado" («découvreur du Canada»). © Hachette Livre, 1997

Cayeux (Lucien) (Semousies, Nord, 1864 - Mauves-sur-Loire, Loire-Atlantique, 1944), franca geologos, fondinto de la petrografio de la sedimentaj rokoj. © Hachette Livre, 1997

Chalais (Henri de Talleyrand, grafo de) (1599 - Nantes, 1626), favorato de Ludoviko la 13-a. Li konspiris kontraŭ Richelieu kun la dukino de Chevreuse. Li estis senkapigita. © Hachette Livre, 1997

Charette de La Contrie (François Athanase de) (Couffé, departemento Loire-Atlantique, 1763 - Nantes, 1796), vendea estro. Li batalis ĝis la traktato de La Jaunaye en 1795, reprenis la armilojn kiam albordiĝis la elmigrintoj en Quiberon, estis kaptita de Hoche kaj ekzekutita. © Hachette Livre, 1997

Chateaubriand (François René, vicgrafo de) (Saint-Malo, 1768 - Paris, 1848), franca verkisto. Li naskiĝis en Combourg en Bretagne, kie li junaĝe vivis. Poste senkonvinke provis militan karieron, kiun li ĉesigis dum la franca Revolucio por vojaĝi al Ameriko en 1791. De tie li revenis en 1792 kaj poste migris al Londono en 1793. Reveninta en Francio en 1800, li publikigis "Atala" en 1801 kaj "René" en 1802, romanecaj rakontoj ligitaj al la "Genio de la Kristanismo" ("Génie du christianisme") en 1802. Plenrajta ministro de Buonaparto, li demisiis post la ekzekutado de la duko de Enghien en 1804. La publikigo en 1811 de la rakonto de vojaĝo en la Oriento ("Itinéraire de Paris à Jérusalem") sekvis tiun de la "Martiroj" ("Martyrs") en 1809, nova apologio de kristanismo. Ekde 1814, li denove eniris la politikan vivon (ambasadoro, ministro), sed malfavorega al la Monarkio de Julio, li definitive retiriĝis en 1830. Li publikigis la "Aventurojn de la lasta Abenceraĝo" ("les Aventures du dernier Abencérage", "les Natchez" en 1826 kaj la "Voyage en Amérique" en 1827, kaj poste "la Vie de Rancé" en 1844. La "transtombaj memoraĵoj" ("Les Mémoires d'outre-tombe") komencita en 1809 kaj finita en 1841, rakonto de lia vivo, lia ĉefverko estis publikigitaj tuj post lia morto. Franca akademio en 1811. © Hachette Livre, 1997

Châteaubriant (Alphonse de) (Rennes, 1877 - Kitzbühel, Aŭstrio, 1951) franca verkisto. En siaj romanoj, li priskribas Vendeon kaj ties nobelojn: S-ro de Lourdines (fr. : Monsieur de Lourdines) en 1911, Briero (fr. : la Brière) en 1923, la ĉashundaro (fr. : la Meute) (historiaj novaĵoj en 1927). Aliĝinta al naziismo, li prezidis la grupon "kunlaboro" (fr. : «Collaboration») kaj gvidis la semajna gazeto la garbo (fr. : la Gerbe). Li estis kondamnita al morto pro kontumaco. © Hachette Livre, 1997

Clisson (Olivier de) (Clisson, 1336 - Josselin, 1407), konestablo de Francio. Li subtenis Du Guesclin en la konflikto kontraŭ la angloj kaj anstataŭis lin post lia morto en 1380. Li venkis la flandranojn en Rozebeke en 1382. © Hachette Livre, 1997

Coëtlogon (Alain Emmanuel, markizo de) (Rennes, 1646 - Paris, 1730), vicadmiralo kaj marŝalo de Francio. Li distingiĝis en La Hougue kun Tourville en 1692 kaj en la defendo de Saint-Malo kontraŭ la angloj en 1693. Li servis ankaŭ Filipo la 5-a de Hispanio. © Hachette Livre, 1997

Coppens (Yves) (Vannes, 1934), franca paleontologo. Li partoprenis en la fosadoj en orienta afriko (valo de la Omo, fr. : vallée de l'Omo, en 1967; regiono de l'Afar en 1972); li estas la kuninventinto (kun D. Johanson kaj T. White) de la specio "Australopithecus afarensis". (Vidu "Lucy".) © Hachette Livre, 1997

Corbière (Édouard Joachim, dirata Tristan) (Ploujean, apud Morlaix, 1845 - same, 1875), franca poeto. Lia postmorta gloro venas de kolekto, la Flavaj Amoj (fr. : les Amours jaunes) en 1873, en kiu la temo de la ribelo kunestas kun baroka formo. © Hachette Livre, 1997

D

Deloncle (Eugène) (Brest, 1890 - Paris, 1944), franca plitikisto. Batalanto de la Franca Agado (fr. : Action française), li fondis en 1935 la C.S.A.R. (la kapuĉo, fr. : la Cagoule), poste en 1940 la faŝisman Revolucia Sociala Movado (fr. : Mouvement social révolutionnaire). Li estis mortigita (kun sia filo) de la Gestapo, pro neklaraj kialoj. © Hachette Livre, 1997

Delumeau (Jean) (Nantes, 1923), franca historiisto : la civilizacio de la Renesanco (fr. : la Civilisation de la Renaissance) en 1967; la Timo en Okcidento (fr. : la Peur en Occident), 16-a - 17-a jarcentoj en 1978; Historio vivita de la kristana popolo (fr. : Histoire vécue du peuple chrétien) en 1979; la kristanaj moŝtoj (fr. : les Saintetés chrétiennes), 1546-1714 en 1987; Italio de la Renesanco je la fino de la 18-a jarcento (fr. : l'Italie de la Renaissance à la fin du XVIIIe siècle) en 1991. © Hachette Livre, 1997

Dion (Albert, markizo de) (Carquefou, apud Nantes, 1856 - Paris, 1946), franca industriisto kaj politikisto; pioniro de l'aŭtomobilo, fondinto de la aŭtomobila klubo de Francio (fr. : Automobile-Club de France) en 1895. © Hachette Livre, 1997

Dorval (Marie Delaunay, dirata Marie) (Lorient, 1798 - Paris, 1849), franca komediistino; interpretantino de la romantika teatro. Ŝia amligo kun A. de Vigny estas fame. © Hachette Livre, 1997

Drouet (Julienne Gauvain, dirata Juliette) (Fougères, 1806 - Paris, 1883) franca aktorino; konata precipe pro sia amligiĝo al Victor Hugo. Oni publikigis sian korespondadon kun la poeto. © Hachette Livre, 1997

Duguay-Trouin (René) (Saint-Malo, 1673 - Paris, 1736), franca korsaro. Li famiĝis dum la konflikto kontraŭ Anglio kaj Holando, kaj poste kiel kapitano de fregato, en la milito por la hispana heredado. En 1711, li kaptis Rio de Janeiro. © Hachette Livre, 1997

Du Guesclin (Bertrand) (La Motte-Broons, apud Dinan, 1315 ou 1320 - Châteauneuf-de-Randon, 1380), konestablo de Francio. Post servado de Karolo de Blois en 1350, li batalis por Karolo la 5-a, franca reĝo, kiu kavalirigis lin en 1357 la armeojn de Karolo la malbona ("Charles le Mauvais") en 1364. Kaptita en la la batalo de Auray en 1364 kaj liberigita kontraŭ elaĉetmono, li forigis el Francio la grandajn kompaniojn, kondukante ilin en Hispanion por subteni la pretendanton al la kastilia trono. Konestablo en 1370, li ekagis por forigi la anglojn el Francio, sed mortis antaŭ Châteauneuf-de-Randon. Karolo la 5-a entombigis lin en Saint-Denis. © Hachette Livre, 1997

Duroselle (Jean-Baptiste) (Paris, 1917 - Arradon, Morbihan, 1994), franca historiisto pri la nuntempaj internaciaj rilatoj : Historio de la Diplomatio ekde 1919 ĝis nun (fr. : Histoire diplomatique de 1919 à nos jours) en 1971; la Abismo 1939-1945 (fr. : l'Abîme 1939-1945) en 1982; Clémenceau en 1988; Eŭropo : Historio de ties popoloj (fr. : l'Europe. Histoire de ses peuples) en 1990; kunlabore kun P. Renouvin, Enkonduko en la historion de la internaciaj rilatoj (fr. : Introduction à l'histoire des relations internationales) en 1991. © Hachette Livre, 1997

E

Expilly (Louis) (Brest, 1742 - same, 1794), franca prelato. Konstitucia episkopo de Finistère, prezidanto de la komitato, kiu preparis la civilan Konstitucion de la Eklezio, li estis gilotinita pro siaj ĝirondanaj simpatioj. © Hachette Livre, 1997

F

Féval (Paul) (Rennes, 1817 - Paris, 1887), franca verkisto; aŭtoro de multaj aventuraj romanoj, interalie : La Misteroj de Londono (fr. : les Mystères de Londres) en 1844 kaj la Ĝibulo (fr. : le Bossu) en 1858, kies heroo estas Lagardère. © Hachette Livre, 1997

Fouché (Joseph), duko de Otrante (Le Pellerin, apud Nantes, 1759 - Trieste, 1820), franca politikisto. Deputito de la Konvencio (Montanjo, fr. : Montagne), li estis sendita en misio en la Okcidento kaj en la Centro de Francio, poste al Liono, kie li kruele pune subpremis la insurekcion en 1793, organizante la malkristanigon de la regiono. Oponinta al Robespierre dum la krizo de la 9-a de Thermidor, li fariĝis ministro de la polico en la Direktorio kaj de 1804 ĝis 1810. Aniĝinta al la Restaŭrado en 1814, li estis ekzilita kiel reĝomurdulo en 1815 kaj malaktive eliris, riĉega, al Trieste, kie li skribis siajn memoraĵojn. © Hachette Livre, 1997

Franju (Georges) (Fougères, 1912 - Paris, 1987), franca kinisto. Kunfondinto, kun H. Langlois kaj P.-A. Herlé, de la franca kinoteko (fr. : Cinémathèque française) en 1936, li estis unu el majstroj de la dokumenta mallonga filmo (La sango de la bestoj, fr. : le Sang des bêtes, en 1948; Hotelo de la kripluloj, fr. : Hôtel des Invalides, en 1951) antaŭ ol produkti longajn filmojn, en kiuj superstaras la konstato de la sufero : la kapo kontraŭ la murojn (fr. : la tête contre les murs), Tereza Deskeru (fr. Thérèse Desqueyroux) en 1962. © Hachette Livre, 1997

Fréminville (Charles de La Poix de) (Lorient, 1856 - Paris, 1936), franca metalurgia inĝeniero. Li finpretigis testojn pri rezistado de la metaloj; li estis ankaŭ la promocianto, en Francio, de la labororganizaj metodoj de F. W. Taylor. © Hachette Livre, 1997

Fréron (Élie) (Quimper, 1718 - Paris, 1776), franca literatura kritikisto; kontraŭulo de la enciklopediistoj kaj de Voltero, kiu mordparole atakis lin. © Hachette Livre, 1997

Fulbert (Le Pallet, apud Nantes, 1079 - Paris, 1142), pariza kanoniko, onklo de Heloiza. Li estus kripliginta Abelardon. © Hachette Livre, 1997

Funès (Louis de) (Courbevoie, 1914 - Nantes, 1983), aktoro de la franca kino. Lia aparta aspekto, ligita al burleska talento certigis la sukceson de pli ol cent filmoj : Nek vidita, nek konata (fr. : Ni vu ni connu) en 1957, la ĝendarmo de Saint-Tropez (fr. : le Gendarme de Saint-Tropez) en 1964, la granda vagado (fr. : la Grande Vadrouille) en 1967, la avarulo (fr. : l'Avare) en 1979. © Hachette Livre, 1997

G

Gautier (Judith Louise) (Paris, 1850 - Dinard, 1917), franca verkistino, filino de Théophile Gautier. Poezio, ekzotaj romanoj. Memoraĵoj (La kolĉeno de la tagoj, fr. : le Collier des jours, 1902). © Hachette Livre, 1997

Gildas (saint), dirata la saĝa (fr. : le Sage) (Dumbarton, Écosse, v. 500 - île d'Houat, Morbihan, 570), britona misiisto kaj historiisto ( De "excidio et conquestu Britanniæ", unua historia verko pri Britio). Malaktiviĝinta sur la insulo Houat, li fondis la monaĥejon de Rhuis (sur la kontinento). © Hachette Livre, 1997

Gournay (Jean-Claude Marie Vincent, senjoro de) (Saint-Malo, 1712 - Cadix, 1759) franca ekonomiisto; adepto de la libereco de la industrio kaj de la komerco ("lasu fari, lasu pasi", fr. : «laissez faire, laissez passer»). © Hachette Livre, 1997

Guéhenno (Marcel, dirata Jean) (Fougères, 1890 - Paris, 1978),franca eseisto kaj universitatano : Kaliban parolas (fr. : Caliban parle) en 1929, ĵurnalo de kvardekjara viro (fr. : Journal d'un homme de quarante ans) en 1934, ĵurnalo de la nigraj jaroj (fr. : Journal des années noires) en 1946, Lastaj Lumoj, Lastaj Plezuroj (fr. : Dernières Lumières, derniers plaisirs) en 1977. Franca akademio en 1962. © Hachette Livre, 1997

Guillet (Léon) (Saint-Nazaire, 1873 - Paris, 1946), franca inĝeniero, konata pro siaj esploroj pri la metalurgio de la alojoj. © Hachette Livre, 1997

Guillevic (Eugène) (Carnac, 1907 - Paris, 1997), franca poeto. En siaj tekstoj, la parolŝparo kaj la materiismo ne ekskluzivigas la profundan lirismon : Terraqué en 1942, Carnac en 1961, Sfero (fr. : Sphère) en 1963, Kun (fr. : Avec) en 1966, fosado (fr. : Creusement) en 1987, Poeta arto (fr. : Art poétique) en 1989, Nun (fr. : Maintenant) en 1993, Eblaj estontecoj (fr. : Possibles futurs) en 1996. © Hachette Livre, 1997

Guilloux (Louis) (Saint-Brieuc, 1899 - same, 1980), franca verkisto. Li priskribis la popolon kaj la burĝaron de Bretonio inter la du mondmilitoj, ne sen idealismo kaj socialismaj konsideroj : La Domo de la Popolo (fr. : la Maison du peuple) en 1927, La nigra sango (fr. : le Sang noir) en 1935, adaptita por la teatro : Cripure, la ludo de la pacienco (fr. : le Jeu de patience) en 1949. © Hachette Livre, 1997

Gyp (Sibylle de Riqueti de Mirabeau, grafino de Martel de Janville, dirata) (kastelo de Koëtsal, Morbihan, 1849 - Neuilly-sur-Seine, 1932), franca beletristino. Ŝi travivis grandan monduman sukceson : la geedziĝo de ĉifono (fr. : le Mariage de chiffon) en 1894. © Hachette Livre, 1997

H

Hélias (Pierre Jakez) (Pouldreuzic, departemento Finistère, 1914 - Quimper, 1995), franca verkisto, france kaj bretone verka. La priskribo de sia infanaĝo en la bigudena regiono : La orgojla ĉevalo (fr. : le Cheval d'orgueil) en 1975) estigis gravan eĥon kaj popularigis la genron "vivhistorio" (fr. : «histoire de vie»). © Hachette Livre, 1997

Hémon (Louis) (Brest, 1880 - Chapleau, Kanado, 1913), franca romanisto. Li restadis en Kebekio : Maria Chapdelaine, rakonto pri la franca Kanado , postmorte en 1916), S-ro Ripois kaj la Némésis (fr. : Monsieur Ripois et la Némésis) postmorte en 1950. © Hachette Livre, 1997

Hinault (Bernard) (Yffiniac, Côtes-d'Armor, 1954), franca biciklisto. Li gajnis kvinfoje la Rondiron de Francio (fr. : Tour de France) en 1978, 1979, 1981, 1982, 1985 kaj estis survoja mondĉampiono en 1980. © Hachette Livre, 1997

Hocquart (Gilles) (Mortagne-sur-Sèvre, 1695 - Brest, 1783), intendanto de Novfrancio (fr. : Nouvelle-France) en 1731-1748, kiun li prosperigis kun saĝeco kaj lerteco. © Hachette Livre, 1997

Huntziger (Charles) (Lesneven, Finistère, 1880 - apud Vigan, 1941), franca generalo; traktanto de la armisticoj de 1940, estro de la armeo kaj ministro pri milito de la registaro en Vichy. Li mortis pro avia akcidento. © Hachette Livre, 1997

I

Isaac (Jules) (Rennes, 1877 - Aix-en-Provence, 1963), franca historiisto, aŭtoro (kolekto Malet-Isaac) de historiaj lernejlibroj, kiuj estis aŭtoritataj; disĉiplo de Péguy, viktimo de la naziaj persekutoj, li studis la kristanan kontraŭjudismon kaj kontribuis al la modifo de la konduto de la katolika eklezio rilata al la judaismo. © Hachette Livre, 1997

J

Jacob (Max) (Quimper, 1876 - lagero de Drancy, 1944), franca sverkisto. Li kultivis la satiron kaj la fantazion : la ĵetkuba korneto (fr. : le Cornet à dés) en 1917; la centra laboratorio (fr. : le Laboratoire central) en 1921. Aliaj verkoj rivelas mistikan inspiron stampitan de naiveco : Meditadoj (fr. : Méditations) postmorte en 1948. Judodevena, li konvertiĝis al katolikismo en 1915. © Hachette Livre, 1997

Jeanne de Penthièvre la lama (fr. : la Boiteuse) (1319 - 1384), dukino de Bretonio de 1337 al la traktato de Gerando en 1365, kiu atribuis Bretonion al Johano la 4-a de Montfort. © Hachette Livre, 1997

Jouvet (Louis) (Crozon, Finistère, 1887 - Paris, 1951), franca aktoro kaj enscenigisto; direktoro de la teatro de l'Athénée (1934-1951), kie li kreis la teatraĵojn de Giraudoux, estris la enscenigon de Knock, ludis la teatraĵon "la lernejo de la virinoj" (fr. : l'École des femmes). Aktoro en multaj filmoj : Stranga dramo (fr. : Drôle de drame) en 1937, Hotelo de la Nordo (fr. : Hôtel du Nord) en 1938, Kajo de la juvelfabrikistoj (fr. : Quai des Orfèvres) en 1947, ktp. © Hachette Livre, 1997

Jurien de La Gravière (Jean Pierre Edmond) (Brest, 1812 - Paris, 1892), franca admiralo. Napoleono la 3-a konfidis al li la regadon de la ekspedicio al Meksikio 1861-1862 kaj faris el li sian adjutanton en 1864. Li estis nomumita, en 1871, direktoro de la maraj Mapoj kaj Planoj (fr. : directeur des Cartes et Plans de la marine). © Hachette Livre, 1997

K

Kerguelen de Trémarec (Yves Joseph de) (Quimper, 1734 - Paris, 1797), franca maristo kaj esploristo. Li malkovris, en 1772, la insulojn, kiuj portas lian nomon kaj la insulojn de la Fortuno (fr. : îles de la Fortune). © Hachette Livre, 1997

Kéroualle (Louise de), dukino de Portsmouth (apud Brest, 1649 - Paris, 1734), franca sinjorino, amorantino de Karolo la 2-a de Anglio, de kiu ŝi havis filon kaj apud kiu ŝi estiĝis fervora agento de la politiko de Ludoviko la 14-a, tio donis al ŝi grandajn riĉaĵojn. © Hachette Livre, 1997

L

La Bourdonnais (Bertrand François Mahé, grafo de) (Saint-Malo, 1699 - Paris, 1753), franca maristo kaj administristo. Guberniestro de la Insuloj de Francio (fr. : îles de France) (insulo Maŭricio, fr. : île Maurice) kaj insulo Borbono (fr. : île de Bourbon, nun insulo Reunio, fr. : la Réunion), kiujn li propsperigis, li batalis en Hindioj kontraŭ la angloj. Kritikita de Dupleix, li estis ordonita reveni al Francio kaj enbastiligita en 1748. © Hachette Livre, 1997

La Chalotais (Louis René de Caradeuc de) (Rennes, 1701 - same, 1785), ĝenerala prokuroro ĉe la Parlamento de Bretonio. Kontraŭulo al la jezuitoj, li bruege kverelis kun la duko de Aiguillon, guberniestro de Bretonio en 1765. © Hachette Livre, 1997

Laennec (René Théophile Hyacinthe) (Quimper, 1781 - Kerlouanec, 1826), franca kuracisto; konata por siaj esploroj pri la hepataj kaj pulmaj afekcioj (cirozo de Laennec). Li malkovris la aŭskutumadon, inventante la stetoskopon (Pri la tuja aŭskultumado, fr. : De l'auscultation médiate, en 1819). © Hachette Livre, 1997

La Laurencie (Lionel de) (Nantes, 1861 - Paris, 1933), franca muzikologo : la franca lernejo pri violono de Lully al Viotti (fr. : l'École française de violon de Lully à Viotti) (3 volumoj., 1922, 1923, 1924). © Hachette Livre, 1997

La Mennais (Jean-Marie de) (Saint-Malo, 1780 - Ploërmel, 1860), plejaĝa frato de Félicité Robert de Lamennais, pastro ankaŭ li; fondinto de diversaj instruaj kongregacioj: "Knabinoj de la Providenco" ("Filles de la Providence") de Saint-Brieuc; "Fratoj de la Kristana Instruado" ("Frères de l'Instruction chrétienne"), dirataj «de Ploërmel»; "Pastroj" (Prêtres) de Saint-Méen. © Hachette Livre, 1997

La Mennais poste Lamennais (Félicité Robert de) (Saint-Malo, 1782 - Paris, 1854), franca pastro kaj verkisto. Ultramontana, li kritikis la napoleonan universitaton kaj la galikanismon en sia eseo pri la indiferenteco pri religio (1817-1823), poste li fondis la gazeton "l'Avenir" ("La estonteco") (1830-1831), en kiu la liberalaj kristanoj petis la apartigon de la Eklezio disde la ŝtato. Romo kondamnis tiun agadon en 1832, kaj la verko "les Paroles d'un croyant" ("La paroloj de kredanto") en 1834 estigis la rompon de La Mennais disde la Eklezio. Li instruis socialan humanismon (elekto en 1848 en la Konstitucianta Asembleo, kreo de la gazeto "le Peuple constituant" (la konstitucianta popolo). © Hachette Livre, 1997

La Mettrie (Julien Offroy de) (Saint-Malo, 1709 - Berlin, 1751) franca kuracisto kaj materiisma filozofo. Post la publikigo de sia natura historio pri la animo (fr. : Histoire naturelle de l'âme) en 1745, kies mekanikaj tezoj kaŭzis skandalon antaŭ tiuj de la homo-maŝino (fr. : l'Homme-machine) en 1748, li devis elmigri al la kortego de Frederiko la 2-a de Prusio. © Hachette Livre, 1997

Lamoricière (Christophe Louis Léon Juchault de) (Nantes, 1806 - apud Amiens, 1865), franca generalo kaj politikisto. Li sin konigis en Alĝerio, kie li venkis Abd el-Kader. Ministro de la milito en junio 1848, li estis forpelita pro sia opono al la dua imperio en 1852. Je la servo de la papo, kiu lokis lin ĉe la kapo de la papaj trupoj, li estis venkita de la piemontanoj en Castelfidardo en 1860. © Hachette Livre, 1997

La Motte-Picquet (Toussaint Guillaume, grafo Picquet de La Motte, dirata de) (Rennes, 1720 - Brest, 1791), franca admiralo. Eskadrestro, li distingiĝis kontraŭ la angloj en Martiniko (fr. : la Martinique) en 1779 kaj estis nomita generallaŭtenanto de la maraj armeoj en 1781. © Hachette Livre, 1997

Lancelot (dom Claude) (Paris, proks. 1615 - Quimperlé, 1695), franca religia jansenisto kaj gramatikisto; aŭtoro kun Arnauld, en Port-Royal, de la ĝenerala kaj pripensita gramatiko (fr. : Grammaire générale et raisonnée), dirata de Port-Royal en 1660. © Hachette Livre, 1997

La Noue (François de), alinomita ferbrako (fr. : Bras de Fer) (Nantes, 1531 - Moncontour, 1591), protestanta kapitano. Li batalis kun Coligny, poste aniĝis al Henriki la 4-a kaj venkis en la batalo de Ivry. Li estis morte vundita en la sieĝado de Lamballe. Li postlasis militajn kaj politikajn paroladojn en 1587. © Hachette Livre, 1997

Lariboisière (Charles Honoré de) (Fougères, 1788 - Paris, 1868), filo de la grafo de Lariboisière; militisto kaj senatano sub la 2-a imperio. Lia edzino, Élisa Roy (1794 - 1851), fondis en Parizo la hospitalon Lariboisière (1846). © Hachette Livre, 1997

Lariboisière (Jean Ambroise Baston, grafo de) (Fougères, 1759 - Königsberg, 1812), franca generalo. Komandanto de artilerio de imperia gvardio en 1807, li mortis revene de la retreto el Rusio. © Hachette Livre, 1997

La Rocque (François, grafo de) (Lorient, 1885 - Paris, 1946), franca kolonelo kaj politikisto. Prezidanto de la fajrokruculoj (fr. : Croix-de-Feu) en 1931, poste de la franca sociala partio (fr. : parti social français) post la malfondo de la Ligoj en 1936, li estis rezistanto kaj estis deportita al Germanio en 1943. © Hachette Livre, 1997

La Tour d'Auvergne (Théophile Malo Corret de) (Carhaix, 1743 - Oberhausen, 1800), franca oficiro de la Militoj de la Revolucio. Buonaparto lin alinomis la "unua grenadisto de Francio" (fr. : «le premier grenadier de France»). Lia koro estas en Invalides, lia korpo en Panthéon. © Hachette Livre, 1997

Le Bras (Gabriel) (Paimpol, 1891 - Paris, 1970), franca historiisto pri la juro kaj la eklezio : Historio de la laŭkanonaj kolektoj en Okcidento (1931-1932); la ekleziaj institucioj de la mezepoka kristanaro (fr. : Les institutions écclésiastiques de la chétienté médiévale) (1959-1964); li prilaboris novigan religian sociologion : Enkonduko al la historio de la religia praktiko en Francio (fr. : Introduction à l'histoire de la pratique religieuse en France) (1942-1945). © Hachette Livre, 1997

Le Brix (Joseph) (Baden, Morbihan, 1899 - apud Oufa, Bachkirie, 1931), franca mara oficiro kaj aviadisto. Li sukcesis, kun Costes, mondan aeran rondiron en 1927-1928 (Paris-Rio de Janeiro-San Francisco-Tokyo-Paris) kaj tenis ok mondajn rekordojn (el kiuj tiu pri distanco kaj daŭro en fermita cirkvito). © Hachette Livre, 1997

Le Chapelier (Isaac) (Rennes, 1754 - Paris, 1794), franca politikisto, raportanto pri la leĝo (dirata Le Chapelier) de la 14-a de junio 1791, kiu malpermesis ĉiujn ajn asocion aŭ koalicion de sammetiaj personoj. Li estis gilotinita (vojaĝo al Anglio en 1792 konsiderigis lin kiel elmigrinton). © Hachette Livre, 1997

Le Flô (Adolphe Emmanuel Charles) (Lesneven, Finistère, 1804 - Néchoat, same, 1887), franca generalo; forpelita post la 2-a de decembro 1851, ministro pri milito en registaro de Nacia Defendo en 1870, ambasadoro en Rusiso en 1871-1879. © Hachette Livre, 1997

Le Pen (Jean-Marie) (La Trinité-sur-Mer, 1928), franca politikisto. Puĵadisma deputito, paraŝutisto en Alĝerio en 1956, li gvidas, ekde 1972, la partion "Nacia fronto" (fr. : Front national), ekstremdekstra partio, estis kandidato en la prezidentaj elektoj en 1974, 1988 et 1995. © Hachette Livre, 1997

Le Prieur (Yves) (Lorient, 1885 - Nice, 1963), franca maroficiro kaj inventisto. Li finpretigis multajn pafaparatojn (ŝipoj, avioj kaj submarŝipoj) kaj, en 1926, la unuan aŭtonoman skafandron. © Hachette Livre, 1997

Leray (Jean) (Chautenay, apud Nantes, 1906), franca matematikisto, konata pro siaj laboroj pri la mekaniko de la fluaĵoj kaj la topologio. © Hachette Livre, 1997

M

Marbeuf (Louis Charles René, grafo de) (Rennes, 1712 - Bastia, 1786), franca generalo. Li partoprenis en la konkero de Korsikio (1768-1769), kies guberniestro li fariĝis. Li akceptigis Buonaparton en la milita lernejo de Brienne. © Hachette Livre, 1997

Marie de Brabant (Louvain, proks. 1254 - Murel, apud Nantes, 1321), reĝo de Francio; edzino de Filipo la 3-a la maltimema (fr. : Philippe III le Hardi) en 1274. Ŝi protektis la trovatorojn. © Hachette Livre, 1997

Massé (Félix Marie, dirata Victor) (Lorient, 1822 - Paris, 1884), franca komponisto. Li precipe postlasis komikajn operojn : Galatée en 1852, la edziniĝo de Johaneta (fr. : les Noces de Jeannette) en 1853. © Hachette Livre, 1997

Maupertuis (Pierre Louis Moreau de) (Saint-Malo, 1698 - Bâle, 1759), franca geometro kaj matematikisto. En 1736-1737, li iris al Laponio, kie li laboris (mezuro de longo de arko je unu-grada meridiano) kiu konfirmis la teorion pri la platiĝo de la tera globuso. De 1746 ĝis 1756, li restadis en Prusio, kie li estris la reĝan akademion. Franca akademio en 1743.

FIZ : Principo de Maupertuis aŭ de la minimuma ago : la movo de fizika punkto en fortokampo okazas tiel ke la ago de tiu punkto estu minimuma. © Hachette Livre, 1997

Metzinger (Jean) (Nantes, 1883 - Paris, 1956), franca pentristo. Li aniĝis al la kubisma movado proksimume en 1908 kaj publikigis en 1912, kun Gleizes, "de la kubismo (fr. : "Du cubisme"). © Hachette Livre, 1997

Moreau (Jean Victor) (Morlaix, 1763 - Laun, nun. Louny, Bohemio, 1813), franca generalo. Li komandis la armeon de la Nordo en 1794, poste tiun de Rejno kaj Mozelo (fr. : Rhin-et-Moselle) en 1796. Li helpis Buonaparton en la 18-a de Brumaire. En 1800, li venkis la ĉefduko Johano en Hohenlinden. Mankante je obeemo, kompromitiĝinta en la reĝismaj intrigoj, li estis enkarcerigita sed pardonita en 1804 kaj eziliĝis en Usono. En 1813, li fariĝis konsilisto de la caro Aleksandro la 1-a kaj estis mortigita apud Dresdeno (fr. : Dresde). © Hachette Livre, 1997

P

Pavie (Auguste) (Dinan, 1847 - Thourie, departmento Ille-et-Vilaine, 1925), franca esploristo de Koĉinĉino, de Laoso. Aŭtoro de la misio Pavie (fr. : Mission Pavie) (10 volumoj., 1894-1919). © Hachette Livre, 1997

Penthièvre (Louis Jean Marie de Bourbon, duko de) (Rambouillet, 1725 - Bizy, près de Vernon, 1793), granda admiralo de Francio; filo de la grafo de Toulouse kaj bopatro de la princino de Lamballe kaj de Philippe Égalité. Mecenato, li vivtenis brilan kortegon en Sceaux kaj en Anet. © Hachette Livre, 1997

Pierné (Gabriel) (Metz, 1863 - Ploujean, Finistère, 1937), franca komponisto, orkestrestro kaj orgenisto : la sorĉita kaliko (fr. : la Coupe enchantée) komikopero en 1895), la jaro mil (fr. : l'An Mil) oratorio en 1897, Cydalise kaj la Chèvrepied, baleto en 1923), melodioj por piano (fr. : mélodies pour piano), ktp. © Hachette Livre, 1997

Pleven (René) (Rennes, 1901 - Paris, 1993), franca politikisto. Plurfoje ministro en la 4-a kaj 5-a respublikoj, dufoje li estis prezidanto de la konsilio en la 4-a respubliko. (1950-1951 kaj 1951-1952). © Hachette Livre, 1997

Q

Queffélec (Henri) (Brest, 1910 - Maisons-Laffitte, 1992), franca romanisto kun katolika inspiro. Li priskribas la malfacilan vivon, miksitan kun superstiĉoj, de la bretona popolo : pastro de la insulo Sein (fr. : Un recteur de l'île de Sein) en 1944; Solecoj (fr. : Solitudes) en 1963; Tra la sep maroj (fr. : De par les sept mers) en 1982. Li provis ankaŭ poezion : ĉe la rando (fr. : Sur la lisière) en 1937 kaj al la eseo : Mi salutas vin, malnova oceano (fr. : Je te salue vieil océan) en 1968. © Hachette Livre, 1997

R

Rais, Rays aŭ Retz (Gilles de Laval, barono de) (Champtocé, 1404 - Nantes, 1440), franca marŝalo en 1429, kunulo de Johana de Ark (fr. : Jeanne d'Arc). Kulpigita pro sorĉeco, aŭtoro de sennombraj infanmortigoj, li estis pendumita kaj bruligita post sensacia proceso. © Hachette Livre, 1997

Rémy (Gilbert Renault, dirata la kolonelo, fr. : le colonel) (Vannes, 1904 - Guingamp, 1984), franca verkisto kaj rezistanto (engaĝita en la Liberaj Francaj Fortoj, fr. : Forces françaises libres, en 1940). Verkoj pri la rezistado : Memoraĵoj de sekreta agento de la libera Francio (fr. : Mémoires d'un agent secret de la France libre) en 1946, la demarkacilinio (fr. : la Ligne de démarcation) en 1964-1970. © Hachette Livre, 1997

Renan (Ernest) (Tréguier, 1823 - Paris, 1892), franca filologo, historiisto, filozofo kaj kritikisto. Seminariano fariĝinta racionalisma pensisto (la estonteco de la scienco ("l'Avenir de la science", 1848, publikigita en 1890), li kaŭzis skandalon, en 1862, dum la inaŭgura hebrea leciono en la Kolegio de Francio ("Collège de France"), parolante pri la Kristo kiel pri "nekomparebla viro" (fr. : «homme incomparable»). La sekvantan jaron, li publikigis la Vivon de Jesuo (fr. : Vie de Jésus), eseo de historia rekunmeto en racionalisma perspektivo kaj unua volumo de monumenta historio de la originoj de Kristanismo (1863-1881), kiu estigis viglajn polemikojn kaj kiun kompletigis la Historio de la Izraela popolo (fr. : l'Histoire du peuple d'Israël) (1887-1893). Provante akordigi la nocion de racio kaj la kategorion de la idealo (fr. : «catégorie de l'idéal») samtempe malakceptante la dogmojn de katoliksmo, Renan priskribis la konsciencan krizon dum kiu li perdis la dikredon en "infanaĝaj kaj adoleskantaĝaj memoraĵoj" (fr. : Souvenirs d'enfance et de jeunesse) en 1883. Franca akademio en 1878. © Hachette Livre, 1997

Resnais (Alain) (Vannes, 1922), franca kinisto. Instruata en la lernejo pri filmomuntaĵo kaj de la mallonga filmo : Guernica en 1950; Ankaŭ la statuoj mortas (fr. : Les statues meurent aussi) en 1952; Nokto kaj Nebulo (fr. : Nuit et Brouillard) en 1955, li kreis stilon de literatura kaj rafinita kino : Hiroŝimo, mia amo (fr. : Hiroshima mon amour) en 1959, Lastan Jaron en Marienbad (fr. : l'Année dernière à Marienbad) en 1961, Muriel en 1963, La milito estas finita (fr. : La guerre est finie) en 1965, Providenco (fr. : Providence) en 1976, Stavitsky en 1974, Mia usona onklo (fr. : Mon oncle d'Amérique) en 1978, la amo plej forte (fr. : l'Amour à mort) en 1984, Mélo en 1986. © Hachette Livre, 1997

Ribot (Théodule) (Guingamp, 1839 - Paris, 1916), franca filozofo kaj psikologo; unu el la fondintoj de la eksperimenta psikologio : La Malsanoj de la memoro (fr. : les Maladies de la mémoire) en 1881, la Malsanoj de la personeco (fr. : les Maladies de la personnalité) en 1885, Psikologio de la atento (fr. : Psychologie de l'attention) en 1888. © Hachette Livre, 1997

Robbe-Grillet (Alain) (Brest, 1922), franca verkisto kaj kinisto. Forigante ĉiun psikologian analizon (V. nova romano), li fondis sian rakonton sur neŭtrala priskribo de la formoj, de la objektoj : La gumoj (fr. : les Gommes) en 1953, la skopofiliulo (fr. : le Voyeur) en 1955, la ĵaluzeco (fr. : la Jalousie) en 1957, En la labirinto (fr. : Dans le labyrinthe) en 1959. La erotikaj temoj, kiuj superstaras ekde la Domo de rendevuoj (fr. : la Maison de rendez-vous) en 1965, aperas ankaŭ en liaj filmoj : la nemortontino (fr. : l'Immortelle) en 1963, Progresaj glitoj de la plezuro (fr. : Glissements progressifs du plaisir) en 1974, La bela kaptito (fr. : la Belle Captive) en 1983. Vidu ankaŭ la libron "lastan jaron en Marienbad" (fr. : l'Année dernière à Marienbad). © Hachette Livre, 1997

Robert III (?, 1287 - Vannes, 1342), grafo de Artois (1302-1309); nepo de Roberto la 2-a la nobla (fr. : Robert II le Noble). Tre frue senigita de la graflando fare de sia onklino Mahaut, li rifuĝis en Bruselo kaj poste en Anglio, kie li subtenis Eduardon la 3-a kontraŭ Filipo la 6-a de Francio. © Hachette Livre, 1997

Robiquet (Pierre Jean) (Rennes, 1780 - Paris, 1840) franca kemiisto; aŭtoro de multaj esploroj en la kampo de la farmakologio kaj de la koloriloj (malkovro de la asparagino, fr. : asparagine, kaj de la kokaino). © Hachette Livre, 1997

Rohan (domanaro de), malnova familio de Bretonio, naskita de Alain de Porhoët, kiu konstruigis la kastelon de Rohan (proks. 1128). © Hachette Livre, 1997

Rossel (Louis) (Saint-Brieuc, 1844 - Satory, 1871), franca oficiro. Aliĝinta al la Pariza Komunumo, delegito pri la Milito en majo 1871, li estis pafekziekutita de la versajlanoj. © Hachette Livre, 1997

S

Saint-Pol Roux (Paul Roux, dirata) (Saint-Henry, apud Marseille, 1861 - Brest, 1940), simbolisma franca verkisto, unu el la antaŭirantoj de superrealismo : La Sinjorino kun falĉilo (fr. : la Dame à la faulx), tragedio en 1899, la internaj miraĵoj (fr. : les Féeries intérieures) poemoj en 1907. © Hachette Livre, 1997

Sarment (Jean Bellemère, dirata Jean) (Nantes, 1897 - Boulogne-Billancourt, 1976), franca aktoro kaj dramisto; aŭtoro de intimismaj ironiaj kaj sentivaj verkoj : La ombrokaptanto (fr. : le Pêcheur d'ombres) en 1921, Mi estas tro alta por mi (fr. : Je suis trop grand pour moi) en 1924, la planko de la bovinoj (fr. le Plancher des vaches) en 1931, la pavilono de la infanoj (fr. : le Pavillon des enfants) en 1955. Li publikigis poemojn en 1964. © Hachette Livre, 1997

Segalen (Victor) (Brest, 1878 - Huelgoat, 1919), franca verkisto kaj mara kuracisto. Li multe vojaĝis en la Pacifiko, en Ĉinio, kie li malkovris la tombajn monumentojn de la dinastio de Han, en Manĉurio kaj en Hindoĉinio. La nememoreblaĵoj (fr. : Les Immémoriaux) romano en 1907, Steleoj (fr. : Stèles) poemoj en 1912, Pentraĵoj (fr. : Peintures) prozaj poemoj en 1916, Skipiro (fr. : Équipée) poezia gazeto, postmorte en 1929. © Hachette Livre, 1997

Sérusier (Paul) (Paris, 1864 - Morlaix, 1927), franca pentristo kun simbolisma inspiro. Membro de la grupo Pont-Aven (1888), li fondis la grupon de la nabisoj (fr. : nabis). © Hachette Livre, 1997

Sévigné (Marie de Rabutin-Chantal, markizino de) (Paris, 1626 - kastelo de Grignan, 1696), franca leterverkisto. Post la edziniĝo de ŝia filino kun la grafo de Grignan en 1669, ŝi komencis kun ŝi abundan korespondadon, al kiu aldoniĝis leteroj senditaj al ŝia filo Karolo, al ŝia kuzo Bussy-Rabutin, al s-ino de Pomponne, al la kardinalo de Retz, al La Rochefoucauld, al s-ino de La Fayette, ktp. Ŝiaj leteroj (postmortaj, 1726) konsistigas dokumentofonton valoregan pri la aristokrata vivo en la 17-a jarcento sed ankaŭ valoras pro sia literatura kvalito. © Hachette Livre, 1997

Simon (Jules François Simon Suisse, dirata Jules) (Lorient, 1814 - Paris, 1896), franca filozofo kaj politikisto. Ministro pri la publika Instruado en 1870 kaj en 1871-1873, estro de la registaro en decembro 1876, li batalis kontraŭ la lernejan politikon de J. Ferry kaj la bulanĝerismon. © Hachette Livre, 1997

Surcouf (Robert, baron) (Saint-Malo, 1773 - Saint-Malo 1827), franca korsaro. Li ĉasis la anglojn dum la Revolucio kaj dum la Imperio, precipe marvaste de la Hindioj. Li faris gravajn kaptaĵojn, antaŭ ol fariĝi ŝipoposedanto en Saint-Malo. © Hachette Livre, 1997

T

Tabarly (Éric) (Nantes, 1931), franca navigisto, venkinto de la soleca transatlantika velkuro (1964 kaj 1976). © Hachette Livre, 1997

Tal-Coat (Pierre Jacob, dirata Pierre) (Clohars-Carnoët, Finistère, 1905 - Dormont, Eure, 1985), franca pentristo; abstrakta ekspresionisto influita de la ekstremorienta arto : vico da masakroj (fr. : série des Massacres) en 1936-1937, Glauque en 1968. © Hachette Livre, 1997

Tapié (Victor-Lucien), (Nantes, 1900 - Paris, 1974), franca historiisto: Francio sub Ludoviko la 13-a kaj Richelieu (fr. : la France de Louis XIII et de Richelieu) en 1952; ĉeka preĝejo en la 15-a (fr. : Une Église tchèque au XVe s.); La unueco de la fratoj (fr. : l'Unité des frères) en 1934; Barokismo kaj klasikismo (fr. : Baroque et Classicisme) en 1957; Monarĥioj kaj popoloj de Danubo (fr. : Monarchies et peuples du Danube) en 1965. © Hachette Livre, 1997

Tillon (Charles) (Rennes, 1897 - Marseille, 1993), franca politikisto. Komunisma rezistanto, ĉefestro de F.T.P., plurfoje ministro de 1944 à 1947. Eligita el la franca komunisma partio (fr. : P.C.F.) en 1952. © Hachette Livre, 1997

Tournemine (René Joseph de) (Rennes, 1661 - Paris, 1739), franca jezuito kaj erudiciulo. De 1701 ĝis 1728 li estris la gazeton de Trévoux (fr. : Journal de Trévoux). © Hachette Livre, 1997

V

Vaché (Jacques) (Lorient, 1896 - Nantes, 1919), franca verkisto (Militleteroj, fr. : Lettres de guerre, posmorte en 1919). Antaŭtempa dadaisto, li renkontis A. Breton en 1916 kaj forte influis la superrealismon. © Hachette Livre, 1997

Vanel (Charles) (Rennes, 1892 - Paris, 1989) franca aktoro, li komencas en 1912, kaj poste provas ĉiujn genrojn, trudante sian neŝanceleblan maskon, kiun perfidis vigla rigardo : Islanda fiŝkaptisto (fr. : Pêcheur d'Islande) en 1924, la bela skipo (fr. : la Belle Équipe) en 1936, la ĉielo estas via (fr. : Le ciel est à vous) en 1944, la salajro de la timo (fr. : le Salaire de la peur) en 1953; li produktas sian lastan filmon : la sezonoj de la plezuro (fr. : les Saisons du plaisir) en 1988. © Hachette Livre, 1997

Vercel (Roger Crétin, dit Roger) (Le Mans, 1894 - Dinan, 1957), franca verkisto. Aŭtoro de militaj aŭ maraj priskriboj : Kapitano Conan (fr. : Capitaine Conan) en 1934, Remorkoj (fr. : Remorques) en 1935. Eseoj : interalie "Sanmaluo kaj la sanmalua animo" (fr. : Saint-Malo et l'âme malouine) (posmorte en 1961). © Hachette Livre, 1997

Verne (Jules) (Nantes, 1828 - Amiens, 1905), franca verkisto. Lia renkontiĝo kun la eldonisto J. Hetzel, kiu neniam ĉesis helpi lin, ebligis al li kolekti gravajn sukcesojn en la genro, kiun li kreis kun "Kvin semajnoj en balono" (fr. : Cinq Semaines en ballon) en 1863 : la anticipa scienca romano, kies bazo estas la teknologia progreso, kiu ebligas la konon kaj la konkeron, samtempe pozitivaj kaj fantasmaj, de teroj, maroj kaj ĉielo.

"Vojaĝo al la centro de la Tero" (fr. : Voyage au centre de la Terre) en 1864, De la tero al la luno (fr. : De la Terre à la Lune) en 1865, La infanoj de la kapitano Grant (fr. : les Enfants du capitaine Grant) en 1867-1868, unua libro de trilogio, kiu konsistos el Dudek mil leŭgoj sub la maroj (fr. : Vingt Mille Lieues sous les mers) en 1870 kaj La mistera insulo (fr. : l'Île mystérieuse) en 1874, la monda rondiro en okdek tagoj (fr. : le Tour du monde en quatre-vingts jours) en 1873, Michel Strogoff en 1876, Robur la konkeranto (fr. : Robur le Conquérant) en 1886 ) estas inter liaj plej famaj romanoj. © Hachette Livre, 1997

Vidie (Lucien) (Nantes, 1805 - Paris, 1866), franca mekanikisto; inventinto de senlikva barometro en 1844. © Hachette Livre, 1997

Villeneuve (Pierre Charles de) (Valensole, 1763 - Rennes, 1806) franca maristo. Vicadmiralol, estro de antila eskadro en 1804, venkita de Nelson en Trafalgar la 21-an de oktobro 1805, li sin mortigis. © Hachette Livre, 1997

Villiers de L'Isle-Adam (Auguste, grafo de) (Saint-Brieuc, 1838 - Paris, 1889), franca verkisto. Amiko de Mallarmé, proksima al la simbolismo, malestimanta la progreson, la monon kaj la sciencon, li esprimis, eĉ ĝis bombasto, sian deziron pri absoluteco : Kruelaj kontoj (fr. : Contes cruels) en 1883, la estonta Eva (fr. : l'Ève future) en 1886, Tribulat Bonhomet en 1887, stragegaj rakontoj (fr. : Histoires insolites) en 1888, Axel (dramo, posmorte en 1890). © Hachette Livre, 1997

W

Waldeck-Rousseau (Pierre) (Nantes, 1846 - Corbeil, 1904), franca politikisto. Ministro pri la interno (1881-1882 kaj 1883-1885),la adptigis la leĝon pri la profesiaj asocioj en 1884. Prezidanto de la Konsilio (1899-1902), la inaŭguris la politikon de "respublika agado" (fr. : «action républicaine»), markita per la reviziado de la proceso de Dreyfus en 1899 kaj per la leĝo pri la asocioj la 1-an de aprilo 1901, kiu aparte celis la kongregaciojn. © Hachette Livre, 1997

Y

Yves (saint) (Yves Hélory de Kermartin, dirata) (nobeldomo de Kermartin, Minihy-Tréguier, 1253 - same, 1303), bretona juristo ordinita pastro, defendanto de la malriĉuloj. Li estas la patrono de la juristoj. © Hachette Livre, 1997

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo