Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo estis akceptita la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: ŝanĝi, modifi 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Articles de presse sur l'espéranto


Si vous avez d'autres informations pour compléter cette page, utilisez le lien "kontakto" sur la page d'accueil.

5 février 2000 : LE MONDE, article

"En littérature, je n'ai plus de confrères"

Extrait d'un paragraphe :

"Outre leur langue maternelle, les collégiens apprenaient jadis une seule langue, le latin : moins une langue morte que le stimulus artistique incomparable d'une langue entièrement filtrée par une littérature. Ils apprennent aujourd'hui l'anglais, et ils l'apprennent comme un espéranto qui a réussi, c'est-à-dire comme le chemin le plus court et le plus commode de la communication triviale : comme un ouvre-boîte, un passe-partout universel. Grand écart qui ne peut pas être sans conséquence : il fait penser à la porte inventée autrefois par Duchamp, qui n'ouvrait une pièce qu'en fermant l'autre."

Julien Gracq.


3 février 2000 : LE MONDE, lettre, p15

"Une langue pour l'Europe : l'anglais

Faut-il apprendre l'allemand avant l'anglais ? Faut-il apprendre deux langues nordiques ? l'anglais ou l'allemand, plus l'italien, l'espagnol ou le portugais ? Voilà une querelle qui me semble bien creuse.

Après la monnaie unique, l'Europe a besoin d'une langue unique pour ses institutions et le commandement de ses armées. La vie a tranché et cette langue existe déjà, c'est le latin du monde moderne, c'est l'anglais.

Si l'anglais était enseigné aux petits Européens à égalité avec leur langue vernaculaire, dès l'école primaire, voire dès la maternelle, nous aurions au premier tiers du XXIe siècle une génération de parfaits bilingues. Quitte à apprendre, par goût ou par nécessité, une seconde ou une troisième langue à partir du collège."

René Dazy, Paris.


27 janvier 2000 : USA Today, article

"A Religious Belief in Esperanto"

-------------- esperanta versio ------------------

"Religia kredo je Esperanto"

Specialaĵo por 'USA Today'

Kiu internacia lingvo estis fondita en 1887? Tiu estis demando dum lastatempa "Who Wants to be a Millionaire". La konkursanto paŭzis. Ĉu eble la persa? Voĉdoniginte la spektantojn, li heziteme elektis ĝuste: Esperanto. Ĝi estas la lingvo tutmonde parolata kiu restas relative nekonata. Tio baldaŭ povus ŝanĝiĝi. Unuafoje granda institucio, la Katolika Eklezio en Germanio, konsentis konsideri la uzadon de Esperanto por plibonigi tutmondan komunikadon interne de la Eklezio dum la tradicia latinlingvo forpasadas. De la 31-a de majo ĝis la 4-an de junio ĉe la germana katolika forumo en Hamburg, prelegos dekoj da prelegantoj al 50 000 partoprenantoj. Unu prezento, de rumana ĉefepiskopo Gyorgy Jakubinyi, estas titolita "Esperanto: la nova latina de la Eklezio?" Esperanto? Por tiuj tiom mistifikitaj kiom la kviz-konkursanto, enkonduko:

Ĝin disvolvis Ludovic Zamenhof, juna pola kuracisto frustrita de la konfuzo inter parolantoj de la pola, la rusa, la germana kaj la judgermana en sia naskiĝurbo Bialystok. "Esperanto" signifas "iu, kiu esperas." Ĝi uzas vortojn tiritajn el 700 radikoj komunaj al eŭropaj lingvoj. Ĝia gramatiko estas simpla, kun neniuj neregulaj verboj. Ĝi estas fonetika, kun prononco laŭliteruma. Oni facile ellernas ĝin - entuziasmuloj diras, ke la ellernado okupas kvinonon de la tempo bezonata por la kastilia aŭ la franca. Ulrich Matthias lernis ĝin antaŭ 14 jaroj kiel universitata studento en Germanio. Pasintjare li tie eldonis libron pri la lingvo. Li prezentos la ĉefepiskopon en Hamburg. Ulrich diras, ke Esperanto estas populariĝanta inter junaj eŭropanoj depost la falo de la soveta bloko en 1989. Ĉi-jare okazos katolika Esperanto-kongreso en Italio, plus kristana Esperanto-kongreso kaj katolika Esperantista junularotendaro en la Ĉeĥa Respubliko.

"La komuna lingvo de Esperanto ebligas, ke gejunuloj el ĉiuj partoj de Eŭropo havu profundajn religiajn konversaciojn kaj sentu ke ili estas parto de tutmonda komunumo," Ulrich diras de sia hejmo en Wiesbaden. La Katolika Eklezio delonge subtenis Esperanton kiel komunikilon porsia diversa loĝantaro, laŭ la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE) . Ĝia revuo 'Espero Katolika', estis fondita en 1903. Oni celebras Mesojn en Esperanto depost 1981, plejparte en Eŭropo. En 1977 Radio Vatikana komencis Esperantlingvajn dissendojn unu fojon semajne, tion pliigis al du fojojn semajne en 1981 kaj tri fojojn semajne en 1998.

En 1997 partoprenantoj de la 50-a IKUE-Kongreso estis en la Placo Sankta Petro kiam Papo Johano Paŭlo II prelegis al ili en Esperanto. La Papo restas la sola ŝtatestro kiu ofte prelegas al la publiko en Esperanto.

'The World Almanac and Book of Facts' taksas la nombron de Esperantistoj je 2 milionoj, kompare kun 487 milionoj da anglalingvanoj. En Usono Esperanto-kluboj estas aktivaj en 26 ŝtatoj; nur en California estas kvin kluboj. La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko havas 801 membronj. En la Interreto estas pli ol 20 novaĵgrupoj por Esperantistoj kaj miloj da partoprenantoj diskutas ĉion de amoro ĝis scienco.

Ellen Eddy uzas ĝin "preskaŭ ĉiun tagon, precipe en ret-poŝta korespondado" ŝi diras de sia hejmo en Olympia, Washington. "La lingvo estas uzebla por ia ajn celo ĉar ĝi apartenas al neniu aparta grupo." Ĝuste tiu koncepto allogis ŝin al Esperanto en 1969. "Mi ŝatis la ideon de neŭtrala lingvo kiu ebligus, ke parolantoj renkontiĝu je egala nivelo." Eddy helpas plani la 31-an ĉiujaran someran Esperanto-seminarion ĉe San Francisco State University de la 26-a de junio ĝis la 14-a de juilio.

Esperanto ankaŭ havas siajn malestimantojn. "Ĝi ne populariĝis pro tio, ke ĝi ĉiam estas io kion la parolanto devas lerni aldone al sia denaska, praktika lingvo - ekstraĵo," diras Robert Trammell de la fakultato de lingvoj kaj lingvistiko de Florida Atlantic University en Boca Raton. "Kaj koncerne la rolon de 'internacia lingvo' kiu ne donas avantaĝon al iu parolanto super alia: ne, ĝi estas esence hindeŭropa lingvo kun multe da grekaj, kaj latinaj kaj latinidaj" influoj.

Eddy tamen restas esperema pri la estonteco de Esperanto. "Mi opinias, ke la altiĝanta kosto de lingvotradukado en la Eŭropa Unio kaj la Unuiĝintaj Nacioj faras hodiaŭ des pli allogan la ideon de neŭtrala dua lingvo por ĉiuj.

Flankaĵo: 'Gvido al Esperanto'. [Listo kun anglaj tradukoj de 19 vortoj] : paroli - floro - ami - hundo - tablo - fenestro - patrino - traduki - esperi - eklezio - telefoni - familio - arto - Interreto - genetika - tutmondigo - hommedia - merkato - vidbendo.

Verkis Dru Sefton, elangligis Henri Masson


janvier 2000 : "Le Peuple Breton", n° 433, article de Per Denez

Adresse : Le Peuple Breton/Pobl Vreizh, 9, rue Pinot Duclos, 22000 Saint Brieuc.

Extrait (1er paragraphe) :

"Parce que militant breton, j'ai appris l'espéranto. Et je ne cesse de m'étonner du peu d'intérêt de notre gouvernement - dans son ensemble - pour ce qui est un excellent et pratique moyen de communication. En tant que linguiste, j'admire l'espéranto. Zamenhof a fait là une création de génie. Je trouve cette langue belle et harmonieuse. On en apprend les bases en 16 règles et 15 jours de travail : excellent investissement."

(...)

"J'ai personnellement tiré un grand profit de mon apprentissage de l'espéranto. Il m'a permis de m'initier à des littératures peu connues : estonienne et ouzbeck, par exemple."

Dernier paragraphe et conclusion :

"Apprenez l'espéranto. Pour recevoir et pour donner. Pour aider à créer un monde de liberté sous le signe de la "Verda Stelo" ".


octobre 1999 : US Magazine (L'Université Syndicaliste, organe du Syndicat National des Enseignants du Second degré), n° 506, avait choisi pour titre l'extrait d'un entretien accordé par Henriette Walter

"Une langue, c'est une façon de voir le monde."

Or, avec la langue de pays menés par des milieux qui voient le monde avant tout comme une plate-forme commerciale, comment le verrons-nous nous-mêmes ? A-t-on déjà oublié les pressions exercées pour faire signer l'AMI, cet acte scélérat face auxquels nos dirigeants n'ont guère montré de détermination et se sont dérobés honteusement devant le devoir d'information ? Seattle, Davos... ce monde-là est-il bien le nôtre ? Ce qui est certain, c'est que beaucoup n'y voient que du feu... Il ne s'agit pas là de déclaration d'hostilité à l'égard des peuples anglophones qui subissent eux-mêmes cette loi de la jungle, qui voient des fortunes s'édifier à leurs dépens et sur la paupérisation d'une large partie de la population mondiale. Au contraire, c'est avec eux qu'il faut renforcer les liens et les aider à comprendre l'iniquité de cette politique linguistique qui accélère cette dérive et accroît ses méfaits.


29 septembre 1999 : Le Figaro, article, p17

------------------------ esperanta versio -------------------

La Lingvo Universala

Esperanto: la grandaj esperoj

Senatano petas ĝian enkondukon kiel opcion en Bakalaŭron. Sed ĉu ĝi supervivos la jarmil-ŝanĝon?

Esperanto, inventita en 1887 de Ludoviko Lejzero Zamenhof, genia lingvisto revinta pri universala idiomo, de tempo al tempo memoriĝas. Ofte akuzite fiaski, ĝi restas la ununura "sen-nacia" lingvo, supervivinta post sia kreinto kaj dume paroligas pri si de pli ol unu jarcento.

Ĉi-jare, Guy Fischer, Senatano el Rodano kaj Vicprezidanto de komisiono pri Socialaj Aferoj, remetis Esperanton je la tagordo per skriba demando al la registaro. Li petas ĝian enkondukon kiel laŭvolan provon en bakalaŭron, tiel starigante novan demandon pri ĝia estonteco. Revo pri homaro repaciĝinta kun si mem, Esperanto - kiu scipovis alligi al sia kaŭzo iom da gravuloj - de Leo Tolstoj al Pierre Desproges kun Umberto Ecco, sen forgesi Papon Johan-Paŭlon la duan - restas ankoraŭ por multaj "deliro de lingvisto", vera utopio. Tamen klarigas Jean Marin, instruisto pri Esperanto en E-asocio de Bondy (Seine- Saint Denis) "akceptante, ke estas hodiaŭ unu miliono da personoj parolantaj la Zamenhofan lingvon - kio estas tre sube de la realeco - 95% el la miloj da lingvoj uzitaj en la mondo estas malpli parolataj ol esperanto". En Francio, certa tavolo el la politika klaso, konvinkita pri la rolo, kiun tiu lingvo povus ludi kadre de la eŭropa konstruado, aliĝis al la esperantista kaŭzo: en 1989, la Verduloj adoptis en sia ĝenerala kunveno en Marsejlo, proponon pri ĝia uzado en siaj rilatoj kun la alilandaj ekopartioj. Ili ne estas ununuraj; la sekvontan jaron*, socialista leĝprojekto jam proponis ĝian enkondukon kiel opcian provon de bakalaŭro kaj la komunistoj jam dufoje en 1995 kaj 1997 manifestis sian korligon al esperanto. Nicole Fontaine, Prezidantino de Eŭropa Parlamento, estus ankaŭ favora al tiu universala lingvo.

Sed necesas tamen konstati, ke proponpostpropone, spite al bonvoloj, E-kaŭzo ankoraŭ ne signifike antaŭeniris. Nur du francaj universitatoj - Clermont-Ferrand kaj Liono - hodiaŭ instruas la Zamenhofan lingvon; en liceo ĝi forte marĝenas kaj alfrontas pozicion de jaroj senŝanĝan de ministerio pri nacia edukado: " Stereotipa letero, en kiu oni klarigas nevarie al ni la saman aferon: jam ekzistas grava bunteco de instruataj lingvoj, ke ministerio ne vidas kial ĝi aldonus alian lingvon, kiu krome korespondas al neniu kulturo kaj fine ke inicado al esperanto ĉiam eblas, se ĝi realiĝas ekster kutimaj programoj kaj financatas per propraj rimedoj de la lernejoj", klarigas Vincent Charlot, respondeculo pri rilatoj de UFE kun politikaj partioj.

Jean Marin siaflanke ne malesperas: " Metrosistemo tute sukcesis nur post du jarcentoj! Evidente el tiu vidpunkto nenio perdiĝis, des pli ke esperanto posedas grandajn virtojn : ĝia lernado treege simpla (16 gramatikaj reguloj sen iu escepto, la nomoj finiĝas per "o", adjektivoj per "a" kaj "j" signas la pluralon), faciligas tiun de iu ajn alia lingvo; ĝi krome lerniĝas tre rapide kaj nur 150 horoj de laboro necesas, dum angla lingvo postulas 1500 horojn por komparebla nivelo.

Jacques Filleul, eksprofesoro pri esperanto en universitato Liono III-a kaj membro de Liona Akademio pri sciencoj, beletroj kaj artoj montriĝas vere pesimisma: dum la 20 jaroj kiam li kursis, la nivelo estis jam malforta: "Hodiaŭ la lernantoj ankoraŭ pli malmultas, ne pli ol kvin aŭ ses!

Internacia interkomunikado ankoraŭ interesas nemulton, la homoj ne konscias pri la lingva problemo starigata de eŭropa konstruado. "Interreto eble ludos rolon" intervenas Bruno Flochon, Vicprezidanto de UFE (Esperanto-Francio), kiu observis ĝenerale perceptoŝanĝon ĉe la budo- kaj ekspozicivizitantoj. Almenaŭ neniu plu primokas, homoj rigardas per nova okulo. Tio sendube dependas de la maljuna flanko kiu longe algluiĝis al E-kaŭzo kaj kion ni scipovis forigi. Esperanto antaŭeniras iom post iom, firma kontraŭ lingva hegemonio kiu timigas siajn favorantojn, kontraŭ "la angla kiu ja estas la internacia lingvo de komerco kaj kongresoj, sed kiu ne estas tiu de homaj interŝanĝoj, de malkovro de loĝantaro aŭ lando" asertas Bruno Flochon.

Laŭ studo de lingvisto el Alaska universitato, plejmulto el la nunaj lingvoj malaperos dum la venonta jarcento. Ĉu Esperanto supervivos dum la tria jarmilo? Ĝiaj favorantoj ĉiukaze konvinkiĝas je tio.

Verkis Clélia Fortier, elfrancigis Vincent Charlot

* Tio estas eraro: Socialista leĝpropono datumas de 1975 kaj 1979.


janvier 1999 : "Réponse à tout", article, 2p

"L'espéranto a-t-il de l'avenir ?"


décembre 1998 : "Silence", article, 10p


4 novembre 1998 : LE MONDE, article, p15

---------------------- esperanta versio ----------------

La tumultaj esperoj de Esperanto

Artefarita lingvo inventita je la XIX-a jarcento de Lejzero Zamenhof, juna juda pola kuracisto, esperanto ankoraŭ allogas junulojn el la tuta mondo, kiuj en tio trovas simplan kaj festigeman rimedon por interkomuniki. La esperantistoj suferas tamen pro pezo de la antaŭjuĝoj kaj de "saviganta" angla lingvo.

La el Kolombio alveninta retaĵo estis tiel mallonga kiel enigma:" Mi bedaŭras pri la artikolo kiun via ĵurnalo aperigis pri la universala kongreso de Esperanto, kiu ne taksas la grandan valoron de la internacia lingvo. "

Evidentiĝis, uzado de kelkaj esprimoj - " malkreskanta ", "maljuniĝanta movado " - en artikolo dediĉita la 8-an de Aŭgusto al la 83-a Universala Kongreso de Esperanto kunveninta en Montpeliero kun la ĉeesto de tri mil delegitoj ŝokis. Nenio vere nova : regule, oni riproĉas al la gazetaro ne interesiĝi pri la Zamenhofa lingvo, kiel ĝi meritus. Ĝin redukti al kliŝoj, ĝin frue entombigi.

Ne nur la informilaro estas celitaj. Fine de septembro, en parolado dirita en Ĉinio, Lionel Jospin mem ŝajne decidis pri ĝia sorto: " Ni bezonas lingvon por universa interkomunikado, ĉar tio ne estos Esperanto, lingvaĵo kiun iuj volis inventi de ĉiuj lingvoj, estos verŝajne la angla. " Tio malesperigus pli ol unu esperantiston!

Iuj vidis en tiu diraĵo "atencon al honoro" de esperanto. Aliaj taksas insulta subigi noblan lingvon al vulgara "lingvaĵo".

Laŭ ĉiuj, postulato de la ĉefministro tiom pli dolorigis, ke Ĉinio longe estis pilastro de esperanto.

Tamen, kiom peseblas, sojle de tria jarmilo, " universala lingvo " fabrikita je la XIX-a jarcento, antaŭ mirteamo kunigita de angla lingvo kaj planedaj informadikaj retoj ? Scivolemi pri tio estas unue kontraŭi al nesciado de normalaj homoj, nekredo de tiuj, kiuj pensas ĝin eluzita, al "Tio ankoraŭ ekzistas?", al ironio de lingvaj Realpolitik-uloj: "Esperanto, Kiom da divizioj?" Vortaro "Robert" dediĉante al ĝi ununuran linion, nek pli, nek malpli ol Volapuko, ne fakte helpas. Plej malbone, esperanto perdiĝis kiel sekta praktiko; plej bone, kiel ĵargono de amikaro de mildaj revantoj baldaŭ malaperontaj. Ĉar oni imagas idojn de tiuj utopistoj pli allogataj de lingvaĵo roka, rapa kaj reta ol de kosmopolita babilo de iliaj patroj.

El interno, la bildo tamen malsimilas. Esperanto malfortiĝis, sed tre foras de mortiĝo. Kaj se Jospin ĵetas ĝin al forgeso de Historio, Johano Paŭlo la II-a, siaflanke, neniam forgesas lanĉi kelkajn esperantajn frazojn al amaso da fideluloj sur placo Sankta Petro en Romo. Fine ekzistas nova generacio.

David, 23-jara studento pri lingvoj, portanta katoganon kaj orelan ringon, hazarde venis al Esperanto, foliumante libron: " Mi estis mirigita, li diras, ke ulo povis inventi lingvon: tio ŝajnis freneza. Mi volis plie scii. " Li tiam malkovras historion de Ludoviko Lejzero Zamenhof, juna pola kuracisto, juda kaj multlingva, kiu spektis en la XIX-a jarcento, la dramojn de orient-pollanda urbo, en kiu kvar lingvoj (pola, rusa, germana kaj jida) malfacile kunvivas. Bialistoko, estas vivanta Babelo, puno de Dio, miksanta la lingvon de Adamidoj. Civito, kie la komunumaj interrilatoj ŝvitas tiujn malestimon kaj malamon kondukintajn al Ŝoaĥo sekdek jarojn poste.

Por kontraŭi la sorton, Zamenhof, lingva geniemulo, lanĉas, en 1887, la bazojn de esperanto. Dank'al li, unuafoje en Historio, la homoj troviĝos "flanke ĉe flanke, ne kiel fremduloj, konkurentoj, sed kiel fratoj kiuj, sen trudi sian lingvon al la aliaj, interkompreniĝas, ne malfidas unu la alian pro apartiga mallumo, interamas kaj sincere interpremas la manon."

Jarcenton poste, esperanto aperas al David kiel "facila kaj politike neŭtra komunikilo por ekmalkovri la aliajn". Estas eĉ vera beno por lernejanoj: sep mil kvincent kutimaj vortoj eltiritaj el sepcent radikoj komunaj al eŭropaj lingvoj, simplega gramatiko: langues européennes ; une grammaire simplissime ; neniu neregula verbo, neniu escepto; averaĝa lernotempo dekone malpli om por la angla aŭ la franca, preskaŭ neniu malsukceso. La granda itala semiotisto Umberto Eco parolase pri " lingvo uzanta principojn rimarkindajn je ŝparo kaj efiko".

Mallonge, ĝi estas dua lingvo por ĉiuj.

David, kiu talentas, lernas ĝin "en tri monatoj" kaj tuj praktikas.

Kristnaske de 1997, li estas en Germanio kun grupo de junaj esperantistoj "duone sudenta, duone salajrula. Sekvontsomere, li partoprenas internacian aranĝon en Kroatio.Esperanto malfermas al li pordon al loka kulturo kaj al koro de tiea junulino. De du jaroj, la junulo partoprenis naŭ esperantajn renkontiĝojn. Li nuntempe ĉestas junulajn semajnfinojn favorigantajn interŝanĝojn pri gastronomia temo. Post la ĉokolada en septembro ariginta francojn, belgojn kaj nederlandanojn en Bulonjo ĉe Maro, la saŭrkraŭto estos baldaŭ honorigata en Germanio kun germanoj, poste munĝetado (kasuleto en la okcitana: noto de la tradukinto) en Tuluzo kun hispanoj.

Flavie, dudek unu-jara, venis al esperanto per siaj gepatroj, franca patro kaj japana patrino, konintaj sin okaze de esperantista kongreso. Ŝi lernis "nature, ludante kun aliaj infanoj ĉe movadaj renkontiĝoj". Al tiu parolata universa lingvo, la juna virino, en tria lernojaro de altlernejo de mimo MARCEAU, aldonis tiun de gestado. Karine Texier, dudek tri-jaraĝa, konvertiĝis en 1997, okaze de krespa semajnfino en Bretonio.

Dek kvin jarojn post siaj fratinoj, Rozenn kaj Magali, iniciitaj ekde CM1-klaso en Hennebon-a (departemento Morbihan) unuagrada lernejo. Por kompensi la perditan tempon, ŝi lernis la lingvon " en dek kvin tagoj perrete". Ŝi hodiaŭ estas kunordiganto de asocio de junaj Esperantistoj en Bretonio.Ŝia fratino Magali, vivante en Germanio, uzis esperanton por vojaĝi, kaj ja kompreneble por lerni lingvojn! Fianĉata al sudafrika esperantisto, ŝi komencis lerni la afrikansan.

Ĉiuj demanditaj junuloj substrekas la "praktikan" kaj "pragmatan" flankon de esperanto, ĝian "tre rekompencan lernorapidecon", ĝian "malfermon al mondo", ĝian "malideologion". Nenio komunas kun nov-lingvo 1984 de Geoges ORWELL, ilo de totalisma ideologio. "Esperanto, resumas Bruno Flochon, prezidanto de franca Asocio de junaj esperantistoj, ne estas celo en si mem. Tio estas ilo, rimedo por malfacilaĵoj de interkomuniko. Ĝia ruĝa fadeno estas frateco, homaj rilatoj." Ankaŭ por li ĉio komencis per "simpla klopodo de uzanto: vojaĝemo".

Ariĝante laŭ emo en ĉiuspecaj movadoj kaj asocioj, la esperantistoj taksas sin ĉirkaŭ du milionoj da raktikantoj, inter kiuj centmil en Francio. Ĉie iom dissemite en la mondo, ili formas aktivan kaj fratecan diasporon, sed malgraŭ ĉio malkrestantan. Fakte, dum aliĝantoj multobliĝas en Latinameriko, ili malkreskas en Eŭropo kaj Azio, ĉefe en la ekskomunistaj landoj, kie Esperanto iam furoretis. Du milionoj ridetindeblis. Sed esperanto ne ĉeestas por batali kontraŭ lingvaj superpotencoj. Ĝi neniam ambiciis la unuan vicon. Nur iĝi "dua universala lingvo". Neŭtrala kaj saĝoplena komunikilo. Ankaŭ kapabla ŝpari ruinigan kakofonion.

Pri tio, Claude Piron ne halteblas. Laŭ tiu svisa psikologo kaj estinta tradukisto, niaj socioj havas "patologan mastrumadon de internaciaj interkomunikoj" Borde de Ĝeneva lago, apud tiuj UN-fortresoj, en kiuj li pasigis dudekon da jaroj, li elvokas absurdecon de mondo, favoriganta ruinigajn instrusistemojn (ankoraŭ pli malefika ol en Sovetia ekonomio"), el kiuj eliras "lingvaj handikapitoj" kaj kiuj samtempe dediĉas "frenezajn elspezojn" al financado de "tradukindustrio" kies kvalito ofte riproĉeblas.

Por doni ideon pri la koncernaj sumoj, Claude Piron, aŭtoro de verko titolita "Lingvodefio: de malŝparo al prudento" (l'Harmattan, Parizo, 1994), ĉerpas en sian propran sperton. Li ekzemple memoras esti releginta en aprilo 1991, proponon de simultana interpretado por eŭropa kongreso de la Verduloj en Zuriko. Li diris: " La pago estis fiksita al 6720 francaj frankoj por du tagoj." Kun kompensoj, repagoj kaj uzkostoj, la finsumo atingis 12 136 frankojn ". Kiam oni scias, ke internaciaj organizoj ĉiutage utiligas plurajn milojn da interpretistoj kaj tradukistoj, oni povas iomete konjekti pri la kostoj de multlingvismo.Jen pri la malŝparo. la prudento estus, ni jam komprenis tion, ke la internacia komunumo igu Esperanton helplingvon de la tuta mondo. Ĉu utopias? Tion tamen proponis la irana registaro al Ligo de Nacioj en la 20-aj jaroj. Pri la "saviga angla lingvo" kara al multaj, nia kundiskutanto vidas en ĝi unue "miton".

Li klarigas; "Realeco. estas, apogate de statistikoj, ke 90% el la loĝantaro de Eŭropa Unio ne scipovas la Shakespeare-an lingvon. Dum tutmondiĝo kaj plivastiĝo de Eŭropa Unio ankoraŭ komplikigas la situacion, cento da eŭroparlamentanoj simpatias ankaŭ kun kaŭzo de esperanto.

Unu el ili, brita socialisto Roger Barton, tiel resumis sian vidpunkton en novembro 1996 por reprezentantoj de la esperantista lobio: "Disvolviĝo de internaciaj rilatoj plifortikigas esperantistan kaŭzon. Escepte, se estus konsederinda progreso de komputiloj pri tradukado en la estontaj jaroj, esperanto iĝos neceso." Aliaj balotitoj, komunistoj ĉekape, vidas en promocio de esperanto rimedon por kontraŭi superregon de angla lingvo kaj kunkuna usona kulturo.

Malgraŭ tio, malgraŭ adopto per Unesko de tekstoj favoraj al instruado de esperanto, ne multe antaŭis. Pezo de intereson kaj kutimoj, indiferenteco kaj antaŭjuĝoj: ĉio ludas por nunstato. "Krome, konstatas Bruno Flochon , Hodiaŭ la informilaro malofte parolas pri ni. Nun ili valorigas. Ni do ne progresas. Ni ne interesas la informilaron, informilaro ne interesiĝas pri ni, ni do restas nefamaj kaj ni ne interesas la informilaron ktp...

Sciote - malnova debato - ĉu esperanto, artefarita lingvo, valoras la naturajn lingvojn, kiam temas pri sentoj. Laŭ malŝatantoj de esperanto, la lingvo de Doktoro Zamenhof, malbone adaptita al kor- kaj animimpulsoj, ne taŭgus al kreontoj. "False, replikas la skota poeto William Auld, esperanto ne estas malfekunda kodo, malbona ĵargono aŭ hindeŭropa anstataŭo, sed esence spiritiga kaj delikatega lingvo." Sepdek trijaraĝa, tiu ega esperantista gravulo, kiun literatura asocio ĵus proponis al literatura Nobelpremio sperte parolas.

La junaj esperantistoj, kiujn ni renkontis, dividas tiun juĝon. Pri sentoj - ili asertas - esperanto neniel envias aliajn lingvojn. Male, ĝia fleksebleco ebligas variojn, kiujn tiuj ne ĉiam ofertas. Mallonge krom animo, ĝi havs koron. Kaj se oni dubus pri tio, la koncernatoj facile helpalvokos plian fojon Umberton Eco-n.

En deklaro al itala revuo "Esperanto", la verkisto de "Nome de la rozo", sed ankaŭ de "Serĉado de la perfekta lingvo" fakte aŭdacis tiun komparon: "Oni instruis esperanton en tre malbonaj kondiĉoj dum kelkaj jardekoj. Kaj jen homaj estuloj amas sin en esperanto. Oni tre intense instruis la latinan dum jarcentoj, sed vi povas certi, ke eĉ pastro kaj religiulino, se ili amoras, ne uzas ĝin en tia cirkonstanco. Konkludu mem!"

Verkis Roland-Pierre Paringaux, elfrancigis Vincent CHARLOT


9 septembre 1998 : "OUEST-FRANCE", lettre

"L'apprentissage des langues"

M E. Pefferkorn, de Rennes (Ille-et-Vilaine), revient sur le multilinguisme:

" S'il est vrai que la maîtrise d'une langue est une longue patience, I'effort à consentir n'est pas plus grand que pour l'apprentissage des mathématiques, de l'histoire ou de tout autre domaine de la connaissance, sans parler de la pratique d'un sport ou d'un instrument de musique.

En France, le problème se situe au niveau des motivations et, si tout le monde admet que la maîtrise d'une science requiert de l'apprenant un investissement soutenu, il n'en est pas de même lorsqu'il s'agit de l'anglais ou de toute autre langue. Certaines nations, comme les Néerlandais, les Suisses ou les Suèdois parviennent à être bilingues, voire trilingues, dans leur immense majorité, sans que cela provoque de traumatisme particulier.

En ce qui concerne l'espéranto, il faut savoir qu'il repose essentiellement sur des racines indo-européennes. Un Japonais, un Chinois, un Hongrois apprendra à moindres frais l'anglais ou toute autre langue vivante, avec, en plus, la certitude d'être efficace. En ce sens, on peut dire que l'espéranto est " élitiste ", puisqu'il ne fonctionne qu'en circuit fermé. C'est précisément parce que l'espéranto ne plonge pas ses racines dans un terroir et ne véhicule aucune culture qu'il n'a jamais pu dépasser le niveau d'un agréable passe-temps. "


1907 : Professeur Théophile Cart : rapport adressé au ministre de l'Instruction publique

" (...) Il n'y a aucune témérité à prédire que la solution par l'étude des langues étrangères, toujours plus nombreuses et mieux apprises, aboutira à la faillite. Vainement on s'efforce de la retarder par de fréquents remaniements de méthodes. Elle est fatale, parce que la mémoire a ses limites. Le nombre de personnes capables d'apprendre "pratiquement" deux ou trois langues étrangères, avec tant d'autres choses, en outre est infime; or c'est à un nombre d'hommes continuellement croissant qu'il importe de communiquer avec des nations de langues différentes, de plus en plus nombreuses."


Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo