Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo situas la sidejo de la asocio "Universala Esperanto-Asocio? 
     
Esperanta vorto por: malfermaĵo, fendo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Vizitoj de Rennes


Vizito de la unua ĉirkaŭmurego de Rennes

Mapo de la unua ĉirkaŭmurego de Rennes
Mapo de la unua ĉirkaŭmurego (Roger Blond, Rennes, ville d'art, 1982)

En la 12-a jc, la rekonstruita ĉirkaŭmurego estis truita per kvin pordegoj, el kiuj pluekzistas nur la Porte Mordelaise (Pordego direkte al Mordelles, urbeto okcidente de Rennes). Tiu ĉirkaŭremparo estis flankigita per dek unu turoj, el kiuj restas nur unu: la turo de Chesne.

Quai Duguay-Trouin (Kajo Dugay-Trouin)
Kiam la murego, kiu staris flanke de la strato estis faligita, malkovriĝis antikvaj kolonoj de detruita templo al Marso. Rapide, ili uziĝis por la konstruo de la murego por rezisti al la barbaraj invadoj en ĉ. 275, kiu fine neniigis la urbon.

Tour du Chesne (Turo de Chesne)
Ĝia unua nomo estis "Tour de la Vieille-Monnaie" (Turo de la Malnova Mono) pro la najbareco de la unua "palais des Monnaies" (palaco de la Monoj) je la 26-a de la "rue de la Monnaie" (strato de la mono), manĝosalono de la oficiroj. Tiu konstruaĵo estis ankaŭ la unua urbodomo.
Poste, ĝi nomiĝis turo de Piron, kiu posedis ĝin en la 18-a jc.
Rekonstruita en 1444, ĝi fariĝis Turo du Chesne, laŭ la nomo de la ĉefpordisto de la urbo, kiu loĝis tie en 1473.
En la 16-a jc, malliberejo por ŝtelistoj aŭ personoj elektitaj por gvatoservo sur la remparoj kaj kiuj forgesis plenumi sian servon.
La subtera karcero estis provizita per plankopordeto, tra kiu oni malsuprenigis la malliberulojn helpe de triĉena pesilo.

Porte Mordelaise (Pordego al Mordelles)
Rekonstruita sur sia malnova bazamento en ĉ. 1440, ĝi estas la plej bela restaĵo en Rennes de la milita arkitekturo de la 15-a jc.
Ĝi estis la reĝa pordego. La dukoj de Bretonio kaj la episkopoj eniris tra ĝi en la urbon sed devis ĵuris antaŭ ĝia mallevita herso por esti akceptata kun grava soleneco en la katedralo.
La kunirantaro deiris de la preĝejo Vieux-Saint-Etienne (Malnova-Sankta-Stefano), strato de Dinan, kie okazis la unua bonveniga ceremonio.
Ĝis la fino de la 16-a jc, tiu pordego estis la loĝejo de la guberniestro de Rennes.
En 1793, ĝi fariĝis malliberejo sub la nomo Marat.
N° 1-a: palaco Fournier de Trélo, konfiskita en la revolucio.
N° 9-a: malnova palaco de la Bintinaye en 1779 kaj poste de Vriz en 1840.

Cathédrale Saint-Pierre (Katedralo Sankta-Petro)
La unua katedralo estis konstruita en la 6-a jc, ĝi estis rekonstruita en 1180 de la episkopo Philippe (Filipo), finita en la 14-a jc.
En 1756, ruinigita, necesis malkonstrui ĝin.
En 1787, rekonstruo komenciĝis kaj finiĝis nur en 1844 post 57 jaroj.
La nuna navo, konstruita en la 19-a jc, enhavas 44 kolonojn. La ĉefaltaro en antikva marmoro estis donacita de la papo Pio la Naŭa. Ĝi enhavas ankaŭ belegan mezepokan retablon.
La pentraĵoj ŝuldiĝas al Le Henaff kaj al Langlois. Pentraĵo de Sainte-Marguerite (Sankta-Margareta), kopio de pentraĵo de Raphael (Rafaelo), estas verko de Mignard.

Rue des Dames (Strato de la Damoj)
Unue, "rue Saint-Denis" (strato Sankta-Denizo), ĝi fariĝis "rue des Dames" post la restado de Anna de Bretonio en 1491. En 1792, ĝia nomo estis "rue de la Raison" (strato de la Racio).
N° 2-a: iama palaco de Monneraie de Bourgneuf, 1346:
unuetaĝa domo ĉe la angulo de "rue des Dames" kaj de "rue Le Bouteiller".
Kapelo de "Ecce-Homo": fakte utilis kiel kadavrejo de la hospitalo Sankta-Ivo, 1661.
N° 8-a: iama palaco de Vauclerc, de Rosmadec aŭ de Molac, poste de la Hunaudaye en la 18-a jc.
N° 10-a: iama palaco de Freslon, sur la loko de la domo de la vicgrafo en la 15-a jc - Jean (Johano)  Raguenel, marŝalo de Bretonio kaj vicgrafo de la Bellière.
N° 11-a: iama priorejo de Saint-Denis (Sankta-Denizo), dependanta de la abatejo de Rillé en Fougères, fondita de episkopo de Rennes en la 13-a jc. Forigita en 1728.
N° 12-a: loko de la palaco de la kasisto de la katedralo, Pierre (Petro) de Bourgneuf, mortinta en 1523.
N° 13-a: iama palaco de Champion de Cicé, de Brilhac, poste de Coniac en la 17-a jc.
En 1676, tie loĝis la duko de Chaulnes, ĉefkomandanto de Bretonio. Ankaŭ la generalo Lazare (Lazaro) Hoche tie loĝis.
N° 15-a: iama palaco de Coniac en 1773
N° 17-a: malnova domo de Fontainebleau.
N° 19-a: palaco de la Bellangerais, poste de la Motte-Piquet, admiralo, kiu tie naskiĝis en 1720, fine palaco de Talhouet.

Rue Saint-Yves (Strato Sankta-Ivo)
En la revolucio estis "rue des sans-culottes" (strato de la revoluciuloj), pro la soldatoj flegataj en la hospitalo Sankta-Ivo, kiu situis en la malnova kapelo Sankta-Ivo ĉe la unua de la strato.
N° 1-a: iama palaco Thierry (Tjerio) de Boisorcant, poste okupita de la kalvarianinoj. Fronte, kie estas la nunaj aŭtejoj, estis la ĉevalejoj de la palacoj de la "rue du Chapitre".
N° 6-a: domo, kies ligna ŝtuparo estas ŝraŭba kun renesancaj skulptaĵoj.
N° 8-a: domo de la 16-a jc.
N° 13-a: malnova kapelo Sankta-Ivo, 1494. Ĝis la revolucio, tie estis konservita enŝlosita en plumba koro, la koro de la duko de Chaulnes, ĉefkomandanto de Bretonio.
N° 14-a: iama palaco de Lanjamet de Miniac, poste de Bois de la Motte, 18-a jc.

Place du Calvaire (Placo de la Kalvario)
Ekde 1037, ekzistis bazaro, kiu donis sian nomon al la placo en ĉ. 1288. Poste, "place des Porches" (Placo de la Porĉoj), ĉar estis multaj porĉoj ĉirkaŭ tiu placo.
En la 16-a jc, "place de la Grande-Pompe" (placo de la Granda Pumpilo), ĉar publika pumpilo estis instalita en ĝia centro en 1510.
La Fraŭlinoj de la Kalvario, heredis en 1671 de Galliope de Argentré, markizo de Cucé, unua prezidanto de la ĉefjuĝejo de Bretonio (fr: Parlement) ties palacon situantan sur la "place de la Grande-Pompe".
En la 17-a jc, la placo fariĝis "place du Calvaire" (placo de la Kalvario), ĉar tie ekloĝis la kalvarianinoj.
En 1792, "place de la révolution" (placo de la revolucio), kiu vidis grandan parton de la garnizono, solene agi komune kun la junularo de Rennes en Julio 1789.
N° 2-a: iama monaĥinejo de la kalvarianinoj. La unua ŝtono de la kapelo estis metita en 1678. La monaĥinejo estis konfiskita kaj vendita en 1792.
La kinejo "Omnia-Pathé" tie ekfunkciis ĝis la 12-a de Aprilo 1931, kiam ĝi ruiniĝis pro fajrego.
La kinejo "Le Royal" poste aktivis tie ekde la 24-a de Novembro 1932 ĝis sia definitiva ĉeso en 1976.

Rue du Chapitre (Strato de la Kanonikaro)
Citita ekde 1388 sub la nomo "rue du Four-au-Chapitre" (strato de la Panbakejo de la Kanonikaro), kies panbakejo apartenis al la kanonikarejo de la katedralo, kiu situis je la N° 16.
En 1792, ĝi fariĝis "rue de l'Union" (strato de la Unuiĝo)
N° 3-a: iama palaco de Faouet. En 1646, palaco de Villaudon. Unua domo en la strato ne damaĝita de la fajrego en 1720.
N° 6-a: palaco de Blossac, konstruita en 1730 fare de La Bourdonnaye de Blossac.
Ludonita al la ĉefkomandantoj de Bretonio de 1732 ĝis 1789.
Ĉevalejoj por 22 ĉevaloj, kaj super ili, ĉambroj por fiakristoj, flegejo, remizo por portseĝoj.
N° 8-a: iama palaco de Bois de la Motte, 1630.
N° 12-a: loko de la kapelo de Petit Saint-Melaine (Malgranda abatejo Sankta-Melen), 1266
N° 13-a: anstataŭas la iaman domon de Petit Saint-Melaine, aĉetitan la 4-an de Majo 1356 fare de la benediktanoj de la abatejo Saint-Melaine, kiu estis tro malmulte sekura ekster la ĉirkaŭmurego en la sieĝo de la urbo fare de la angloj en 1356.
N° 22-a: skulptita friso sur la intermuraj trabegoj (fr: sablière) laŭ influo de Renesanco

Rue du Griffon (Strato de la Grifo)
Citita ekde 1357.
En 1643, "marmito" estis fondita por la senŝarĝigo de la malriĉuloj. En 1673, oni alvokis la "Soeurs de la Charité" (Fratinoj de la Karitato). Ili estos la solaj, kiuj ne estos elpelitaj en la revolucio ĉar oni agnoskis ilian karitatan agadon.
Ĝis en 1789, la monaĥinejo estis nomata "Soeurs Grises de la Charité de la Marmite du Pauvre (Grizaj Fratinoj de la Karitato de la Marmito de la Malriĉulo).
Malkonstruita en Septembro 1974, devas esti rekonstruita laŭ la sama stilo por ŝirmi la servojn pri sociala helpo.
N° 2-a: loko de la iama palaco de Poix de Fouesnel, 15-a jc. Sur la dua etaĝo antaŭ la pordoj estis estingilo por la torĉoj.

Rue de la Psalette (Strato de la Preĝeja Muziklernejo)
Tre malnova strato, kiu ŝuldas sian nomon al domo akirita je la N° 8-a, en 1476, fare de la kanonikaro por loĝigi tie la knabojn de la muziklernejo de la katedralo.
En la 14-a jc, la preĝeja muziklernejo havis kuriozan privilegion, same kiel tiu de la katedralo de Saint-Malo, kiu estis abolita nur en 1562: en la tago de la Saints-Innocents (sanktaj simpluloj-senkulpuloj), la knaboj elektis episkopon inter si. Ĉi-tiu ricevis gantojn de la kanonikaro, poste la muziklernejanaro procesie iris al la priorejo de Saint-Cyr, strato Papu kaj al la priorejo de Vaux sur la vojo al Fougères, kie la elektito devis devige ricevi grasigitajn kokojn minace de juraj punoj. En 1381, la prioro de Saint-Cyr estis kondamnita, same kiel la prioro de Vaux en 1401.
N° 1-a: domo de "Coin" (Angulo) aŭ palaco Legonidec.
N° 8-a: en la korto, puto datita de 1786.
N° 14-a: domo de la "Provoté" (prepostejo), kie loĝis en 1531 la prepostoj kaj impostkolektistoj de la kanonikaro.

Rue Saint-Sauveur (Strato Sankta-Savanto)
Citita ekde 1352 laŭ la nomo de la baziliko.
N° 3-a: iama palaco de Parigny, Montalembert kaj Visdelou de la Ville-Théard, 1557.
N° 5-a: en la 18-a jc, "Hôtel du Saint-Esprit" (palaco de la Sankta-Spirito).

Rue Saint-Guillaume (Strato Sankta-Vilhelmo)
Ĝi ŝuldas sian nomon al iama kapelo starigita en la 13-a jc kaj detruita en la 16-a jc, kiu apudis la N°-n 3-a.
En la 18-a jc, ĝis estis "rue de l'Evêché" (strato de la Episkopejo) kaj antaŭe "rue de la Mégisserie" (strato de la Tanistoj).
N° 2-a: Citita ekde 1455. En 1557, "Maison du Molant". En 1621, palaco Harpin de Marigny. Rekonstruita en la 18-a jc, ĝi fariĝis palaco de Cintré en 1726.
N° 3-a: ligna domo el la 16-a jc, erare atribuita al Du Guesclin (mortinta du jarcentojn antaŭ ĝia konstruo). Sed vere, la domo de la du kapelpastroj de la katedralo: Saint-Sébastien (Sankta-Sebastiano) kaj Saint-Michel (Sankta-Mikaelo)

Rue de la Monnaie (Strato de la Monfabriko)
N° 6-a: iama "Hôtel des Monnaies" (Palaco de la Monfabriko), meze de la 15-a jc, anstataŭis tiun ekzistantan en la N° 26-a. Ĝi funkciis ĝis en 1774, kiam reĝa edikto neniigis la monfabrikon en Rennes.
Ĝi estis vendita al la sinjoro Léon, direktoro de la monfabriko.
En 1792, ĝi estis la ejo de la transportservo ("service de messageries").

Place de la Trinité (Placo de la Trinitato)
En 1224, sur tiu placo estis starigita la priorejo de Saint-Moran, fondita de Josselin de Montauban, episkopo de Rennes, por la Junulinoj de la Trinitato, la trinitataninoj.

Place des Lices (Placo de la Turniroj)
Tie estis la palisfermita kampo (fr: Champ-clos), ekster la ĉirkaŭmurego, kie okazis festoj kaj turniroj.
Nun loko de granda bazaro, sabate matene, vizitcelo de multaj turistoj.
En 1337, tie, Du Guesclin, kiam li estis 17-jara, unuafoje partoprenis turniron, okaze de la festoj por la geedziĝo de Johana de Pentievro kaj Karolo de Blezo.
En 1622, okaze de la epidemio de pesto, tie estis starigita bazaro por malpermesi al la ekstermuraj loĝantoj eniri la fermitan urbon.
N° 18: iama gastejo de Chapeau-Rouge (Ĉapelo Ruĝa). Ekde 1680, ĝi fariĝis posedaĵo de la trinitataninoj.
En la revolucio, ĝi fariĝis "Bureau des Marchandises Entrantes" (Oficejo de la Enirantaj Varoj)
N° 22: en 1681, palaco de sinjoro el Le Mans
N° 24: en 1681, palaco de Chevrier.
N° 26: palaco de la Noue
N° 28: en 1681, palaco de la familio Racapé de la Feuillée.
N° 30: iama palaco Bossart du Clos, poste de Montboucher, 1658.
N° 34: iama palaco de Molant, bofilo de la jurkonsilisto Pierre (Petro) Hévin, en 1671.

Rue des Innocents (Strato de la simpluloj-senpekuloj) (ekster ĉirkaŭmurego)
Datita de la dua duono de la 18-a jc.
La pendumilo, kiu utilis por pendumi la kondamnitojn al morto, staris proksime.
La korpoj estis transportataj laŭ tiu vojo al la tombejo Saint-Aubin (Sankta-Albeno) sur placo Saint-Anne (Sankta-Anna).
La popolo nomis ĝin "rue des Innocents Pendus" (strato de la pendumitaj senkulpuloj).

Place Saint-Michel (Placo Sankta-Mikaelo) (ekster ĉirkaŭmurego)
En la 17-a jc, ĝi estis nomata la "Bout du Monde" (Fino de l' Mondo), ĉar tie plenumiĝis la mortpunoj.
En 1618, estis "Hotellerie du Bout du Monde" (Gastejo de la Fino de l' Mondo), ĉe la angulo de "Place des Lices" kaj "Place Saint-Michel".
Ĉirkaŭ tiu placo,
precipe ĵaŭde vespere kaj nokte, multaj studentoj tre aktive festas.

Rue Saint-Michel (Strato Sankta-Mikaelo) (ekster ĉirkaŭmurego)
N° 13-a: "Maison des Barillières" (domo de familio Barillieres). Ĝi estas la plej malnova datita domo de Rennes. La familio Le Barillier jam loĝis tie en la 15-a jc.

Impasse Rallier du Baty (Sakstrato Rallier du Baty)
Antaŭ la fajrego en 1720, ĝi estis nomata "Cour de Rennes" (Korto de Rennes). Meze staris portalo el granito, kiu estos detruita en 1684.
N° 4-a: krimsuspekta ĉambro, kie estis demandataj la malliberuloj submetataj al torturo.
Malgranda ĉambro estis rezervita al la religiulinoj de la malliberejo.
Antaŭ la 15-a jc, apude estis la aŭditorio (fr: auditoire), kaj poste la prepostejo kreita en 1456.
La apelacia tribunalo tie kunsidis ĝis la fajrego en 1720.
N° 7-a: iama malliberejo de la Feillée, ankaŭ nomata "Conciergerie" (Pordistejo) aŭ "Prison Saint-Michel" (Malliberejo Sankta-Mikaelo). La "Feillée" estis la nomo de la juĝloko.
En ĉ. 1450, ĝi anstataŭis la iaman priorejon Saint-Michel.
En la revolucio, ĝi fariĝis malliberejo Marat. Parto estis rezervita por la virinoj ĝis en 1724. Estis kvar ĉambroj por galerpunitoj: la Dorée (Orumita), la Carrée (Kvadrata), la Lansquenet (Dungita Soldato) kaj la Portière (Pordistino?) kaj ankaŭ du malliberigaj ĉambroj: la "chambre dorée" (orumita ĉambro) kaj la "chambre du coin" (ĉambro de la angulo). La terura bandito Guy Eder de la Fontenelle tie estis enkarcerigita en 1600.
La sola permesita promeno en la korto de la malliberejo, estis la rondiro ĉirkaŭ la centra puto, sub la rigardo de la gardantoj, kiuj iris sur la galerio. Iuj el ili estis galeranoj, kiuj estis konfesintaj kulpon kaj kiuj servis kiel denuncintoj en sia mallibera tempo.
Tie estis ankaŭ kapelo kaj flegejo.

Basilique Saint-Sauveur (Baziliko Sankta-Savanto)
En 1230, la kanonikaro de la katedralo donis ĝin al la abatejo Saint-Georges (Sankta-Georgo).
Ĝi estis levita al paroĥo en 1667.
Ĝi estis plurfoje pligrandigita en la 15-a jc.
La ĉefaltaro estis rekonstruita en 1629.
La okcidenta parto de la preĝejo disfalis en 1682 kaj estis rekonstruita en 1703.
La ĥorejo kaj la transepto estis finkonstruitaj en 1719, la navo kaj la flankaj navoj en 1728.
La nuna ĉefaltaro datiĝas de 1768 laŭ la plano de Graapensberger, ĝi estas registrita kiel historia monumento.
La orgenmeblo, ankaŭ registrita, estis konstruita de Mongendre el Le Mans, en 1653. Ĝi devenis de la iama abatejo Saint-Georges.
La katedro el forĝita fero, historia monumento, kaj la krado de la baptejo estis fabrikitaj en 1770 de Jean Guibert.
Granda pentraĵo de Leroy figuras la protekton konsentitan de la Virgulino al la kvartaloj de "Place des Lices" kaj de Saint-Michel, kiuj ne estis trafitaj de la fajrego en 1720.
Moderna statuo de "Notre-Dame des Miracles et des Vertus" (Nia-Damo de la Mirakloj kaj Virtoj), la plej kultata en la urbo.
Malnova statuo de tiu lasta persono, detruita en la revolucio kaj refabrikita komence de la 19-a jc.
La papo Benedikto la Dekkvina levis la preĝejon al Baziliko.
En 1792, ĝi fariĝis "Temple de la raison" (templo de la Racio).
Miraklo: sieĝo fare de la angloj (1356-1357) kun Bertrand de Saint-Pern, kapitano de Rennes (ne Bertrand Du Guesclin).

Rue de l'Horloge (strato de la Horloĝo)
Iama "rue Tristin" (strato Tristin).
N° 3: funde de la korto. Tie en la nokto de la 21-a al la 22-a de Decembro 1720 ekestis la terura fajrego, kiu daŭris dum 7 tagoj kaj detruis 850 domojn.
Henry Boutrouel, lignaĵisto, nomata "La Cavée", reveninta ebria en sia laborejo, faligis kandelon sur la segpolvon kaj rabotaĵerojn.
La ĝenerala plano por la rekonstruo estis farita de la inĝeniero Robelin kaj iomete modifita de Gabriel en 1725.



Vizito de la dua ĉirkaŭmurego de Rennes

Mapo de la dua ĉirkaŭmurego
Mapo de la dua ĉirkaŭmurego (Roger Blond, Rennes, ville d'art, 1982)

La dua ĉirkaŭmurego estis komencita en 1422, sub la regado de la duko Johano la Kvina, ĝis estis finita en 1448 sub Francisko la Unua.
Ĝi entenis la kvartalojn, kiuj plej suferis en la fajrego en 1720.
Ĉiuj turoj kaj pordegoj malaperis.
- "Porte aux Foulons" (Pordego) sude de "rue Motte-Fablet"
- "Tour Le Bat", sude de "rue des Fossés"
- Pordego inter la du turoj Saint-Georges, norde de "rue Gambetta"
- "Tour Neuve" (Turo nova), en "rue Martenot"
- "Tour des Nonnes", en "rue de Viarmes"
- "Tour de la Harpe", sur "Place Pasteur"
- Pordego "Saint-Germain" (Sankta-Ĝermeno) inter du turoj, sude de placo Saint-Germain
- "Tour Morin", komence de "Quai Chateaubriand" (Kajo)
- "Tour de la Poissonnerie", meze de "Quai Lamennais sub la N° 9-a.
- "Tour d'Apigné", fronte al la N° 8-a de "Quai Dugay-Trouin"

Hôtel de Ville (UrboPalaco)
La belfrido estis detruita en la fajrego en 1720.
Laŭ la plano de Gabriel, la nuna belfrido estis konstruita
de 1734 ĝis 1743.
La ĉefa sonorilo de la turo estis fandita en 1731 en la ĉirkaŭbaraĵo de la abatejo Saint-Melaine kaj lokita en la belfrido en 1745. 11 tagoj estis necesaj por transporti kaj instali ĝin (de la 15-a ĝis la 26-a de Marto).
La panteono utilis kiel loĝejo de ĉefpresisto.
En la revolucio, la iama ĉambro por la geedziĝoj sur la teretaĝo, estis transformita en olemagazeno kaj deponejo de stratlanternoj.
Monumento de Jean Boucher, kiu montris la unuiĝon de Bretonio al Francio en 1532, staris en la centra niĉo, ĝi estis inaŭgurita en la 29-a de Oktobro 1911. Ĝi prezentis Bretonion surgenuan fronte al la reĝo de Francio. Ĝi estis eksplodigita de bretonaj aŭtonomistoj en la nokto de la 6-a al la 7-a de Aŭgusto 1932, antaŭ la veno de
Edouard Herriot, la prezidanto de la Konsilio, por celebri la 400-an datrevenon de tiu kuniĝo.

Théâtre municipal (Urba teatro)
Ĝi estis konstruita de 1832 ĝis 1838 (laŭ departementaj arkivoj).
Ĝi brulis en 1850, estis rekonstruita en 1857.
Ĝi estis restaŭrita en 1912.


Place du Parlement (Placo de la Ĉefjuĝejo)
Antaŭe "Place du Palais" (Placo de la Palaco de la Ĉefjuĝejo)
La norda parto de tiu placo etendiĝas sur la iama tombejo Saint-Jacques (Sankta-Jakobo), laŭ la nomo de la malsanulejo, kiu ekzistis sur la N° 2-a al 8-a de "rue Hoche".
Poste nomata "Placis Saint-François" laŭ la nomo de la monaĥejo de la kordelieroj, kiuj ekloĝis en la malsanulejo Saint-Jacques.
René-Louis Caradeuc de la Chalotais, fama ĉefprokuroro ĉe la ĉefjuĝejo, estis enkarcerigita tie en 1765-1766, sekve de la proceso de la jezuitoj.
Ĝis en 1720, ĝi okupis la nordan trionon de la nuna placo.
Iliaj sinsekvaj nomoj estis: "Place Louis Le Grand" (Placo Ludoviko la Granda), "Place de l'égalité" (Placo de la Egaleco) en 1792 kaj "Place Impériale" (Placo Imperia) sub la Imperio.
La ĝardenoj de la monaĥejo atingis la straton Saint-Georges. La strato Victor Hugo estis farita nur en 1829.
Ĝia suda vojo estis la plilongigo de la strato Saint-Georges ĝis la teatro, kiam ĝia okcidenta vojo estis nomata "rue de la Charbonnerie" (strato de la Karbovendejo?).
En 1730, bronza rajdostatuo de Ludoviko la Dekkvara, verko de Coysevox, estis starigita en ĝia centro. Ĝi estis kondamnita al fando en 1792, en la forĝejoj de Paimpont.
En 1793, por anstataŭigi ĝin, la fama buĉemulo Carrier, starigis tie arbon de libereco.
En la 26-a kaj 27-a de Januaro 1789, okazis gravaj sangokvereloj inter junaj burĝoj kaj studentoj.
La revolucia eŝafodo estis starigita en 1793 malsupre de la placo, je la enirejo de strato Edith Cawell. Inter Oktobro 1793 kaj Julio 1794, pli ol 400 kapoj falis.
La konstruaĵoj, kiuj staras ĉirkaŭ la placo, datiĝas de 1726.

Rue de la Visitation (Strato de la Vizito de Maria al Elizabeta)
Sur la loko de la Banko de Francio kaj sub la N°j 11-a kaj 13-a staris la monaĥinejo de la Vizito, kie ekloĝis la salezaninoj (fr: visitandines) en 1632. Malkonstruita en 1785, ĝi estis rekonstruita.
La fratinoj estis pelitaj de la revolucio kaj revenis nur en 1815.
Tie estis "pensionnat de l'Immaculée-Conception" (edukpensiono de la Senpeka Koncipado) kaj nun estas komerca centro.
Dua monaĥinejo de la salezaninoj staris en kvartalo Colombier, sude de Rennes.

Rue Motte-Fablet
N° 7: korto. Tre bele restaŭritaj malantaŭaĵoj de la konstruaĵoj de la strato Pont-aux-Foulons kaj placo Sainte-Anne.

Rue du Champ-Jacquet
Antaŭe nomata "rue de la Comédie" (strato de la Komedio)
N° 22:
palaco de Robien, nun librovendejo Bahon-Rault.
N° 25: banko BNP-Paribas. Iama teatro, kiu iris ĝis la N° 16-a de strato de Penhoët.

Place du Champ-Jacquet
En 1460, staris puto sur tiu placo.
En 1632, ekfunkciis legoma bazaro, kiu pluvivis ĝis en la 19-a jc.
La oficejoj de tabako kaj kontrolo ("Bureaux de Tabac et de Contrôle), iama palaco de Tizé je la N° 15-a, estis ruinigitaj de la popolo en la 18-a de Aprilo en la ribelo pri la impostmarka papero.
La bronza statuo de Leperdit, urbestro de Rennes, kiu kverelis kun Carrier, anstataŭis ekde 1892, centre de la placo, fontanon starigitan en 1822 kaj nomata "le tombeau du Génie" (la tombo de la Genio).
La statuo estis farita de Emmanuel Dolivet, ĝi montris la urbestron ŝirantan liston de 23 ekzekutotaj urbanoj senditan de Jean-Baptiste Carrier.
En la milito 1939-1945, la statuo estis demetita por iri al nazia fandejo. Nova bronza statuo de Leperdit estis remuldita en 1991 kaj restarigita en 1994.
N°j 7-a ĝis 23-a: tie loĝis la "papegaults de l'Arc kaj de l'Arbalète" (papegault= kvazaŭbirdo el ligno aŭ kartono sur stango por pafkonkursoj
).

Rue Pont-aux-Foulons
Origine sur ligna ponto super fosaĵo de la urbo, ĝi ligis la straton Le Bastard al la placo Sainte-Anne.
La ponto disfalis en 1766 kaj la fosaĵo estis tiam plenigita.

Place Sainte-Anne (Placo Sankta-Anna) (ekster la ĉirkaŭmurego)
Nomata en la 17-a jc "Placis" aŭ tombejo Sainte-Anne, ĝi staras parte sur la iama tombejo.
Nivelita post la fajrego en 1720, ĝi estis nomata "place des Jeunes Malouins" memore al la diligenteco de la junularo de Saint-Malo, kiu venis helpi tiun de Rennes en Januaro 1789.
Post la retrankviliĝo, ili haltis en Hédé, norde de Rennes.
N° 9-a: palaco de Bretonio, konata en 1687.
N° 13-a: "le Cheval Blanc" (la Ĉevalo Blanka).
N° 19-a: domo Leperdit, ŝtontajlisto kaj urbestro de Rennes.
Ĉe la angulo de la stratoj Saint-Malo kaj Échange, iama monaĥejo de la dominikanoj, starigita en 1367.
La duko Johano la Kvara almetis la unuan ŝtonon de la preĝejo en la 2-a de Februaro 1369; ĝi estis finita en la dua kvarono de la 15-a jc.
Mirakla ligna pentraĵo de "Notre-dame de Bonne-Nouvelle" (Nia-Damo de la Bona Novaĵo) devenanta de tiu monaĥejo estas videbla en la preĝejo. En 1470, ĝi ĝuis vastan bonfamon.

Rue Saint-Melaine (ekster la ĉirkaŭmurego)
Ĉe la angulo de tiu strato kaj de strato al Antrain, estis la pasejo de la karmelaninoj, kiu disfalis en la 6-a de Aprilo 1970. Ĝi kondukis al la iama monaĥinejo, poste beletra fakultato, placo Hoche. Tiu pasejo estis restaŭrita sed ne kiel antaŭe ĉar ŝtonoj estis ŝtelitaj.
La enirporĉo de la pasejo datiĝis de 1666 kaj tie estis lokita statuo de virgulino en 1734.
La strato Saint-Melaine ŝuldas sian nomon al la abatejo al kiu ĝi kondukis.
N° 4-a: domo de Four à Ban de la abatejo Saint-Melaine. Estis lastatempe bona restoracio kun la sama nomo sed nun loĝmalpermesita pro invado de la fungo merulio.
N° 48-a: iama pastrejo de la paroĥo Saint-Jean (Notre Dame)

Place Saint-Melaine
(ekster la ĉirkaŭmurego)
Preĝejo Notre-Dame
La abateja preĝejo fariĝis paroĥa preĝejo en 1731. Ĝi estis transformita en militajn ĉevalejojn en la revolucio.
Ĝi fariĝis provizora katedralo de 1803 ĝis 1844 kaj en tiu lasta jaro ricevis la nomon Notre-Dame (Nia-Damo).
La preĝejo enhavis multajn tombojn, inter ili, la plej malnova estis tiu de la dukino Constance, mortinta en 1090; ŝi estis la unua edzino de la duko Alain Fergent; ĝi estis retrovita en 1672 sub la disfalaĵoj de la malnova turo.

Le Thabor (La ĝardeno Thabor) (ekster la ĉirkaŭmurego)
En 1610, Thabor estis la nomo de simpla pomarbejo, kiu estis ŝanĝita al ĝardeno en la 18-a jc. Ĝi estis la ĝardeno de la benediktanoj, kiuj, meze de la 18-a jc, malfermis ĝin por la publika promenado sed nur de viroj.
Tre frue, la diversaj tavoloj de la loĝantaro adoptis ĝin. Tie oni ĉasis per hundoj kaj pafiloj, militistoj tie galopis rajdante siajn ĉevalojn kaj amindumis kun la fraŭlinoj, ktp.

Place de la Préfecture (Palaco de la Prefektejo)
(ekster la ĉirkaŭmurego)
Ĝi estis la palaco de Ruberso en 1715, laŭ la nomo de la seneskalo de Rennes, kiu tie loĝis en 1726.
Ekde 1811, palaco de la prefektejo.
La generalo Hoche tie loĝis dum iom da tempo.

Le Bon Pasteur (La Bona Paŝtisto)
En la 17-a jc, "Maison de Bel-Air" (Domo de Bela-Aero), transformita en 1718 en monaĥinejon por la pentintaj fraŭlinoj.
En la revolucio, malliberejo por la virinoj, poste kazerno kaj nuntempe ejo de administraj servoj.

Contour de la Motte (Sinuo de la Monteto)
(ekster la ĉirkaŭmurego)
N° 1-a: la verkisto Jean de la Varende loĝis tie inter 1899 kaj 1905. Li verkis dudekon da romanoj, kolektojn de noveloj kaj biografiojn pri Normandio, inter ili:  "Pays d'Ouche"  (noveloj) en 1934, "Nez-de-Cuir, gentilhomme d'amour" (romano) en 1936, "Le Centaure de Dieu" (romano) en 1937, "Les manants du Roi" (noveloj) kaj "Anne d'Autriche, femme de Louis XIII" (biografio) en 1938, "L'homme aux gants de toile" (romano) kaj "Le maréchal de Tourville et son temps" (biografio) en 1943, ktp.
N° 2-a: palaco de Cuillé antaŭ la malnova pordego Saint-Georges, restaŭrita en 1975.
N° 3-a: episkopejo.

Rue Gambetta
Iama "rue des Violliers" (strato de la Vjolistoj).
N° 13-a: konstruaĵo malantaŭ la stratlinio, apud la tabakejo, starigita en 1567.
Tie naskiĝis en 1701 kaj loĝis la ĉefprokuroro René-Louis Caradeuc de la Chalotais, kiu poste aĉetis la palacon, situantan je la N° 1-a, strato de Fougères, kie estas nun la polico-servoj (Palaco Caradeuc)

Palais Saint-Georges (Palaco Sankta-Georgo)
Iama abatejo de la benediktaninoj fondita en ĉ. 1032 de la duko Alain III (Alano la Tria) por ties fratino Adèle (Adela).
Rabita kaj bruligita proksimume fine de la 12-a jc en la milito de la Plantagenistoj (angla dinastio), ĝi estis rapide rekonstruita ĉar ĝi estis tre riĉa.
Fine de la 17-a jc, la abatino Magdeleine (Magdaleno) de la Fayette kaj Marguerite (Margareto) du Halgouet rekonstruis ĝin denove.
La abatejo staris, kie staras la nuna konstruaĵo, kaj la preĝejo staris sur la loko de la nuna naĝejo Gambetta malantaŭ la palaco.
La ĉefa enirejo estis fronte al la strato Saint-Georges, kaj super ĝi estis ĉambroj.
Antaŭ la 15-a jc, la dependaĵoj okupis surfacon inter la strato Gambetta kaj la strato Viarmes kaj de la stratoj Victor Hugo kaj Martenot ĝis la rivero Vilaine. Tie estis vasta pomarbejo, pompremilo, branĉofaskigisto, karbisto kaj domo por servistoj.
Ĝi profitis multajn privilegiojn, inter ili estis: fiŝkapta rajto en la rivero Vilaine, rajto pri supera juĝado, rajto pri muelado en la muelilo Saint-Hélier (kiu ankoraŭ funkcias centre de Rennes), rajto pri bazaro sur la placo de la turniroj je karesmomezo, triono de impostoj pri la eniro de la varoj en la urbo.
Ĝi profitis ankaŭ gravajn enspezojn, inter ili estis: parto de la strato Saint-Georges, mueliloj de "La Poissonnerie" kaj de Saint-Hélier, ŝtonmino apud la pordego Saint-Georges, la herbejoj de Saint-Georges (La Piletière), la domoj de "La sablonnière" (strato Martenot), la heredaĵoj.
La loĝantaro devis pagi imposton por la instruado de la fraŭlinoj de la nobelaro en la abatejo.
La revolucio transformis la monaĥinejon en kazernon. 24 "dames de choeur" (Ĥoraj fraŭlinoj?) kaj 11 novicoj estis forpelitaj.
Regimentoj sin sekvis tie, kaj la lasta estis la 41-a infanteria regimento ĝis la 5-a de Aŭgusto 1921, kiam fajrego okazis, sed tamen la kalcinitaj muroj de la bela fasado restis preskaŭ sendifektaj.
La 6-an de Oktobro kaj la 30-an de Novembro 1921, Le Ray, arkitekto de la urbo, kaj Jean Janvier, urbestro, decidis favore al la restaŭrado.
En Junio 1967, la frontono estis restaŭrita de Cornon, ĉefarkitekto de la registaro. La malnova datiĝis de 1792.
Nun, tie loĝas la centra kazerno de la fajrobrigadoj.

Rue de Corbin
Citita ekde 1397, tie loĝis precipe familioj de la ĉefjuĝistoj (fr: parlementaires).
N° 10-a kaj 12-a: palaco Barrin de Boisgeffroy. Atribuita de la urba komunumo al la provizora guberniestro. Tie loĝis Marceau en la revolucio.
La princino Bacciochi, kuzino de la imperiestro Napoleono la Tria, loĝis tie en la Dua Imperio.
Nun, ĉefkvartiro de la generalo komandanta la militan regionon.

Rue du Docteur Régnault (Strato de la Kuracisto Régnault)
Iama "rue Trassart".
Ekde 1923, ĝia nomo estas tiu de klera, bonkora kaj modesta bonfaranto (1835-1919).
N° 8-a: palaco de Halgouet.
Monsinjoro Enoch, episkopo de Rennes en 1805, loĝis en tiu strato.

Rue Saint-Georges (Strato Sankta-Georgo)
Ĝi ekzistis ekde 1270 kaj ĝia nomo venis de la abatejo.
En la 17-a kaj 18-aj jc, tie loĝis pluraj familioj de la ĉefjuĝistoj, kies palacoj ankoraŭ ekzistas.
En la Teroro, ĝia nomo estis "rue de la Montagne" (nomo de la ekstremismaj revoluciuloj, kiaj Danton, Marat kaj Robespierre, kiuj sidis supre de la Ĉambro), kiu iris ĝis la arkadoj de la teatro.
Komence de la revolucio, la liberalulo Volney eble tie presis en mansardo de la strato "La Sentinelle du peuple" (La sentinelo de la popolo).
N° 42-a: loko de la "Four à Ban" (panbakejo trudita al la loĝantoj kontraŭ pago) de la abatejo.
N° 38-a: palaco Charot Le Gras, ano de la apelacia tribunalo (fr: conseiller du Présidial), tie loĝis en 1721.
N° 34-a: palaco de Farcy de la Daguerie.
N° 32-a: palaceto de Ferron
N° 15-a: palaco de Chalain (pastrejo Saint-Germain). Carrier tie loĝis dum sia restado en Rennes
N° 16-a: iama domo de Four d'Alençon
N° 14-a: iama domo de Ecu de Bretagne
N° 3-a: iama palaco de Moussaye. Vizitinda korto.
N° 2-a: "Porche à Constant" (Porĉo al Constant). Tie haltis la fajrego en 1720.  La malalta parto de la placo estis brulinta.

Rue Derval
Konata ekde la 15-a jc, ĝi, laŭ rekta linio, kondukis de la strato Saint-Georges al la placo Saint-Germain.
N° 4-a kaj 6-a: iama palaco Rogier du Crévy.

Église Saint-Germain (Preĝejo Sankta-Ĝermeno)
Parto devenas de la 12-a jc.
En la revolucio, la armeo okupis ĝin.
Ĝi estis restarigita kiel vicpreĝejo en 1803 kaj paroĥa preĝejo en 1825.
La ĉefaltaro, klasita historia monumento, datiĝas de 1784. La marmoroj estis prilaboritaj en Marseille fare de Régnier kaj la bronzoj en Parizo fare de la arkitekto Raux, kiu modifis la kapitelojn skulptitajn de Régnault el Saint-Malo. La baldakeno estis fabrikita en Rennes en 1811 de Anquetil, sub la estrado de la inĝeniero Anfray.
La orgenoj venas de la abatejo de Prières en Morbihano.

Place Saint-Germain (Placo Sankta-Ĝermeno)
Sude estis la pordego kun la sama nomo, konstruita en 1426. Ambaŭflanke estis du turoj, ligitaj al la murego per ligna ŝtuparo.
En 1493, la urbo luprenis ilin por loki sian artilerion. Ili utilis kiel malliberejo en la milito de "La Ligue" (milito inter protestantoj kaj katolikoj por la regado de Francio, 1588-1595. La duko de Mercoeur, guberniestro de Bretonio estis en la katolika kampo).
Estis tombejo sur la norda parto de la placo ĝis en 1654, kiam estis decidita la plivastigo de la placo.
Sur la nuna aŭtoparko, estis tre malnovaj domoj, detruitaj en la dua mondmilito.
Antaŭ la dua mondmilito, tie okazis grava legombazaro.

Quai Chateaubriand (Kajo Chateaubriand)
N° 5: rimarkinda renesanca fasado.

--------------

Referencoj:
- urbaj arkivoj: http://www.archives.rennes.fr/fonds/listecote.php?idmanifestation=566
- bretona naciismo: http://fr.wikipedia.org/wiki/Nationalisme_breton
- informoj pri la stratoj de Rennes: http://fr.wikisource.org/wiki/Notices_sur_les_rues_de_Rennes_1883
- Rennes, Ville d'Art 1982, Guide du vieux Rennes, eldonita de la turismoficejo.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo