Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu verkis la libron 'Gerda malaperis'? 
     
Esperanta vorto por: deiĝi de normala direkto 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: La katedraloj (les cathédrales)

Ek de la XII-a jarcento en la naŭ bretonaj episkopejoj, ligitaj al la fondintoj de Armoriko, katedraloj estas starigitaj aŭ restarigitaj (Dol, Nantes (Nanto), Quimper (Kempero), Rennes (Renno), Saint-Brieuc (Sanbrioĉo), Saint-Malo (Sanmaluo), Saint-Pol-de-Léon (Sanpol-en-Leono, Tréguier (Tregiero), Vannes (Vanno)).

Pluraj konstruadoj daŭros dum tri ĝis 5 jarcentoj. Tial, tiuj konstruaĵoj, ĉiuj belkonstruaj, montras diversajn arkitekturajn stilojn : romanikan, gotikan, kaj renesancan.

Kelkaj ekzemploj :
  • La katedralo Saint-Tugdual (Sankta Tugdualo) (fine de 9-a - 14-a - 15-a) de Tregiero (departemento de Côtes d'Armor (Armorbordoj), perdis siajn funkciojn dum la revolucio same kiel tiuj de Dol, Sanmaluo kaj Sanpol-en-Leono. La katedralo, la radiaj kapeloj kaj la klostro konsistigas rimarkindan aron de gotika stilo.

  • La katedralo Saint-Corentin (Sankta Korenteno) (14-a - 15-a) de Kempero (Departemento Finistero) havas apartaĵon : la devio de la aksoj iner la navo kaj la ĥorejo. Ĝi estas la sola, kiu reakiris la plurkolorecon de la ŝtono (ĥorejo komplete pentrita) kun listeloj surstrekitaj per okro kaj ruĝo.

  • La katedralo Saint-Samson (Sankta Ŝimŝon) (12-a - 13-a) de Dol (Departemento Ille-et-Vilaine (Illo-kal-Vileno)), vasta granita konstruaĵo, atestas pri la riĉa kaj glora pasinteco de la episkopejo de Dol.
    La katedralo konservis sian grandan ĥorejan vitralon, la plej malnovan en Bretonio (fino de la 13-a jarcento) kaj la tombo de Thomas James, episkopo de Dol en la 15-a jarcento, unua ekzemplo de la Renesanco en Bretonio.

  • La katedralo Saint-Pierre-et-Saint-Paul (Sankta Petro kaj sankta Paŭlo) (15-a) de Nanto (Departemento Loire-Atlantique (atlantika Luaro).
    La interno de tiu impona konstruaĵo, male al la aliaj bretonaj katedraloj, estas el kvarcalima kalka ŝtono. Notinda estas la tombo de Francisko la 2-a, renesanca verko de Michel Combe.
Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo