Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu estis la unua direktoro de UEA? 
     
Esperanta vorto por: grandanima 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Mathurin Méheut, bretona pentristo (1882-1958)

Lamballe, 1882 - Paris, la 22-an de februaro 1958

Aŭtoro : Christian Bertin

Foto de Mathurin Méheut

 

Texte du Musée des Beaux-Arts de Quimper / Teksto de la belarta muzeo de Quimper

Metilernanto en 1896 de farbisto, Mathurin Méheut fariĝis en 1897, lernanto de la belarta lernejo de Rennes, kaj poste de la lernejo de la Dekoraciaj Artoj de Parizo. Li verkis multajn ornamaĵojn inspiritajn per la faŭno kaj la flaŭro. Dum restado en Roscoff (1911-1912), li pasiiĝis por la orienta Bretonio kaj malkovris la fiŝkaptistojn kaj la algoplukistojn.

Dum la unua mondmilito de 14-18, li desegnis soldatojn kaj batalkampojn. Ekde 1919, li restadis ĉiujare en orienta Bretonio, precipe en saint-Guénolé, sed ankaŭ en Camaret aŭ sur la insulo Sein. Li desegnis la kamplaborojn, la metiistojn, la festojn kaj la geedziĝojn, la pardonfestojn, la foirojn kaj la bazarojn. Li studis la tradiciajn kostumojn, interesiĝis pri la salmarĉistoj de Guérande, pri la algoplukistoj, pri la fiŝkaptistoj. Li kunlaboris kun la fajencofabrikoj de Quimper, kies arta direktoro li fariĝis.

De 1925 ĝis 1937, li kunlaboris kun la Manufakturo de Sèvres. Al liaj multnombraj okupoj, aldoniĝis tiu de instruisto de lernejo Boulle (1921), de lernejo Estienne (1922) kaj dum la dua mondmilito de la belarta lernejo de Rennes. Mathurin Méheut certe estas la plej grava bretona pentristo inter la du mondmilitoj. Muzeo estas dediĉita al li en lia naskiĝa urbo.


Texte du Musée Mathurin Méheut de Lamballe / Teksto de la muzeo Mathurin Méheut de Lamballe

Portreto de Mathurin Méheut fare de Yvonne Jean-Haffen

Musée Mathurin Méheut de Lamballe

 

Naskiĝinta en Lamballe en 1882, en metiista familio, Mathurin Méheut montris ekde sia junaĝo tre viglan guston por la desegnado kaj la pentrado. Li faris kelkajn apartajn ekspoziciojn kaj partoprenis en gravaj ekspozicioj en Parizo en 1825, la Dekoraciaj Artoj (fr. : les Arts Décoratifs) en 1931 : la Kolonia Ekspozicio (fr. : l'Exposition Coloniale) en 1937, la Internacia Ekspozicio (fr. : l'Exposition Internationale). Multaj muraj ornamaĵoj : la plej gravaj sur la pasaĝerŝipoj de la gravaj maraj kompanioj, La Salle des Nations, HEINZ Buildings en Pittsburg (Usono), Instituto pri Geologio de Rennes (fr. : Institut de Géologie de Rennes), Prefektejo de Saint-Brieuc, tapetaĵo "La Mer" teksita de la Gobelinoj (fr. : Gobelins).

Oficiala pentristo de la ŝiparo, honora pentristo de la armeo, membro de la Marakademio.

 


Peinture de Mathurin Méheut à la galerie Scot / Pentraĵo de Mathurin Méheut en la galerio Scot

"Arbaro de Fontainebleau" (fr. : "Forêt de Fontainebleau") 1917

Oleo sur tolo (fr. : Huile sur toile) 100 x 73 cm

 

Galerio Scot

 


Peintures de Mathurin Méheut au Musée des Beaux-Arts de Quimper / Pentraĵoj de Mathurin Méheut en la belarta muzeo de Quimper

"Notre-Dame-de-la-Joie" 1955
Oleo sur kartono (Huile sur carton)
A. x L. : 0,588 x 0,779 m
Skribo, subskribo kaj dato dekstre malsupre
MMeheut./(Ancre)55./Notre-Dame de la Joie

Historio : Akirita de la artisto far la ŝtato en 1956 ; kolekto de la nacia modernarta muzeo (fr. : Musée National d'Art Moderne) (Inv. AM 4010); deponita en la muzeo de Quimper en 1993

La kapelo Notre-Dame-de-la-Joie en Saint Guénolé-Penmarch' estas unu el la ŝatataj pentraĵtemoj de Mathurin Méheut ĉarmita kaj per la beleco de la loko kaj per la preparoj de pardonfesto, unu el la plej popularaj en la bigudena regiono. Ses jarojn antaŭe, la pentristo estis pentrinta la alvenon de la cirko al la kapelo (apuda pentraĵo).

 

 

 

 

 

"La algoplukado" (fr. "Le Ramassage du goémon") 1939

Oleo sur tolo (fr. : Huile sur toile)

A. x L. : 0,967 x 1,463 m

Subkribo kaj dato dekstre malsupre M Méheut 1939

Historio : kolekto de la filino de la artisto ; 1977, kolekto de la bretona departementa muzeo de Quimper en 1992

Tiu pentraĵo montras unu el la procedoj por la algoplukado, kiu estis uzata okaze de gravaj tajdoj. La viroj kaj la virinoj antaŭiras ĝis la korpomezo en la maron. Per longa hokostango, ili tiras al si la algojn, kiuj flosas. Poste ili estas poste bruligataj por produkti sodon aŭ dismetataj kiel sterko sur la kampoj.

 

"Rokoj de Plougrescant" (fr. : Rochers de Plougrescant)

Oleo sur tolo (fr. : Huile sur toile)
A. x L. : 70 x 103 x 1 cm

Muzeo de Quimper

Historio : Donaco de kolektanto deziranta restis nekonata en 1998.

 

 

 

 


Peintures de Mathurin Méheut au Musée des Beaux-Arts de Rennes (donation Chateau - Grall)/ Pentraĵoj de Mathurin Méheut en la belarta muzeo de Rennes (donaco Chateau - Grall)

karnkolora trifolio

pardonprocesio

Musée des Beaux-Arts de Rennes

Donaco Château - Grall

 


Mathurin Méheut, majstro en la Instituto pri Geologio. Artikolo aperinta en la eldono 2001 de la revuo "RENNES Métropole" sub la egido de la turismoficejo de Rennes.

Pentraĵoj de la Instituto

pri Geologio

 

 

 

 

 

 

 

 

La studentoj de la Instituto pri Geologio de la Universitato de Renes I havas gravan privilegion. Ili studas sub la pentraĵoj pentritaj inter 1942 kaj 1946 de Mathurin Méheut kaj ties kunlaborantino Yvonne Jean-Haffen. Dudekkvin pentraĵoj antaŭnelonge restaŭritaj de Quentin Arguillère, kiuj celis montri la faŭnojn kaj flaŭrojn de la geologiaj epokoj, kaj pejzaĝojn posedantajn apartan intereson por la geologoj. Yves Milon, mendinto de la tuto, postulis ke la pentraĵoj estu en la grizaj kaj kaŝtankoloraj tonoj "jen helaj kaj lumaj, jen pli malhelaj, kiuj respondas al la koloroj de la montrotabuloj fiksitaj super la klinitaj fenestromebloj". Fakte pedagogicele, la ŝtonoj reprezentataj sur la pentraĵoj de Méheut kaj Jean-Haffen estas en la subaj fenestromebloj. Escepta tuto, kiu konsistigas privatan kolekton, sed alireblan de ĉiuj.

 

Mathurin Méheut (1882-1958) ĉiam interesiĝis pri la mara vivo en ties medio. Ekster aŭ antaŭ akvario, li ĉiam rigardis ĝin kiel pentristo. En 1912-1913, li interaliaj publikigis du grandformatajn volumojn "Étude de la mer" (eo. : Studo pri la maro) kaj "Faune et flore de la Manche et de l'Océan" (eo. : Faŭno kaj flaŭro de la manika maro kaj de la oceano), kun la faksimilaĵoj de kvindeko da akvareloj. La studentoj estis makovrintaj tiun laboron kun miro. Yves Milon, pli ol okdekjara, diris kiom li estis mirigita de "la precizeco kaj la varieco de la laŭnature fiksitaj hompozicioj, kaj de la kolorplena, viva kaj valora inventaro de la bretona maro".

 

Estas ĝuste Yves Milon kiu, kiam li estis la dekano de la Scienca Fakultato de Rennes, havis la ideon, en la jaroj 30 kaj 40, mendi laborojn al Méheut. Dum la konstruado de la Instituto pri Geologio (strato de Thabor, tie kie hodiaŭ loĝas la prezidejo de la universitato), Milon fabrikigis, por ŝirmi la kolektojn, malaltajn meblojn, kun sep tirkestoj, superataj de fenestrokestoj, mem superataj de vertikala tabulo. Laŭliniigitaj laŭ muroj kaj vandoj, ili lasas super si liberan spacon altan je pli ol du metroj, por eventuala ornamaĵo. Tiam Yves Milon projektis la instaladon de grandaj dekoraciaj freskoj montrantaj la geologiajn faŭnojn kaj la flaŭrojn kaj pejzaĝojn kun intereso por la geologoj.

 

"Instituto pri Geologio, klarigis Yves Milon, ne devas estis ornamita kiel iu ajn monumento. Oni povas pensi sur la muroj de la nova konstruaĵo pri megalitaj monumentoj kaj pri la lukso de la bretona prahistorio; pri la metioj de la grundometiistoj en Bretonio, pri la pompaĵoj de la faŭnoj kaj flaŭroj de la varmaj maroj (memorigantaj pri la terciaraj faŭnoj), pri la riĉaĵoj de la oceanografio. Tiu sinsekvo da komponaĵoj preskaŭ altrudas la nomon de nia grava bretona artisto, S-ro Mathurin Méheut, kiu ja sciis majstre trakti tiujn temojn."

 

La milito kaj la malfacilaĵoj propraj al ĉiu kreado igis nefacila, hazarda kaj komplika la realigon de tiu projekto. Kun Yvonne Jean-Haffen, Mathurin Méheut plurfoje vojaĝis al la temloko, plurfoje tra la okupita zono, kun krizokaza materialo, por skizi kaj mezuri. "Tio estas evidenta, klarigas Le Bihan kaj Yves Plusquellec, du fakuloj pri Méheut, Mathurin Méheut havis akutan senson pri la pejzaĝo. Li sciis simple esprimi ĝian etendiĝon, ĝi estu ŝtona aŭ mara; precipe punktita per vilaĝo, sonorilturo, muelejo, arboj kaj veprejoj. Kvankam li rafinis, dum sia vivo, tiun grundan instinkton, oni povas atribui la ĉefan lernadon al la militaj jaroj, kiam li devis, de 1916 ĝis 1918, ekspluati la observojn kaj la deĉielajn fotojn por desegni la fronton, precizigi la liniojn. Al tiuj valoraj kapabloj pri atento kaj pri sintezo, la pentraĵoj, menditaj de la Instituto, ŝuldas sian ekziston kaj kvaliton. Estas ili, kiuj ebligis al li fronti la temojn la plej eluzitajn, trakti la plej konvenciajn kaj renovigi ties intereson".

 

Tamen, la observado kaj la ĉeesto sur la grundo ne sufiĉis al komponaĵoj, kiuj devis havi la necesan sciencan rigorecon. Tiel, Mathurin Méheut, kiu havis bonegajn sciencajn sciojn, ne hezitis informiĝi pri la plej malgravaj detaloj. Iutage en 1943, li telegramis al Milon : "ĉu mi povas enmeti ekvizetojn kaj filikojn diplodoka tabulo - Amikaĵojn - Méheut". Al tio respondis en la sekvanta tago la sekvanta telegramo "Por diplodoko kanoj kaj akvaj plantoj preferotaj - ekstremokaze filikoj sed ne ekvizetoj - Amikaĵojn - Milon".

 

La rigoraĵoj de la milito kaj de la postmilito kaŭzis unujaran malfruon en la laboro. La 1-an de februaro 1945, Mathurin Méheut skribis pri siaj malfacilaĵoj al Yves Milon : "… Kun la malbonega vetero, kiun ni havas en Parizo, la malvarmo, la manko je hejtaĵo, ankaŭ la manko je proviantaĵo, ne plu povante labori en mia metiejo, mi povas nur desegnaĉi malsupre, apud mizera hejtoforno por la tuta domo… Bedaŭrinde, ne eblas akvareli nun, nenio sekiĝas kaj la fingroj estas frostigitaj".

 

Fine, la realigaĵo estis inaŭgurita en majo 1947, sed bezonis laŭ la gusto de la aŭtoroj finpoluradon. Unu jaron poste, Méheut kaj Jean-Haffen parolis pri pluprilaboro kaj juntometado. Ŝajnas ke tiu finfina tuŝo neniam okazis.

 

 

"la potisto" (Le potier)

 

Tamen, oni parolis, antaŭ la sukceso de la tuto, pri ekspozicio en Parizo, al kiu Méheut kontraŭdiris per letero datita de la 28-a de januaro 1946 : "Pri ekspozicio en Parizo, mi ne kredas pri ĝi, estimata sinjoro. La Picasso, Matisse, Braque, ktp… falsigis, por iom da tempo, ĉiun kritikan spiriton. Ŝajnas ke oni klopodas detrui ĉion, kion oni nomis antaŭe la franca gusto. Mi estas konvinkita, ke en la nuna momento ni trafos muron pli ol nigran kaj tio estus domaĝo por ni du. La sincereco en la nuna momento same kiel la klopodoj ne plu valoras. Estas domaĝe, ke vi ne estus vidanta tion, kio okazas ĉi tie. Vi ne plu iluziiĝus. Sed tio tute ne ekskludas la ideon… de granda ekspozicio, realigaĵo kaj reduktomodeloj, esploroj".

 

Ekspozicio, kiu neniam okazis en Parizo. En 1990, tiu kolekto estis klasita "historia monumento". Restaŭrita en 1992, ĝi estas la honoro de la Instituto pri Geologio. Kelkaj el tiuj pentraĵoj estas videblaj de la publiko sed, ĉar multaj el ili ornamas la klasoĉambrojn de la studentoj, la tuto estas videbla nur dum rendevuoj.


MATHURIN MEHEUT, RICHESSE ET DIVERSITE. (eo : Mathurin Méheut, riĉeco kaj diverseco)

Patrick Jude

Editions 'Ouest-France' (Eldonejo 'Ouest-France')

128 paĝoj, 199 francaj frankoj.

Recenzo de Fabrice Lanfranchi :

La intereso de la arta libro, sen devige iri al la "pripensita katalogo", estas trairi verkaron por proponi, al tiuj, kiuj aŭdacas la promenadon, kelkajn signifikajn vojojn. Poste, la leganto povas lumigi sin per la lumo de tiuj pecoj disigitaj laŭ la paĝoj por vagi konscie tra teritorio ofte nekonata.

Ni tuj agnosku, ke tiu 'Mathurin Méheut, riĉeco kaj diverseco' apartenas al tiu kategorio. Riĉa dokumentaro, bela libroaspekto, precizaj tekstoj, tiu libro, paĝon post paĝo, agrable surprizas. Sed la forteco kaj la originaleco de la aŭtora verkado, nepo de la pentristo, estas en la provo kaj sukceso de la montro de la fascina diverseco de tiu kvazaŭ protea verko. Naskiĝinta en Lamballe (en la departemento Côtes-d'Armor), Mathurin Méheut lasis sian familion , kiam li estis deksesjara kaj ĉiam miksis en sia vivo arton kaj vojaĝojn. De la lignogravuraĵoj pri bestoj en kamparaj pejzaĝoj, preterpasante la japanajn guaŝaĵojn, la akvarelojn naskitajn de la milito 14-18, la bluservicajn telerojn, ĝis la ornamaĵoj de pasaĝerŝipoj kaj aliaj konstruegoj, la artisto en multaj okazoj en sia vivo esploris diversajn pentradmetodojn ĉiam disvolviĝotajn.

Komplete implikita en sia epoko, li eliras tre malproksime el la kadro - en kiu oni ofte enŝlosas lin - de bretona aŭ mara pentristo. Pri tio, ĉiuj verkoj naskitaj laŭlonge de la kvar jaroj pri tranĉeoj elstaras kiel terura atestaĵo, kun malofta forteco. Tiel, tiu krokizo ĵetita sur ŝirita kajerpaĝo, kie oni malkovras kelkajn ulojn atendantajn, kun subskribaĵo rapide skribita de la pentristo : "Ĉiuj en la tranĉeo, atako de la germanaĉoj antaŭvidita en la 27-a de januaro 1915'. Talento de la krajonstreko, kiu kaptas la hororon plibone ol la vortoj, tiel por la halucinintaj okuloj, kiujn la nigra krajono fiksis "gase venenita, Cornillet". Cetere, eble en la rapida krajonstrekado, en la kvazaŭ ŝtelita streko, en la fiksita skizo de apenaŭvidita sceno, preskaŭ grafika riporto, plej evidente elsparkas la talento de Méheut. La monogramoj, grasaj krajonoj kaj akvareloj, "Skatoloj por ŝipanoj", "publika domo de Toul", "Velŝipoj", ktp., belege fiksas gigantajn momentojn de malgravaj vivoj.

Fino de recenzo fare de FABRICE LANFRANCHI.


Kie vidi pentraĵojn de Mathurin Méheut/ Où voir des peintures de Mathurin Méheut ?

  • Musée des Beaux-Arts de Rennes (donacoj de Chateau -Grall) - 20 quai Émile Zola - 35000 RENNES
  • Musée des Beaux-Arts de Quimper - 40, place Saint-Corentin - 29000 Quimper - Tel.: 02.98.95.45.20 - Faks. : 02.98.95.87.50
  • Musée Mathurin Méheut de Lamballe - BP 418 - place du Martray - 22404 LAMBALLE
  • Institut de géologie de l'Université de Rennes I (rue du Thabor, kie estas nun la univeristata prezidejo)
  • Galerie Scot : 7, rue de Miromesnil - 75008 PARIS - Tel. : 01 47 42 68 98 - Faks. : 01 47 42 68 98
  • AR BED KELTIEK - 2, rue du Roi Gradlon - 29000 Quimper - Tel. : + 33 (0) 2.98.95.42.82 - Faks. : +33 (0) 2.98.95.24.73

Ligoj al fontoj/Liens vers les sources :

 

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo