Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: malsupra surfaco 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: La ostejoj (les ossuaires)

La teritorio de la enklavo kaj do de la tombejo estanta limigita, la relikvoj de la mortintoj estas regule elprenitaj el la tomboj, por gajni spacon. La ostoj tiam estas lokataj en la ostejo, konstruaĵo destinita al tio.

Truita de aperturoj, la ostejo, ankaŭ nomata relikvejo, povas aspekti laŭ du formoj : sendependa konstruaĵo dorsapogita aŭ ne al la ĉirkaŭmuro de la tombejo, aŭ al konstruaĵo konstruita kontraŭ la preĝejo.

Iuj izolitaj ostejoj utilis ankaŭ kiel funebra kapelo.

Kelkaj ekzemploj :
  • La ostejo de Pleyben (Finistère) estas unu el plej rimarkindaj (1550) kaj, ankaŭ, tiu, kies arkitekturo estas la plej rafinita.
  • La ostejo (XVIIa) de La Roche-Maurice (Finistère) estas unu el la plej imponaj en Bretonio.
  • La ostejo de Plouzélambre (Côtes d'Armor).
Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo