Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo estis akceptita la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: malsupra surfaco 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: La pardonfestoj - les pardons

Rimarkinda esprimo de la popola bretona kredo.

Ekde la XVa jarcento, kun la konstruado de la preĝejoj, la pilgrimantoj kunvenis en grandajn asembleojn por akiri la pardonon de siaj pekoj same kiel indulgencojn.

Tiuj asembleoj, kiujn la klerikaro nomis "pardonfestojn" estas hodiaŭ preteksto por admiri tradiciajn kostumojn kaj por pli bone kompreni la bretonan animon.

La disvolviĝo de pardonfesto

La pardonfesto komenciĝas per solena meso, ĝenerale subĉiele kaj poste okazas kanta procesio en kiu sin miksas standardoj kolorbrilaj, belegaj krucoj kaj statuoj de sanktuloj portataj de geviroj en tradiciaj kostumoj.

La ceremonio de la maraj pardonfestoj iomete malsamas ĉar kiam la procesio estas alveninta al la haveno, klerikaro, infanoj kaj relikvujoj surŝipiĝas. Tiam la pastro benas ĉiujn ŝipojn de la haveno : pardonfesto de sankta Jakobo en Locquirec (Finistère), benado de la Courreaux en Groix (Morbihan).

Kelkaj pardonfestoj

  • 3a dimanĉo de Majo - Pardonfesto de sankta Yvo en TREGUIER (22)
  • Lasta dimanĉo de Junio - Pardonfesto de sankta Petro kaj sankta Paŭlo en PLOUGUERNEAU (29)
  • Lasta dimanĉo de Junio - Pardonfesto de sankta Barba en LE FAOUET (56)
  • 1a dimanĉo de Julio - Pardonfesto Notre-Dame de Bon Secours en GUINGAMP (22)
  • 1a dimanĉo de Julio - Pardonfesto Notre-Dame du Roc en MONTAUTOUR (35)
  • 2a dimanĉo de Julio - Malgranda Tromenio (Petite Troménie) en LOCRONAN (29)
  • 26a de Julio - Pardonfesto de Sainte-Anne d'Auray en SAINTE-ANNE D'AURAY (56)
  • 4a dimanĉo de Julio - Pilgrimado Ismalo-Chrétien en LE VIEUX-MARCHE (22)
  • 15a de Aŭgusto - Pardonfesto de Notre-Dame de La Clarté en PERROS-GUIREC (22)
  • 15a de Aŭgusto - Pardonfesto de Querrien en LOUDEAC (22)
  • 15a de Aŭgusto - Pardonfesto de Notre-Dame de la Joie en PENMARC'H (29)
  • 15a de Aŭgusto -Tromenio de Okcidenta Bretonio (Haute-Bretagne) en BECHEREL (35)
  • 15a de Aŭgusto - Pardonfesto de la Virgulino en MONT-DOL(35)
  • 15a de Aŭgusto - Pardonfesto de la Maro en ST-SULIAC (35)
  • 15a de Aŭgusto - Pardonfesto de Notre-Dame de Quelven en GUERN (56)
  • 15a de Aŭgusto - Pardonfesto Notre-Dame de La Tronchaye en ROCHEFORT-EN-TERRE (56)
  • Lasta semajnfino de Aŭgusto - Pardonfesto de Sainte-Anne-La-Palud en PLONEVEZ-PORZAY (29)
  • 25a de Aŭgusto 1998 - 20a datreveno Pardonfesto de la Patronino de la mopedistoj (Madone des motards) en PORCARO (56)
  • 1a dimanĉo de Septembro - Pardonfesto de Notre-Dame du Folgoët en LE FOLGOËT (29)
  • 7-8a de Septembro - Pardonfesto de Notre-Dame du Roncier en JOSSELIN (56)
  • dimanĉo 7a de Septembro - Pardonfesto de Notre-Dame de Grande Puissance en LAMBALLE (22)
  • 1a dekkvino de Septembro - Pilgrimado de Notre-Dame de La Peinière en SAINT-DIDIER (35)
  • 3a dimanĉo de Septembro - Pardonfesto de Notre-Dame du Voeu en HENNEBONT (56)
  • 2a semajnfino de Oktobro - Pardonfesto de Notre-Dame des Marais en FOUGERES (35).

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo