Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam fondiĝis la Universala Esperanto Asocio? 
     
Esperanta vorto por: multvalora blanka metalo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Mapo de la natura heredaĵo - patrimoine naturel

Page d'informations du Comité Régional du Tourisme de Bretagne traduite en espéranto.

Sorĉa, sovaĝa, aŭtenta, natura, Bretonio vibras sub la lumo kaj la grandaj spacoj estas kolore kovritaj.

Tiu Bretonio, tio estas la magio de la bluo, de punta marbordo kun alterno de rokaj marbordoj, plaĝoj kaj de golfetoj, de kaboj kaj de klifoj batataj per la hulo de la maro, de aroj da insuloj kaj insuletoj, de sablaj marbordoj, de dunaj montetoj kaj de marbordaj herbejoj kun fragila vegetala tapiŝo, strando dufoje kovrata kaj malkovrata ĉiutage.

Tiu Bretonio, tio estas la magio de la verdo kaj de la oro, tiu de la Montetoj de Arrée, de la nigraj Montetoj, de la lagoj, kiuj enhavas multajn spacojn ŝirmitajn, kie vidiĝas la mita kaj mistika edziĝo kun la naturo, lando de glataj erikejoj, altaj je uleksoj kaj genistoj, de krestoj kaj ŝiritaj rokoj, de torfejoj, de salmonaj riveroj kaj de arbaroj, heĝa kamparo, marĉoj, verdantaj kaj arbaj valoj.

La naturaj parkoj

La regionaj naturaj parkoj estas kamparaj teritorioj loĝataj, vivantaj, serĉantaj ekvilibron inter sia disvolviĝo kaj siaj naturaj, kulturaj kaj homaj riĉaĵoj.

Iliaj celoj, malfacile atingeblaj, estas la sekvantaj :

  • disvolvi la agadoj ligitaj al la akcepto kaj al pli bona kono de la lando ;
  • ŝirmi kaj valorigi la naturan kaj kulturan heredaĵon ;
  • helpi la disvolviĝon de la teritorio, kaj samtempe konservi la kvaliton de la ĉirkaŭaĵo.

Unue la Regiona natura parko de Armoriko, ne videbla sur la sekvanta mapo.

Mapo de la aliaj naturaj parkoj kaj lokoj (vi povas klaki sur unu el ili).

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo