Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof naskiĝis? 
     
Esperanta vorto por: fendego en muro 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: La sanktuloj - les saints

La 7 fondintaj sanktuloj

La sep sanktuloj fondintoj de la armorikaj episkopejoj aŭ la "patroj de la patrujo" :

  • sankta Paterno (Vannes),
  • sankta Korenteno (Quimper),
  • sankta Brioĉo,
  • sankta Tugdual (Tréguier),
  • sankta Ŝimŝon (Dol),
  • sankta Maluo,
  • sankta Pol Aureliano (Saint-Pol-de-Léon).

La aliaj sanktuloj

Sankta Anna (Sainte Anne)

La kulto de sankta Anna, edzino de Joakimo, patrino de la Virgulino, kiu postsekvas tiun de la kelta diino Ana, vere partoprenas al la bretona konscienco.

La unuaj misiistoj, kiuj evangelizis Armorikon, direktas al ŝi grandan respektegon. Ŝia kulto etendiĝas al la Universala Eklezio en 1584. En aŭgusto 1623, miraklo okazis : mistera damo aperis al Yves Nicolazic sur la kampo de la lulilo de Bocenno apud Auray (Morbihan).
Ŝi indikis al li, ke malnovtempe kapelo - la unua en la tuta lando - estis dediĉita al ŝi kaj ŝi deziris, ke la kapelo estu rekonstruita. Iom da tempo poste, Yves Nicolazic malkovris statuon en la loko indikita de la sanktulino, loko de la nuna baziliko de Sainte-Anne d'Auray.

Sankta Ronano (Saint Ronan)

Irlanda monaĥo, Ronan alvenas en la landon de Leono en la VIIa jarcento por trovi tie solecon.

Iom da tempo poste, kun helpo de kamparano, li ekloĝas en la arbaro de Névet en Kornvalo.
Sed la edzino de la kamparano, Kebenn, serĉas kiel malutili al Ronan kaj persekutas lin per siaj kalumnioj.

Por la paco de sia animo, li fine decidas foriri de Kornvalo por Hillion, apud Saint-Brieuc, kie li mortos.
Ĉaro tirata de du bovoj, reportas lian kadavron ĝis la loko, kie hodiaŭ staras la preĝejo Saint-Ronan en Locronan (Finistère).

Male al la kultoj al la kuracaj sanktuloj honorataj de la popolo kaj de la burĝaro, la kulto de saint Ronan etendiĝis al la bretona dinastio : ĉiuj dukoj de Bretonio iris al lia tombo por preĝi por havi heredontojn kaj idaron.

Sankta Ivo (Saint Yves)

Universala patrono de Bretonio, Yves Hélory, naskita en 1253 apud Tréguier, fariĝas juĝisto en Rennes kaj en Tréguier, estro de paroĥeto en 1284.

Li distingiĝis pro sia justeco kaj sia amo al la malriĉuloj, al kiuj li dediĉis sian tempon kaj pro tio li ricevis la kromnomon de "advokato de la malriĉuloj".
Li estis kanonizita de Romo en 1347.

La protektaj sanktuloj

Sankta Fiakro kaj sankta Jakobo (saint Jacques) atentas respektive pri la ĝardenoj kaj la maristoj. Sankta Barba (sainte Barbe) estas la patronino de la fajrobrigadistoj kaj de tiuj, kiuj uzas eksplodilojn.

La kuracaj sanktuloj

  • sankta Roch kaj sankta Sebastiano malnovtempe alpreĝataj dum pestaj periodoj,
  • sankta Mamert, kuracas la ventrodolorojn,
  • sankta Yvertin, la kapdolorojn,
  • sankta Appoline, la dentodolorojn,
  • sankta Méen, la spiritoperturbojn.

La bestkuracaj sanktuloj

  • sankta Cornély aŭ sankta Herbot por la bovoj,
  • sankta Gildas, sankta Hervé, sankta Heliĝo (saint Éloi) por la ĉevaloj,
  • Eĉ la kortbirdoj havas sian sanktulon : sankta Idut.
En la katedralo Saint-Corentin de Quimper (Finistère), personoj dezirantaj retrovi perditajn objektojn metas panojn antaŭ la statuo de Santik-Du.

Santik-Du estas alpreĝata ankaŭ por rehavi belan veteron, kiam pluvas, se ne lia statuo estas turnata tiam fronte al la muro.

En Folgoët (Finistère), okaze de la granda pardonprocesio, la pilgrimanto tuŝas aŭ kisas la statuon de Notre-Dame de Folgoët esperante vidi siajn dezirojn plenumataj.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo