Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kie okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: fuĝi el militista servo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: La "Tro Breiz" - bretonia rondiro

Por honori sep sanktulojn fondintojn de la kristanismo en Bretonio, verŝajne ekde la 12-a jarcento, disvastiĝas la kutimo fari bretonian rondiron aŭ "Tro Breiz " al iliaj tomboj, ĉiu situanta en malsama katedralo : saint Patern (Sankta Paterno) kultata en Vanno, saint Corentin (Sankta Korenteno) en Kempero, Saint-Pol Aurélien (Sankta Paŭlo Aŭreliano) en Sanpol-en-Leono, saint Tugdual (Sankta Tugdualo) en Tregiero, saint Samson (Sankta Ŝimŝon) en Dol-de-Bretagne (Dol-en-Bretonio), saint Brieuc (Sankta Brioĉo) kaj saint Malo (Sankta Maluo) en iliaj samnomaj urboj.

En la 14-a kaj 15-a jarcentoj, tiu pieda periplo kunvenigis plurajn milojn da pilgrimantoj, kiuj devis plenumi tiun piecan kaj enpensiĝan agon, unufoje en sia kristana vivo.

Kadukiĝinta iom post iom ekde la 16-a jarcento, post la Militoj de la Ligo, tiu pilgrimado, longa je 600 km proksimume, estas hodiaŭ renovigita. Tiu spirita kaj kultura itinero ebligas malkovron (piede, bicikle, ĉevale, aŭtomobile, buse) de la bretona religia heredaĵo.

  • 1999 : Dol - Vannes (Patern) 140 km
  • 2000 : Vannes - Quimper (Corentin) 116 km
Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo