Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam fondiĝis la Universala Esperanto Asocio? 
     
Esperanta vorto por: deiĝi de normala direkto 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La ĉokolado, multforma frandaĵo

Aŭtoro : Christian Bertin,
Decembro 2003

 

La ĉokolado estas trinkebla aŭ manĝebla, nigra aŭ blanka. Ĝi fandiĝas por la plezuro de la palatoj kaj de la okuloj.

La ĉokolado estas kiel la vino, ĝi estas plej bongusta je la temperaturo de la ĉambro, ĝi agordiĝas nek kun humideco, nek kun sekeco, ankaŭ nek kun varmeco nek kun malvarmeco.

Unue la aspekto, ĝi povas esti senbrila, satena aŭ brila.

Due la koloro : ĝi povas esti karmina, kaŝtankolora aŭ tabakbruna.

Trie la odoro : ĝi povas odori kiel kafo, karamelo, floroj, fruktoj aŭ spicoj.

Kvare la sono : neta rompo en du pecoj bone aŭguras.

En la buŝo kvar saporoj disvastiĝas : unue la acideco, due la amareco, poste venas la sukereco kaj la saleco.

Same kiel pri la vino, oni parolas pri longeco en buŝo, pri forteco.

La nuntempa modo favoras la nigran ĉokoladon kaj la konsekvenco estas ke tiuj, kiuj preferas la laktan ĉokoladon preskaŭ hontas kaj do silentas.

La klasika ĉokolado konsistas el miksaĵo de afrikaj, indoneziaj kaj amerikaj faboj. La modo direktiĝas al ĉokolado el unika origino (Madagaskaro, Brazilo, Venezuelo, ktp.) kaj al ĉokoladoj el apartaj regionoj kun la nocio de grundo.

Ekzistas diversaj specioj de kakao : kriolo, forastero, trinitario, kiuj depende de la grundo produktas diversajn ĉokoladojn kiel la kuao en Venezuelo aŭ la aribo en Trinidado.

La etikedo de la ĉokoladtabuletoj devas indiki :

  • La procentaĵon de kakao
  • La originon de la faboj (kriolo el Ekvadoro aŭ el Indonezio, forastero el Afriko)

La teo kaj la kafo reliefigas la ĉokoladon. Akvo estas ideala, ĉar ĝi ne modifas la sentivecon de la palato.

Ankaŭ iuj vinoj bone agordiĝas kun la ĉokolado : banjulsvino, portovino kaj mirinde ankaŭ densaj vinoj kiel rodandeklivaj vinoj aŭ gravovinoj.

 

Historio de la ĉokolado

 

La olmekoj komencis la kultivadon de la kakaujo, mil jarojn antaŭ nia erao. Ĝia kultivado disvastiĝis tra la tuta maja imperio.

La majaoj utiligis la kakafabojn kiel monunuojn. Tiel sklavo valoris 100 fabojn, kuniklo 10, meleagrinovo 3, tomato unu aŭ du fabojn.

Laŭ la legendo, estis la azteka Dio-reĝo Kvetzalkoatlo, ĝardenisto de la paradizo, kiu donacis la kakafabon al la homoj.

Kun la malkresko de la maja imperio, en proksimume 900, la toltekoj kaj aztekoj, setlintaj en la maja imperio, plu kultivis ĝin.

Moktezumo, azteka imperiesto de 1440 ĝis 1469 estis fama ĉar li kutimis trinki 50 boteletojn da ĉokolado ĉiutage. Konvinkita al ĝia vivfortikigeco, li ĉiam trinkis tason da ĉokoladtrinkaĵo antaŭ ol eniri sian haremejon.

Tamen la trinkaĵo de la aztekaj dioj estis amara, ĝi estis farita per pistitaj faboj, spicoj kaj bolanta akvo. Rapide la hispanoj dolĉigis ĝin per kansukero, agavsuko, mosko kaj vanilo.

En la 16-a jarcento, Cortés rapide komprenis la ekonomian valoron de la kakafabo kaj revenportis la "brunan oron" al Karolo la Kvina (1500-1558, reĝo de Hispanio (1516-1556), princo de Nederlando, reĝo de Sicilio, germana imperiestro) en 1528.

Ekde la 16-a jarcento, la kultivado de la kakaujo progresive disvastiĝis en centra Ameriko, en la okcidentaj Hindioj (Jamaiko, Grenado, Trinidado), en suda Ameriko (Venezuelo, Kolombo, Ekvadoro, Brazilo), en Afriko (Ganao, Niĝerio, Eburbordo, Kamerunio, ktp.), en Azio (Cejlono, Ĝavo) kaj en Antiloj.

La unuaj ĉokoladfabrikoj aperis en proksimume 1580. Dank 'al la reĝaj geedziĝoj kaj la komercaj interŝanĝoj, la ĉokolado disvastiĝis tra Eŭropo.

Anna de Aŭstrio, infantino de Hispanio, edziniĝante al la franca reĝo Ludoviko la Dektria, enkondukis la pasion por la ĉokolado en Francion en 1615.

La diferencoj inter la grundoj, la klimatoj, la specioj de kakaujoj, la kultivmanieroj, la fabprilaboroj donas apartecon al ĉiuj kakaoj.

La ekspertoj konsentas, ke la plej bongustaj kakaoj venas de Trinidado, insuleto de Karaiboj je 15 km de Venezuelo. Tie estas la "Medoko de la kakao".

Franca pasio

La kardinalo de Richelieu (1585-1642, konsilisto de la franca reĝo Ludoviko la Dektria) trinkis ĉokoladon por kvietigi sian lienon kaj pacigi sian koleriĝon.

 

Mazareno (1602-1661, italorigina prelato, kardinalo, ministro, konsilisto de la regentino Anna de Aŭstrio, kiu regis Francion) neniam vojaĝis sen sia propra ĉokoladisto.

Maria-Tereza de Aŭstrio (1638-1683), kiu edziniĝis al Ludoviko la Dekkvara, reĝo de Francio en 1660, deklaris, ke ŝi havis nur du pasiojn : la ĉokoladon kaj la reĝon.

Sinjorino de Sévigné (1626-1696) deklaris al sia filino : "Nenio estas pli bona ol trufoj, celerisupo kaj ĉokoladpeco".

En la dekoka jarcento, la ĉokolado jam invadis la tutan Eŭropon, sed ĝi daŭre estis luksa varo : unu kilogramo da ĉokolado ekvivalentis al 4-taga laboro de manlaboristo.

Prilaboro de la ĉokolado

Ekzistas tri specioj de kakaujo :

  • La kriolo, kultivata en centra Ameriko (malpli ol 5% el la tutmonda produktado) kun tre delikata kakao kun dolĉa saporo, ĉefe uzata en luksaj ĉokoladaĵoj
  • La forastero, kultivata en okcidenta Afriko, en Brazilo kaj Ekvadoro (ĉirkaŭ 80% el la tutmonda produktado) kun mallonga sed forta amareco, rezista kaj produktiva, ĝia kromnomo estas "robusta".
  • La trinitario, plantita de la hispanoj en la 17-a jarcento en Trinidado, disvastiĝis iomete ĉie en la mondo (15% el la tutmnda produktado). Tiu hibridaĵo heredis la fajnecon de la kriolo kaj la fortikecon de la forastero.

 

La kakaujo estas daŭrfolia arbo, el la familio de la sterkuliacoj, kiu kreskas en la tropikaj regionoj. En la naturo, ĝi estas alta je 12 ĝis 15 metroj, kiam ĝi estas kultivata, ĝi estas alta je 4 ĝis 10 metroj.

Malfortika, ĝi prefere kreskas en ombro, ŝirmita de la ventoj, kaj en malseka, varma kaj regula klimato. Ĝi komence produktas, kiam ĝi estas 4- aŭ 5-jara, kaj plej produktas, kiam ĝi estas inter 10- kaj 25-jara.

La tre malgrandaj folioj blankaj aŭ iom rozkoloraj aperas en grapoloj kunpremitaj senpere sur la trunko aŭ sur la ĉefaj branĉoj. Nur unu floro el cent naskos frukton aŭ fabujon.

Estas du rikolotoj ĉiujare.

La fabujoj similas al rugbepilko, kun longeco de 20 cm. Ili entenas 20 ĝis 50 fabojn envolvitajn en blankeca mucilago. La vorto "fabo de kakao" estas uzata por la fermentinta kaj sekigita grajno, preta por komerco.

 

La diversaj ŝtupoj de la prilaboro de la kakafaboj estas :

  1. la fabujplukado
  2. la elfabujigo
  3. la fermentado de la faboj
  4. la diselekto de la faboj
  5. la sekigo de la faboj
  6. la rostado de la faboj

 

 

La rikoltistoj bone scias, kiam la frukto esta matura por la plukado. Kelkfoje, per skuo de la fabujo, ili certiĝas pri ĝia matureco. La plukado daŭras dum pluraj monatoj kaj necesigas multan laboron. La elfabujigo okazas sur la plukadloko. Kiam la fabujo estas plukita, ĝi estas diagonale fendigata per tranĉilo aŭ maĉeto.

Post elfabujigo, la faboj estas metataj por fermentado dum pluraj tagoj.

Post fermentado, la valoraj faboj estas dismetataj por sekigo, kiu daŭras dum ok ĝis dekkvin tagoj kaj ili akiras la guston karakterizan de la ĉokolado.

La natura sekigo estas per la suno, la artefarita en 100-gradaj varmejoj.

Dudek freŝaj fabujoj liveras unu kilogramon da sekigitaj faboj.

Post kvalitokontrolo kaj purigo, la faboj estas rostataj kiel kafgrajnoj. Tio estas decidiga kaj delikata ŝtupo, en kiu la aromo de la faboj kaj la bela ĉokolada koloro disvolviĝas.

Poste la faboj estas pecigataj, la nedezirindaj ĝermoj estas forigataj, kaj fine pistataj por produkti kakapaston, kiu entenas la tutan originan grason.

Tiam du vojoj estas ireblaj aŭ tiu de la kakapulvoro aŭ tiu de la ĉokolado.

Ĝis la 18-a jarcento, la ĉokolado estis fabrikata de la monaĥoj kaj religiulinoj, laŭ la aztekaj metodoj. Ili uzis ĝin kiel refortikigilon por elteni la ritajn fastojn, konsiderante ke la ĉokolado kun akvo ne rompis la faston. Tamen la jezuitoj malpermesis ĝin en 1650, opiniante ke tiu trinkaĵo estis tro revigliga por ne esti diabla.

En la 18-a jarcento, Vatikano estis konkerita de la ĉokolado. La oficiroj, kiuj partoprenis en la kanonizaj ceremonioj, ricevis pakon de ĉokoladaj bombonoj. Ekde la 19-a jarcento, la ĉokolado estas en ĉiuj kristanaj festoj kiel Pasko kaj Kristnasko.

La industrio de la ĉokolado disvolviĝis en Eŭropo fine de la 18-a jarcento. La unua mekanika fabriko estis kreata en 1780.

En 1828, Van Houten patentigis inventaĵon pri pulvorĉokolado.

En 1847, la kompanio Fry de Bristol muldis la unuan ĉokoladtabuleton.

En 1853, Menier mendis al Gustavo Ejfel la konstruadon de sia ĉokoladfabriko en Noisiel kaj fariĝis en 1869 la unua monda produktanto.

Victor Auguste Poulain, siavice, konstruigis fabrikon en 1862, sekvata de Henri Nestlé en 1867. En la sama jaro, John Cadbury fondis fabrikon-ĝardenon.

En 1872, la sviso Peter produktis la unua laktan ĉokoladon kaj la italo Caffarel kreis la recepton de "gianduja".

 

En 1879, Rodolph Lindt inventis la konĉan procedon por homogenigi la paston. La konĉoj utilas por delikate movigi la ĉokoladon (kelkfoje dum pluraj tagoj) por elstarigi ĝian aromon kaj oleecigi ĝin.

En 1923, Franck Mars inventis en Ĉikago, la unuan ĉokoladstangon.

La franca ĉokolada industrio konsistas el tradiciaj firmaoj kiel Poulain (grupo Cadbury-Schweppes) kaj el multaj malgrandaj firmaoj novigaj kaj kvalitaj kiel Bernachon, Bonnat, Richart, Cluizel, la Maison du chocolat aŭ Valrhona.

En Italio, aldone al la gianduja, la itala produktado estis inventema kun grandaj nomoj : Perugina, Peyrano, Majani aŭ Ferrero (Kinder Surprise).

La usonaj kompanioj kiel Hershey's, Kraft-Jacob-Suchard aŭ Mars regas la internacian merkaton kun granda diverseco de produktoj.

Belgio kun Jean Neuhaus inventis la pralinon en 1912 kaj la kartonskatoleton en 1915. Jen famaj belgaj kompanioj : Godiva, Colas aŭ Wittamer.

Aŭstrio estas fama pro sia ĉokolada kukarto, kaj parte pro la fama Sachertorte, kuko inventita de Franz Sacher en 1832.

Nederlando estas fama pro sia pulvorkakao, kaj aparte pro tiu de Van Houten.

La pasio de la hispanoj por la ĉokolado estas malpli intensa ol tiu de la kakakonkerintoj. Tamen la tradicio de kvalito ankoraŭ vivas kun la firmaoj Blanxart, Ramon Roca aŭ Valor.

Se la plej fama brita ĉokoladpersono estas John Cadbury, iuj firmaoj profitas pri la reĝa agnosko kiel Ackerman aŭ Bendicks of Mayfair, fama pro siaj mentaj ĉokoladoj.

La Svisio estas la alia lando de la ĉokolado, kaj precipe la unua konsumanto en la mondo. Tie naskiĝis Lindt, Sprüngli, Suchard kun ĝiaj famaĵoj : la lakta ĉokolado Milka kaj Toblerone.

Nuntempe, la ĉokolado estas manĝata preskaŭ ĉiutaga.

La reklamo sukcesas allogi la frandemon de la infanoj kaj fideligi ilin per kolekteblaĵoj enŝovitaj en la pakoj.

Por allogi la homojn kaj ne nur la infanojn, la fabrikantoj zorgas pri la aspekto de la ĉokoladpecoj sed ankaŭ pri la pakaĵoj, kiu kunigas la ideojn de plezuro kaj lukso.

La ĉokolado fandiĝas en la buŝo. La ĉokolado kaj la vino havas propran vortotrezoron kun forta volupta karaktero. La spertuloj parolas pri "belega mahagona robo". La pasiuloj pri la ĉokolado ariĝas en gustumaj kluboj kaj kolektas ĉiujn objektojn rilatajn al ĉokolado.

La ĉokolado restas ligita en nia imago al la amo kaj al la sentimentoj. Eble pro tio, ĝia vendo kulminas por Kristnasko, la festo de la patrinoj kaj la festo de sankta Valenteno (la festo de la amantoj).

 

Malmultaj nuntempaj ĉokoladistoj mem fabrikas sian ĉokoladon per kakafaboj. Ili plej ofte aĉetas bazan ĉokoladon el industriaj ĉokoladfabrikoj kaj poste muldas ĝin por krei ĉokoladajn objektojn kaj ofte verkojn.

La plej malfacila afero estas la elekto de la diversgustaj ĉokoladoj kaj la miksado. Kutime la ĉokoladistoj elektas du aŭ tri ĉokoladojn, kiujn ili miksas, sed poste venas la artisto, tiu, kiu elektas la sekretan kondimenton aŭ kondimentojn, kiu faras el ĉiu ĉokoladaĵo io aparta eĉ unika.

 

 

 

Por fabriki kakapulvoron, necesas elpastigi grandan parton de ĝia butero. La kakabutero kun aldono de sukero, de lakto kaj de aromoj estas uzata por la fabrikado de la blanka ĉokolado, kiu ne meritas sian nomon.

 

La ecoj de la ĉokolado

La aztekoj kultis la ĉokoladon pro ĝiaj afrodiziaj kvalitoj. Oni rekomendas ĝin kiel stimulilon kaj la kakabutero utilas por pansi la vundojn.

En la 17-a jarcento, pluraj botanistoj kaj kuracistoj malkovris, ke ĝi entenas ĉiuspecajn bondonajn substancojn.

Ĝis la komenco de la 20-a jarcento, la ĉokolado estis konsiderata kiel rivigliga kaj digestiga.

Kazanova (1725-1798) lokis la ĉokoladon, je la unuan rangon de la listo de liaj preferataj stimuliloj. Tamen, la pruvoj pri tio ankoraŭ mankas.

En la dua mondmilito, la ĉokoladstangoj apartenis al la postviva nutropako de la usonaj soldatoj.

La ĉokolado estas konsiderata tonusiga kaj kontraŭstresa. Ĝi entenas teobrominon kaj kafeinon, kio klarigas ĝiajn vigligajn kaj tonusigajn kvalitojn. La enteno de serotonino kaj de feniletilamino povus klarigi ĝian kontraŭstresan efikon.

 

Karakterizo

por 100 g da ĉokolado

Teobromino

250 ĝis 500 mg

Kafeino

70 mg

Energia povo

500 kalorioj (nigra aŭ lakta)

 

Komparo inter lakta ĉokolado kaj nigra ĉokolado

Karakterizo

Nigra ĉokolado

Lakta ĉokolado

Kalcio

K

5 * K

Vitamino B1

V

15 * V

Magnezio

2 * M

M

Fero

1,3 * F

F

 

Tamen nuntempe, oni senpruve ankaŭ akuzas la ĉokoladon, ĝi kaŭzus migrenojn, akneon, kariojn aŭ eĉ dikigus. La kakao ne estas kaloririĉa, sed male la kakabutero kaj la aldonita sukero estas tre kaloririĉa. Sen aldono de lakto, la kakao ne entenas kolesterolon. Fine la ĉokolado ne donus kaloriojn, ĝiaj taninoj, la fluoro kaj la fosfato, kiujn ĝi entenas, eĉ ŝirmus la dentojn.

 

La dek landoj, kiuj plej konsumas ĉokoladon en la mondo en kilogramoj por ĉiu loĝanto en unu jaro en 1998 (nomo de lando sekvata de kvanto) :

Svislando : 10,16 kg por ĉiu loĝanto en unu jaro

Germanio : 9, 81

 

Belgio : 9,68

 

Danlando : 8,94

 

Unuiĝinta reĝlando : 8,65

 

Norvegio : 8,58

 

Irlando : 8,29

 

Francio : 6,94

 

Aŭstralio : 6,04

 

Usono : 5,33

 

 

En la 13-a de Julio 1976, franca leĝo precizigis la entenon de la supera nigra ĉokolado : minimume 43% da seka materio de kakao kaj almenaŭ 26 % da kakabutero. Le enhavo de la ĉokolado devas esti legebla. Eblas trovi ĉokoladojn kun 60% aŭ 80% da kakao, sed tio ne estas garantio pri kvalito.

La du ĉefaj malamikoj de la ĉokolado estas la varmeco kaj la humideco. La optimuma temperaturo por konsumi la ĉokoladon estas inter 18 kaj 20 gradoj. Konsekvence neniam konservu la ĉokoladon en fridujo, sed konservu ĝin en hermetika skatolo en seka loko, ĉar ĝi sorbas la odorojn kaj manĝu ĝin rapide.

 

La prezo de la kakao dependas kompreneble de la prezo de la faboj. La kakamerkato estas tre spekuleca, ĝi ne sekvas nur la ofertojn kaj la mendojn. Ekzistas pluraj borsoj por la kakao : Novjorko, Londono, Parizo, Amsterdamo kaj Hamburgo. La transakcioj povas superi ĝis dekoble la rikoltokvanton.

 

Tuno da kakao valoris 2600 USD (usonaj dolaroj) en 1981 kaj nur 1084 USD en 2001, je la plej malalta nivelo en 25 jaroj.

 

La dek landoj, kiuj plej produktas kakaon (en miloj da tunoj en 1997-1998) :

Eburbordo : 1100 miloj da tunoj

Ganao : 400

 

Indonezio : 385

 

 

Niĝerio : 190

 

 

Brazilo : 130

 

 

Kamerunio : 130

 

 

Malajzio : 90

 

 

Ekvadoro : 70

 

 

Venezuelo : 15

 

 

Madagaskaro : 2,5

 

 

Nuntempe, se ekzistas ankoraŭ kelkaj mezaj kompanioj, kiel Valrhona, la merkato estas ja konkerita de gigantaj firmaoj.

 

Je la monda nivelo, kvar gravaj kompanioj regas 40% de la monda merkato por la transformado de la kakao : Cargill, Archer Daniel Midland (ADM), Barry-Caillebaut kaj Hosta.

 

Ses kompanioj regas 80% de la komerco de la ĉokoladaj produktoj : Mars, Nestlé, Hershey, Phillip-Morris, Cadburry-Schweppes kaj Ferrero.

Multaj esploroj konfirmas kaj denuncas la laboron de la infanoj en okcidenta Afriko. Esploro de la Internacia Instituto pri Tropika Agrikulturo (IITA) de Aŭgusto 2002 kalkulis 284000 infanojn malpli ol 14-jarajn laborantajn en kakafarmejoj.

En 1973, direktivo de la Eŭropa Komunumo malpermesis la aldonon de vegetalaj grasoj por la fabrikado de la ĉokolado, sed escepto estis farita por la sekvantaj landoj : Unuiĝinta Reĝlando, Irlando kaj Danlando, kiuj jam aldonis ilin.

Poste eniris en la Komunumon Aŭstrio, Svedio kaj Finnlando, kiuj same permesis la aldonon de vegetalaj grasoj. Portugalio ŝanĝis sian leĝon pri tio.

Ankaŭ en tiu epoko, necesis apliki la regulon pri la libera irado de la varoj kaj de la homoj interne de la Eŭropa Komunumo. Sekve, ĉiuj produtoj, kiuj estas fabrikitaj kaj leĝaj en unu el la landaj de la Eŭropa Komunumo, ne povas esti rifuzataj de iu ajn alia lando de la Komunumo.

Batalo okazis pri la enteno de la vera ĉokolado sed fine, ĉar la historio de la fabrikado de la ĉokolado en la diversaj eŭropaj landoj estas malsama sed preskaŭ same malnova, ne eblis interkonsenti pri ĝi.

Tiel nova direktivo de la Eŭropa Unio, adoptita en Marto 2000, permesas la aldonon de naturaj vegetalaj grasoj el tropikaj plantoj (ilipo, palmoleo, saleo, kariteo, kogumo, gurgio kaj mangokernoj) sed ne pli ol 5%. Tiu aldono devas esti legebla sur la pako sub la akronimo MGV. Eĉ se laŭ iuj, ne eblas kontroli la kvanton de aldonita graso.

Ĝi estas aplikenda en Francio ekde la 3-a de Aŭgusto 2003.

Ĉirkaŭ 8 aŭ 9 procentoj de la ĉokolado konsistas el la kakabutero. La anstataŭaj grasoj multe malpli kostas, kelkfoje ĝis 90% de la prezo de la kakabutero. Jen indiko de la kosto de la diversaj grasoj por komparo : kakabutero (3350 USD/tuno), ilipbutero (2300 USD/t), karitebutero (1050 USD/t) kaj palmoleo (330).

La konsekvenco de tiu direktivo povus esti grava redukto de la mendo (inter 120000 ĝis 200000 tunoj malpli) kaj grava perdo por la buĝeto de la gravaj kakaproduktantaj landoj kun kresko de la senlaboreco.

Plie, oni devas scii, ke la gravaj ĉokoladfabrikistoj disponas pri grandega stoko da kakao, kiun ili akumulis, kiam la produktado estis pli granda ol la konsumado. Nun, ili uzas tiun stokon por premi la prezojn je la produktado, kiam la rikoltado ne sufiĉas kaj estas risko de prezaltiĝo.

La franca parlamento kreis du agnosknomojn : "tradicia ĉokolado" (fr. : chocolat traditionnel) kaj "ĉokolado kun pura kakabutero" (fr. : chocolat pur beurre de cacao). La belga parlamento adoptis la nomon "ambao".

Tamen la eŭropa parlamento, forigis per 314 voĉoj kontraŭ 311 la olepalmon el la listo de la naturaj vegetalaj grasoj, kiujn oni povas aldoni al la kakao por fabriki ĉokoladon. Necesas scii, ke Usono permesas tiun aldonon, ĉu estonta problemo en la rilatoj inter Usono kaj Eŭropa Unio ?

Laŭleĝe, la lakta ĉokolado devas enteni almenaŭ 25% da seka materio de kakao, 14% da lakta materio kaj ne pli ol 55% da sukero.

En francio la imposto pri lakta ĉokolado estas je 19,6 %, kompare al 5,5 % por la nigra ĉokolado kaj la aliaj nutraĵoj.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo