Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof publikigis sian unuan libron pri Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: granda marĉa birdo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Paimpol - La Paimpola epopeo de morufiŝkaptado en Islando

Aŭtoro: Louisette kaj André Rigault, Plouézec, Aŭgusto 2000

 

ENKONDUKO

Kialo de tiu fiŝkaptado

Datoj

La goeleto

 

LA MARISTARO

Nombro

Dungado de la maristoj

 

LA FORIRO

La homoj

La enŝipigado de la varoj (iloj , materialo , provianto)

La religia beno de la ŝipoj kaj la religia festo

 

LA VIVO SUR LA ŜIPO

La laboro de ĉiu laŭ sia funkcio

La horaro de la labortago

Manĝoj, dormo, malsano, morto

Halto en Reykjavik

Daŭrigo de la fiŝkaptado norde de Islando

 

LA REVENO EN PAIMPOL

La elŝipigado

La pago

 

VIVO DE LA FAMILIANOJ

Dum la foresto de la patro

 

KONKLUDO

 

1         ENKONDUKO

1.1       Kialo de tiu fiŝkaptado

Ekde 1514 oni jam kaptis moruojn en Islando kaj Nova Tero. Efektive 70% de la fiŝaĵo manĝita en Eŭropo estis moruo, ĉar tiu fiŝo multe pli bone konserviĝas en salo ol aliaj fiŝoj kiel ekzemple haringoj.

Moruo estas dika fiŝo (ĝis 1 m kaj 50 cm) kiun oni nomas "cabillaud", kiam ĝi estas freŝa kaj "merluche" kiam ĝi estas sekigita. Ĝi vivas en la arkta oceano kaj precipe en Islanda maro. Islando estas ĉirkaŭita de 2 fluoj : la malvarma fluo "Labrador" norde kaj la varma fluo "Gulf Stream" sude. La temperaturo, do, varias inter 1 grado norde kaj 10 gradoj sude. Plie glacioblokoj flosas en ĝi. Tiu miksado de fluoj kaj de diversaj nutraĵoj favoras la frajton (franclingve "frayage") kaj la naskiĝon de tiuj fiŝoj, ankaŭ ilia migrado.

1.2       Datoj

La islanda epopeo daŭris de 1852, kiam la ŝipproprietulo Louis Morand ekipis la unuan goeleton "l'occasion" kun 15 homoj, ĝis 1935, kiam revenis el Islando la lasta goeleto "La Glycine". Dum tiuj 83 jaroj Paimpol estis la ĉefa haveno por la fiŝkaptado de moruoj en Bretonio.

Kompreneble tio donis al la regiono multe da laboro kaj aktiveco.

Multaj metioj estis ligitaj al tiu fiŝkaptado (ŝiplaborejoj, fabrikado de ŝnuroj de veloj, kultivado de lino). La komercistoj provizis la nutraĵojn, la vinojn, la diversajn specialajn vestojn kaj ilojn, k.t.p.). Multaj riĉiĝis dank'al tiu aventuro.

1.3       La goeleto

Ĝi estis velŝipo longa je 35 m kaj larĝa je 7m.

La surfaco de la veloj estis 593 kvadrataj metroj. Ĝi estis 2- aŭ 3-masta.

Ekde 1860 Paimpol ekhavis ŝipkonstruejon dank'al Louis Laboureur, kiu estis diplomita ŝipkonstruisto en la arsenalo de Cherbourg kaj kiu instaliĝis en Paimpol. Poste pluraj aliaj ŝipkonstruejoj (inter aliaj tiu de Sro Bone en 1899 en Poulafret) konstruis kompletajn goeletojn de la kilo ĝis la veloj. Oni uzis ĉefe lignon de kverko, de ulmo, de frakseno.

2         LA MARISTARO

2.1       Nombro

Ĝi konsistis el 25 homoj :

4 oficiroj (la kapitano, la vickapitano kaj 2 leŭtenantoj),

1ŝipinfano,

20 simplaj maristoj

La oficiroj lernis en la hidrografia lernejo, kiu situis ĉe la angulo de la stratoj St Vincent kaj Georges Brassens. Sed ofte la maljunaj kapitanoj instruis al la junaj la ĉefajn regulojn de navigado en sia hejmo. La ŝipproprietulo pri tio ne estis postulemaj. Ili ofte preferis bonan fiŝkaptiston ol spertaj kaj kleraj homoj. La profito estis ankaŭ en tiu epoko la ĉefa celo de la ŝipproprietulo

2.2       Dungado de la maristoj

La ŝipproprietulo komisiis la kapitanojn kaj oficirojn por dungi bonajn maristojn. Ili ofte iris ĉiudimanĉe ĉe la elirejoj de la preĝejoj por renkonti virojn, kiujn ili invitis en kafejo. Tie ili fanfaronis pri tiu fiŝkaptado kaj elektis prefere virojn bonsanajn kaj laboremajn. Plejofte ili vizitis la kamparon, kie la laboruloj vivis mizere kaj eĉ neniam vidis la maron. Sed la promesita bona salajro allogis ilin. La kontrakto estis farita en trinkejoj post bona trinkado.

 

3         LA FORIRO

3.1       La homoj

La foriro okazis ĝenerale je la 15a de februaro kaj la reveno teorie en Aŭgusto.

Antaŭ la foriro ĉiu maristo estis medicine ekzamenita kaj registrita en la marinoficejo. La kondiĉoj de la kontrakto estis legita france kaj klarigitaj bretone. Ĉiu homo ricevis monsumon nomitan "la monero al Dio" (franclingve "le denier à Dieu") kiel antaŭpagon. Tiu antaŭpago estis tre kontestita; ĉar ĝi variis laŭ la homoj sen veraj kialoj.

3.2       La enŝipigado de la varoj

La enŝipigado de la varoj okazis kelkajn tagojn antaŭ la tago de la foriro.

Temis pri la iloj bezonotaj por la fiŝkaptado (linioj, hokoj, tolo, fadeno, salo, k.t.p.), pri la pakaĵoj de la maristoj (iliaj vestoj kaj ofte kelkaj manĝaĵoj), pri kompreneble la nutraĵoj por 6 monatoj. Tiuj nutraĵoj konsistis el bareloj da dolĉa akvo uzota nur por la kuirado (la tualeto ne estis permesita per tiu akvo).

- Peklita porkaĵo (salita) ankaŭ en bareloj

- Brasikoj kaj lardo miksitaj kaj peklitaj en bareloj

- Terpomoj, biskvitoj fabrikitaj en Paimpol

- Salita butero

- Alkoholaĵoj trinkaĵoj enŝipigitaj sub kontrolo de la doganistoj

 

Jen listo datita de 1899 por unu ŝipo : 1040 litroj da brando, 26 litroj da konjako, 7 da bitter, 8 da vermouth, 5 da rumo, kelkaj bareloj da cidro kaj vino, 75kg da kafo, 20 skatoloj da lakto, 1 barelo da vinagro.

 

Ĉiu homo trinkis averaĝe kvaronon de litro da vino kaj la tago komenciĝis per "le boujaron". Kiam oni bone kaptis, la kapitano aldonis trinkregaladon de vino.

Pro la klimato kaj la peniga laboro, oni diris, ke la alkoholo estis rapide eliminita kaj ke revenante de Islando la fiŝkaptistoj estis tiel bonsanaj, kiel la kamparanoj.

3.3       La religia beno de la ŝipoj

Antaŭ la foriro de la ŝipoj, la pastro de la urbo, dum granda religia festo ("le pardon des islandais") venis ĉe la haveno kun granda procesio kaj benis la ŝipon kaj la maristaron.

4         LA VIVO SUR LA ŜIPO

4.1       La laboro de ĉiu laŭ sia funkcio

La laboro konsistis por la maristoj, kompreneble, unue per la kapto de fiŝoj. Ili staris ĉe la rando de la ŝipo kaj movis senhalte de dekstre maldekstren, linion provizitan per plumbo, 3kg peza trairita de ferstangeto, kiu portis 2 liniojn, ĉiu kun hoko longa je 8 aŭ 10 cm. Tiu laboro postulis forton kaj la manoj estis ofte vunditaj de la linio, pro tio ili manvestis sin per dikaj duongantoj. Efektive ĉiu moruo pezis ĝis 6 kg.

Ili estis kaptitaj je 100 aŭ 200 metroj profunde. Komence oni allogis la fiŝojn per pecoj da lardo, poste per freŝa fiŝo. Por ke oni sciu kiom da fiŝoj ĉiu kaptis, ĉiu viro tranĉis la langon de la fiŝo kaptita de li. Ĉiu estis efektive pagita laŭ tiu nombro.

En Nova Tero la fiŝkaptistoj eliris duope, el la goeleto per "dorisoj", tio estas malgrandaj ŝipoj, kiujn ili direktis per remiloj. Multaj dorisoj eliris samtempe en ĉiuj direktoj, kaj revenis al la goeleto, kiam ili estis plenaj de fiŝoj. Sed ofte pro nebula vetero aŭ ŝtormo, ili ne retrovis la goeleton kaj perdiĝis.

Post la fiŝado oni devis prepari la fiŝojn por la salisto. Sur ĉiu ŝipo ĉiu maristo estis specialigita en sia laboro. Iu viro tranĉis la kapon de la fiŝo, alia senintestigis ĝin, alia zorgis pri la hepato, kiun oni metis en specialajn barelojn por fabriki la faman moruoleon. Alia senostigis kaj platigis ĝin, aliaj lavis ĝin en barelo plena je marakvo, kiun oni devis ofte ŝanĝi, tiuj suferis multe pro la manoj. Poste alia ĵetis ĝin en la kelon, kie la salisto havis la ĉefan respondecon pri la bona konservado de la moruo. Li estis multe konsiderita sur la ŝipo : nur li neniam fiŝkaptis kaj ankaŭ lia pago estis pli alta.

La ŝipinfano, sur la ŝipo estis dungita ekde 12-jara, kiam la familio mizere vivis. Tiam la instruisto adaptis la lernadon por ke tiuj infanoj sciu kiel eble plej multe antaŭ sia foriro. La laboro de la ŝipinfano konsistis ĉefe el la preparado de la manĝoj, pri la ĝenerala purigado de la ŝipo. Li ofte estis turmentita de ĉiuj, kaj ĉiaokaze viktimo de iu ajn. Eĉ la vangofrapoj aŭ la piedbatoj ĉe la postaĵo ne estis maloftaj. Krom la preparado de la manĝoj, li ankaŭ devis vaĉi, kiel ĉiuj laŭvice (tio estas prigardi la ŝipon dum horoj). Ankaŭ li fiŝkaptis kun la aliaj, precipe kiam estis fiŝoj.

4.2       La horaro de la labortago

Kiam la fiŝoj multiĝis, ne estis horaro. Oni fiŝkaptis dum 24h el 24h, ĉiuj kaptis krom la salisto.

4.3       Manĝoj, dormo, malsano, morto

La manĝoj : je la 4a matene la ŝipinfano ekflamigis la fajron en la karbokuirilo kaj preparis la kafon por 25 homoj je la kvina horo.

Poste li senŝeligis la terpomojn por fiŝraguo, kiun manĝis la maristaro je la 8a kaj duono.

Je la 9a li preparis la tagmanĝon, kutime lardosupo aŭ morusupo.

Je la 11a kaj 45mn oni tranĉis la lardon en 25 egalajn partojn.

Post la manĝo ili trinkis kafon.

En1901 ĉiu viro ricevis 20cl da brando ĉiutage. En1908 tiu kvanto estis limigita al l5cl, tio estas "le boujaron". Plie ĉiu ricevis 3 kvaronoj de litro da cidro kaj duonlitro da vino .Poste la cidro estis anstataŭigita per vino, ĉar la cidro iĝis netrinkebla.

Kiam la fiŝkaptado estis bona, la kapitano disdonis la duoblon al ĉiuj.

La vespermanĝo konsistis el buljono de fazeoloj en kiu kelkaj aldonis biskvitojn por densigi tiun trinkaĵaĉon.

 

La dormo : en la goeleto estis litoj nomitaj "kabanoj". Tio estis dupersonaj litoj supermetitaj. Do ili dormis duope kun plejofte nekonatulo. La lito konsistis el tabulo sur kiu estis metita matraco plena je pajlo. Ili dormis kun siaj vestoj, eĉ kelkfoje ili estis tiel laca ke ili ne prenis tempon por demeti siajn ŝuojn. Tiuj ŝuoj estis botlignoŝuoj en kiuj ili metis pajlon eltiritan el la matraco, tiel ke iom post iom ne plu restis pajlo en la matraco. La vestoj estis pendigitaj proksime de la kabano. Tie estis malvarme malseke malbonodore. Ili ne havis sufiĉe da akvo por lavi nek sin nek siajn vestojn ;

Malgraŭ la horo de la dormo, ofte ili estis vokitaj sur la ferdeko, kiam aperis la moruoj.

 

La malsano kaj la morto : okazis kompreneble ke la maristoj malsaniĝis. Sur la ŝipo ne estis kuracisto, nur la kapitano devis zorgi pri tio pli malpli bone

En Islando estis franca hospitalo, kiu konsistis el tri kvinlitaj ĉambroj, unu dulita ĉambro por la kontaĝaj homoj kaj unu kadavrejo. Ankaŭ tie estis franca tombejo (ankoraŭ videbla kun tomboj de Bretonoj el kiuj kelkaj pluezekanoj) kaj marista helpdomo (franclingve "maison des œuvres de mer").

Sed plejofte la malsanuloj ne havis tempon atingi la hospitalon kaj estis en tiu kazo submergigitaj. Plie la kapitano kaj eĉ la maristoj ne volis ĉesigi la fiskaptadon, kiam estis fiŝoj por devii la ŝipon al hospitalo.

Dum iu tempo estis ankaŭ hospitalŝipo (velŝipo), kiu povis helpi la maristojn malsanajn aŭ vunditajn sed ĝi ne atingis ofte sufiĉe frue la goeleton. Ĝi dronis en 1897 kaj estis anstataŭigita de vaporŝipo iom pli rapida, kiu ankaŭ dronis sur sablotavoloj, puŝita de la ŝtormo.

Pli ofte ol la malsano estis la tempestoj kaj la ŝtormoj, pri kiuj suferis la maristoj. Ofte la ondegoj ĵetis al la maro maristojn, kiuj ne povis reatingi la ŝipon aŭ eĉ la savzonon, kiun oni ĵetis en la maron.

Ofte ankaŭ kiam okazis tempesto ne estis sufiĉe da savŝipoj por ĉiuj sur la goeletoj. Tio estis mankoj de la ŝipproprietulo.

Kiam la ŝipoj sinkis proksime de la marbordo, la islandanoj helpis kaj provis savi ilin. Ili prenis la lignon de la sinkinta ŝipo kaj reuzis ĝin en alia konstruaĵo. En Islando ne kreskas arboj.

4.4       Halto en Reykjavik

Post 3 monatoj ili alvenis kaj haltis la ĉefurbon de Islando Reykjavik. Tie vaporŝipo nomita "la ĉasisto" prenis la fiŝojn jam kaptitajn kaj alportis al la maristaro novaĵojn el iliaj familioj. Dum tiu haltado, la maristoj aĉetis freŝajn nutraĵojn kaj precipe iris en la urbo por lavi sin kaj lavi siajn vestaĵojn en la varma vulkana akvo de la urbo. Sed tie la maristoj estis konataj kiel drinkuloj. Necesas diri ke sur la islandaj ŝipoj la alkoholaĵoj estis tute ne permesitaj. En Islando estas nek pomarboj nek vinberoj, do la trinkaĵoj estas tre multekostaj.

Ofte la maristoj iris sur la kampoj por kolekti leontodojn (franclingve "pissenlit"). Tio surprizis la islandanojn, sed estis por la maristoj rimedo por lukti kontraŭ skorbuto, ĉar tiuj floroj entenas vitaminojn.

4.5       Daŭrigo de la fiŝkaptado norde de Islando

Ĉirkaŭ 5000 francaj maristoj albordiĝis en la fjordojn de Islando en 1880. Post tiu haltado la fiŝkaptado daŭris je la nordo de Islando kaj kelkfoje ĝis Groenlando, kiam la fiŝoj malmultiĝis. Tie ili renkontis glacimontojn, sed ofte ne pli da fiŝoj.

5         LA REVENO AL PAIMPOL

Kiam la ŝipo estis plenplena je fiŝoj, oni ĉesigis la kaptadon kaj revenis al Paimpol. Tamen plej ofte oni liveris la fiŝojn en alia haveno pli bone ekipita ol Paimpol por la vendado. Estis Bordozo, St Malo aŭ Fécamp laŭ la kontrakto farita de la ŝipproprietulo.

Ekde Aŭgusto, la familianoj de la maristoj komencis informiĝi pri la dato da la reveno de la goeletoj. Ili iris al la semaforo de la pinto de Bilfot kaj tie, petis de la gvatisto, ke li rigardu la nomon de la goeleto videbla en la malproksimo. Tiam ĉiuj familianoj de tiu goeleto alkuris al la pinto por provi rekoni siajn parencojn.

La ŝipoj ne alvenis samtempe kaj la maltrankvilo atingis la familianojn de la mankantaj ŝipoj. Oni atendis, atendis ĉiutage, oni atendis informojn kaj finfine oni devis rezigni pri la reveno de la patro. Oni diris, ke la ŝipo estis perdita "korpe kaj biene". Restis nur vidvinoj kun multaj orfoj, kiuj vivis poste mizere, tiel ke tuj je 12jara aŭ 13jara, la orfaj knaboj sekvis la vojon de la patro.

5.1       La elŝipigado

Alvenante en la havenon post haltado proksime de la insulo de St Riom, kiam la tajdo estis malalta, oni malŝarĝis la materialojn, la pakaĵojn de la maristoj, la barelojn da langoj, da vangoj aŭ da fiŝoj, kiujn ili preparis por si mem dum sia libera tempo.

Tiuj estis ofte donitaj al helpantoj de la familianoj aŭ venditaj kaj kompreneble manĝitaj dum la 6 monatoj ne pagotaj de la maristo.

La goeleto estis poste malekipita. Kelkaj maristoj estis dungitaj por fari la inventaron, por zorgi pri la riparadoj necesaj antaŭ la venonta kampanjo.

5.2       La pago

Post almenaŭ unu monato la maristaro estis vokita en Paimpol por la pago. Estis granda okazo por denove viziti la kafejojn.

Kiam la ŝipproprietulo estis vendinta la fiŝojn, li kalkulis la netan profiton, deduktante ĉiujn siajn elspezojn pri materialoj, iloj, vestoj, asekuroj, vojaĝoj, k.t.p.

La ŝipproprietulo ricevis la 2/3 de la profito. La restanta 1/3 estis dividita inter la maristaro.

La kapitano, la salisto kaj la ŝipinfano estis pagitaj laŭ sia funkcio.

La 20 maristoj dispartigis la ceteron inter si, laŭ la nombro da fiŝoj, kiujn ili kaptis.

Kiam la fiŝkaptado estis bona, ĉiuj kontentiĝis pri siaj salajroj, precipe se ili komparis ĝin kun la salajro de la kamparanoj. Sed okazis, ke post la pago de la specialaj necesaj vestoj, ŝuoj kaj de la aliaj devigaj elspezoj, la maristo ne enspezis multe.

Dum la 6 monatoj de nefiŝkaptado, ili devis labori sur la kamparo. Tion, ili faris ĉe la najbaraj farmistoj, ĉe la ŝipproprietulo, kiuj bezonis helpantojn por konstrui murojn ĉirkaŭ siaj bienoj, por zorgi pri la ŝipo (farbado, riparetoj, k.t.p.).

6         LA VIVO DE LA FAMILIANOJ

6.1       Dum la foresto de la patro

Dum tiuj 6 monatoj la edzino ricevis ĉiumonate malgrandan sumon, kiel antaŭpagon de la salajro de sia edzo. Sed tiu sumo ne sufiĉis por vivigi familion konsistantan el pluraj infanoj. Do kiam ŝi povis, la edzino bredis bovinon, porkon, kokinojn kaj kuniklojn, kulturis legomojn, precipe terpomojn, kiujn ŝi vendis. Por fari tion, ŝi petis helpon de la najbaraj farmistoj, kiujn la maristo helpis siavice revenante de la fiŝkaptado.

Por ĉiuj : la patro, la patrino, la infanoj, la familiaj festoj estis ofte ignoritaj. Kelkfoje la patro mem ne estis tie, kiam infano naskiĝis, kiam akcidento, malsano aŭ morto okazis. La geedzoj estis ĉiam solaj inter la aliaj.

7         KONKLUDO

Peniga estis la laboro pro la laboro mem, pro la malbonaj kondiĉoj de la vivo sur la ŝipo (malvarmo, malsekeco, malbonaj litoj, netaŭgaj vestoj. Ili surmetis tiujn ciritajn jakojn faritajn el tolo ŝmirita per pluraj tavoloj da linoleo) mezvaloraj manĝoj, la alkoholaĵo estis disdonita de la ŝipproprietulo kun profita celo, sed estis ofte la kaŭzo de la akcidentoj, danĝera medio pro la tempesto kaj malbona familia vivo.

 

Tamen ili reiris denove por la sekvonta kampanjo, precipe pro la salajro kutime pli bona ol en la kamparo por la simplaj laboruloj. Plie ĉiu 6-monata kampanjo valoris unu jaron por la pensio, kiun ili ricevos je la emeritiĝo, pensio, kiu en tiu epoko ne ankoraŭ ekzistis por la kamparanoj.

 

Kiam okazis tiaj sinistroj, oni diris :

"Islando estas hommanĝa"

"Estas la volo de Dio"

"Estas la destino"

 

Sed ofte tio okazis pro manko de materialo (savŝipoj) aŭ pro tro da drinkado da alkoholaĵo, pro neantaŭzorgo de la oficiroj aŭ de la ŝipproprietulo.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo