Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu estis la unua direktoro de UEA? 
     
Esperanta vorto por: diskutado pri projektoj, ideoj 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Perros-Guirec, la rokoj de Ploumanac'h, la natura rezervejo de la sep insuloj

Natura spaco de marbordaj erikejoj kaj granitaj ĥosoj sur 25 hektaroj, traversata de doganista pado kun vidpunkto al la insularo de la 7 Insuloj kaj ties ornitologian rezervejon.

La rozkolora granito de Ploumanac'h, same kiel tiu de Trégastel aŭ de Trébeurden, estas la produkto de tre malrapida geologia formacio (fabrikita antaŭ 300 milionoj da jaroj) dum kiu formiĝis, sub la erozia agado, la kalkoj karakterizaj de tiu marbordo.

Natura intereso - videblaj specioj :
Flaŭro : eriko (bruyère), ulekso (ajonc), sed ankaŭ kritmo (criste-marine), kokleario (cochlearia), dianto (oeillet) kaj mara sileno (silène maritime) ĉe la marbordo, orkideoj (orchidée), hiacintoj (jacinthe), sovaĝa timiano (thym serpolet), pimpinela rozarbeto (rosier pimprenelle) pli ŝirme de la rokoj kaj muretoj.

Okazaĵoj :
Domo de la marbordo (Maison du littoral) tutjare malfermita, ĉiutage escepte de lundo kaj mardo, ekspozicioj kaj gvidataj vizitoj.

Informoj : Maison du Littoral (Domo de la marbordo) : 02.96.91.62.77

Perros-Guirec : la natura rezervejo de la sep insuloj (Perros-Guirec : la réserve naturelle des sept îles) (natura areo)

Pro la diverseco de la specioj, kiuj tie reproduktiĝas, la insularo de la Sep Insuloj, natura rezervejo la plej malnova en Bretonio, kreita en 1912, fariĝis unu el la plej gravaj lokoj por la marbirdoj.
La Insulo de la Monaĥoj (Ile aux Moines), sola vizitebla, havas historian heredaĵon.
Natura rezervejo ekde 1976.

Natura intereso - videblaj specioj :
Norda sulo (fou de bassan), fraterkulo (macareux moine), aŭko (petit pingouin), longbeka urio (guillemot de Troïl), tufkormorano (cormoran huppé), trifingra mevo (mouette tridactyle), arĝentmevo (goéland argenté), flavkrura mevo (goéland brun), nigramantela mevo (goéland marin), norda fulmaro (fulmar boréal), korako (grand corbeau).

Okazaĵoj :
Vizito de la rezervejo per ŝipo de Aprilo ĝis Septembro.
Ekspozicioj, lernejaj agadoj kaj ŝipaj eliradoj tutjare kaj vizitoj organizataj de la ornitologia stacio de "Ile Grande" (Granda Insulo).

Informoj : Station ornithologique (Ornitologia stacio) : 02.96.91.91.40 - OT: 02.96.23.21.15


Perros-Guirec : "Les Sept-Iles en vedettes" (La Sep Insuloj per motorboatoj)

 

Partnero de la Ligo pro la Protekto de la Birdoj (LPO : Ligue pour la Protection des Oiseaux) , "les 7 îles en vedettes" invitas vin malkovri frenezigan spektaklon : la arkipelago de la Sep Insuloj, tio estas la plej grava natura rezervejo de marbirdoj en Francio (20 000 paroj), la insulo de la Monaĥoj (île aux Moines) kaj ties loĝata lumturo, la beleco de la marbordo el rozkolora granito kaj la submara vido.

Adreso : Les 7 îles en vedettes (La Sep Insuloj per motorboatoj) - gare maritime (mara stacidomo) - Plage de Trestraou - 22700 PERROS-GUIREC
Tel. : 33 (0)2.96.91.10.00 - Faks. : 33 (0)2.96.91.04.78

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo