Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu estis la unua direktoro de UEA? 
     
Esperanta vorto por: deiĝi de normala direkto 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Combrit, poldero kaj arbareto de Roscoure (natura areo), muzeo de la cidro

Malnova marĉo, kiun la homoj sekigis per la konstruado de digo meze de la XIXa jarcento, kaj poste aranĝis kiel grandan anglan parkon, kies muretoj kaj pontoj ankoraŭ pensigas pri tio, la Poldero de Roscouré estas hodiaŭ vasta aro da diversaj medioj : 265 hektaroj da arbareto, da malsekaj zonoj, da dunaj masivoj...
Instruaj kaj marŝadaj padoj.

Natura intereso - videblaj specioj :
La poldero kaj la arbareto de Roscouré estas loĝataj de vegetalaro el kverkoj, frangoloj (bourdaine), orkideoj, salikoj kaj pinoj.
Proksime 60 specioj da censitaj birdoj, kiuj atestas pri la riĉeco de la faŭno : kanemberizo (bruant des roseaux), arbara skolopo (bécasse des bois), turfalko (faucon crécerelle), nigra milvo (milan noir), buteo (buse variable), griza ardeo (héron cendré), verdkapa tadorno (tadorne de Belon)...

Okazaĵoj :
Vizitoj, lernejaj agadoj tutjare laŭ petoj.

Informoj : 02.98.56.45.04


Combrit : bigudena muzeo de la cidro (Musée du Cidre Bigouden)

 

Tiu muzeo montras la historion de la pomo en Bretonio, la laboron en la pomarbejo, malnovajn pompremilojn, la transformiĝon de la pomo en cidron, same kiel la ilojn por produkti brandon el cidro. Gvidata kaj komentata vizito, sekvata de gustumado de cidro, naskiĝinta de la harmonio de la grundo kaj de la klimato de la suda bretona marbordo. La kornvala cidro estas strukturita kun orkolora robo kaj fruktaj aromoj.

Aliro : inter Pont l'Abbé kaj Bénodet, en suda Finistero
Adreso : Musée du cidre - 29120 COMBRIT
Tel. : 33 (0)2.98.51.90.84 - Faks. : 33 (0)2.98.57.05.79

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo