Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: esti sampensa kaj samsenta kun alia 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Cragou, la rezervejo de la erikejoj - réserve des landes, natura aero

Kreita de la S.E.P.N.B, la rezervejo prezentas sur 300 hektaroj ĉiujn mediojn de la Montoj de Arrée : erikejoj, torfejoj, rokaj krestoj.

Eksperimenta spaco, lige kun la kultivistoj, por la administrado de la erikejoj kaj de la torfejoj de Okcidenta Bretonio (Basse-Bretagne). La erikejoj kaj la malaltaj marĉoj estas superataj de akutaj skistaj kaj kvarcitaj krestoj kronitaj de postresta foliarbaro.

Natura intereso - videblaj specioj :
Griza cirkuo (busard cendré) kaj blua cirkuo (busard Saint-Martin), granda kurlo (courlis cendré), karnomanĝaj plantoj; primitiva kresta arbaro. Rezistopovaj rasoj : nantaj bovinoj (vaches nantaise), dartmoraj poneoj (poney Dartmoor).

Okazaĵoj :
Vizito de la loko vendrede, sabate kaj dimanĉe, de la 7a de Julio ĝis la 31a de Aĝgusto, same kiel ekspozicioj en la muzeo de la lupo per rendevuo, botanika pado de Junimezo ĝis septembromezo, lernejaj kaj grupaj agadoj tutjare laŭ petoj.

Informoj : Réserve des landes du Cragou (Rezervejo de la erikejoj) : 02.98.79.71.98

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo