Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: epoko 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Fouesnant, poldero de Mousterlin, arbareto de Penfoulic, domo de la marĉoj, natura rezervejo de Saint-Nicolas des Glénan

117 hektaroj malantaŭ 4-kilometra duna terkolo de la Pinto de Beg Meil ĝis la Pinto de Mousterlin, ŝirmitaj kontraŭ la tajdoritmo ekde la jaroj 1930 per digado, posedaĵo de C.E.L.

Post sensukcesaj kultivprovoj, paŝtejo, kiu kompletiĝis antaŭ 30 jaroj post la forlaso de la farmobienoj, la homoj regas la eniron de la marakvo en tiun poŝon, kie la hidraŭlika sistemo estis rekonstruita laŭ la malnova modelo. Marborda pado.

Natura intereso - videblaj specioj :
De la poldero al la libera akvo, riĉega flaŭro kun granda varieco : salikornio (salicorne), mara skirpo (scirpe maritime), alno (aulne), tigfrukta kverko (chêne pédonculé).
La faŭno ne postrestas, de la ĉetio (bouscarle de Cetti) al la griza ardeo (héron cendré) inkludante la alcionon, tuta malkovrinda mondeto.

Okazaĵoj :
Ekspozicio, vizito de la loko, marŝadoj, infana klubo merkrede, lernejaj agadoj, observado, tutjare laŭ petoj.

Informoj : Maison des Marais (Domo de la Marĉoj) : 02.98.56.62.20 - S.E.M. Fouesnant 02 98 56 11 12

Fouesnant : arbareto de Penfoulic, domo de la marĉoj (Fouesnant : bois de Penfoulic, maison des marais) (natura areo)

30-hektara enklavo akirita de C.E.L.

En la jaroj 1980, granda digo baranta la fundon de la ŝlimejo de Kabo Coz modifis la pejzaĝon de la arbareto.
La lageto de Penfoulic, antaŭ ĉio ripozejo por la birdoj, estas belega loko por la malkovro de la saleta medio.
Marbordaj kaj interpretaj padoj.

Natura intereso - videblaj specioj :
Arbareto tipa al niaj regionoj kun plimulto de tigfruktaj kverkoj kaj fagoj.
Sub la arboj, troviĝas ilekso, rusko (fragon), venusumbiliko (nombril de Vénus), rubio (garance voyageuse)... Kelkaj herbejoj paŝtataj de la ŝetlandaj poneoj, kie kreskas halofitaj plantoj kiel la salikornio (salicorne) aŭ la mara plantago (plantain maritime).
Multaj nestaj paseroj kaj pasantaj stilzobirdoj : malgranda egretardeo (aigrette-garzette), griza ardeo (héron cendré).

Okazaĵoj :
Ekspozicioj en somero, infana klubo merkrede, lernejaj agadoj kaj tutjara vizito.

Informoj : Commune de Fouesnant (vilaĝo)/Maison des Marais (Domo de la Marĉoj) : 02.98.56.20

Fouesnant : natura rezervejo de Saint-Nicolas des Glénan (Fouesnant : réserve naturelle de Saint-Nicolas des Glénan) (natura areo)

Unu el la plej malgrandaj naturaj rezervejoj en Francio, ĝi akceptas la solan stacion de la narciso de la Glenanoj (Narcisse des Gés) en la mondo.

Endemia specio floranta en Aprilo, la loko, kie ĝi kreskas estas videbla sed tutjare alire malpermesita.

Natura intereso - videblaj specioj :
Narciso de la Glenanoj (Narcisse des Glénan), endimiono (endymion) en Aprilo, nestaj birdoj kiel la pluvio (gravelot), sur la tajdoŝtonaj terkoloj kaj la plaĝo.

Okazaĵoj :
Marŝadoj organizataj de la S.E.P.N.B. kaj de la turisma oficejo marde de la 1a de Aprilo ĝis la 17a de Junio kaj de la 24a de Junio ĝis la 2a de Septembro kaj tutjare laŭ petoj.

Informoj : Maison des marais (Domo de la Marĉoj) : 02.98.56 62 20/OT: 02.98.56.00.93

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo