Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu lando okazis la plej impona universala kongreso de esperanto? 
     
Esperanta vorto por: fuĝi el militista servo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Plogoff, Cleden, kabo Sizun : la pinto de Raz, la pinto de Van, la golfeto de la Forpasintoj, natura aero

La fino de la kabo Sizun : sude, la Pinto de Raz kaj norde, la Pinto de Van, konsistigas veran batalkampon, inter maro kaj tero : tiuj grandiozaj klifoj, kulminantaj je 72 m, ŝirmas koloniojn de marbirdoj.

Tiuj du pintoj ĉirkaŭbrakas la Golfeton de la Forpasintoj, kie fragila tajdoŝtona terkolo apartigas la sablan stranon de la dunoj ŝirmantaj la malsekan zonon de la lageto de Laoual.

Laŭlonge de la marbordo, klifaj plantoj, malaltplanta erikejo, duna herbejo, heĝkamparo kaj paŝtejo konsistigas aron da koloroj kaj formoj. La protektata spaco estas nun restaŭrita.

Natura intereso - videblaj specioj :
norda fulmaro (fulmar boréal), arĝentmevo (goéland argenté), goéland marin (nigramantela mevo), goéland brun (flavkrura mevo), trifingra mevo (mouette tridactyle), ruĝbeka montkorvo (crave à bec rouge), roksaksikolo (traquet motteux).
Multaj specioj de migraj marbirdoj.

Okazaĵoj :
Ekspozicia spaco, multvidado ĉiutage de Aprilo ĝis la fino de Septembro - gvidado laŭ petoj kaj dum la lernejaj ferioj.

Informoj : syndicat mixte pour l'aménagement et la protection de la Pointe du Raz et du Cap Sizun (Kombinita sindikato por la aranĝo kaj la protektado de la pinto de Raz kaj la kabo Sizun) : 02.98.70.67.18

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo