Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof naskiĝis? 
     
Esperanta vorto por: vorteto 'la', gazeta teksto 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Kempero (artikolo de Josette Ducloyer)

Artikolo de Josette Ducloyer, aperinta en la revuo MONATO

En Francio, la nordokcidenta regiono Bretonio enhavas kvar administrajn departementojn, el kiuj Finistère.

La bretona urbo Quimper (Kemper en la bretona lingvo), 60 000 loĝantoj, estas la ĉefurbo de la departemento Finistère, kiu signifas fino de la tero. Ĝi estas ankaŭ la historia ĉefurbo de Cornouaille (Kornvalo), turisma duoninsulo kun belegaj strandoj, klifoj, fiŝhavenoj.

Laŭ la legendo,en la 5a jarcento post Kristo, la reĝo Gradlon, ĉefo de la Bretonoj elpelitaj el Anglio fare de la Saksonoj, enmigris en Ys, en la golfeton de Douarnenez (je 20 km de Quimper). Pro la malbona konduto de lia filino Dahut, mara ondego englutis la urbon Ys kaj la reĝo Gradlon rifuĝis ĉe la kunfluejo de du riveroj Odet kaj Steïr, kie li fondis la aktualan urbon. Kemper en la bretona lingvo signifas kunfluejo. Ankoraŭ hodiaŭ, sur sia ĉevalo li superas la urbon per statuo inter la du pintoj de la katedralo.

La urba murego estis konstruita en 1230 ĉirkaŭ la 15 hektaroj de la mezepoka urbo, kun dek turoj kaj ses fortikaj pordegoj. Malgraŭ incendioj kaj modernigoj, kiuj detruis parton de tiu fortikaĵo, oni povas admiri belegajn restaĵojn de la mezepoko : muregon, kaj ene de la urbo belegajn domojn el ligno kaj argilmasonaĵo, kun elstaraj korbeloj en ĉiu etaĝo. La plej malnovaj datiĝas de la 16a jarcento.

La plej impona monumento estas la gotika katedralo. Komencita en 1239, ĝi estis pligrandigita kaj belegita dum pli ol tri jarcentoj kaj la du elegantaj pintoj datiĝas nur de 1856. De antaŭ pluraj jaroj la ŝtata direkcio de la historiaj monumentoj renovigas ĝin, kaj la 11an de decembro 1999 okazis la solena inaŭguro de la renovigita katedralo, kun religia festego kaj koncertoj.

La malnova urbo estas piedira kaj oni povas trankvile malkovri la mallarĝajn stratojn, la mezepokajn domojn, kiel ekzemple tiun trinkejon, kiu jam mezepoke funkciis kiel trinkejo, kies fasado estas ornamita per amuzaj skulptaĵoj de homoj, mezepokaj klientoj.

La urbo kaj la regiono estas turismaj, kaj en la malnova urbo la vendejoj ofertas belegajn kaj luksajn memoraĵojn. La plej famaj estas fajencoj. Fakte, ekde la jaro 1690, fajencejoj fabrikas manpentritajn objektojn, kies dekoro estas agnoskita tra la tuta mondo.

La feriejo Bénodet, kun bela strando kaj plezurhaveno ĉe la elfluejo de la rivero Odet, situas 15 kilometrojn de Quimper. Tamen la maro alvenas ĝis la urbo Quimper, dank'al la tajdoj. Por turisto estas strange ekvidi, en la kerno de la urbo, la rivereton Odet, kiu dufoje en la tago fariĝas riverego.

Ĝis la 19a jarcento, Quimper estis havenurbo. Sed nun, la havenoj situas ĉe la marbordo : precipe pitoreskaj fiŝhavenoj, kie ĉiuposttagmeze je la 17a horo la koloraj fiŝŝipoj revenas kaj malŝarĝas fiŝaĵojn kaj krustacojn. Kompreneble, ankaŭ la plezurhavenoj estas multaj, ĉar loĝantoj kaj turistoj ŝategas velboate ekkoni laŭ la marbordo la strandojn, la klifojn, la havenetojn kaj la multajn insuletojn.

Ĉirkaŭ Quimper la pejzaĝo estas tre varia. Eĉ en loko, kiel ekzemple la vilaĝo Lesconil, situas en kelkaj centoj da metroj bela plaĝo, ankaŭ rokoj kies strangajn formojn donis la vento kaj la tajdo, kaj pitoreska fiŝhaveneto, kie ĉiuvespere estas spektaklo : reveno de la ŝipoj kaj vendado de la fiŝaĵoj en aŭkciejo. La duoninsuloj de Crozon kaj de Cap Sizun, ekstremaĵoj de Okcidenta Eŭropo, ofertas al vento siajn altajn klifojn.

Ne nur ĉe la marbordo, sed ankaŭ interne, oni povas admiri belaĵojn. Ekzemple la fama vilaĝo Locronan, kies ĉiuj domoj estis konstruitaj el granito en la 16a kaj 17a jarcentoj, situas nur je deko da kilometroj for de Quimper. Ĉirkaŭe vidindas multegaj kapeloj, skulptitaj kalvarioj, verdiĝantaj montetoj, serpentumantaj riveretoj...

Ĉiujare, la antaŭlastan semajnon de Julio, okazas en Quimper la Festivalo de Kornvalo. Dum tuta semajno, la turistoj povas konatiĝi kun la bretonaj tradicioj : muziko, dancoj, vivanta folkloro. Tage kaj vespere estas prezentataj dancoj, okazas koncertoj, kaj la lastan tagon, dimanĉon posttagmeze, laŭ la stratoj de la urbo paradas miloj da bretonoj, kun riĉaj folkloraj kostumoj, akompanataj de la tradiciaj muzikinstrumentoj : sakfluto, baszumilo...

Resume, Quimper estas vidinda restadejo, kie esperantistaj turistoj estas bonvenaj, ĉar en la urbo estas Esperanto-grupo, delegito de UEA kaj ano de la gastiga reto Pasporta Servo.

Josette Ducloyer

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo