Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu estis la unua direktoro de UEA? 
     
Esperanta vorto por: varpeco, komercaĵo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Trévignon, dunoj kaj lagetoj, natura areo

Je ses kilometroj de Concarneau, la duna terkolo kaj la lagetoj de Trévignon konsistigas 300-hektaran spacon.

Kelkaj maloftaj specioj en la regiono nestas sur la lagetoj, kiuj estas interesaj reproduktiĝaj lokoj.
La duno estas ankaŭ loĝata de aparta kaj fragila vegetalaro : duna levkojo (giroflée des dunes), mara brasiko (chou maritime), blua karduo (chardon bleu).
Grava nesta loko sur la lageto de Loc'h Coziou. Marborda pado.

Natura intereso - videblaj specioj :
La sabla terkolo de Trévignon estas loĝata de flaŭro tipa al la dunaj medioj, al kiuj la maro, la salo kaj la vento trudis malfacilajn kondiĉojn. Tiu loko estas favora al la riĉeco kaj al la diverseco de la birdoj. Ĉirkaŭ 150 specioj estas censitaj, el kiuj 75 nestaj : tufgrebo (grèbe huppé), fuliko (foulque), griza ardeo (héron cendré)...

Okazaĵoj :
Ĉiutagaj ekspozicioj de la 1a de Julio ĝis la 31a de Aŭgusto kaj tutjare laŭ petoj, vizito de la loko lunde kaj ĵaŭde en Aprilo kaj en somero, lernejaj agadoj tutjare, infana klubo sabate kaj taga marŝado marde de la 1a de Julio ĝis la 31a de Aŭgusto.

Informoj : Maison du Littoral (Domo de la marbordo) : 02.98.50.00.33

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo