Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam UEA translokiĝis de Londono al Roterdamo? 
     
Esperanta vorto por: sekvanto de doktrino 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Dol de Bretagne (asociita historia urbo)

religia metropolo de la duklando de Bretonio

Fiere staranta sur la malnova bordo de la golfo de Mont Saint-Michel, el kiu ĝi estas apartigita hodiaŭ de verdanta marĉo, la katedralo sufiĉas por resumi la sorton de la dola urbo.

Dol de Bretagne konservas unuarangan mezepokan heredaĵon, organizitan ĉirkaŭ ĉefa strato punktita de placoj kaj borderita de domoj kun porĉoj kaj pilieroj, laŭdataj de Stendhal kaj Victor Hugo.

Syndicat d'initiative (Turismoficejo)
Tel : 02 99 48 15 37

La katedraloskopo (Le Cathédraloscope)

 

Unika centro por malkovri la katedralojn en Eŭropo, la katedraloskopo invitas al kompreno de tiuj miljaraj monumentoj. La konstruaĵo : ties konstruteknikoj; la homoj : vivo, laboro, laborejo de la konstruistoj; la simbolsistemo : por legi kaj interpreti la monumenton; la scio : vitraloj kaj statuaro kvazaŭ grande malfermita libro.

Cathédraloscope - Place de la Cathédrale - 35120 DOL-DE-BRETAGNE
Tel. : 33 (0)2.99.48.35.30 - Faks. : 33 (0)2.99.48.13.53

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo