Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: varpeco, komercaĵo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Saint-Malo (arta kaj historia urbo) fiera kaj sendependa

Eble de Dinard, "Saint-Malo de l'Isle", kiel oni nomis ĝin malnovtempe, aperas al ni en sia plej granda majesteco, kun siaj altkamenaj hoteloj je krutaj tegmentoj, je granitaj fasadoj, kun sobra kaj impona arkitekturo.
Roka duoninsulo estranta la estuaron de la rivero Rance, ligita al la tero per simpla sablobendo - la sulko (le sillon) - dank'al tiu pozicio ĝi fariĝis natura bastiono, kiu sendube decidis pri destino farita el senĉesaj bataloj kaj fiera pretendo al sendependeco.

Office de tourisme (Turismoficejo)
Esplanade Saint-Vincent
35 400 Saint-Malo
Tel : 02 99 56 64 48


Internacia muzeo de la altmaraj hornkabuloj (Musée International du Long Cours Cap-Horniers)

 

Turo Solidor (Tour Solidor)

Muzeo pri maraj historio kaj tradicioj, faka pri la komercaj navigoj onborde de la grandaj velŝipoj laŭ la vojo de la Hornkabo sekve de la nederlandanoj kaj de la sanmaluanoj, kiuj preterpasis ĝin komence de la 18-a j.c. por la unua fojo.

Tour Solidor - Esplanade du Commandant Menguy - 35400 SAINT-MALO
Tel. : 33 (0)2.99.40.71.58 - Faks. : 33 (0)2 99.40.71.56
TTT : www.ville-saint-malo


Memorialo 39/45 (Mémorial 39/45)

 

Fuorto de la civito Alet (Fort de la Cité d'Alet)

En blokhaŭso de la "Atlantika Muro", vizita irado kun dokumentoj kaj memoraĵoj elvokas la dolorajn okazaĵojn de la dua mondmilito en la sanmalua regiono, kiu finiĝas per projekciado de filmo pri la batalo de Sanmaluo.

Mémorial 39/45 - Fort de la Cité d'Alet - Allée Gaston Buy - 35400 SAINT-MALO
Tel. : 33 (0)2.99.82.41.74 - Faks. : 33 (0)2.99.40.71.56
TTT : www.ville-saint-malo.fr


Historia muzeo (Musée d'Histoire)

 

Kastelo de Sanmaluo (Château de Saint-Malo)

La historia muzeo, situanta en la kastelo de Sanmaluo (alta ĉefturo kaj ĝenerala turo) rilatas al la urba historio kaj al ties grandaj homoj. Ĝi entenas ankaŭ sekcion pri regiona etnografio rilata al la granda fiŝkaptado en Novtero.

Musée d'Histoire - Château de St Malo - Esplanade Félicité Lamenais - 35400 SAINT-MALO
Tel. : 33 (0)2.99.40.71.57 - Faks. : 33 (0)2.99.40.71.56
TTT : www.ville-saint-malo.fr


Nobeldomo Muzeo de Jacques Cartier (Manoir Musée de Jacques Cartier)

 

La nobeldomo de Limoëlou estas la unika heredaĵo de Jacques Cartier, malkovrinto de Kanado en 1534. Tio estas ankaŭ unu el la maloftaj loĝejo en la mondo, de iu el la gravaj esploristoj de la eŭropa 16-a jarcento. Restaŭrita kaj aranĝita por montri la ĉiutagan vivon kaj la vojaĝojn de ties fama posedanto, tiu nobeldomo estas unika kaj kortuŝa atestaĵo nepre vizitinda.

Manoir Musée de St Malo - 35400 SAINT-MALO
Tel. : 33 (0)2.99.40.97.73 - Faks. : 33 (0)2.99.40.82.63
TTT : www.musee-jacques-cartier.com - E.mail : musee-jacques-cartier@wanadoo.fr


St-Malo : Ĵerzo (Jersey), Gernezejo (Guernesey), Britio (Grande-Bretagne)

  St-Malo : Condor Ferries (Kondoraj pramŝipoj)
St Malo/Ĵerzo kaj Gernezejo : pluraj deiroj ĉiutage per stabiligitaj gigantaj katamaranoj.
Eblecoj por tagaj, semajnfinaj aŭ etrestadaj ekskursoj.
St Malo/Poole kaj Weymouth : 2 deiroj ĉiutage de majo ĝis oktobro per pramŝipoj je granda rapideco.
Multaj eblecoj por loĝado en Britio.

Utilaj informoj : senpaga broŝuro je peto.

Adreso : Condor Ferries - Morvan Fils Voyages Agent Général - Gare maritime (mara stacidomo) de la Bourse et Terminal Ferry (pramŝipa terminalo) du Naye - BP 99 - 35412 ST MALO CEDEX
Tel. : 33 (0)2.99.200.300 - Faks. : 33 (0)2.99.56.39.27 kaj ŝiuj vojaĝagentejopj.


St-Malo : Emeraude Lines (Smeraldaj Linioj)

  Saint-Malo/Ĵerzo : 70 minutoj; Gernezejo rekte : 1h50.
Malkovru Ĵerzon, Gernezejon, Sarkon kun Emeraude Lines, franca kompanio kaj la unua mara transportisto inter la kontinento kaj la anglo-normandaj insuloj. Onborde de pramŝipoj stabiligitaj je granda rapideco, komforto, sendoganaj butikoj, trinkejo kaj video.
ISM-kode legitimita kompanio.

Utilaj informoj :

Multaj ĉiutagaj deiroj kun aŭ sen aŭto.
Senpaga broŝuro : 33 (0)2.23.180.180

Emeraude Lines - Pramŝipa terminalo de Naye kaj mara stacidomo de la Bourse - B.P 16 - 35401 SAINT-MALO CEDEX - Tel. : 33 (0)2.23.180.180 - Faks. : 33 (0)2.23.181.500 - TTT : http://emeraudelines.com - E.adreso : infos@emeraudelines.com


St-Malo : Emeraude Lines (Smeraldaj Linioj)

 

Marflankaj malkovroj en motorboato : malsama rigardo

Golfo de Saint-Malo, kabo Fréhel, Dinan per la rivero Rance, mara fiŝkaptado, marbuso St Malo/Dinard. Emeraude Lines invitas vin al miriĝo, 7 ekskursaj motorboatoj kondukos vin de plezuro al plezuro.
Ne forgesu preni vian fotilon aŭ videokameraon !

Utilaj informoj :

Saint-Malo 35400 - Gare maritime (Mara stacidomo) - Tel. : 33 (0)2.23.18.15.15 - Fax : 33 (0)2.23.18.15.10
Embarcadère (enŝipejo) cale de Dinan (sub la remparoj) -
Dinard 35800 - 27, avenue George V
Tel. : 33 (0)2.99.46.10.45 - Embarcadère (enŝipejo) Clair de Lune - Quai de la Rance 22100 Dinan - Tel. : 33 (0)2.96.39.18.04

TTT : http://emeraudelines.com E.mail : infos@emeraudelines.com


St-Malo : Etoile Marine Croisières (Stelo Mara Krozadoj)

 

Etoile Marine Croisières organizas seminariojn, promociojn, krozadojn, tendejojn por adoleskantoj, kuniĝon de grandaj velŝipoj, ktp. onborde de la tradiciaj velŝipoj "Etoile Molène", "Popoff" deirantaj de St-Malo kaj la ŝipo "Fleur de Mai" deiranta de "Bretagne Sud".

Utilaj informoj :

Akceptokapacito por tagaj eliroj : 15-28 personoj; semajnfinaj krozadoj : 10-20 personoj.

Adreso : Etoile Marine 6, avenue Louis Martin - 35400 ST-MALO - Tel. : 33 (0)2.99.40.48.72 - Faks. : 33 (0)2.99.40.41.83 - E.adreso : infos@etoile-marine.com - TTT : www .etoile-marine.com

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo