Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam UEA translokiĝis de Londono al Roterdamo? 
     
Esperanta vorto por: starigo, kreo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Insulo Belle-Île (Belle-Île)

Ĝi estas unu el la plej grandaj bretonaj insuloj kun kvar komunumoj : Le Palais, Sauzon, Locmaria kaj Bangor.

Pli ol 20 kilometrojn longa kaj ĉirkaŭ 10 kilometrojn larĝa, la insulo Belle-Île aspektas kiel roka altebenaĵo alta je 60 metroj, ĉirkaŭe tajlita kaj kun multaj valetoj.

Ekde la antikva periodo, la insulo estis haltejo inter la britaj insuloj kaj la hispana duoninsulo. En la 18-a jarcento, Karolo la 9-a donas ĝin al Alberto de Gondi, kiu ekkonstruigas fortikaĵon tiel kostan, ke lia familio revendas la insulon la sekvantan jarcenton al Nicolas Fouquet. Ĝi reeniras la reĝan bienaron post lia aresto laŭ ordono de Ludoviko la 14-a. En la 18-a jarcento, ĝi estas ludonita sinsekve al la Hindia Kompanio, al la impostistestro, antaŭ ol esti kaptita de la angla ŝiparo kaj redonita al Francio post du jaroj. En 1765, post la okazaĵoj rilataj al la franca Kanado, 58 ekzilitaj akadiaj familioj instaliĝis tie. Je la fino de la 19-a jarcento, la insulo entuziasmigas Monet, Sarah Bernhardt kaj multajn artistojn, antaŭindikante la allogon, kiun estigas nun Belle-Île al la feriantoj.

Hoh-Kastell

Aparte sovaĝa loko de erikejoj kaj klifoj batataj de la hulo.

Biotopo kun tre granda vegetala kaj besta riĉeco, la ornitologia rezervejo de Koh-Kastel, unu el la plej grandaj francaj kolonioj de flavkruraj mevoj (goéland brun) administrata de la S.E.P.N.B.

La ĉirkaŭaĵoj de la groto de l'Apothicaire estas aranĝitaj kaj protektataj de la Konserva administracio (Conservatoire).

Natura intereso - videblaj specioj :

Nigramantela mevo (goéland marin),  flavkrura mevo (goéland brun) kaj arĝentmevo (goéland argenté), tufkormorano (cormoran huppé), ruĝbeka montkorvo (crave à bec rouge), brunpinta eriko (bruyère vagabonde).

Okazaĵoj :

Gvidataj vizitoj ĉiutage escepte de lundo de la 1a de Julio ĝis la 31a de Aŭgusto.

Informoj : 02.98.49.07.18


Société Morbihannaise et Nantaise de Navigation (Morbihana kaj Nanta Naviga Kompanio)

Belle-île en Mer, Groix, Houat et Hoëdic, les îles du large en Morbihan (la insuloj marfore de Morbihan)

 

Ni proponas al vi kompletan elkutimiĝon kondukante vin tutjare al la insuloj marfore de Morbihan. Multaj deiroj ĉiutage por la insuloj Belle-Ile kaj Groix. Limigitaj deiroj dumvintre por Houat et Hoëdic.
La transiroj daŭras de 30 minutoj ĝis unu horo laŭ la celo kaj la uzata ŝipo.
Transporto de pasaĝeroj kaj de vehikloj escepte por Houat kaj Hoëdic (nur pasaĝeroj).
Vi konservos el la vizito de la insuloj la plej bonan memoraĵon de viaj ferioj kaj la deziron reveni.

Utilaj informoj :

Celoj :
- deirante de Quiberon : Belle-île en Mer - Tel. : 33 (0)2.97.31.80.01, Houat et Hoëdic - Tel. : 33 (0)2.97.50.06.90 ;
- deirante de Lorient : l'île de Groix - Tel. : 33 (0)2.97.64.77.64, et somere nur por Belle-île en Mer.

Adreso : Société Morbihannaise et Nantaise de Navigation - Quai Bonnelle - BP 1 - 56360 LE PALAIS
Tel. : 33 (0)2.97.31.80.01 - Faks. : 33 (0)2.97.31.56.81

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo