Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam la Universala Telegrafa Unio akceptis esperanton kiel klaran lingvon? 
     
Esperanta vorto por: fuĝi el militista servo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Coëtquidan : muzeo pri la memoraĵo de Saint-Cyr Coëtquidan

  Ĉe la pordoj de Bretonio, post Rennes kaj ĉe la rando de Brocéliande, la muzeo pri la memoraĵo situas en la koro de la preparlernejoj de Saint-Cyr Coëtquidan por la oficiroj de la franca terarmeo.
La muzeo pri la memoraĵo prezentas siajn kolektojn, kiuj priskribas la gloran pasintecon de la oficiroj kaj de ties lernejoj, ekde la fino de la Malnova Reĝimo ĝis nun.
Retrospektivo de la kostumoj de la oficiraspirantoj montras la evoluon de la uniformo, ekde la kadetoj-nobeloj de Ludoviko la 14-a ĝis nun.
La vizitanto povos vidi multajn proprajn objektojn, desegnaĵojn, aŭtentajn dokumentojn, armilojn, familiajn kostumojn kaj relikvojn.

Tiuj memoraĵoj estas tiuj de la lernejoj kaj de la homoj, kiuj eliris el ili en epokoj, kies rebriloj ili estas. Tiel De Gaulle, Lyautey, De Foucaud, Napoléon kaj aliaj humilaj aŭ famaj personoj estas menciitaj en tiu muzeo de la memoraĵo.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo