Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu verkis la libron 'Gerda malaperis'? 
     
Esperanta vorto por: dubranĉa ilo por desegni diskojn 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Hennebont : asociita historia urbo, river-mara urbo

Pli ol multaj aliaj bretonaj urboj, Hennebont distingiĝas pro la personeco de siaj emblemaj famuloj : la ermitoj Gunthiern kaj Caradec, Geoffroy, sia unua sinjoro, kiu estus insultinta la Dukon de Bretonio okaze de fidelula asembleo, aŭ ankaŭ Johana La Flamo, kiu venke rezistis al la sieĝado fare de la armeo de Karlo de Blois, dum la hereda milito.

Surpriza urbo estas Hennebont !
Aperinta komence de la XIa jarcento sur la dekstra bordo de la rivero Blavet, ĉirkaŭ fortikigita krutaĵo, "la malnova Hennebont", reganta la navigadon, kaj precipe, la vojon al la ponto aŭ la malnova ponto (Hennebont en la bretona lingvo).

Samtempe mara kaj rivera urbo, pro la rivero Blavet uzata kiel enirvojo en internan Bretonion, plie kanaligita dum la Imperio.
Ankaŭ kampara kaj laborista urbo, kiel atestas ĝia fama ĉevalbredejo, instalita en cistercia monaĥejo, aŭ ĝiaj malnovaj forĝejoj.

Office de tourisme (Turismoficejo)
Tel : 02 97 36 24 52

Hennebont : Nacia Ĉevalbredejo (Haras National)

  Spaco por la malkovro de la ĉevalo en Bretonio (Espace de découverte du cheval en Bretagne)
Kun la nova spaco de malkovro de la nacia ĉevalbredejo, malkovru la ĉiutagan vivon de la kompanio ĉevalbredejo kaj ties belegajn virĉevalojn !
La konstanta ekspozicio kaj ties kolekto da ĉevale tirataj aŭtoj, la ĉevalejoj, la forĝejo kaj la ĉevalferado, la honora selejo estas la elementoj de vizito riĉa je malkovroj kaj je emocioj por etuloj kaj altuloj.

Informoj kaj rezervado : 33 (0)2.97.89.40.30 (por grupoj)
TTT : http://www.sellor.com - E.adreso : sellor@wanadoo.fr

Aliro : Hennebont situas je 15km de Lorient - Per la RN 21 kaj RN 165


Hennebont : Muzeo de la turoj Broërec'h (Musée des Tours Broërec'h)

  La turoj Broërec'h (13-a jarcento), defenda konstruaĵo en la koro de la urbo, estas ekde la komenco de la jarcento, fariĝintaj muzeo.
Tra dek ĉambroj, vi malkovros la historion de la regiono de Hennebont, la meblaron, la kostumojn, la havenan vivon, la fajencojn, ktp.

Adreso : Les Tours Broërec'h - Rue de la Prison - 56700 HENNEBONT
Tel. : 33 (0)2.97.36.29.18

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo