Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kie okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: karteto kun adreso 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Josselin (karaktera urbeto)

Grava haltejo sur la vojo de la dukoj de Bretonio, Josselin aperas ĉe vojkurbo, alkroĉita flanke de monteto kun ĉe siaj piedoj , la impona kastelo de Rohan, nekaptebla fortikaĵo fiksita sur la roko, kies destino estas forte ligita al la vivo de la urbo.

En la Mezepoko, kamparano malkovras sub la veproj statuon de la Virgulino. La sinjoro de Porhoët decidas en la jaro 1000 la konstruadon de kapelo en tiu loko, kaj de kastelo, borde de la rivero Oust. Lia filo Josselin, donas sian nomon al la naskiĝanta urbo, sed liaj idoj forlasas la urbon por instaliĝi je kelkaj kilometroj, je la loko nomata Rohan (la roketo en la bretona lingvo).

Syndicat d'initiative (turismoficejo)
Place de la Congrégation
56 120 Josselin
Tel : 02 97 22 36 43

Josselin : kastelo (Château de Josselin)

 

Kun siaj tri majestaj turoj superantaj la valon de la rivero Oust kaj sia belega fasado je flamgotika stilo, la kastelo de Josselin ofertas rimarkindan atestaĵon de la feŭda kaj renesanca arkitekturoj. Interne de la kastelo ĉiam loĝata de la familio Rohan, vi povos admiri, en dekoro restaŭrita en la 19-a jarcento, plurajn belajn meblarojn de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, same kiel multajn pentraĵojn kaj familiajn memoraĵojn. Post la vizito de la kastelo, vi ne hezitos por viziti la muzeon de la pupoj ("Musée de Poupées"), kolekto de Rohan.
En privata muzeo aranĝita en la malnovaj ĉevalejoj de la kastelo estas videblaj la malnovaj pupoj de la fama kolekto de Rohan, kolekto komencita proksimume ekde 1880 de la praavino de la nunaj posedantoj. Temas pri escepta familia aro da pupoj, ludiloj kaj ludoj.

Ekspozicio 2000 : "Pupoj kaj ludiloj de Bretonio"

Adreso : Château de Josselin : service des visites (vizit-servo) - 56120 JOSSELIN
Tel. : 33 (0)2.97.22.36.45 - Faks. : 33 (0)2.97.75.68.16

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo