Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam UEA translokiĝis de Londono al Roterdamo? 
     
Esperanta vorto por: varpeco, komercaĵo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Pontivy : urbo, kastelo de Rohan (asociita historia urbo)

Alvokiĝo fariĝi ĉefurbo en la koro de Argoato

En la vera koro de Argoato, ĉe la limoj de la bretonlingva parto kaj de la galeza parto de Bretonio, de la malnovaj episkopejoj de Kornvalo kaj de Vannes, de la departementoj Morbihan kaj Côtes d'Armor, Pontivy ofte aperis kiel la loko de nova regiona ĉefurbo.

La urbo, kies origino estus ŝuldebla al Sankta Ivy, fakte elkreskis sur la loko de fortikaĵo, kiu regis la ponton, devigan pasejon. De tiu vilaĝego "castral" fortikigita en la 13-a jarcento, Pontivy konservis la kastelon, rekonstruitan en 1485 de Johano la 2-a de Rohan.

 

Por malkovri la urbon, sekvu la gvidanton !

Gvidataj vizitoj : kastelo de Rohan (15-a jarcento), mezepoka urbo, imperia urbo "Napoléonville", preĝejo sankta Joseph kaj ties nuntempaj vitraloj, preĝejo sankta Mériadec de Stival (16-a jarcento), kapeloj de La Houssaye (15-a ĝis 17-a jarcentoj) kaj sankta Tréphine (15-a ĝis 17-a jarcentoj), muelejo-muzeo de Récollets (historio de la akvo-, vento- kaj tajdo-muelejoj).

Adreso : Maison du tourisme - Tel. : 33 (0)2.97.25.04.10 - Faks. : 33 (0)2.97.27.87.09
Adreso : Moulin des Récollets - Tel. : 33 (0)2.97.75.04.83


Kastelo de Rohan (Château des Rohan)

 

Rekonstruita fine de la 15-a jarcento de la potenca familio Rohan, la kastelo Rohan (château des Rohan) estas bona ekzemplo de la milita arkitekturo de la fino de la Mezepoko.
En la galerioj de la kastelo, laŭlonge de la jaro, artaj ekspozicioj estas videblaj.

Adreso : Château des Rohan - 56300 PONTIVY
Tel. : 33 (0)2.97.25.12.93 ou 33 (0)2.97.25.00.33 - Faks. : 33 (0)2.97.27.87.09

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo