Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam la Universala Telegrafa Unio akceptis esperanton kiel klaran lingvon? 
     
Esperanta vorto por: nekredebla rakonto 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Port-Louis (asociita historia urbo), reĝa citadelo

Stranga sorto por tiu rifuĝejo ĉe la enfluejo de la rivero Blavet, fariĝinta dank'al la favoro de la reĝoj de Francio unuaranga haveno en la XVIIa jarcento kaj de la reĝino Marie-Amélie bana stacio fama en la XIXa jarcento !

Konata pro la escepta sekureco de sia loko, la urbo tiam nomata Blavet, faras, ekde la Mezepoko, komercon de salo kaj vino, fiŝoj kaj cerealoj. Sed tio estas ĝia strategia graveco rimarkata ekde la XVa jarcento de la Duko Francisko la IIa, ĉe la enirejo de grava komunikvojo, kiu enirigis ĝin en la historion.

Syndicat d'initiative (Turismoficejo)
Tel : 02 97 82 52 93

Port-Louis : Nacia Muzeo de la Ŝiparo kaj Muzeo de la Hindia Kompanio (Musée National de la Marine et
Musée de la Compagnie des Indes)

Citadelo de Port-Louis (Citadelle du Port-Louis)

  Fondita de la hispanoj en la epoko de la religiaj militoj, la citadelo de Port-Louis, estis pligrandigita, plifortikigita kaj finita de Ludoviko la 13-a inter 1616 et 1622. La fameco de la loko perdita en la fundo de Bretonio, alvenis kun la kreo de la Hindia Kompanio (Compagnie des Indes) de Colbert en 1664 kaj la disvolviĝo de la haveno kaj de la magazenoj de la Oriento, kiu fariĝos Lorient. Dank'al konvencio kun la urbo Lorient, la Muzeo de la Hindia Kompanio estas lokita en la citadelo.

Ĝi proksimas al la Muzeo de la Ŝiparo, kiu arigas en pluraj grandaj ĉambroj, maran muzeon, armilan muzeon kaj ŝipan muzeon.
La vela kaj rema savboato Philippes de Kerhallet, konstruita en 1897, estas unu el la plej rimarkindaj atestaĵoj de la kuraĝo de la marsavistoj.
La Muzeo de la Ŝiparo tie kreskigas ĉirkaŭ la ruinoj de Mauritius de la holanda VOC, konstantan ekspozicion pri la ŝipoj de la Hindia Kompanio.

Utilaj informoj :

Musée national de la Marine
- Citadelle de Port Louis - 56290 Port Louis
Tel. : 33(0)2.97.12.10.37 - Faks. 33(0)2.97.82.17.28

Musée de la Compagnie des Indes
Tel. : 33 (0)2.97.82.19.13

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo