Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu verkis la libron 'Gerda malaperis'? 
     
Esperanta vorto por: tajdo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

BRETAGNE-BREIZH-BRETONIO: Sarzeau : la marĉo de Duer - le marais du Duer, natura areo

Malnova saldona marĉo longtempe forlasita.

Tiu natura loko, akirita de la Departementa Konsilio en 1995, estas iompostiome restaŭrita ekde tiam profite al la akceptado de la birdoj kaj al la disvolvo de la flaŭra diverseco.
Ĝi estas vivesenca rifuĝejo por la aviflaŭno, kiam la tajdo kovras la ŝlimejon de la golfo.
Krome, la loko enhavas 4-hektaran arbareton libere alireblan.

Natura intereso - videblaj specioj :
Verdflugila kreko (sarcelle d'hiver) (1500), tufvanelo (vanneau huppé), blanka plataleo (spatule blanche), himantopo (échasse blanche), diversaj tringoj (chevalier) el kiuj la malhela tringo (chevalier arlequin), malgranda egretardeo (aigrette garzette), griza ardeo (héron cendré), ridmevo (mouette rieuse)...
Ĉeesto de la barboparuo (mésange à moustache) kaj ĉetio (bouscarle de Cetti).

Okazaĵoj :
Gvidataj vizitoj programitaj kaj laŭ petoj (por grupoj), lernejaj agadoj, libera aliro al du observejoj.

Informoj : Office de Tourisme (Turisma oficejo) de Sarzeau : 02.97.41.82.37


Sarzeau : Kastelo (Château) de Suscinio

 

Fortreso en la duoninsulo Rhuys-Morbihan
La kastelo de Suscinio, de la 13-a kaj 15-a jarcentoj, estis unu el la preferataj rezidejoj de la dukoj de Bretonio. La origina nobeldomo por la ĉasado fariĝis impona fortreso borde de la oceano. Nun restaŭrita, ĝi ŝirmas esceptan kolekton da mezepokaj pavimoj.
Heredaĵo unika en Eŭropo.

Château de Suscinio - 56370 SARZEAU
Tel. : 33 (0)2.97.41.91.91 - Faks. : 33 (0)2.97.41.75.01
TTT : http://www.golfe-du-morbihan.com

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo