Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo situas la sidejo de la asocio "Universala Esperanto-Asocio? 
     
Esperanta vorto por: asimilpretigo de nutraĵo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

DOCMIX, Bankoj de Elektronikaj Bildoj, artstato kaj merkatpostuloj en Eŭropo

Fako : elektronikaj bildoj
El Scienca Bukedo el Francio, Vol.1.
Fina raporto, Marto 1988
Komisiono de la Eŭropa Komunumo (KEK), Ĝenerala Direktorejo por Telekomunikoj, Informindustrioj kaj Novigo, DG XIII-B, Immeuble Jean Monnet, L-2920 Luxembourg
Tradukis Christian BERTIN kun afabla permeso de EEK

Résumé :
Cette étude comprend 273 pages. La traduction en espéranto ne comprend que le préambule et les conclusions du document original.
Cette étude met l'accent sur les facteurs qui retardent le développement des banques d'images électroniques et fait des propositions pour faire évoluer cette situation.

Resumo :
Tiu esplordokumento enhavas 273 paĝojn. La traduko en Esperanto entenas nur la antaŭparolon kaj la konkludojn de la origina dokumento.
Tiu esploro akcentas la faktorojn kiuj prokrastas la disvastiĝon de la elektronikaj bildobankoj kaj listigas proponojn por evoluigi tiun situacion.

Antaŭparolo

La KEK (Komisiono de la Eŭropa Komunumo) kuraĝigas la evoluigon de la informserva merkato en Eŭropo, kiu povas plibone respondi al la kreskantaj informbezonoj de la entreprenoj, de la esplororganizaĵoj kaj de la publika sektoro.

De 1975, la Komisiono daŭre studas kaj stimulas la uzon de novaj teknologioj en la informservoj.

Por ekzemplo, la datumreto EURONET estas bazita sur la pakkomuta datumreta teknologio, kiu poste fariĝis tutmonda normo.

La programo DIANE promociis la evoluigon kaj uzon de perlineaj datumbazoj, precipe per Komuna Komanda Lingvo aŭ aliaj uzkomfortaj interfacoj.

La programo DOCDEL de eksperimentoj en liverado de elektronikaj dokumentoj kaj en elektronika eldonado fakte studis la integrigon de pluraj teknologioj : optika memoradmedio, CAD/CAM teknikoj, marka lingvo por elektronikaj manuskriptoj, diĝita faksimila enmemorigo kaj transsendo, ktp.

Rimarkita interesiĝo al optikaj memoradmedioj ekestis en 1985 kun la lanĉo de CD-ROMaj projektoj kun kunfinancado far la Komisiono.

Tiu esploro prezentas unuan analizon de unu el la lastaj teknologioj kun potenciala intereso por la informserva merkato, t.e. la Bankoj de Elektronikaj Bildoj.

Tiuj bankoj ne nur enhavas bildojn, sed ankaŭ tekstojn, grafikaĵojn, datumojn, movfilmojn kaj sonojn. Iuj prototipoj kun escepta intereso jam ekzistas. La celo de tiu esploro estas analizi la kompleksan teknologian fonon de elektronikbildaj bankoj, esplori kaj emfazi la ekzistantajn aktorojn, produktojn kaj evoluantajn projektojn, kaj precizigi la postulojn de la potencialaj klientoj

La esploro finiĝas per rekomendoj por agado al la Komisiona Direktorejo por informmerkato, Luksemburgo, iuj inter ili jam estas realigitaj.

11. Konkludoj

11.1. Prokrastaj faktoroj.

La efektivigita analizo montris kelkajn prokrastajn faktorojn, kiuj estas sube listigitaj.

Ne estas facile ordigi ilin laŭ graveco, ĉar nek iliaj efektoj estas kvantigitaj, nek ilia interago estas bone komprenata.

  • Klientpostuloj estas tre heterogenaj, dum la oferto limiĝas al sistemoj dezajnitaj por klasikaj aplikacioj : dokumentarkivaj sistemoj estas tipa ekzemplo de tio.
  • Teknologia necerteco : daŭraj anoncoj de novaj avangardaj produktoj estigas komercan stagnadon.
  • La starigo kaj vivteno de bildobanko povas esti tre malfacila kaj tempokonsuma.
  • Ne ekzistas tre ĝeneralaj programaraj iloj (lingvoj, funkciigaj sistemoj, retrovaj metodoj) kiuj estas taŭgaj por dezajni aplikaciajn pakaĝojn en bildobankoj.
  • Demandaj metodoj estas ĝenerale tro kompleksaj.
  • Komercaj roloj difinitaj kiel "ligiloj" inter produktistoj kaj fin-uzantoj ne estas firme starigitaj kaj konataj sur la merkato.
    Tiuj roloj povus esti tenataj de solvoprovizaj kompanioj kapablaj kompreni la uzantbezonojn kaj arigi la necesan ekspertecon.
    Aliaj merkataj infrastrukturoj, kiaj, por ekzemplo, inform-provizaj kompanioj kiuj starigus kaj vivtenus larĝajn bildarkivejojn por publika uzo, nun mankas.
  • Inflacio de informoj en magazinoj, komercaj broŝuroj, raportoj estigas konfuzon, kiu kondukas al manko de informo.
  • Fabrikistoj faras hastajn anoncojn, produkta dokumentaro estas senkohera, kaj deklaracioj pri normkonformecoj, fakte, ne estas kontrolitaj.
  • Manko de normoj je logika nivelo : por ekzemplo normigitaj formatoj por bilda enmemorigo kaj transigo.
  • Manko de juro pri kopirajtoj pri bildoj kaj pri leĝa valideco de dokumentoj enmemorigitaj en optikaj memoroj.

11.2. Impresoj kaj kondutoj.

Analizo de la demandaroj (Demandoj 18, 20, 21 kaj 22) ŝajnas sugesti ke la komenca aro de aludoj pri merkataj tendencoj, prokrastaj faktoroj kaj taŭgaj agoj por forigi la barilojn ĉirkaŭ la disvolviĝo de la merkato estas oportunaj.

Je la fino de la esploro, estas eble montri al pluraj direktoj de la merkato, kiujn la aŭtoroj ripete notis en diversaj ĉirkaŭaĵoj kaj do kiuj klare montras la situacion.

Tiuj direktoj ne povas esti kvantigataj ĉar ili estas nur impresoj kiuj kreskis dum la esploro, kun kreskanta informiĝo pri ĉio rilata al bildobanka teknologio kaj merkato. Inter ili troviĝas :

  1. Tiuj eniĝintaj la merkaton ĝenerale kulpigas la aliajn pro la manko aŭ prokrasto de la evoluigoj.
    • La fabrikistoj de medioj diras ke normoj mankas.
    • La esploristoj diras ke nenio mankas escepte la arigistoj.
    • La uzantoj maltrankviliĝas pro teknologio.
    • La arigistoj diras ke la programaro mankas. Eble mankas kunlaboro, aŭ plicerte ekzistas ekscesa partigo de la kompetentecoj.
  2. La posedo de informo estas prave konsiderata kiel protektenda havaĵo; pro tio leĝa protektado estas esenca por la fabrikistoj de bildobankoj.
  3. La plurmedia komunikmetodo havas egan potencialon, sed la 'psikologiaj' teknikoj ne estas konataj. Estas vere ke nova komunikmaniero estos kreita sed ĝi ne dependos de aliaj informteknologiaj ekspertoj aŭ de inĝenieroj. Nova rimedo estas necesa, aŭ pli ĝuste pli da utiligo de interdisciplina scio.
  4. La merkato ne montros aparte rapidan kreskon en sektoroj kiuj estas tute novaj. Anstataŭe, estos multaj (profitdonaj) kazoj en kiuj aĵoj antaŭe faritaj per aliaj teknologioj estos faritaj per optika teknologio. Larĝa merkato jam estas antaŭvidebla sed ĝi ne estos revolucia. La merkato de la bildobankoj ja eniros ekspansian fazon.
  5. Distingo estas necesa inter komponentoj kaj sistemoj. Tiuj kiuj vendas kompletajn sistemojn vendas ilaron, programaron, datumojn kaj ankaŭ ion rilatan al sialanda labora kaj pensa maniero 'propra-varo'. Tiel, la oficaŭtomatiga sistemo vendata en Germanio ne estos la sama kiel tiu vendata en Italio. Fakte, por eniri la alilandajn merkatojn, entreprenkunoj ('joint-venture') kreiĝis. Japanio kaj Usono invados la merkatojn de la komponentoj, de la sistemoj aŭ de la ĝeneralcelaj programaroj, sed ne de la datumoj kaj de la landapartaj varoj.
  6. Nova komerca rolo devas naskiĝi : kompanioj aŭ firmaoj kapablaj provizi kompletajn solvojn, adaptitajn al la klientaj apartaj bezonoj. Aldone al provizo de teknika eksperteco, tiuj firmaoj devas koni la merkaton, por esti kapabla aĉeti kaj integrigi la plej taŭgajn kaj etkostajn komponentojn, kaj ili devas kapabli starigi specialigitan konaron sur plej diversaj kampoj por kapabli kompreni la klientan lingvon kaj provizi tute kontentigan solvon.

11.3 Rekomendoj

La KEK povas ludi gravan rolon en la aktivigo kaj la disvolviĝo de tiu rapide kreskanta merkato. Tamen, estos necese agi sur kvar niveloj :

  • informado
  • teknologio kaj normoj
  • esplorado kaj evoluigo
  • antaŭenpuŝo

1) INFORMADO

La eblaj direktoj de agado estas la sekvantaj :

  • Propago de informo per eldonoj rezervitaj al apartaj sektoroj por apartaj uzoj.
  • Organizado kaj/aŭ partopreno en konferencoj rilataj al sektoroj kie la uzo de elektronikbilaj bankoj estas antaŭvidebla en la estonteco.
  • Partopreno en ekspozicioj vizitataj de granda parto de la publiko, kun budoj por provizi informojn.
  • Organizado de kursoj por produktaj fin-uzantoj.
  • Organizado de kursoj por profesia trejnado en teknikoj de plurmediaj sistemoj.
  • Organizado de vojaĝantaj kaj konstantaj ekspozicioj en la ĉefaj industriaj urboj.
  • Starigo de bibliografia datumbanko pri tiu temo, por daŭre teni aktualaj informojn pri novaj produktoj, novaj aplikacioj, novaj provizistoj, ktp.
  • Eldono de monata bulteno pri novaĵoj, senpage disdonita al potencialaj uzantoj, fabrikistoj, kaj revendistoj, ktp por ebligi al la tiukampaj personoj teni sin daŭre informitaj.
  • Politika agado por enkonduki leĝojn en la Komunumo por antaŭenpuŝi komputilan literaturon en ĉiuj landoj.

2) NORMOJ KAJ TEKNOLOGIO

Aldone al la problemoj rilataj al la malabunda kono de produktoj kaj de ties ebla aplikado, estas ĝenerala heterogeneco ĉie en la sektoro kiu montras al neceso de regulado kaj reordigo.

  • Estas necese stimuli la estiĝon de normoj por portiloj je la fizika nivelo (t.e pri CD-ROM kaj pri portilregiloj). Niaopinie, ne eblos evoluigi unusolan tipon de medio en mallonga tempoperiodo. Plej verŝajne pluraj tipoj de portiloj pluekzistos, same kiel okazis por la magnetaj bendoj (haveblaj kun 800/1600/6250 bitoj je colo). Tamen, devus esti la tasko de la EEK rekomendi la uzon de limigita nombro, nur difinante la plurajn uzkampojn kaj, precipe, fiksante fizikajn dimensiojn kaj ĉion necesan por vera kongrueco de funkciigaj sistemoj sur unu kaj la sama portilo farita de pluraj firmaoj.
  • Komitatoj devus estis starigataj, aŭ ekzistantaj devus esti puŝataj, por konigi la problemon de integrigo inter bildobankoj de diversaj sistemoj. Devus estis eble starigi formaton por bilda transsendo, aŭ interfacon por eltiri bildon en universala formato el iu ajn sistemo (t.e io simila jam estas farita por la transsendo de telelegaj datumoj, kiuj, kvankam akiritaj per malsamaj sistemoj kaj traktataj per diversaj traktadmaŝinoj, estas dissendataj per magnetaj bendoj uzante komunan normon : SFFT = Norma Familia Formata Bendo)
  • Estas bezono por antaŭenpuŝi dokumentan kvaliton kaj por trudi kontrolojn al fabrikistoj kiuj kelkfoje asertas pri kongrueco kun aliaj sistemoj aŭ pri kapabloj kiuj ne respondas al la veraj produktaj karakterizoj en normalaj situacioj. Estus interese konsideri la kreon de kvalitokontrola asocio por kontroli tiujn aspektojn kaj protekti la klienton kiu, nun, povas nek defendi nek protekti sin.
  • Ekzistas problemoj pri leĝaj aspektoj kiuj varias de lando al lando (t.e en pluraj landoj, la leĝa valideco de dokumento en nepapera formo ne estas agnoskita). Politika agado estas petata por adapti la leĝojn al la novaj teknologioj.
  • Ekzistas gravaj problemoj de kopirajta malobeado, kaj informproduktantoj povus esti konsilataj kontraŭ la uzo de diĝitaj memoradmedioj pro la kopifacileco (t.e en la kazo de enciklopedio, estas necese garantii ke neleĝaj kopioj ne povas esti vendataj). Striktaj leĝoj pri kopirajta protektado estas do necesaj, kaj inspektistaro devus esti starigita en ĉiuj landoj. La problemo identas al tiu pri la protekto de la programaro, kvankam en iuj aspektoj, ĝi estas pli grava, ĉar la eldonisto havas alternativon en la elekto de la disvendaj rimedoj (ŝili ĉiam povas uzi paperan portilon) kaj do ne estas sen solvo.

3) ESPLORADO KAJ EVOLUIGO

Kvankam granda parto de la materialo necesa por kontentigi la multajn petojn jam ekzistas, ekzistas veraj breĉoj kiuj povas esti plenigitaj per taŭga financado de porokazaj projektoj.

  • La kreo de bibliotekoj kaj/aŭ lingvoj kaj/aŭ apartaj aŭtoraj sistemoj por bildadministrado (kiu eble iĝos normo por ĉiuj sistemoj kiel okazis por aliaj lingvoj kiaj Fortran, Basic, C, ktp).
  • Financaj stimuloj por aplikaciaj projektoj por demonstri la potencialon kaj efikecon de bildobankoj en apartaj sektoroj de aktiveco.
  • Antaŭenpuŝo de naciaj kaj internaciaj retoj, aparte larĝbendaj SIDR (ServIntegriga Diĝita Reto = ISDN).
  • Stimuloj por novaj etaj/mezaj kompanioj kiuj, je nacia nivelo, agas kiel ligiloj inter fabrikistoj kaj fin-uzantoj.
  • Financado de kost/profitaj analizoj en sektoro post sektoro.
  • Antaŭenpuŝo de investado en publikaj centrigitaj bildaj datumbankoj.
  • Antaŭenpuŝo kaj financado de etkostaj sistemoj (t.e en personaj komputiloj) rilataj al la kreo de ambaŭ programaro kaj ilaro (skeniloj, portilregiloj, bildotraktiloj, ktp.).

4) ANTAUENPUŜO

Supozante ke jam ekzistas signifikaj uzeblaj produktoj kaj ke baldaŭ ili rapide multiĝos, la EEK devus lanĉi kampajnon por kuraĝigi la uzon de tiuj sistemoj.

Ebla agado povus havi la sekvantajn formojn :

  • Senpaga disdono de sistemoj al uzantoj, kiuj kapablas evoluigi personigitajn versiojn, fari analizojn kaj esplori novajn aplikojn en apartaj sektoroj.
    Tiaj uzantoj estas troveblaj en universitatoj aŭ esploraj organizaĵoj, aŭ inter etaj kompanioj.
  • Antaŭenpuŝo en apartaj sektoroj (t.e hospitaloj) por informi potencialajn uzantojn pri la profitoj akireblaj de la novaj teknologioj, kaj eblaj demonstroj dum limigita periodo por montri iliajn kapablojn.
  • Starigo de sektoraj kaj nesektoraj bildobankoj por disdono al uzantoj, por kuraĝigi ilin al aĉeto de la ilaro kaj de la programaro necesaj al ilia administrado.

Terminaro

application package : aplikacia pakaĝo.
assembler : arigisto.
Common Command Language : Komuna Komanda Lingvo.
components and systems : komponentoj kaj sistemoj.
conformity to standard : normkonformeco.
database : datumbazo.
data network : datumreto.
digital facsimile storage : diĝita faksimila enmemorigo.
document archive system : dokumentarkiva sistemo.
electronic image bank : banko de elektronikaj bildoj.
end-user : finuzanto.
image processor : bildotraktilo.
information services : informservoj.
ISDN (Integrated Service Digital Network) : sidro (ServIntegriga Diĝita Reto).
join-venture : entreprenkuno.
markup language : marka lingvo.
online databases : perlineaj datumbazoj.
optical memories : optikaj memoroj.
optical storage media : optika memoradmedio.
operating system : funkciiga sistemo.
'own-ware' : 'propra-varo'.
packet-switched data network technology : pakkomuta datumreta teknologio.
personal computer : persona komputilo.
player (CD-ROM) : portilregilo.
query method : demanda metodo.
researcher : esploristo.
scanner : skenilo.
software tools : programaraj iloj.
standard applications : klasikaj aplikacioj.
userfriendly interfaces : uzkomfortaj interfacoj.
Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo