Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof naskiĝis? 
     
Esperanta vorto por: vorteto 'la', gazeta teksto 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Bertrand Du Guesclin (ĉ. 1320-1380), bretona konestablo de Francio

Aŭtoro: Christian Bertin (Septembro 2009)

Bertrand du Guesclin (Dugekleno) (aliaj nomoj: Claquin, Klesquin, Guescquin, Glayaquin, ktp.) bretono naskita en ĉirkaŭ 1320 (fakte inter 1311 kaj 1324) en la kastelo de Motte-Broons apud Dinan kaj mortinta en la 13-a de Julio 1380 antaŭ Châteauneuf-de-Randon, estis konestablo de Francio. Li estis militisto, lerta strategisto, fama pro sia forto, sia impetego, sia lerteco kaj sia militmetodo plena je ruzaĵoj kaj surprizoj. Li sciis nek legi nek skribi sed tiu bretona malalta nobelo fariĝis la estro de la francaj armeoj kontraŭ la angloj. Li forte kontribuis al la kreo de Francio, forpelante la anglojn de la provincoj: Normandio, Potevio, Gujeno, Sentonĝo kaj Aŭvernjo.

Bertrand estis la plej aĝa filo de Roberto la 2-a du Guesclin (ĉ. 1300-1353), senjoro de Motte-Broons kaj de ties edzino Jeanne (Johana) de Malesmains (mortinta en 1350), damo de Sens. Lia familio, la senjoroj de Broons, apartenis al la malalta bretona nobelaro.

Lia patrino, Johana de Malesmains, estis belega sinjorino kun inaj kvalitoj. Bertrand, lia unua filo, estis malbelega. Ŝi ne kapablis akcepti tion, sekve Bertrand estis konfidita al vartistino kaj revenis al la kastelo, nur kiam li estis 5-jara. Li estis ankoraŭ pli malbelega kaj sekve ŝia patrino definitive decidi forgesi lin. Ankaŭ lia patro ne ŝatis lin.

Tiel, kiam la du aliaj fratoj Vilhelmo kaj Olivero, sidis ĉe la familia tablo, Bertrand, la unuenaskito, restis en malhela angulo. La servantoj kondutis kiel la familianoj rilate al Bertrand sed li ribelis kaj facile pugne kaj piede rebatis. Tiel li kreskis kiel batalema kaj brutala knabo. Li neniam sciis legi kaj skribi.

Post plia kverelo inter Bertrand kaj liaj familianoj, iu religiulino, post rigardo al liaj manaj linioj, deklaris al lia patrino:

    - Damo! ne koleriĝu. Mi ĵuras antaŭ Dio kaj sur mia bapto, ke tiu filo superos siajn praulojn en gloro. Neniu egalos lin kaj li ricevos tiom da honoroj de la reĝo de Francio, ke oni priparolos lin ĝis Jeruzalemo.

En 1338 okaze de la geezdiĝo de Karolo de Blezo kaj de Johana de Pentievro, turniro sur la "Placo des Lices" en Rennes estis organizita. Bertrand ne rajtis partopreni, sed konvinkis kuzon pruntedoni al li ĉevalon, kirason kaj armilojn. Ne malkovrante sia nomon kaj originon, li provokis la aliajn kavalirojn kaj venkis ilinaŭulojn, antaŭ ol rifuzi batali kontraŭ sia patro, klinante sian lancon pro respekto je la batalmomento (surprizante la partoprenantaron). Li estis nur 17-jara (aŭ 23-jara laŭ la naskiĝdato 1314 indikita sur lia poŝtmarko de 1961).

La heredmilito de Bretonio (1341-1364)

Johano la 3-a, duko de Bretonio, mortis en la 30-a de Aprilo 1341 sen rekta heredanto. Pretendis al la duklando Johana de Pentievro, nevino de la duko (filino de lia frato Guy de unua geedziĝo) kaj Johano de Montfort, nevo de la duko (filo de lia frato Guy de dua geedziĝo). Johana de Pentievro edziniĝis al Karolo de Blezo, nevo de Filipo la 6-a, reĝo de Francio.

Kvankam li klare preferis sian nevinon, la duko ne oficiale indikis preferon. Tiam estis la fino de jarcenta paca periodo en Bretonio. Ekde tiam du partioj: Johano de Montfort kun la angloj kaj Johana de Pentievro kun la francoj batalis en Bretonio.

La bretonoj estis dividitaj. Por ekzemplo, nur du episkopejoj de Bretonio: Vannes kaj Kemper (el 9) apogis Johanon de Montfort, verŝajne pro la influo de la franca reĝo en ilia nomumo. La okcidenta kaj suda parto (la bretonlingva parto) subtenis Johanon de Montfort kun la helpo de la angloj escepte de Auray okupita de la francoj. La okcidenta kaj norda parto (franclingva parto) subtenis Johanan de Pentievro kun la helpo de la francoj escepte de Bécherel kaj Fougeray okupitaj de la angloj. Bertrand du Guesclin vivis en la franclingva parto.

Tuj Johano de Monfort konsideris sin kiel la dukon kaj kaptis Nantes, la bretonan ĉefurbon. Li alvokis la bretonajn nobelojn akcepti lin. Johana de Pentievro ne akceptis tion kaj petis helpon de la Filipo la 6-a, reĝo de Francio.

En Julio 1341, Johano de Montfort alvenis en Anglio por omaĝi pri la graflando de Richmond al reĝo de Anglio Edvardo la 3-a. Kompense de subteno de la reĝo por lia rajto je la duklando de Bretonio, li pretas omaĝi al li por Bretonio. Johano revenis al Bretonio.

En Septembro 1341, en Conflans, la reĝo de Francio kaj lia lorda kortego deklaris Karolon de Blezo kaj Johanan de Pentievro la plenrajtajn heredantojn de la duklando de Bretonio.

En Oktobro, franca armeo estrata de Karolo de Blezo kaptis Champtoceaux kaj eksieĝis Nantes.

En la 18-a de Novembro, pro timo de la konsekvencoj de la sieĝado, la loĝantoj liveris Johanon de Montfort al Karolo, kiu kondukigis lin al la prizono de Le Louvre en Parizo.

Johana de Montfort, la edzino de Johano, daŭrigis la batalon por la duklanda titolo. Ŝi, kun ŝia filo, rifuĝis al Hennebont, kie ŝi aktivege organizis la defendon de la urbo.

Printempe de 1342, la reĝo de Anglio, Edvardo la 3-a sendis armeon komandatan de Walter Manny. La ŝiparo, konsistanta el 120 ŝipoj kun 2000 soldatoj estrata de Amaury de Clisson kaj Walter Manny supreniris la riveron Blavet kaj aperis ĝustatempe por eviti la kapitulacon de Hennebont. Bertrand du Guesclin ne partoprenis en la sieĝo de Hennebont.

En Aŭgusto 1342, Vilhelmo de Bohun, konestablo de Anglio kun Roberto de Artois algrundiĝis en Brest, progresis tra Bretonio kaj kaptis Vannes.

En la 30-a de Septembro, Vilhelmo de Bohun venkis Karolon de Blezo en Morlaix.

Vannes estis rekaptita de la francoj fare de Olivero la 3-a de Clisson.

En Oktobro 1342, la reĝo de Anglio, Edvardo la 3-a, algrundiĝis en Brest, rekaptis Vannes kaj eksieĝis Rennes. Oni diras, ke Bertrand du Guesclin  rimarkigis sin per brava ago dum iu sieĝo de Vannes (ĉu vere li partoprenis?)

En Decembro 1342, Olivero la 3-a de Clisson, kritikita pro sia malsukceso defendi Vannes kontraŭ la angloj, aliĝis al la angla partio.

En Januaro 1343, Eduardo la 3-a, reĝo de Anglio kaj Filipo la 6-a, reĝo de Francio, estis en Bretonio kun siaj armeoj. Alvenis kardinaloj de la papo Klemento la 6-a por negoci la militpaŭzon de Malestroit, kiu daŭris ĝis 1346. Johana de Montfort iris al Anglio. Filipo la 6-a devis liberigi Johanon de Montfort, sed tion li ne faris.

En somero de 1343, Olivero la 3-a de Clisson, kiu ĉeestis turniron en franca teritorio estis arestita. La 2-a de Aŭgusto li estis senkapigita kun aliaj bretonaj kavaliroj, pro perfido. Lia kapo estis publike montrita en Nantes, kiel averton por ĉiuj.

En Marto 1344, por malfaciligi iradojn inter Brest kaj Vannes, Karolo de Blezo eksieĝis Quimper, kiu kapitulacis en la 1-a de Majo.

En Marto 1345, Johano de Montfort, malliberigita en 1341, sukcesis forfuĝi al Anglio por omaĝi pri Bretonio kaj revenis kun armeo estrata de la grafo de Northampton.

En Junio, Tomaso Dagworth, leŭtenanto de la grafo de Northampton, venkis Karolon de Blezo sur la erikejo de Cadoret apud Josselin.

En Julio, Johano de Montfort provis rekonkeri Quimper, sed la francoj sendis al Karolo de Blezo, pliajn taĉmentojn post kiam la angla reĝo ĉesigis sian militan kampanjon en Francio, kio devigis Johanon rifuĝi en Hennebont.

En la 16-a de Septembro 1345, Johano de Montfort mortis. Lia filo, Johano, 5-jara, estis agnoskita de la angloj kiel la duko de Bretonio.

En Decembro 1345, Tomaso Dagworth invadis Pentievron kaj kaptis La Roche-Derrien.

En la 9-a de Junio 1346, Tomaso Dagworth venkis Karolon de Blezo en St Pol de Léon.

En Aŭgusto 1346, la angloj venkegis la francojn de la reĝo Filipo la 6-a en Crécy.

Poste, en Junio 1347, Dagworth venkis la blezanojn en La Roche-Derrien. Karolo de Blezo estis kaptita kaj kondukita kiel prizonulo al Anglio. Bertrand du Guesclin partoprenis nek en la batalo de Crécy nek en la batalo de La Roche-Derrien..

En 1348, la nigra pesto plagis Bretonion sed ankaŭ okcidentan Eŭropon. Tiu epidemio mortigis kvaronon ĝis triono de la loĝantaro.


rajdostatuo de Bertrand du Guesclin en Dinan
Rajdostatuo de bertrand du Guesclin en Dinan (Bretonio)
(fonto: http://upload.wikimedia.org)


Blazono de Bertrand du Guesclin
Blazono de Bertrand du Guesclin
(fonto: http://upload.wikimedia.org)





En ĉ. 1350, Bertrand du Guesclin ruze kaptis la kastelon de Fougeray. La kastelo de Fougeray estis okupita de la angloj de Roberto Bemborough. Bertrand eksciis, ke Bemborough estis irinta por militi helpe al Tomaso de Dagworth ĉirkaŭ Auray. De kaptita servanto, li sciis ke Tomaso mendis lignon por la kastelo. Tiel Bertrand.kaj liaj kunuloj, vestitaj kiel hakistoj, alportis lignofaskojn al la kastelo, sed en ili estis kaŝitaj armoj. La levponto de la kastelo kliniĝis. Ili blokis la pordegon kaj atakis la kastelanojn, helpe de aliaj kunuloj, kiuj estis atendantaj proksime, kaŝe en la arbaro. La malfacila venko fine okazis dank'al la alveno de taĉmento de la armeo de Karolo de Blezo, kiu, informita de la eliro de Bemborough, alproksimiĝis por esplori la situacion.

Tie, en Grand-Fougeray, videblas turo nomita "du Guesclin" memore al lia atako.

En 1350, Jeanne (Johana) de Malesmains, la patrino de Bertrand, mortis, lasante testamenton, kiu estis plia vundo al Bertrand ĉar ŝi menciis ĉiujn siajn infanojn escepte de Bertrand al kiu ŝi pardonis nek sian malbelecon nek sian ribelvivon.

En tiu jaro, li aliĝis al la partio de Karolo de Blezo. Subtenante Karolon de Blezo, li militis dum pluraj jaroj en la arbaro de Paimpont kaj ĉirkaŭe. Li fariĝis tiu, kiun la angloj timis sub la kromnomo "La nigra dogo de Broceliando" (aliaj fontoj parolas pri la "aglo de Bretonio").

En 1350, mortis Filipo la 6-a, reĝo de Francio. La 26-an de Septembro, Johano la 2-a la Bona fariĝis reĝo de Francio.

En la 23-a de Marto 1351, okazis inter Ploërmel kaj Josselin, la batalo de la tridek en kiu 30 bretonoj estrataj de Johano de Beaumanoir batalis kontraŭ  20 angloj, 6 germanoj kaj 4 bretonoj estrataj de Bemborough sen alporti pacon. La angloj malvenkis kaj la angla kapitano Bemborough estis mortigita. Bertrand du Guesclin ne partoprenis en tiu batalo de la Tridek.

En 1353, Roberto du Guesclin, la patro de Bertrand mortis. Bertrand du Guesclin fariĝis senjoro de Broons.

En 1354, Bertrand du Guesclin defendis la kastelon de Montmuran kontraŭ atako de la anglo Hugh Calveley. En la 10-a de Aprilo 1354, Bertrand estis farita kavaliro fare de Arnoul d'Audrehem, marŝalo de Francio, post kiam li savis lin de embusko farita de Hugh Calveley. Poste iu siro du Guesclin (sed ĉu vere estis Bertrand du Guesclin ?) estis sendita kun aliaj nobeloj de Bretonio al Anglio kiel ostaĝoj por la provizora liberigo de Karolo de Blezo, kaptita en 1346.

En Poitiers en 1356, la Nigra Princo venkegis la francojn kaj kaptis Johanon la 2-an la Bonan, reĝon de Francio. Bertrand du Guesclin ne partoprenis en tiu batalo.

En la 3-a de Oktobro 1356, la angloj de la duko de Lankastro eksieĝis Rennon. Rennes estis defendata de Vilhelmo de Penhoët, kromnomita "Tors Boiteux" pro siaj kriplaj kruroj, kiu loĝis en la kastelo, helpata de Bertrand de Saint-Pern (baptopatro de Bertrand du Guesclin), komandanto en la urbo.

En Februaro 1357, ĉar la sieĝo de Rennes daŭris pli longe of antaŭvidite, la duko de Lankastro decidis eksieĝi Dinan, por ŝirmi sian armeon kontraŭ malantaŭajn gerilajn atakojn. Pro malsato de la loĝantoj, Thibaut de Rochefort, la kapitano de la urbo negocis 25-tagan militpaŭzon. Okaze de tiu militpaŭzo, la juna frato de Bertrand du Guesclin estis kaptita de Thomas de Canterbury. Ofendita, Bertrand du Guesclin elvokis lin al duelo. Bertrand venkis lin tamen sen finmortigi lin pro peto de la duko de Lankastro por hontigi lin.

Steleo de la batalo inter du Gueclin kaj Canterbury en Dinan

Steleo memoriganta la duelon inter Bertrand du Guesclin  kaj Thomas de Cantorbery en Dinan en 1357 (erare indikita 1359).
(fonto: http://fr.topic-topos.com)

Pentraĵo pri la batalo inter du Guesclin kaj Canterbury en Dinan
Pentraĵo de Arthus d'espagne (19-a jc) pri la duelo inter Bertrand du Guesclin  kaj Thomas de Cantorbery en Dinan en 1357.

(fonto: http://fr.topic-topos.com)





En la sieĝado de Rennes, okazis la fama epizodo de la porkoj. La duko de Lankastro, sciante ke la loĝantoj malsatis, promenigis pli ol 2000 porkoj antaŭ la muregoj de la urbo. La kapitano de Penhoët pendigis porkinon ĉe pordego kaj ĝiaj kriegoj allogis la porkojn, kiuj kure eniris la urbon antaŭ ol la angloj reagu.

Bertrand du Guesclin sukcesis ruze eniri la urbon kun ĉaroj plenaj je proviantoj. Li kredigis al la angloj ke temis pri alveno de germanaj dungitaj soldatoj. Li ankaŭ partoprenis en dueloj kontraŭ la angloj. Li rimarkiĝis en duelo kontraŭ la anglo Bramborc.

La sieĝo de Rennes ĉesis nur en Julio 1357 kiel rezulto de la militpaŭzo de Bordeaux inter angloj kaj francoj, post pago de 100000 eskudoj. Post tio li ekservis Francion.

En 1357 Bertrand du Guesclin komencis ricevi dumvivan pension de 200 pundoj, pro sia partopreno en la defendo de Rennes.

En la 13-a de Decembro 1357, li estis nomumita kapitano de Pontorson kun regeco de la garnizonoj de monteto Sankta-Mikaelo, Montagu kaj Sacey.

En Marto aŭ Aprilo 1358, Bertrand renkontis por la unua fojo la kronprincon Karolo en Provins por peti pagon de siaj soldatoj en Pontorson.

Ek al la servo de Francio (1358)

Laŭ aliaj fontoj, la kavaliro Alacres de Marès, de la prefektejo (fr. baillage) de Caux (Normandio ?) kavalirigis Bertrand du Guesclin en la kastelo de Montmuran (Bretonio) kaj nomumis lin kapitanon de Pontorson kaj de la monteto Sankta-Mikaelo laŭ rekomendo de Pierre de Villiers por la franca reĝo.

En la 18-a de Junio 1359, kape de granda armeo, la regento, estonta Karolo la 5-a, reĝo de Francio, alvenis por sieĝi la kastelon de Melun, ĉar ĝia okupo fare de Karolo de Navaro endanĝerigis la muelilojn de Corbeil, de kiuj dependis Parizo. La kastelo estis defendata de Jean du Sault, nomata "Bascon de Mareuil".

Post 6-monata sieĝo, la regento ordonis finan sturmon al kastelo sed la francoj post eniro en la fosaĵojn de la kastelo ne progresis en la konkero. Tiam Bertrand du Guesclin, rigardata de la regento, decidis mem ataki la kastelon, metante eskalegon kontraŭ la murego kaj suprenirante sub la mokoj kaj ridoj de la defendantoj, kiuj atendis lin ĉe la supro. Ili ĵetis sur lin ŝtonojn, lignopecegojn, bolantan oleon. Kiam li preskaŭ atingis la krenelojn, la Bascon de Mareuil mem, ŝutis sur lin, tutan barelon da ŝtonoj, kiuj rompis la eskalon kaj faligis Bertrand de pluraj metroj en la fosaĵon. Bertrand svenis sed kiam li elsveniĝis, li tuj reatakis la sieĝitojn, kiuj estis decidintaj atakan eliron. Lia forto kaj lia impetego kuraĝigis siajn sampartianojn, kiuj mortige batalis kaj devigis la kontraŭulojn retroiri por rapide rifuĝi en la kastelo.

La sekvantan tagon, la Blanka Reĝino, vidvino de Filipo la 6-a kapitulacis.

Ŝajnas ke la sieĝo de Melun estis la unua partopreno de Bertrand du Guesclin ekster Bretonio. Forta je nova gloro, Bertrand reiris al Bretonio sed la regento estis vere impresita per lia atako tute sola de la kastelo de Melun. Ĉu tiam li ricevis la kapitanecon de Pontorson pro sia heroaĵo?

En 1360, Bertrand du Guesclin fariĝis leŭtenanto de Normandio, Anĝevio kaj Majno kaj poste, ĝenerala kapitano por la regionoj inter la riveregoj Sejno kaj Luaro kaj ĉambelano de Francio.

La reĝo de Francio akceptas Bertrand du Guesclin

La reĝo de Francio Karolo la 5-a akceptas Bertrand-on du Guesclin

(fonto: http://www.lionsdeguerre.com)

Mapo de Francio post la traktato de Brétigny en 1360 En 1360, la traktato de Brétigny, apud Chartres, estis subskribita inter Edvardo la 3-a, reĝo de Anglio, kaj Johano la 2-a, la Bona, reĝo de Francio.

Tiam estis la kulmino de la okupo de Francio fare de la Angloj. Sekvis 9 jaroj sen gravaj militoj.

En 1361,  Blanche de Bourbon, edzino de Petro la 1-a, la Kruela, reĝo de Kastilio kaj bofratino de estonta Karolo la 5-a, reĝo de Francio, mortis en Medina Sidonia en suspektaj cirkonstancoj.

En 1361, Bertrand du Guesclin estis farita senjoro de la Roche-Tesson .

En 1363, Johano la 2-a, reĝo de Francio nomumis Bertrand du Guesclin ĝenerala kapitano de Normandio.

En vintro de 1363, Bertrand edziĝis en Vitré al Tiphaine Raguenel (mortinta en 1373), filino de Robin III Raguenel, senjoro de Châtel-Oger, heroo de la batalo de la Tridek kaj de Johana  de Dinan, vicgrafino de La Bellière.

En la 8-a de Aprilo 1364, la reĝo de Francio, Johano la 2-a la Bona mortis en Anglio kaj Karolo la 5-a fariĝis reĝo de Francio sed devis iri al Reims por sia kronado.

En la sama tago, Bertrand du Guesclin kaj la marŝalo Boucicaut kaptis Mantes per ruzaĵo. Ili ŝajnigis sin vitrikoltistojn, kaj tiel surprizis la defendantojn.

En la 11-a de Aprilo 1364, du Guesclin kaj Boucicaut sieĝis Melun, kiu rapide falis kaj poste kaptis Rollebois.

Batalo de Cocherel

Batalo de Cocherel en Majo 1364

(fonto: http://histoire-fr.com)

En la 16-a de Majo 1364, Bertrand venkis en la batalo de Cocherel (Eure) la armeon de Karolo la 2-a, reĝo de Navaro, bofrato de la reĝo de Francio.

En tiu tago, la angloj-navaranoj aŭdis la trumpetojn de du Guesclin, kiuj ŝajnigis retreton.

La Captal de Buch ne estis trompita de tiu ruzaĵo sed lia adjunkto Jean Jouel ne aŭskultis lin kaj decidis ataki.

Vidinte la navaranojn sur la ebenaĵo, Bertrand returnis sian armeon kaj kun la helpo de 200 kaŝitaj kavaliroj venkis la navaranojn.

La Captal de Buch estis kaptita.

La novaĵo de la venko atingis la reĝon de Francio en la 18-a de Majo survoje al Reims. Karolo la 5-a estis kronita, reĝo de Francio, en la 19-a de Majo.

Rekompence, Bertrand du Guesclin ricevis la duklandon de Longueville (Normandio) kaj fariĝis leŭtenanto por Normandio (laŭ alia fonto).

En la 27-a de Septembro 1364, Bertrand du Guesclin malvenkis en la batalo de Auray, en kiu Karolo de Blezo mortis. Bertrand estis kaptita de John Chandos, estro de la angla armeo, batalante por Johano de Montfort. Tio estis la fino de la bretona heredmilito. La reĝo de Francio pagis 100 000 pundojn kiel ostaĝmonon, tio estis gravega sumo en tiu tempo.


batalo de Auray en 1364
La batalo de Auray (Bretonio) en 1364 laŭ "Kroniko de Bertrand du Guesclin" de Cuvelier
(fonto: http://upload.wikimedia.org)

En 1364, Johano de Montfort sieĝis Dinan dum unu monato, kiu fine kapitulacis. Li konstruigis la ĉefturon.

En 1365, la traktato de Guérande estis subskribita, ĝi konfirmis la finon de la heredmilito por Bretonio kaj Johano de Montfort oficiale agnoskiĝis kiel duko de Bretonio.

Post la paco inter Anglio kaj Francio, multaj soldatoj estis maldungitaj kaj fariĝis rabistoj. Ili grupiĝis por pli facile rabi la kamparojn kaj urbojn. Oni nomis ilin la Grandaj Kompanioj. Karolo la 5-a, reĝo de Francio volis forigi ilin. Pro tio li petis Bertrand organizi krucmiliton kontraŭ la maŭroj de suda Hispanio helpe de la Grandaj Kompanioj. Li konvinkis ilin, ke granda profito atendis ilin en Hispanio.

En Septembro 1365, Bertrand kaj la Grandaj Kompanioj komencis moviĝi.

Bertrand kaj la marŝalo de Audrehem, preterpasante forprenis grandan sumon, benon kaj absolvon de la papo por la krucmilito.

En la 29-a de Novembro ili trairis Montpellier.

Bertrand kaj la marŝalo de Audrehem, Ludoviko de Châlon, Hugh Calveley kape de la Grandaj Kompanioj atingis Barcelonon kaj estis akceptitaj de Petro la 4-a, reĝo de Aragono.

En la 5-a de Majo 1366, Henriko de Trastamaro estis kronita Henriko la 2-a, reĝo de Kastilio en Burgos. Bertrand fariĝis duko de Trastamaro (kvankam la duklando apartenis al Petro la 4-a de Aragono). Henriko konvinkis Bertrand prokrasti sian krucmiliton por finkonkeri lian reĝlandon. Henriko kaj Bertrand antaŭiris ĝis Sevilo.

En la 3-a de Aprilo 1367, malgraŭ la konsiloj de du Guesclin kaj de la marŝalo, Henriko ekbatalis kontraŭ Petro kaj la princo Edvardo en Nájera. Bertrand estis la lasta por kapitulaci antaŭ la duko de Lankastro, John Chandos, la Captal de Buch kaj Olivero de Clisson. Li estis kaptita de la Nigra Princo malgraŭ mirindaj bravegaĵoj.

En la 17-a de Januaro 1368, Bertrand estis liberigita kontraŭ grava ostaĝmono, kiun li mem fiksis antaŭ la Nigra Princo je 100000 guldenoj. Tiu ostaĝmono estis pagita duone de Karlo la 5-a kaj duone de Henriko de Trastamare.

En la 7-a de Februaro 1368, Bertrand du Guesclin trapasis Montpelier survoje al Provenco por servi la dukon de Anĝevio. Bertrand kun la Grandaj Kompanioj prirabis Provencon ĝis Aix kaj Draguignan.

En la 1-a de Septembro 1368, Bertrand du Guesclin kaj la aliaj kapitanoj, kuj prirabis la bienojn de la papo, estis ekskomunikitaj.

En 1368, franciskanoj de la abatejo de Guingamp, kie estis entombigita Karolo de Blezo, komencis paroli pri mirakloj.

Karolo la 5-a, reĝo de Francio, ordonis al Bertrand reiri al Kastilio por helpi Henrikon.

Li venĝis sian malvenkon en Nájera per venko en la batalo de Montiel en 1369. Post tiu batalo Henriko mortigis Petron la Kruelan en duelo (aŭ en la batalo laŭ aliaj fontoj). Dugekleno restarigis Henrikon kiel reĝon kaj rekompence de sia agado en Hispanio, fariĝis duko de Molina.

Batalo de Montiel en 1368

Venko de Bertrand du Guesclin en la batalo de Montiel en 1369 (fonto: bnf)

En 1369, Karolo la 5-a petis la papon Urbanon la 5-an enketi pri la mirakloj ĉirkaŭ la tombo de Karolo de Blezo.

En 1370, la urbo Limoges estis ruinigita (detruita, bruligita) de la princo Edvardo, pro tio lia nomo: Nigra Princo. Post tiu prirabo de Limoges, Roberto de Fiennes, konestablo de Francio rezignis pri sia posteno.

Konestablo de Francio (1370)

Karolo la 5-a, pro nova militdeklaro inter Francio kaj Anglio, petis Bertrand du Guesclin reveni al Francio. En Majo 1370 li revenis al Francio.

En la 2-a de Oktobro 1370, Bertrand fariĝis konestablo fare de Karolo la 5-a. Lia ĉefa tasko estos la forpelo de la angloj. Kontraŭe al la kutimoj de la franca kavaliraro, li ne faris gravajn kampanjojn kun la tuta franca armeo, sed preferis metode rekonkeri tutajn provincojn, sieĝante kastelon post kastelo. Tiel li forpelis la anglojn de Normandio, de Gujeno, de Sentonĝo kaj de Potevio.

En 1370, la kastelo de Comper, posedaĵo de la Montfort en Bretonio estis sieĝata de Bertrand du Guesclin. Li estos rekonstruita en 1375 de Raoul de Montfort.

Bertrand du Guesclin venkis la anglojn de Robert Knollys en Pontvallain. Poste li rekonkeris la regionon de Baugé.

Plej ofte, la sieĝoj ne daŭris, ĉar la fino rapidis pro sukcesa atako aŭ pli ofte pro ruzaĵo. Por liberigi la urbon Niort de la angla okupo, li vestigis siajn soldatojn per anglaj uniformoj. Tiel la pordegoj malfermiĝis kaj la armeo de Dugekleno konkeris ĝin.

En la 6-a de Decembro, li eniris la urbon Saumur por ripozigi siajn soldatojn kaj honori la marŝalon Arnoul de Audrehen, kiu ĵus mortis en Saumur.

Komence de 1371, li reiris al Parizo, lasante trupon al Olivero de Clisson por daŭrigi la gerilon kontraŭ la angloj.

La 5-an de Septembro, Bertrand revenis al Saumur, post kiam li eksciis ke la angloj de Robert Knollys estis sieĝantaj Montcontour.

En 1373, Bertrand du Guesclin kun la duko de Burbono gvidis invadon de Ĵerzo defendata de William Asthorpe kaj Jean de St Martin. Li facile kaptis la kastelon de Grosnez Castle sed la kastelo de Gorey nun nomata Mont Orgueil rezistis. La francoj provis sensukcese subfosi la muregojn. Sed pro la limigitaj proviantoj la sieĝatoj negocis 2-monatan militpaŭzon, post kiu ili devis kapitulaci se neniu helpo venos. Angla ŝiparo alvenis antaŭ la fino de la militpaŭzo kaj tiel savis Ĵerzon.

La 21-an de Januaro 1374, li edziĝis en Rennes al Johana de Laval (mortinta post 1385), filino de Johano de Laval (mortinta en 1398) kaj de Isabeau de Tinténiac, kiu alportis al li la kastelon de Montsabert en Anĝevio kiel doton. 

En 1374, li batalis en La Réole.

En 1376, li ricevis la senjorlandon de Pontorson en Bretonio.

En 1378, Karolo la 5-a provis akapari Bretonion de la duko Johano la 4-a de Bretonio. Bertrand gvidis kampanjon kontraŭ Bretonio, kun sia kuzo Olivier de Mauny, standardporta kavaliro, senjoro de Lesnen kaj  pajro de Francio. Tiam bretonaj soldatoj, ĵaluzaj de la sendependeco de sia patrujo, dizertis la armeon de Dugekleno kaj la konestablo mem estis suspektita pro perfido. En 1379, indignita de tiu suspekto, li resendis al la reĝo sian spadon kaj volis reiri al Hispanio, flanke de Henriko de Trastamare, sed kvietigita de la reĝo, kiu konfesis sian eraron, li reiris al la sudo de Francio por ankoraŭ batali la anglojn, laŭ la ordono de la reĝo..

En 1380, gravaj maldungitaj soldataroj kaj angloj prirabis Aŭvernjon kaj sude la Centran Montaron. Bertrand estis en Meung sur Luaro en la 28-a de Majo, en Clermont la 10-an de Junio kaj la 19-an en Saint-Flour. La Saint-Flour-anoj, kiuj petis la reĝon de Francio por nenigi (aŭ forpeli) tiujn rabistojn, helpis lin per mono kaj soldatoj.

Châteauneuf-de-Randon estis unu el la multaj kasteloj de regionoj en la manoj de la angloj, kaj rifuĝejo de multaj rabistoj, kuj prirabis la regionon de Velay.

Li planis izoli la urbon de Carlat, ĉefan urbon de la Centra Montaro, kaptante la ĉirkaŭajn kastelojn. Li komencis per la liberigo de la kastelo de Ruines (proksime de Saint-Flour).  Li kaptis ankaŭ Chaliers post 6-taga sieĝo.

Poste li marŝis al Châteauneuf kaj verŝajne atingis ĝin fine de Junio. Li eksieĝis Châteauneuf-de-Randon (Gévaudan, Lozero). Post pluraj teruraj atakoj, la sieĝatoj promesis kapitulaci antaŭ la konestablo mem, se ili ne ricevas helpon en la sekvantaj 15 tagoj. Sed Dugekleno mortis en tiu periodo (pro disenterio, pro trotrinkado de malvarmega akvo post batalo sub plenvarmega suno) en la 13-a de Julio 1380 kaj la sieĝatestro venis post la militpaŭzo, deponi la ŝlosilojn de la loko sur lia ĉerko.

Dugekleno estis dezirinta ripozi en Bretonio post sia morto. Por plenumi lian deziron kaj ĉar la vojo estis longa kaj varmegis, oni decidis balzami lian korpon. Pro foresto de la reĝaj balzamistoj, oni senviscerigis kaj sencervigis lian korpon en la dominikana monaĥejo de Puy, kiu poste estis mergita en miksaĵon de vino kaj spicoj. Sed la rezulto ne estis kontentiga kaj post kelkaj tagoj, muŝnubo ŝvebis super la ĉaro kun lia korpo meze de la kunirantaro. Necesis boligi lian korpon (en la monaĥejo de Clermont-Ferrand) en kaldronego por apartigi la karnojn de la ostaro. Lia ostaro kaj koro pluiris al Bretonio ĝis kiam la reĝo Karolo la 5-a haltigis la kunirantaron en Le Mans. Li estis decidinta entombigi la ostaron de sia mortinta konestablo en la reĝa baziliko de Sankta-Denizo, apud Parizo, flanke de la reĝoj de Francio.

Viza²gho de Bertrand du Guesclin de la tomba kushostatuo
Vizaĝo de Bertrand du Guesclin (kuŝostatuo sur lia tombo en la baziliko Sankta-Denizo)
(fonto: http://home.eckerd.edu/~oberhot/)
Kushostatuo de Bertrand du Guesclin sur lia tombo

Kuŝostatuo sur lia tombo en la baziliko Sankta-Denizo (ĉirkaŭurbo de Parizo)
(fonto: http://home.eckerd.edu/~oberhot/)
tombo de Bertrand du Guesclin en la baziliko de Sankta-Denizo
La tombo de Bertrand du Guesclin en la baziliko de Sankta-Denizo apud Parizo
(fonto: http://upload.wikimedia.org)


Morto de Bertrand du Guesclin en Châteauneuf-du-Randon (Lozero) en la 13-a de Julio 1380
(Pentraĵo de Brenet Nicolas Guy)
(fonto: http://www.images-chapitre.com/)
Vizaĝo de Bertrand du Guesclin
Vizaĝo de Bertrand du Guesclin
(tro bela por esti vera)
(fonto: gazeto "Ouest-France")
Depono de la kastelaj shlosiloj sur la cherko de Bertrand du Guesclin
La angloj deponas la ŝlosilojn de la loko sur la ĉerko de Bertrand du Guesclin 
(fonto: http://upload.wikimedia.org)

Post sia vidviniĝo en 1380, lia edzino Johana de Laval reedziniĝis en la 28-a de Majo 1384 al Guy XII de Laval, siro de Laval.

Post  la morto de Bertrand, Olivier du Guesclin, lia frato, fariĝis grafo de Longueville. Li mortis en 1403.

Kie estas nun la korpo de Dugekleno?

  • Lia ostaro estis entombigita en la baziliko Sankta-Denizo apud Parizo sed lia tombo, same kiel tiuj de aliaj princoj kaj dignuloj, estis profanita en 1793 de la revoluciuloj
  • Liaj visceroj ankoraŭ estas en urno de la preĝejo Saint-Laurent en Le Puy
  • Liaj boligitaj karnoj estis en tombo en Montferrand, kiu estis profanita de la revoluciuloj.
  • Lia koro, kiu estis la sola parto, kiu atingis Bretonion kaj estis entombigita en la monaĥejo de la Jakobenoj en Dinan. En 1810 la tomba ŝtono kaj la urno entenanta la koron estis movitaj al la preĝejo Saint-Sauveur en Dinan, kie ili ankoraŭ estas.

En Chateauneuf-de-Randon (Lozero) en la loko nomata "L'Habitarelle", kie situis la bivako de Dugekleno, kie li mortis, estas cenotafo, kies kuŝostatuo similas al tiu de Le Puy.

Liaj titoloj

  • Senjoro de Broons en 1353, post la morto de lia patro.
  • Kapitano de Pontorson kaj de la monteto Sankta-Mikaelo en 1357, fare de Johano la 2-a la Bona, reĝo de Francio.
  • Duko de Longueville en Normandio, en 1364, fare de Karolo la 5-a, reĝo de Francio.
  • Reĝo de Grenado (?) fare de Henriko la 2-a de Trastamare, reĝo de Kastilio.
  • Duko de Molina en Hispanio, en 1369, fare de Henriko la 2-a de Trastamare, reĝo de Kastilio.
  • Konestablo de Francio, en 1370, fare de Karolo la 5-a, reĝo de Francio.
  • Senjoro de Pontorson en Normandio, en 1376, fare de Karolo la 5-a, reĝo de Francio.

Liaj posteuloj

Se ne estas infanoj de siaj geedziĝoj, tamen li  havis du infanojn kun Dona de Soria, damo de la kortego de Johana de Kastilio:

  • Olivier du Guesclin (naskita en ĉ 1366), kiu estos la praavo de la markizoj de Fuentès,

  • Bertrand Torreux du Guesclin.

Tria infano estas konata, de alia virino:

  • Michel du Guesclin.

Oni konas du kuzojn de Bertrand du Guesclin::

  • Olivier de Mauny : Ĝenerala kapitano de Normandio, ĉambelano de Karolo la 5-a de Francio, senjoro de Lesnen kaj pajro de Francio.

  • Olivier du Guesclin : senjoro de Vauruzé, partizano de Karolo de Blezo.

Aliaj informoj

En Bretonio, Bertrand du Guesclin estas konsiderata kiel perfidulo. Oni riproĉas al li la komandon de la armeo de la reĝo de Francio, kiu atakis tiun de la duko de Bretonio, tiam sendependa. Pro tio lia statuo, kiu staris sur la aŭtostrado antaŭ la urbo Broons estis makulita kaj fine esti forigita.


Poŝtmarko pri Bertrand du Guesclin
 publika vendo en la 18-a de Novembro 1968
Gravuristo: Albert Decaris
unuataga stampo en la 16-a de Novembro en Châteauneuf-de-Randon.
poŝtmarko pri la morto de Bertrand du Guesclin
Morto de Bertrand du Guesclin en 1380 en Châteauneuf-de-Randon.
(fonto: http://www.Chaquel.com)
Poŝtmarko pri Bertrand du Guesclin
publika vendo en la 22-a de Majo
<>1961
Gravuristo: Jean Pheulpin
unuataga stampo en la 20-a de Majo en Broons.


Poŝtmarko pri Bertrand du Guesclin, grava homo

Bertrand du Guesclin kaj sceno de la batalo de Cocherel en 1364
(fonto: http://plug59.free.fr)



Balado pri la forpaso  de Bertrand Du Guesclin  de Eustache Deschamps (ĉ.1345  - ĉ.1405)

  • Estoc d'honneur et arbre de vaillance,
  • Cœur de lion épris de hardement,
  • La fleur des preux et la gloire de France,
  • Victorieuux et hardi combattant,
  • Sage en vos faits et bien entreprenant,
    Souverain homme de guerre,
  • Vainqueur de gens et conquéreur de terre,
  • Le plus vaillant qui onques fut en vie,
  • Chacun pour vous doit noir vêtir et querre :
  • Pleurez, pleurez, fleur de chevalerie.
  •  
  • O Bretagne, pleure ton espérance,
  • Normandie, fais son enterrement,
  • Guyenne aussi, et Auvergne or t'avance,
  • Et Languedoc, quier lui son monument.
  • Picardie, Champagne et Occident
    Doivent pour pleurer aquerre
  • Tragédiens, Aréthusa requerre
  • Qui en eaue fut par pleur convertie,
  • Afin qu'à tous de sa mort le cœur serre :
  • Pleurez, pleurez, fleur de chevalerie.
  •  
  • Hé! gens d'armes, ayez en remembrance
  • Votre père - vous étiez ses enfants -
  • Le bon Bertrand, qui tant eut de puissane,
  • Qui vous aimait si amoureusement;
  • Guesclin priait : priez dévotement
    Qu'il puist paradis conquerre;
  • Qui deuil n'en fait et qui ne prie, il erre,
  • Car du monde est la lumière faillie :
  • De tout honneur était la droite serre :
  • Pleurez, pleurez, fleur de chevalerie.
  • Referencoj:

    [1] Bertrand du Guesclin en Vikipedio:  http://fr.wikipedia.org/wiki/Bertrand_du_Guesclin
    [2] Fotoj el Vikimedio: http://upload.wikimedia.org/wikipedia/
    [3] Foto de la kuŝostatuo de Bertrand du Guesclin en la bazilikio Sankta-Denizo el la e-loĝejo: http://home.eckerd.edu/~oberhot/
    [4] Pentraĵo de la morto de Bertrand du Guesclin el: http://www.images-chapitre.com/
    [5] Foto de la turo du Guesclin en Grand-Fougeray: http://www.chateauxmedievaux.com/fougeray.php
    [6] Foto de la kacepto de Bertrand du Guesclin fare de Karolo la 5-a, la reĝo de Francio: http://www.lionsdeguerre.com/images/ressources-medievales/du-guesclin-medieval.jpg
    [7] Foto de la steleo pri la batalo en Dinan de Bertrand du Guesclin: http://fr.topic-topos.com/image/bd/stele-du-combat-de-du-guesclin-dinan.jpg
    [8] Foto de Bertrand du Guesclin el gazeto Ouest-France
    [9] Poŝtmarko pri la morto de du Guesclin el: www.chaquel.com/Chaquel_info/Activities.html
    [10] Chroniques, Livre I, Chapitre CCCLVI, Jehan Froissart
    [11]Chronique de Cuvellier, en vers, publiée par Charrière, 1845.
    Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo