Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu lando Zamenhof naskiĝis? 
     
Esperanta vorto por: fuĝi el militista servo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Eŭropo kaj kosmo-esplorado

El Scienca Bukedo el Francio, Vol.3.
Kompilis kaj tradukis Robert Marais

Résumé :
L'Europe cherche l'indépendance dans tous les domaines. Un des moyens consiste à pousser les scientifiques, les industriels, les économistes, les politiques à la conquête du cosmos, et ainsi avancer dans la connaissance des sciences les plus pointues et, en même temps, commencer à utiliser toutes les applications possibles.

ARIANE 5 va succéder aux précédentes versions d'Ariane. Plus ambitieux est le projet HERMES, la navette spatiale européenne habitée. Encore plus audacieux est le programme COLOMBUS. Tout ceci exige des milliards de francs français, des années, une énorme patience, une persévérance à toute épreuve. Cela nécessite des coordinations techniques et linguistiques sans compromis ou à-peu-près. Faire travailler en commun des milliers de personnes de plus d'une dizaine de nationalités et de langues différentes n'est pas une petite affaire. Mais les résultats sont là.

Resumo :
Eŭropo serĉas sendependecon sur ĉiuj vivo-kampoj. Unu el la uzitaj rimedoj estas antaŭenpuŝi la sciencistojn, la industriistojn, la ekonomikistojn, la politikistojn al la kosmo-konkero, kaj tiel antaŭeniri en la kono de la plej subtilaj kaj specialaj sciencoj; kaj, samtempe, ekuzi ĉiujn eblajn aplikaĵojn.

ARIANE 5 postvenos la antaŭajn Ariane-variantojn. Pli ambicia estas la projekto HERMES, enloĝata spaciala naveto. Ankoraŭ pli aŭdaca estas la programo COLOMBUS. Ĉio tio postulas miliardojn da francaj frankoj, jarojn, egan paciencon, necedan persistemon. Necesas teknikaj kaj lingvaj kunordigadoj senkompromisaj kaj proksimumaĵoj estas netolereblaj. Laborigi kune milojn da homoj de pli ol deko da malsamaj naciecoj kaj lingvoj ne estas malgranda afero. Sed la rezultoj ekzistas.

Proksimuma prononcado de kelkaj francaj vortoj :

Ni uzis la Esperantajn literojn kaj signojn de la Internacia Fonetika Asocio sub formo por ni skribebla. La indiko de la proksimuma prononco estas inter du malsamaj krampoj.

(Vidu le "Petit Larousse Illustré" aŭ dulingvajn vortarojn).

  • IFA /skribo) franca vorto /prononco)
  • [y] /y) user /yze)
  • [u] /y) huile /yil')
  • [a] kaj [a] /a) aŭ /a) dans /da) aŭ /da)
  • [ ] /") aŭ /o) compte /k"t') aŭ /kot')
  • [ ] kaj [o ] / ) aŭ /e) import / por) aŭ /epor)
  • [e] kaj [ ] /e) éphémère /efemer')
  • [ ] /ë) premier /prëmje)
  • [o] kaj [o ] /o ) aŭ /o ) feu /fo ) aŭ /fo)
  • [w] /ŭ) aŭ /w) quoi /kwa) aŭ /kŭa)

Ekzemploj : ARIANE /arjan'), COLOMBUS /kol"bys), PROTON /prot"), VULCAIN /vylken), TITAN /titan).

Kelkaj memorigaĵoj.

Kvankam la nocioj "spaco", "kosmo", "universo", "mondo" ofte kunfandiĝas kaj intermiksiĝas en niaj mensoj (ĉar en iuj sencoj ili estas sinonimaj, en iuj aliaj sencoj ili tute malsamsignifas), oni havas tute klarajn informojn pri ili.

Ekzemple oni scias ke pro oksigena manko, homo neprotektita mortus je 8000-metra alteco, je alteco de 19 000 m, la homa sango bolus. Jam super 40 000 m estas nesufiĉe da aero por bruligi ion, sed ekde 45 000 m la homa korpo estus forbruligita de la sunaj radioj. Mallumo estas totala je 150 000 m kaj malpleneco estas preskaŭ totala je ĉirkaŭ 150 000-200 000 m.

Raketo sateliĝas sur teran orbiton kiam, fine de la ago de la puŝiloj, ĝi atingas, je alteco de 200 000 m, la rapidon de 7 900 ĝis 11 180 m en sekundo.

Unuaj paŝoj.

Kiam kelkaj homoj, Germanoj, Aŭstroj kaj Francoj, lanĉis el Sardinsulo la pripensitan en Britio raketon SKYLAB -mallongigo de Sky Laboratory, t.e. la laboratorio de la ĉielo - la 6-an de julio 1964, estis malfacile konjekti, kiel evoluos la nova spaciala industrio. La Sardan eksperimenton preparis la tiam tute juna ESRO*. Poste tiu asocio kunfandiĝis kun ELDO* kaj tiel naskiĝis ESA*. Aliĝis - laŭ alfabeta ordo por ĉagreni neniun - la sekvantaj landoj : Aŭstrio, Britio, Danio, Francio, Germanio (FRG), Italio, Nederlando, Norvegio, Svedio, Svisio. Asociiĝis Finnlando kaj kooperas en iuj programoj Kanado.

En 1990 ESA dungos 1900 personojn. Ĝi ne celas anstataŭi la ekzistantajn scienc-serĉajn centrojn. Ĝi kunordigas iliajn laborojn por fabrikigi la raketojn kaj satelitojn en malsamnaciaj uzinoj. Plie ĝi responsas pri la raketlanĉoj kaj kolektas la rezultajn informojn.

La kotizoj por la sciencaj serĉoj estas devigaj kaj proporcias al la riĉecoj de la partoprenantaj landoj. Plie, estas nedevigaj kotizoj por partoprenoj en iuj programoj. La partopreno de lando en tiuj programoj estas kalkulataj laŭ libervola kotizo de tiu lando.

La sidejo de ESA estas en Parizo (Francio). La ĉefa teknika centro ESTEC* sidas en Noordwijk (Nederlando). La operacia centro ESOC* loĝas en Darmstad (Germanio) kaj la organismo ESRIN situas en Romo (Italio). Ĉiu scias ke la ESA-lanĉejo estas en Kourou /kuru) en franca Gvajano (Guyane française). Por sekve observi la satelitojn kaj rikolti informojn, ESA mastrumas la tutmondan surteran reton ESTRACK*.

Estas for la raketo EUROPA de la 1960-aj jaroj, kiu neniam sukcesis surorbitigi ion. Forgesitaj la malsukcesoj de 1979, 1980à

Konkurenco.

ESA fieras pri la raketoj ARIANE /arjan'). La sukceso konkretiĝas per mendo de 50 ekzempleroj de ARIANE 4 al ARIANESPACE /arjanespas'), la firmao, kiu vendas la servojn de la raketo. Tio kostos 18 milionojn da francaj frankoj. La programo koncernas 120 entreprenojn en 11 landoj kaj 8000 dungitojn. ESA celas serie fabriki la raketojn por pli malgrandigi la kostojn, kaj sekve de tio, resti la ĉefa satelit-lanĉanto. Nun, la duono de la lanĉitaj satelitoj estas surorbigitaj de la raketoj ARIANE.

Post la akcidento de CHALLENGER /ĉalinĝo r) en 1986, multaj kostegaj satelitoj restis surtere; oni diris "surtere gluitaj". Profitis de la situacio ARIANESPACE - filia firmao de CNES* /knes). Sed Usono retrovis sian memfidon dank'al la spaciala naveto DISCOVERY /diskovëri) de la NASA*.

Ne nur NASA okupiĝas pri la kosmo en Usono. Tri aliaj entreprenoj fabrikas lanĉilojn por neloĝataj satelitoj : la firmaoj MARTIN MARIETTA, Mc DONNEL DOUGLAS kaj GENERAL DYNAMICS. Iliaj produktoj nomiĝas : TITAN*, DELTA kaj ATLAS-CENTAUR*.

La Ĉinoj proponas la servojn de sia lanĉilo LONGA MARSHO. Ili postulas de la lanĉil-uzanto inter 20 kaj 25 milionojn da usonaj dolaroj. Tio estas la duono de la Eŭropa postulo. Ili jam finpreparis tri lanĉejojn. Sed ili ankoraŭ ne estas tre multe spertaj; kaj verŝajne pasos kelkaj jaroj antaŭ ol ĝiaj klientoj estos al ili vere konfidemaj.

La Japanoj estas pli timindaj, sed ne tute pretaj. Ilia raketo nomiĝas H2; ĝi estos vere efika post kelkaj jaroj.

La Sovetoj estas tre aktivaj. De post la mezo de la 1970-aj jaroj, ili lanĉis preskaŭ du raketojn semajne. En 1987 ili faris 96 el la 111 tutmondaj sukcesintaj lanĉoj dum Usono kaj Eŭropo renkontis malsukcesojn. De jam la jaro 1965 ili uzas siajn raketojn PROTON. Ilia raketo ENERGIA estas tute nova. Sovetio kreis specialigitan agentejon GLAV-COSMOS por surmerkatigi la lanĉojn de la raketoj PROTON.

ARIANE 4.

El tio oni povas konjekti ke ARIANE 4 havas brilan estonton. Ĝi kapablas kunporti 4200 kg kaj samfoje surorbitigi 1, 2 aŭ 3 satelitojn. Kompare TITAN 3 de Marietta povas kunporti 5600 kg kaj DELTA 2 de Mc Donnell Douglas kunportas nur 1800 kg.

ARIANESPACE kapablus lanĉi inter 210 kaj 275 satelitojn antaŭ la jaro 2000. Sed pro multaj kialoj, teknikaj, komercaj, politikaj, verŝajne ĝi surobitigos nur inter 150 kaj 190 satelitojn.

Du etaĝoj, la unua kaj la tria, de ARIANE 4 estas fabrikataj en Francio. Ili entenas tre multe povajn motorojn kaj vastajn rezervujojn. Dum la 205-sekunda antaŭenpuŝo, la unua etaĝo bruligas po 1000 kg da likva brulaĵo en sekundo kaj vaporigas 8000 kg da akvo por malvarmigi la gasojn, kiuj "nutras" la turbinon. La tria etaĝo, preskaŭ 10 m alta entenas 10 000 kg da brulaĵo ERGOL*. La dua etaĝo, fabrikata de M.B.B.ERNO en Federacia Germanio, estas 12 m alta kaj malplena ĝi pezas 3600 kg. La Svisa firmao CONTRAVES fabrikas la raketan supraĵon, kiu ŝirmas la satelitojn. Tiu "kufo" konsistas el du partoj faritaj el aluminia alojo kovrita de karbonfibroj. Ĝi malfermiĝas por liberigi la satelito(j)n.

La plej gravaj problemoj rilatas al la kriogenaj motoroj. Pro iliaj maltaŭgaj funkciadoj, du malsukcesoj jam okazis. Ili laboras en tre malbonaj kondiĉoj en la spaciala vakuo je 100-kilometra alteco, kaj la vibradoj de la raketo dum la ekflugo jam "suferigis" ilin. Surtere oni testas la motorojn en simulaj "skatolegoj", en kiuj oni, malfacile, provas reprodukti tiujn malbonajn kondiĉojn. Oni atribuis 1 miliardon da FRF por funde esplori la problemojn. Kunlaboras 7 firmaoj sub la ordonado de la Franca firmao SEP*. Ili estas : la francaj SNECMA (Sté d'Etudes et de Construction de Moteurs d'Avions, t.e.. nacia firmao por la esploroj kaj fabrikado de aviadilaj motoroj), L'AIR LIQUIDE /ler likid), BERTIN, MBB, ONERA* kaj CEN (Centre d'Etudes Nucléaires, t.e. nuklea esplora centro), kies sidejo estas en la franca urbo Grenoblo.

SEP ĵus ricevis mendon de 50 ARIANE 4 - raketoj por la valoro de 5700 milionoj da FRF. Ĝi liveros ĉiujare 9 motorojn por la triaj raketetaĝoj, kaj ĉirkaŭ 70 motorojn VIKING por la unuaj kaj duaj etaĝoj.

De ARIANE 4 estas 3 variantoj, kiujn oni uzas depende de la nombro de la orbitigotaj satelitoj.

SEP ekipiĝis per la plej modernaj il-maŝinoj : iuj motoreroj devas esti 1/100 mm precizaj.

Por ŝirmi, dum ilia fabrikado, la elektronikajn ekipaĵojn, komputorojn, etkomputorojn, la firmao MATRA-ESPACE konstruis "blankan kameron"* je 1300 kv.m. La produktaĵoj devas esti tre precizaj sed bedaŭrinde ili restos tre facile difekteblaj. Iliaj funkciadoj daŭras mallong-tempe, sed ili, dum tiu tempo, devas resti ne pridubeblaj, tute fidindaj.

Oni protektas ilin per vera "kokono", kiun de nun fabrikas MATRA ESPACE kaj la hispana firmao CASA, el komponitaj* materioj pli malpezaj ol aluminio. La kokono nomata ekipkesto* havas 4-metran diametron kaj estaskiel eble malpeza, samkiel estas la tuta raket-lanĉilo, kiu kapablas surorbitigi pli kaj pli kompleksajn kaj pezajn satelitojn.

La malsukcesinta raketo EUROPA estis vere babel-tura teknika muntaĵo; kaj verŝajne tio estas la ĉefa kialo de la malsukceso. Tamen oni sukcesas laborigi kune la industriojn de malsamlingvaj landoj malgraŭ ĉiuj specoj de problemoj kunordigaj, teknikaj, lingvaj, ktp. Estas ĉirkaŭ 8000 homoj en 11 landoj, kiuj partoprenas la fabrikadon de ARIANE.

Post la sukcesoj de la raketoj ARIANE, de la telekomunikaj satelitoj, de SPOT*, de METEOSAT, Eŭropo aŭdacas pluen antaŭiri. Por la lasta fojo ARIANE 3, la 11-an de julio 1989 ĉielen foriris el la lanĉejo Kourou.

La 9-an de aŭgusto 1989, ARIANE 4 kunportis du satelitojn. La unua estas la telekomunika TV-SAT2, la alia estas HIPPARCOS*, kiu faros, se ĉio glate daŭros, reliefan kaj movan "mapon" de la steloj por ĉiuj astronomoj en la tuta mondo. Ĝi kapablus vidi kaj foti etan flamon en Nov-Jorko (Usono) el Parizo (Francio). HIPPARCOS sidos sur senmova (laŭ vido de terano) orbito 36 000 km alta. Ĝi donos 200 miliardojn da informoj - 2 000 miliardojn da bitoj - dum sia vivo (du kaj duono da jaroj). Ilia ekzamenado daŭros ĝis en 1995. La projekto pri HIPPARCOS, 3 m alta, 2,5 m larĝa, 1140 kg peza, estis akceptita de ESA en 1980 kaj MATRA (Francio) kaj AERITALIA (Italio) realigis ĝin (1).

Sed Eŭropo estas ankoraŭ pli aŭdaca kaj ambicia : ĝi volas ĉeesti la 21-jarcentan rendevuon de la spaciala tekniko. Ĝi uzos tri rimedojn : ARIANE 5, la spaciala aviadilo HERMES (usono surorbitigis sateliton nomitan Hermes en 1976), la programo COLOMBUS - loĝataj spacialaj veturiloj, kiujn oni nomas modjuloj*. Iuj el tiuj modjuloj kuniĝos kun la estonta permanenta* orbita stacio, proponita de Usono al la aliaj landoj. Tiu internacia stacio estos kvazaŭ puzlo.

Jam de preskaŭ du jaroj ESA en Hago (Nederlando) finpreparis tiun panoplion, kaj taksas ke tio kostos 80 miliardojn da FRF de nun ĝis la jaro 2000. Ĝi opinias ke, de nun ĝis la venontaj 20 jaroj, la spaciala aktiveco dungos 100 000 homojn en Eŭropo.

ARIANE 5.

Ĝis nun, la kvar variantoj de ARIANE prezentis sveltajn, elegantajn, longe altajn siluetojn, kun iliaj malsamaj etaĝoj, unu sur la alia. Kontraŭe ARIANE 5 similos ŝtipo-fasketon. Oni tiam parolas pri etaĝoj, ne pro la lokoj de la kunigitaj raketpartoj, sed pro la ordo de iliaj funkciadoj.

Meze estas la ĉefa etaĝo, kiu bruligos 25 000 kg da likva hidrogeno en 130 000 kg da oksigeno; ĝia diametro : 5,4 m, ĝia alteco 30 m; dum ĝia ekflugo ĝi pezos 170 000 kg; ĝi funkcios dum iom pli ol 10 minutoj.

Ambaŭflanke de la ĉefa etaĝo estas du potencaj iom malpli dikaj raketoj; ĉiu el ili havas 3-m diametron, kaj altas 30 m kiel la ĉefa etaĝo; ili samtempe funkcios dum ĉirkaŭ 2 minutoj.

La satelitoj kaj la helpaj motoroj estos ĉe la supro de la ĉefa etaĝo.

La kriogena* motoro VULCAIN* devos esti preskaŭ 100% fidinda.

Por orbitigi la telekomunikajn satelitojn, la kosto de la operacio estos de 30 ĝis 35% malpli alta ol tiu per ARIANE 4. Por pli malgrandigi ankoraŭ pli la kostojn, oni devos atendi la TAV* - transatmosferaj veturiloj - Oni antaŭvidas, ke la TAVoj uzos la ĉirkaŭantan aeron anstataŭ la kutime enŝipigitan oksigenon dum la unuaj partoj de iliaj vojaĝoj. Oni esperas, ke ili orbitigos satelitojn je kosto 100-oble malpli granda ol tiu de la plej modernaj raketoj.

La specialistoj opinias ke ARIANE 5 ekdeĵoros en 1995 kaj dum 15 jaroj. Ĝi estos la "ĉiofara servistino" (fe "la bonne à tout faire"). La prezo de tiu sendependeco estos 25 miliardoj da FRF.

HERMES

Ĝi celas spacialigi homojn. La kvazaŭ-feina alluniĝo, fare de la Usona NASA, pruvis ke la loĝataj vojaĝoj, kun iliaj kompleksaj mastrumproblemoj, multe helpas solvi la pli "prozajn" ordinarajn sed kaprompajn surterajn spit-vetojn en sciencoj kaj industrioj.

La antaŭaj balistikaj spacialaj veturiloj VOSTOK, MERCURY, GEMINI, APOLLO, SOYOUZ estis ĉiuj malfacile rehaveblaj kaj ne reuzeblaj. Eŭropo post Usono kaj Sovetunio, provas krei vere spacialan aviadilon, kiu eĉ ne bezonos esti lanĉita per raketego. Ĝia kosto amortiziĝos danka'al pluraj misioj. La nunaj navetoj, la Usona kaj la Soveta BOURANE (Neĝo-tempesto) kapablas kunporti plurajn dekojn da tunoj da materialo (30 000, 40 000 kg ?) La Eŭropa spaciala naveto HERMES estos pli modesta : longa 15 m, tutlarĝa 10 m, peza 21 000 kg, 3 enloĝantoj, kunportebleco 3 000 kg. Por ĝi oni bezonos 30 miliardojn da FRF kaj renkontos multajn malfacilaĵojn. La unuaj flugoj estas antaŭviditaj por la jaro 1998. Raketo ARIANE 5 lanĉos ĝin, kaj povos ankaŭ esti uzata samtempe por lanĉi kelkajn satelitojn.

La Soveta naveto BOURANE iom similas HERMES, ĉar ankaŭ ĝi estas fiksita sur la flankon de la raketego ENERGIA, kiun la sovetianoj povos uzi sendepende de la naveto.

COLOMBUS*

Malgraŭ ĉiuj plibonigoj, neniam roboto komplete anstataŭos homon. Tial oni bezonas kaj verŝajne ankoraŭ longtempe bezonos homojn en la kosmo. ESA efektivigas tri-eran programon :

  1. APM* (aerprema modjulo).
  2. MTFF* (aŭtonoma vizitebla modjulo).
  3. PFF* (polusa platformo).

Oni antaŭvidas 23 milardojn da FRF por la tuta elspezo.

APM estos iom pli longa ol 12 m, ĝia diametro 4 m, ĝi estos tro peza por esti lanĉita de ARIANE 5. Lanĉos ĝin verŝajne Usono. Ĝi adaptiĝos al la internacia permanenta giganta orbita stacio IPS* proponita de Usono. En la modjulo APM, astronaŭtoj povos senĝene labori sen iliaj teraj jakoj, veŝtoj aŭ trikotaĵoj, sed en sengraviteco, kiu povas kelkfoje ĝeni sed aliafoje povas helpi. Tiel ili faros multajn sciencajn kaj teknikajn eksperimentojn.

La modjulon MTFF povos lanĉi Ariane 5 ĝis 350 000metra alteco. Poste la naveto Hermès vizitos la modjulon dufoje jare. La astronaŭtoj restos kiel eble plej mallongtempe en MTFF, nur por kolekti la rezultojn de la eksperimentoj de la neloĝata modjulo, kaj por nevole influi la medion; vivulo ĉiam movas kaj kunportas kaj semas malpuraĵojn.

Ĉiun kvinan jaron MTFF adaptiĝos kun la grandega IPS* por esti funde ekzamenata. Tuj kiam ĝi estos en taŭga stato, ĝi rapidege foriros for de la IPS ĉar la lumoj de la stacio multe ĝenus la MTFFon.

La polusa platformo PFF ŝvebos ĉirkaŭ la Tero flugante super la du terpolusoj sed ŝanĝante sian vojon por vidi la tutan globegon. Ĝi observos la atmosferon, la oceanojn, la vulkanojn ktp. Ĝi avantaĝe anstataŭos la nunajn satelitojn SPOT kaj METEOSAT.

La elementojn de la programo COLOMBUS oni komencos lanĉi en la spacon en 1997 aŭ 1998.

Postskribaĵo :

Kiel sciate nun, HIPPARCOS malsukcesis. Oni ne sukcesis funkciigi el Tero ĝian pulvor-motoron. Tiu 1140-kg satelito disponis je 30 tagoj por "eksidi" sur sia geostaranta* orbito. Ĝi devis prepari la funkciadon de la granda spaciala teleskopo HUBBLE. Tiun lastan oni surorbitigos pere de la Usona naveto ATLANTIS komence de la jaro 1990. HIPPARCOS kapablus mezuri la grandon de golf-globo situanta sur la "Empire Building" en Novjorko observante de la Eiffel-turo en Parizo. Ĝia vidkapableco estas 0,002 angula sekundo. La homa vidkapableco estas 1-angula sekundo.

Sed verŝajne HIPPARCOS ne konsumiĝos en la Tera atmosfero, kiel oni unue timis; sed de la 200-km perigeo, ĝi altiĝos verŝajne ĝis 300 km. La ĉefa risko estas ke ĝiaj sunaj generatoroj difektiĝos pro la radiadoj, kiujn ĝi renkontos inter 900 kaj 1500 km. Oni konjektas, ke ĝi vivos dum 6 monatoj ĝis du jaroj.

Dank'al la spaciala naveto, oni riparis 3 satelitojn (ĉiu naveta misio kostas 300 miliojn da Usonaj dolaroj), sed necesas tute esceptaj kondiĉoj kaj por HIPPARCOS, tion oni ne pripensas. Ĝi kostis ĉirkaŭ 2 500 milionojn da francaj frankoj, do tre proksimume 350 milionojn da Usonaj dolaroj.

Mallongigoj kaj propraj nomoj

APM : adaptebla aerpremita modjulo.
ARIANE /arjan') = ARIADNA. Duondiino, kiu donis fadenon al sia amanto TEZEO por ke li facile eliru el la Labirinto, post kiam li mortigis la monstron Minotaŭro.
ATLAS = ATLASO. Giganto portanta la ĉielon.
CENTAURE /sƒntor') = CENTAURO. Vivulo kun ĉevalkorpo kaj homa busto.
CNES : Centre National d'Etudes Spatiales. (= nacia centro de spacialaj esploroj).
COLOMBUS : latina nomo de Kristoforo Kolumbo.
ELDO : Eŭropa raket-konstrua kaj lanĉa organizo.
ESA : Eŭropa spaciala agentejo.
ESO : Eŭropa spaciala organizo.
ESRIN : Eŭropa spaciala ..?..
ESRO : Eŭropa spaciala serĉa organizo.
ESTEC : Eŭropa spaciala tekniko.
ESTRACK : Eŭropa spaciala paŝosigno.
fe : franc-lingve.
FRF : Francaj Frankoj.
HIPPARCOS : el la angla : Hight Precision Paralax COllecting Satellite. Tiu nomo ankaŭ memorigas nin pri astronomo el la Greka insulo Rodio. En la jaro 120 a.K, li esploris la stelojn kaj mezuris la lunan paralakson kaj dedukte kalkulis la distancon inter luno kaj tero. Oni uzas tiun nomon por internacia satelito lanĉita de Kourou /kuru) en Franca Gvajano la 9-an de aŭgusto 1989. (Propono : Hiparkoso).
HERMES /ermes) = HERMESO. Greka dio identigita kun la Romia dio Merkuro.
IPS : Internacia permanenta stacio.
ISO : Infrared Space Observatory (= infraruĝa spaciala observatorio).
MTFF : vizitebla aŭtonoma modjulo.
NASA : National Aeronautic and Space Administration (= nacia aeronaŭtika kaj spaciala administracio).
ONERA : Office National d'Etudes et de Recherches Aérospatiales (= nacia oficejo por esploroj kaj serĉoj aerospacialaj).
PFF : polusa platformo.
PROTON : protono. Pozitiva nukleono.
SEP : Société Européenne de Propulsion (= Eŭropa firmao pri propulso).
SNIAS : Société Nationale des Industries Aérospatiales (= nacia firmao de aerospacialaj industrioj).
SPOT : Système Probatoire d'Observation Terrestre (= prova sistemo por observado de Tero).
TAV : TransAtmospheric Vehicules (= transatmosfera veturilo).
TITANS /titƒ) = TITANOJ. Estuloj kiuj estris la mondon antaŭ la dioj.
VULCAIN /vylkˆ) = VULKANO. Romia dio de la fajro kaj de la forĝado.

Glosaro

apogeo : parolante pri astro aŭ satelito : orbita punkto kiu situas plej malproksime de la Tero (fe : apogée) (Vd; perigeo).
blanka kamero : (fe "chambre blanche"). Pure interne nemakulita kamero.
ekipkesto : (fe : caisse à équipement).
ergolo : brulaĵo kaj bruligaĵo, kiu povas anstataŭi kaj hidrogenon kaj oksigenon kaj konsistiganta parton de propergolo (fe : ergol).
geostaranta : kvalifikas satelitojn, kies orbito kongruas kun la Tera ekvatoro, vojiras kun angula rapideco egala al la Tera rotacio. Pro tio ili ŝajnas senmovaj por surekvatora observanto. Ilia alteco estas proksimume 35 800 km (fe : géostationnaire) (propono de la redaktoro : tersekva).
kriogena motoro : motoro, kiu povas funkcii en malvarmego.
komponita materio : (fe "matériau composite") materio aŭ materialo artefarita el pluraj materioj, kies miksiĝo donas pli altan kvaliton ol tiuj de la apartaj materioj.
modjulo : 1) parto de aparta sistemo à 2) sendependa parto de programara sistemo, kiu plenumas difinitan taskon (PIV suplemento).
naveto : ir-reira veturilo.
perigeo : parolante pri astro aŭ satelito : orbita punkto kiu situas plej proksime al la Tero (fe : périgée).
permanenta : daŭranta sen interrompo kaj ŝanĝiĝo (PIV).
platformo : relative plata konstruaĵo sur kiu oni aldonas instalaĵojn por ekspluati ion. Ekzemple : olea surmara platformo por eltiri benzinon aŭ gason el la grundo.
propergolo : substanco aŭ miksaĵo de substancoj (ergoloj) povanta liberigi grandan kvanton de energio kaj de varmegaj gasoj sen la helpo de oksigeno. Oni uzas propergolon por nutri la raket-motorojn (fe : propergol)..
simulaj skatolegoj : (fe : caissons à simulations).
spaciala : rilata al kosmovojaĝoj.
transatmosfera : kiu povas transiri la Teran atmosferon.

* Vidi la glosaron aŭ la mallongigojn ĉe la fino.

(1) Bedaŭrinde ne ĉio iris glate (vidu la postskribaĵon fine de la artikolo)

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo