Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu lando Zamenhof naskiĝis? 
     
Esperanta vorto por: supera parto de kapo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La gipoj reloĝas en la kaŭsoj, artikolo en Monato

Artikolo de Christian Bertin, aperinta en Monato kun bildoj.

Kio estas gipo ?

La gipo aŭ ansergrifo estas speco de vulturo. Latine ĝia nomo estas "Gyps fulvus" (Hablizl), angle "griffon-vulture", germane "Gansegeier", france "vautour fauve".

La gipo estas unu el la plej grandaj birdoj en Eŭropo kaj unu el la plej sendanĝeraj. La gipo manĝas nur mortintajn bestojn. Plenkreske, la gipo pezas 8 kg kaj ĝia enverguro povas atingi 2,70 metrojn. La gipo ne kapablas longe flugi movante siajn flugilojn, sed ĝi estas glisspertulo kaj sekve ĝi ofte vivas en rivergorĝoj, kie estas supreniraj aerfluoj.

La gipoj estas akre vidaj. Je distanco de 300 m ili kapablas distingi vivantan ŝafon disde mortinta. Tiu akra vido helpas la gipojn por malkovri kadavrojn sed ankaŭ la ĉeesto ĉe kadavroj de aliaj kadavromanĝaj birdoj, kiaj la kornikoj, la korvoj aŭ la milvoj. La gipoj preferas freŝan viandon sed ankaŭ manĝas putrintan viandon. Ili lasas la ledon, la lanon aŭ harojn, la tendenojn kaj la ostojn. Ili kapablas manĝi pli ol unu kg da viando, sed tiam ili kapablas fasti dum pluraj tagoj.

La malapero

La kaŭsoj estas regiono en la sudo de Francio, sub la centra montaro, ĉirkaŭ la riveroj Tarn, Jonte (p: ĵont), Dourbie (p:durbi) kaj Vis, oriente de la urbo Millau (p:mijo). En la gorĝoj de tiuj riveroj loĝis multaj gipoj ĝis la jaroj 1920 kaj la lastaj malaperis en la jaroj 1940.

Komence de la jarcento, kiam ĉasisto mortigis grandan gipon, li povis esperi artikolon kun gratuloj en la gazetoj por tia "heroaĵo". Sekve neniu ĉasisto hezitis pafi al gipo, kiam eblis. Tio estas la unua kaŭzo de ilia malapero.

La homoj volis forigi la vulpojn kaj la lupojn, kiuj kelkfoje damaĝis ŝafarojn. Tiucele ili venenigis mortintajn bestojn per striknino, sed la gipoj, kiuj manĝas mortintajn bestojn, ankaŭ veneniĝis kaj multaj inter ili mortis pro tio. Tio estas la dua kaŭzo de ilia malapero.

La speleologo Martel konstatis, ke la homoj ĵetis multajn kadavrojn de bestoj en grundtruegojn kaj tiel poluis la subterajn riverojn. Li sukcesis voĉdonigi leĝon por devigi la homojn engrundigi la kadavrojn kovrante ilin per kaŭstika kalko. Tiel la gipoj ne plu trovis manĝaĵojn kaj tio estas la tria kaŭzo de ilia malapero.

Projekto de reenkonduko

Ekde 1960 naskiĝis projekto por reenkonduki gipojn en la gorĝojn de la kaŭsoj. De 1970 ĝis 1985, la Nacia Parko de Cevenoj, kunlabore kun la FIR (Fonduso por Interveno por la Rabobirdoj) akiris 76 gipojn kaj loĝigis ilin en kaĝegoj konstruitaj supre de la gorĝoj de la rivero Jonte (p:ĵont). Tiuj gipoj estis aŭ vunditaj aŭ venenigitaj aŭ malsanaj aŭ donacitaj de zooj aŭ akiritaj de arestitaj ŝtelistoj. En 1978 okazis la unuaj naskiĝoj en la kaĝegoj.

La liberigoj

La unuaj liberigoj okazis en decembro 1981, ĉar en decembro komenciĝas la amsezono kaj la paroj estiĝas. En majo 1982 naskiĝis la unua libera ido. 5 liberaj idoj naskiĝis en 1985, 6 en 1986, 12 en 1987, 10 en 1988. En 1988, unu el la libere naskitaj idoj siavice naskis idon, tio konfirmis la sukceson de tiu reenkonduko.

En septembro 1988 oni kalkulis 71 liberajn gipojn, inter ili 19 parojn. En sep jaroj 28 gipoj perdiĝis aŭ mortis, naŭ pro elektrokuto, ses pro plumarproblemo aŭ flugproblemo, kvar pro malsovaĝiĝo, naŭ sen konata kaŭzo.

La gipoj estas malnomadaj, ili okupas ĉiam la saman neston en fendo aŭ groto flanke de klifo. La junaj gipoj, kiuj estas naskipovaj, konstruas sian neston proksime ĉar ili ŝatas vivi en kolonio. La diametro de la nesto estas 1-metra kaj konsistas el branĉetoj, folioj, herboj kaj lano. La ino elmetas nur unu ovon, kies grandeco estas tiu de ovo de anserino (proksimume 230 g), inter la mezo de januaro kaj la komenco de februaro. Se antaŭ 15 tagoj la ovo detruiĝas, dua ovelmeto povas okazi. Se la kovado ne sukcesas, ili konstruos novan neston en alia loko. La gepatroj egale kovas la ovon. Post du monataoj naskiĝas nuda ido, ĝi pezas 170g.

La gepatroj nutras la idon per regurgito de iom digestita kaĉo. Kiam la ido estas dumonata, ĝi komencas siajn flugilmovajn ekzercojn. Kiam 4-kaj-duonmonata, ĝia grandeco estas tiu de plenkreskulo (7 ĝis 8 kg kaj enverguro je 2,70m).

En aŭgusto komenciĝas la unuaj flugoj, danĝeraj kaj malfacilaj. Aŭtunfine ĝi lasas siajn gepatrojn kaj dum la unua vintro ĝi vagas for de la kolonio. Iuj trairas Mediteraneon tra Ghibraltaro. Dum tiu vojaĝo multaj mortas pro spertmanko.

Post unu aŭ du jaroj, la postvivantoj revenas al sia naskiĝloko. Paroj estiĝas kaj 4 aŭ 5-jaraj ili kapablas naski. Ili povas vivi dum 30 ĝis 40 jaroj. Ili konas neniun malamikon escepte de la homo.

La konsekvencoj

Tiu kolonio altiris aliajn rabobirdojn, kiujn oni ne plu vidis en la regiono : nigra milvo (latine Milvus Nigrans), ruĝa milvo (latine Milvus milvus) kaj neofrono aŭ kadavrogrifo (latine Neophron percnopterus). Mankas la gipaeto aŭ ŝafgrifo (latine Gypaetus barbatus), kiu kapablas fini la purigan laboron de la gipoj ĉar ĝi manĝas la ostojn de la kadavroj. Eĉ la ostojn de bovo aŭ ĉevalo, ĝi prenas per siaj ungegoj kaj de tre alte faligas ilin por rompi ilin.

Estonteco

La gipoj povas pluvivi en la kaŭsoj, nur se ili trovas nutraĵojn, t.e. kadavrojn de bestoj. Tri homfaritaj nutrolokoj ekzistas, kie homoj metas kadavrojn venantajn de buĉejo aŭ de bredistoj aŭ ĉasistoj. Post informado, la ŝafbredistoj rekutimas surloke lasi la mortintajn ŝafojn por ke ĉiuj kadavromanĝaj birdoj komplete purigu la naturon.

Nun la gipo estas protektita specio, kiun oni ne rajtas ĉasi. La uzo de striknino estas malpermesita en la regiono. Oni ne rajtas venenigi vulpojn kaj melojn ĉar iliaj kadavroj ankaŭ venenigus la vulturojn. Oni ne devas alproksimiĝi al la nestoj, kie estas ovo, kaj al la lokoj, kie ili manĝas, ĉar ili definitive deflugus kun malsata ventro.

Hispanio estas la eŭropa rezervejo de vulturoj. Oni esperas, ke ili iom post iom reokupos la montarojn ĉie en la sudo de Francio kiel antaŭ unu jarcento. Aliaj projektoj ekzistas por reenkonduko de gipoj en aliajn regionojn, kie ili antaŭe vivis.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo