Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam la Universala Telegrafa Unio akceptis esperanton kiel klaran lingvon? 
     
Esperanta vorto por: diskutado pri projektoj, ideoj 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La granda iluzio de Alain Minc

Fako : ekonomiko, politiko
El Scienca Bukedo el Francio, Vol.1.
Franclingva libro, 265 paĝoj, eldonejo Grasset
Resume tradukis Christian BERTIN kun afabla permeso de la eldonisto

Résumé :

Alain MINC (1949- ) est un industriel, un journaliste, un chef d'entreprise et un intellectuel.

Le grand marché de 1992 est une grande illusion avec des risques. Il décrit, comment l'Allemagne Fédérale dérive de l'Europe Occidentale vers l'Europe Continentale, pivot et poumon d'un ensemble qui s'étend de l'Atlantique à l'Oural. Cette transformation de l'Europe communautaire en Europe continentale conduit à une finlandisation douce mais fatale malgré l'espoir qui luit du c"té de Moscou.

Il décrit les manques du grand marché, la politique nucléaire des grandes puissances, le retrait d'Europe des Etats-Unis et l'évolution possible de l'URSS.

Ce livre informe et recommande des actions.

Resumo :

Alain MINC (1949- ) estas industriisto, ĵurnalisto, entreprenestro kaj intelektulo.

La granda merkato de 1992 estas granda iluzio kun riskoj. Li priskribas, kiel FRG drivas de Okcidenta Eŭropo al Centra Eŭropo, pivoto kaj pulmo de tuto, kiu etendiĝas de Atlantiko al Uralo. Tiu transformiĝo de la komunuma Eŭropo en kontinentan Eŭropon kondukas al finnlandigo dolĉa sed fatala malgraŭ la espero, kiu eklumas flanke de Moskvo.

Li priskribas la mankojn de la granda merkato, la nuklean politikon de la gravaj potencoj, la Usonan retiriĝon el Eŭropo kaj la eblan evoluon de Sovetio.

Tiu libro informas kaj rekomendas agojn.

Antaŭparolo

Ni ĉesigu la trompon. La mito de 1992 blindigas nin. La Usona izoliĝemo, la FRG-a recentriĝo kaj la lancena Sovetia premo, neniu el tiuj ĉefaj fortoj favoras la formiĝon de la dekdulanda komunumo. FRG reakiras sian pozicion centre de Eŭropo. Sekve de tio, Eŭropo vastos de Atlantiko al Uralo.

Ni ĉesigu la trompon : la granda unika merkato de januaro 1993 ne sufiĉos por krei ekonomian komunumon. Kiun Eŭropon ni deziras ? Ĉu Okcidenta Eŭropo estas parentezo aŭ vivipova ento ? Eŭropo antaŭeniras sed oscilas inter du geografioj : Eŭropa Komunumo pri kiu oni revas kaj Kontinenta Eŭropo kiu ŝtele sin trudas. Pensi nur pri la unua, helpas la duan pro irlaso.

I. De Okcidenta Eŭropo al Kontinenta Eŭropo

Okcidenta Eŭropo naskiĝis kun la ferkurteno.

I.1. Usono.

Al Usona retiriĝo. Usono daŭre ludas historian rolon malgraŭ sia vera naturo. La doktrino de Monroe ne mortis, ĉu oni forgesis la necesajn provokojn en 1917 kaj en 1941 por enmilitigi Usonon.

La Usona modelo, libereca kaj kapitalisma, nature kontaĝa, ne estas imperiisma. La mimismo pli rolas ol armekorpusoj, la kapitalisma dinamismo pli ol milita ŝiparo, la kultura ĉieesto pli ol la defendkontraktoj.

Posedanto de la imperieco, la Usonanoj ofte uzis ĝin severe, sed ili povas vivi sen evoluigi absolutan superregon male al Sovetio kies ĉefaj celoj estas : unue apartigi Usonon disde Eŭropo, due atingi la varmajn marojn, trie ĉirkaŭteni la ĉinan potencon. Kiuj estas la celoj de Usono : unue defendi la liberan mondon, due superregi la energifontojn, trie multigi la militajn bazojn, jen pli defendaj celoj ol atakaj.

En la 50-aj jaroj, Eŭropo profitis la saman protekton kiel Usono : ataki Berlinon estis ataki Ĉikagon, tiel longe ke Sovetio teknike malfruis kompare al Usono, la sekureco estis totala. Sovetio ekmastris la bombon A, kiam Usono mastris la bombon H. Kiam Sovetio ekmastris la bombon H, tiam Usono disponis pri multaj ĵetraketoj. Sekve al atako al Hamburgo povis respondi kompleta neniigo de Sovetio. Tiu simpla doktrino validis tiel longe ke neniu Sovetia raketo kapablis atingi Usonon. Kun la mastrado de la interkontinentaj raketoj fare de Sovetio, ju pli Usono estas atingebla des malpli Eŭropo estas protektata de Usono.

La doktrino de amasaj reprezalioj evoluis al "grada rebato" kaj en ĝi ĝermis la malkuplado de Usono disde Eŭropo. Oni ne plu scias, kaze de Sovetia atako, kiam Usono nuklee rebatos kaj eĉ ĉu ĝi rebatos.

La instalo en Eŭropo de la raketoj Pershing plutenis la ambiguecon : por iuj ili devis doni al Eŭropo sendependan defendon, por aliaj ilia uzo devigis Usonon subteni ĝin per uzo de strategiaj armoj. La debato ne longe daŭris ĉar la opcio nulo (nek Pershing, nek SS20) kaj la opcio duobla nulo kiu koncernas ĉiujn misilojn kun trafdistanco inter 1 000 kaj 5 000 km komplete ŝanĝis la ekvilibron. Sovetio povas limigi la militon en Eŭropo sen ataki Usonon.

La stelmilito, kara al prezidento Reagan ne vere modifis la ekvilibron de la militaj fortoj. La spaca ŝirmilo neniam estos vere hermetika.

La situacio estas klara : Usono ĉiam provos akiri la necesajn rimedojn por sin ŝirmi kontraŭ Sovetia atako, ili pretas helpi la defendon de Eŭropo, sed ne aŭtomate ĝis nuklea apokalipso por savi nin.

La Usona centro iras okcidenten. En Usono la naciminoritatoj iam italaj aŭ polaj fariĝis nigraj, centramerikaj aŭ jamaikaj. La sudo de Usono hispaniĝis kaj la demografio unuigas Meksikion al Usono. Kion signifas Eŭropo por la novaj enmigrintoj ? Malprecizan zonon sur mapo, vojaĝcelon.

La gravecocentro de Usono forlasis la Orientan marbordon, la ekonomia koro nun ĉefe batas en Kalifornio. Kial ne vidi la kreskantan interplektiĝon inter Kanado, Usono kaj Meksikio. En tiu zono, neniu forto altiras de ekstere, nek Eŭropo, nek Japanio. Eĉ la pacifika komerco superas la atlantikan, neniu kultura sameco, neniu nostalgia enmigrado ligas la du pacifikajn bordojn kiel okazis inter Eŭropo kaj Usono en la 60-aj jaroj.

La prezo de la ekonomia malkresko. Usono, sola venkinta lando sen damaĝo, profitis de la dua mondmilito, sed iom post iom perdis sian superecon. Aperis la unuaj eksteraj deficitoj en 1965, sekvis la nekonvertebleco de la dolaro en 1971 kaj la monfalo en 1978 kaj fine Usono iĝis la unua monda debitoro.

La komerca deficito (pli ol 10 miliardoj da dolaroj ĉiumonate) ne povas esti kompensata per la malaltiĝo de la dolaro. Pro tio nur regreso, kiel por ĉiuj landoj kiuj frontas eksteran malekvilibron sen havi rezervovaluton, kapablas malaltigi la importojn kaj altigi la eksportojn por restarigi la ekvilibron.

La buĝetan deficiton pagas, je 50%, la eksterlandanoj. Necesas allogi ilin per pli kaj pli altaj interezoj sed tio akcelas ankaŭ la regreson kaj iom post iom ili aĉetas la Usonajn aktivojn. Tiel la regreso estas neevitebla.

Spontana regreso aŭ altigo de la impostoj, Usono plie devos redukti la buĝetajn elspezojn, tio estas elekti inter la "butero kaj la kanonoj". Se en totalisma lando eblas trudi redukton de la vivrimedoj, en demokratia lando preferanta konsumadon, kia Usono, la krizo profunde frapos la mensojn : ekstrema pesimismo, rifuzo de la ekstera mondo, timtremo de la agantoj. Plie en etoso de malstreĉiĝo, se necesas redukti elspezojn, unue eblas redukti la elspezojn por teni Usonajn soldatojn en Eŭropo. Sekve la Usonaj soldatoj en Eŭropo foriros, regimenton post regimento, pro la premo de la deficito.

Jen hiperprospera lando kiu ŝparos per redukto de la armea buĝeto kaj jen malriĉa lando, kiu pagos la militajn strebojn per drastaj rigoraĵoj trudataj al la loĝantaro. Ili kune senarmigos sin. La fino de tiu procezo estos minimuma protekto por la propra teritorio, Nord-Ameriko.

La nerezistebla supreniro de pacismo. Ĉio pelas Usonon al pacismo. Kredi, ke la ekonomikresko povos pagi la defendajn strebojn, tio estas forgesi ke tio kontraŭas la naturajn tendencojn de demokratio, kiu preferas la konsumadon.

I.2. FRG.

FRG en la centron. En la 70-aj jaroj, FRG estis konsiderata kiel la plej bona aliancano de Usono. Poste, la Ostpolitik, unue diskrete, punktolinie en la 80-aj, klare montriĝis de post la ekrego de Gorbaĉev.

Tio estas la rezulto de pluraj faktoroj : la evoluo de la civila socio, la ekonomimovado, la aktiveco de la politikaj fortoj, la natura reproksimiĝo de GDR, la revivigo de la Mittel Europa kaj fine sed grave la ambiguaĵoj de la okcidentaj aliancanoj (Usono en regreso kaj Francio preta por ĉion dividi, escepte sian sekurecon).

Sekve FRG recentriĝas, Okcidenta Eŭropo malaperas antaŭ Eŭropo, la atlantika solidareco malaperas profite al sistemo de kontinenta sekureco.

FRG ekmovis, sen forlasi siajn demokratiajn valorojn kaj siajn ekonomiajn principojn. La mito de 1992 ne entuziasmigas en FRG. FRG gajnos per la granda merkato, sed ĝi ankoraŭ pli gajnos de la reviviĝo de la orientaj merkatoj. Ĉar ĝi ofte pagis por la aliaj, FRG ekopinias ke ekzistas pli strategia uzo por tiu buĝeta malavareco.

FRG-a socio vivas kun interna kontraŭsocio kies valoroj estas naturo, ekologio kaj paco. Tie manifestiĝas alternativa movado, ekologia premo, malamo al la civila nukleaĵo same kiel rifuzo de la milita nukleaĵo, kresko de la kontraŭusonismo.

Stranga socio kie la plej perfortaj alfrontoj kontraŭ la polico okazis pro la pligrandigo de la flughaveno de Frankfurto (nur Japanio konis tion). Kiom da manifestacioj kontraŭ nukleaj elektrejoj. "Mehr rot als tot" : prefere ruĝuloj ol mortintoj.

Kiam Breĵnev oficiale vizitis Bonnon, okazis Kontraŭ-reagana manifestacio, kaj tio en lando kie ne ekzistas komunista partio por organizi tion. Tiu socio rifuzas esti nuklea rubujo, ĝi sentus sin pli sekura sen Usonaj bazoj, ĝi volas Eŭropon sen landlimoj, sen ferkurteno, ĝi estas preta por la finnlandiĝo.

La centra ekonomia imperio. La ekonomia centro de FRG iras tre foren trans la landlimoj de 1992. Nur la monda merkato taŭgas por la FRG-aj entreprenoj. Al Usono, Sud-Ameriko, For-Oriento aldoniĝas Orient-Eŭropo kaj Sovetio kie FRG akiras monopolon.

Por FRG, plej gravas la eksportado, ĉar ĝia interna mendo saturiĝas kaj la ŝparado de la maljuniĝanta loĝantaro kreskas. Kun naskoratio de 1,3 (plej malalta en Eŭropo) kiam necesas 2,1 por stabiligi la nombron de loĝantoj, estus nur 38 milionoj da loĝantoj en FRG en 2030 sed amasa enmigrado povas modifi tiun antaŭkalkulon.

Por komerci kun Orient-Eŭropo, pro sia kulturo, FRG estas la unua en GDR kaj en la popoldemokratioj, kiuj estis antaŭe en la ekonomia influkampo de FRG, same kiel Sovetio. Kial ne profiti tian situacion, sed mankas la mono en tiuj landoj, pro tio FRG starigis kvazaŭ planon Marshall por Orient-Eŭropo.

FRG-aj alpruntoj kaj kreditoj, subvencioj al eksportado, ĉio estas bona por kreskigi la komercajn rilatojn kun OrientEŭropo.

La FRG-aj direktoroj ofte intime rilatas kun siaj orientaj kolegoj "Drang nach Osten", marŝo al Oriento jam estis la ĉefa principo de la Prusa politiko en la 19-a jc.

La FRG-aj industriistoj ne nur vendas siajn varojn al Oriento sed ankaŭ tie trovas laboristojn je koreaj salajroj. Al tio aldoniĝas la libera variro sen doganimpostoj inter la du Germanioj akceptita de EEK en la traktato de Romo.

La kultura sameco, la konkurivaj prezoj, la akceptebla kvalito, la manko de doganimpostoj favoras la subkontraktadon en GDR kaj morgaŭ en la aliaj orientaj landoj. Okcident-Eŭropo estas kvazaŭ Hongkongo por la orientaj landoj. Tiel, dank'al FRG ekonomie ekestas tiu "komuna domo", kiun Gorbaĉev deziras.

La supreniro de neŭtralismo. Jam foras la tempo kiam FRG admiris nur Usonon. Ĉiuj partioj SPD kaj ankoraŭ pli la Liberaluloj kun s-ro Genscher, favoras kompletan sennukleigon de Centra Eŭropo, aliancon kun Francio por kontinenta ekvilibro kaj pelas al intergermania pliintimiĝo.

Eĉ Franz Josef Strauss apogis la kreskon de kreditoj al GDR, tio estas normala : la naciismo ekzistas kun la oriento kaj ne en atlantika tuto kie FRG havas duarangan rolon. FRG firme akceptis la misilojn Pershing en 1983 (lasta atlantikisma decido) kaj same facile akceptis la opcion duobla nulo kun preteco akcepti la opcion triobla nulo por ne plu esti la nuklea rubujo de Eŭropo.

La reunuiĝo de la du Germanioj jam komenciĝis. Multaj rilatoj ekzistas inter ili, Eklezio estas preskaŭ unuigita, plie komuna historio estas okazo por komunaj datrevenaj festoj (Frederiko la granda, Luther, Operejo de Dresde, ktp). La FRG-a televido ĉie ricevebla en GDR ludas sian unuigan rolon.

Ĉu al nacio sen ŝtato ? La Francoj ne komprenas ke nacia identeco ne povas ekzisti sen ŝtata identeco. Demografio ne estas problemo en GDR. Ĝia naskoratio proksimas al tiu de Francio : 1,8 ĝis 1,9 infano je virino. Ekzistos 60 milionoj da loĝantoj (40 okcidente, 20 oriente). Por pluvivi necesas plifortigi la rilatojn. Hodiaŭ la okcidentaj Germanoj vizitas sian familion en Oriento, same ofte kiel Parizano siajn kuzojn sude de la riverego Loire. La migrado al Okcidento estas permesita, emeritoj po dekmiloj, venas al Okcidento por finvivi. Sed tiu ĉiutaga praktiko kontraŭas al la oficialaj registaraj paroladoj.

Berlino, hieraŭ simbolo de la divido estas nun transirejo. La FRG-a gazetaro kunkalkulas la olimpikajn medalojn de la du Germanioj. En multaj kolokvoj kaj simpozioj la lingva komuneco favoras la kontaktojn. De 15 jaroj, FRG ne plu postulas unuigitan ŝtaton. La kulturo unuigas pli efike ol la politiko.

La reveno de la Mittel Europa. La Mittel Europa koincidas kun la germaninflua zono. La socialismaj landoj neniam neniigis la germanan lingvon profite al la naciaj lingvoj. Ofte Eklezioj kaj karitataj asocioj, pli diskrete ol la registaro, povas multe helpi al la vivteno de germanlingvaj minoritatoj. De la flughaveno Munkeno, same ofte deiras flugoj al Bukareŝto kaj al Madrido, al Varsovio kaj al Milano. Tio montras la gravecon de la jam ekzistantaj komercaj rilatoj. FRG, kulture, finance, interŝanĝe helpas, kreas komunikretojn sed diskrete, malsame al Francio kiu ofte fanfaronas kaj neefikas. Eĉ en Sovetio ekzistas 2 milionoj da germandevenuloj kiu ankoraŭ havas lernejojn kaj gazetojn.

Marŝo al Oriento. Multaj opinisondoj en FRG montras Sovetion pli amika ol Usono, tio estas la malo en Francio.

La opcio triobla nulo (totala sennukleigo de FRG) plaĉas al la ĝenerala publiko, kiu plie ŝatas la Sovetianojn, ĝis apenaŭ manifestacii post la katastrofo de Ĉernobil.

Tiu amo al Sovetio konkeras ĉiujn : la bankierojn, kiuj pretas alprunti pro la Sovetiaj rezervoj, la industriistojn, kiuj ŝatas tiun klienton kaj eĉ la intelektulojn, la gazetistojn, la artistojn. La ĉarmo de la paro Gorbaĉev pliakcentas tiun tendencon. Sufiĉus al Gorbaĉev neniigi la berlinan muron por spekti nur etan migradon al Okcidento, kontraŭe al la milionoj kiuj migris en la 60-aj jaroj kiam Kruŝĉev decidis ĝian konstruon. Tiam la amo de FRG al Sovetio eksplodus kaj FRG tiam facile pretus finnlandiĝi.

I.3. Francio.

La defendlinio Maginot. Francio restas grava milita potenco, dank'al siaj nukleaj fortoj, kvankam misproporciaj al siaj rimedoj, sed ĝi iom post iom perdas sian gravecon. Tiu nova defendlinio "Maginot" konsistas el nukleaj fortoj, kiuj krede sekure protektas nian landon. Francio devus ankaŭ proponi nuklean protekton al FRG por ne lasi ĝin drivi al Oriento sed ĉu ĝi ankoraŭ pretas akcepti tion.

La malkuraĝigo de la malfortulo al la fortulo. Tiu malkuraĝigo baziĝas sur la risko por la fortulo suferi sufiĉe gravajn damaĝojn, kaze de milito, por ne aŭdaci ataki (detruo de Moskvo kaj Leningrad kontraŭ kompleta detruo de Francio).

Sed la teknologio evoluis, pliaj armiloj estis kreitaj, la armilgamo vastiĝis. La neŭtrona bombo estas inventita. La trafprecizeco pliboniĝis. Tiel, la amasa nuklea milito ŝajnas pli malverŝajna, sed la konvencia milito pli verŝajna. Tiam, la diferenco inter la klasikaj fortoj plej gravas kaj la malfortulo ne povas esperi malkuraĝigi la fortulon.

La nukleaj fortoj teknologie estas aktualaj sed ilia uzdoktrino ne plu validas. Francaj nukleaj fortoj, nur por protekti Francion laŭ De Gaulle, signifis izolisman politikon kaze de milito, kio tute kontraŭis lian mondan politikon. Pro tio la doktrino de landa protektado evoluis al protektado de la vitalaj interesoj de Francio.

De kelkaj jaroj okazas intensigo de la rilatoj inter FRG kaj Francio sur la defenda kampo, sed distingeblas alianca teritorio (FRG) kaj konsekrita teritorio (F). Por defendi la lastan teritorion, oni povas kalkuli kun la nukleaj fortoj, sed por la unua, tio dependas de la decido de la Francia prezidento, kvankam oni povas kalkuli kun la konvenciaj fortoj por defendi ambaŭ teritoriojn. Sen defendo certigita nek de Francio, nek de Usono, FRG pravas sekurigi sin per ekvilibra centra politiko.

Fenestro de netrafebleco. La doktrino de malkuraĝigo baziĝas sur funkciivaj rimedoj. Oficiale ĉio funkcias sed negativaj indikoj ekestas : la aeraj fortoj ne plu povas esperi transpasi la kontraŭulajn defendojn, la ebenaĵo Albion (teraj raketoj) estas prevente trafebla, restas nur la submarŝipoj, ĝis kiam ili estos detekteblaj. Francio malfacile povos teknologie bonteni nukleajn, konvenciajn kaj transmarajn fortojn. Nur je eŭropa nivelo tio povas esti plu bontenata. La buĝeto de Francio ebligas bonteni nur miniaturon de la militaj fortoj de la superpotencoj. Francio ankoraŭ ne elektis inter aero, tero kaj maro, sed egale ekipis ĉiujn armeojn kaj revas pri kontraŭmisilaj raketoj kaj eĉ spaca ŝirmilo. Ni ĉiam sekvas la superpotencojn (bomboj A kaj H, proksimtrafaj armiloj Pluton kaj Hadès). Usono rezignas pri la neŭtrona bombo, ankaŭ Francio, eĉ se tiu bombo plej utilus al meza potenco. La mastrado de la spaco por la defendo estos plej grava post 20 jaroj, sed Francio faras nenion, ĉar la spaco ne apartenas al unu el la tri armeoj (aero, tero, maro). Sekve, se la milita nukleaĵo antaŭis la civilan, la civila uzado de la spaco antaŭas la militan. La traktato de 1955 malpermesis al FRG la nukleaĵon, sed ne la spacon, kie ĝi estas libera.

La mimado de la superpotencoj fine frakasiĝos sur la muro de la buĝetaj limoj kaj oni devos decidi, kie ŝpari aŭ, eŭrope elspezi por modernigi la tuton por eviti teknologian arkaikiĝon, kiu minacas. La favorado de la nukleaj fortoj malfaciligos la bontenon de efikaj transmaraj intervenaj fortoj. Grava eŭropa potenco, Francio estas malgrava kolonia potenco.

Necesas teni en FRG konvenciajn Francajn fortojn, kiuj garantias al FRG intervenon de Francio, kaze de atako al FRG, same kiel enesto de Usonaj fortoj garantias al FRG Usonan intervenon.

Finnlandigo aŭ alumeto ? Jen la du celoj de la Francaj nukleaj fortoj : akceli la finnlandigon de Eŭropo, la drivon de FRG kaj la starigon de la "komuna domo" kara al la Sovetianoj, aŭ konsistigi alumeton en Eŭropa milito, por devigi Usonon al interveno, escepte se imageblas, ke izolisma Usono estus indiferenta al la uzo de nukleaj armiloj ie en la mondo.

Necesas movi nian nuklean limon de Rejno al Elbo. Tiam la Franca germana grundo fariĝas milita realaĵo kaj ĉio devus sekvi : kunfando de la fortoj kun natura fakigo : nukleaj al Francio, konvenciaj al FRG, parta financado de la nukleaj fortoj fare de FRG.

I.4. Sovetunio.

En Oriento, ĉu io nova ? Okcidento, kompleksa kaj moviĝema ne estis antaŭdirebla. Sovetio, diktatoreca, simpla kaj eterna. Tio ŝanĝiĝis kun Gorbaĉev kaj Sovetio fariĝis neantaŭdirebla.

De 1945, la politiko de Sovetio estis :

- trudi sian superecon super Eŭropon,

- elpeli Usonon el Eŭropo, de tio la simpatio al De Gaulle, fervora sendependisto, kaj al la pacismaj movadoj en FRG.

Verŝajne, neniam Sovetio pensis pri milita atako al Okcidento sed ĝia forto utilas por disciplini la orientajn popoldemokratiojn. La fortombro sufiĉas por senmovigi la okcidentajn demokratiojn. Sovetio, verŝajne nun, revas pri superado sen okupado kaj influadon sen aneksado. Por tio necesas amasaj konvenciaj fortoj kaj sennukleigo de Eŭropo. Pro tio ĝi plej favoras la opcion triobla nulo, ĉar sen nukleaj armiloj, Eŭropo ne estas defendebla.

La rezulto de la opcio triobla nulo : forigo de la nukleaj proksimtrafaj armiloj, estus ke nur FRG, kiu estas minacata de tiuj armiloj, ne plu havos ilin. La FRG-a pacismo batalas por tiu opcio kaj ĝenas la politikistojn.

Sovetio bone komprenis, ke ju pli ĝi favoras la interŝanĝojn inter FRG kaj GDR, des pli antaŭeniras la malkuplado de FRG kun Usono, sen oficiale malfermi la diskuton pri la dugermania demando.

Se la perestrojko sukcesas en Sovetio, sen disiĝo de la imperio, Gorbaĉev plie strategie gajnos en Okcidento.

Sub la regado de Breĵnev tri principoj validis : 1) la sistemo estas kondamnita al senmoveco, ĉar ĝi nur perde elirus el ĝi, 2) eksplodoj povas okazi nur lime de la imperio, en popoldemokratioj aŭ en islamaj regionoj, 3) tiukaze povis respondi nur malmoligo de la partio aŭ de la armeo.

Sed nun, la iniciato venas de la imperiestro, sed ĉiuj scias, ke tiaj ŝanĝoj malofte sukcesas postvivi. Kutime, la socioj ne definitive transformiĝas per desupra decido. La reforma impeto ofte laciĝas, aŭ la sistemo reagas kaj haltigas la reformojn aŭ la reformoj progresas kaj atakas eĉ la bazojn de la sistemo kun neantaŭdireblaj konsekvencoj.

Ĉu la popoldemokratioj pluvivos la perestrojkon ? La plej eta movo estas la plurismo kaj la emancipiĝo. Tio estus netolerebla, sed rebato, kiel en 1956, 1968 aŭ 1980 kontraŭus la nunan pacisman politikon. La interna ĝenerala publiko komencas influi eĉ Sovetion, ĝi iel trudis retiriĝon el Afganistano. Sovetio revas pri ekonomikresko, ĝi bezonas Okcidentan Eŭropon por akiri varojn kaj teknologion. Ju pli ĝi interplektiĝas kun Okcidenta Eŭropo, des pli ĝi strategie povas influi.

La klera despotismo. Tio estas konservado de la strukturoj, kelkaj liberigoj por flegi la ekonomion. La teknokratoj akiras la regpovon. Sovetio fariĝas giganta Hungario. Tiukaze, ĝi pace konkeras la tutan Eŭropon, ĉar tiel malfermiĝas novaj merkatoj por Okcidenta Eŭropo plej bonvenaj, kun opinio de akiro de pli granda sekureco por la okcidentanoj. En tia situacio, la sistemo de atlantika sekureco mortas. Eŭropo retiriĝas sur sin mem, ankaŭ Usono.

La restaŭrigo. Kiu forgesis la forigon de Kruŝĉev ? Kiu forgesis Pollandon en 1980 ? Kiam la partio ne plu rezistas, jen la tempo de la armeo. Estus abrupta haltigo, fridigo de la orientaj okcidentaj rilatoj.

Sed se Gorbaĉev mem estus la restaŭriganto, pro la rezistoj, pro la neebleco ŝanĝi la kutimojn, tio estus malpli rimarkebla kaj Gorbaĉev povus konservi sian bildon kaj famon kaj sekve siajn konkerojn en Eŭropo. Li povus resti alloga por la okcidentanoj.

La kvieta revolucio. Tio estas profunda transformiĝo de la socio. Sovetio enkondukas parol-liberecon, aŭtonomecon, plurismon de la opinioj en la partio. La liberigo de la Oriento kaj la drivo de Okcidento sin fortigus, ĝi aspektas kiel revo.

Okcidenta ekmarŝis orienten, eĉ kun la vivantaj kadavroj en Kremlino, sekve eĉ malmoligita Gorbaĉev pli bone faros kaj la drivo de Eŭropo estus neinversigebla.

II. La granda merkato de 1992 aŭ la trompilo

II.1. Prioritato al la merkato

Tri cirkloj : la unua strategie kontinenta, la dua ekonomie okcidenteŭropa, la tria kulture amerikeŭropa.

La politikistoj forcedis antaŭ la socio, ili ĉesas normigi, ordigi, ili pelas la merkaton, esperante ke fine nova ordo nature ekestos.

Malantaŭ la realigo de la unika merkato ŝvebas mita bildo de Eŭropo. Plej entuziasmaj por Eŭropo de 1992 estas Hispanio (nova terlimo), Francio kaj Italio (jam reala). Pli skeptikaj estas Britio (nobela devigo) kaj FRG (driva devigo). La plej etaj landoj ankaŭ entuziasmas : Nederlando, Danlando pro vastigo de la merkato, Portugalio kaj Grekio pro la helpoj.

Direktoroj, sindikatoj, ĉiuj nun eŭrope pensas, ĉiuj pretigas strategion ĉu atakan ĉu defendan. Tiu unika merkato estas preteksto por doni motivojn al la Eŭropaj landoj, montrante celon por instigi al novaj streboj, iom same kiel Japanio post la nafta prezaltigo. Adapti sin al la unika merkato estas la unua ŝtupo por adapti sin al la mondo. Tio estas rimedo por malbloki situaciojn nemovigeblajn de la landaj registaroj pro lobiado.

For la nulan kreskon, for la vivrigorecon, for la eŭropesimismon, venas nun la eŭrooptimismo. La ideo de unika merkato rekuraĝigas. Tio montras ke entuziasmo, motivdono, povas esti nemilitaj sed industriaj aŭ komercaj.

Paradoksa venko de marksismo. De tridek jaroj, Eŭropo identas al ekonomio. En Brukselo, oni opinias ke Eŭropo povas kreiĝi nur pere de ekonomio. Aliaj vojoj por konstrui Eŭropon estus povintaj esti la politika, la milita, la eduka, la kultura aŭ la jura. Tio ne estas riproĉo. Kia paradokso : greka kuracisto povos instali sin en Liono kaj konkuri kun siaj kolegoj, sed li ne rajtos baloti por la loka deputito aŭ urba magistrato. Se li volas eksedziĝi, li devos reiri antaŭ la grekaj juĝistoj, sed Liona juĝejo vokus lin kaze de profesia manko. Tiel li estos ekonomie eŭropa, sed politike kaj jure landa.

Teknokrata geniaĵo. De tridek jaroj la komunumaj institucioj tiel funkciis : harmoniigo de reglamentoj antaŭ liberigo de interŝanĝoj. Tio estas tre natura por teknokratoj kiuj identigas efikecon kun starigo de perfektaj reglamentoj. Sed tiu maŝino frakasiĝis kontraŭ la netarifaj bariloj : la juraj apartaĵoj kaj la reglamentoj (1500 Francaj normoj, 7000 Britaj kaj 25 000 FRG-aj). Ekde 1985 okazis revolucio, kiu inversigis la procezon : unue liberigo, poste harmoniigo. Kio validas en iu lando devas validi en ĉiuj. Jacques Delors estas ĝia patro. Al tio aldoniĝas la ideo de limdato. Necesis ankaŭ la aprobo de la ŝtatestroj. La Bruksela stabo tamen havas laboron, kiu estas la harmoniigo. Plie dank'al la Unika Akto, kiu anstataŭigis la unuaniman baloton per la plimulta, la stabo rekapablas produkti direktivojn.

Politika abdiko. La unuarangeco de la reglamento antaŭ la liberigo estis ankaŭ la komuna konduto de la politikistoj kaj ŝtatoficistoj en la landoj. Post 1992 la liberaj interŝanĝoj redifinos novan ekonomian sistemon. La eŭropa konsumanto estos la juĝanto, li devos elekti inter malsamaj varoj, konformaj al heterogenaj normoj. La ekvilibro inter la kvalito kaj la prezo donas prioritaton al la prezo, sola nekontestebla faktoro. Tiu forlaso de normoj supozas, ke la dekdulanda Eŭropo estas sufiĉe homogena, tiel ke la reglamentoj validaj en la malplej severa lando estas la minimumo akceptebla de ĉiuj. La granda merkato estos bona por la konsumantoj, se la konkuro inter entreprenoj daŭre funkcias. 1992 estas ankaŭ forlaso de la principo de ordo. Tiu malregulado, senprecedenta je kontinenta nivelo, supozas ke ne estas movo sen malekvilibro, ke ne estas ordo sen komenca malordo.

La politikistoj, post tiu decido, neniigis la eblecon retroiri per vetoado per la Unika Akto (plimulta balotado).

Veto. La ordo post la malordo ne estas certa, kiel montras la internacia monsistemo. Merkato kaj juro estas la du facoj de la realaĵoj. Konkuro sen reguloj estas ĝangalo. Reglamento sen liberkampo malebligas efikecon. En 1992, kvankam estas unuanima entuziasmo, ekestos la maksimuma merkato kun minimumo da institucioj. Malekvilibroj rapide aperos, ĉu la komunumaj institucioj kapablos trudi regulojn aŭ fariĝos senpovaj ? Sufiĉas rigardi al la internacia monsistemo neobeata de la plej grava potenco, Usono. La plej potencaj landoj ne havas avantaĝon en starigo de reguloj por limigi sian superecon, ili nur akceptas korekti la ekscesojn. Estas risko, ke la bezono de ŝtato, devigu apartajn landojn mem zorgi pri tio kaj tiel endanĝerigi la unuigon de Eŭropo.

En 1992 estos konfliktoj inter laboristoj el gajnantaj kaj perdantaj landoj en preskaŭ ĉiuj sektoroj.

Inter 1960 kaj 1966, la generalo De Gaulle havis eblecon konstrui Eŭropon laŭplaĉe, sed por ne perdi parton de sendependeco, li ne kaptis tiun eblecon.

II.2. Konscia revo.

Laŭ deklaro de konsilanto de Gorbaĉev, ne ekzistas io pli bona ol la merkato por funkciigi ekonomion.

La unika merkato de 1992 identas al malregulado, sed la politikistoj, precipe la socialistaj, ne aŭdacas skribi tion.

Necesa miraklo. Eŭropo, sencela de 15 jaroj, bezonis tiun terapion. 15 milionoj da senlaboruloj kun ekonomikresko sub 3%, tute ne povis konkuri kun Usono, Japanio kaj kun la novaj eksportantoj, kiaj Brazilo aŭ la kvar drakoj de sudorienta Azio.

Estis tri eblecoj por la Eŭropaj landoj en tiu regresa periodo : 1) nenion fari, 2) trudi rigoran dieton, 3) deloki la trudiĝojn. Longtempe regis la unua ebleco ĉar Eŭropo kredis sin riĉa, la dua estas tro malfacile akceptigebla de la ĝenerala publiko, restas do la tria.

Makroekonomia fabelo. La Eŭropa Komisiono provis mezuri la efektojn de 1992. Tio estus 220 Gekuoj (miliardoj da ekuoj, 1 ekuo = 7,1 FRF) de ŝparoj ĉiujare por la konsumantoj, la entreprenoj, la ŝtatoj : forigo de doganhaltoj, de administraciaj proceduroj, de prokrastoj (t.e 23 Gekuoj), la malfermo de la publikaj aĉetkontraktoj (nur duona, estus jam 8 ĝis 19 Gekuoj), unuiĝo de la financaj servoj (20 Gekuoj), por tio la plej forta malaltiĝo okazus en Hispanio, unuigo de la telefonaj servoj (10 Gekuoj), redukto de la produktadkostoj (60 Gekuoj) nur en la transformaj industrioj.

Kerne de la veto por 1992 estas la redukto de la produktadkostoj kaj de la misfunkciadoj.

La BIP (Brutta Interna Produkto) abrupte kreskus je 4,5%, la prezoj malaltiĝus je 6,1%, malstreĉiĝo de la buĝeta kaj ekstera trudiĝoj, kreado de 1,8 milionoj da oficoj, redukto de 1,5% de la senlaboreco. La malstreĉiĝo de la trudiĝoj ebligus la rekreskon kiun la prezmalaltiĝo apogus. Vera fabelo ! La modelo uzata por fari tiajn prognozojn supozas regulan konkuradon sen monopolo, en ĉiuj sektoroj.

Spaco de ebla agado. Kun tiel vasta merkato, makroekonomia politiko estas aplikebla.

La malsukceso de la Kejnesismo ŝuldiĝas ĉefe al la malvasteco de la ekonomia teritorio kie oni aplikas ĝin (eĉ en FRG). Eŭropskale ĉio malsamas ĉar nur 11% de la interŝanĝoj dependas de la ekstero. Eŭropo fariĝas duonprotektita zono kiel Usono. Estus pli granda stabileco rilate al la eksteraj interezratioj, jam la FRG-a ratio ne plu aŭtomate sekvas la Usonan. Eŭropa ratio havus gvidan rolon, sed necesus mona unuiĝo.

Komunumskala stimula politiko povas efiki ĉar plej multas la interŝanĝo inter la Eŭropaj landoj. Michel Albert kaj Jean Boissonnat en la libro "Crise, krach, boom" asertas ke Komunuma deprunto de 20 Gekuoj jare dum tri jaroj (t.e la jara Franca buĝeta deficito) ebligus altigi la ekonomikreskon je 1% kaj akcelus ĝin ĝis 1,3% en 1993. Tio kreus inter 4,7 ĝis 5,4 milionoj da oficoj.

Per la ofertpolitiko de la lastaj jaroj, la Kejnesismo revigliĝis. De 1960 ĝis 1973 necesis kresko je 4,2% por krei oficojn, inter 1973 kaj 1979 sufiĉis 2,1% kaj 1,7% ekde 1979 se la salajroj stabilas rilate al la prezoj. Sed necesas konvinki FRG-on, ke ĉiu ŝtata elspezo ne estas malbona, ĉiu kreskpelo ne estas kondamninda.

Necesas ankaŭ trovi celon por tiu deprunto, sciante ke kreskpelo per investado aŭ per ekstera mendo pli valoras ol kreskpelo per konsumado. Jen denove la revo de gravaj direktoroj : konstrui novajn pontojn, tunelojn, vojojn ĉie en Eŭropo.

La granda merkato ebligas ekonomian politikon kaj povas forviŝi la deflacian fatalecon, en kiu eniris Eŭropo.

La financa revolucio. Jen la teorio en tri principoj :

1a principo : la ŝpara kaj investa niveloj devas sin ekvilibrigi.

2a principo : ju pli altaj ili estas, des pli bone fartas la ekonomio.

3a principo : perfekta merkato ebligas atingi tiun ekvilibron.

Sekve de tio, ĉio devas libere funkcii. La monmovoj devas esti liberaj, tiel morgaŭ Franca banko povos alprunti al FRG-a entrepreno en Hamburgo laŭ la reguloj de Banko de Francio. Antaŭe necesis esti surloka kaj obei la lokajn regulojn. La personoj rajtos malfermi konton en iu ajn banko ie ajn en Eŭropo, kontrakti asekuron, loki sian ŝparmonon en aliajn landojn. Tio necesigas impostan homogenecon kaj signifas perdon por la bankaj kaj ŝtataj buĝetoj.

La mona spino. Sen komuna valuto, liberaj monmovoj ne eblas. La stabileco de individuaj valutoj ne eblas kun liberaj monmovoj. La monmovoj iras al la plej fortaj valutoj. Sed por la ŝtatoj, perdo de propra valuto estas perdo de povo kaj devigo al pli da rigoreco.

Vera valuto por EEK necesigas centran bankon, eblecon kvante krei monon. Kiu kontrolos tion ? Sufiĉas aŭskulti la reagojn de s-ino Thatcher por scii ke restas gigantaj farendaj paŝoj, se ne EEK eble restos orfa.

Mielon por ĉiu. Tiuj, kiuj plej profitos de la granda merkato, eble ne estas eŭropaj. 1992 estos malfacila en Francio por industrio, bankoj, asekurkompanioj, impostoj. Tamen ne estas la unua fojo ke la modernigstrebo sin trudas de ekstere al Francio. Malgraŭ la tre liberala filozofio de la granda merkato, kiu plej plaĉas al s-ino Thatcher en Britio, ŝi aliras EEK-on neentuziasme. La pundo daŭre staras ekster la Eŭropa monsistemo, kvankam la liberigo de la monmovoj jam farita en la "city" iras laŭ la direkto de EEK.

En FRG, EEK ne estas prioritato por la ĝenerala publiko. Ekzistas timo al la eŭropa valuto, ĉar FRG daŭre timas suferi pro la farlaso de la aliaj. FRG deziras vastan Eŭropan merkaton, sed okcidente kaj oriente malfermita, pro sia monda dinamismo kaj Eŭropa recentriĝo.

Por Hispanio, 1992 estas la agnosko de Postfranko-a demokratia kaj ekonomia transiro. Profitante malaltajn salajrojn kaj deeksterajn investojn, la produktilaro fariĝis konkuriva.

Por Italio, la gravaj industriistoj jam estas Eŭropaj. La mezaj dinamismaj entreprenoj profitos de la granda merkato por eksporti, sed por la publikaj servoj, monopoloj, bankoj, 1992 estas drama defio. Per la ŝparoj, Italio similas al Japanio, do la personoj profitos de la liberaj monmovoj, sed la ŝtato kun deficito je 14% de la BIP, ne povus konservi ĝin en Eŭropo, kiu farus paŝon al valutunuiĝo.

Belgio profitos per tekniko de kreneloj kaj pro Brukselo, ĉefurbo de Eŭropo.

Luksemburgio esperas profiti de sia fiska paradizo.

Portugalio kaj Grekio esperas rapidan modernigon kaj financan helpon por tio kun provizoraj protektoj.

Sed kun la ekonomia evoluo venas demografia problemo. Kun naskoratio inter 1,8 kaj 1,9 en Francio kaj inter 1,1 kaj 1,2 en FRG, Francio reiĝas ĉefa demografia potenco, stato, kiun ĝi perdis en 1800. Britio, kies loĝantaro malkreskas, ricevos pli da enmigrintoj el la Komonvelfo.

Por la neeŭropaj landoj, merkato sen eksteraj doganbariloj estas paradizo. La neeŭropanoj nur timas, ke la eŭropanoj perdu sian naivecon pri 1992 kaj starigu protektajn barilojn.

1992 vidos la envenon de ondo de importaĵoj kaj de eksterlandaj investoj. Sufiĉos al Usona aŭ japana banko malfermi oficejon en la plej favora lando kaj de tie ataki la plej interesajn merkatniĉojn.

Eĉ nun, la granda merkato anticipe efikas al restrukturiĝo aŭ fando de entreprenoj.

La sperto en la PAO (Publika AĉetOferto) pri la "Société Générale de Belgique" montras ke la naciismo ne morti. Unua leciono : Eŭropo estas batalkampo kaj la entreprenoj estas armeoj, sekve la ŝtatoj sen administracio kia Belgio estas plej malfortaj. Banko de Anglio devigas al sia aprobo ĉiun partoprenon en rego de banko super 15%, Banko de Francio metis la limon je 10%. Dua leciono : la ĝenerala publiko pli favoras Eŭropon ol oni opinias. Por la moviĝantaj socitavoloj, Eŭropo rimas kun moderneco, la ŝparantoj ne havas patrion, sekve oni povas diri, ke en 1992 la propra profito plej gravas antaŭ la kutimoj kaj la statkonservo. Tria leciono : la tradiciaj elitoj plej malfacile aplikas la eŭropajn paroladojn. Kvara leciono : la defendreflekso de la direktaj strukturoj vigle vivas.

Neniu ekonomia sektoro estos protektita en 1992.

II.3. La Darvina koŝmaro

La Darvina selekto estas neevitebla kaj maljusta : neevitebla ĉar ĝi estas la sola maniero rekreskpeli Eŭropon, maljusta ĉar altiro de la merkato sen protektiloj kaj sen redisdona sistemo fortigos la fortulojn kaj malfortigos la malfortulojn.

La traŭmo kaj la konkuro. Nur tri sektoroj estas protektitaj de la liberigo : sano, sekureco kaj ĉirkaŭaĵo (sano pro Britio, ĉirkaŭaĵo pro FRG, kiu volis kontentigi siajn verdulojn), sed ĉiu lando havas sian sekretan ĝardenon. Ekzemple, pri la katalizaj ellasiloj, se la liberigo validus, la reglamento de la fabrikisto validus kaj sekve, ĉu FRG-anoj akceptus pagi pli por havi katalizajn ellasilojn, aŭ preferus aĉeti grekajn aŭ portugalajn aŭtojn sen katalizaj ellasiloj. Do, estos pli favora prezo por produktoj el landoj kun malpli altaj laborkostoj kaj kun malpli da reglamentoj. Do same kiel iuj landoj inventis la fiskajn paradizojn, aliaj multobligos la facilajn reglamentojn por allogi laboroficojn.

La tre reglamentitaj profesioj multe suferos, kiaj kuracistoj, advokatoj,.. Anstataŭ barakti por aŭskultumtarifoj, ili devus prepariĝi per konstanta kleriĝado. Advokatgrupoj preskaŭ ne ekzistas en Francio, kompare al la multadvokataj grupoj, kiuj ekzistas en Britio.

La batalo pri la salajroj estos terura, ĉar jam la investoj iras al la landoj kun la malaltaj laborkostoj, kiaj Irlando, Portugalio, Hispanio. La salajroj de sociale avangardaj landoj estos tirataj malsupren de la salajroj en la aliaj landoj. La sindikatoj, kiuj penas konservi povon en siaj landoj, ankoraŭ ne internaciiĝis, por povi defendi la laboristojn je eŭropa nivelo. Logike la nacia juro labora kaj socia devus transiri de nacia nivelo al Eŭropa nivelo.

La socialaj sistemoj tute malsamas. Kio okazos por Dano, kiu dum sia tuta vivo pagis por sia emerita pensio kaj por Portugalo, kiu neniam pagis, ĉu ambaŭ havos la samajn rajtojn ? Kiu pagus por la lasta ? Ĉar la sindikatoj ne sukcesas doni motivojn al la laboristoj, verŝajne la Darvina selekto kondukos al regreso de la socialaj rajtoj. Sed tio ne realiĝos sen socialaj konfliktoj.

Estas koeficiento de 15 inter la aĉetpovo de la plej malriĉa Greka regiono kaj la plej riĉa FRG-a Landro, koeficiento de 10 inter la ratio de senlaboreco de Luksemburgio (3%) kaj de Andaluzio (30%). Ĉu Eŭropo, paralele al la liberigo de la interŝanĝoj kapablos starigi minimuman socialan harmoniigon ?

Ekonomia batalkampo. Eĉ se Brukselo ĉasas ĉiujn signojn de ŝtat interveno, ĝi ne kapablas kontraŭstari la solidarecon, kiu fortiĝas inter la ŝtatoj kaj la gravaj entreprenoj. FRG havas gravan avantaĝon en tio : bankoj, asekurkompanioj kaj industriaj grupoj sin apogas reciproke per interplekta partopreno en siaj kapitaloj. Britio kaj Francio havas malavantaĝojn pro siaj tro videblaj potencaj ŝtatoj, kaj sekve ĉiam devas sin defendi, senkulpigi sin je la nomo de pura kaj perfekta merkato, kiu estas hipokritaĵo.

La koncentriĝo de la FRG-aj entreprenoj impresas, ĝi estas raciigo necesa al posta eksterlanda konkero; ankaŭ en Britio, kie s-ino Thatcher donacis Rover al British Aerospace laŭ maniero tipe socialisma. En Hispanio la bankoj koncentras sin por atingi sufiĉan gravecon por poste internaciiĝi. En Francio, la entreprenoj eksterlande kreskas pli ol interne grupiĝas.

La ŝtato devos fariĝi pli diskreta, t.e posedi nur minoritatajn partoprenojn, kio ja sufiĉos por protekti la entreprenojn kontraŭ ekstera atako (la entrepreno "Compagnie Française des Pétroles" apartenas al tiu tipo). La plej efikaj publikaj monopoloj profitos de la liberigo (flugtransportoj, elektro). Neniam, eĉ post la liberigo, la ŝtato ne interesiĝos pri la gravaj entreprenoj. Por ekzemplo, la ŝtato de Vaŝingtono plej atentas la situacion de Boeing ĉar la prospereco de Seattle dependas de ĝi.

La fiska sismo. Jen sektoro kun tre granda diverseco. La Bruksela Komisiono eklaboris pri la AVI (AldonValora Imposto). La nuna sistemo konsistas en senimpostigo je eksportado kaj impostado je importado, sed post 1992 ne plu estos doganoj inter la Eŭropaj landoj. En 1992, eksportanto pagos la AVI-on de la celolando post subtraho de la AVI pagita en la originlando. Necesos starigi sistemon, por ke la imposto pagita en la originlando, iru al la celolando.

Sekve ĉiumonate, en ĉiu ŝtato oni kalkulos la AVI-on. Por faciligi la sistemon, necesas ankaŭ proksimigi la AVI-ajn ratiojn en du zonojn inter 4 kaj 9% kaj inter 14 kaj 20%. La ekzemplo de Usono montras ke granda merkato eltenas interlandajn diferencojn ĝis 9%. Eĉ se la diferenco estas granda inter la landoj, tio ne malebligas la konkuron, ĉar ĝi aplikiĝas al ĉiuj varoj. Tio kompreneble tre tuŝas Francion kies AVI-aj ratioj estas tre altaj.

La liberaj monmovoj devige harmoniigos la impostojn pri la kapitalrentoj. Hodiaŭ Belga dentisto aĉetas internaciajn obligaciojn en Luksemburgio, sen pagi la 25%-an imposton pri la rento, kiun li devus pagi en Belgio. Same povos fari la Francoj, sed normale, ili devas deklari la ricevitajn rentojn al la fisko, sed ĉu ili faros ? Necesas do harmoniigo. La sola solvo estus rekta depreno de la imposto je la fonto, sed sufiĉas unu nekonsenta ŝtato por endanĝerigi la sistemon.

En la nova sistemo, ĉiuj naciaj fiskaj administracioj dependos unu de la alia por la ĉiumonataj AVI-kalkuloj, kaj sekve devus okazi malpliboniĝo de tiuj fiskaj administracioj.

Senimpostigi la riĉulojn, imposti la malriĉulojn ? En la unua duono de la 20a jc validis la ideo, ke la imposto pri la enspezoj de la kapitalo devis superi tiun pri la enspezoj de la laboro. Sed nun estas inverse, pro la minaco de la fiskaj paradizoj kaj pro la bezono ŝparigi la laboristojn. Francio estas bona ekzemplo de tio. S-ino Thatcher, la unua, samniveligis la imposton pri la valorplusoj kaj tiun pri la laborenspezoj, sed la liberigo de la monmovoj malebligos tian justan decidon. Sekve la impostoj pri la salajroj kreskos por kompensi la perdon de la imposto pri la kapitalrentoj, konklude la riĉuloj pliriĉiĝos.

Jen slogano por la komunista partio : Eŭropo de la granda kapitalo, Eŭropo de la riĉuloj.

Francio, ne bone armita ? Plej entuziasma, Francio plej suferos. La imposta sistemo estas la ĉefa handikapo.

La devigaj deprenoj (ĉiuj socialaj, varaj kaj enspezaj impostoj) atingas 45% de la interna produkto (40% en la apudaj landoj). La enspeza imposto 5 ĝis 6% de la BIP, estas la duoblo en niaj partneraj landoj. La AVI estas la kerno de niaj fiskaj enspezoj, de tie la malfacilaĵoj : handikapo por la konkurado de la entreprenoj, por la ekonomikresko (forta rilato inter la ratioj de senlaboreco kaj de enspezdeprenoj). Tro da imposto mortigas la agdeziron. La AVI donas al la buĝeto la duoblon de la enspeza imposto. Kiel ŝanĝi tion ? La impostoj en Francio, pri la ŝparproduktoj, estas unu el la plej altaj en Eŭropo.

Hodiaŭ 1/3 de la personoj ne pagas imposton pri la enspezoj, tio ne koincidas kun la limo inter la veraj malriĉuloj kaj la aliaj, necesus kuraĝego por ŝanĝi tion.

La kreskego atendata en la aŭtomobila sektoro estus pli ol kompensita de la malkresko en la agronutraj, aeronaŭtikaj kaj fervojaj industrioj. Sekve devus esti pli granda deficito de la ekstera komerco (kresko de 1,9% en eksportoj kaj 4,3% en importoj). La senlaboreca ratio devus atingi 12% pro malboniĝo de la komerca bilanco kaj kresko de la aktiva loĝantaro. Tamen tiu demografia dinamismo estas la plej bona atuto.

La entreprenoj, kiuj plene dependas de la ŝtataj mendoj plej suferos.

La varliveraj retoj estas plej modernaj en Francio. La flugtransportoj multe suferos pro manko de raciigo kaj de koncentrado kompare al la kunfandiĝo de British Airways kaj British Caledonian. Francio estas la sola Eŭropa lando kun du internaciaj kaj unu nacia flugkompanioj.

Plie la geografia pozicio pli altiros danajn dentistojn aŭ nederlandajn kuracistojn ol Glasgovo en Skotlando.

La granda merkato estas milito, ĝi necesigas esplorojn, preparojn kaj oferojn.

Atentu al la bastonreveno. La ekstremaj partioj (komunista kaj naciisma) esperas profiti de la frustriĝoj kaj elreviĝoj. Ĉu la landa protektismo kiu ŝajne malaperis, povus reveni en 1992 kun ksenofobio, tio estus katastrofo.

II.4. La nefinita simfonio.

La merkato, kiel nura ilo por realigi Eŭropon, havos sian limon : la ekscesoj devos trovi kontraŭpezojn por eviti perfortajn ŝokojn. Komuna valuto, makroekonomia unuiĝo, buĝeta solidareco, jen gravaj demandoj por doni aŭ ne doni al Eŭropo strategian kaj historian signifon, por ŝanĝi aŭ ne ŝanĝi la strategian drivon de la kontinento.

Francio ambicias trudi komunan ekonomian kaj monan politikon, sed ne havas la rimedojn; FRG havas la rimedojn sen la ambicio (ankaŭ Britio). La nacia intereso ankoraŭ ne mortis, ĝi daŭre gvidas la konduton de ĉiuj landoj.

La mona vetoo. La Eŭropa valuto ne estas teknika problemo sed politika. FRG preferas la EMS-on (Eŭropa MonSistemo) sed povas multe perdi per komuna valuto. La EMS disponigas al FRG Marko-zonon sen iu el ĝiaj malavantaĝoj, ĝi limigis la revalutadon de la Marko, sed ligis ĝin al la malplej fortaj valutoj, sekve la eksporta kapacito de FRG konserviĝis, kaj la EMS premis la membrojn-ŝtatojn al sekvo de la rigoreco de la superrega ekonomio. La malavantaĝo kuŝas en la neceso subteni, en premtempoj, la devalutotajn valutojn.

La aliaj landoj de la EMS ankoraŭ profitas de ĝi, eĉ se malpli ol FRG. Por Francio, ĝi forte rolis en la turno de 1983 kaj en la akceptigo de tre necesa rigoreco. La EMS ankaŭ instigas al proksimiĝo de la inflaciaj ratioj al la plej malalta inflacia ratio en la Komunumo. En Francio la EMS devigis al mastrado de la produktadkostoj, donis al Francio la kulton de forta valuto. Vidante socialistan financan ministron garantii fortan Frankon, oni povas mezuri la iritan vojon en lando, kie oni ĉiam favoris la ciklon : kreskpelo-devalutado-ĝustigo kaj kie la valutvaloro dividiĝis per 3 kompare al la Marko en malpli ol 20 jaroj. La EMS ne delokas la ekvilibron inter la landoj, sed pli avantaĝas la plej fortajn. Kun la liberaj monmovoj, la EMS ankoraŭ pli aspektos kiel Marko-zono. FRG ankoraŭ pli altiros la monŝparojn malfavore al la malfortaj valutoj, sekve la aliaj ŝtatoj devos teni la interezratiojn je pli alta nivelo ol la FRG-aj ratioj. Eliro el la EMS estus konsiderata kiel mona irlaso kaj ĝi estigus neregeblan malŝaton. Francio estas ano de la EMS kaj de la Marko-zono.

Pro tio Francio favoras la evoluon de la nuna sistemo al vera komuna valuto, male al FRG, kiu estas certa, ke Eŭropa Centra Banko ne havos la rigorecon de la Bundesbank. Plie, ĉar komuna valuto pligrandigus la diferencojn inter riĉaj kaj malriĉaj regionoj, necesus kompensa redonsistemo. Sekve FRG timas duflanke perdi. Inter 1983 kaj 1987, 80% de la kresko de la FRG-aj plusoj okazis inter la Eŭropaj landoj. Fronte al la FRG-a malaŭdaco, la brita rifuzo estas duaranga.

Vidate de Singapuro aŭ Losanĝeleso, Eŭropo ŝajnas havi ekonomian politikon. La diferencoj inter ŝtatoj (kresko, inflacio, senlaboreco) estas mallarĝaj, tiu konverĝo estas vicprodukto de la EMS, kaj rezulto de proksimiĝo al la karakterizoj de FRG-a ekonomio.

Hodiaŭ FRG ne volas ekspansion, ĝi timas rezultontan inflacion. La aĉetpovo kreskas je 3 aŭ 4% jare kun kvazaŭ stagnado de la ekonomio. Tio estas la komfortigaj efektoj de la loĝantara malkresko (sama enspezo por malpli da personoj), same la senlaboreco malkreskos. Kreskpelo ne povas utili en FRG, kaj laŭ FRG, ĝi eĉ ne povas utili en EEK, ĉar ĝi havus la samajn malavantaĝojn, kiel la kreskpelo en 1980, kiam FRG, sub premo de Usono, kreskigis sian deficiton por estiĝi lokomotivo de la monda ekonomio. FRG iĝis eksternorma kaj necesis pluraj rigoraj jaroj por reekvilibrigi la truditajn malekvilibrojn. Rilate al la plano Marshall por Oriento, kial transigi al komunuma nivelo tion, kio estas efike farata en Bonno.

Francio bezonas kreskon kaj pli da eksterlanda ekspansio, ĉar pro la kresko de la aktiva loĝantaro, la senlaboreco devus atingi 15% kompare al 5% en niaj najbaraj landoj, kie malkreskos la loĝantaro. Sed la malekvilibro de la ekstera komerco malebligas internan kreskpelon. Same por la sudaj landoj, kiuj ne povas kalkuli pri malkreskanta loĝantaro por forpeli la senlaborecon.

La komuna agrikultura politiko miksas la liberajn interŝanĝojn, la merkatorganizon kaj la enspezpolitikon. Tiu teknokratia maŝino administris butermontojn, malegalaĵojn inter kamparanoj kaj akcelis la modernigon de Eŭropo sen socialaj dramoj. Kompare al tiu modelo, 1992 estas multmanka sistemo : neniu kontraŭekstera protekto, neniu sociala redisdonagado kun evidenta konsekvenco : plibonigo de la efikeco kaj produktado, kiuj necesigis la laksigon, sed kun kresko de regionaj malegalaĵoj, de sektoraj krizoj kaj transigo de aktiveco.

Jacques Delors diras, ke konkuro kaj kunlaboro estas ĝemeloj kaj ke la granda merkato postulas akompanan politikon. En ĉiu nacia ekonomio la riĉaj regionoj pagas por la malriĉaj, ankaŭ en Eŭropo oni devas organizi tion. Sed FRG laciĝas esti la ĉiama paganto de Eŭropo kaj timas starigi ne facile regeblan reguladan sistemon, en kiu ĝi devige fariĝos la ĉefa paganto.

La starigo aŭ nestarigo de komunuma helpsistemo estas testo pri la naturo de la Eŭropa konstruo : aŭ nur zono de liberaj interŝanĝoj, aŭ unua paŝo al pli ambicia ekonomia kaj politika unuiĝo. En la unua hipotezo, iuj ŝtatoj, fronte al malfacilaĵoj, eble kontraŭstaros per protektaj decidoj aŭ limigos sian aliĝon al la granda merkato.

Mankhavaj ludreguloj. Kio pri la rilatoj inter la granda merkato kaj la mondo. Ekzemple, nun ekzistas limigoj pri la importado de japanaj aŭtomobiloj (3000 en Italio, 3% de la Franca merkato, 10% de la brita merkato), pri la teksaĵoj kaj la siderurgio. Sufiĉas al la eksteraj entreprenoj obei la malplej severan reglamenton por konformi al la Komunumaj reguloj. La internaj entreprenoj ne povas esperi tion ekstere de Eŭropo. La unuflanka senarmigo estas pravigebla nek ekonomie nek milite.

Por Francio la granda merkato estas la ejo por starigi eŭropan industrion; por FRG ĝi devas esti zono de plej malaltaj prezoj, kie la Eŭropa industrio jam ekzistas : la FRG-a.

Por Francio la granda merkato estas tria merkato apud du aliaj homogenaj : Usono kaj Japanio; por FRG ĝi estas nur ŝtupo al monda merkato. FRG timas protektajn decidojn de EEK kun reagoj de Usono kiuj plej ĝenus FRG-on.

En Usono, la politikistoj maltrankviliĝas, vidante la eksterlandanojn, kiuj aĉetas la bienaron de Usono por financi la deficiton de la ekstera komerco.

FRG, ĉar ĝi eksportas kapitalon kaj pro la interplektiĝo inter financo kaj industrio, klare starigos siajn liberinterŝanĝajn principojn por rifuzi la regon super la investoj, tiel Eŭropo eble fariĝos giganta franĉa zono, kio plej plaĉas al la gravaj potencoj.

En la ŝtataj aĉetkontraktoj, kiel certigi la egalecon de la ŝancoj ? Kiel limigi la intimajn rilatojn inter Bundespost kaj Siemens, inter France Telecom kaj CGE ? Longa estas la listo de la konkurlimigaj agadoj. Devos esti eŭropaj juĝejoj, sed intertempe sufiĉas plifortigi la naciajn jurojn pri tio.

La principo de reciprokeco pri interŝanĝo de varoj, servoj kaj aktivoj estas pli kompleksa. Per la PAO-oj (Publika AĉetOferto) eblas listigi la landojn komence de la plej libera : Britio, Belgio, Hispanio, Francio kaj fine Italio, FRG kaj Nederlando (pro multvoĉdonaj akcioj). La multvoĉdonaj rajtoj certe malaperos, ĉar kontraŭaj al la principoj de la granda merkato. Pro tiu granda diverseco, necesos atendi por havi veran reciprokecon.

Politika marserpento. Politika Eŭropo rete funkcias : konsilio de la Komunumaj ministroj, Komisiono, Eŭropa parlamento, justica kortumo. Al unueca ŝtato respondas centrigita politika sistemo, al konfederacio respondas kompleksa sistemo de povoj kaj kontraŭpovoj. Reteca sistemo taŭgas por administre solvi konfliktojn, sed ne por operacii, kiam necesas.

Se oni volas, ke Eŭropo estu alia ol giganta franĉa zono, necesas tranĉi plurajn gordiajn nodojn : la valuto, la ekonomia politiko, la konstruo de helpsistemo, la ekstereŭropa filozofio. Necesus supernacia politika povo kaj tion kontraŭstaras Britio; plie FRG ne bezonas pli ol la granda merkato.

III. La breviero de la neeblo.

III.1. La tria cirklo.

Ekzistas Okcidenta homo sed ne Eŭropa homo. La Okcidenta homo estas la simbolo de la moderneco, kiun sukcesis forigi nek la diktatoroj de la tria mondo, nek Sovetio nek Ĉinio. La Okcidenta homo iĝas pli individua, pli konsumema kun iom da humanismo.

Ne ekzistas Eŭropa aparteco en la Okcidenta mondo. Same kiel la Eŭropa ŝtato ne ekaperas je la horizonto, la Eŭropa civila socio ne ekzistas, mankas al ĝi institucioj kaj mezaj korpoj. Neniu sindikato, direktistaro, neniu lobio ekzistas je la Eŭropa nivelo. Ekzistas multaj Eŭropaj direktistoj sed neniu Eŭropa direktistaro.

La Franca sindikato de la agrikulturistoj FNSEA preferas defendi sin pere de la Franca ŝtato kaj ne kun la FRG-a frata sindikato. La korporaciismo regas ĉie en Eŭropo. Ekzistas neniu Eklezio, neniu politika partio, neniu asocio je Eŭropa nivelo, aŭ ili estas naciaj aŭ internaciaj sed ne Eŭropaj.

Ekzistas neniu fondaĵo, neniu esplorinstituto, neniu universitato je Eŭropa nivelo; escepto estas la Eŭropa Universitato de Florence en Italio. Kunfandi du altlernejojn de du landoj estas ankoraŭ neimagebla, sed oni ĉiutage kunfandas entreprenojn.

Iuj opinias, ke la Eŭropa civitaneco ekzistas kun la profesia libera irado, tio helpos, sed ne sufiĉos : Franca arkitekto en Glasgovo estos luksa enmigrinto. Tio montras, kiom mankis la Uson-angla filozofio en la konstruo de Eŭropo, t.e. la socio staras sur du bazoj, kiuj estas la merkato kaj la juro. Eŭropo estos absurda pruvo de tiu neceseco. Ekonomie Eŭropa, ĉiu homo, kiel privata persono, dependos de sia origina nacieco. Neniu elemento de civitaneco ekzistos (politika, civila, jura).

La politikaj rajtoj (voĉdoni por urba aŭ regiona konsilioj, deputitoj kaj prezidento) ne estas temo de diskutoj por 1992. Ĉu iu laboristo el Eŭropa lando, laboranta en Francio, ne devus rajti voĉdoni en la Francaj balotoj post minimuma restado (ni diru 3 jarojn por la urbaj, 5 jarojn por la deputitaj kaj 7 jarojn por la prezidenta balotoj). La politikistoj, en ĉiuj Eŭropaj landoj, preferas silenti pri tio. Tio ne interesas la publikon, kvankam la voĉdona rajto de la enmigrintoj el aliaj landoj diskutiĝis.

La civila civitaneco ne pli progresas ol la politika civitaneco. La juro de la grundo aplikiĝas. Du fianĉoj el la EEK, kiuj geedziĝas en Francio, povos eksedziĝi nur en Francio. Neniu traktato, neniu instanco, neniu kolektiva premo zorgas pri tio.

Por la krima civitaneco estas du tezoj : Eŭropo estas vera unuiĝo, do la krimoj kaj deliktoj povas esti juĝataj en la arestloko, kaj inverse, la ekstrado devas esti aŭtomata por juĝado en la krimloko. Neniu decido pri tio okazis. Tamen la batalo kontraŭ terorismo iom antaŭenigis la justican Eŭropon. Sed ankoraŭ nun persono, kiu trompis la Francan fiskon, estas konsiderata kiel honestulo en Luksemburgio.

Se la membroj-ŝtatoj ne starigas procezon similan al tiu por ekonomio, ĉu Eŭropo de la rajtoj konstruiĝos ? La kampoj sen eŭrokratoj malpli progresas ol tiuj kun ili.

Ambigua opinio de la publiko. Francio pli favoras Eŭropon ol Britio kaj FRG. Britio estas plej altirata de Usono, ĝi ne estas fidema al la kontinentaj partneroj, aparte al Francio. FRG estas pli kaj pli malfavora al Usono; 80% de la loĝantaro favoras al kompleta sennukleigo de sia lando. En FRG, ne mankas la Eŭropaj signoj kaj amikeco al Francio; FRG balanciĝas inter siaj sentimentoj al Oriento kaj al Okcidento. Tio ne povas konsistigi Eŭropan opinion.

Eŭropo ankaŭ ne ekzistas por la elitoj de la ŝtatoj, kiuj restas ĉefe naciaj. Ili malfermiĝas al la mondo, pli ol al Eŭropo.

La Franca sistemo eble estas la plej arkaika, ĉiuj evoluintaj landoj ĵaluzas niajn ŝtatoficistojn, sed ĉu la estonteco apartenas al ŝtatoficistoj, en pli kaj pli moviĝanta ekonomio, en pli kaj pli kompleksa socio ? La necesaj ecoj estas fleksebleco, decidarto, ŝanĝiĝivo, adaptiĝo, rapideco, iu formo de prestiĝo kaj kunvivivo. Kion produktas niaj elitfabrikoj ? Brilajn junulojn, konceptpensantajn, pretajn komandi armeon, konvikitajn, ke Francio estas grava potenco kaj ke la Administracio estas la origino de tiu potenco, do ke ili estos instrumentoj de tiu administracia potenco.

Multfaca povo, kiu akiris rajton aliri al la pintoj de la politiko, de la aferoj, de la administracioj. La respondecoj estas koncentritaj en kelkajn centojn da "bramanoj", certaj pri sia estonteco, pri sia farscio. Se tiuj privilegioj kaj rajtoj respondas al la servoj donitaj en la pasinteco (modernigo de la socio). Por tiu nova nobelaro, kvankam la junaj membroj akiras postenojn en la aktiva ekonomio, Eŭropo ne estas nova terlimo, sed nova spaco konstruebla je Franca maniero. La teknokratia strukturo de Brukselo profitis de tiu farscio.

Iom same en Hispanio, kie nova generacio de Havardaj socialistoj akiris la regadon kaj konservas Usonan influon. La britaj kaj FRG-aj elitoj konformas al siaj historiaj tradicioj, Eŭropo ne havas lokon en ilia edukado kaj ne influas ilian konduton. Certe la itala elito plej similas al la estonta Eŭropa elito. Ekzistas neniu Eŭropa altlernejo, kies diplomoj ebligas aliri al la privilegiaj postenoj, neniu intermikso de direktistoj inter la administracioj de la diversaj landoj, neniu pensinstitucio, neniu Eŭropa klubo, neniu kariera organizo, kiu ebligus al posedanto de sperto en alia lando, akiri promocion en sia lando. La Eŭropa establiŝmento ne kreis siajn proprajn strukturojn, tio klare montras, ke ĝi ne ekzistas. La retrokalkulo daŭras : la kontinenta drivo de FRG, jaron post jaro, dubigas pri la ekesto de Eŭropa identeco, je skalo de la 12 landoj.

Jen lasta iluzio, se ne ekzistos civila socio, Eŭropo estos almenaŭ kultura komunumo. Jean Monnet, je sia vivfino, diris, se tion mi devus refari, mi komencus per la kulturo, konsiderante la kulturon pli efikan ol la ekonomio por transformi la socion.

III.2. Se tion mi devus refari, mi komencus per la kulturo

Eŭropo ne estas kultura komunumo, jen 7 evidentaj veraĵoj :

1a veraĵo : Eŭropo konsistas el seninterkovraj kulturaj spacoj. Ekzistas centreŭropa kultura mondo ĉirkaŭ Vieno kaj ekzistas angla-Usona kultura mondo, kiu plej influas, kiam ĝi ekonomie ne plu superregas.

2a veraĵo : La kultura disflorado de la lastaj jardekoj montras la riĉecon de Okcidento, Eŭropo ludis neniun apartan rolon en ĝi. Festivaloj, turismo multe progresis ĉie (Japanio, Aŭstralio, Eŭropo). La kultura konsumado fariĝis sinonimo de Okcidenta vivmaniero.

3a veraĵo : Eŭropo ne plu monde influas (muziko, literaturo, filozofio, artoj). Oni ankoraŭ atendas la novajn Heidegger, Sartre aŭ Picasso de la 80aj jaroj ?

4a veraĵo : kulturo iĝis giganta industrio kun amasa turismo, kiu povas malstabiligi la pagbilancon kaj ĉiu lando konkuras unu la alian. Francio rezervas al si la feston de la ducentjariĝo de la Franca Revolucio kaj Hispanio la feston de la kvincentjariĝo de 1492.

5a veraĵo : se estus Eŭropa kultura politiko devus esti ŝtata agado. Diverseco inter la landoj regas. Britio kaj FRG ne havas centran administracion pri kulturo. En Hispanio kaj Francio ekzistas centra administracio aŭ eĉ ministro, ĉar por ili, kulturo aperis delonge kiel instrumento de internacia influo. Kia povus esti la dialogo inter la diversaj Eŭropaj respondeculoj pri kulturo kun tiel malsamaj povoj ? Ili havas nek lingvon nek projekton komunan.

6a veraĵo : Eĉ kun politikaj kondiĉoj, la ideo de Eŭropa Kultura Komunumo (kiel EEK) ne havas signifon. Kion ĝi farus ? Adicii la helpsistemojn ? Konstrui Eŭropajn muzeojn ? Faciligi interŝanĝojn de teatraj trupoj ? Helpi la malriĉajn landojn vivteni gigantan bienaron ? Ekzistas nacia reflekso, sed neniu Eŭropa reflekso.

7a veraĵo : Fronte al mondo pli kaj pli sorbema, la kulturo estas unu el la lastaj restaĵoj de la nacia identeco. Superŝutita per aŭdvidaĵoj, muziko, modo, la nacia kulturo estas la lasta pruvo de identeco.

Jes, Monnet eraris, se li revis pri konstruo de Eŭropo unue per kulturo.

La eduka starigilo, mirinda kaj forgesita. Grava pelo per la ekvivalenteco de la diplomoj estas farita, poste per alternaj studoj en diversaj landoj, kaj fine per internacia konkurado en la universitata mondo. Francio, kiu rifuzas la konkurecon inter Francaj universitatoj, devos akcepti internacian konkuradon.

Komuna kulturo povas naskiĝi de komuna instruado, sen tio, ĝi ne kapablas ekzisti. De tio, venos la postulo de samaj programoj, devigaj interŝanĝoj, burĝonoj de Eŭropa universitata sistemo. Tiu Eŭropo ne progresis.

Identeco estas unue memoro, kiel memorigis Pierre Nora en "Les lieux de la mémoire". La lernejaj libroj kapablas konvinki pri la neekzisto de Eŭropo. Historio en Francio signifas militajn venkojn de ŝtato superpotenca, en FRG nostalgion de unueco kaj aserton de nacio pluvivanta sur pluraj ŝtatoj, en Britio velkintan guston de Viktoria Imperio, en Hispanio memoraĵon de la gravaj konkeroj. Ĉio flatas la nacian senton. Kiam Eŭropanoj konsideros la militon 14-18, kiel civilan militon, Eŭropo tiam, estos progresinta. Ĉu oni devas instrui historion de Francio aŭ de Eŭropo? Sed tiun debaton estos kaŝita en Francio de debato pri nova historio aŭ okazaĵa historio.

Same pri geografio kiu instruas landan geografion. Same pri literaturo; Shakespeare, Goethe, Kafka kaj Joyce pezas nenion, kompare al Raine kaj Beaumarchais; la sama proceso validas por la aliaj landoj. Ekzistas en ĉiu lando hierarkio de la literaturoj, kulturoj kaj bezonoj por lernantoj.

La konservatismo de la lernejaj programoj estas la konsekvenco de la tradicioj, de la teknikaj proceduroj, de la senmoveco propraj al la burokrataj monstroj, kiaj estas la edukaj sistemoj. Ne kulpas la instruistoj, kiuj en Francio, adaptiĝis al la diktatoreco abrupta de la nuntempaj matematikoj aŭ al la invado de la nova historio. La Eŭropigo de la programoj malbone aŭguras por la aliaj postuloj de Eŭropa edukado. Neniam, oni imagis ĝeneraligon de eksterlanda studjaro, de eksterlanda staĝo dum la jaro (ĉu malpli grava ol naturaj kaj neĝaj klasoj), de deviga somera eksterlanda staĝo. La teknikaj malfacilaĵoj estas gravaj, sed ĉu pli ol por la agrikultura politiko. Nek eduka ministro nek instruista sindikato decidis agi laŭ tiu direkto. Nenio estas farita de post la fondo de Office Franco-Allemand (Franca germana oficejo).

Rigardante eksterlanden nur al Usono, neniu universitato iniciatis intensajn interŝanĝojn kun Eŭropaj universitatoj aŭ fondon de asocioj aŭ kunfandiĝon. La ekvivalenteco de la diplomoj ne sufiĉos. Mankas Eŭropa institucio por trakti tion (tio fakte pravigas la burokratecon de Brukselo). Sen Eŭropa eduko, Eŭropa identeco ne estas atingebla, eĉ kun ĝi, Eŭropa identeco ne estas certa.

La nura brita kontribuo : la lingvo. La lingvo ĝenerale akompanis aŭ antaŭis la unuigajn procezojn. Neniu ento vivtenis sin kun lingvoplureco. Eŭropo konas la kunvivadon de plenkreskaj lingvoj, la tradukteknikoj ebligas solvi la problemon, sed la demando ĉiam aktualas : ĉu povas ekzisti Eŭropo sen Eŭropa lingvo ? ĉu ekzistas alia Eŭropa lingvo ol la angla ? Tiu aserto estas neeltenebla por Francio kaj Hispanio; sekve okazas lingva milito interne de EEK kun pluraj oficialaj lingvoj, kun armeo de interpretistoj. Tio estas nei la realecon : ekzistas nur unu Eŭropa Esperanto : la angla lingvo. La entreprenoj delonge agnoskis ĝin, kaj ĉiuj funkcias per tiu sabiro de la aferoj, supozata simili al la angla. Eĉ la Hispanoj akceptis la principon de komuna lingvo, restas nur Francoj, kiuj ankoraŭ kredas, ke la Franca lingvo ankoraŭ ebligas fari teran rondiron.

Eŭropo ekzistos nur, kiam la angla estos ĝia lingvo kaj kiam la Eŭropanoj havos du naturajn lingvojn : la anglan kaj sian propran. Hindio realigis tion, profite al la Hindia lingvo. Ĉu Eŭropo ne kapablas tion fari ? Estas ĉiam same fronte al nehaltigebla evoluo : aŭ atendi kaj suferi pro ĝi aŭ anticipi : t.e. devigi la instruadon de la angla en la unuagradaj lernejoj, permesi duan fremdan lingvon nur post mastrado de la angla.

Eŭropo sen unuiga lingvo ne povas akiri identecon. Iuj diras : favori la anglan estas favori okcidentan identecon kontraŭe al Eŭropa identeco.

Ĉu Eŭropa aŭdvido jam mortis ? Neniu Eŭropo sen kultura identeco, neniu kultura identeco sen aŭdvido, jen principo ne kontraŭstarebla.

Unue la horizontalaj oligopoloj : Berlusconi, kiu regas ĉiujn italajn privatajn televidojn, TF1, kiu akiras tro gravan parton de la Franca merkato. Nun la vertikalaj oligopoloj ekestas : la aĉetoficejoj regas la reklamon, la reklamo regas la dissendon, la dissendo regas la produktadon. En tiu sektoro abundas la trouzoj de povo, urĝe necesas institucioj por vivteni la konkuradon je Eŭropa nivelo. La ŝtatoj preferas naciskale agi, limigi la koncentron de la kapitalo por vivteni la plurismon. T.e duobla eraro, ĉar la evoluo de la teknologio kaj de la merkatoj, post kelkaj jaroj rompos la naciajn ekvilibrojn. Nur Eŭropaj reguloj povas malhelpi la evoluon al kvazaŭitala situacio, kie la registaro ne plu povas agi.

Eŭropo povus fariĝi nur ricevujo de la Usonaj produktoj kaj sekve la Eŭropa kultura identeco tute similus al la Kanada kultura identeco rilate al Usono.

La plej gravaj agantoj agas je nivelo de la Okcidenta merkato, homogena kaj regata el Usono, nur je tiu nivelo ili povas amortizi la ekzistantajn produktojn. EEK povis zorgi pri tio, sed la evolurapideco de tiu sektoro timigas multajn personojn.

La ŝtatoj ne aŭdacas transigi al Eŭropa nivelo la problemojn, kiujn ili ne kapablas solvi je nacia nivelo. La veraj potencoj disvolviĝas antaŭ ol ekestu la emo al reglamentado, sekve la Eŭropaj junuloj estos vidintaj 15 000 murdojn, antaŭ ol iĝi dekkvinjaraj, kiel la Usonanoj.

Eble post 20 jaroj, patro de la granda merkato diros : "se mi devus refari tion, mi komencus per la aŭdvido".

III.3. demandoj.

Tempafero. Francio, FRG kaj Italio bezonis plurajn jarcentojn por unuiĝi sed Eŭropo konstruiĝas pli rapide. La tempo fakte decidis inter kontinenta kaj Okcidenta Eŭropo. Sed en Okcidento kaj en Oriento la tempo ne estas la sama. Je iu flanko estas relativa senmoveco, povo sen balota kontraŭpovo; je la alia flanko estas mondo kun variema publiko, avida je tujaj realaĵoj, trudanta al streĉita politika sistemo siajn humorojn. Je iu flanko, la impreso havi eternecon, je la alia la estonteco estas ligita al balotoj, kun malfacileco zorgi pri la estonteco, pro la ĉiumomentaj bezonoj. Estas ankaŭ la milita kontraŭ la civila tempo. Je iu flanko, socio, kiu elspezas 15% de sia interna produkto por sia defendo kun premo de la militistoj al la politikistoj; je la alia flanko nur 5%, kie la defendo estas normale duaranga zorgo. Je Oriento, burokrata povo sen ekstera regulado, je Okcidento merkatpremo. Sekve nur Oriento mastras la tempon, tiun kvaran dimension. La tempo favoras kontinentan Eŭropon. Se nenio estos farita en la venontaj jaroj por transformi la grandan merkaton en ekonomian spacon kun makroekonomia politiko, buĝeto, helpsistemo kaj valuto, ĝi fariĝos la Balkanoj de la industria mondo, giganta franĉa zono.

La tempo de 30 jaroj jam agis kiel montras la tri sekvantaj fotoj. La unua foto (flava) fine de la 50aj jaroj : Eŭropo sub Usonaj flugiloj, elĉerpita Fancio, honta FRG. La dua foto (nigra blanka) komence de la 70aj jaroj : pli fora Usono, naciisma Francio, FRG kun sia Ostpolitik. La tria foto (kolora) hodiaŭ kun izoliĝema Usono, Okcidenta Eŭropo, kiu atendas sian identecon, FRG, kiu tre nature teksas la fadenojn de Centra Eŭropo. Imagu la kvaran foton.

Ĉu kontinenta Eŭropo estas maltrankviliga ? Tio signifos pacon sur la kontinento, ĝi multobligos la interŝanĝojn inter produktanta Okcidento kaj konsumanta Oriento por ambaŭflankaj kontentiĝoj. Tiu bildo estas trompa. Ne povas ekzisti daŭra ekvilibro inter partneroj malsame fortaj kaj ĉefe kun malsamaj naturoj. Elirinte el Eŭropo, Usono ne facile revenos. La firmaj kondutoj ne estas naturaj en demokratio, sekve la Eŭropaj landoj ne kapablos kontraŭstari al iu ajn modifo de la ludreguloj fare de Sovetio. La granda merkato koncentras la atenton kaj la energion de ĉiuj landoj, Sovetio nenion faris por tio, sed nun ĝi vidas la avantaĝojn por si kaj sekve favoras ĝin.

Kiel kredi, ke la prospereco estas la nura spino de socio ? Kial imagi, ke en 2000, la plej maljunaj landoj de Eŭropo estos fariĝintaj gigantaj Svislandoj aŭ Aŭstrioj ? Francio, FRG, Britio aspektus kiel Finnlandego sen la finnaj kvalitoj : kapacito konservi la gravaĵojn en trudita situacio, ĉar ili estos dezirinta tion. Ĉiu timas montri siajn timojn : Francio agas kvazaŭ ĝi ne vidus la FRG-an drivon, Usono konfirmas sian engaĝiĝon en Eŭropo sed deziras nur redukti ĝin. Ĉu oni vere pretas aŭdi la veron ? Forigi la ambiguaĵojn ne estas sen danĝero, sed la ambiguaĵoj malebligas iun ajn taŭgan agon por ŝanĝi la nunan evoluon. Sed nek FRG, kiu profitas de tiu ambigueco, nek Britio, kiu restas tro marĝene de Eŭropo, forigos tiujn ambiguaĵojn. Nur Francio povas forigi ilin, unue en la lando mem kaj poste ekstere.

FRG ne forlasis la ideon de reunuiĝo, sed ĝi povas pluvivi la nunan situacion laŭ tri manieroj : la unua Mesiisma, simila al la sionisma revo, la dua cinika per troko de neŭtraligo kontraŭ reunuiĝo, la tria empiria kun la espero vidi FRG-on fariĝi Germanio, tio estas kiel antaŭe, nacio kun ŝtatplureco.

Por eviti la malkreskon de la loĝantaro de 60 al 40 milionoj post 30 jaroj, ĉu ne estas nature malfermi la landon al la orienta frata lando. Ĉu FRG ne daŭre deziras ekvilibran politikon inter Oriento kaj Okcidento, al ĝi plaĉus havi la Francan aprobon al tiu Ostpolitik, tiel ĝi ankoraŭ pli efikus, ĉar ĝi estus senkulpigita.

La ĝenerala publiko favoras la opcion triobla nulo : sennukleigo de Centra Eŭropo. FRG deziras Eŭropon sed ne kun perdo de sia aglibereco. FRG devos pagi pli da Eŭropa komunumo per du nekutimaj manieroj : iom da mona irlaso kaj pluso de buĝetaj elspezoj.

Britio ne povos eskapi el la verludo, ĉiam ĝi preferis la grandan oceanon al la kontinento. Britio havas du eblecojn : aŭ resti krompotenco de Usono aŭ proponi sian nuklean armilon por Eŭropuzo. La nuna situacio ne certigas la estontan sekurecon de Britio kaj flankigas ĝin el la Eŭropa unuiĝo, ĝi havus nur periferian rolon vidalvide de Usono kaj de Eŭropo. Britio jam malfruas pro la neaparteno de la pundo al la EMS kaj pro la buĝeta redonsistemo kvankam akceptita de la membroj-ŝtatoj, kiu kontraŭas la komunuman solidarecon. S-ino Thatcher timas kontaĝon de la kontinento, de la socialdemokratio aŭ de humanismo. Se progreso okazus sur civitaneca kampo, Britio devus forlasi la regulon, kiu certigas ke loĝanto de Komonvelfo estas aŭtomate Brita civitano, do estus ankaŭ Eŭropa civitano. Progreso sur justica kampo devigus la trian Britan povon, la plej izolisma, al saniveliĝo al komunumaj tekstoj kaj jurisprudenco. Tio estus paŝoj al politika supernacieco, kontraŭa al la nunaj starpozicioj de s-ino Thatcher. Nun estas kvazaŭ De Gaulle elmigris al Britio kaj FRG. Pro sia konduto "en kaj ekster", Britio malgrandiĝis de post la periodo, kiam la kvin aliaj membroj batalis por trudi al De Gaulle la britan aliĝon, sekve nun, Eŭropo sen Britio estus malgajaĵo sed ne freneza ideo.

Italio kaj Nederlando estas submetataj al Historio, ili ne influas ĝin. Tio, kio pelas FRG-on al kontinenta Eŭropo ankaŭ pelas Hispanion al Okcidenta Eŭropo. Italio kaj Nederlando fidelaj al Usono, akceptis la raketojn Pershing kaj Cruise. Ili havas naturan guston por la malstreĉiĝo. Italio tenas bonajn rilatojn (komercajn) kun ĉiuj, do ĝi favoras la malfermiĝon de la granda merkato. Tiun starpozicion povas envii eble Svedio aŭ Aŭstrio certere, kiu ĵus ekkandidatis al EEK. Necesa memorigi, ke de post 1955, Aŭstrio havas tri karakterizojn : demokratian reĝimon moderigitan de socialdemokratio, marketekonomion kaj neŭtralecon garantiitan per ŝtatotraktato subskribita de la kvar militvenkintoj. Ĉu tiu neŭtraleco estos akordigebla kun 1992.

Kaj Francio ? Por ke ĝi havu strategian rolon, necesus ke ĝi akceptu ke la Franca defendlimo vere estas la rivero Elbo kaj ne Rejno por la nukleaj armiloj, kiel estas por la konvenciaj; t.e certigi la Francan germanan solidarecon ĝis la fina ofero. La ĝenerala publiko jam akceptis la politikan supernaciecon. Francio, neniam estas pli komforta ol kiam ĝi inventas novajn konstruojn, sekve ĝi povus havi gvidan rolon sur la kampoj de Eŭropaj juro, eduko kaj aŭdvido. Kion ĝi riskas provante ?

III.4. Dekalogo.

Por Francio, plej bone estas provi ol nenion fari, tamen dek veraĵoj estas obeindaj.

1. Ni saĝe agu. Ni devas apogi ĉiujn ŝanĝojn en Oriento sed ne tro. Ni ne devas lasi la FRG-anojn sole agi, sed tamen ne tro iri kun ili. Sur la milita kampo necesas rifuzi la sennukleigon de Centra Eŭropo. La forigo de la konvenciaj armiloj devas esti malsimetria kaj diskutata inter ĉiuj Eŭropaj fortoj (do kun Usono por ne nutri la Usonan izolismon kaj ĝian retiriĝon el Eŭropo).

La perestrojko ne devas konduki niajn ŝtatojn al agnoskado de la registaroj de la popoldemokratioj malfavore al la civilaj socioj. La regulo devus esti : ju pli bonaj la rilatoj inter la ŝtatoj, des pli bonaj devus esti la rilatoj inter la socioj.

La kapitalistaj demokratioj malofte rezistas al malfermiĝo de nova merkato kiu facile konsideriĝas kiel la "armiloj de la paco". Eŭropo devus akceli la liverojn kaj la kreditojn por konsumvaroj, tio favoras la orientajn civilajn sociojn, kun kredo, ke la konsumado estas premforto favore al demokratio, sed ĝi devus plej firme kontroli la militcelajn eksportojn.

2. Alumeton ni manipulu. La nuklea forto devas esti la alumeto por tutmonda nuklea milito el kiu Usono ne povas esti ekstera. Kia paradokso : la plej malbona atlantika lernanto estas tiu, kiu kapablas trudi la atlantikan solidarecon. De tio kvar konsekvencoj : la Franca defendlimo estas la rivero Elbo, regravigo de la taktikaj nukleaj armiloj, montro de firme Eŭropa kaj atlantika spirito, proklamado de la nova doktrino.

La taktikaj nukleaj armiloj denove gravas, profite al FRG, kaj evitas al ĝi la ekstremajn solvojn de la nuklea neniigo (nenio aŭ ĉio). Tiu doktrino estigas duoblan solidarecon : Eŭropan kaj atlantikan, t.e. la neado de la kontinenta drivo.

3. FRG-on ni vetu. Ni devus proponi al FRG veran unuiĝon. Ĉu ekzistas pli bona bremso por la kontinenta drivo ? Tio estus testo de vereco por ambaŭ landoj. Eŭropo akirus gravan impeton. La formo povus esti konfederacio aŭ realista versio : monata ministra kunveno aŭ hiperrealista versio : jura decido de kunagado de la ministroj de eksterlandaj aferoj, de nur kune vojaĝi kaj de kreado de unikaj ambasadoj.

4. Sekurecon ni trudu. Al Franca germana unuiĝo, FRG povus nee respondi. Francio ne devus recentriĝi al sia lando sed ludi la karton "trudita sekureco". Se jes, ĝi devus akceli la kunlaboradon kun FRG per partigo de la buĝetaj streboj, Francio por la nukleaj armiloj, FRG por la konvenciaj armiloj, per integrigo de la armeoj. T.e. por kontraŭi argumenton ofte diritan en FRG, ke se Usonanoj ne pretas al nuklea morto por defendi Hamburgon, Francoj certe estas ankoraŭ malpli pretaj. Sed antaŭ ol peti opinion de FRG, necesas klare montri sian starpozicion.

5. Retromovon ni preparu. Se FRG rifuzas, montrante ke kontinenta Eŭropo trudiĝis malfavore al Okcidenta Eŭropo, Francio revenus al sia antaŭa pozicio : protektado de sia lando. Eŭropo estus preta por finnlandiĝo sub la ombro de Sovetio, kun Francio izolita kun sia nuklea forto. Tiam proksimiĝo al Britio estus la plej bona solvo, sed Britio preferus firmigi siajn rilatojn kun Usono kaj fariĝi la 51a ŝtato de Usono. Restos nur al Francio ligiĝi al la sudaj Eŭropaj landoj por konsistigi homogenan strategian zonon. La evoluo de la sudaj socioj, de praindustria al postindustria stato, ebligas tiun strategian identecon, eĉ se nun ili estas ekster la nuna Franca germana kunlaborado.

6. 1992 konsideratan kiel finon ni reĵetu. Restas multo por fari post la granda merkato de 1992. Mankos komunaj valuto, buĝeto, helpsistemo, funkcireguloj kaj merkataj bariloj kontraŭ la ekstero.

Unuiĝinta Eŭropo necesigas civitanecon, edukon, civilan socion, strategian identecon kaj la burĝonojn de politika ekzisto.

7. Novajn laborkampojn ni malfermu. Apud Eŭropa Ekonomia Komunumo ekzistas lokoj por aliaj komunumoj : civitaneco, eduko, aŭdvido. La Komunuma Eŭropo devas malfermi novajn laborkampojn kaj se prioritato necesas, ni elektus edukon, poste aŭdvidon. Civila, komerca, politika juroj, kiom da estontaj laborkampoj.

8. Huraon ni kriu al la Komisiono. Kiu devus respondeci pri nova laborkampo ? La Komisiono de Brukselo aŭ io alia ?

La teknokratoj de Brukselo incitas ministrojn kaj altajn ŝtatoficistojn. Ĝi estas ja giganta burokratio, ja respondecas al neniu, ja estas neregebla babelturo sed ankaŭ ĝi estas la simbolo de Eŭropa legitimeco. Kiel ĉiu administracio, ĝi bezonas de tempo al tempo spronadon. Tamen ĝi estas la sola feto de Eŭropa registaro.

9. Prokrastojn ni kondamnu. Franclingvio estas afrika realaĵo, ne Eŭropa; la Franca lingvo estas Eŭropa lingvo, sed ne la lingvo de Eŭropo. La ĉiutaga batalo, por teni la Francan lingvon je la nivelo de la angla, incitetas niajn partnerojn kaj bremsas produktadon.

Restas la iluzio de Francio, tria monda potenco, ĝi ne plu havas la rimedojn por simileti al Usono, per vivteno de ĉiuj necesaj armiloj kaj armeoj. Francio devos forlasi sian rolon de internacia polico kaj rezigni pri siaj transmaraj teritorioj.

La nuna agrikultura strebo en la EEK-a buĝeto ne povos daŭri (90% de la tuta buĝeto), sed ĉiuj agrikulturistoj profitas de tio, eĉ la FRG-aj, do estos malfacile tuŝi ĝin. Sed ne povos esti sociala politiko, sen komuna politiko de redisdono, neniu redisdono eblas sen redukto de la agrikulturaj elspezoj.

Por esti la gvidanto de la Komunumo, Francio devas banaliĝi.

10. Fine, movon ni kreu. Nuklea alumeto, Franca germana unuiĝo, Eŭropa eduka komunumo, viŝo de la monda iluzio, malplivaloriĝo de la Franclingva mito, agrikulturaj oferoj, ĉu estas koŝmaro ? La adicio de la kontraŭstaroj al ĉiu punkto kondukas al apokalipsa vido.

Nur la urĝeco povas esti motivo, la volo ne sufiĉas.

Oni perdas nenion, kiam oni malsukcesas, sed oni perdas ĉion, se oni forcedas.

Necesas elekti, aŭ kurbiĝi sen kontraŭstari aŭ kontraŭstari por ne kurbiĝi. La ĵetkuboj estas ĵetitaj, ĉu eblas veti je la plej malverŝajna ebleco : la reaktivigo. Eŭropo retroiras al antaŭa stato, ĉu la historia ciklo neniam rompiĝos ?



Terminaro


Multaj terminoj troviĝas en la internacia komerc-ekonomika vortaro en 9 lingvoj, ili estas indikitaj per (IKV).
austérité (cure d') : konsumbrida (dieto).
balance commerciale : komerca bilanco (IKV).
balance des paiements : pagbilanco (IKV).
cadre : kadro (IKV).
centrale d'achats : centra aĉetfirmao.
centrale nucléaire : nuklea elektrejo.
charges sociales : socialaj ŝarĝoj (IKV), oficaj socialaj impostoj.
Commonwealth : Komonvelfo.
convivialité : kunvivivo.
découplage : malkuplado.
déflation: deflacio (IKV).
dénucléarisation : sennukleigo.
dépréciation : deprecado (IKV).
disuasion : malkuraĝigo.
establishment : establiŝmento.
excédent : pluso (IKV).
finlandisation : finnlandigo.
force de frappe : nukleaj fortoj.
isolationnisme : izolismo.
Keynésianisme : Kejnesismo.
laisser-aller : irlaso.
last but not least : fine sed grave.
laxisme : malrigoreco.
libre-échange : liberkomercismo (IKV).
lobby : lobio.
maquette : makedo.
marché publique : ŝtata aĉetkontrakto.
nouvelle frontière : nova terlimo.
omniprésence : ĉieesto.
OPA (offre publique d'achat) : PAO (publika aĉetoferto).
opinion publique : ĝenerala publiko.
option (double, triple) zéro : opcio (duobla, triobla) nulo.
patrimoine : bienaro.
perestroika : perestrojko.
PIB (Produit Intérieur Brut) : BIP (Brutta Interna Produkto).
portée (à courte) : proksimtrafa.
portée (à longue) : longtrafa.
portée (à moyenne) : mezlongtrafa.
pot catalytique : kataliza ellasilo.
récession : regreso (IKV).
relance : kreskpelo.
RFA (Rép. Féd. d'Allemagne) : FRG (Fed. Resp. Germanio).
riposte graduée : grada rebato.
riposte totale : totala rebato.
savoir-faire : farscio.
sous-traitance : subkontraktado.
société de portefeuille : investa kompanio (IKV).
système monétaire européen : eŭropa monsistemo (IKV).
système monétaire international : internacia monsistemo (IKV).
taux : ratio.
TVA (Taxe sur la Valeur Ajoutée) : AVI (AldonValora Imposto) (IKV).
valeurs mobilières : valorpaperoj (IKV).
zone franche : franĉa zono.
Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo