Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo estis akceptita la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: longkrura birdo nestanta sur tegmentoj 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Kiuj estas niaj dikaj ŝtonoj ? (fr : Quels sont nos gros cailloux ?)

Artikolo tradukita el la franca en esperanto de Christian Bertin / article traduit du français en espéranto par Christian Bertin

Iam, maljuna profesoro de la ENA (fr : École Nationale d'Administration, eo : Nacia Administra Lernejo) estis dungita por prelegi pri efika temporganizado al grupo da estroj de gravaj nordamerikaj kompanioj.

Tiu prelego estis nur unu el la kvin prelegoj de la instrutago. Do, la maljuna profesoro havis nur unu horon por konvinki. Staranta antaŭ la elita grupo (kiu pretis skribi ĉion, kion la eksperto estis instruonta al ili), la maljuna profesoro rigardis ilin, unu post la alia, malrapide, kaj diris al ili : "ni faru eksperimenton".

De sub la tablo, kiu apartigis lin de la lernantoj, la maljuna profesoro elprenis grandan masonsitelon, kiun li delikate surmetis antaŭ si. Poste li elprenis proksimume dekduon da ŝtonoj, grandaj kiel tenispilkoj, kaj metis ilin, unu post la alia, en la grandan sitelon. Kiam la sitelo estis plena ĝisrande kaj ne eblis aldoni plian ŝtonon, li malrapide levis la okulojn al siaj lernantoj kaj demandis ilin : "Ĉu la sitelo estas plena ?"

Ĉiuj respondis : "Jes".

Li atendis dum kelkaj sekundoj kaj aldonis : "Ĉu vere ?"

Tiam li klinis sin kaj elprenis el sub la tablo sitelon plenan je gruzo. Kun zorgemo, li ŝutis la gruzon sur la dikajn ŝtonojn, poste skuis la sitelon. La gruzeroj eniris inter la ŝtonojn ĝis la fundo de la sitelo. La maljuna profesoro denove levis la okulojn al sia aŭskultantaro kaj redemandis : "Ĉu la sitelo estas plena ?"

Tiam, liaj inteligentegaj lernantoj komencis kompreni lian konduton. Unu el ili respondis : "Verŝajne ne !".

"Bone !" respondis la profesoro.

Li denove sin klinis kaj tiufoje, elprenis el sub la tablo sitelon da sablo. Kun zorgemo, li ŝutis la sablon en la sitelon. La sablo plenigis la spacon inter la dikaj ŝtonoj kaj la gruzo. Ankoraŭ unufoje, li demandis : "Ĉu tiu sitelo estas plena ?"

Tiam, sen heziti kaj ĉiuj samtempe, la inteligentegaj lernantoj respondis : "Ne !"

"Bone ! respondis la maljuna profesoro.

Kaj kiel antaŭvidis liaj prestiĝaj lernantoj, li prenis la akvokruĉon, kiu staris sur la tablo kaj plenigis la sitelon ĝisrande.

Tiam, la maljuna profesoro levis siajn okulojn al sia grupo kaj demandis : "Kiun gravan veraĵon montras tiu eksperimento ?"

Ne stulta, la plej aŭdaca el la lernantoj, pensante pri la temo de la prelego, respondis : "Tio montras ke, eĉ kiam ni kredas ke nia agendo estas tute plena, se ni vere volas, ni povas aldoni pliajn rendevuojn, pliajn farotaĵojn".

"Ne !" respondis la maljuna profesoro. "Ne estas tio. La grava veraĵo, kiun montras al ni tiu eksperimento, estas la sekvanta : se ni ne metas la dikajn ŝtonojn unue en la sitelon, poste ni neniam povos enmeti ilin ĉiujn.

Okazis profunda silento, ĉiu ekkonscianta pri la evidenteco de tiuj diroj. Tiam la maljuna profesoro diris al ili : "Kiuj estas la dikaj ŝtonoj en via vivo ? Ĉu estas via sano ? Via familio ? Viaj amik(in)oj ? Realigi viajn revojn ? Fari tion, kion vi ŝatas ? Lerni ? Batali por iu kazo ? Malstreĉiĝi ? Havigi al si tempon ? Aŭ... io ajn alia ? Tio, kion vi devas memori, estas la graveco meti unue la dikajn ŝtonojn en nia vivo, se ne, la risko estas ne sukcesi... en nia vivo. Se ni atribuas prioritaton al negravaĵoj (la gruzo aŭ la sablo), ni plenigos nian vivon per negravaĵoj kaj tiam ni ne plu havos sufiĉan valoran tempon por la plej gravaj elementoj de nia vivo. Do, ne forgesu demandi al vi mem ? Kiuj estas la dikaj ŝtonoj en mia vivo ? Poste, metu ilin unue en vian sitelon (kiu estas via vivo)".

Per amika gesto, la maljuna profesoro salutis sian aŭskultantaron kaj malrapide eliris el la ĉambro.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo