Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu lando okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: epoko 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Kiuj estas ni?

Fako: astronomio
El Scienca Bukedo el Francio, Vol. 6. kiu ne aperis libroforme

Kiuj estas ni?

Albert JACQUART, estro de la genetika Departemento pri popoloj en I.N.E.D., profesoro en la Pariza VI-a Universitato kaj en la Geneva Universitato
Tradukis Patrick LAGRANGE

Ŝlosilaj vortoj :
Reproduktado : Tiu vorto en tiu teksto havas nur la senson de refaro de iu tute identa al la gepatra iu.
Generado : Ago de tiu kiu naskas vivantan estaĵon similan al la gepatra estaĵo sed ne tute en ĉiuj detaloj identan.

Résumé : Sur la planète Terre la vie est apparue il y a 3,5 milliards d'années. Une extraordinaire aventure qui commence dans l'infiniment petit et se poursuit dans l'infiniment complexe. Avec de nombreuses surprises et retournements.

Resumo : Sur la planedo Tero la vivo aperis antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj. Mirindega aventuro kiu ekas en la senlima eteco kaj daŭriĝas al la senfina komplikeco. Kun multege da surprizoj kaj misideoj.

La grekaj filozofoj jam problemadis : ek de kiom da, eroj iĝas aron? Kiu plia ero transpasigas la limon inter kelkaj eroj kaj aro? La limo inter la ne vivo kaj la vivo starigas la saman problemon.

Kaj eĉ pli fundamenta problemo: tiu distingo tuj ŝajnigas ke iaj aĵoj enhavas, denaske kvalitojn, eblecojn ne troveblaj ĉe aliaj. Tiu duopeco tute ne kongruas kun scienca vidpunkto kiu klopodas unuigi nian rigardon de la Universaj objektoj. Kio do estas tiu mistera "vivo" kiu aperis Teren antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj? La neega ebleco, laŭ fame konataj biologistoj, de tiu apero aperigis la plej neimaglebajn spekulativojn; iuj eĉ imagis, eksterteranoj de fora galaksio kreintaj Teran "vivon" per siaj instrumentoj.

Anstataŭ kredi tiajn mirindaĵojn, estas pli saĝa (kaj ne malpli mirindiga) konsideri tiujn vivulojn, objektojn kiel aliajn, el protonoj, elektronoj, neŭtronojàKiuj kuniĝas al atomoj kiuj kuniĝante iĝas molekulojn agante inter si kontraŭe aŭ kune laŭ siaj ecoj.

Antaŭ 3,5 miliardoj da jaroj aperis molekulo strukture simpla, sed kun tute nova povo. Ĝi estas longa vicigo de kvar ecaj ĥemiaj kunmetaĵoj: A,T,C,G (iliaj sciencaj nomoj senutilas, la inicialoj sufiĉas). Estas tiel ke tiaj kunmetaĵoj el kelkaj dekoj da atomoj agas, laŭ la klasikaj ĥemiaj kontraŭiĝoj kaj kuniĝoj, kvazaŭ india diaĵo pli ol du braka: simple tri. Per du el tiaj brakoj ili firme kuniĝas al longa vico AGTCCGTà,per la tria ili ideale duopiĝas al AT aŭ CG; frunte al la lasta vico viciĝas TCAGGCAà "duobla fadeno" kreitas.

Tiu duobla fadeno, ne pli stranga ol multaj aliaj ĥemiaj kunmetaĵoj inter kiuj multe estas senlime komplikaj, havas eblecon poseditan, laŭ nia kono, de neniu alia objekto: ĝi kapablas duobliĝi, sin "reprodukti". Pro ekstera influo, la du fadenoj disiĝas kaj ambaŭ, dank al reciprokaj altiroj inter A kaj T, inter C kaj G, naskas la kompletigan fadenon.

Duobla fadeno estis, estas nun du identaj duoblaj fadenoj. Tiu meĥanismo, pure ĥemia, sen io mistera, realigas "reprodukton". Ĝi do donas la eblecon al la duobla fadeno pretervivi la detruecon de la tempo. Se la ekzistanta sinsekvo de la duobla fadeno ligitas al ia informo, tia informo ne detrueblas, ne mortigeblas. Tiu nedetruebleco ebligis tiun molekulon enkapti informojn, enhavi iom post iom novajn eblecojn. Ĝi kapabliĝas direkti la kreadon de aliaj molekuloj, la proteinoj; tiuj proteinoj, pro inter si agado, kreis metabolojn, konstruis meĥanismojn kies tuto mirigas nin; kies nomiĝo estas: vivo.

Tute certe tio estas mirinda, sed tiu miro ne devas rilati al la finaĵo, tiel nomata "viva" objekto, sed al la meĥanismo kiu naskis ĝin; kaj tiu meĥanismo ne estas io alia ol la grandiĝo de la ĉiea Universa komplekseco ek de la praeksplodo.

Ĉu okazis tia ĥemia aventuro alie ol sur nia Tero? Ni tute ne scias; sed tio estas tute verŝajna.

Realigi molekulojn kapablajn kopii unu la alian, multe aliaj strukturoj ol ADN imageblas, konsekvencaj atomaj konstruaĵoj eble estos treege malsimilaj. Sur la sennombraj planedoj kiuj gravitas ĉirkaŭ miliardoj da steloj kuniĝitaj en galaksioj, estus tute strange ke la ĥemia kaĉo, kunigante la atomojn samlokajn, ne instalis ĉi-tie aŭ alie ties povoplena strukturo: primoki la protempa erodo tra reproduktado.

Kvankam la reprodukto havas multobligeblecon ĝi ne kapablas novigi, ĝi kreas objektojn aŭ estaĵojn pli kaj pli nombrajn, sed ĉiujn identajn. La strangaĵoj estas nur pro kopieraroj, ili estas tre maloftaj. La historio de "vivantuloj" sur nia Tero estus nur longa stumblado sen la alveno de multe pli ŝanĝoplena kaj malfacile klarigebla evento: ies perdo de reproduktebleco por gajno de multe pli stranga ebleco: duopiĝi por krei trian. La logika skemo inversiĝas: anstataŭ 1 iĝas 2, 2 iĝas 1.

La nekredebleco de tiu meĥanismo vidiĝas tra la neebla korekta priskribo farita de ĉiuajn kulturo. "Individuo", unu ulo difine ne dividebla, ne povas naskiĝi el du fontoj; la evidentaĵo estas do ke la tria eliĝas de unu el la du generantoj; por la homaro, la Grekoj supozis ke nur la patro estas la generanto kaj pluraj afrikaj popoloj supozis ke nur la patrino estas la generantino. Dank al la geniecego de Mendel, la vidpunkto revoluciiĝis utile, kaj montriĝis ke la seksuloj estas "dividebluloj". En ili du genoj regas iliajn ecojn, unu estas patra, la alia estas patrina. Kiam gepatroj generas, ili transdonas unu kaj nur unu el tiuj du genoj. Ili disigas sian posedaĵon antaŭ ol transdoni ĝin.

La fudamenta konsekvenco de tiu procedo estas ke ĝi ebligis multobligadadon, vera esplodo de la eblecoj; por lumigi ĝian eksterordinaran novigeblecon, ni nur konstatu ke, per du malsamaj genoj kiuj enhavas mil ecojn, ulo povas krei du oble du mil foje tio estas dek sekvata de sescent nuloj da ovuloj aŭ da spermatozooj ĉiuj malsimilaj, sed la nombro de spermatozooj enteneblaj en la videbla Universo, tra niaj teleskopoj ĝis dekkvin miliardoj da jarlumoj, estas nur dek sekvata de naŭdekses nuloj. Do la eblecoj estas senfinaj, la elektita realeco estas ne antaŭvidebla.

La generado anstataŭis la reproduktadon. Ĉiuj duopoj fabrikis per du gametoj neantaŭviditajn estaĵojn, definitive unuaj, kies formoj, eblecoj kaj esploreblecoj de la planedo ĉiu-direkte disvastiĝis.

Estaĵoj, ĉiame vivantaj en la oceanfundo, naskis estaĵojn kiuj promenadis strande, spiris atmosferon , disvastiĝis sur ĉiuj supermaraj surfacoj; aliaj, post vivado dum miloj da generacioj sur la tero, naskis idojn kiuj retrovivis en la maron; aliaj lernis flugi. Tiu multobligado de formoj, koloroj, solvoj al ĉirkaŭaĵproblemoj ŝajnigas ekziston de kreanto nekredeble imagoplena, humureca. Tiu multobligado povas certe esti klarigebla dank al la senlime fekunda, blinda gena kuniĝo tute ne kapabla reproduktiĝi. Sinsekvis la reprodukta stumblado la senliman kreeblan generon.

Ĉu tia tiom novriĉeca procedo ekzistas alie en la Universo? La respondo estas pli malfacile proponebla ol por la reproduktado de la ADN-molekuloj. Ni tute ne ekscias kiel tio realiĝis sur nia Tero. La profunda ŝanĝo de la logiko kiu igis 1 iĝas 2 al 2 iĝas 1 ne eblas sen profunda revolucio de la meĥanismo.

La unuaj estaĵoj, kiu realigis ĝin, estas veraj iniciatistoj de la aventuro cele al ni: Adamo kaj Evo estas ili. Ĉar mi ne povas klarigi la kreadon de la procedo ĉi-tie, tute ne eblas antaŭvidi la probablecon de ĝia disvolviĝo sur alia planedo. Ĉiel, tiu probableco ŝajnas multe pli malgranda ol tiu de la apero de la "vivo". En la Universo ŝajnas ke ofte la reproduktado kreiĝis kaj ne la generado. Iuj objektoj kapablas lukti kontraŭ la detruebleco de la tempo, sed neniu lernis uzi ĝin por sisteme aperigi novaĵon, por "krei".

Lasta sojlo devige transirenda. Tiu noviĝfrenezeco, tiu senbremsa multobligado, senorda, tiu blinda esplorado de la eblecoj povas krei ionajn. Estaĵoj estas du- aŭ kvar- aŭ ses- aŭ "mil" kruraj; tiuj-ĉi havas protektilon kontraŭ la eksteraj danĝeroj kiu iĝas malliberejon kiu limigas ĝiajn movojn; aliaj havas skeleton kiel firmaĵo sur kiu alkroĉiĝas molaj karnoj sed kiuj restas vundeblaj; la gametkuniĝo, gravega evento, okazas aŭ en eksteraĵo aŭ interne de unu el la generistoj. La naturo, sen cele, spertas ĉionajn; kelkfoje la sperto estas tiom sensenca ke ĝi estas tuj forigita pro la natura selektado, sed plej strangaj estaĵoj postvivas; sia tuja handikapo iĝas avantaĝon post longa tempo.

Tiel ekzemple: tiu primato eksternoma nomata HOMO, anstataŭ instali normale dum la enutera vivo la kvin aŭ ses miliardojn da neŭronoj en la centra nerva sistemo, fabrikas ilin dudekoble tro rapide; tiu amasiĝo de cent miliardoj da neŭronoj okupas volumenon multe tro ampleksan rilate al la mallarĝeco de la patrina kokso; tio nur solviĝas dank al tiom antaŭmaturiĝa naskiĝo ke la novnaskiĝanto estas treege malfortika. Ĝia vivo komenciĝas kiel kvazaŭ katastrofo. Sed tiu cerebra troaĵo iĝas, se ĝi transiris la unuajn danĝerojn, mirindegan aventuroplenan fonton.

Konektitaj per milionoj da miliardoj da sinapsoj, ĝiaj nervoĉeloj iĝas, laŭ nia kono, la plej komplikegan palpeblan unuecon. Ĉampiono de la komplekseco Homo iĝas do ĉampionon pri kapableco al mem konstruado. Li estas objekto kiu ricevas undividue la eblecon disdoni kolektive povojn. Li kapablas anstataŭi naturon; ĝi produktis, inter miloj da specoj, Homon; "Homo" iom post iom fabrikis "Sapiens"-on.

Al la demando: ĉu tia procedebleco aŭ alia, kun sama fina rezulto, ekzistis sur aliaj planedoj? Tute ne eblas respondi.

Kiaajn estas la eksteraj kondiĉoj, la sinsekvo de la necesaj eventoj ŝajnas tiom ne palpebla ke la probableco de tia evento estas treege malgranda. Sed ĝi ne estas nula ĉar ĝi okazis "hejme".

La kreebleco en la Universo de same riĉe komplikaj specoj kiel niaj estas fine obligo de treege malgranda probableco, sed ne nula, kun grandega nombro da planedoj, eĉ eble senfina. Aserti ke tiu nombro minimume egalas unu, ni certas ne erari sed ni ne riĉigas nian vidon pri la mondo. Ni ne estas do "sola en la Universo". Sed la vera demando ne estas imagi ĉeeston de "aliuloj"; ĝi koncernas la eblecon ekkomuniki kun tiuj "aliuloj". Senlime rapidaj interkomunikadoj tute ne eblas pro la spaca strukturo; tiuj "aliuloj" estas devige malproksimegaj, tiom malproksimegaj, verŝajne ke ĉiaajn kontakto-espero vaniĝas dum tiu sparko, la viva aventuro de la homo kompare al la skalo de la Universa historio.

La "aliuloj", se efektive ili ekzistas, neniam estos konataj. Soli aŭ ne, kiel gravas, se efektive ni estas izolitaj?

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo