Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof publikigis sian unuan libron pri Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: asimilpretigo de nutraĵo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Rilatoj inter laboristoj

Fako : socio kaj psikologio
El Scienca Bukedo el Francio, Vol. 3.
Verkis Christian BERTIN

Résumé :
Il est de plus en plus important pour une entreprise de déceler les qualités personnelles des personnes qu'elle embauche.
Toute personne doit bien se connaître pour adapter son comportement, si nécessaire, afin d'apporter le meilleur d'elle-même à l'entreprise où elle travaille, et par la même, de mieux réussir sa carrière professionnelle.
Cet article présente les différents comportements possibles et vous permet par un test de situer le votre. Cela permet de déceler des comportements négatifs qu'il faut s'efforcer de corriger et des comportements positifs qu'il faut accentuer pour mettre toutes ses chances de son côté pour réussir.

Resumo :
Pli kaj pli gravas por entrepreno malkovri la proprajn kvalitojn de la personoj, kiujn ĝi dungas.
Ĉiu persono devas bone koni sin por sin adapti, se necesas, cele doni plej multe al la entrepreno, kie ĝi laboras, kaj tiel por pli bone sukcesigi sian profesian vivon.
Tiu artikolo prezentas la malsamajn kondutojn kaj ebligas per testo ekkoni la vian. Tio ebligas malkovri negativajn kondutojn, kiujn oni devas korekti kaj pozitivajn kondutojn, kiujn oni devas akcenti por akumuli pliajn ŝancojn de sukceso.

Teksto

Ekzistas pluraj sistemoj por klasifiki la diversajn statojn kaj rolojn, kiujn iu persono povas ludi en siaj rilatoj al la aliaj personoj. Jen unu el tiaj sistemoj :

La diversaj statoj.

Oni kutimas distingi tri ĉefajn statojn en kiuj iu ajn persono povas esti, kiam ĝi rilatas kun alia(j) persono(j) : la stato PATRO, la stato ADOLTO kaj la stato INFANO. Tiuj statoj tute ne dependas de la aĝo de la persono. Iu, kiu estas en la stato "patro" povas esti pli juna ol iu kiu estas en la stato "infano".

La PATRO estas tiu, kiu disponas pri la pasintaj informoj kaj konoj. Lia konduto estas lernita de eksteraj fontoj, ĉefe de siaj propraj gepatroj. Li kondutas kaj juĝas, aŭ same kiel instruis al li liaj gepatroj, aŭ laŭ sia nuna disvolviĝa stato.

La ADOLTO estas tiu, kiu zorgas pri la realeco. Lia konstanta tasko estas solvi problemojn. Li kolektas, registras, scias eltrovi hipotezojn kaj utiligas la informojn de ĉiuj eksteraj kaj internaj originoj por analizi, taksi la diversajn solvojn sen antaŭjuĝoj kaj sen emocio, taksi la konsekvencojn kaj fari decidojn, kvazaŭ komputilo. Li nek supervalorigas nek subvalorigas la personojn kaj decidas, kiam necesas.

La INFANO estas tiu, kiu agas laŭ siaj bezonoj, deziroj kaj sentoj. Emocio kaj intuicio ludas gravan rolon en tiu stato.

Eblas pli fajne difini la diversajn rolojn kaj tion montras la sekvanta bildo :

PATRO kritika (+)
kritika (-)
nutra (+)
nutra (-)
(+) => normiga patro
(-) => persekuta patro
(+) => dona patro
(-) => sava patro

         ADOLTO

INFANO spontana (+)
spontana (-)
obea (+)
obea (-)
(+) => krea infano
(-) => ribela infano
(+) => adaptita infano
(-) => submetita infano

Bildo 1. la diversaj statoj (pozitivaj kaj negativaj)

La normiga patro trudas la regulon, la normon kaj gvidas la elekton al ekzempla solvo, sed la normoj estas aplikeblaj, utilaj, protektaj kaj flekseblaj. La persekuta patro estas tiu, kiu necedigeble kaj sendiskute faras tion, kion faras la normiga patro (sendepende de la kvalito de la normoj).

La dona patro valorigas la personon kaj kuraĝigas lin al bona farado. Li proponas solvojn jam uzitajn en similaj situacioj. Li helpas laŭ sia kompetenteco, sia emo, responde al peto kaj ne iras pli ol duonvoje. La sava patro similas al la dona patro sed negative, li emas anstataŭi la personon por fari la laboron.

La libera aŭ krea infano agas same kiel adolto, sed kun malpli kompleta analizo de la problemo. Li kutimas elekti spontanajn, simplajn kaj rapidajn solvojn, ofte elegantajn aŭ nerealistajn, en kiuj la intuicio ludas gravan rolon. Li kapablas rifuzi la normon kun veraj kialoj. La ribela infano rifuzas la normon, pro principo aŭ pro ĝia origino.

La adaptita infano respondas al problemoj per jam konataj modeloj, kies efikeco malpli gravas ol la rilato al la aŭtoritatoj. Nova situacio timigas kaj hezitigas lin. Li adaptiĝas al la normoj kaj komprenas ilin. La submetita infano obeas la normojn, unue ĉar ili estas normoj.

Jen ekzemploj de dialogoj :

Diro en stato PATRO :
Respondo en stato PATRO :
Respondo en stato INFANO :
La nunaj infanoj pensas nur pri ludado.
Kaj deziras gajni multan monon sen labori.
Vi ne pli valoras ol ni.

Diro en stato ADOLTO :
Respondo en stato ADOLTO :
Respondo en stato PATRO :
Mi devas ripari tiun biciklon.
Ĉu ĝi estos preta morgaŭ?
Vi ĉiam atendas la lastan momenton!

Diro en stato INFANO :
Respondo en stato ADOLTO :
Respondo en stato PATRO :
Mi ŝatus vian helpon por tiu tasko!
Vi devus trovi la respondon en tiu libro.
Neniam, vi kapablos labori per vi mem!

Testo pri via oficeja konduto.

Al la sekvanta tabelo de asertoj, vi devas respondi, per kruco en la unua kolumno, se la aserto estas PLI VERA ol falsa, en la dua kolumno, se la aserto estas PLI FALSA ol vera.

Pli
vera
Pli
falsa
Listo de la asertoj




  1. Mi atentas pri la opinio de la aliaj personoj al mi. (9)
  2. Mi facile alpruntas miajn aĵojn sen zorgi pri ili eventuala redono. (7)
  3. Mi kutimas antaŭvidi kaj plani mian profesian laboron kaj mian privatan vivon; tio ebligas al mi esti malstreĉita kaj trankvila. (3)
  4. Mi faras ĉion necesan por esti rimarkata de mia estro kaj por konigi miajn bonajn rezultojn. (5)
  5. En la diskutoj, kiam iu atakas min pri miaj ideoj, mi ne ekscitiĝas kaj eĉ pretas rekonsideri iujn el miaj vidpunktoj. (3)
  6. Mi ne akceptas, ke eraro ripetiĝu duan fojon, tio incitetas min. (6)
  7. Mi facile suferas pro la kritikoj, kiujn faras aliaj personoj pri miaj agmanieroj. (9)
  8. Mi ŝatas la laboron bone faritan, precizan kaj laŭplane faritan. (1)
  9. Mi ne timas diri al la aliaj personoj tion, kion mi opinias, eĉ se ili ne petis tion de mi. (6)
  10. Mi ne hezitas preni nevalorigan laboron por subteni lacan kolegon, eĉ se mi tute ne deziras ĝin. (7)
  11. Mi ne cedas pri la laborsekureco. (1)
  12. Mi ne ŝatas, ke iu trudu ion al mi. (8)
  13. Mi tre ŝatas ĉe la laboro, havi momentojn, kiam oni ridas pro bona rakonto. (4)
  14. La estroj ĝenerale estas ne elteneblaj; mi ne akceptas ĉion de ili. (8)
  15. Mi estas je dispono por kuraĝigi la personojn, kiam la bezono nete sentiĝas. (2)
  16. Mi ne multe kredas je la receptoj, mi preferas mem eksperimenti. (3)
  17. Ordoni timetigas min kaj akcepti respondecojn maltrankviletigas min. (9)
  18. Mi estas bone integrigita en mia entrepreno. (5)
  19. Sekvi la reglamentojn ne estas malfacila por mi. (5)
  20. Mi havas principojn kaj aplikigas ilin, eĉ se mi devas perforte trudi ilin. (6)
  21. Kiam mi sentas, ke oni volas premi min, mi ribelemas. (8)
  22. Mi facile vidas la detalon, kiu misas. (6)
  23. Mi opinias, ke estas preferinde apriore konsideri la personojn kiel inteligentajn kaj honestajn, eĉ se tio ne estas tute vera. (2)
  24. Mi ne ŝatas lasi sen helpo iun en malfacila situacio. (7)
  25. Kiam iu demandas min, mi ŝatas klarigi kaj komprenigi. (2)
  26. Estri, estas ebligi al ĉiu plej bone utiligi sian propran potencialon. (2)
  27. Fronte al malfacila decido, mi obeas mian devon. (1)
  28. Mi ankoraŭ tro ofte sekvas iujn principojn, kvankam mi pli kaj pli dubas pri ilia valoro. (9)
  29. Mi preferas sekvi la opinion de fidindaj personoj pli ol riski la eksperimenton de mia solvo. (9)
  30. Mi malofte sole laboras, mi konsultas, informiĝas, kontraŭmetas. Mi estas pli kontaktulo ol skribotablulo. (2)
  31. Kiam oni kritikas min, mi restas kvieta kaj mi pretas rekonsideri mian opinion. (3)
  32. Mi estas plivere malavara. Mi ŝatas donaci. (2)
  33. Mi ŝatas zorgi pri mi kaj plezurigi min. (4)
  34. Mi ofte estas influata de personoj, kiuj impresas min. (9)
  35. Mi ŝatas manĝi kaj trinki, kaj kelkfoje mi superpasas la konvenan limon. (4)
  36. Kiam oni provokas min, mi respondas. (8)
  37. Mi opinias, ke gravas esti estimata de siaj ĉirkaŭuloj kaj mi laboras por tio pli efike ol meze faras la aliaj personoj. (5)
  38. Mi ekkonsideras la problemojn de la aliaj personoj, kiam mi vere kapablas helpi ilin. (2)
  39. Mi kutimas forte kontraŭstari, kiam mi ne konsentas. (8)
  40. Mi perfekte regas min kaj mi estas plivere malvarmsanga besto. (3)
  41. Antaŭ ol decidi, mi informiĝas, mi serĉas faktojn, mi komparas kaj taksas la realigprobablecojn. (3)
  42. Mi tre indulgas la erarojn de la aliaj. (7)
  43. Miaj moralaj principoj estas firmaj kaj mi aplikas ilin. (1)
  44. Mi estas diskreta kaj malfiera, tio instigas min mute resti. (9)
  45. Kutime, mi obeas la reglamentojn. (5)
  46. Kiam laborkolego petas informojn, mi ne hezitas liveri ilin al li. (2)
  47. Mi bone kapablas doni motivojn al la personoj. (2)
  48. Mi agresemas, kiam ĉio ne glate iras. (8)
  49. Mi sufiĉe ofte malkontentigas personojn pro mallerteco. (6)
  50. Mi sufiĉe facile povas antaŭdiri, kio okazos, kiam mi ekagas; mi enkape havas almenaŭ plurajn scenarojn. (3)
  51. Mi estas bona negocisto kaj jam plurfoje efike traktis malfacilajn problemojn de interpersonaj rilatoj. (3)
  52. Mi kapablas rekonsideri ĝenerale akceptitajn ideojn, kiam utilas. (3)
  53. Mi facile trovas la tempon necesan por helpi kunlaborantojn. (7)
  54. Mi ŝatas kuraĝigi tiun, kiu malfacile elturniĝas, eĉ se li tion ne petas. (7)
  55. Mi ŝatas konsili la aliajn personojn por helpi ilin, sed ho ve ! ili ne bone sekvas miajn konsilojn. (7)
  56. Kiam oni postulas de mi strebon, mi tro facile akceptas kaj pro tio mi kelkfoje estas superŝarĝita. (9)
  57. Mi bone laboras kaj aplikas la antaŭfiksitajn procedurojn. (5)
  58. Kutime mi ne havas malfacilaĵojn kun la aŭtoritatoj. (5)
  59. Mi diras jes, kiam mi volis diri ne. (9)
  60. Mi havas multajn amikojn kaj ni ofte renkontiĝas por multe ridi. (4)
  61. Mi scias diri la vorton, kiu malstreĉas kaj agrabligas la etoson. (4)
  62. La fizikaj okupoj (marŝo, teniso, naĝo, ĝardeno à) multe plaĉas al mi kaj igas min plej bonfarta. (4)
  63. Se oni senigas min de io, mi estas furioza. (8)
  64. Kutime mi akuratas je miaj rendevuoj kaj kunvenoj, kaj mi evitas atendigi la personojn, kiuj venas por vidi min. (5)
  65. Mi opinias, ke mi estas libera pri miaj elektoj kaj iniciatoj. (4)
  66. Okaze de partigo, mi facile akceptas la plej malbonan parton. (9)
  67. Mi emas opinii, ke la aliaj estas pli bonaj ol mi. (9)
  68. Vidi la malfortecon aŭ la nedecidiĝon de la aliaj personoj incitetas min. (6)
  69. Kutime, mi ne facile eltenas aŭtoritaton. (8)
  70. Mi bone akordiĝas kun preskaŭ ĉiuj personoj. (6)
  71. Mi estas postulema al mi kaj al la aliaj. (6)
  72. Mi estas pli logika ol intuicia, kio faciligas al mi la detalan analizon de la problemoj por eltiri utilajn sintezojn. (3)
  73. Mi malfacile eltenas la personojn, kiuj ne konsentas kun mi. (8)
  74. Mi estas scivolema, mi facile pasiiĝas. (4)
  75. Mi estas gaja kaj kontenta. Oni konsideras min kiel ĝojulon. (4)
  76. Por socie vivi, necesas minimumo da disciplino kaj da obeendaj reguloj. (1)
  77. Mi ŝatas diskuti kaj pravi. (6)
  78. Mi emas mem zorgi pri ĉio por regi la situaciojn. (1)
  79. Oni devus esti pli severa pri la superado de rapidlimoj per aŭto. (1)
  80. Ofte, mi intervenas dum mia kunparolanto parolas. (6)
  81. Sufiĉe ofte, mi riproĉe parolas pri miaj kolegoj. (6)
  82. Mi restas fidela al la personoj, sendepende de la okazaĵoj. (9)
  83. Mi kapablas bone respondeci. (1)
  84. Mi konvinkiĝis, ke estas konservendaj valoroj. (1)
  85. Mi emas esti tro bona. (7)
  86. Mi kredas, ke estas facile transdoni sian sperton al la aliaj por helpi ilin. (7)
  87. Kiam la personoj ne scias, kio estas bona por ili, mi konsilas ilin. (7)
  88. Mi ne tro premas min kaj mi sukcesas realigi tion, kion mi deziras. (4)
  89. Estas personoj, kiuj multe agacas min kaj mi devas deteni min por ne montri tion. (8)
  90. Kutime mi scias praktike profiti de la kritikoj, kiujn oni faras al mi. (5)

Antaŭ ol legi tiujn liniojn, vi devas esti respondinta al la 90 asertoj. Ne provu trompi.

En la lasta kolumno, post ĉiu aserto estas cifero inter krampoj, kies valoro estas inter "1" kaj "9", ĝi indikas la kategorion de la rolo tiamaniere :

  1. normiga patro,
  2. dona patro,
  3. adolto,
  4. libera aŭ krea infano,
  5. adaptita infano,
  6. persekuta patro,
  7. sava patro,
  8. ribela infano,
  9. submetita infano.

Por plenigi la sekvantan rezulto-tabelon, vi devas rigardi al viaj respondoj. Nur la krucoj en la unua kolumno "PLI VERA" utilas, tiam vi devas meti plian krucon en la rezulto-tabelo en la kolumno, kies cifero estas indikita en la lasta kolumno vidalvide de la aserto.

Por ekzemplo, se al la unua aserto vi respondis "PLI VERA" tiam vi devas meti plian krucon en la kolumno "submetita infano (9)" komence en la fako "1" kaj poste malsupren. Se al la unua aserto vi respondis "PLI FALSA", tiam vi ne metas krucon kaj iras al la sekvanta aserto.

Sekve, se al la dek asertoj kun cifero "1" en la lasta kolumno, vi respondis "PLI VERA", tiam la kolumno "normiga patro" estas plena je krucoj; tio signifas, ke vi plej ofte kondutas kiel normiga patro.

La pozitivaj roloj estas tiuj de la asertoj kun numero inter 1 kaj 5, la negativaj roloj tiuj de la asertoj kun numero 6 ĝis 9. Nun vi devas relegi ĉiujn asertojn por vidi tion, kion vi devas ŝanĝi por akcentigi la pozitivajn kondutojn kaj forigi la negativajn kondutojn.

pozitivaj aspektoj



normiga
patro
(1)
dona
patro
(2)

adolto
(3)
libera
infano
(4)
adaptita
infano
(5)
10
9
8
7
6
5
4
3
2
1










1
2
3
4
5
6
7
8
9
10










persekuta
patro
(6)
sava
patro
(7)
ribela
infano
(8)
submetita
infano
(9)

negativaj aspektoj

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo