Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu estis la unua direktoro de UEA? 
     
Esperanta vorto por: plialtiĝo de korpa temperaturo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Meteologiaj situacioj en okcidenta Europo

Fako : meteologio
El Scienca Bukedo el Francio, Vol. 6. (ne publikigita)
Gérard FLEUTER

Ŝlosiloj : meteologiaj agocentroj, anticiklono, ciklono, perturbo, vetero, vetertipoj

Résumé :
L'Europe occidentale subit une grande variété de types de temps. Ceci est dû principalement à sa situation géographique. En latitude, elle se trouve dans la zone de circulation du front polaire atlantique, autrement dit dans une zone propice au temps perturbé. Les reliefs principaux, orientés ouest-est, ne sont pas des obstacles sérieux à la pénétration profonde du flux océanique ou à l'advection jusqu'aux côtes atlantiques du flux continental.

D'après la circulation de l'atmosphère qui découle de la position des centres d'actions météorologiques (anticyclones et dépressions), d'après le lit des systèmes perturbés, il est possible, de répertorier les situations météorologiques les plus fréquentes sur l'Europe Occidentale.

Le lecteur pourra ainsi constater qu'il existe un certain ordre dans l'apparente grande variété de temps. De plus, une connaissance des situations météorologiques types permet une prévision sommaire du temps à 24 ou 48 heures et même plus dans le cas de situations météorologiques stables.


Resumo :
Okcidenta Eŭropo spertas grandan diversecon de vetertipoj. Ĉefe pro ĝia geografia situacio. Latitude, Okcidenta Eŭropo troviĝas en cirkulada zono de la atlantika polusa fronto, alidire en zono favora al perturbita vetero. La ĉefaj reliefoj, uest-easte orientitaj, ne estas gravaj obstakloj je profunda penetrado de la oceana fluo aŭ advekcio ĝis atlantika marbordo de la kontinenta fluo.

Laŭ la atmosfera cirkulado kiu rezultas de pozicio de meteologiaj agocentroj (anticiklonoj kaj ciklonoj), laŭ la fluejo de perturbitaj sistemoj, eblas entabeligi la plej oftajn meteologiajn situaciojn en Okcidenta Eŭropo.

La leganto tiel povos konstati ke ekzistas iu ordo en la granda diverseco de vetero. Plie, scio de tipaj meteologiaj situacioj ebligas sendetalan veterprognozon je 24 aŭ 48 horoj eĉ pli en kazo de stabilaj meteologiaj situacioj.

Teksto de la artikolo

Okcidenta Eŭropo estas submetita je tre diversaj veteroj dume de jaro. Fakte, malgraŭ mezvarma klimato, nia regiono konas preskaŭ ĉiujn vetertipojn kun kelkfoje gravaj diferencoj raporte al klimataj meznombroj. Ekzemple la meznombro de minimumaj temperaturoj en pariza regiono dum januaro estas ĉirkaŭ 0°C. Sed oni jam observis -20°C. Somere, en tiu regiono, temperaturo povas atingi 40°C tiam kiam juliaj maksimumaj temperaturoj mezvalore atingas 25°C. En klimato mezhumida, daŭra senpluveca periodo ne estas malofta.

Ne necesas esti meteologisto por konstati tiun ĉi diversecon. Sed dank'al longa sperto de fakuloj (mezuroj, analizoj, klarigoj ktp), ni bone konas la grandajn grupojn de meteologiaj situacioj kiuj interesas Eŭropon. Se tiujn ĉi situaciojn ni ne deziras detale priskribi, ni povas almenaŭ klarigi la ĉefajn el ili, sciante ke tio reprezentos la plimulton de vetertipoj observitaj sur Okcidenta Eŭropo. Sed ni devas komenci per geografiaj kondiĉoj ĉar tiuj ĉi karakteroj gravas en tipo kaj cirkulado de aeramasoj kiuj cirkulas sur Okcidenta Eŭropo.

 

GEOGRAFIAJ KONDIĈOJ

Okcidenta Eŭropo troviĝas inter latitudoj 35°N kaj 65°N. La paralela cirklo 50°N estas je egala distanco de tiuj latitudoj kiuj estas ekejoj de polusaj kaj arktaj aeramasoj unuflanke kaj tropikaj, mediteraneaj kaj saharaj aeramasoj aliflanke. Do plej malsamaj aeramasoj alternas aŭ frontiĝas sur nia regiono.

La situo borde Orienta Atlantiko submetas Okcidentan Eŭropon al plejinflua zona mara fluo, humida kaj mezvarma post cirkulado super varmetaj akvoj ekde Usono.

Okcidenta Eŭropo plie situiĝas proksime kontinentaj vastecoj pli malvarmaj ol Atlantiko vintre, nete pli varmaj ol tiu lasta somere : Skandinavio, Finnlando, Rusio, Centrala Eŭropo.

Ni rimarku ankaŭ la nombron de kontaktpunktoj inter teroj kaj maroj : Manika Kanalo, Norda Maro, Mediteraneo, Baltiko...Tiuj ĉi maroj akcentuas la termikajn kontrastojn ĉefe inter elatlantikaj kaj elmediteraneaj aeramasoj ĉar la du maroj havas termikajn reĝimojn tre malsimilajn.

Fine, Okcidenta Eŭropo konsistas meze el vasta ebenaĵo kiu etendiĝas el Antlantiko ĝis Pacifiko sen gravaj obstakloj por ĝeni zonajn fluojn. Nenio kontraŭstaras penetradon de oceana fluo. Ofte Brukselo havas saman veteron ol Bresto. Nenio kontraŭstaras direktan penetradon de kontinenta fluo. Vintre malvarmega kontinenta ondo alvenas ĝis Britio kaj Suda Francio.

Kadre de tiu ĉi artikolo, ni ne povas detale priskribi la atmosferajn fenomenojn pri kiuj necesigas dinamikaj, hidrodinamikaj kaj termodinamikaj scioj. Sed ni devas klarigi du meteologiajn elementojn kiuj ludas gravan rolon en vetertipoj sur Okcidenta Eŭropo. Unue, la meteologiaj agocentroj -altaj aŭ malaltaj premzonoj- ĉar ili regas la atmosferan cirkuladon kaj due, la perturboj kiuj kunportas la perturbitan veteron.

 

METEOLOGIAJ AGOCENTROJ

Post mezuro de premo en ĉiuj meteostacioj tra la mondo, meteologistoj desegnas liniojn de egalaj premoj : la izobaroj. Kiam izobaroj estas desegnitaj ni obtenas premkampon en kiu oni plidikigas la 1015hpan izobaron kiu respondas al meza premo nivele la maro.

La izobara desegno montras ke premreparticio ne estas hazarde kaj montrigas izobarajn individuojn de altaj premoj (anticiklonoj (A)) kaj malaltaj premoj (ciklonoj (M)).

Altitude anstataŭ mezuri premon oni mezuras altitudon kie oni havas donitan premon kaj ni desegnas izoliniojn je sama premo (izohipsoj). Tiel la 500 hpa mapo. Ĉiuj punktoj de la mapo estas je 500 hpa sed altitudo ne estas ĉie la sama. Oni rimarkas malaltaĵojn kaj altaĵojn kiuj respektive respondas al malaltaj kaj altaj premzonoj.

(figuro 1)

Anticiklonoj kaj ciklonoj ne estas senmovaj sed anticiklonoj estas pli stabilaj ol ciklonoj kaj moviĝas malrapide tagon post tago. Frekentado de meteomapoj montras anticiklonojn kaj ciklonojn preskaŭ permanajn. Tiel Islanda ciklono aŭ Acora anticiklono. Tiuj ĉi preskaŭ permanaj premzonoj estas gravaj ĉar ili rektas la perturbitan fluon kaj pro tio meritas la nomon de agocentroj.

Aliaj anticiklonoj kaj ciklonoj ne ĉiam ekzistas sed aperas funkcie dinamikaj aŭ termikaj efikoj. Tiel dinamika ciklono de Ĝenova golfo sub efiko de nordokcidenta aŭ norda malvarmaj fluoj. Tiel ankaŭ termika anticiklono de Centra Eŭropo kiu aperas vintre sur malvarmega, ofte neĝkovrita regiono.

(figuro 2)

Nordhemisfere, la aero ĉirkaŭiras la anticiklonon laŭ direkto de hormontriloj tiam kiam ĝi ĉirkaŭiras la ciklonon laŭ inversa direkto de hormontriloj.

PERTURBOJ

La polusa aero, tre densa, malsuprenirante el malaltaj latitudoj super okcidenta Atlantiko renkontas pli varman aeron kiu supreniras el tropikaj regionoj sub efiko de la anticiklono Bermudoj-Acoroj.

(figuro 3)

La aeramasoj je malsamaj temperaturoj nur miksiĝas nivele la kontakto formiĝante tre klaran limon. La malpli varma aero fluas sub la varman. Dum la varma aero estas levata, kondensado nubigas. Tiun fazon meteologistoj nomas frontogenezo, tiun limon ili nomas fronto.

Tiu fronto estas la atlantika polusa fronto.

En zono de frontogenezo la limo inter la du aeramasoj deformas sin sub alsuda puŝado de la malvarma aero samtempe alnorda puŝado de la varma aero.

Tiu deformado pligrandiĝas dum translokado al oriento ĝis formiĝo de matura perturbo kun pinto norde kaj du frontoj.

La unua fronto kun antaŭa malvarma aero kaj malantaŭa varma aero estas varma fronto. La dua fronto kun antaŭa varma aero kaj malantaŭa malvarma aero estas malvarma fronto. La malvarma fronto ĝenerale irante pli rapide ol la varma atingas ĝin komencante ĉe la pinto. Tiam varma aero leviĝas super la tersurfaco kaj restas okluzio, altituda fronto kun plej ofte malvarma aero antaŭ kaj malantaŭ.

La perturbo ĝenerale trairas Okcidentan Eŭropon sub tiu ĉi formo ofte nomita norvegan perturbon ĉar norvegaj meteologistoj unue klarigis la formiĝon, formon kaj evoluon en jaroj 1920.

La varma aero kiu migras alnorde estas malpli densa ol la malvarma aero kiun ĝi anstataŭas. Tio malaltigas la premon. La suprenirantaj aermovoj pliigante tiun preman malaltiĝon, la perturbo estas konektita je ciklono kaj, dum evoluofazo, je malaltigado de tiu ĉi ciklono kun volvado de okluzio ĉirkaŭ la ciklono (ĉiam en inversa direkto de hormontriloj en Norda Hemisfero).

(figuro 4)

Iom post iom pro multaj kaj kelkfoje kompleksaj kaŭzoj la perturbo perdas sian aktivecon, la frontoj nuliĝas, ne plu ekzistas la konfliktozono inter la du aeramasoj, la vetero ne plu estas perturbita. Tiun ĉi degeneradan fazon meteologistoj nomas frontolizo.

Kelkfoje, ĉefe dum oceana fluo, la perturboj alvenas unu post alian, la malvarma fronto de la antaŭa ligita kun la varma fronto de la sekvanta. Tio ĉi estas familio de perturboj.

La renkontzono inter du ameramasoj ne ĉiam akuŝas je perturbo. Kiam tiuj ĉi du aeramasoj havas paralelajn translokadojn, ili ne konfliktas unu la alian. Estas iom da nuboj kaj ne pluvas laŭlonge la limon.

Necesas bone koni stadion, evoluon kaj translokadon de perturbo ĉar ni jam diris ke malbona vetero (pluvo, neĝo, vento ktp...) estas ligita. Tiu ĉi vetero estas des pli malbona ol temperatur-kontrastoj inter la aeramasoj estas grandaj.

 

METEOLOGIAJ SITUACIOJ

Laŭ deveno, la aeramaso kiu trairas Eŭropon estas aŭ tropika (T) aŭ polusa (P) aŭ eĉ arkta (A). Laŭ la sekvinta trairo, ĝi estas aŭ mara (m) aŭ kontinenta (k).

Ni do havas kombinaĵojn : mT, mP, mA, kT, kP.

(figuro 5)

Ni povas priskribi la meteologiajn situaciojn laŭ el la direkto ili alvenas sur Eŭropo. Ni precizigu ke ne temas pri vent-direkto sed translokada direkto de la aeramaso. Ĉefe dum perturbita situacio, vento blovas en direkto malsama ol la translokado de la sistemo. Ekzemple, dum perturbita situacio el okcidento, vento ĝenerale blovas elsudokcidente antaŭ la perturbo, elokcidente dum la perturbo kaj elnordokcidente post la perturbo.

1) perturbita situacio el okcidento

M sur Islando - A sur Afriko Mediteraneo - aeramaso mP

(figuro 6)

Tiu ĉi situacio estas la plej ofta sur nia regiono ĉar la ĝenerala cirkulado de aeramasoj nature fariĝas de okcidento al oriento pro la ter-rotacio.

Tiun situacion oni observas je ĉiuj sezonoj sed pli ofte aŭtone aŭ vintre. Ĝenerale la perturboj alvenas unu post la alian dum pluraj tagoj aŭ eĉ pluraj semajnoj (familio de perturboj).

La vetero sur Okcidenta Eŭropo tiam estas tre nuba antaŭ la perturbo, nubkovrita kaj pluva sub la frontaj regionoj, drizela en varma sektoro, malpli nuba sed ofte ŝaura post la perturbo. Ofte ventegas de atlantikaj ĝis baltaj marbordoj. Sed la vetero estas ĉiam mezvarma ĉar la aeramaso trairas longan maran vojiron kiu plivarmigas ĝin. Vintre, post malvarmega periodo, la unua elokcidenta perturbo, kontakte kun antaŭa malvarmega aero, alportas neĝon kiu rapide degelas pro temperaturo en varma sektoro.

Iel ajn, malagrabla estas la vetero dum perturbita situacio el okcidento. Oni eĉ povas paroli pri veteraĉo kiam sin sekvas multaj perturboj dum longa periodo.

2) Neperturbita situacio el okcidento

M sur Islando - A sur Hispanio Suda Franco - aeramaso mT

(figuro 7)

La Acora anticiklono forpuŝas la perturbojn norde. La vetero estas anticiklona, agrabla, tre nuba norde proksime la suda parto de perturboj, sennuba aŭ nur nuba sude. La temperaturoj estas mezvarmaj kaj la vento malforta.

3) Perturbita situacio el nordokcidento

M sur Skandinavio - A sur Acoroj - aeramaso mP

(figuro 8)

Tiu ĉi situacio povus esti konsiderita nur kiel varianto de situacio el okcidento sed ĝi havas specifajn karakterojn kiuj tro diferencigas ĝin de la okcidenta. La varmaj sektoroj estas prefere maloftaj. Okluzioj kaj malvarmaj frontoj superregas. Tiuj situacioj renkontiĝas en ĉiuj sezonoj sed ĉefe printempe.

La grava nestabilo de vetero estas karakteriza. Dum tiu situacio ni havas veteron kun pluv-, neĝ- aŭ hajl- ŝauroj, kelkfoje violentaj. Ni povas ankaŭ observi fulmotondrojn. Vento forte blovas kun ventopuŝoj. Skualoj ne estas maloftaj en tiu situacio. Ĉiela heliĝo alternas kun tiuj veterelementoj. Fine, temperaturoj malvarmiĝas ĉar la polusa aero pli facile penetras ĉe ni.

La Ĝenova ciklono kelkfoje aperas dum tiu situacio donante tre malagrablan veteron sur tiu regiono : mistralo, tramontano, pluvo ktp...

 

4) Perturbita situacio el nordo

M sur Balta Maro - A sur Orienta Atlantiko - aeramaso mP aŭ mA

(figuro 9)

Se la nestabila karaktero de la situacio el nordokcidento estas malpli neta, kontraŭe, la temperaturoj estas pli malvarmaj.

Tiun situacion ĉefe oni renkontas fine de vintro. Meteologistoj ne ŝatas tiun situacion pro la varmaj sektoroj kaj okluzioj iafoje malfacile distingeblaj kiuj alportas neĝon.

La vetero en Mediteraneo estas tre malbona kun la norda vento kiu mistrale enfaŭkiĝas en Rodana Valo. Ankaŭ malbona vetero sur nordaj facoj de montaroj.

5) Neperturbita situacio el nordo

A sur Hispanio, Okcidenta Francio - aeramaso mA

(figuro 10)

Kiel en situacio el okcidento, la Acora anticiklono povas forpuŝi la perturbitan veteron. Sed la vetero restas griza kun multe da nuboj kiuj alportas drizelon, pluveton aŭ neĝeton ĉefe sur marborboj kaj reliefoj. Norda vento estas malpli forta sed temperaturoj estas ĉiam malvarmaj.

Dum iuj situacioj el nordo, perturbitaj aŭ ne, la aero rekte devenas el poluso. Temas tiam pri arkta invado. Temperaturoj estas tre malaltaj.

 

6) Neperturbita situacio el oriento

M Orienta Mediteraneo - A sur Norda Eŭropo aeramaso kP

(figuro 11)

La aeramaso polusa kaj kontinenta estas malvarma kaj seka.

Ĝenerale temas pri bela vetero. Vintre, la ĉielo estas ofte sennuba, ankaŭ nebuloj estas oftaj. Kiam persistas tian situacion, oni povas antaŭvidi malvarmegan periodon sur Okcidenta Eŭropo. Neĝado ne estas neebla precipe se altituda fluo estas elokcidente. Somere, la ĉielo estas ankaŭ ofte sennuba sed la formiĝo de ciklono sur Hispanio/Suda Francio alportos fulmotondran veteron sur tiuj regionoj. Temperaturoj estas tre varmaj dum tagoj sed noktoj estas malvarmetaj.

7) Perturbita situacio el oriento

(figuro 12)

Iuj perturboj povas norde ĉirkaŭiri la anticiklonon. Tio parencigiĝas kun perturbita situacio el nordo sed malfortigita. Vintre neĝetas sed, dum malvarma periodo, tiu neĝo restas sur grundo.

 

8) Neperturbita situacio el sudo

M sur Atlantiko - A Centrala Eŭropo - aeramaso kT

(figuro 13)

La vetertipo dum tiu ĉi situacio estas preskaŭ anticiklona tio estas bela kaj agrabla. Cetere, la anticiklono de Centrala Eŭropo baras la penetradon de perturboj kiuj povas nur interesi okcidentan Hispanion, okcidentan Francion kaj Brition. Temperaturoj estas tre varmaj ĉar la aero devenas de Afriko.

9) Perturbita situacio el sudo

M sur Hispanio, Francio, Britio - A Orienta Eŭropo - aeramaso kT aŭ mT

(figuro 14)

Temas tie de tipa formo de fulmotondra situacio. La humida aeramaso, plivarmigita alvenante sur varmaj grundoj, iĝas tre nestabila. Fulmotondroj estas tre oftaj dum tia situacio.

 

10) Perturbita situacio el sudokcidento

M NordOkcidenta Eŭropo - A Orienta Mediteraneo - aeramaso mT

(figuro 15)

Temas ankoraŭ pri tropika aero kiu vojaĝis super Antlantiko antaŭ alveni sur Okcidentan Eŭropon. Tiu situacio alportas malbonan veteron sub la fluejo de la perturboj. Oni kelkfoje observas fulmotondrojn dum tia situacio sed plej ofte la pluvoj estas moderaj eĉ egaj sur sudokcidentaj facoj de reliefoj. La temperaturoj estas malpli varmaj ol dum situacio el sudo. Vento estas modera kun ventopuŝoj dum perturba transiro.

 

11) Neperturbita situacio el sudokcidento

M sur Atlantiko - aeramaso mT

(figuro 16)

La perturbitaj zonoj ĉirkaŭiras Eŭropon al nordokcidento. Nur nordokcidenta Francio kaj Britio povas esti koncernita de perturbita vetero : iom da pluvo, multe da nuboj.

 

12) Ciklono situacio

M sur Okcidenta Eŭropo

(figuro 17)

Alvenas ke la malalta premzono situiĝas sur Okcidenta Eŭropo ĉefe dum vintro. Veteraĉo interesas ĉiujn regionojn. Tio povas esti aŭ pluvo aŭ neĝo en stabila zono laŭ la temperaturoj, aŭ pluv- aŭ neĝ- ŝauroj en konverĝzonoj t.e en nestabilaj zonoj. Vento estas ŝanĝa en direkto sed ĉiam ĝi modere blovas.

 

13) Anticiklona situacio

A sur Okcidenta Eŭropo

(figuro 18)

Anticiklono, aŭ el Acoroj aŭ el Centrala Eŭropo, rekovras Okcidentan Eŭropon dum pluraj tagoj. Temas pri la situacio de bela, agrabla senpluva vetero ĉie kun nur kelkaj matenaj nebuloj kiuj tamen povas plidikiĝi ĝis iĝi persistaj kiam daŭras la anticiklona situacio precipe vintre. Dum Acoraj anticiklonoj la temperaturoj estas pli mezvarma ol anticiklonoj de Centrala Eŭropo ĉar la aeramaso mare devenas.

 

 

KONKLUDO

Kompreneble, ĉiu situacio meritus pli detalan priskribon. Ni nur skizas la ĉefajn karakterojn. Sed tio ebligos al la leganto kutimigi kun meteologiaj situacioj, kompreni la sinsekvon de diversaj vetertipoj, kompreni ankaŭ la kialon de veterprognozoj fare de meteologistoj, kaj, kial ne, provi sian sendetalan veterprognozon. Eble li vidos la kompleksecon de iuj meteologiaj situacioj kaj do la malfacilecon fari bonajn veterprognozojn en iuj kazoj.

 

 

 

Vortaro :

hpa : hektopaskala = milibara

Mi uzas la teknikajn vortojn 'ŝauro' (fr. averse) kaj 'drizelo' (fr. bruine) anstataŭ la formoj 'ekpluvo', 'pluvego' kaj 'pluveto' kiel neologisme proponis Maurice Lewin en Jarlibro de UEA 1961 Dua Parto. Tuij ĉi termoj ne estas kontentigaj (por meteologistoj kompreneble). Ŝaŭro kaj drizelo ne povas esti formitaj laŭ la radiko 'pluv' ĉar ili estas fenomenoj tute malsamaj ol pluvo. Tiuj fenomenoj devenas el malsamaj nuboj (kumuluso por ŝauro, stratuso por drizelo, strato- kaj alto-kumulusoj por pluvo). En perturbita situacio, ili ne troviĝas en sama loko. Frontoj alportas pluvon, varma sektoro drizelon kaj la ŝauroj montriĝas post la perturbo. Do ili estas malsamaj veterelementoj.

La prunto je la angla lingvo pravigas sin ĉar meteologiaj anglaj termoj jam estas uzitaj de meteologistoj. Cetere, la PIV-o uzas 'hajlo'-n, 'skualo'-n, 'frosto'-n ktp...

bibliografio:


- Vetero kaj klimato (Riley/Spolton trad K.Long UEA 1987)
- Climatologie (Estienne et Godard Armand Colin 1970)
- Introduction à l'étude scientifique du climat (Pédelaborde SEDES 1970)
- Météorologie Générale (Triplet et Roche Météorologie Nationale)
- Météorologie Appliquée (Bellocq Météorologie Nationale)

 

 

Gérard FLEUTER estas meteologisto ĉe METEO-FRANCE.

ANEKSOJ. KELKAJ METEOLOGIAJ SITUACIOJ.

 

 

1. Ciklona vetero ĉie en Eŭropo : nuboj, pluvo, vento ...veteraĉo !

Rimarku la belan norvegan perturbon super Atlantiko.

 

2. Bela familio de perturboj. La unua frontoliziĝas dum la tria sudoriente ankoraŭ profundiĝas.

 

3. Vintra anticiklono. Multe da suno super Okcidenta Eŭropo. Perturboj estas forte forĵetitaj norde.

 

4. Mobila ciklono satelita de Islanda ciklono. Ventego ĝis 140 km-oj perhore interne landoj. Pli ol 20 mortintoj en Francio, Anglio, Belgio...Multaj damaĝoj dum la ciklona pasado : elradikitaj arboj, forŝiritaj tegmentoj...

 

5. Malvarmega ondo.

Dimanĉon la 13-an de januaro 1985, altitude, malvarmega aero el oriento invadas Okcidenta Eŭropo. La polusa aero movis dum pluraj tagoj sur frostaj kaj neĝkovritaj grundoj de Centrala kaj Orienta Eŭropo. Facila estas prognozi tre malvarmaj temperaturoj Francie.

Merkredon la 16-an de januaro 1985, temperaturoj estas tre malaltaj sur Orienta Eŭropo, ĝis -20°C en Pariza regiono, - 15°C ĉe Parizo, -15°C ĉe Bordozo, -6°C ĉe Londono. Tiu aero plivarmiĝas kontakte la mezvarma aero sur Antlantiko : 5°C en Islando, nur -2°C norde de Norvegio.

Tiu ĉi malvarmega vetero ne daŭras ĉar alvenas eloceana perturbo kun varma sektoro je 11°C. Momente, Okcidenta Eŭropo spertos neĝan veteron kaj glacipluvon ĝis efektiva penetrado de la oceana aero.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo