Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: malnova muzikinstrumento 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La nombroj en la naturo kaj en la vivo

Aŭtoro: Christian Bertin

Résumé :

Resumo :
La nombroj retroviĝas en la naturo, ne ĉiuj. Iuj pensigas pri multaj aferoj aliaj nenio aŭ preskaŭ nenio.

Listo de la nombroj :

1 :
  • Unu sola Dio.
  • Unukornulo.
  • Ciklopo.
  • Korpopartoj : unu koro, kapo, korpo, stomako, buŝo, nazo.
  • Unu reĝo, unu reĝino, unu krono.

2 :
  • Du korpopartoj : du okuloj, du oreloj, du brakoj, du kruroj, du pulmoj, du manoj, du piedoj.
  • Du elementoj repondantaj al du korpopartoj : ŝuoj, du gantoj, du manikoj.
  • Paro de personoj (patro kaj patrino, onklo kaj onklino, ktp)
  • Paro de bestoj (leono kaj leonino, hundo kaj hundino, ktp)
  • Du pecoj en ŝakludo : du turoj, du ĉevaloj, du kurieroj.
  • Dueco de la homo (korpo kaj animo).
  • Du polusoj (pozitiva, negativa).
  • Du hemisferoj (norda kaj suda).
  • Antaŭa flanko kaj posta flanko (dorso).

3 :

  • La Sankta Triunuo (Patro, Filo kaj Spirito).
  • La hindua Triunuo (Bramo, Viŝnuo kaj ∑ivao).
  • La jezuita Triunuo (Jesuo, Maria kaj Jozefo).
  • Tri ludkuboj de ludo 421.
  • La regulo de tri.
  • Trimestro.
  • Tribrako (verspideo kun 3 mallongaj silaboj).
  • Tri ekstremaĵoj de tricepso.
  • Triftongo (kombino de tri malsamaj vokaloj unusilabe prononcataj).
  • Tri lateroj kaj tri anguloj de triangulo.
  • Tri kaneloj de triglifo.
  • Trigono (triangula anatomia elemento).
  • Tri fundamentaj koloroj (bluo, flavo, ruĝo).
  • Trikuspido (kora tripinta valvo).
  • Trilogio (ĉe la helenoj, serio de tri tragedioj).
  • Triodo (trielektroda lampo).
  • Trioleto (tri notoj, kiuj okupas en la takto la daŭron de du samspecaj).
  • Triplikato (tria ekzemplero de trioble skribita dokumento).
  • Triptiko (pentraĵo sur tabulo, konsistanta el tri paneloj).
  • Triremo (ŝipo kun tri vicoj da remistoj).
  • Triumviro (membro de triumviraro).

4 :

  • Kvar evangelioj (Sankta Johano, Sankta Luko, Sankta Mateo, Sankta Marko).
  • Kvar emblemoj de kartoj (trefo, karoo, kero kaj piko).
  • Kvar elementoj de la antikva scienco (aero, akvo, fajro, tero).
  • Kvar sezonoj (printempo, somero, aŭtuno, vintro).
  • Kvar operacioj (adicio, subtraho, multipliko, divido).
  • Kvar ĉinaj klasikaĵoj.
  • Kvar piedoj de hundoj, de ĉevaloj...
  • Kvar piedoj de tablo, seĝo, lito...
  • Kvarto (1. (muziko) Intervalo de kvar gradoj, 2. Libro kun kvaronfolia formato, 3. mezurunuo).
  • Kvarteto (muzika verko por 4 voĉoj aŭ 4 instrumentoj).
  • Kvar lateroj aŭ anguloj de kvadrato aŭ ortogramo aŭ rombo aŭ paralelogramo.
  • Kvar kardinalaj punktoj (nordo, sudo, okcidento, oriento).

5 :

  • Kvin fingroj de la mano.
  • Kvin sensoj.
  • Stelo kun kvin pintoj.
  • Kvin ludkuboj de Jacea ludo (Yatzee).
  • Kvinto (intervalo de kvin gradoj de diatona gamo).
  • Kvinteto (muzika verko por 5 voĉoj aŭ 5 instrumentoj).
  • Kvin kontinentoj (Afriko, Ameriko, Aŭstralio, Azio, Eŭropo).

6 :

  • Ses facoj de kubo.
  • Ses kruroj de formiko.
  • Sesteto (aro el 6 voĉoj aŭ instrumentoj kaj muzikaĵo por tiaj).
  • Sestino (poemo el sesversaj strofoj).

7 :

  • Sep tagoj de la semajno (lundo, mardo, merkredo, jaudo, vendredo, sabato, dimanĉo).
  • Sep virtoj (kredo, espero, karitato, justeco, singardeco, forto, modereco).
  • Sep ĉefpekoj (orgojlo, avareco, frandemo, envio, malĉasteco, kolero, malkuraĝeco).
  • Sep mirindaĵoj de la mondo (La Piramidoj en Egiptio, pendantaj ĝardenoj de Babilono en Irako, Statuo de Olimpia Zeŭso en Grekio, la Koloso de Rodiso en Grekio, Maŭzoleo de Halikarnaso de Bodrun en Turkio, Templo de Artemisa de Efezo en Turkio, Lumturo de Aleksandrio en Egiptio) .
  • Septeto (muzika verko por 7 voĉoj aŭ instrumentoj).
  • Septimo (intervalo inter la ekstremaj el sep sinsekvaj notoj de diatona gamo).
  • Sep muziknotoj (En ĝermanaj landoj : A, B aŭ H, C, D, E, F, G; en romidaj landoj : do, re, mi, fa, sol, la, si).
  • Sep Specioj konsiderataj kiel donaco de Dio al la sankta Tero (hordeo, figo, mielo, granato, olivo, tritiko, vito).
  • Sep Saĝuloj de Helenujo (Solono, Kleobulo de Lindos, Periandro de Korinto, Pitakuso de Mitileno, Bias de Prieno, Taleso de Mileto, Ĉilono de Lacedemono aŭ Sparto).

8 :

  • Ok kruroj de araneo.
  • Ok peonoj de ŝakludo.
  • Oktavo (intervalo de alto inter du tonoj malproksimaj je ok gradoj en diatona gamo).
  • Oktanto (cirkloarko, egala al la okono de la perimetro).

9 :

  • Naŭ Muzoj (Eratoa : amliriko, Eŭterpa : muziko, Kaliopa : eposo, Klioa : historio, Melpomena : tragedio, Polimnia : artliriko, Talia : komedio, Terpsikora : danco, Urania : astronomio).
  • Naŭ planedoj de la suna sistemo (Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero, Saturno, Uranuso, Neptuno, Plutono).
  • Naŭ tabelvortoj en esperanto (-u, -o, -a, -es, -e, -el, -om, -am, -al).
  • La pruvo per naŭ.
  • Naŭno (intervalo de iu noto al la naua de la diatona gamo).

10 :

  • 10 ciferoj (nulo, unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ).
  • 10 Ordonoj (1. Unu sola Dio, 2. ne fabriku dion simila al vi, 3. Ne misuzu la nomon de Dio, 4. Celebru la tago de Dio, 5. Honoru vian patron kaj vian patrinon, 6. Ne mortigu, 7. Ne adultu, 8. Ne ŝtelu, 9. Ne false atestu, 10. Ne avidu).

11 :

  • 11 ludantoj en futbalteamo.

12 :

  • 12 monatoj de kalendaro (Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, Majo, Junio, Julio, Aŭgusto, Septembro, Oktobro, Novembro, Decembro).
  • 12 apostoloj de Jesuo (Petro, Andreo, Jakobo la ĉefa, Johano Baptisto, Filipo, Mateo, Bartolomeo, Tomaso, Jakobo la neĉefa, Simono, Judaso anstataŭita de Matiaso, Tadeo).
  • 12 laboroj de Heraklo (1. Sufoki la leonon de Nemeo,.2. Forklabi la hidron de Lerno, 3. kapti viva la apron de Erimanto, 4. Kure atingi la cervinon kun bronzaj piedoj, 5. Arke ekstermi la ferbekajn gruojn de la lago Stimfalo, 6. Dompti la Minotaŭron senditan de Pozidono, 7. Mortigi Diomedon, la Traca reĝo, kiu nutras siajn ĉevalojn per homa karno, 8. Venki la Amazonojn, 9. Purigi la ĉevalstalojn de Aŭgio devojigante la riveregon Alfeo, 10. Mortigi Gerionon, la giganto kun triobla korpo, kaj depreni de li la brutarojn, 11. Preni la orajn pomojn de l' ĝardeno de l' Hesperidinoj, 12. Liberigi Tezeon el la Inferoj).

13 :

  • 13 ludantoj en rugbeteamo.

15 :

  • 15 ludantoj en rugbeteamo (alispeca).

16 :

  • 16 tagoj de gravedo por la oraj hamstrinoj.

21 :

  • 21 tagoj de gravedo por la musinoj.

22 :

  • 22 tagoj de gravedo por la ratinoj.

26 :

  • 26 literoj en baza latina alfabeto.

28 :

  • 28 tagoj en Februaro.
  • 28 domenpecoj.

29 :

  • 29 tagoj en escepta Februaro.

30 :

  • 30 tagoj en Aprilo, Junio, Septembro, Novembro.

31 :

  • 31 tagoj en Januaro, Marto, Majo, Julio, Aŭgusto, Oktobro, Decembro.

32 :

  • 32 ludkartoj (sepo, oko, naŭo, deko, fanto, damo, reĝo, aso).
  • 32 tagoj de gravedo por la kuniklinoj.

42 :

  • 42 tagoj de gravedo por la leporinoj.

52 :

  • 52 ludkartoj (duo, trio, kvaro, kvino, seso, sepo, oko, naŭo, deko, fanto, damo, reĝo, aso).

58 :

  • 58 tagoj de gravedo por la erinacinoj.

60 :

  • 60 sekundoj en unu minuto.
  • 60 minutoj en unu horo.
  • 60 tagoj de gravedo por la katinoj.

63 :

  • 63 tagoj de gravedo por la hundinoj.
  • 63 tagoj de gravedo por la vulpinoj.

64 :

  • 64 fakoj de ŝaka ludtabulo.

68 :

  • 68 tagoj de gravedo por la lupinoj.
  • 68 tagoj de gravedo por la kobajinoj.

110 :

  • 110 tagoj de gravedo por la leoninoj.

115 :

  • 115 tagoj de gravedo por la porkinoj.

120 :

  • 120 tagoj de gravedo por la kastorinoj.

150 :

  • 150 tagoj de gravedo por la ŝafinoj.
  • 150 tagoj de gravedo por la kaprinoj.

160 :

  • 160 tagoj de gravedo por la gazelinoj.

165 :

  • 165 tagoj de gravedo por la ĉaminoj.

180 :

  • 180 blankaj peonoj en go-ludo.

181 :

  • 181 nigraj peonoj en go-ludo.

240 :

  • 240 tagoj de gravedo por la ursinoj.

246 :

  • 246 tagoj de gravedo por la boacinoj.

260 :

  • 260 tagoj de gravedo por la rosmarinoj.

270 :

  • 270 tagoj de gravedo por la kapreolinoj.
  • 270 tagoj de gravedo por la virinoj.

276 :

  • 276 tagoj de gravedo por la fokinoj.

280 :

  • 280 tagoj de gravedo por la bovinoj.

320 :

  • 320 tagoj de gravedo por la kamelinoj.

345 :

  • 345 tagoj de gravedo por la ĉevalinoj.

361 :

  • 361 peon-pozicioj en go-ludo.

364 :

  • 364 tagoj de gravedo por la azeninoj.
  • 364 tagoj de gravedo por la baleninoj.

365 :

  • 365 tagoj en normala jaro.

366 :

  • 366 tagoj en superjaro.

375 :

  • 375 tagoj de gravedo por la zebrinoj.

440 :

  • 440 tagoj de gravedo por la ĝirafinoj.

550 :

  • 550 tagoj de gravedo por la rinocerinoj.

 

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo