Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiu verkis la libron 'Gerda malaperis'? 
     
Esperanta vorto por: diskutado pri projektoj, ideoj 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

NUMERIS: la SIDRO de Francio

Fako : informatiko, telekomunikado
El Scienca Bukedo el Francio, Vol. 3.
Jean-Pierre TEMIME, Delegacio por la programo NUMERIS, FRANCE TELECOM
Tradukis Christian BERTIN

Résumé :
Ce document présente NUMERIS, le RNIS français (Réseau Numérique à Intégration de Services).

Résumé :
Tiu dokumento prezentas NUMERIS, la francan sidron (ServIntegriga Diĝita Reto).

Teksto de la artikolo

En la 29-a de novembro 1988, la francia ministro pri Poŝtoj, Telekomunikoj kaj Spaco baptis la francan sidron (ServIntegriga Diĝita Reto) per la nomo NUMERIS, post la komerca malfermo, en monda premiero en Saint-Brieuc (Bretonio) la 21-an de decembro 1987.

Kio estas la sidro ?

Se necesus klarigi per nur unu frazo kio estas la sidro, mi povus diri ke temas pri la diĝitigo de la telefona lineo de la abonanto; ĉar la reto jam de multaj jaroj uzas diĝitajn signalojn (64000 bit/s por ĉiu vojo), kaj en la porabonantaj kaj transitaj centraloj kaj en la transsendaj arterioj. Komence de la jaroj 70 la internacia komunumo serĉis kiel transsendi diĝitajn informojn per la tradicia telefona kupra dratparo por utiligi la flekseblecon kaj la disvastiĝon de la telefona reto cele al transsendo de datumoj, tekstoj, bildoj, ktpà Oni scias ke teknike eblas havi tra ĉiu dratparo tri samtempajn kanalojn : du ĝeneralaj nomataj kanaloj B je 64 kbit/s, komuteblaj kaj veturigeblaj tra la reto, kaj tria nomata kanalo D, je 16 kbit/s, kiu estas uzata por la signalado inter la uzanto kaj la reto, kaj eventuale por etfluaj datumoj. La sidro baziĝas super tri elementoj :

La finalfina diĝita kontinueco tiel estanta ebligas la transigon de informoj je flurapidoj tre altaj kompare al la nun konataj. La modemoj (moduliloj-malmoduliloj) kiujn oni kutime uzas por transigi datumojn per telefona lineo funkcias je 1200, 2400, 4800 aŭ 9600 bit/s. Nia minitelo(1), por ekzemplo, funkcias je 1200 bit/s. La telekopiilo de grupo 3 transsendas tekstajn paĝojn en 1 mn je 4800 bit/s (9600 por la plej bonaj). La sidro, kun 64000 bit/s plirapidigas per faktoro supera al 10. Tio malfermas novajn eblecojn : tajpita paĝo transsendiĝas enmalpli ol 5 s; necesas 3 ĝis 10 s por televida bildo; disketo kun 500 kB(2) transsendiĝas en 1 mn. Kiom da aplikacioj fariĝas eblaj : elektronika poŝto, bildobankoj, teleŝarĝo de programoj aŭ rikordaroj, ktp kaj tio kun la flekseco kaj kostoj similaj al tiuj de la telefono.

La reto iĝas inteligenta : la centraloj estas veraj komputiloj kiuj komutas kaj kondukas la kanaloj je 64 kbit/s. Pro tio, ili kapablas regi signaladon multe pli kompleksan ol la dekroĉo kaj alkroĉo de telefono aŭ la la 10 ciferojn de klavaro. Ili kapablas kompreni veraj informatikajn mesaĝojn irantajn tra interligoj nomataj "semaforaj" en la reto, same kiel la kanalo D flanke de la uzanto. Ne nur tiel oni atingas gravan nivelon de reta inteligenteco ebliganta multajn servkomplementojn kiel la vokidentigo, la minimesaĝo, la vokredirekto, la rektan selekton post alveno, ktp., sed ankaŭ la funkcia kaj fizika apartigo inter signalado kaj informtransigo plutenas daŭran kontakton inter la uzanto kaj la reto. Tiel la nocio de okupita lineo ne plu ekzistas ĉar eĉ se la du kanaloj B estas okupitaj per unu telefona konversacio kaj unu datumtranssendo, la reto kapablas, per la kanalo D, informi la uzanton de vokalveno.

La sidro estas universala aliro al la servoj. Chiuj elementoj de la aliro al la reto estas unuigitaj, kiu ajn estu la terminalo (telefono, telekopiilo, minitel, teletajpilo, mikrokomputilo, servilo, videofonoà) kaj kiu ajn estu la petita servo (voĉo, datumoj, videotekso, telekopiado, telekso, teletekso, transigo de rikordaroj, de planoj, de bildojà). Tiel per limigita nombro de alirtipoj (entute du), per la sama baza kanalo (64 kbit/s), la sama protokolo (protokolo D), la sama drataro, kaj la sama ŝtopilingo, oni povas konekti iun ajn terminalon al la sidro. Tiel, la sidro ebligas la transigon de voĉoj, de tekstoj, de datumoj kaj de bildoj. Elkreita laŭ la tavoleca modelo de OSI, ĝi apartigas la malsuprajn tavolojn (fizika, interliga, reta) kiujn ĝi kapablas trakti forme de portaj servoj, disde la supraj tavoloj (transporta, sesia, prezenta, aplikacia) kiujn ĝi transigas senkontrole por la uzanto. Tiuj estas la teleservoj. Inter ili jam estas normigitaj la teleservoj telefonio, telekopiado, videotekso, ktpà, tio garantias, kia ajn estu la porta reto, finalfinan kongruecon por la terminaloj konformaj al la specifoj de la uzata teleservo.

Diĝitigo, inteligenteco, universaleco, tiuj estas la tri elementoj sur kiuj fondiĝas la sidro, evoluigo de la telefona reto, generilo de novaj komunikmanieroj, de novaj servoj kaj aplikoj, viviganta kaj cirkuliganta la informon, disponiganta al la firmaoj la rimedon por trakti kaj sendi informon kie necesas, kiam necesas kaj precipe tiom kiom necesas.

Plie, la sidro baziĝas super internaciaj normoj : ĉiuj industriaj landoj nun konstruas la sidron. Francio kiu komerce malfermis la sidron en Saint-Brieuc la 21-an de decembro 1987, estis sekvata de Usono kaj de Japanio en aprilo 1988 kaj de FRG fine de 1988. De nun ĝis 1991, ĉiuj aliaj landoj estos malfermintaj tian reton kaj la retoj interfunkcios ĉar la flurapidoj, la aliroj, la protokoloj kaj eĉ la ŝtopilingo estas normigitaj.

La tipoj de alligo al la sidro

NUMERIS proponas du tipojn de alligo :

  1. la baza aliro je 144 kbit/s kun du kanaloj B je 64 kbit/s por la voĉa aŭ datuma transsendo kaj unu kanalo D je 16 kbit/s por la reta signalado, same kiel etfluaj datumoj. La arigoj de bazaj aliroj (maksimume 6) utilas por konekti malgrandajn privatajn centralojn (malpli ol 50 telefonoj); ili povas esti de la tipo mikrokomutilo (1 baza aliro), Intercom aŭ PABX(3). Tiel la abonanto disponas pri nur unu reta numero por ĉiuj kanaloj de la aliro. Tiu numero povas disiĝi se la uzanto disponas pri la rekta selekto post la vokalveno. por centralo kun pligranda kapacito, necesas primara aliro.
  2. la primara aliro je 2 Mbit/skun ĝis 30 kanaloj B je 64 kbit/s kaj unu kanalo D plirapida je 64 kbit/s. Tiu aliro utilos por la privataj centraloj kun pli ol 50 telefonoj (ekde 15 kanaloj B). La arigo de primaraj aliroj utilos al la tre grandaj centraloj. La primara aliro povos ankaŭ utili por konekti komputilojn aŭ servilojn je multnombraj pordoj.

Por tiuj du alligtipoj, la kanaloj B povas esti laŭbezone uzataj por voĉo aŭ datumoj kaj estas atingeblaj de iu ajn terminalo. La komutilo, krom la loka telefona administrado, povas komutunuon por pakoj kiu administras, tra la kanaloj B kaj D, la komunikadon inter datumaj terminaloj kaj komputiloj tra la interna reto de la entrepreno kaj, aliflanke, koncentras la informfluojn en kanalojn B al la reto.

Flanke de la terminalo, la komutilo proponas fizikan kaj logikan interfacon saman al la baza aliro : t.e la interfaco S. La terminal disponas pri du komunikaj kanaloj kaj unu signalan kanalon. Tiel eblas konversacii kaj konsulti datumbazon TELETEL aŭ telekopii. Eblas ankaŭ alligi al tiu sama interfaco aliajn terminalojn (ĝis 5) kiuj laŭvice utiligos la kanalojn B : t.e la nocio de buso S. La konstanta rilato de la buso al la reto per la kanalo D ebligas kontinuan interŝanĝon de informo kun la komutilo aŭ kun la reto : prezento de nova voko eĉ se la 2 kanaloj B estas okupitaj, informoj de kostoj, peto de vok-redirekto, ktp.

La franca programo por la disvastigo de NUMERIS

Fine de 1988, France TELECOM jam alligis 300 klientojn al NUMERIS en Bretonio. Inter la unuaj privilegiitoj estas : la komerca kaj industria ĉambro, EDF same kiel pluraj etaj kaj mezaj firmaoj.

Aprile de 1988, NUMERIS estis malfermita en Rennes. Ekde septembro NUMERIS estas en Parizo kie nun estas konektitaj naciskalaj entreprenoj. Fine, danka'al la rapida funkciigo de la intercentrala signalada sistemo CCITT N° 7, Parizo kaj Bretonio povas profiti interligojn inter la centraj sidejoj kaj la foraj agentejoj.

Ekde septembro 89, NUMERIS proponos la primaran aliron (30B+D), por alligi al la reto la grandajn privatajn centralojn (PABX), grandajn komputilojn kaj servilojn. La ĉirkaŭurboj de Rennes kaj Parizo estos atingeblaj same kiel iuj gravaj urboj kiaj Lille, Lyon kaj Marseille. Ankaŭ en 1989 devas okazi la unuaj interkonektaj provoj inter la franca sidro kaj la eŭropaj najbaroj (Germanio, Italio, Britio), tiel realigante tiun ambicion de universala reto kio estas la internacia sidro. Poste, NUMERIS progresive etendiĝos al la tuta lando kiun ĝi atingos fine de 1990. Tiam de ĉiu punkto en Francio, estos same simple sin ligi al NUMERIS kiel al la nuna telefona reto.

Ekde 1991, FRANCE TELECOM daŭrigos la plibonigon de sia sidra propono, aldonante novajn servojn por la klientoj kia la rekta aliro al TRANSPAC(4) tra la kanalo D. Aparta strebo rilatos al la eŭropa kunlaboro kaj al komuna servpropono, kadre de la malfermo de la eŭropa merkato en 1992.

Kredebleco de la franca programo

En Francio, la sidro ne estas nova reto kiu apudas la telefonan reton. La sidro estas la rezulto de ààlongterma ? politiko por retmodernigo kiu komenciĝis en la jaroj 1970. Tiam, oni decidis la kompletan diĝitigon de la reto kiu nun estas unu el la plej diĝitigita en la mondo. La du tipoj de tempteknikaj centraloj nun uzataj en la reto, la E10B kaj E10MT, ambaŭ de ALCATEL CIT, ebligas per simpla ŝanĝo de la programaro, proponi la sidron en malpli ol unu jaro per ĉiuj retaj centraloj.

Ankaŭ la transsenda reto estas grandparte diĝitigita kiel montras la sekvantaj nombroj :

Tipoj de centraloj 1988 1990 1995

% de la diĝitigitaj 63% 73% 92%

lokaj centraloj 

% de la sidraj 55% 68% 91%

lokaj centraloj 

% de la transitaj centraloj 68% 79% 100%

lokaj centraloj 

% de diĝitigita loka 93% 95% 100%

transsendo 

% de diĝitigita transita 69% 79% 99%

transsendo 

Por ne perdi informon, la centraloj devas havi horloĝon perfekte sinkronigitan. Por tio, du paroj de atomaj horloĝoj je cezio kaj rubidio staras en Parizo kaj Lyon. La programo por sinkronigo de ĉiuj diĝitaj centraloj deĵorantaj en la reto finiĝis en 1988.

Por la signalado inter la diversaj centraloj de la reto, la CCITT(5) normigis novan sistemon nomatan signalado sistemo per semafora kanalo n°7 (CCIIT N°7). La CCITT N°7 transportas informtikajn regmesaĝojn tra kanaloj je 64 kbit/s, apartigitaj de tiuj de la telefona reto. La CCITT N°7 perfekte taŭgas por la la sidra protokolo. Dank'al sia transsenda rapido, ĝi ebligas gravan redukton de la tempo necesa por estigi konektojn (de dekkvino da sekundoj al malpli ol 4 sekundoj). krom la servoj de NUMERIS, tiu inteligenta reto ebligas, per sia flekseco, facilan funkciigon de servoj je aldonita valoro kiaj la verda numero (fakturado al la vokito), la voko per kreditkarto, ktpà La programo por enigo de CCITT N°7, komencita meze de 1987, devus finiĝi en 1990, kun prioritato al la centraloj kie sidraj klientoj estas alligitaj.

Fine, ALCATEL produktis novan diĝitan unuon por alligi abonantojn, la CSN(6) kiu ebligas nature kaj ekonomie evoluigi la telefonan reton al NUMERIS. Per la CSN, unuo komuna al la centraloj E10B kaj E10MT, eblas alligi kaj analogajn abonantojn al la telefona servo kaj abonantojn al NUMERIS (per baza aŭ primara aliro). FRANCE TELECOM mendis siajn unuajn CSN en 1985, kadre de sia ĉiujara programo por ekipi la telefonan reton. La unua CSN, al kiu oni ligis analogajn telefonajn abonantojn ekfunkciis en decembro 1987 por la komerca malfermo. La programo por la enigo de la CSN de 1987 ĝis 1990 antaŭvidas la enmeton de almenaŭ unu CSN en ĉiu loka alliga centralo. Tiel, ĉiu enmetita CSN kapablas akcepti sidrajn abonantojn per nura enmeto de taŭga plako.

Per tiuj kvar faktoroj : diĝitigo de la reto, sinkronigo de la diĝitaj centraloj, enigo de la intercentrala signalada sistemo CCITT N°7 kaj utiligo de la CSN kiel nova unuo por alligi abonantojn, NUMERIS estas la natura evoluo de la franca telefona reto, kies fino estos la tutlanda atingeco ekde 1990.

La normigo de la sidro

Komence de la jaroj 1970 apaeris la koncepto de sidro, same kiel la bezono forigi la malavantaĝojn de la plureco de la servoj, de la retoj, de la protokoloj kaj de la aparatoj. Internacia interkonsento estiĝis pri la ServIntegriga Diĝita Reto (sidro). Malofte en la mondo de telekomunikado la procezo de normigo antaŭas fabrikadon. Tamen tio okazis por la sidro, internacia koncepto antaŭ ol iĝi realaĵo.

La CCITT(++) estas la ĉefa organizo por la internacia normigo pri telekomunikado, do ankaŭ por la sidro. La unua vico de rekomendoj pri la sidro aperis en 1984 (ruĝa libro). Ili estis malkompletaj sed sufiĉaj por ebligi unuan realigon, eĉ se necesis elekti opciojn aŭ kompletigi ilin per naciaj specifoj. En 1988, la blua libro de CCITT enhavas novan serion, sufiĉe stabila por utili kiel bazo por mondaj specifoj kaj garantii la interfunkciadon de la diversaj sidroj kaj la interŝanĝon de la sidraj terminaloj inter la diversaj landoj. La unika eŭropa merkato de 1992 devus esti scenejo por tio. FRANCE TELECOM konverĝigos siajn specifojn al la blua libro ekde septembro 1989. Dum la periodo 1988-1992, la CCITT daŭre laboros pri novaj servoj (servoj en pakmodo, videofono,à).

La eŭropa ekvivalento de CCITT estas CEPT(7). Tie, same kiel en ETSI(8) decidiĝas la eŭropa konduto por CCITT same kiel la rekomendoj kiuj estos la bazoj de la estontaj NET(9), kiu malsame al la rekomendoj de CCITT kaj de CEPT estos devige aplikataj por la subskribintaj landoj kaj tiel ebligos la interŝanĝon de la diversaj terminaloj.

Aliaj organizoj kiaj ISO(10), CEI(11) kun iliaj eŭropaj respondantoj, ECMA(12), ECTEL(13), CEN/CENELEC(14) prizorgas la sidrajn aspektojn de la komunikaj protokoloj (Modelo OSI por la Interkonekto de Apertaj Sistemoj), de la informatikaj aparatoj, de PABX, ktpà.

La gravaj normoj por la estigo de la sidro estas la sekvantaj :

  1. la interfaco uzanto-reto : du alirtipoj estas difinitaj : la baza aliro (2B+D) kaj la primara aliro (30B+D). Por ĉiu el ili, tri tavoloj je la interfaco S/T estas normigitaj : la tavolo 1 (fizika tavolo) kaj la tavolo 2 (interliga tavolo) estas precize priskribitaj de 1986. La tavolo 3 (protokolo de la kanalo D) kiu enhavas la inteligentecon de la sidra aliro, ĵus stabiliĝis en la blua libro, ĉefe por la baza voko en cirkvitmodo kaj kelkaj servkomplementoj. La protokoloj nun uzataj en la franca reto konformas al la provizora versio 1986 de la ruĝa libro (ankaŭ nomata griza libro) kaj konverĝos al la blua libro en septembto 1989.
  2. la Signalada Sistemo per Semafora Kanalo CCITT N°7 : ĝi ebligas dialogi en mesaĝmodo inter la centraloj de la reto. La CCITT N°7 enhavas partojn por la retservo kaj por la uzanto. La TelefonUzanta Parto (TUP), kreita por la anlaga telefona servo estis komplete difinita en 1984 kaj nun estas en la francaj centraloj en modifita versio por proponi la sidrajn servojn (TUPS). La TUP+ estas alia versio, nur por la internaciaj transitaj centraloj, kaj ĝi utilas kiel eŭropa normo por la unuaj sidraj interkonektoj en 1989. La STUP (Sidra TUP) estos publikigita en 1988 en la blua libro, en unua versio, tamen tro malkompleta por esti sen plia laboro, enigita en la naciaj sidroj aŭ en la internaciaj transitaj centraloj.

La komerca propono por NUMERIS de FRANCE TELECOM

La tipoj de alligo al NUMERIS

La baza aliro (2B+D = 144 kbit/s) ĝis 6 bazaj aliroj por iu uzanto.

La primara aliro (30B+D) por la PABX kaj grandaj komputiloj aŭ serviloj.

La portaj servoj

La sidro NUMERIS proponas du portajn servojn komutitajn je 64 kbit/s : la porta servo TRANSCOM+, adaptita al la datuma transsendo, kiu garantias la integrecon de la diĝita fluo; la telefona porta servo kiu ebligas la transsendon de signaloj en la bendo 300-3400Hz kiaj la telefonaj kanaloj kaj la modemsignaloj. En tiu lasta kazo, ne eblas garantii finalfinan diĝitan transsendon ĉar analogaj partoj de la reto eble estas uzataj.

En la unua fazo, la aliro al la datumreto TRANSPAC estas proponata pere de konekto laŭ modo de cirkvito je 64 kbit/s al intermaŝino (laŭ metodo antaŭvidita de CCITT en Rekomendo X.31). En dua fazo (1991) eblos aliri al TRANSPAC tra kanalo B aŭ tra kanalo D.

La teleservoj

Krom la telefona teleservo, kiu devus multe profiti de la novaj faciligoj de la sidro (vidi sekcion 4 poste), multaj teleservoj estas aŭ estos proponataj :

  • La triagrupa telekopio, dank'al la adaptiloj por analogtipaj terminaloj
  • la kvaragrupa telekopio, kiu plene utiligas la eblecojn de la sidro, transigante A4-formatan laserkvalitan paĝon en kelkaj sekundoj, tiel ebligante la uzon de telekopio por ĝia normala celo : la transigo de leteroj.
  • la mozaika videotekso : la minitelo estas konektebla je la interfaco S dank'al adaptilo integrigita en la telefono de NUMERIS.
  • la fota videotekso : dank'al apartaj terminaloj aŭ mikrokomputiloj kun aldonaj specifaj plakoj, eblas konsulti bildajn datumbazojn kun sonaj komentarioj.
  • la teletekso kaj la miksa teletekso.
  • ktp.

Servkomplementoj

Granda nombro da servkomplementoj pliriĉigas la voĉan komunikon kaj la datumtranssendon. Dank'al ili la telefono fariĝas ege kapabla laborilo, kaj ili alportas al la etaj firmaoj faciligojn kiuj estis ĝis nun, nur haveblaj en larĝaj diĝitaj kaj multservaj privataj centraloj (PABX).

Iuj servkomplementoj estas aŭtomate proponataj :

  1. Vokidentigo : transsendo far la reto de la numero de la vokinto.
  2. Subadreso de terminaloj : eblas aldoni al la sidra numero de la vokato unu ĝis 4 pliaj ciferoj por aliri apartan terminalon.
  3. Vokprezento : indikas vokalvenon al la uzanto, eĉ dum komuniko, kombinebla kun vokidentigo.
  4. Portebleco : ebligas deteni komunikon kaj redaŭrigi ĝin en la tri sekvantaj minutoj par iu alia terminalo (aŭ per la sama).
  5. Kostindiko : ĉiam informas la vokinton pri la progreso de la komunikokosto.
  6. Minimesaĝo : ebligas la sendon de 32 karaktroj dum la estigo aŭ malestigo de komuniko.
  7. Nacia vokresendo : ebligas la resendon de ĉiuj komunikoj por iu adreso al alia jarlibra numero.
  8. Aliaj servkomplementoj estas proponataj per plia abono :

  9. Tuta kosto : informas la vokinton, fine de komuniko, pri la totala nombro de telekomunikaj taksunuoj konsumitaj dum tiu komuniko.
  10. Duobla voko kaj irreiro : ebligas flankenmeti komunikon, fari aŭ akcepti novan vokon. Poste eblas alterne komuniki kun la du aliaj personoj.
  11. Terminalresendo : la terminalo resendas ĉiujn vokojn por ĝi al alia jarlibra numero.
  12. Rekta Selekto je Alveno (RSA) : la atribuo de pluraj jarlibraj numeroj al iu instalaĵo ebligas rekte aliri al ĉiuj terminaloj.
  13. Kanalapartigo (deira aŭ alvena) : iuj kanaloj B de la aliro povas esti rezevataj por sendi aŭ ricevi vokojn.
  14. Reduktita servo : malebligas iujn deirajn telefonajn vokojn pro la vokita numero aŭ pro la tarifo de la vokitadreso.
  15. Detala fakturo.
  16. Sen vokidentigo : nuligas la transsendon de la vokintnumero al la vokito (nuligas la servkomplementon 1).

Tarifoj

La tarifoj de la aliroj al NUMERIS estis anoncitaj en septembro 1987 (baza aliro) kaj en junio 1988 (grupo de bazaj aliroj kaj primara aliro). Ili aperas en sentaksaj frankoj en la sekvanta tabelo. Ili inkluzivas la kostojn por la reta aliro (pagendaj je la instalo) kaj monata abono kiu inkluzivas la servkomplementojn 1 ĝis 7. Oni fakturas la servkomplementojn 5 ĝis 7 laŭ la uzo. La aliaj servkomplementoj necesigas pliajn abonojn.

  Instalkostoj Monata abono 

 Baza aliro 675F 300F 

 Grupo de  300F por la unua 

 bazaj aliroj 675F 208F por la sekvantaj

 (1 ĝis 6 aliroj) por unu aliro (redukto je 72F por ĉiu     alvenaparta kanalo B)

 Primara aliro  104F por unu kanalo B

 (15, 20, 25 aŭ 30 4200F 32F por unu alvenaparta

 kanaloj)  kanalo B

Ekzistas du trafiktarifoj laŭ la tipo de la uzata porta servo. La tarifo por la trafiko per la telefona porta servo estas tiu de la nuna telefona servo. La tarifo por la trafiko per la porta servo TRANSCOM+, sama al tiu de TRANSCOM(15), t.e. proksimume 1,8-oble tiu de la telefono.

La terminaloj por NUMERIS

Oni povas klasi ilin en du kategoriojn : la "kerno" t.e. terminaloj kiujn FRANCE TELECOM decidis proponi. Ili estas tiuj gravaj por la disvastiĝo de NUMERIS. Ili konsistas el : la sidraj telefonoj, la terminalaj adaptiloj, inkluzive de la aldonaj plakoj por mikrokomputiloj, la etaj sidraj centraloj (tipo PABX aŭ tipo Intercom). La dua kategorio de terminaloj konsistas el terminaloj je 64 kbit/s, apartaj aŭ ne, unu- aŭ plurmedia, kiuj aperas kun la disvoloviĝo de la novaj diĝitaj retoj je 64 kbit/s. Oni pensas ke tiuj terminaloj vaste disvastiĝos.

La "kerno"

La sidraj telefonoj estas gamsupraj telefonoj, kompareblaj al la kompleksaj telefonoj jam haveblaj malantaŭ la privataj centraloj. Ili estas veraj komputiloj, kapablaj trakti la sidran signaladon kaj la servkomplementojn. Ili eble havas videkranon (je likvaj kristaloj), funkciklavojn, programeblajn klavojn, alfanumeran klavaron, rektvokajn klavojn, laŭtparolilon, manliberigan meæanismon, ktp. Ili ankaŭ proponas multajn programad-faciligojn kiajn propra jarlibro, vokspurado, la sendo kaj ricevo de alfanumeraj mesaĝoj, la administro de pasvortoj, ktp. Kompleta gamo de telfonoj por NUMERIS estas proponata (simpla, Intercom aŭ evoluigita telefono) kun integrigitaj adaptiloj (minitel, datumterminalo, mikrokomputilo, respondilo, ktp.).

La terminaladaptiloj, ebligante la konekton de ekzistantaj terminaloj, faciligas la disvastiĝon de NUMERIS. Ili plenumas la flurapidan adapton kaj la sidran protokolon. Ekzistas 5 tipoj de adaptiloj : ATIS-A (analoga interfaco) por la aŭdfrekvencaj terminaloj kiaj la telefonoj, la grup-IIIa telekopiiloj kaj ĉiuj tipoj de aparatoj kun enigita modemo; ATIS-21 kaj ATIS-35 (interfacoj X.21 kaj V.35) por la ekzistantaj terminaloj je 64 kbit/s, jam konekteblaj al TRANSCOM; ATIS-24 (interfaco V.24) por la komputadaj terminaloj; ATIS-25 (interfaco X.25) por la pakmodaj terminaloj. Oni povas aldoni sesan adaptilon, gravan por la estigo de novaj aplikacioj kaj de nova uzo de la komunikado tra la sidro : la aldona plato por mikrokomputilo kun interfaco S. Eblas konsideri la mikrokomputilon kiel la vera sidra terminalo. Kiam oni aldonas apartajn platojn por la voĉkodado, la bildotrakto, la rikordar-transigo, la trakto de alttavolaj protokoloj kaj eĉ la administron de la telefono, la mikrokomputilo iĝas multmedia terminalo. Tio estas la ĉiofara terminalo, sur la skribotablo de estro, perfekte adekvata al ties bezonoj. Same perfekte adekvata al la sidro, ĉar la aliro per la interfaco S ofertas al ĝi plurajn samtempajn komunikajn kanalojn, (2 en cirkvita modo, multe pli en paka modo).

La grandaj privataj centraloj (PABX) evoluis al la diĝiteco : unue interne per la uzo de komutmatricoj je 64 kbit/s, poste ekstere per la uzo de diĝitaj retaliroj (2 Mbit/s). La evoluo al la sidro estas natura : ili jam disponas pri la iloj por la interfaco al la primara aliro, kaj ili povas integrigi la programaron por la protokolo de la kanalo D. Restas nur oferti al la terminaloj la interfacon S, ne preterpasebla evoluo. Estas grave por la kliento povi konekti al sia centralo, de la komenco, terminalojn je interfaco S kiaj la telekopiiloj aŭ la mikrokomputiloj. Aliflanke, la apartaj telefonoj malantaŭ centralo aŭ INTERCOM povas nur profiti de la interfaco S, dank'al la kostredukto kiun ĝi ebligas kompare al la fabrikistaj interfacoj, dank'al la uzo de disvastiĝintaj icoj, kaj al la pliigo de la faciligoj kiun alportas la sidro. Evidente, pro tutkostaj kialoj, la centraloj daŭre akceptos analogajn telefonojn.

La sekvanta tabelo indikas la luprezon de la terminaloj el la "kerno" :

  TERMINALO   MONATA LUPREZO (FRF SI) 

 Simpla sidra telefono    175 FRF 

 sidra telefono     250 FRF 

(senmana kun adaptilo) 

 Adaptilo      350 FRF 

(ATIS-A, ATIS-21, ATIS-24) 

 Adaptilo      500 FRF 

(ATIS-35, ATIS-25) 

Plato por mikrokomputilo     300 FRF 

Sidra mikrocentralo      300 FRF 

(kun unu baza aliro)      (instalo 850 FRF)

La novaj terminaloj

 

Terminaro

adaptateur : adaptilo.
analogique : analoga.
bureau du cadre : skribotablo de estro.
carte additionnelle : aldona plato.
coût global (de) : tutkosta.
débit : flurapido.
interface : interfaco.
mode paquet (en) : pakmoda.
protocole : protokolo.
RNIS (Réseau Numérique à Intégration de Services) : sidro (ServIntegriga Diĝita Reto).
terminal : terminalo.

 

(1) nomo de la franca videoteksa terminalo
(2) kb = kilobitoj, kB = kilobitokoj
(3) PABX = Private Automatic Branch Exchange
(4) TRANSPAC (franca publika datumreto).
(5) CCITT (Comité Consultatif International Télégraphique et Téléphonique = Internacia Konsultiĝa Komitato Telegrafia kaj Telefonia)
(6) CSN (Centre Satellite Numérique = Diĝita Satelita Unuo).
(7) CEPT (Conférence Européenne des Administrations des Postes et Télécommunications = Eŭropa Konferenco de la Administracioj pri Poŝtoj kaj Telekomunikoj)
(8) ETSI (European Telecommunication Standard Institute = Eŭropa Telekomunika Normiga Instituto)
(9) NET (Normes Européennes de Télécommunications = Eŭropaj Telekomunikaj Normoj)
(10) ISO (International Standards Organization = Internacia Normiga Organizo)
(11) CEI (Commission Electrotechnique Internationale = Internacia Elektroteknika Komisiono)
(12) ECMA (European Computer Manufacters Association = Asocio de la Eŭropaj Fabrikistoj de Komputiloj)
(13) ECTEL (European Commitee on Telecommunications and Electronics = Eŭropa Komitato pri Telekomunikoj kaj Elektonikaĵoj)
(14) CEN/CENELEC (Comité Européen de Normalisation pour l'Eléctronique = Eŭropa Normiga Komitato por Elektroniko)
(15) TRANSCOM estas antaŭsidra servo kiu ebligis proponi ekde oktobro 1986, tra la telefona reto, komutan diĝitan trannsendon je 64 kbit/s, punktalpunktan kaj ambaŭdirektan.
Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo