Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam fondiĝis la Universala Esperanto Asocio? 
     
Esperanta vorto por: direkti sian spiriton al io 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La olimpikoj : 1920-1936, de la retrovita paco al la berlinaj olimpikoj

En 1914, la esperoj por olimpika kaj humanisma mondo frakasiĝis sur la batalkampoj. La olimpikoj, antaŭviditaj en 1916 en Berlino, estis nuligitaj, same kiel tiuj de 1940 kaj 1944. Ekde tiam la olimpikoj estas sub la influo, iumaniere aŭ alimaniere, de la internacia politiko aŭ de la konsekvencoj de la ekonomiaj situacioj.

1920 : Antverpeno : standardo kaj ĵuro

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

 

Por la unua fojo, la olimpika standardo flirtis super la olimpikoj, kiuj sekvis la unuan mondan militon kaj tie oni aŭdis la olimpikan ĵuron. Germanio, Aŭstrio, Bulgario, Hungario kaj Turkio ne estis invititaj pro sia rolo dum la milito kaj Rusio malakceptis la inviton. Suzanne Lenglen ricevis la unuan francan inan ormedalon en teniso.

 

1924 : Parizo : vintraj olimpikoj

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

 

Sen esti kandidato, Parizo estis la urbo, kiu gastigis la olimpikojn en 1924, omaĝe al Pierre de Coubertin, kiu, la sekvantan jaron, lasis la IOK-an prezidantecon al Henri de Baillet-Latour. Francio organizis ankaŭ la unuajn vintrajn olimpikojn en Chamonix. Germanio ankoraŭ ne estas invitita al la parizaj olimpikoj, kiuj akceptis 3000 atletojn. La usonano Johnny Weissmuller, estonta Tarzan en la kino, venkis en la 100metra libera naĝo en 59 sekundoj.

 


© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE
La usonano Clarence Houser estas la sola duobla ĉampiono en la ĵeto de disko kaj de pezo en la historio de la olimpikoj.

1928 : Amsterdamo : olimpika flamo

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

La stadiono konstruita de la arkitekto Jan Wils estis sukceso. Por la unua fojo oni ekfajrigis la olimpikan flamon. Germanio rajtis konkursi. Inaj atletismaj kaj gimnastikaj konkursoj estis kreitaj. La duaj vintraj olimpikoj okazis en Saint-Moritz en Svislando. Sonja Henie, tiam 15jara, tie estis la ĉefrolulino, gajninte sian unuan titolon en arta sketado.

1932 : Los Angeles : unua olimpika urbo

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

La olimpikoj okazis malgraŭ la ekonomia krizo, kiu sekvis la borsan falon de 1929. Dezirante forgesi tiujn okazaĵojn, Kalifornio eĉ konstruis 100000-sidlokan stadionon, kaj veran olimpikan vilaĝon por loĝigi la atletojn. Ĉinio kaj Kolombio partoprenis por la unua fojo. La dono de la medaloj okazis sur podio je la sono de la nacia himno de la lando de la venkinto. La usonanoj denove gajnis la plejmulton de la medaloj en atletismo.

1936 : Berlino : sub la nazia boto

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

Dum 4000 atletoj defilis antaŭ Hitlero dum la inaŭgura ceremonio, kontraŭolimpikoj estis organizitaj en Eŭropo por protesti kontraŭ la nazia reĝimo. Tio estis la unua internacia bojkota kampanjo. En politika kunteksto peza je minacoj, Germanio plukis 33 orajn medalojn, 26 arĝentajn kaj 30 bronzajn, kaj estis la gajninta lando de tiuj olimpikoj, malproksime antaŭ Usono. Restas la memoraĵo de la eksterordinaraĵoj de la nigra usona atleto, Jesse Owens. Nekontestebla heroo de la olimpikoj, li gajnis 4 orajn medalojn, inter ili tiun de la longosalto super la germano Long. Furioza, la gvidisto ("Führer") forlasis la oficialan tribunon, rifuzante manpremi lin.

 

 

 

En 1936, la nigra usonano Jesse Owens sukcesegis, gajnante 4 orajn medalojn. Hitler rifuzis saluti lin.

 

 

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

 

 

 

 

 

 

Televida dissendo je la servo de la nazia propagando

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo