Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu urbo situas la sidejo de la asocio "Universala Esperanto-Asocio? 
     
Esperanta vorto por: sono de akvo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La olimpikoj : 1968-1984, revoluciaj jaroj

Sanga subpremo, politika manifestacio, atenco, bojkoto... Tiuj olimpikoj restas markitaj per perforto. Flanke de la sporto, aperis la kontraŭdopaj kontroloj, nova altosalta tekniko, handbalo kaj naskiĝo de sponsorado.

1968 : Meksiko : elektraj olimpikoj je 2240-metra alteco

© DR

 

 

Bob Beamon superis 8,9 metrojn.

 

La elekto de Meksiko estigis multajn debatojn : unue geografiajn, pro la alteco (2240m), la malmulteco de oksigeno en la aero estigas spirajn problemojn por la longdistancaj kuristoj, sed ankaŭ politikajn, pro la subpremo de studenta manifestacio, kiu estigis 3000 mortintojn, nur kelkajn tagojn antaŭ la malfermo de la olimpikoj. La 6000 partoprenantoj konkursis en elektreca etoso. La sukcesoj de nigraj ĉampionoj markis tiujn olimpikojn. Ni memoros la usonajn kuristojn Tommie Smith kaj John Carlos, kiuj montris sian politikan engaĝiĝon en la movado "Black Power" per nigre gantitaj levitaj pugnoj dum oni ludis la usonan himnon. La usonano Richard Fosbury saltis kapantaŭe kaj dorsalstange super la altosalta stango kaj donis sian nomon al tiu nova tekniko. Bob Beamon sukcesis gravan atingon, li laŭlonge saltis je 8,90 m. Nur 23 jarojn poste, tiu rekordo estis rompita de lia samlandano Mike Powell dum la mondaj ĉampionkonkursoj en 1991.

 

Kapantaŭa kaj dorsalstanga altosaltado de Richard Fosbury
© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

©AFP

 

 

La nigraj usonaj atletoj elmontris sian engaĝiĝon en la movado "Black Power".

1972 : Munkeno : atenco al la israelaj atletoj

©ALLSPORT

 

Tragika okazaĵo markis tiujn luksajn olimpikojn, organizitajn en belega olimpika stadiono kun giganta travidebla tegmento : grupo da teroristoj de la palestina organizo "nigra septembro" eniris la olimpikan urbon kaj mortigis 16 personojn, inter ili 11 israelajn atletojn, arbitraciulojn kaj trejnistojn. Funebra ceremonio okazis la sekvantan tagon en la stadiono. La usona naĝisto Mark Spitz gajnis 7 orajn medalojn kaj la juna sovetunia gimnastino Olga Korbut 3.

 

 

©ALLSPORT

 

 

 

 

Mark Spitz gajnis 7 orajn medalojn.

 

1976 : Montrealo : la kontraŭsegregacia bojkoto

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

Tiuj olimpikoj estis sukcesaj kvankam 27 afrikaj landoj bojkotis ilin. Guy Drut estis la unua eŭropano, kiu sukcesis venki la usonanojn en la 110-metra hurdokuro. En gimnastiko, la juna 14-jara rumanino Nadia Comaneci, ĉefrolis super la sovetunianoj ricevante plurfoje la maksimuman poentaron. La olimpika urbo estis tre originala, sed de olimpikoj al olimpikoj, la kosto kreskis, por atingi en Montrealo financan abismon.

 

 

14-jara gimnastino Nadia Comaneci akiris, kio estas maloftegaĵo, plurfoje la maksimuman poentaron.

1980 : Moskvo : la kontraŭsovetia bojkoto

© WORLD COPYRIGHT/VANDYSTADT

 

Ĉifoje, 58 nacioj, inter ili Usono, Okcidenta Germanio, Japanio, Kanado kaj Ĉinio, bojkotis la olimpikojn por protesti kontraŭ la afganistana invado fare de Sovetunio.

 

Dum la ferma ceremonio, la fetiĉo, la urso Micha, aperis sur la ekrano kun larmo ĉe la okulo.

La vintraj olimpikoj okazis en Lake Placid sub severa gardado. Juan Antonio Samaranch estis elektita kiel prezidanto de la IOK. En Moskvo la pordoj malfermiĝis al la multnaciaj sponsoroj. La sovetia naĝisto Vladimir Salnikov gajnis 3 orajn medalojn. La kuba boksisto Teofilo Stevenson gajnis sian trian oran medalon.

1984 : Los-Anĝeleso : la orova kokino

© ALLSPORT/T.DUFY

 

Rebate, 17 komunismaj landoj, inter ili Sovetunio, Orienta Germanio, Norda Koreio kaj Kubo bojkotis la olimpikojn de Los-Anĝeleso. Tamen estis pli ol 7000 partoprenantoj kaj Ĉinio revenis. Tiufoje la olimpikoj estis finance profitdonaj dank'al la sponsoroj. Pli motivitaj ol neniam antaŭe, la usonanoj kaptis la plej multajn medalojn. Carl Lewis, la nova "nigra sago", atingis la sukcesnivelon de Jesse Owens en 1936 per gajno de 4 oraj medaloj (100-metra kaj 200-metra kuro, 4x100-metra stafetokuro kaj laŭlonga salto). La svisino Gabriela Andersen pruvis sian heroecon en la maratono, daŭrigante malgraŭ sia elĉerpiĝo kaj svenante sur la finolinio.

 

© ALLSPORT/D.CANNON

 

Edwin Moses gajnis la oran medalon en la 400-metra hurdokuro.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo