Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: malnova muzikinstrumento 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La olimpikoj : 1988-1996, olimpikoj de la malfermigho

Ekde 1988, la olimpikoj fine profitis de kvietiĝa periodo. La falo de la berlina muro reunuigis Orienton kaj Okcidenton. La sporto eskapis de la politiko, novaj sportofakoj aperis, dopado fariĝis grava problemo kaj mono fariĝis la ĉefa rolanto en la nova olimpika spirito.

1988 : Seulo : teknologio kaj sekureco

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

Harmonio kaj progreso, jen la devizo de la seulaj olimpikoj en Suda Koreio. Olimpikoj sub severa gardado : 100000 policanoj kaj militistoj estis mobilizitaj por certigi la protekton de la atletoj kaj de la delegacioj. Malgraŭ tiu sekureca etoso, 160 landoj ĉeestis kun 9500 partoprenantoj. Tiuj olimpikoj estis esceptaj pro teknologio kaj pro reklamado. Tamen ili estis makulitaj pro la afero Ben Johnson. La kanada sprintisto estis deklarita pozitiva post kontraŭdopa kontrolo. Li devis redoni sian oran medalon, tri tagojn post venko en la 100-metra kuro, rompinte la mondan rekordon. Sur la dromo, la admirinda usona nigra atletino, Florence Griffith Joyner, gajnis 3 medalojn, ŝi mortis konsekvence de dopado en 1998. La naĝistino de Orienta Germanio Kristin Otto, gajnis 6 orajn medalojn. Ŝiaj postaj riveloj pri la dopado vekis gravan debaton.

 

La ĉampionino Florence Griffith Joyner mortis sekve de dopado en 1998.

 

Kristin Otto : 6 oraj medaloj en naĝarto.

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

 

© J.-M. LOUBAT/VANDYSTADT/ALLSPORT

Ben Johnson perdis sian medalon post pozitiva kontraŭdopa kontrolo

1992 : Barcelono : la olimpikoj de la reunuiĝo

© B. MARTIN/ALLSPORT

 

 

 

 

 

La nombro de partoprenantoj superis 10000 en la olimpikoj de Barcelono. 171 landoj partoprenis, inter ili la reunuiĝinta Germanio. Sudafriko revenis post 28-jara foresto. La atletoj de la malnova Sovetunio konsistigis unuiĝintan teamon. Ili defilis malantaǔ la olimpika standardo kaj unualoke rangis en la kurado al la medaloj. Basbalo aldoniĝis, same kiel badmintono kaj ina ĵudo. Pli ol 250 oraj medaloj estis disdonitaj en Barcelono.

1996 : Atlanto : la olimpikoj de la centjariĝo

Preskaŭ 11000 partoprenantoj el 197 landoj estis en Atlanto. Kamboĝo, Irano, Irako kaj Palestino por la unua fojo ĉeestis. La olimpika flamo estis ekfajrigita de la boksisto Muhammad Ali (Cassius Clay). La festo okazis malgraŭ la eksplodo de bombo en la olimpika parko "Centenial Olympic Park" kiu mortigis du personojn. La olimpikoj proponis 26 sportojn, 36 sportofakojn kaj 271 konkursojn, tio estis 12 pliaj ol en Barcelono. Ankoraŭ novaĵoj en la programo : plaĝa volejbalo, tutgrunda biciklado, laŭtempa individua biciklado kaj softbalo, kio estas nur ina sporto. La sprintisto Michael Johnson gajnis historian duopon en 200-metra kaj 400-metra kuroj. La franco David Douillet fariĝis olimpika ĉampiono en ĵudo. Ankaŭ Marie-José Pérec gajnis oran medalon. La turko Naïm Suleymanoglu restis la sola halteristo, kiu trifoje gajnis oran medalon en 1988, 1992 kaj 1996.

 

© VANDYSTADT

Michael Johnson gajnis du orajn

medalojn, en la 200-metra kaj 400-metra kuroj

 

© M. COOPER/ALLSPORT

Muhammad Ali ekfajrigis la

olimpikan flamon

 

© ALLSPORT

 

© S. KEMPINAIRE/VANDYSTADT

En Atlanto, du francoj gajnis orajn medalojn : David Douillet kaj Marie-José Pérec (fotoj ĉi-supere)

 

© ALLSPORT

 

 

 

 

Greka-romia lukto inter la ruso Alexandr Karelin (dekstre) kun ora medalo kaj la usonano Simiak Ghafan

 

© ALLSPORT

Naïm Suleymanoglu, ormedala en 1988, 1992 kaj 1996

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo