Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kie okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: varmego 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

La olimpikoj : 8 jarcentoj antaŭ Kristo, la originoj de la olimpikismo

De la unuaj ludoj en Olimpio, organizitaj honore al Zeŭso, al la ludoj relanĉitaj en Ateno en 1896 de Pierre de Coubertin ĝis la olimpikoj de Sidneo ĉijare, la olimpika historio estas riĉa je peripetioj, en rekordoj, en politikaj kaj ekonomikaj okazaĵoj. Se oni ne scias kun certeco pri la inventinto de la olimpikoj, la mito de la Dioj de la stadiono ne baldaŭ ĉesos allogi.

 

© JOHN HIOS, AKG, PARIS

 

 

 

Kiam komenciĝis la ludoj en Olimpio en la 8-a jarcento antaŭ Kristo, la loko estis simpla izolita sanktejo, sen iu ajn konstruaĵo.

 

© AKG, PARIS

"La luktistoj", potaĵo, kiu montras la kulturan gravecon de la sporto por la grekoj.

 

La antikva Grekio, lulilo de la olimpikoj.

Sportaj konkursoj, ligitaj al religiaj ceremonioj okazis en Grekio ekde la 2a jarmilo antaŭ nia erao. Tiuj ludoj estis organizitaj honore al Dioj, interne aŭ proksime de temploj, kiel en Delfo, la sanktejo de Apolono, aŭ en Olimpio, dediĉita al Zeŭso.

 

 

 

 

 

© CIO/COLL. MUSÉE OLYMPIQUE

Sidejo de la internacia olimpika komitato en Laŭzano, inaŭgurita en 1993.

 

La IOK (Internacia Olimpika Komitato), giganta maŝino

La IOKo, kies sidejo estas en Laŭzano, respondecas pri la kontrolo kaj pri la evoluo de la olimpikoj. Ĝi kunlaboras kun la NOKoj (Naciaj Olimpikaj Komitatoj) kaj la internaciaj sportaj federacioj. Ankaŭ en Laŭzano estis kreita la Olimpika Muzeo en 1933. La ĉefaj rimedoj de la olimpikoj estas la vendo je la nacia kaj internacia nivelo, de la rajtoj pri televida dissendado, de la biletoj kaj de la olimpika marko, aĉetita de entreprenoj kaj de grandkonsumaj kompanioj. Tiel, en Atlanto en 1996, Coca Cola elspezis pli ol 40 milionojn da dolaroj (t.e. proksimume 45 milionoj da Eŭroj) por esti la oficiala sponsoro de la olimpikoj.

 

© AKG, PARIS

 

 

 

La diskoj de la antikvaj ludoj estis ofte bronzaj kaj multe pli pezaj ol la modernaj diskoj.

 

 

 

 

Apude la Diskobolo de Myron

De la amatoroj al la profesiuloj

En la 13 unuaj grekaj olimpikoj, ekzistis nur kuraj konkursoj. Ekde 1896, la nombro de la sportoj kaj de la konkursoj daŭre kreskis. En la someraj olimpikoj de Sidneo estos 28 branĉoj arigantaj preskaŭ 300 individuajn kaj teamajn konkursojn.. La koncepto de amatoreco estas hodiaŭ tute eksmoda. Por esti akceptata en la someraj olimpikoj, vira sporto devas esti praktikata en 75 landoj el 4 kontinentoj, kaj virina sporto devas esti praktikata en 40 landoj el 3 kontinentoj.

Ĉiun kvaran jaron

La unua mencio de la olimpikoj datiĝas de 776 antaŭ Kristo kaj ilia malprogreso komenciĝis ekde la aneksado de Grekio fare de la romia imperio. Dum preskaŭ mil jaroj, la olimpikoj okazis ĉiun kvaran jaron. Krome, la greka kalendaro estis dividita en olimpiadoj, periodoj kiuj apartigis du celebradojn.

 

© ROGER VIOLLET

La barono Pierre de Coubertin, nobelpremiito pri paco en 1920

 

La renaskitaj olimpikoj

Pli ol 1500 jaroj post la fino de la grekaj olimpikoj, franco, la barono Pierre de Coubertin (1863-1937) ekhavis la ideon kaj la volon revivigi ilin. La Internacia Olimpika Komitato estis kreita en 1895 kun la devizo : "Citius, altius, fortius" (pli rapide, pli alte, pli forte). La unuaj olimpikoj estis organizitaj en Ateno de la 6a ĝis la 15a de Aprilo 1896. La teamaj sportoj kaj la virinaj konkursoj ankoraŭ ne estis en la programo. La sidneaj olimpikoj, en 2000, estos la 24-aj. Tri olimpikoj ne okazis, en 1916, 1940 kaj 1944 pro militoj.

 

© E. LESSING/AKG, PARIS

 

La stafeta porto de la flamo

La olimpika flamo estas ekfajrigita sur la altaro de la diino Hera, en Olimpio, je la loko mem, kie brulis flamo dum la antikvaj olimpikoj. Fariĝinta simbolo de internacia unueco, ĝi estas poste stafete portata ĝis la loko elektita por la celebrado de la olimpikoj.

 

© G. PLANCHENAULT / VANDYSTADT

 

 

 

 

Ekfajrigo de la flamo por la sidneaj olimpikoj, la 10-an de Majo en Olimpio.

 

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo