Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof publikigis sian unuan libron pri Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: karteto kun adreso 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Situacio de la minoritataj lingvoj en Francio

Parolado de Jack Lang, la franca ministro pri nacia edukado, en la 25-a de aprilo 2001 tradukita de Christian Bertin

 

Enkonduko

Mi deziris renkonti vin hodiaŭ por prezenti al vi aron da decidoj favoraj al la instruado de la regionaj lingvoj. Unue, mi devas rememorigi al vi, ke mi anoncis, en la lerneja rekomenco, ke tiu dosiero estis unu el la ĉijaraj laboroj, do estas normale priparoli ĝin.

De pli ol du jarcentoj, la politika povo batalis kontraŭ la regionaj lingvoj. Certe, la respubliko plenumis konsiderindan laboron : la regadon de la franca lingvo fare de la popolo, la retroiron de la obskurantismo kaj de la nescio. Ĉu ni devis por tio nei la lingvajn kaj kulturajn realaĵojn de niaj regionoj, je la kosto de la malapero de iuj inter ili ? Mi estas, kiel vi scias, de ĉiam batalanto por la regionaj lingvoj kaj kulturoj.

Lingvo, iu ajn estu ĝia nombro da parolantoj estas homa trezoro kaj ĝia malapero amputas la heredaĵon de la homaro.

La agnosko de la regionaj lingvoj kaj kulturoj estas la frukto de longa marŝo. De antaŭ iom pli ol 30 jaroj, la alvokoj, la opinideklaroj de intelektuloj kaj artistoj multiĝis. La rezistoj ne estis malpli nombraj.

Hodiaŭ, ni intencas fari plian paŝon kaj montri pli fortan ambicion. Tio estas la kialo de la novaj proponoj, kiujn mi anoncos, post prezento de la situacio de la instruado de la regionaj lingvoj.

La instruado de la regionaj lingvoj estas realaĵo en nia eduka sistemo.

Hodiaŭ, pli ol 152 557 lernantoj en publikaj kaj subkontraktaj privataj lernejoj, kolegioj kaj liceoj ricevas instruadon pri regionaj lingvoj kaj kulturoj. La okcitana lingvo kun pli ol 71 912 lernantoj daŭre estas la plej disvastigita en la tri instruniveloj, sekvata de la korsika, de la bretona, de la vaska, de la katalana. La regionaj lingvoj de Alzaco kaj Mozelo, kiuj reprezentas apartajn vojojn al la lernado de la germana kompletigas la panoramon kun la galoa en la sola instrua distrikto de Rennes.

71 912 lernantoj : okcitana.

27 875 lernantoj : korsika.

20 697 lernantoj : bretona.

08 969 lernantoj : vaska.

08 907 lernantoj : katalana.

07 453 lernantoj : alzacaj regionaj lingvoj.

05 823 lernantoj : mozelaj regionaj lingvoj.

00 921 lernantoj : galoa.

Entute 152 557 lernantoj.

Tiu instruado daŭre kreskas. Tio estas vera por ĉiuj lingvoj kaj por ĉiuj instruniveloj. En du jaroj, ekde la lerneja jaro 1998-1999, ni havas 2 191 pliajn lernantoj por la vaska, 3 116 por la bretona, 6 243 por la korsika kaj 393 por la katalana.

La kresko estas la plej forta en la unuagrada nivelo : 1896 pliaj lernatoj por la vaska, 1742 pliaj por la bretona, 4473 pliaj por la korsika, 1308 pliaj por la alzacaj regionaj lingvoj, 1821 pliaj lernatoj por la mozelaj lingvoj.

La kresko en la dua grado montras la fortan volon de la nacia edukado certigi la daŭrigon de kohera instruado por tiuj, kiuj jam ricevis instruadon pri regionaj lingvoj kaj kulturoj en la una grado. Ni povas citi kiel ekzemplon, la klopodojn por la bretona en la kolegioj kun pli ol 1005 lernantoj, aŭ por la okcitana kun pli ol 3097 lernantoj kaj por la korsika kun 1167 lernantoj.

Fine, kaj tio estas nova, tiu instruado kreskas en la liceoj, eĉ se tio estas nur la komenciĝo. Ni kalkulis 369 lernantojn por la bretona, 245 por la vaska, 103 por la korsika.

Mi deziras atentigi pri la bilanco de la malmulte instruataj regionaj lingvoj, sed por ili, peto de familioj ekzistas. Mi pensas pri la francika en Mozelo, pri la franca-provenca en Savojo kaj pri la flandra-nederlanda en la Nordo. Ankaŭ tiuj lingvo meritas nian atenton.

La dulingva instruado okupas gravas lokon en tiu progreso.

Efektive, la nombro de la lernantoj, kiu ricevas tiun instruadon, progresis, je preskaŭ 25% en la unua grado kaj duobliĝis en la dua grado, en la du lastaj jaroj.

Tiel, 25 200 lernantoj ricevas tiun instruadon en la unua grado kaj 3 337 en la dua grado.

Tiu tre grava kresko de la dulingvaj lernantoj en la unua grado montras, je tiu nivelo, samtempe fortan deziron de la familioj por tiu tipo de instruado, kaj atentan respondon de la instruaj instancoj al tiu peto. Tiu kresko konfirmas la ministrejan volon por fari el tiu instrua sistemo la privilegian vektoron por la instruado de la regionaj lingvoj kaj kulturoj. La preskriboj, kiuj estos deciditaj por plibonigi la klerigadon de la lernejaj instruistoj, postenigitaj en dulingve instruaj lernejoj, kaj tiel por pli bone akompani la kreskon de la dulingvaj lokoj, apartenas al tiu perspektivo.

Por ĉiu lingvo celata per tiu instrua sistemo, jen la situacio :

- La vaska, la bretona kaj la regionaj lingvoj en Alzaco kaj en Mozelo havas la plej grandan nombron, kaj por la bretona kaj la vaska (la aparta situacio de la alzacaj kaj mozelaj lingvoj iom apartigas ilin), la plej fortajn kreskojn, eĉ se tendenco al kresko de la dulingvaj instruadoj en la unua grado aperas por la okcitana.

Por la vaska kaj la bretona, la dulingva instruado estas proponata per ĉiuj instruaj manieroj, kaj en la publika kaj subkontrakta privata instruado, laŭ tempa pareco kun la franca, kaj en la reto de la asociaj lernejoj sub kontrakto kun la Ŝtato, laŭ la pedagogia metodo nomata "merga".

Post tiu bilanco, necesas fari plian paŝon por tiu instruado kaj tio estas la signifo de la aranĝoj, kiujn mi deziras enkonduki.

(---)

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo