Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Téléchargement direct du dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android.
Page d'information sur le dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées ci-dessous.
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro Zamenhof publikigis sian unuan libron pri Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: fuĝi el militista servo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Senpaga produktado de PDF-aj dokumentoj

Aŭtoro : Christian Bertin
Septembro 2002

"PDF", kies signifo estas "Portable Document Format", estas populara dokumentformato inventita de la firmao "Adobe".

Tiu PDF-a formato havas plurajn avantaĝojn :

v     protekto kontraŭ komputilaj virusoj (male al WORD dokumentoj) ĉar PDF-aj dokumentoj estas prespretaj dokumentoj

v     protekto kontraŭ modifo de la dokumento far la ricevantoj.

v     senpageco ĉar la legilo de PDF-dokumentoj estas senpaga

La solvo, kiun mi priskribas en tiu dokumento, necesigas :

v      la instalon de regilo por postskripta presilo (tio povas esti tiu de iu ajn lasertipa presilo, eĉ se vi ne havas unu aŭ regilo deŝutita ekzemple de Adobe kun la nomo "Adobe PostScript Printer Driver")

v      la instalon de postskript-a legilo (Jen unu, konsistanta el du programoj, elŝutebla : GhostScript GhostScript Viewer , la du programoj estas necesaj kaj senpagaj)

Post la instalado de la postskriptaj presilo kaj legilo, la senpaga produktado de PDF-aj dokumentoj fariĝas laŭ la sekvantaj paŝoj :

v      Tajpado de dokumento per iu ajn redaktilo kaj libera uzo de iuj ajn litertiparoj, kiuj enhavas la deziratajn kromsignajn literojn (se vi ne vidas viajn signojn sur la ekrano, ili ne estos en la produktota PDF-a dokumento)

v      Fiktiva presado de la dokumento al dosiero per fiktiva postskripta presilo (komando "Fichier/Imprimer", elekto de postskripta presilo kaj klako al la kampo "Imprimer dans un fichier"). La dosiero devas havi la tipon "prn" post la fino de la dosiernomo.

v      Lanĉo de la postskripta legilo kaj malfermo de la ĵus produktita PRN-a dosiero. La dokumento vidiĝas sur la ekrano

v      Ordono "Fichier/Convert", elekto de la tipo "pdfwrite" kaj enigo de dosiernomo kun postfinaĵo ".PDF"

1        Fiktiva presado de dokumento

Post la preparo de dokumento, la klako al la menuo "Fichier/Imprimer" vidigas la sekvantan fenestron :


Bildo 1
. Fiktiva presado de dokumento kun elekto de "postskripta presilo" kaj "presado al dosiero"

En tiu fenestro, vi devas elekti postskriptan presilon kaj klaki al la kampo "Imprimer dans un fichier".

La klako al la butono "OK" vidigas alian fenestron por peti la dosiernomon kun jam preta postfinaĵo ".PRN", vi devas anstataŭigi la signon "*", kiu vidiĝas antaŭ tiu postfinaĵo per la nomo de via dokumento.

2        Lanĉo de la postskripta legilo

Se vi deŝutis la postskriptan legilon, kiun mi antaŭe indikis, kaj instalis la du programojn, kiuj konsistigas tiun legilon, vi devas lanĉi la programon "Ghostgum/GsView" kiu aperas en la menuo "Démarrer/Programmes".

Post la apero de la programfenestro, vi malfermas la ĵus produktitan dokumenton per la menuo "Fichier/Ouvrir".

Se la fiktiva presado okazis per postskripta presilo, vi devas vidi la unuan paĝon de via dokumento sur la ekrano. Se tio ne estas, tiam, vi devas rekomenci per alia presilo, ĝis kiam vi trovos vere postskriptan presilon.

3        Produktado de PDF-a dokumento

Kiam via dokumento estas korekte videbla en la fenestro de la postskripta legilo, sufiĉas klaki al menuo "Fichier/Convert" por vidigi fenestron, en kiu estas la kampo "Type".

Por la kampo "Type" estas multaj eblecoj, vi devas elekti la tipon "pdfwrite".


Bildo 2
. Fenestro de la menuo "Fichier/Convert" de postskripta legilo GSView

Post la klako al "OK" de tiu fenestro, ekaperas fenestro por peti la nomon de la produktota dosiero, tiam vi devas entajpi nomon kun postfinaĵo ".PDF" kaj klaki al la butono "Enregistrer".

Nun, via PDF-a dokumento estas kreita. Ĝi aŭtomate vidiĝos per la senpaga PDF-a legilo "Acrobat Reader" de la firmao Adobe per ĉiuj komputiloj.

Por tiuj, kiuj timas la eniron de virusoj dum interŝanĝoj tra la reto, tio estas la solvo.

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo