Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu lando okazis la unua universala Kongreso de Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: malsupra surfaco 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Retoriko - stilfiguroj

Aŭtoro: Christian Bertin
Dato: Oktobro 2009

Retoriko: teorio de la arto trafe, konvinke k eleokvente paroli antaŭ publiko.

La sekvantaj difinoj estas el NPIV2002 escepte kiam alie indikite.

1. Frazfiguroj (lingvofiguroj koncernantaj la sintakson)

Anakoluto (fr: anacoluthe): Konstruoŝanĝo ĉe frazo, kiu komencite en unu maniero, finiĝas en alia; ekz. "glora la celo, sankta l'afero, la venko – baldaŭ ĝi venos" (Z) aŭ "la proponoj havas la karakteron ne de postulo – ili estas nur bonintencaj konsiloj" (Z).

Elipso (fr: ellipse): Procedo konsistanta en la ellaso de lingvaj eroj, sintakse necesaj, sed subkomprenataj pro la frazkonstruo aŭ la komunika situacio; ekz. "mi vidis lin, ne vin" (subkomprenata "vidis"); "mia animo deziras sufokiĝon, miaj ostoj la morton" (Z) (subkomprenata "deziras"); "antaŭen!" (subkomprenata "ni/vi... iru").

Enalago (fr: énallage): Frazfiguro, kiu konsistas en la ŝanĝo de akordo inter du gramatikaj elementoj; povas ŝanĝiĝi genro, nombro, persono, tempo aŭ modo. Ekz. de nombra enalago: "ni kreu homon k ili regu super la fiŝoj" (X); ekz. de tempa enalago: "li iris al la viro, k jen tiu staras ĉe la kameloj" (X); ekz. de moda enalago: "ĉu mi diru, aŭ ĉu silenti?".

Hipalago (fr: hypallage): Stilfiguro per kiu oni atribuas al vorto la kvalifikon, kiu logike konvenas al tutproksima ideo; ekz. neniam sendefenda sang' makulas mian spadon (G) temas pri "la sango de sendefenda estaĵo".

         Aliaj ekzemploj: "nobela ido de familio" anst. "ido de nobela familio"

Hendiad(in)o (fr: hendiadyin, hendiadys): Retorika figuro, ĉe kiu oni esprimas rilaton de subordigo per du kunordigitaj vortoj; ekz. "en pokaloj k oro ili trinkis la ŝaŭmantan vinon".

         Alia difino: Retorika figuro, ĉe kiu oni esprimas ideon per du substantivoj ligitaj per "kaj" anstataŭ per adjektivo kaj substantivo; ekz. "per la malamo kaj la ĵaluzeco" anst. "per ĵaluza malamo".

Inversio (fr: inversion): Ŝanĝo de kutima ordo de la frazelementoj, aŭ sintakse deviga (ekz. en la germana lingvo, inversio de la subjekto en demanda frazo), aŭ retorika (ekz. inversio de la predikativo en Esperanto: "modesta estas nia kunveno" (Z).

Pleonasmo (fr: pléonasme): Frazfiguro, konsistanta en la superflua uzo de vortoj senutilaj por la signifo, sed utilaj por la esprimforto; ekz. "tion mi vidis per miaj propraj okuloj".

Silepso (fr: ): Sintaksa procedo, per kiu oni akordigas vortojn inter si ne laŭ la formo, sed laŭ la senco; ekz. "via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili" (Z); "la popolo malpacis kontraŭ Moseo, k ili diris [...]" (Z). => Zeŭgmo.

Zeŭgmo (fr: zeugma): Sintaksa procedo, per kiu verbo aŭ adjektivo rilatas al du substantivoj, el kiuj nur unu estas striktasence koncernata de ĝi; ekz. "kun plorantaj okuloj k koro" anst. "suferanta koro" aŭ "figuron vi ne vidis, nur la voĉon" (X) anst. "nur la voĉon vi aŭdis".

2. Literfiguroj (lingvofiguroj koncernantaj la fonetikon)

Aferezo (fr: aphérèse): Procedo k rezulto de forlaso de unu aŭ pluraj fonemoj aŭ silaboj en komenco de vorto; ekz. "Tonio" anst. "Antonio", "Zabet" (W) anst. "Elizabeto". => apokopo.

Apokopo (fr: apocope): Procedo k rezulto de forlaso de unu aŭ pluraj fonemoj aŭ silaboj en fino de vorto; ekz. "aŭto" anst. "aŭtomobilo", "foto" anst. "fotografaĵo" ktp. => aferezo.

Dierezo (fr: diérèse): Dusilabiga prononco de diftongo: ofte la franclingvanoj diereze elparolas la vorton "aŭ".

Krazo (fr: ): Kunfandiĝo de la fina vokalo de vorto aŭ prefikso kun la komenca vokalo de sekvanta vorto aŭ sufikso en unu silabon; la krazo estas ofta en la helena kaj itala lingvoj.

Metatezo (fr: métathèse): Fenomeno, konsistanta en ŝanĝo en la ordo de du fonemoj aŭ silaboj interne de vorto.

         "Berbis" (11a jc) fariĝis "brebis" en la moderna franca per metatezo.

Sinkopo (fr: syncope): Procedo konsistanta en la forlaso de litero aŭ silabo, en la mezo de la vorto; ekz. "tragikomedio" anst. "tragikokomedio", ktp.

Sinerezo (fr: synérèse): Unusilaba prononco de du apartaj vokaloj; ekz. se oni prononcas, kiel puran jamban verson: "kaj kormilionoj sub la sama fato..."

Tmezo (fr: tmèse): Procedo konsistanta en la dismeto de kunmetita vorto cele al reliefigo, ekz. "Vi, bela paĝ' en Libro de l'Destino – Vin for jam meti ne dezirus mi!" anst. "formeti".

3. Parolfiguroj (lingvofiguroj koncernantaj la parolarton)

Aposiopezo (fr: ): Stilfiguro, konsistanta en subita interrompo de frazo, ĉar la jam diritaj vortoj sufiĉas, por komprenigi la intencitan ideon; ekz. "silentu, aĉaj buboj, aŭ mi vin..."

Apostrofo (fr: apostrophe): Parolfiguro, konsistanta en alparolo direktata, en oratoraĵo aŭ poemo, al persono mortinta aŭ forestanta, aŭ al personigaĵo; ekz. "Vi, ombro de mia kara amiko, akceptu mian funebran saluton!" (Z) => prozopopeo.

Eksklamacio (fr: exclamation): Parolfiguro, per kiu oratoro esprimas indignon, timon, miron kaj similaj en viva maniero; ekz. "benata estu la tago kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!" (Z)

Enumeracio (fr: énumération): Parolfiguro, kiu konsistas en tio, ke la oratoro resumas la ĉefajn rezultojn de sia antaŭa argumentado, por prezenti ilin ankoraŭfoje kaj tiel pli forte frapi la mensojn de la aŭskultantoj.

         Alia difino: Stilfiguro konsistanta en listigo de la elementoj, kiuj konsistigas ion aŭ ideon, kelkfoje por resumi fine de alparolo.

Epanortozo (fr: ): Parolfiguro, per kiu oni ŝajne reprenas tion, kion oni ĵus diris, sed por tuj aldiri ion pli fortan; ekz. "mi esperas – kion mi diras? – mi estas certa, ke vi min rekompencos".

Epifonemo (fr: ): Parolfiguro, konsistanta en profunda penso aŭ ĝenerala maksimo, kiun oni prezentas kiel la konkludon de rezonado aŭ rakonto.

Gradacio (fr: gradadtion): Retorika procedo, per kiu oni ordigas la ideojn laŭ interna forto k eldiras ilin unu post la alia, tiel ke la plej fortefika staras je la fino; ekz. "Z. estis nobla en animo, granda en pensoj, genia en intuicio".

         Inversa gradacio: Tia parolfiguro, en kiu la gradeco iras de la plej forta al la plej malforta ideo aŭ esprimo.

Ironio (fr: ironie): Parolfiguro, konsistanta en la esprimado de penso per vortoj malaj: "Kandido estas majstraĵo de ironio".

Koncedo (fr: concession): Retorika figuro, per kiu la oratoro cedas al sia kontraŭulo pri kelkaj malĉefaj punktoj, por bone montri, ke, malgraŭ tiuj eblaj detalaj punktoj, li mem entute pravas.

Pretericio (fr: prétérition): Retorika figuro, konsistanta en la reliefigo de temo per la ŝajna anonco, ke oni ne pritraktos ĝin; ekz. "mi ne volas insisti pri la meritoj de tiu homo, kiu... k kiu... ktp".

Prolepso (fr: prolepse): Parolfiguro, konsistanta en la anticipa refutado de supozita kontraŭdiro; ekz. Tial, se oni diras al vi "la mondo ne volas vian lingvon", respondu kuraĝe: "ĝi..." (Z).

Prozopopeo (fr: prosopopée): Parolfiguro, per kiu oni prezentas mortinton, senvivan objekton, abstraktaĵon kaj similaj kiel personon agantan, parolantan aŭ alparolatan: la prozopopeo de la Leĝoj ĉe Platono; la prozopopeo de patriotismo fare de Z. ("ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos esti armilo [...]").

4. Stilfiguroj (lingvofiguroj koncernantaj stilistikon)

Antitezo (fr: antithèse): Stilfiguro per kiu oni kontraŭmetas du malajn vortojn aŭ ideojn, por plireliefigi ilin, ekz. "feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue" (Z) aŭ "malgranda aspekte, sed granda intelekte" (Z).

Eŭfemismo (fr: euphémisme): Stilfiguro, konsistante en la uzo de nepreciza dirmaniero, por mildigi la krudecon de la ĝusta vorto; la celo de eŭfemismo estas aŭ respekti tradiciajn tabuojn (ekz. "necesejo" anst. "fekejo", "kuŝi" anst. "koiti", "malaperis, forpasis" anst. "mortis" kaj similaj), aŭ prezenti sociajn fiaĵojn sub akceptebla aspekto (ekz. "liberalismo" anst. "kapitalismo", "redukto de laborfortoj" anst. "maldungo de salajruloj", "etna purigado" anst. "genocido" kaj similaj). => litoto.

Hipalago (fr: hypallage): Stilfiguro per kiu oni atribuas al vorto la kvalifikon, kiu logike konvenas al tutproksima ideo; ekz. "neniam sendefenda sang' makulas mian spadon" (G) (la sango de sendefenda estaĵo).

         Aliaj ekzemploj: "nobela ido de familio" anst. "ido de nobela familio".

Hiperbolo (fr: hyperbole): Retorika figuro, konsistanta en esprimo pli drasta aŭ pli energia, ol la ideo, kiun oni intencas komprenigi; ekz. "li estas morte ebria", "tondra voĉo", "nuboskrapulo" => superlativo, litoto.

Litoto (fr: litote): Stilfiguro, konsistanta en esprimo malpli drasta aŭ energia ol la ideo, kiun oni volas komprenigi, ekz. "li alportis al mi ne malgrandan helpon" por "li alportis tre gravan helpon", "mi vin ne malamas" por "mi vin amegas", "li estas ŝparema" por "li estas tre avara". => eŭfemismo, hiperbolo.

Oksimoro (fr: oxymoron, oxymore) Stilfiguro, konsistanta en la kunigo de du vortoj, kies sencoj ŝajnas kontraŭdiraj unu al la alia, por reliefigi neatenditan penson, ekz. "elokventa silento", "triumfa malvenko", "la malsaĝeco de Dio estas pli saĝa ol homoj" (X), "la voluptamanta, ankoraŭ vivante, malvivas" (N).

5. Vortfiguroj (lingvofiguroj koncernantaj la semantikon)

Antanaklazo (fr: antanaclase): Stilfiguro konsistanta en la ripeto de vorto aŭ esprimo sed kun malsama signifo; ekz. "eraro ne estas er-aro" (ne en NPIV2002)

Antaŭsupozo (fr: présupposition): Retorika stilfiguro konsistanta en meto de implicitaj informoj en frazon, dedukteblaj sed ne formale esprimitaj; ekz. "Ĉu li ĉesis fumi?" implicas ke li fumis eĉ se tio ne estas vera, simplaj respondoj "jes" aŭ "ne" povas nur konfirmi la implicitan aserton ke li fumis. "la domo de Petro estas granda" antaŭsupozas ke Petro havas domon. (ne en NPIV)

Antifrazo (fr: antiphrase): Retorika figuro, konsistanta en ironia uzo de vorto aŭ esprimo en senco kontraŭa al ties ordinara signifo, ekz. "jen bela laboro!" por "kia fuŝaĵo!".

Antonomazio (fr: antonomase): Stilfiguro, konsistanta en la uzo de karakteriza ekvivalento anst. la propra nomo, ekz. "la Roma oratoro" anst. "Cicerono", aŭ de propra nomo kiel karakteriza epiteto, ekz. "li estas Herkulo" anst. "fortegulo".

Katakrezo (fr: catachrèse): Stilfiguro konsistanta en etendo de vortsignifo ekster ĝia propra senco, ekz. "folio de papero", "piedoj de tablo", ktp.

Metaforo (fr: métaphore): Vortfiguro, per kiu oni donas al vorto signifon alian, ol ĝia propra, k klarigeblan nur per subkomprenata komparo; ekz. "la kamelo estas la ŝipo de la dezerto", "mielo gutadas el viaj lipoj" (Z), ktp. "ili malrapide mortadis – tio estas nenia metaforo, sed terura efektivaĵo" (Z); "oni povus diri, ke ŝi havis flugilojn ĉe la brakoj, k tio tute ne estus senesenca metaforo" (Z).

Metalepso (fr: ?): esprimo de koncepto per nerekta rilato, ekz. "sub la neĝo, pano" (la neĝo ŝirmas la semon, kiu donos la planton, kiu donos la grajnojn por la pano).

Metonimio (fr: Métonymie) : stilfiguro, konsistanta en la interŝanĝo de du vortoj, kies nocioj estas kunligitaj per konstanta ideorilato, ekz. de kaŭzo al efiko ("verŝi al iu la morton": anst. "mortigantan venenon"), de entenanto al entenato ("la tuta tablo eksplodadis per rido" (Z) anst. "la tablanaro") aŭ de signanto al signato ("li rezignis la kronon" anst. "la reĝecon") ktp. [NPIV2002]

Aliaj ekzemploj: "trinki glason".

Perifrazo (fr: périphrase): vortfiguro konsistanta en diro per pluraj vortoj de io, kion oni povus diri per nur unu vorto, ekz. "kiam la koko krias" anst. "matene", "la astro de la tago" anst. "la suno".

Poliptoto (fr: polyptote): Stilfiguro, konsistanta en la ripeto de pluraj samradikaj vortoj aŭ de verbo en diversaj formoj, ekz. "li lacigis ĉiujn sen laciĝi", (ne en NPIV)

Sinekdoko (fr: synecdoque): Vortfiguro konsistanta en la interŝanĝo de du vortoj, kiuj havas malsaman signif-amplekson, ekz. interŝanĝo de la speco k la genro ("la mortidevuloj" anst. "homoj"), la parto k la tuto ("ni ekvidis 30 velojn" anst. "ŝipojn"), la materio k la objekto ("aĉeti vizonon" anst. "mantelo el vizonpelto", ktp.

Aliaj ekzemploj: "tegmento" anst. "domo".

6. Ritmofiguroj (lingvofiguroj koncernantaj la ritmon)

Anaforo (fr: anaphore): Ritmofiguro konsistanta en la ripeto de unu sama vorto aŭ vortgrupo komence de sinsekvaj propozicioj, frazoj aŭ versoj, ekz. "Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! Lando, pri kiu revis [...]" (Z). => epiforo.

Asindeto (fr: asyndète): Ritmofiguro konsistanta en la forlaso de la konjunkcioj inter pluraj sinsekvaj vortoj aŭ propozicioj, ekz. en "tio postulas tre longan, fervoran, sindoneman, amoplenan laboradon, elprovadon, trasentadon" (Z) aŭ en "Cezaro venis, vidis, venkis".

Epiforo (fr: épiphore): Ritmofiguro konsistanta en la ripeto de unu sama vorto aŭ vortgrupo fine de sinsekvaj propozicioj, frazoj aŭ versoj. => anaforo.

Hiperbato (fr: hyperbate): Stilfiguro, konsistanta, por reliefiga celo aŭ pro ritmaj kialoj, en la disrompo de kutima vortordo, ekz. "ni ĉiuj de Di' estas filoj" (Z), "nun de loko flugu ĝi al loko!" (Z).

Hipotakso (fr: ?): Sintaksa procedo, en kiu la dependorilatoj de propozicioj estas markitaj per ligiloj (konjunkcioj aŭ subjunkcioj) => paratakso.

Kiasmo (fr: chiasme): Ritmofiguro konsistanta en la inversigo, en dua frazparto, de la vortaranĝo en la unua; ekz. "mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko, k la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu!" (X).

         Aliaj ekzemploj: "li estis tre riĉa je malvirtoj, je kvalitoj tre malriĉa", "la neĝo faras norde tion kion sude faras la sablo" (Victor Hugo).

Paralelismo (fr: parallélisme): Ritmofiguro konsistanta en paralela aranĝo de du sinsekvaj frazoj aŭ versoj; ekz. "aŭskultu la instruon de via patro k ne forĵetu la ordonon de via patrino" (X)

Paratakso (fr: parataxe): Sintaksa procedo, per kiu oni metas la propoziciojn unu post la alia, sen ia ligilo, konjunkcio aŭ subjunkcio; ekz. "vi diru, li petolas tro sovaĝe" (Z) anst. "vi diru, ke li..." => hipotakso.

Polisindeto (fr: ): Ritmofiguro konsistanta en la ripeto de la samaj konjunkcioj; ekz. "k la viroj, k la infanoj k la bestoj diskuradis".

7. Sonfiguroj (lingvofiguroj koncernantaj la sonojn)

Paronomazio (fr: paronomase): Stilfiguro, konsistanta en la proksimigo de du sonsimilaj vortoj; ekz. "ordo bezonas ordonon" (Z) aŭ "post la fasto venas festo" (Z).

 

8. Logiko

Entimemo (fr: ): Silogismo, en kiu unu el la premisoj estas subkomprenita.

Silogismo (fr: syllogisme): Formo de logika rezono, en kiu el du donitaj asertoj, nomataj premisoj k havantaj mezan termon komunan, oni deduktas trian aserton, nomatan konkludo, el kiu tiu meza termo forestas; ekz. "ĉiuj homoj devas morti, nu Petro estas homo, do li devas morti".

 

Ekzemploj

Li lacigis ĉiujn sen laciĝi

Poliptoto

La domo de Petro estas granda

Antaŭsupozo

Nun de loko flugu ĝi al loko! (Z)

Hiperbato

Sub la neĝo, pano

Metalepso

Vi diru, li petolas tro sovaĝe

Paratakso

Post la fasto venas festo (Z).

Paronomazio

Kaj la viroj, k la infanoj k la bestoj diskuradis

Polisindeto

Aŭskultu la instruon de via patro k ne forĵetu la ordonon de via patrino (X)

Paralelismo

Tre riĉa je malvirtoj, je kvalitoj tre malriĉa

Kiasmo

Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas!

Anaforo

Cezaro venis, vidis, venkis

Asindeto

Ni ekvidis 30 velojn

Sinekdoko

La astro de la tago

Perifrazo

Trinki glason

Metonimio

La kamelo estas la ŝipo de la dezerto

Metaforo

Piedoj de tablo

Katakrezo

Li estas Herkulo

Antonomazio

"Jen bela laboro!" por "kia fuŝaĵo!"

Antifrazo

Eraro ne estas er-aro

Antanaklazo

Elokventa silento

Oksimoro

"li estas ŝparema" por "li estas tre avara"

Litoto

Li estas morte ebria

Hiperbolo

Neniam sendefenda sang' makulas mian spadon

Hipalago

"necesejo" anst. "fekejo"

Eŭfemismo

Feliĉo venas gute, malfeliĉo venas flue

Antitezo

Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos esti armilo [...]

Prozopopeo

La mondo ne volas vian lingvon

Prolepso

Mi ne volas insisti pri la meritoj de tiu homo, kiu... k kiu... ktp

Pretericio

Z. estis nobla en animo, granda en pensoj, genia en intuicio

Gradacio

Mi esperas – kion mi diras? – mi estas certa, ke vi min rekompencos

Epanortozo

Benata estu la tago kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!

Eksklamacio

Vi, ombro de mia kara amiko, akceptu mian funebran saluton!

Apostrofo

Silentu, aĉaj buboj, aŭ mi vin...

Aposiopezo

Vi, bela paĝ' en Libro de l'Destino – Vin for jam meti ne dezirus mi!

Tmezo

Kaj kormilionoj sub la sama fato...

Sinerezo

Tragikomedio

Sinkopo

Dusilabiga prononco de "aŭ"

Dierezo

Aŭto

Apokopo

Tonio

Aferezo

Kun plorantaj okuloj k koro

Zeŭgmo

Via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili

Silepso

Tion mi vidis per miaj propraj okuloj

Pleonasmo

Modesta estas nia kunveno

Inversio

En pokaloj k oro ili trinkis la ŝaŭmantan vinon

Hendiad(in)o

Ni kreu homon k ili regu super la fiŝoj

Enalago

Mi vidis lin, ne vin

Elipso

Glora la celo, sankta l'afero, la venko – baldaŭ ĝi venos

Anakoluto


Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo