Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam la Universala Telegrafa Unio akceptis esperanton kiel klaran lingvon? 
     
Esperanta vorto por: asimilpretigo de nutraĵo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Sankta Ivo, patrono de la juristoj

Sankta Ivo (fr. : Saint Yves, br. : Sant Erwan) (1253-1303)

Bretona sanktulo, duaranga patrono de Bretonio kaj patrono de la advokatoj

Aŭtoro : Christian Bertin

Decembro 2003

Yves Hélori naskiĝis en la nobeldomo de Kermartin en Minihy-Tréguier la 17-an de Oktobro 1253 dum la papado de Inocento la Tria, la regado de la imperiestro Conrad, la reĝado de la franca reĝo Ludoviko la Naŭa (aŭ sankta Ludoviko) kaj en la 17-a jaro de la regado de Johano la Unua la Kaŝtankolora, duko de Bretonio. Li apartenis al nobela familio.

En la gepatra nobeldomo guvernisto instruis lin. Tre frue, li jam montris grandan interesiĝon pri Dio.

En 1267, kiam li estis 14-jara, la foriro de lia guvernisto Jehan de Kergoz (aŭ Kerhos) al Parizo konvinkis liajn gepatrojn, ke ankaŭ li devis iri kun sia guvernisto al Parizo, kie dum dek jaroj li brile studis beletron, sciencojn, teologion kaj la kanonan juron. Lia guvernisto fariĝis profesoro pri juro en la pariza universitato. Lia kunloĝanto estis Yves Suet, kleriko de la Roche-Derien, kiu atestos dum lia kanoniza proceso.

Li komencis abstini pri viando, kiam li estis en Parizo. Ekde tiam li donis sian porcion al la malriĉuloj.

En 1277 li migris al Orléans; kie li plu studis sub la instruado de Petro de La Chapelle kaj doktoriĝis pri civila juro. Li vivis kiel serioza kaj pia studento. Tie, li komencis abstini pri vino kaj fasti ĉiuvendrede. Iom da tempo poste, li komencis manĝi nur sekalan, hordean aŭ avenan panon kaj ofte restis tutan tagon, kelkfoje dum kvin aŭ sep tagoj manĝante nenion, sorbita en kontemplado.

Li ne dormis sur lito sed sur la grundo kun iom da pajlo.

En 1280, li iris al Rennes por kompletigi siajn studojn per prelegoj pri la biblio kaj la sakramentoj. Li fariĝis pastro kaj vivis tiel sankte kaj edife, ke Maŭrico, la ĉefdiakono de Rennes ekscis pri liaj kompetentecoj kaj scioj, Ivo estis beletristo kaj sciencisto. Sekve li proponis al Ivo la oficon de eklezia juĝisto en Rennes. En tiu posteno, li jam famiĝis kiel defendanto de la plej malriĉaj. Li pagis por vivteni du orfojn Olivier Floc kaj Derien Guyomard, la unua fariĝis gardanto de la katedralo de Tréguier kaj la dua dominikano.

Tamen la vivkonduto de la renna loĝantaro ne plaĉis al li kaj en 1284, li decidis reiri al sia naskoregiono kaj tiel rezignis pri bonega salajro. La ĉefdiakono donacis al li ĉevalon por foriri, sed tuj post eliro de Rennes, li vendis ĝin por oferi la monon al malriĉuloj.

La episkopo de lia diocezo en Tréguier, Alain de Bruc, konsiderante, ke la reveno de Ivo estis signo de Dio, nomumis lin por la sama ofico en sia episkopejo.

En 1285, li plie donis al li la estradon de la paroĥo Trédez.

En 1288, Ivo rezignis pri sia ofico de eklezia juĝisto por zorgi nur pri sia paroĥo. Post la morto de Alain de Bruc, la nova episkopo Geoffroy de Tournemine donis al li la paroĥon Louannec, kie li oficis dum ses jaroj.

La episkopo de Tréguier plurfoje deputis lin al la duko de Bretonio por advokati por la episkopejaj interesoj.

Li ĉiam restis kun nudaj kruroj. Neniam li rajdis ĉevalon por veturi, li ĉiam marŝis.

Eksterhejme, li dormis sur la grundo kun iom da pajlo; hejme li dormis sur hurdo, ŝuvestite, kun ŝtono aŭ sankta libro kiel kapkuseno kaj krucifikso antaŭ si por ke ĝi estu la unua vidaĵo je lia vekiĝo.

Li fastis ĉiumerkrede, ĉiuvendrede kaj ĉiusabate, per pano kaj akvo. En la aliaj tagoj, li manĝis nur unufoje kaj tiam aldonis nur supon. Nur dimanĉe, en la tagoj de Kristnasko kaj de Ĉiuj Sanktuloj, li manĝis dufoje. En la tago de Pasko, li manĝis du ovojn.

En 1297, kvankam li estis nur 44-jara, sentante siajn fortojn malkreski, li rezignis pri ĉiuj oficialaj oficoj kaj izoliĝis en sia nobeldomo de Kermartin por dediĉi sin al la preĝado kaj travivi siajn lastajn jarojn en unuiĝo kun Dio. Li tie konstruigis kapelon.

Li enterigis la forlasitajn mortintojn. Li akceptis familiojn de malriĉuloj en sia propra domo, kiel atestis la 80-jara vidvino de la ĵonglisto Rivallon, kiu aliris al la domo de sankta Ivo kun sia edzo kaj kvar infanoj, dekunu jarojn antaŭ la morto de Ivo. Ivo akceptis ilin kun ĝojo kaj dum dek unu jaroj, li nutris kaj vestis ilin.

Li testamentis siajn bienojn al tiu, kiu priservis la kapelon de kermartin.

Li multe kontribuis al la restaŭro de la katedralo.

(Bildo el http://catholique-saint-brieuc.cef.fr/, la e-informejo de la diocezo de Saint-Brieuc kaj Tréguier)

En 1302, li pilgrimis al Locronan, revenis tra Kemper kaj Landerneau, predikante survoje, malgraŭ sia laceco.

En la lastaj tagoj de Aprilo 1303, li estis en Trédrez, kie li antaŭvidis sian proksiman morton. Li revenis al Kermartin sed devis enlitiĝi pro malsano.

La 15-an de Majo, li ellitiĝis por diri meson por la lasta fojo.

La 18-an de Majo, li ricevis la sakramenton por la malsanuloj, sin kuniĝante al la preĝado ĝis la fino. Ĝis la morgaŭa tago, li ne plu parolis sed restis kun la okuloj fikse direktitaj al la krucifikso.

Dimanĉe, la 19-an de Majo 1303, la 18-an jaron de la regado de Johano la Dua, Duko de Bretonio, li mortis elĉerpita en la sama nobeldomo, kie li naskiĝis,

La saman tagon, lia korpo estis portata de la kapelo de Kermartin al la katedralo de Tréguier, kie amaso da personoj ariĝis por priplori lin.

Dum lia vivo sankta Ivo skribis nenion, krom sia testamento. Laŭ niaj scioj, neniu verkisto de tiu epoko skribis pri li sed bonŝance ni disponas pri unika atestaĵo, kiu estas la raporto de la enketo por lia kanonizo. La aktoj de tiu kanoniza proceso entenas la nomojn kaj profesiojn de ĉiuj atestintoj, la nomojn de la notarioj, kiuj registris la atestaĵojn, kaj la nomojn de tiuj, kiuj interpretis de la bretona lingvo kaj la demandojn de la komisiono.

Elokventa, fervora predikisto, li prefere predikis en la bretona lingvo en la kamparo. Ĉiam je la dispono de siaj paroĥanoj, li donis al ili korpajn kaj spiritajn nutraĵojn, li restadis malfrue en la preĝejo eĉ ĝismatene, li donis al ili ankaŭ sian monon. La malriĉuloj ĉiam estis bonvenaj en lia pastrejo kaj en lia nobeldomo de Kermartin.

Li vivis en senhaveco, ĝislime pentante humiliĝante, predikante kaj konfesprenante la malsanulojn. Li nutris la malriĉulojn, ĉie kie li vivis.

Li ne nur superregigis la juron en siaj juĝaj oficoj, li ankaŭ fariĝis la advokato de la malfortuloj, de la malriĉuloj, de la persekutitoj. La perforteco kaj la maljusteco tiom abomenigis lin, ke li tuj ekbatalis kontraŭ ili. Li ne ŝparis sian penon kaj monon por venkigi la justecon. Lia elokventeco, lia aŭtoritateco, lia famo de honestulo kaj de firmulo gajnigis al li multajn procesojn eĉ kontraŭ granduloj de lia epoko.

Lia famo kiel venĝanto de la justeco disvastiĝis ĉie okcidente de Francio. Li estis eklezia juĝisto kaj advokato en aliaj juĝejoj.

Lia famo ankoraŭ plivastiĝis post lia morto. Lia tombo allogis multajn personojn kaj la mirakloj multiĝis.

Pri li, la sekvanta latina esprimo "Advocatus erat sed non latro, res miranda populo!" kies traduko estas "Li estis advokato sen esti ŝtelisto, jen mirindaĵo por la homoj" estis uzata tra la jarcentoj.

Rapide kultata de la bretonoj, la bretonaj soldatoj alpreĝis lin dum la bataloj.

Multaj mirakloj okazis sur lia tombo, kiu rapide fariĝis pilgrimcelo. Ankaŭ en aliaj lokoj, multaj mirakloj atribuiĝis al li.

La pastro Guéranger diris, ke post sankta Marteno, sankta Ivo estis la plej fekunda miraklofaristo en Francio.

Johano la Tria, duko de Bretonio, eksciante pri la mirakloj okazintaj en lia duklando sendis ambasadon al la papo Klemento la Kvina por peti lin malfermi kanonizan proceson. La papo rezistis sed baldaŭ mortis en 1314, lin postsekvis Johano la Dekdua en 1316. La duko denove sendis ambasadon konsistantan el Ivo, la episkopo de Tréguier kaj Vito de Bretonio, grafo de Pentievro. Ĉiuj episkopoj de Bretonio, Filipo de Valezio, reĝo de Francio, Johana la reĝino, la Universitato de Parizo kaj multaj ĉefepiskopoj, princoj, nobeloj apogis tiun peton al la papo, kiu finfine akceptis en la 20-a aŭ 26-a de Februaro 1330 la malfermon de kanoniza proceso per papa buleo (alia dato : la 4-a de la kalendoj de Marto 1330).

Sankta Ivo estas bone konata pro pluraj kialoj :

*        Okazis vera kanoniza proceso. Antaŭe kanonizoj okazis kiel rezulto de ĝenerala popola konsento, ratifita poste de la Eklezio,

*        Lia kanoniza proceso estas unu el la unuaj konservitaj en arkivejo,

*        Lia kanoniza proceso okazis nur 27 jarojn post lia morto, sekve iuj atestantoj de la vivo de la sanktulo ankoraŭ vivis kaj povis atesti antaŭ la komisiono,

La enketkomisiono konsistis el la episkopoj de Angoulême (Aiglin) kaj de Limoges (Roger) kaj Aymeri la abato de St Martin de Troarn en la diocezo de Bayeux. En la 23-a de Junio 1330, ĝi komencis sian aŭskultadon en la urbo Land-Treguer. Ili ricevis ofte bretonlingvajn atestaĵojn de 300 personoj, kiuj konis lin kaj de 500 aliaj. La enketado finiĝis en la 4-a de Aŭgusto de la sama jaro. Ĝi konkludis tiel :

" Ni, papkatedraj delegitoj, vidis en la preĝejo de Tréguier, kie ripozas la korpo de pastro Ivo, amason da pilgrimantoj, paralizulojn, blindulojn, demenculojn, ĉiuspecajn afliktitojn, petegantajn al sankta Ivo por redoni al ili bonfartecon. Ni vidis 27 arĝentajn ŝipojn, pli ol 90 vaksajn, sennombrajn vaksaĵojn reprezentantajn kapojn, okulojn, manojn, brakojn, krurojn, piedojn, kaj plurajn mortotukojn, lignajn pendumilojn kaj multajn aliajn objektojn pendigitajn ĉirkaŭ la tombomonumento memore al la mirakloj okazintaj post alpreĝo al sankta Ivo. Ĉiuj voĉoj en la urbo, en la diocezo de Tréguier, en Bretonio, en Anglio, en Francio, en Hispanio, en Normandio, en Gaskonio kaj en najbaraj landoj atestas ke, dum li vivis, li estis nomata sankta, same kiel li ankoraŭ estas nun, kaj diras ke dum lia vivo kaj de post lia morto, pro liaj meritoj, Dio estigis kaj ĉiutage estigas senliman nombron da mirakloj ".

La originalo de enketraporto, kies titolo estis "Enketo pri la vivo, la moroj kaj la mirakloj de Ivo Hélory de Ker-Martin" estis longa rulo de 81 peltoj de veleno kune kudritaj.

Ĝi entenas la priskribon de 79 mirakloj kaj inter ili de 4 resurektoj. Eĉ se la sciencaj postuloj por la aŭtentigaj ekzamenoj estis tiam multe malpli severaj ol nuntempe, la aktoj de la komisiono, kiuj ankoraŭ ekzistas nun, entenas atestaĵojn de multaj samtempuloj.

Jen ekzemploj de mirakloj :

*        Ivo, 5-jara filo de Rivallon de la paroĥo de Plou-Guiell, apud Land-Treguer mortis en la sankta Ĵaŭdo, proksimume je noktomezo. Lia patrino alpreĝis sanktan Ivon por li, kaj li resurektis en la Paska tago, je la horo de la vesproj,

*        Alia knabo nomata Vilhelmo, de la paroĥo de Garlan, apud Morlaix, estis 6-jara, kiam li falis en la lageton de Porz-Meur. Mortinta, li estis eltirita, sed rekomendita kaj dediĉita de sia patrino al sankta Ivo, li resurektis kaj ankoraŭ vivis en la tempo de la enketo,

*        Dek viroj de la paroĥo Plou-Pezr ŝiprompis inter Bec-Milliaw kaj Le Gueaudet. Ŝtormo tiel forte batis ilian ŝipon, ke tiu-ĉi estis sinkonta, kiam ili decidis alpreĝi Dion kaj sanktan Ivon por peti ilian helpon kaj mirakle ili estis alborde pelitaj sanaj kaj sekuraj.

Sankta Ivo, iam iris al Tours pro apelacio kontraŭ unu el siaj verdiktoj, kaj atingis sian kutiman loĝejon sed trovis sian gastigantinon en granda konsterniĝo. Du ŝtelistoj vestitaj kiel komercistoj konfidis al ŝi valizeton, kiu laŭ iliaj diroj, entenis mil ducent orajn eskudojn kaj gravajn dokumentojn. Ili interkonsentis, ke ŝi ne devos doni ĝin al unu el la du sen la ĉeesto de la dua. La gastigantino, sen kontroli tion, kio estis en la valizo, akceptis ĝin kaj subskribis deponateston. Post ses tagoj, unu el la sindiritaj komercistoj revenis sola kaj petis la valizeton de la gastigantino, pretekste de farota pago. La gastigantino, kiu memoris pri la bonaj amikecaj rilatoj inter la komercistoj, sed forgesis, ke ŝi ne devis doni la valizeton al unu sen la ĉeesto de la dua, donis ĝin kaj la fikomercisto foriris kun ĝi.

La dua ŝtelisto baldaŭ revenis por peti la valizeton kaj plendis al la leŭtenanto de la prefekto de Touraine. Sankta Ivo, kiu alvenis en la tago antaŭ la juĝo, instigis ŝin al pacienco kaj fido al Dio. Kiam li estis aŭdinta la saman rakonton de ŝi kaj de ŝia advokato, li petis permeson de la advokato, mem pledi favore al ŝi. Facile la advokato konsentis ĉar li opinis la proceso perdita. Sankta Ivo dum la aŭdienco unue petis la permeson vidi vizaĝe-al-vizaĝe la akuzinton. La prezento de la faktoj estis farita, restis nur diri la verdikton sed sankta Ivo petis la parolon por sia gastigantino kaj diris : "Sinjoro, ni disponas pri nova fakto, ja decidiga : la akuzito, de post la lasta aŭdienco, bonŝance retrovis la valizeton kaj ŝi estas preta montri ĝin, kiam vi tion ordonos".

La advokato de la ŝtelisto postulis, ke ŝi tuj montru la valizeton, kaj se tio ne eblus, tio ne devus prokrasti la verdikton.

Sankta Ivo respondis : "La fakto estas, ke li kaj lia akompananto interkonsentis kun ŝi, ke ŝi ne devos doni la valizeton al unu sen la ĉeesto de la dua, tial la petanto devas veni kun sia kunulo, kaj la defendantino reprezentos la valizeton.

La juĝisto, en sia verdikto, ordonis ke la demandanto revenu kun sia kunulo, kaj alikaze, la defendantino estos libera je iu devo.

Tiu verdikto tiel efikis al la ŝtelisto, ke tio estis videbla en liaj okuloj kaj en subita tremado. Oni lin kaptis kaj malliberigis lin, oni pridemandis lin kaj post tri tagoj, li estis kondamnita al pendumo, post konvinkiĝo ke la valizeto, kiun li tiel insiste postulis, entenis nur najlokapojn kaj feraĵojn.

Johano de Kerc'hoz, lia guvernisto, kiu akompanis Ivon al Parizo por studi, ankoraŭ vivis dum la procezo, li estis 90-jara kaj atestis, ke li ekkonis Ivon en lia infanaĝo.

Ivo estis pastra modelo kaj poste modelo de advokato kaj de juĝisto. Per lia kanoniza proceso, ni scias pri la efiko de liaj predikoj, vizitoj kaj diskutoj por transformi kaj konverti personojn. Li eĉ predikis kvinfoje en la sama tago en malsamaj lokoj : Tredrez, Saint-Michel en Grève, Trezardrec kaj Pleumeur. Tio signifas, ke la paroĥanoj ŝatis aŭskulti lin.

En la 4-a de Junio 1331, la episkopo de Limoges prezentis en plena konsistorio la rezultojn de la enketo kaj la papo deputis tri kardinalojn por ekzameni ĝin. Johano la Dudekdua mortis en 1334 en Avinjono. La sekvanta papo estis Klemento la Sesa, kiu fariĝis papo en Avinjono nur en 1342. Oni diras, ke sankta Ivo aperis kun bastono en la mano al la papo, dum li iris en sia lando, por peti lin plirapidigi la kanonizadon.

La papo Klemento la Sesa kanonizis lin per buleo en la 9-a de Majo 1347. Lia festo estis lokita en la romia kalendaro je la 19-a de Majo.

Dum la heredmilito en Bretonio, Karolo de Blezio, pretendanto al la dukado, alproprigis al si lian kulton por plipopulariĝi fronte al Johano de Montfort.

La detaloj de la kanoniza proceso ankoraŭ ne estis komplete konataj en la fino de la 19-a jarcento. La Bolandistoj publikigis ĝin en 1685 en la kvara volumo de "Acta sanctorum" de la Maja monato.

En 1884, Arthur de la Borderie malkovris kompletan kopion de la procesaktoj en la biblioteko de Saint-Brieuc. Li eldonis ĝin en 1887 en Saint-Brieuc kun la pastro Daniel, la pastro Perquis kaj D. Tempier sub la titolo "Monuments originaux de l'histoire de saint Yves" (eo : originaj monumentoj de la historio de sankta Ivo).

Sankta Ivo, la patrono de la advokatoj

Sankta Ivo estas unu el la patronoj de la maristoj, sed li estas precipe la patrono de la juristoj.

La unua patrono de la advokatoj estis sankta Nikolao. Laŭ la legendo, li savis tri romiajn soldatojn kondamnitajn pro perfido, inspirante al la imperiestro, kiu ĵus estis kondamninta ilin, sonĝon montrante al li, ke ili estis senkulpaj. Ekde tiam la estro de la ordeno de la advokatoj kutimis iri kun bastono kun statueto de sankta Nikolao staranta ĉe la supro (de tio venas la franca vorto "bâtonnier" por la ĉefadvokato.

Poste la advokatoj sin turnis al aliaj sanktuloj. Tiel en Innsbruck, en la supera mezepoko, estis dekdu sanktuloj por la protektado de la juristoj.

Ekde la 14-a jarcento, la francaj kaj eksterlandaj advokataroj elektis sanktan Ivon sia patrono, ĉar li ofte forlasis sian juĝistan seĝon por senpage kaj elokvente advokati por la malriĉuloj, konduto nun surpriza sed ne en lia vivtempo. Li estis la simbolo de la neriproĉebla advokato.

Lia escepta kompetenteco, lia bonkoreco kaj lia mono estis dediĉitaj al la batalo por la justeco kontraŭ la tiutempaj potencoj.

Eĉ dum lia vivtempo, liaj kvalitoj estis jam konataj ekster Bretonio.

Post lia kanonizo, lia kulto fulme disvastiĝis. En Francio, en Italio, en Nederlando, trans Rejno, sankta Ivo tuj fariĝis la patrono de Universitatoj, de juristoj, de klerikoj. Ankaŭ en Hispanio kaj Italio, kie preĝejo estas dediĉita al sankta Ivo.

Buleo de la papo Kaliksto la Tria (1378 - [1455-1458]), en 1455, atribuis la preĝejon Sant'Andrea dei Mormorariis, konstruita en la 12-a jarcento, al la bretonoj de Romo, kaj ĝi estis konata sub la nomo "Saint-Yves-des-Bretons".

En 1875, la preĝejo tro difektiĝinta, estis detruita kaj rekonstruita laŭ florence novrenesanca stilo eleganta kaj pura.

La preĝejo Saint-Yves-des-Bretons (it. : Sant'Ivo dei Bretoni, eo : sankta Ivo de la bretonoj) en Romo estas ĵus restaŭrita helpe de bretonoj..

Antaŭ iom da tempo, lia statuo ankoraŭ estis ĉe la frontono de la internacia turo de justico en Nurembergo.

Eĉ Kanado kaj Usono agnoskas lian ĉielan patronecon. En 1936, usonaj advokatoj oferis al la tregora katedralo luksan dankŝildon en formo de vitrokupolo.

Lia kulto ankoraŭ tre vivas en Bretonio.

La relikvoj de sankta Ivo ankoraŭ ekzistas, almenaŭ la ĉefaj relikvoj : lia kapo kaj liaj tibioj, konservitaj en relikvokesto, donacita de monsinjoro De Quelen, estonta ĉefepiskopo de Parizo. Ili postvivis la revolucian periodon, en kiu multaj relikvoj estis detruitaj de la kontraŭreligia teroro.

La tombomonumento de sankta Ivo estis farita en 1890. La sanktulo aperas kuŝanta kun anĝelo ĉe sia kapo. Ankaŭ Karolo de Blezio kirasita aperas tie.

Bildo el http://marikavel.net/, de Jean Claude Even

 

Tombo de Johano la Kvina, duko de Bretonio (1389 ? - 1442). Bildoj el http://www.tro-breiz.com/

Johano la Kvina, duko de Bretonio deziris esti entombigita en Tréguier. En 1420, Olivier de Pentievro, vasalo de la duko, filo de Marguerite de Clisson, kiu sin deklaris heredintino de la duklando Bretonio, kaptis la dukon. Post dumonata sieĝado, la duko estis liberigita sed dum sia mallibereco li promesis oferi sian pezon en oro al la katedralo de Tréguier por starigi maŭzoleon honore al sankta Ivo.

Li sin pesis kirasita kaj donacis 380 markojn kaj belega tombomonumento estis konstruita. Johano la Kvina mortis en Nantes en 1442. Unue, entombigita en Nantes kontraŭvole. Post proceso inter Tréguier kaj Nantes, li fine estis transigita en la maŭzoleon, kiun li konstruigis.

La tombomonumento estis detruita en la revolucio. Moderna konstruaĵo anstataŭas ĝin de 1947.

Tregoraninoj esprimantaj deziron, pasante sub la malnova altaro de la preĝejo de Minihy-Tréguier, nomata la tombo de sankta Ivo (komence de la dudeka jarcento). Bildo el http://marikavel.net/, de Jean Claude Even

Sankta Ivo nuntempe

(el la e-informejo : http://cirdomoc.free.fr/

20 000 pilgrimantoj ariĝis en Tréguier en la 18-a de Majo 2003 por festi la 700-jaran datrevenon de la morto de sankta Ivo. La meso honore al Ivo Hélory, "advokato de la malriĉuloj" estis prezidata de la kardinalo Salvatore Pompedda, sendito de Vatikano, en ĉeesto de Marie-Thérèse Boisseau, francia ŝtatsekretario pri handikapitoj.

*        Internacia simpozio 18, 19 et 20 septembro 2003 en Tréguier : "Le devenir de saint Yves, de Tréguier au monde"

*        Diversaj ekspozicioj "de Yves Hélory à saint Yves".

 

Procesio dum la sepcentjara datreveno en Minihy-Tréguier, la 19-an de Majo 2003 (el la e-informejo : http://cirdomoc.free.fr/

Procesio dum la sepcentjara datreveno en Minihy-Tréguier, la 19-an de Majo 2003 (el la e-informejo : http://cirdomoc.free.fr/

Sankta Ivo : Memoraĵoj kaj reprezentaĵoj

Memoraĵoj

*        Lia fontano apud Toull Bili en Trédrez,

*        Lia lito : amaso da ŝtonoj super Lieue de Grève

*        Lia orelo : enmasonigita en la enirejo de la tombejo de Trédrez,

*        Lia pado : lia vojo por iri de la pastrejo al la preĝejo de Trédrez

*        Liaj relikvoj (kapo kaj tibioj) en relikvokesto de la baziliko de Tréguier

Reprezentaĵoj

Reprezentaĵoj de sankta Ivo ne vere floras antaŭ la dekkvina jarcento. Li povas aperi sur pentraĵo aŭ laŭ statuo :

*        izole en talaro de doktoro pri juro aŭ advokato kun bireto, tenante pergamenajn rulojn aŭ sakon entenantan procesaktojn aŭ biblion (statuo de 15-a jarcento en la katedralo de Barcelono, statuo de 16-a jarcento en la preĝejo de Saint-Jean en Chaumont en Haute-Marne, statuo de la 16-a jarcento en la Sainte-Chapelle de la collégiale Notre-Dame à Dole, Jura).

*        plej ofte

-         juĝante inter du pledantoj, unu riĉa, la alia malriĉa aŭ

-         juĝante inter vidvino kaj riĉa burĝo, kiu proponas monujon aŭ

-         manĝante inter malriĉuloj, al kiuj li konsilas kaj almozdonas

La dolfeno ofte akompanas la sanktulon, ĝi estas la simbolo de la advokato. Laŭ la legendo, ĝi montras la vojon al ŝipoj en danĝero, helpas la dronontojn kaj alkondukas ilin al la bordo sanaj kaj feliĉaj.


Sankta Ivo, la malriĉulo kaj la riĉulo, en la suda transepto de la katedralo de Tréguier.

(el la e-informejo : http://cirdomoc.free.fr/

 

Poŝtmarko, desegnita kaj gravurita de Charles Mazelin, pri sankta Ivo tradicie prezentata inter riĉulo kaj malriĉulo laŭ la skulptaĵo de la katedralo de Tréguier. Aparta unuataga stampado en Tréguier (pr. Tregje) en la 19-a de Majo 1956. Fronta valoro : 15 F. Eldonkvanto : 2,9 milionoj da ekzempleroj.

Referenco : Yvert & Tellier n° 1063 - Cérès n° 1063 - Dallay n° 1086

Tiu poŝtmarko devis aperi en la 19-a de Majo 1953 por la sepcentjara datreveno de lia naskiĝo, sed la projekto prokrastiĝis ĝis 1956.

 

 

Sankta Ivo inter la riĉulo kaj la malriĉulo en la preĝejo de Minihy-Tréguier

(Bildo el http://catholique-saint-brieuc.cef.fr/, la e-informejo de la diocezo de Saint-Brieuc kaj Tréguier)

Referencoj (el la e-informejo : http://cirdomoc.free.fr/) :

*        " La vie de saint Yves " laŭ " Grandes Croniques de Bretaigne " de Alain Bouchart (1514)

*        " La vie de saint-Yves ", de Pierre de la Hay, tradukita de Tanguy Guéguen, Morlaix, 1623

*        " La vie de saint Yves " laŭ " Les Vies des Saints de Bretagne Armorique " de Albert Le Grand (1636)

*        " Notes sur Saint Yves " en la " Histoire de Bretagne " de Pierre le Baud eldonita de Hozier (1638)

*        " Notes sur saint Yves " en la " Histoire de Bretagne " de Bertrand d'Argentré (1668)

*        " La vie de saint Yves " laŭ " Les vies des Saints de Bretagne " (1725) de Dom Lobineau, eldonejo Tresvaux (1837)

*        " Histoire de Saint Yves, patron des gens de justice ", Sigismond Ropartz, Saint-Brieuc, 1856

*        " Monuments originaux de l'histoire de saint Yves ", A. de la Borderie et alii, Saint-Brieuc, 1887

*        " Saint Yves : sa vie et son temps ", Abbé France, Saint-Brieuc, 1893

*        " Saint Yves ", Ch. de la Roncière, Paris, 1925

*        " La confrérie de Saint-Yves à Paris et sa chapelle ", René Couffon, Memuaroj de la Société d'Emulation des Côtes du Nord, Saint-Brieuc, 1933.

*        " Saint Yves d'après les témoins de sa vie ", Alexandre Masseron, Paris, 1952

*        " Saint Yves. Ceux qui l'ont connu témoignent. Ceux qu'il a guéris racontent. Enquête de canonisation ", Jean-Paul Le Guillou, 1989 (franclingva traduko de la enketo farita en Tréguier pri "la vie, les moeurs et les miracles d'Yves Helory de Kermartin" cele al lia kanonizo)

*        " Saint Yves de Tréguier - un saint du XIIIe siècle ", J.C. Cassard, Beauchesne, 1992

*        " Les chemins de Saint Yves ", J.C. Cassard, P. Combot, J. Dervilly, D. Giraudon, Skol Vreizh, 1994

*        " Saint Yves, Patron des Juristes ", Maître Jean Le Mappian, ancien Bâtonnier de l'Ordre des Avocats de Nantes, Rennes, 1997

*        " La vie de Saint Yves ", Henri Poisson, Ouest-France, 2003

*        " Saint Yves de Tréguier ", Pierre de la Haye, Le Doaré, 1973

*        " Dans les pas de Saint Yves ", Le Trégor, 1989

(el la e-informejo : http://cirdomoc.free.fr/

(el la e-informejo : http://cirdomoc.free.fr/

Unua volumo de nova kultura revuo en Tregoro : " sankta Ivo" revuo Armorik, numero 1, Perros-Guirec, Majo 2003.

Enhavo

  • Yves Helory, esquisses d'un portrait, Jean Balcou
  • Le prêtre trégorois et son univers ecclésial au temps de saint Yves, Hervé le Goff
  • Les confréries de saint Yves, Yvonne Jouan
  • Yves de Kermartin hagiographe et la seconde Vita de saint Maudez, André-Yves Bourgès
  • Les représentations de saint Yves en Côtes d'Armor et Finistère, Claude Berger
  • Deux saints du XIIIe siècle : François d'Assise et saint Yves, Jean-Paul Clément
  • Saint Yves et les juristes - le testament de saint Yves, Thierry Hamon
  • Le reliquaire de saint Yves, Philippe Le Stumm

  • Trois fragments du bréviaire de saint Yves, Yves Coativy
  • Un miracle de saint Yves relaté dans une gwerz : Gwerz Katell Autret, Daniel Giraudon
  • Le génie thérapeutique de saint Yves, Edmond Rébillé
  • Au pardon de saint Yves, Yvon Le Men

Diversaj fontoj por tiu artikolo :

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo