Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

Kiam okazis la unua deklaracio de Unesko favora al Esperanto? 
     
Esperanta vorto por: nekredebla rakonto 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Bestkuracaj sanktuloj en Bretonio (de Glaoda MILLOUR)

1. Iom pri Glaoda MILLOUR

Glaoda MILLOUR (franclingve Claude MILLOUR) estas aŭtoro de doktoreca memuaro en 1946, kun titolo: « Les saints guérisseurs et protecteurs de bétail en Bretagne » [21] (esperantlingve « La bestkuracaj kaj brutprotektaj sanktuloj en Bretonio »).

Li  profesiis en Sizun kaj Morlaix. Bretonparolanto, li komforte sentis sin, same sur foirejoj en Léon kiel en bretonlingvaj kronikoj, kiujn li liveris al diversaj ĵurnaloj.

Informita pri la subtilaĵoj kaj evoluo de katolikismo, Glaoda MILLOUR estis unu el la raraj homoj kapablaj plenumi tiun studadon.

Per dokumentoj ĉu malnovaj ĉu novaj, li laboris kvazaŭ li estus etnografo. Li komencis sian enketon komence de la 1940-aj jaroj, li reenketis post duonjarcento, kiam li emeritiĝis.

Kapeloj, fontanoj, statuoj de bestkuracaj sanktuloj restas sed la malordigoj de la « Verda Revolucio » profunde ŝanĝis la bretonan kamparon ekde 1950 kaj dispelis la malnovan kamparan civilizacion kaj ties kredojn, kiuj devenis de pratempoj.

Tamen kelkfoje la kulto pri bestkuraca sanktulo daŭris aŭ rekomenciĝis adaptiĝinte. Por ekzemplo en Plouay kiel en Les Forges de la Nouée, por la beno, tirĉevaloj cedis la lokon al selĉevaloj kaj eĉ al … traktoroj.

2         Enkonduko de Glaoda MILLOUR

Tiu ĉi temo estis motivo en 1946 de mia bestkuracista doktoreca memuaro, sub la titolo : « Les saints guérisseurs et protecteurs de bétail en Bretagne » [21] (esperantlingve « La bestkuracaj kaj brutprotektaj sanktuloj en Bretonio »).

Doktoro LIEGARD, kuracisto, prezentis en 1903 memuaron kun titolo « Les saints guérisseurs de la Basse-Bretagne » [30] (esperantlingve « Sanktaj resanigistoj en Malsupra Bretonio »).

Ni tiam opiniis ke estis logike prezenti la saman problemon pri kuracarto veterinara. Tuj nia projekto ricevis favoron de la tiama direktoro de Bestkuracista Nacia Lernejo en ALFORT (urbo proksime de Parizo), la profesoro BRESSOU kaj ankaŭ de profesoro LETARD, zoologia teknikisto kaj estro de mia memuaro.

Certe pri kolektitaj elementoj komence de la 1940aj jaroj, mi ofte devis uzi is-tempon. Tiel iras la vivo ! Ekde la fino de la dua mondmilito, Bretonio multe ŝanĝiĝis. Sed tio, kio ekzistis, nun estis kaj estas parto de nia hereda posedaĵo : utilas por bone memori pri ĝi. Al tiu, kiu ne spertis tiun periodon, jam temas pri « historio ».

La temo estas tiel ampleksa, ke ni ne aspiras kolekti la tuton de tio, kio ekzistis kaj ankoraŭ ekzistas.

Ni volis doni nur entutan senpartian bildon de tiu fenomeno.

Hodiaŭ uzante vorton « bestkuraca » kiel adjektivo, mi titolas tiujn paĝojn « Bestkuracaj sanktuloj en Bretonio ». Evidente temas pri historia Bretonio, tiu, kiun la franca revolucio en 1789 dividis en kvin departementojn kaj ne pri la francia pseŭdoregiono, nun kun nur kvar departementoj.

Glaoda MILLOUR

 

La verkisto LA VILLEMARQUE raportis ke iun tagon, li promenis en la Quimper-a ĉirkaŭaĵo, kun libro ĉe mano, li renkontpasis kamparanon, kiu diris al li :

- Ĉu vi legas « la vivo de sanktuloj ? »

Iom surprizita pro la abrupta alparolo, skribis LA VILLEMARQUE, mi restis silentema, pripensante tiun opinion de bretonaj kamparanoj, laŭ tio « Vivo de sanktuloj » estis kutima legaĵo de iu ajn sciante legi kaj ĉar mia kunparolanto refoje demandis :

- « Jes ja ! » mi diris al li, enirante en liajn ideojn, « kelkfoje temas pri sanktuloj en tiu ĉi libro »

- « Kaj kiu estas tiu pri kiu vi legas la vivon ? »,  li obstine daŭrigis.

Mi citis al li, hazarde nomon de iu sanktulo, kaj mi opiniis kontentigi lian scivolemon, sed mi ne kontentigis lian kredon.

- Pri kio li estas bonfaranto ? li demandis al mi.

Tiu praktika flanko de kampara religio eksplikas al ni ke sanktuloj estis ankaŭ «bonfarantoj» por protekti kaj kuraci brutaron.

«Bestkuracaj» sanktuloj ne fakas pri malsano same kiel «homaj» sanktuloj. MARC'HARID FULUP, rakontantino estimata de verkistoj F. M. LUZEL kaj A. LE BRAZ konis dudek malsamajn furunkojn, ĉiun propran al iu aparta sanktulo. Pri «bestkuraca arto» la fako estas pri aparta bruta specio, tamen kun kelkaj interkovroj. Ni prezentos mian studadon laŭ specio, citante unue la ĉefajn sanktulojn, poste atentigante pri la malpli konataj.

3         La ĉevaloj

La ĉevalo estis la ĉefa besto en la kampara bretona ekonomio, ni komencos per la sanktuloj pri tirĉevaloj.

3.1       Sankta ELIĜO (fr : saint ELOI (prononco : elua))

Fine de la 18-a jarcento, s-ro CAMBRY en sia verko  « Voyage dans le Finistère ou État de ce département en 1794 et 1795 » [7] (esperantlingve « vojaĝo en departemento Finistère aŭ stato de tiu departemento en 1794 kaj 1795 ») notis : « Kiam ĉevalo oscedas, oni diras al ĝi : Sankta Eliĝo asistu vin ! ». Li estis kaj ankoraŭ estas la ĉefa patrono de ĉevaloj. Li estis preĝata en tuta Bretonio. Tiu sanktulo estis tiel populara en nur du aliaj regionoj : Limoĝio, kie li naskiĝis en ĉirkaŭ  588, kaj Pikardio kaj ties najbaraj regionoj (franca Flandrio kaj Artezo),  Eliĝo estinte episkopo de Noyon kaj Tournai. Li forpasis en Noyon en 660.

Kial tia populareco en Bretonio ? Iuj opiniis rememori pri akordiĝa komisio, kiun li kondukis por la reĝo de frankoj Dagoberto la Unua, okaze de malfacilaĵoj inter tiu monarko kaj sankta Judikael, reĝo de Bretonio. Fine de la 19-a jarcento, pastro FAVE skribis [27] : « Delikate kaj elegante li sukcesigis sian komision, evitinte ofendegi tion, kion niaj prapatroj aprezegis : nia bretona ofendiĝemo kaj zorgo pri nia honoro. »

La memoro pri tiu komisio troviĝas en la kantiko al sankta Eliĝo en Louargat (22) :

« Pa savaz trouz brezel gwechall

Etre Franz hag hon zado

Sant ELER, kannad Roue Gall

A lakaz peoc'h en diou vro. »

« Kiam, iam laŭtiĝis milita bruo

Inter Francio kontraŭ niaj prapatroj

Sankta ELER, sendito de reĝo franka

Igis pacon inter ambaŭ landoj. »

 

Pastro FAVE aliparte konkludis [27]: « Nediskutebla fakto ŝajnas akirita al la diskuto : sankta Eliĝo surpaŝis la bretonan grundon, li spiris la saman aeron kiel niaj prapatroj, li profitis kaj aprezis ilian gastamon kaj li konstatis tion, kion valoris nia nacio. »

Jen sankta Eliĝo establita en Bretonio.

Statuoj dediĉitaj al sankta Eliĝo bildigas la sanktulon ĉu kiel hufoforĝiston, ĉu kiel episkopon. Se li estas bildigita kiel episkopo, la sanktulo tenas episkopan bastonon per maldekstra mano kaj en la dekstra mano tenas ilon aŭ objekton pri sia «metio» : martelo, tenajlo, ĉeval-hufo-fero … . En kelkaj situacioj, la dekstra mano de la episkopo benas. Nur mencio « Saint Eloi » ĉe soklo atestas ke temas pri sankta Eliĝo. Eble estas ŝanĝiĝo de iu episkopo en sanktan Eliĝon. Kelkfoje amboso ĉe liaj piedoj « aŭtentigas » la sanktulon.

 

Sed kial tiu majstro transformiĝis en protektanton de tirĉevaloj ? Sendube sekve de la evento, kiun lia amiko sankta Audoeno (franclingve « Ouen de Rouen ») raportis. Sankta Eliĝo, fariĝinte episkopo en Noyon, posedis tre obeeman ĉevalon kiun li multe amis. Li testamentis tiun beston al la abato de monaĥejo de Noyon. Sed la episkopo, kiu postsekvis sanktan Eliĝon volis konservi tiun ĉevalon. Tuj la besto iĝis kalcitra. Finfine, la episkopo sin liberigis per dono al la abato. Tuj la besto refariĝis milda kaj obeema.

En la legendo, sankta Eliĝo iĝis hufoforĝisto. Tio donis la belan anekdoton pri « tranĉita piedo ». Ekzistas pluraj versioj. S-ro LUZEL kolektis unu el ili en urbo Landerneau. Sankta Eliĝo, fiere, estis metinta antaŭ sia pordo, informan ŝildon : « Eliĝo, forĝisto kaj hufoferisto, majstro inter ĉiuj majstroj kaj majstro super ĉiuj ». Iun tagon, nekonato proponis sin por labori. Eliĝo petis lin hufoferi ĉevalon. La nova komizo fortranĉis ĉevalpiedon, trankvile hufoferis ĝin kaj poste remetis la piedon. En tiu momento alvenis kamparano, spirmanka, serĉante sanktan Eliĝon por venigi lin viziti lian malsanan ĉevalon. Eliĝo delegis sian novan komizon kaj profitis lian foreston por provi la novan teknikon pri hufoforĝarto. Bedaŭrinde la laboron finitan, la sanktulo ne sukcesis reloki la membron. Feliĉe la komizo revenis kaj li ĉion bone reordigis. Poste, la nekonato foriris. Eliĝo senmove rigardis lin gape, ekvidis luman aŭreolon ĉirkaŭ lia kapo kaj tiam komprenis ke tiu nekonata kompano, kiu estis farinta mirindajn agojn estis Jesuo Kristo mem. Li rompis sian informŝildon kaj metis alian pli humilan, kie legeblis nur du vortoj : « Eliĝo, hufoforĝisto ».

Legeblas en « KONTADENNOU, livet ha renket » [1] (esperantlingve « fabeloj adaptitaj kaj aranĝitaj ») de pastro JEZEGOU en 1910 iu versio pri « Sant ALAR hag An Aotrou Doue » (sankta Eliĝo kaj Dio), kie kuŝas la sekvantaj vortoj pri la sanktulo :

Ama ema ti Alar

Eun den guiziek

Ha n'en deus ket e bar

Da houarna kezek.

Tie kuŝas la domo de Eliĝo

Klera homo

Neniu egalas lin

Por hufoferi ĉevalojn.

 

Li travivis la lecionon, kiun ni scias kaj demetis sian ŝildon. La rakonto konkludas :

Eleac'h ma vez meulerez

E ve, atao, kalz gaouierez.

Kie estas fanfaronemo

Ofte estas mensogemo.

 

Tiu legendo estas ofte bildigita en Bretonio, ĉu per vitralo, ĉu per statuo. Tamen oni rimarkas, ke ne temas pri tranĉita « piedo », sed prefere pri « kruro », la « piedo » en fakaj terminoj signifas nur la malsupran parton, pli ĝuste la hufon. Ĝenerale, la sanktulo tenas per maldekstra mano tranĉitan hufoferitan kruron, kiu flanke kuŝas sur amboso kaj per dekstra mano li manipulas martelon. Li surhavas iafoje hufoferistan kostumon, sed plej ofte episkopan kostumon. Kelkfoje la ĉevalo sur tri kruroj staras flanke de li, iu tenas ĝin per la brido. Tiu bildigo volas montri al ni la lertecon kaj potencon de sankta Eliĝo. Oni forgesis pri la legenda senco, kiu male mencias bonan lecionon pri modesteco. La legendo estis inversigita. Ekzemple : s-ro Louis Le GUENNEC raportas :

« Laŭ la legendo, iu forĝisto establita ĉe la loko « Les Quatre-Chemins » (esperantlingve « la kvar padoj ») en komunumo Plouégat-Moysan, arogis al si esti magistro, la plej sperta metiisto en la regiono. Sankta Eliĝo sin prezentis al li kiel samkorporaciano kaj hufoferis ĉevalon fortranĉinte sinsekve la kvar krurojn, sen suferigi la beston eĉ iomete. Ekinteresiĝinte pro tio, la magistro same operaciis sed sukcesis nur kripligi la malfeliĉan beston. Li humiliĝis antaŭ la sanktulo, kiu riparis la misaĵon kaj poste malaperis rememorigante al li ke sur ĉi tiu tero oni ĉiam renkontas sian mastron kaj nur Dio regas ĉion. »

 

Samtipan version, raportis al ni agrikulturisto el Saint Nicolas-du-Pelem. Fama sanktulo kiel sankta Eliĝo ne povas erari : antaŭe riproĉita, li fariĝis riproĉonta.

Oni povas opinii ke sankta Eliĝo estis certe bretonigita sub diversaj nomoj : sankta Alar precipe en Léon, sankta Eler en Tregoro, sankta Aler en Kernevo, sankta Iler en Vannes-regiono (kio kelkfoje estis tradukita en Hilario !). En Guern (56), oni trovas miksitan formon : sankta Elaere.

Ĉu sankta Eliĝo estis fremda sanktulo konkerinta Bretonion ? Tion oni povas supozi. Laŭ iuj, la prapatrono de la ĉevaloj en Bretonio estus sankta Télo (aŭ Théleau). En la vivo de tiu sanktulo (redaktita en la 12a jarcento) estas skribite ke Budic, ĉefo de Armoriko kaj sankta Samsono organizis triumfan akompanantaron por konduki tiun sanktulon al Dol, kie li devis ekestri episkoplandon. Sed la sanktulo rifuzis la prezentitan rajdobeston. Tiam, ĉevalo kvazaŭ veninte el ĉielo, aperis apud li. Rajdante ĝin, la sanktulo solene eniris en Dol. Poste sankta Télo donacis tiun ĉevalon al Budic kaj aldonis ke per siaj preĝoj li ricevis de Dio ke ekde tiam la bretona kavalerio venkus siajn malamikojn.

Fakte, multas eblaj konfuzoj. Kapelo Saint-Télo en komunumo Plogonnec estas dediĉita al sankta Eliĝo. Sed tiu kapelo estis nomita laŭ la kontolibroj  ĉu Saint-Héler, ĉu Saint-Theler, ĉu Saint-Thelar,  ĉu Saint-Alar ?  Inter 1604 kaj 1678 ambaŭ sanktuloj estis apartigitaj en la kontolibroj. Ĝi estis dediĉita al sankta Eliĝo en la dekona imposta registro de Quimper, eldonita en 1775, kaj poste en la komenco de la 19-a jarcento.

En Kerdévot, en Ergué-Armel, statuo de sanktulo rajdanta cervon, alnomata de sankta Télo, per almeto de litero « i » iĝis sankta Téloi (simila al franca nomo de sankta Eliĝo : éloi), ĝis kiam aĉetinte novan statuon pri aŭtenta sankta Eliĝo, kun ĉevaleto ĉe liaj piedoj kaj laŭlegenda ilaro, oni forskrapis la literon « i » por redoni al sankta Télo ties statuon (la statuo de sankta Eliĝo - el gipso - nun malaperinta). S-ro Bernez ROUZ verkis en sia broŝuro pri kapelo Notre Dame de Kerdévot : « Sankta Théleau, tiu patrono de la ĉevaloj » kaj indikis ke ekzistis en la 24-a de junio pardonfesto de ĉevaloj « sub alpreĝo al sankta Théleau ».  « La ĉevaloj kaj ĝis en la 1960-aj jaroj, la aŭtomobiloj estis benataj. Tiu ceremonio ege spektinda okazis same kiel karuselo ĉirkaŭ la kapelo. »

En « Dictionnaire des saints bretons » [2] (esperantlingve « Vortaro pri bretonaj sanktuloj ») estas : «Sankta Télo estas patrono de ĉevaloj» sed poste sekvas pri kapelo sude de Ploudaniel kaj Notre Dame du Crann en Spézet, kie precize temas en ambaŭ kazoj pri sankta Alar-Eloi.  (Noto : Tiu verkaĵo tiel bele prezentita entenas multajn erarojn !).

Ni legos poste ke sankta Alor - kelkfoje prononcata Alour - estis ankaŭ preĝata por ĉevaloj. En Guiscriff kaj Scaër, ja ŝajnas ke sankta Eliĝo anstataŭis sanktan Alain (Sant Alan). Kiel skribis s-ro LE BERR-ABALOR en la 1950-aj jaroj : « Frue estis fonetika konfuzo inter sankta Télo, sankta Alain, sankta Alor, kiuj devus esti prapatronoj de ĉevaloj, profite de tio enkondukiĝis - tion mi pensas - kulto pri sankta Eliĝo bretonigita Alar aŭ Elard ».

Tiel sendube estas pluraj keltaj sanktuloj kun similaj nomoj, facile konfuzeblaj inter si, kaj vole aŭ nevole ankaŭ konfuzitaj kun sankta Eliĝo, sanktulo pli « respektinda » por la katolika hierarkio.

Iuj opiniis ke tiu sanktulo forĝisto anstataŭis iaman dion-forĝiston aŭ la gaŭlan diinon Epona.

Pastro FAVE ankaŭ asertis [27] : « Sankta Eliĝo venis aŭ revenis ĉe ni kiel konkeranta sanktulo kaj ni ja povas suspekti lin, impete sorbi por sia profito la kulton iam ligitan al kelkaj forgesitaj aŭ kadukiĝintaj sanktuloj ».

Antaŭ nelonge « Propre de Quimper et Léon » (esperantlingve « kolektolibro de la diocezaj sanktuloj de Quimper- kaj Léon-regionoj »), (dulingva eldono, 1990), precizigas en artikolo pri sankta Alar :

« Tiu sanktulo estas nekonata. Li aperas nenie escepte en populara tradicio… Ni staras antaŭ ege malnova tradicio, ke eĉ la nomfesto de la fama sankta Johano la Baptisto ne sukcesis malaperigi en pluraj lokoj. Ege populara kiel ĉevalprotektanto, li verŝajne kovris per sia nomo ritojn pli malnovajn ol li, kiujn li kristanigis. Lia vivo estinte forgesita, eble post la normanaj invadoj, kiam Bretonio sin turnis al Francio, li cedis sian lokon al fama sankta Eliĝo. Nur lia nomo restis, kun la iloj de sankta Eliĝo »

Nenombreblaj estis la kultejoj al sankta Eliĝo en Bretonio. Neeblas citi ĉiujn. Tamen ni memorigu iujn.

En Léon-regiono, kapeloj situantaj en Plouarzel, Ploudalmézeau kaj Ploudaniel. Tiu lasta konata sub la nomo de sankta Alar Leon kontraste al sankta Alar Kerne, paroka kirko «Saint-Eloi », proksime de Sizun.

En Kernevo, paroka kirko en Baye kaj kapeloj dediĉitaj al sankta Eliĝo en Rosporden, Paule, Neuillac aŭ konataj sub aliaj nomoj, en Saint-Evarzec (loko Le Dréau), Clohars-Fouesnant (loko Le Drennec), Plounevez-Quintin (loko Saint-Colomban), Gouézec (loko Notre-Dame de Tréguron), Saint Thois (loko Saint Laurent), Spézet (loko Notre-Dame du Crann), Tourc'h (de Locunduff), Plogonnec (loko Saint-Télo).

En Tregoro, la kirko Saint-Eloi en Louargat, (alinomata Sant Eler Kozh (esperantlingve : maljuna sankta Eler), aŭ Sant sant Eler !  (esperantlingve « sankta sankta Eler »), kapeloj Saint-Eloi en Plouigneau, Saint-Nicolas-du-Pélem (Notre Dame de l'Île), Saint-Péver (Notre-Dame de restudo), sur insulo Modez en komunumo Lanmodez.

En Vannes-regiono, paroka kirko en Kerforun, kapeloj Saint-Eloi en Guiscriff, Guern (loko Boderel), Pluméliau (loko La Madeleine), Remungol (loko La Madeleine), Quistinic (loko Saint-Roch), Guidel (loko Saint-Fiacre), Pont-Scorf (loko Saint-Servais), Guilligomarc'h (nun en departemento Finistère, Saint-Julien).

Okaze de pardonfesto en kapelo Notre-Dame du Drennec (en Clohars-Fouesnant la 2-an de julio 1990), la diservanto, franclingve referencis nur al « Sankta ALAR, ermito », kvankam li parolis sub kutima statuo de sankta Eliĝo. Pri tio li nur reparolis per la vortoj de la libro « Propre de Quimper et Léon » (1990, 41-a paĝo) (esperantlingve « Kolektlibro de la diocezaj sanktuloj de Quimper kaj Léon-regionoj ») : Sankta ALAR, ermito, kies nomfesto estas la 25-a de junio. Ni nenion scias pri la vivo de tiu sanktulo, kies kulto oftas dise en la diocezo. Ĉio pensigas al ni ke li vivis en komenco de evangeliizado kaj ke li grave rolis en la kristanigo de ritoj pri akvo, fajro kaj ĉevaloj. Lia vivo estinte forgesita en Mezepoko, li estis anstataŭigita per sankta Eliĝo ».

 

Ĉu ni revenas al deirpunkto? Ne certe! Kapelon Saint-Eloi en Ploudaniel estis difektita pro fulmo en februaro 1988, oni restaŭros ĝin. Oni lokos vitralojn « laŭ la vivo de sankta Eliĝo ». Tamen temas pri sankta Alar. Krom tio, la apuda trinkejo nomiĝas SANT ALAR.

Laŭ s-ro BERNARD TANGUY, profesoro pri lingvistiko, en la Bretona Okcidenta Universitato, la latina nomo de Eliĝo ne povus iĝi bretonlingve Alar aŭ similaj nomoj.

 

 

En Orienta Bretonio, la parokaj kirkoj en Forges de la Nouée kaj Landébia, kapelo Saint-Eloi en Plérin.

Ni retrovos plej multajn en la ĉapitro pri kultomanieroj (datoj, ritoj kaj monoferoj), havinte por eviti senutilajn ripetaĵojn aŭ plipezigi la tekston, arigi ĉiujn temojn post la studo de la diversaj « bestkuracaj » sanktuloj.

Mi ne volus fini tiun noton pri sankta Eliĝo sen kopii fragmenton de bretonlingva kantiko(Kanaouen An Otro Sant Eler) [4], kiu klare esprimas tion, kion oni petas de la sanktulo, tiu pri sankta Eliĝo, en Louargat :

            Mired hol loened a glenved,

            Mired a zroug hon c'hezek

            Liez evit gonid hon boed,

            N'hon deuz nemed eur gazek.

                        Vi protektu niajn bestojn kontraŭ malsaneco

                        Vi protektu de ĉiu malbono niajn ĉevalojn

                        Multaj por perlabori nutraĵon

                        Havas nur unu ĉevalinon.

Gret ma voint iac'h hag o fenn sonn

Hir ha kaer gante o moue,

Hag ho po c'hoaz, gant ar pardon,

Eur gurunenn hern nene.

                        Vi faru ke ili estu sanaj, fieraj,

                        Kun belega kaj longa kolhararo

                        Kaj plie, vi havigos ankaŭ dum pardonfesto

                        Kronon el novaj hufoferoj.

3.2       Sankta ALOR (fr: saint ALOR)

Laŭ mia scio sankta ALOR estis preĝata por la ĉevaloj, en nur unu loko : Ergué-Armel (Erge-Vihan 29). La bardo ĵurnalisto Léon LE BERR, naskiĝinta en Ergué-Armel, elektis Abalor kiel beletran kaj bardan nomon (1874 - 1947). Li provizis min per precizaj kaj valoraj informoj pri tiu kulto.

Sankta Alor estis la tria episkopo en Kernevo, (laŭ s-ro Albert LE GRAND, de 456 ĝis 462), post sankta Corentin kaj sankta Conogan. Estis multaj statuoj dediĉitaj al li en Ergué-Armel. La plej miriga estis tiu, kiu staris en la ĥorejo, je reala grandeco, kun ĥormantelo, pendokolumo, pudritaj haroj sub mitro. Ĝi ŝajnas esti el tiu serio de statuoj fabrikitaj en ŝipkonstruejoj de Brest en la 18-a jarcento. Unu el la plej kuriozaj estas tiu pri sankta Sezni, kiun ni povas vidi en Guissény, kun la vizaĝo de la franca reĝo : Ludoviko la Deksesa !

Léon LE BERR precizigis al mi : Sankta Alor estas preĝata favore al ĉevaloj. Sed ne ekzistas procesio de ĉevaloj. Monoferoj okazas publike dum Diservo « e plad Sant Alor » (en almozkorbo por sankta Alor) kun rekomendo de la koncernato ĉe orelo de la kvestanto, aŭ en sakristio konfidence al pastro. Mi neniam aŭdis pri « bochad reun » (ĉevala kolkrinaro aŭ vostkrinaro) al sankta Alor. La listo de la « offrandoù a zo bet resevet », legata en tagofino kaj aparte okaze de pardonfesto la lastan dimanĉon de oktobro, mencias  neniun personon, kiu estus farinta tiun geston ».

Kaj Léon LE BERR aldonis : « Mi ne scias ĉu en Plobannalec, parokestro JEZEGOU, kiu per vitraloj bildigis la vivon de sankta Alain, ne substituis Alour per Alain ; « Alur » estas prononco de  « Alain » en Plobannalec en bigudena regiono ».

En la lasta eldono de « Propre de Quimper et Léon » (esperantlingve « kolektolibro de la diocezaj sanktuloj ») en 1990,  ni povas legi : « En la ĉartaro de Quimperlé, en 1245,  estas la plej malnova mencio de lia nomo ».

En la 15-a jarcento, la horpreĝoj de Quimper indikas : sankta Allore, breviero de Tréguier, nomfesto en la 26-a de oktobro, en la latina lingvo :  Alorii episcopi. En la breton- kaj latin-lingvaj horpreĝaj litanioj en Léon-regiono ni trovas Allor. Léon-a breviero en 1516 mencias nomfeston en la 26-a de oktobro, Saint Alorii episcopi, kun naŭ lecionoj.

Sankta Alor konstante legeblas en la ĉeestas en la « kolektolibro de la diocezaj sanktuloj », almenaŭ ekde la 15-a jarcento kaj en la 26-a de oktobro.

En « Buhez ar zent » [6] (esperantlingve « Vivo de la sanktuloj »), de Y. V. PERROT, sankta Alor estas cetere konsiderata kiel parok-patrono en Ergué-Armel kaj Plobannalec (aldone al Tréméoc kaj Tréguennec. Sankta Alain estas en tiu libro posteulo de sankta Alor kiel episkopo de Quimper.

Sankta Alor estante loka sanktulo, ni povas opinii, ke en pluraj lokoj li estis anstataŭigita per sankta Eliĝo. Tiel mi legis en la bulteno « Les Amis de la Chapelle du Drennec » [8] (franclingve « Amikaro de la kapelo de Drennec »)  en Clohards-Fouesnant de aŭgusto 1989 :

« Ekde la pratempoj, sankta Alor, la tria episkopo de Quimper, estas honorata en Clohars-Fouesnant en loko « le Drennec ».

La malnovaj bretonaj sanktuloj ne ĉiam estis pacemaj posedantoj de la kulto al ili dediĉitaj. Okazis anstataŭigoj aŭ provoj anstataŭigi ilin per aliaj sanktuloj historie pli certaj, aŭ nur malpli nefidindaj pro loka partikularismo. Por konsentigi pli facile tiun specon de substitueco, ofte oni konfuzis per la nomoj kaj tiel sankta Eliĝo estis antaŭmetita por anstataŭigi sanktan Alor.

Jen por kompletigi la dirojn de la antaŭaj paĝoj.

3.3       Sankta ENVEL (fr : saint ENVEL)

Estas du sanktaj ENVEL, du fratoj, ambaŭ pastroj, kiuj venis en Armorikon kun sia fratino Yuna, en la 6-a jarcento. Ĉiu konstruis sian oratorion (bretonlingve « penity ») en arbaro Koat an Noz (esperantlingve « arbaro de la nokto »). Laŭ libro « Vivo de sanktuloj » : « eno e vevjont didrouz ac'han ma teuas Doue d'o c'herc'hat » (esperantlingve « Tie ili kviete vivis, ĝis kiam Dio forprenis ilin »). La pli aĝa havis sian preĝlokon, kie nun staras la kirko en Loc-Envel. La pli juna havis sian en Belle-Isle-en-Terre, sur nuna loko Chapel ar C'hoat. Sankta Yuna vivis en Plounevez-moëdec.

Sankta Envel, la pliaĝa estis preĝata por ĉevaloj. Tamen en la dua mondmilito, tiu kutimo jam estis malaperinta.

La tiea parokestro ne opiniis ke oni petegis la sanktulon por ĉevaloj. Iam estis fontano proksime de la kirko. Akvo ŝprucis tra ŝtona lupfaŭko. Tiuepoke oni kondukis la ĉevalojn en la pardonfesta tago (la dimanĉon post la 11-a de decembro, tago de lia nomfesto). La ĉevaloj trinkis tiun akvon por sin antaŭgardi kontraŭ la lupojn kaj ĉiujn malsanojn.

Iu vitralo, el la 16-a jarcento montras legendon kompareblan al tiu de diversaj sanktuloj, el kiuj sankta Herve.

3.4       Sankta GILDASO (fr : saint Gildas)

Oni preĝis al sankta Gildaso por ĉevaloj en du lokoj : sur insulo Saint-Gildas apud Port Blanc en Penvénan kaj en kapelo Saint-Gildas en Carnoët. Tra Bretonio, tiu ege populara sanktulo, precipe protektis kontraŭ rabion, kaj por la homoj kaj por la bestoj (aparte hundoj). Sed vi legos poste ke li estis plurfaka.

Temas pri sankta Gildaso, fondinto de abatejo de Rhuys (493 - 570). Tiu sanktulo, naskiĝinta en Kornvalo, estis disĉiplo de sankta Ildut. Li vivis en Bretonio, kie li mortis.

Sur insulo Saint-Gildas, la pardonfesto okazis, kiam oni povis piediri tien dum malalta tajdo. Ĉirkaŭ la 1940-aj jaroj, tiu pardonfesto okazis en la Pentekosta dimanĉo, oni prikantis vesprojn posttagmeze. La pilgrimantoj iris sur la insulon Saint-Gildas deirante de Port Blanc. Kiam la tajdo ebligis tion , la ĉevaloj deiris de vilaĝeto Buguélès. Se ne eblis, la ĉevaloj alvenis la morgaŭan matenon, pilgrimante post la Diservo anstataŭ en la antaŭa tago. Oni arigis ilin en farmbienan korton sur la insulo, apud la eta tombejo. Ili, proksimume cent, ĉeestis , mirige kvietaj : ne estis raporto pri akcidento. La pilgrimantoj alvenis de la najbaraj parokoj, Penvénan, Plougrescant, Plouguiel, Camlez. La malproksimaj parokanoj preferis devotaĵojn al sankta Eliĝo en Louargat. La pilgrimantoj kun aŭ sen ĉevaloj, provizis sin per pantranĉaĵoj, kiujn ili benigis kaj tuŝigis al la sanktula statuo. En tiu epoko, la parokestro precizigis al mi : « La pano rimarkinde bone konserviĝis ». Li vidis panpecojn datumantajn de kvar jaroj ! « Se iu ĉevalo malsaniĝis, oni donis al ĝi la benitan panon, la resanigita ĉevalo pilgrimis la ontan Pentekoston ».

En Carnoët estas beleta kapelo al sankta Gildaso, laŭ Beaumanoir-a stilo (tiea arkitekto), izolita malsupre de Tossen Sant Weltas (esperantlingve « monteto sankta Weltas »). Bedaŭrinde la tuta interno estis rabita, en ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj, restas nur sarkofago. Antaŭlonge ĝi estis loko de pardonfestoj, kie ĉevaloj alvenis el la tuta regiono. Trifoje jare okazis kunvenoj : la 29-an de januaro, la Trinitatan dimanĉon kaj la unuan dimanĉon de septembro. Ĉiufoje ĉeestis ĉevaloj. Dum la Diservo, la ĉevaloj ĉirkaŭpaŝis la kapelon en la inversa direkto de horloĝmontrilo, poste ili paŝis al fontano, iom malsupre malantaŭ la kapelo (kie nun oni ankoraŭ povas vidi grandegan unublokan bazon). Tie oni verŝis akvon en la ĉevalorelojn, poste la bestoj envicigitaj antaŭ la kapelo, estis benataj.

Ekzistis en la kapelo, sed ĝi malaperis dum restaŭro, speco de kuniklejo, kien oni metis virkokojn, kiuj estis donacitaj al la sanktulo. Estis, laŭdire, beleta koncerto dum la Diservo, kiam kokoj ekkantis unu post la alia. Oni vendis ilin fine de la Diservo. Oni donacis ankaŭ ĉevalajn kol- aŭ vost-harojn.

En 1945, venis nur kelkaj ĉevaloj. Post la malapero de ĉevaloj, la pardonfestoj reduktiĝis al simpla Diservo, kiun kelkaj (kvindeko) homoj ĉeestis.

Antaŭ la unua mondmilito, post Diservo, en pardonfestaj tagoj, oni ĵetis kokon de spajro kaj okazis kverelego por havigi al si la kokokapon … tio havigis bonŝancon.

Oni ne komprenas la rilaton inter tiu sanktulo kaj la ekvoj.

3.5       Sankta VITO (fr : saint GUY)

En paroko Pluvigner (56) en izolita kapelo, sankta Vito estas preĝata por ĉevaloj. Efektive, en la bretona lingvo, tiu sanktulo estas loke nomata Sant Huon (prononcu « huonn »). Malfacilas ligi tiun bretonan nomon kun sankta Vito. Plie ĉu temas pri sankta Vito, martiro en la 4-a jarcento ? Malfacilas pruvi tion : laŭ Théo (nova katolika enciklopedio, 1989), estas ok aliaj VITOj, ĉu sanktuloj, ĉu beatuloj.

Oni komprenas kial tieulo diras : - Kiam oni anstataŭigas la parokestron, la vivo de la sanktulo fariĝas priskribita alimaniere. Iu parokestro eĉ parolis pri iu sanktulo veninta el Irlando, kial ne ? Ĉar certe estas neniu ligilo inter Huon kaj Vito, verŝajne anstataŭinta lokan sanktulon.

En tiu kapelo, la pardonfesto pri ĉevaloj okazas la trian dimanĉon de septembro. Antaŭ 1939 alvenis ĝis cento da ornamitaj ĉevaloj. Estis ĝojfajro.

3.6       Sankta HERVE (fr : saint HERVÉ).

Sankta Herve (521 - 566), tiu blinda sanktulo, estis preĝata por ĉevaloj en Gourin (56) kaj Langoëlan (56). En la dua paroko, lia kapelo situas sur loko Saint Houarno. Tiu sanktulo, nun konata sub la nomo Herve, estis antaŭlonge dirita bretonlingve HouarneHouarno'.

Laŭ s-ro Albert Le GRAND, li estis baptita Huvarne. Houarno troviĝas en loko Lanhouarneau (29), paroko, kie li mortis kaj en vilaĝo nomita Saint-Houarneau en Bourbriac (22), la ŝildo bretonlingve klarigas : Sant Houarne (kapelo kaj pardonfesto). En galolingva Bretonio, tiu sanktulo iĝis sankta Houarniaule, precipe en Notre-Dame du Haut en Trédaniel. Sed la statuoj en tiu kapelo estis ŝtelitaj (en la nokto inter la 19-a kaj 20-a de aprilo 1986), ili estis anstataŭigitaj per kopiaĵoj kaj oni surskribis piede de sankta Houarniaule, la nomon Hervé. Tiel ŝanĝiĝis nomo en alian. La formo Houarniaule eble forgesiĝos…

La ĉevalprotektado povas veni de lia vivo. Iam iu lupo manĝis lian azenon, kiu plukis sian kampon. Tiam la sanktulo devigis la lupon anstataŭi la azenon kun granda miro de fidelulo Guiharan. En aliaj rakontoj oni jungas la lupon al ĉareto. En la bretona ikonografio, Guiharan kaj lupo ofte akompanas la sanktulon.

Oni povas ankaŭ opinii ke lia malnova bretona nomo Houarne, kiu similas al la bretona vorto Houarn (esperantlingve « fero ») ne estas fremda al intereso, kiun sankta HERVEO, ni supozas, montras por ĉevaloj. Ni retrovos tiujn fonetikajn rilatojn.

En Gourin, kapelo Saint-Hervé situas je kvin kilometroj for de la centro. Kvankam li ne estas la paroka patrono, lia pardonfesto estis la granda pardonfesto en Gourin, la lastan dimanĉon de septembro. Okazis ankaŭ malgranda pardonfesto, la 17-an de junio, nomfestan tagon de sankta Herve.

Strofo en « Kantig Sant Hervé » [9]  (esperantlingve « Kantiko al sankta Herve») estas ege klara :

« Dour e feuteun zo brudet, en deus galloud meurbet

Da bellat diouz ar c'hezeg pep droug ha pep klenved,

Rak-se da zeiz e bardon, eus pep korn eus ar vro,

Gant kezek a vandennou eur bobl tud ta eno. »

« Fama estas la akvo el lia fontano, ĝi havas neordinaran povon

Forigi ĉiujn malbonojn kaj malsanojn de niaj ĉevaloj,

Tial, okaze de la nomfesta tago, de ĉie en la regiono,

Homamaso alvenas kun ĉevaloj. »

En Langoëlan, la kapelo situas je tri kilometroj for de la centro. La pardonfesto okazas la trian dimanĉon de julio. Tiu pardonfesto estis tre grava, antaŭ 1939 ĝi allogis de kvincent ĝis sepcent ĉevaloj laŭ iu plejaĝulo.

Ni havos eblecon paroli pri freŝdata evoluo de tiu pardonfesto fine de la 1980-aj jaroj.

3.7       Sankta NIKODEMO (fr : saint NICODÈME)

Sankta Nikodemo estis preĝata en loko Bran sur komunumo Gaël (35) por ĉevaloj. Antaŭ 1820 estis nur kapelo : « la chapelle du Bran », Bran iĝis memstara paroko nur la 11-an de februaro 1820, per reĝa edikto. Origino datiĝas de ermitejo de pia cenobito en la enmigra bretona periodo, verŝajne en ĉirkaŭ la sepa jarcento. Tiu ruina kapelo estis restaŭrita kaj dediĉita al sankta Nikodemo, la 8-an de septembro 1623.

La statuo de sankta Nikodemo, kiu ankoraŭ staras en la kirko,  montras lin tenanta ĉe mano tenajlon, rememorigo pri lia rolo en entombigo de Kristo : li malenigis la najlojn. Oni diris al mi, ke tiu tenajlo, en la menso de la bredistoj, rilatigis tiun sanktulon al ĉevaloj. Fakte ni scias ke se  martelo kaj amboso estas kutimaj simboloj de sankta Eliĝo, ankaŭ tenajlo estas asociita al liaj prezentoj kaj fontanoj.

La 3-a de aŭgusto estas la nomfesta tago de sankta Nikodemo. Granda pilgrimo, kiu ekzistas de antaŭlonge (almenaŭ ekde 1623), okazis la unuan dimanĉon de aŭgusto. Ĝi alvenigis ja transe de departementoj Ille-et-Vilaine, Morbihan kaj Côtes-d'Armor por preĝi por dombestoj kaj speciale por ĉevaloj.

Iam la ĉevaloj alvenis antaŭ tagiĝo kaj ĉeestis Diservon « en » la kirko, kio ne plu estis permesata ekde la komenco de la 19-a jarcento. En tiu tempo s-ro F. DUINE skribis :  « estis la plej longa kaj la plej bela procesio en la regiono. La kulturistoj donacis almozojn, en la adorejo, kvin frankojn, eĉ pli por la bonfarto de siaj servbestoj ». En ĉirkaŭ 1945, la pilgrimantoj alvenis je la naŭa matene kaj restadis ĝis la oka vespere. Dum la tuta tago estis daŭra defilo. La pilgrimantoj eniris la kirkon, preĝis antaŭ la sanktula statuo, oferdonis monon, eliris el la kirko por daŭrigi la preĝadon ĉirkaŭ la kirko kaj eniris lastfoje la kirkon por preĝi la sanktan patronon. Ĝis en 1910, la pilgrimantoj rajdantaj sur ĉevaloj ĉirkaŭiris la kirkon, sed en 1945 la ĉeestantaj ĉevaloj estis nur tiuj, kiuj jungite alkondukis la pilgrimantojn.

La 6-an de aŭgusto 1944, tri tagojn post liberigo de la paroko, alvenis multegaj pilgrimantoj. La parokestro helpata de najbaraj kolegoj plenumis tri Diservojn, je la 6-a, la 8-a kaj 10-a horo por ke la fideluloj, alvenantaj je iu ajn horo, havu la eblecon partopreni la Diservon. Plie estis vesproj je la 15-a horo, kaj tuj poste granda procesio ĉirkaŭ la kirko.

Kiam ĉu pro aĉa vetero, ĉu pro malsaniĝo la homoj ne povis veni la unuan dimanĉon de aŭgusto, ili alvenis ĉu la antaŭan, ĉu la postan dimanĉon. Malofte estis iu dimanĉo en la jaro, kiam ne alvenis unu aŭ pluraj pilgrimantoj, eĉ kelkfoje en la semajno. En ĉiu sezono, la parokestro ricevis leterojn el sia diocezo aŭ el apudaj diocezoj, petantajn al li, diri kiel eble plej rapide, unu aŭ plurajn mesojn honore al sankta Nikodemo, por resaniĝo, sukceso aŭ protektado de ĉevalo aŭ eĉ por unu aŭ pluraj servbestoj.

Krom protektado de ĉevaloj, la povo de sankta Nikodemo etendiĝis al aliaj specioj. Preskaŭ ĉiujn dimanĉojn antaŭlonge, la parokestro ricevis unu aŭ plurajn porkidojn aŭ buterbulojn, kiuj estis aŭkcie vendataj post la Diservo.

En Saint-Nicodème (22) okazis je la sama dato, pardonfesto kun sama celo. En la 1940-aj jaroj, la ĉevaloj ne plu partoprenis.

3.8       Sankta NOJALA (fr : sainte NOYALE)

En Noyal-Pontivy (56) okazis pardonfesto por ĉevaloj, en kiu sankta Nojala (bretonlingve : Santez Noluenn) estis preĝata. La kulto al tiu sanktulino estis ege disvastigita en regiono, ĉirkaŭ Pontivy kaj Bignan, kie ŝi suferis martiron.

Sankta Nojala naskiĝis en Britio. Ŝi alvenis en Armorikon sur lito el folioj. Rifuzinte la amproponon de iu « tirano », tiu ĉi decidis senkapigi ŝin. Tio okazis en Bignan. Tamen brave, sankta Nojala foriris, tenante sian kapon sub brako, por serĉi sepulton. En Noyal-Pontivy, ŝi, sen fortoj, falis teren.

Kapelo Sainte-Noyale situas je du kilometroj for de la centro. La pardonfesto okazis la dimanĉon, kiu sekvis la nomfeston de sankta Johano la Baptisto, la 24-an de junio. Oni preĝis ankaŭ al sankta Johano, sed ĉefe sankta Nojala ricevis la honorojn.

Post la ĉefa meso, subĉiele kantata, okazis beno de ĉevaloj. Poste, rajdantoj kaj ĉevaloj sekvis la standardojn de la sanktulino, ĉirkaŭpaŝis la kapelon, reguligante sian rapidecon laŭ la standardoportantoj, kiuj sufiĉe rapide paŝis. Post la unua ĉirkaŭiro, la standardoportantoj sin flanke lokis sur padon kaj la rajdantoj kaj ties rajdobestoj, foriris ĉu trotante, ĉu galopante por fari la tri laŭregulajn ĉirkaŭirojn (en la inversa direkto de la horloĝ-montrilo).

En la paroka kirko, dimanĉojn kaj nomfestajn tagojn, homoj venis por enskribi oferdonojn, ĉiam per mono, honore al sankta Nojala, kaj alskribis la ĝeneralan mencion « pour les animaux » (esperantlingve « por la bestoj »). Tamen nur la ĉevaloj partoprenis la pardonfeston. Ŝajnas, ke en la fino de la 19-a jarcento, oni kondukis ankaŭ bovinojn al pardonfesto.

En 1945, la parokestro de Noyal-Pontivy diris, ke multaj el liaj parokanoj kondukis siajn ĉevalojn en lokon Kerfourn, la unuan dimanĉon de septembro (nomfesto de sankta Eliĝo). Eble la granda populareco de sankta Nojala en la regiono aldonis al ŝi protektadon de ĉevaloj. Ni scias ankaŭ ke la 24-a de junio estas ofta dato por pardonfestoj de ĉevaloj.

Poste ni retrovos la evoluon pri tiu pardonfesto.

3.9       Sankta SALOMONO (fr : saint SALOMON)

En Plouye (29), sSankta Salomono ludas rolon de ekvoprotektanto. Tiu sanktulo (bretonlingve : Salaun) estis reĝo de Bretonio (857 - 874). Li ekkaptis la povon post murdo de sia kuzo Erispoë. Lia regnado estis favora al Bretonio. Sed rimors-turmentita, Salomono izoliĝis en monaĥejon de Plélan. Sed liaj rivaloj forkuris lin kaj fordonis lin al frankoj, kiuj murdis lin post krevigo de liaj okuloj. Tiu murdo estis tradicie lokita en La Martyre (bretonlingve : Ar Merzher Salaun), sed tio ne plu estas tiel certa.

Ni ne bone komprenas kial sankta Salomono estas preĝata por ĉevaloj ( krom eble ĉar la 25-a de junio estas lia nomfesto). Lia kapelo situas en valo je tri kilometroj for de la centro de Plouye. La pardonfesto okazas la Pentekostan dimanĉon kaj lundon.

Ni havas precizan priskribon de tiu pardonfesto en 1913, per artikolo de Saik JONKOUR (1871-1948)  Pardon Sant Salaun e parez Plouie er bloaz 1913 [5], (esperantlingve « pardonfesto por sankta Salomono en paroko Plouye en 1913 »). En tiu epoko, kelkajn tagojn antaŭ la pardonfesto, la gejunuloj el najbaraj farmbienoj metis ĉirkaŭ la fontano terbulojn kaj dikajn ŝtonojn. Tiel ili konstruis specon de lageto, dekdu metrojn longa. La ĉevaloj devis fari tri ĉirkaŭirojn dum unu el ili tuŝis la sanktulan ŝtontrogon. Al la elirintaj ĉevaloj, sinsekve, per iom da akvo oni krucsignis la kapon kaj postaĵon. Post la mallaŭta meso, la gejunuloj, kiuj konstruis la lageton, surmetis jam ŝlimmakulitajn vestojn por konduki ĉevalojn ; fakte, rapide estis nur koto en la lageto. Tiam ili ricevis po kvindek centimoj ĝis unu franko por ĉevalo.

Jam, dum la dua mondmilito, nur kelkaj ĉevaloj venis, kaj oni banis ilin en la lageto sed tiu kutimo estis malaperonta.

Ni havos eblecon reparoli pri tiu pardonfesto.

3.10  Sankta KORNELI (fr : saint CORNELI)

Mi ne povas fermi tiun ĉapitron pri sanktuloj fakistoj pri ĉevaloj sen paroli pri sankta Korneli. Tiu sanktulo konata kiel fama protektanto de bovoj (pri tio vi legos poste pli longe). Li estis preĝata por ĉevaloj almenaŭ en kelkaj parokoj en Vannes-a regiono.

La pardonfesto en Merlevenez, la duan dimanĉon de septembro estis pardonfesto honore al « Notre Dame de la Joie », patronino de la paroko (« Levenez » signifas bretonlingve « ĝojon »). Posttagmeze, post vesproj, okazis procesio. Ĝi estis priskribita de Madeleine DESROSEAUX, en ties verko « La Bretagne inconnue » [10] (esperantlingve « La nekonata Bretonio »).

« Sensele rajdataj de kamparaj rajdantoj punte vestitaj per talia strikta korseto, metitaj sur koloraj travideblaj vestoj, la ĉevaloj parade paŝas post la orumita kruco … La festo okazas en septembro. Homoj kaj ĉevaloj estas ornamitaj per aŭtunaj floroj : dalioj, asteroj, kalistefoj ». Sed ŝi eraris aldoninte : « La tuta loĝantaro postsekvas ilin kaj kantas la kantikojn al sankta Eliĝo ». Tie, neniam oni kantis kantikojn al sankta Eliĝo. La parokanoj oferdonis al sankta Korneli.

En la jaroj antaŭ la dua mondmilito kaj dum la milito, venis dudeko da ĉevaloj por partopreni la procesion.

Tiun saman tagon, sankta Korneli estis nomfestita en la najbara paroko de Plouhinec, en kapelo de Kerprat (kie legeblas la dato 1766). Venis ĝis cento da ĉevaloj. Dum la dua mondmilito, en la rezista poŝo ĉirkaŭ Lorient, la paroka kirko estis bombardita kaj tiu kapelo estis uzata dumtempe kiel kirko. En 1948, 60 ĝis 70 ĉevaloj partoprenis la pardonfeston. Tie oni preĝis ankaŭ por bovoj. Tiel, statuo bildigas bovon piede de la sankta papo. Sed oni alpreĝis la sanktulon ankaŭ por ĉevaloj, sufiĉe multaj en la regiono. Tie, oni kultivis multajn legomojn, ekspedotajn al najbaraj bazaroj (Lorient, Hennebont, Auray). Sendube, tio klarigas kial sankta Korneli, tre populara en Vannes-a diocezo, eliris el sia bova fako.

En Plouay, en kapelo Notre-Dame du Vrai Secours, Korneli estis alpreĝata por ĉevaloj. En Inguiniel, en kapelo de Lochrist - kiu antaŭlonge devis esti parok-centro - ekzistis pardonfesto, en kiu la ĉevaloj ĉeestis. La alpreĝata sanktulo estis ankaŭ sankta Korneli, kun du bovetoj ĉe liaj piedoj.

Meze de la 19-a jarcento, la ĉevaloj anstataŭis la bovojn, kiel tirbestoj en kelkaj lokoj en  Vannes-a regiono. Ni trovos saman situacion en venonta ĉapitro.

La situacio estas eĉ pli konfuza aŭ pli originala en kapelo Sainte-Anne en Buléon (56). Tie ekzistis kaj ekzistas du pardonfestoj: la unua al sankta Anna en julio kaj la dua okazis la trian dimanĉon de septembro, kie oni preĝis kaj al sankta Eliĝo kaj al sankta Korneli. (Tiu dato pli taŭgas al nomfesto de sankta Korneli, eble sankta Eliĝo venis poste? La ĉevaloj kaj la bovoj ornamitaj per buntaj rubandoj kaj floroj, iris al la kapelo kaj partoprenis la procesion. Poste oni diris al mi, la bovinoj ne plu estis alkutimiĝintaj al konduko per ŝnuro (konsekvenco de novaj bredad-teknikoj kaj de artefarita fekundigo : « Malutilas akompani ŝin al virbovo » )  ĉesis veni. Kelkfoje iuj pilgrimantoj portis ĉe sia brusto porkidon aŭ hundon. En la kapelo ambaŭ sanktuloj havas sian statuon. Tie oni agnoskis la fakon de ĉiu.

Same en kapelo Saint-Mathieu en Guidel ekzistas statuoj kaj vitraloj, kaj de sankta Korneli kaj de sankta Eliĝo.

4         La bovoj

En bretonio, bovinoj ĉefe provizis lakton per kio oni faras buteron. En kelkaj lokoj en departementoj Loire-Atlantique kaj Morbihan, ili estis ankaŭ tirbestoj. Ĉiuj iam fariĝis buĉoviando. Pori li estis du gravaj protektaj sanktuloj: sankta Korneli kaj sankta Herboto.

Pli malpli sankta Korneli estas sanktulo sude de Bretonio kaj sankta Herboto estas sanktulo okcidente kaj norde de Bretonio. Tamen ni konstatos ke estis ankaŭ aliaj protektantoj.

4.1       Sankta KORNELI (fr : saint CORNELY)

Korneli estas la plej konata nomo de tiu sanktulo. Efektive romkatolika Eklezio nomfestas sanktan Korneli-n, (Cornelius en latina lingvo), kiu estis papo de 251 ĝis 252 kaj mortis martiro.

Oni multe supozis, por klarigi tiun kulton al sankta Korneli por protektado de kornobestoj (bretonlingve : loened korn). Iu parokestro klarigis al mi  : « Kial li estas honorata tie, kiel patrono kaj protektanto de bovinoj ? Mi vere ne bone scias. Eble ĉar lia nomo komenciĝas per la literoj « Corn » (esperantlingve « korno »). Alia parokestro konfesis ke li ricevis oferdonon por « Sant Korn » (sen plia vorto). Se ni konsideras Carnac (56) kiel ĉefan kultan centron, estas pluraj menciindaj faktoj.

S-ro MILN trovis en loko Bosseno en Carnac, en ruinaĵoj de romia vilao, bronzan statueton bildigantan bovon. La korna gaŭla diaĵo Kernunnos - diaĵo datiĝanta verŝajne el neolitiko) miksiĝas kun tiu kulto. Oni trovis ankaŭ bovostojn en tumulo sur loko Saint-Michel. S-ro Z. LE ROUZIC memorigis pri tiea kredo al speco de koboldo kun bovokapo nomita bretonlingve Kole-porh-en dro.

S-ro BRIZEUX en la kantaro « Les Bretons » [11] (esperantlingve « La Bretonoj») (5-a kanto), mencias pri Carnac, la bovojn de Hu-Gadarn, kiu laŭ kelta mitologio, savis la mondon kontraŭ la diluvo :

« Dans le champ où ses bœufs ont tracé leur sentier,

Le char de Cornéli passa-t-il le premier ?

Hu-cadarn est-il donc mort dans votre mémoire ?

Et de ses bœufs sacrés ignorez-vous l'histoire ? »

« Sur la kampo, kie liaj bovoj spuris padon,

Ĉu la Kornelia ĉaro estis la unua ?

Ĉu Hu-Gadarn mortis en via memoro ?

Ĉu de liaj sanktaj bovoj vi ne scias la historion ? »

Samaj bovoj troviĝas ankaŭ en la stranga plendokanto Ar Rannoù (esperantlingve « la serioj ») kolektitaj en Kernevo de s-ro DE LA VILLEMARQUE kaj publikigita en lia Barzaz Breiz [12].

Estas bovoj ankaŭ en la legendo, kiun antaŭlonge infanoj rakontis al turistoj. Sankta Korneli, papo en Romo, estis forpelita de paganaj soldatoj. Li paŝadis antaŭ ili, akompanata de du bovoj, kiuj portis liajn pakaĵojn. Iutage, li alvenis (ĉe Carnac) antaŭ la maro. Por ne esti kaptita de la batalpretaj postpelantoj, li kaŝis sin en orelon de unu el siaj bovoj, kaj ŝanĝis la soldatojn en ŝtonojn. Tio estas la origino de la menhirvicoj de Carnac, alinomitaj « Soudarded Sant Korneli », (esperantlingve « soldatoj de sankta Korneli »). Sankta Korneli estas ofte bildigita kun siaj du bovoj, por ekzemplo,  ekster la kirko de Carnac.

Kanoniko BULEON fine de la 19-a jarcento jam skribis : La bovo estis alpreĝata en Carnac ekde pratempoj, al ĝi iris la preĝoj de  gaŭlaj kamparanoj. Bovo daŭre havas honoran lokon en Carnac, tamen kun esenca diferenco : hodiaŭ, al la sanktulo, iras la preĝoj de pilgrimantoj, ne plu al la bovo, sankta Korneli penetris en ĝian orelon kaj instaliĝis ene! La statuo de bovo staras ankoraŭ en la sanktejo, sed la antikva diaĵo kuŝas nun piede de la apostolo, de kiu ĝi estas nur simpla kliento.

De tio, la kanoniko BULEON konkludis ke estis : « Anstataŭigo fare de la kristana religio de kulto, kiu antaŭe havis inter la menhiroj unu el siaj ĉefaj sanktejoj.

Kanoniko DAVALAN okaze de prelego en 1942 en urbo Vannes plie diris :

« Iom post iom venis al mi la demando, ĉu ja estas sankta Korneli, kiu altiris la brutarojn aŭ male ĉu estas brutaroj alkondukitaj al Carnac de pratempoj, al unu el tiuj sakralaj fontanoj, antaŭlonge tiel multaj, kiu regigis sanktan Kornelin anstataŭ malnova pagana diaĵo ?

Plie, ekzistas en Kernevo (regiono de Quimper), kirko proksime de Trégony, dediĉita al sankta Korneli, kiu nun ne plu estas perceptata kiel kelta sanktulo, sed ankaŭ identigita al papo Kornelio.

Ekster Carnac, estis multaj pardonfestoj al Korneli en la Vannes-a diocezo : kapelo de Kerprat sur komunumo Plouhinec, de Locmelec en Lanvaudan, de Lochrist en Inguiniel, kelfoje en kapeloj dediĉitaj al aliaj sanktuloj: Sainte-Anne sur Buléon,  Saint-Mathieu sur Guidel, Saint-Mériadec sur Stival, Saint-Nicodème sur Pluméliau, Notre-Dame du Vrai Secours sur Plouay,.

Parokoj, kiuj ne havis pardonfeston, havis statuojn de sankta Korneli. Ekzemple, la parokestro de Locunolé (29) diris al mi: « Ne ekzistas pardonfesto al sankta Korneli en nia paroko. Tamen li estas honorata kaj mi rigardas lin kiel la duan parokan patronon. Ĉar tiu sanktulo havas statuon, maldekstre de la ĉefa altaro en la kirko. Ĝi estas belega statuo el ligno : li estas bildigita vestita per suverena pontifika kostumo, tiaro sur kapo kaj episkopa kruco ĉe mano. Ĉe liaj piedoj estas bovina kapo kun longaj kornoj. Li ricevas sufiĉe da oferdonoj.

Tio kondukas nin rimarkigi, ke la kulto al sankta Korneli transpasis la limojn de Vannes-a diocezo. Aldone al la kulto en Locunolé (29), ni devas citi la pardonfestojn en Baye (29), Moêlan-sur-Mer (29), Plussulien (22) kaj La Chapelle des Marais (44).  Korneli estis preĝata ankaŭ en okcidenta parto de departemento Ille-et-Vilaine, en Monterfil, Maure kaj Saint-Just.

Tamen estas pli mirige konstati ke en Tourc'h (29) centre de QUIMPER-a diocezo, sankta Korneli estas la paroka patrono. Oni alpreĝis lin por bovoj. Plie, li estas bildigita, en la ĥorejo, kiel papo kun eta bovo ĉe siaj piedoj. Antaŭlonge, en la tuta jaro, ŝnuroj aŭ ĉenoj estis donacitaj danke pro resaniĝo de brutoj. Oni aŭkciis ilin, ili estis bonŝancaj promesoj por aĉetintoj.

La kantiko klare mencias tiun protekton:

            « Korneli benniget

            Patron muia karet

            Lakit en hor c'halon

            Ar gwir relijion

            Diwalit hon loened

            Deus peb droug ha peb kleńvet. »

                        « Benita Korneli

                        La plej amata patrono

                        Vi igu en mian koron

                        La veran religion

                        Vi protektu niajn brutojn

                        De ĉiu malbono kaj de ĉiu malsano. »

Same en paroko Gourlizon (29), sankta Korneli estas titulara patrono. La etato pri statuoj de sankta Korneli en departemento Finistère, montras ke li estis konata oriente de linio inter Coray-Tourc'h kaj Rosporden. Tamen ekzistis kapelo dediĉita al sankta Herboto en Le Trévoux. Ankaŭ Coray kaj Tourc'h posedis statuon de sankta Herboto.

En La Chapelle des Marais, sankta Korneli estas  alpreĝata sub la nomo de sankta Corneille. Multaj parokoj en tiu sektoro havas (modernajn) statuojn de sankta Corneille. Sed la vera kulto situis en La Chapelle des Marais, borde de rivero Brière. Tiu kulto jam estas tre malnova, ĉar ekzisto de statuo estas atestita ekde 1628 (la arkeologoj datumas tiun statuon inter 1560 kaj 1580, kaj nenio pruvas ke ĝi estis la unua). Laŭ abato GREGOIRE, regiona kaj tiutempa historiisto, ĉar epizootio estis trafinta tieajn bovojn, pilgrimoj okazis  en Saint-Corneille des Marais en la terura periodo de la franca revolucio (1789).

La parokaj arkivoj raportas jenan rakonton :

« La 2-an de februaro 1882, je la oka horo matene, proksimume tricent viroj el paroko Saint-Gildas eniris nian kirkon. Nur tri virinoj ĉeestis, kies edzoj ne kapablis piediri pilgrimejon partoprenis la pilgrimadon. Grave afliktitaj pro la epidemio, kiu plagis iliajn brutojn, ili petis de s-ro Philippe PERRIGAUD, naskiĝinta en La Chapelle des Marais kaj subparokestro en Saint-Gildas, akompani ilin al pilgrimejo Saint-Corneille. Tiuj bravuloj estis ekirintaj je la kvara horo matene. Kuraĝigitaj per kantado de kantikoj kaj trapreĝante rozarion ili estis piedirintaj laŭ dudek kilometroj de Saint-Gildas. Iu maljunulo, sepdek-tri-jara, kies filino volis restigi lin, respondis al ŝi : Sankta Korneli estas en La Chapelle des Marais kaj ne en Saint-Gildas! Li foriris sola je la dua matene kaj la pilgrimgrupeto preterpasis lin ĉe la loko Angle bertho (je du km de la celloko). Tondradis la sonoriloj por saluti la kuraĝajn pilgrimantojn … Ili fervore preĝis la sanktulon, bestprotektanton. Ilia fido ne estis perfidita: la terura epidemio ĉesis… »

En 1881, novaj relikvoj estis alportitaj de Romo. Corneille estis deklarita dua patrono de la paroko (la primitiva patronino estis Notre-Dame de Toutes-Aides. Pro ĉiuj tiuj kialoj, oni organizis grandan feston. Dek kvar bovoparoj ornamitaj per luksaj vestaĝoj tiris la antikvan statuon, ankaŭ la jungilaro kaj pikiloj estis florornamitaj. Ekde tiam, tiu procesio ripetiĝis ĉiujare, arigante ofte pli ol dudek bovoparojn. (En 1944 - 1945, La Chapelle des Marais situis en la rezista poŝo ĉirkaŭ Saint-Nazaire, sed ekde la 16-a de septembro 1945 rekomenciĝis la solena procesio. La antikva statuo restis en la kirko, kopiaĵo estis tirata sur triumfa ĉaro. La relikvoj postsekvis la ĉaron, portataj de kvar pastroj. Ĉio antaŭata, sekvata kaj ĉirkaŭata de multnombra homamaso el najbaraj parokoj el la preskaŭinsulo Guérande, de la regioneto Brière kaj de bordoj de rivero Vilaine.

Mi ne finos tiun ĉapitron pri sankta Korneli sen indiki, ke en paroko de Carnac, oni vendis benitajn ŝnurojn en la pardonfesta tago. Fine de la 19-a jarcento ili estis vendataj po « kvin groŝoj » por ulno. Okaze de bezono, kiam bovino malsaniĝis, kamparano povis iri por aĉeti, de la sakristiano, benitan ŝnuron. Poste ili preĝis antaŭ la sanktula statuo. S-ro DERGNY [25] skribis pri ili: « Efikas la uzado, kiam temas pri tremadoj, febroj kaj kolikoj. Sufiĉas froti la dorson de la malsana besto per unu el tiuj ŝnuroj, froti ĝiajn ventron kaj ripojn … kaj pŝit, finite! Plie oni devas promesi partopreni la ĉefan pardonfeston de Carnac kaj oferdoni al sankta Korneli.

Benitaj ŝnuroj estis vendataj ankaŭ en Pluméliau kaj Buléon.

La forlaso de bovoj kiel tirbestoj ŝanĝis la fakon de sankta Korneli. Ekzemple en 1943, ĉeestis en Carnac cent dek ĉevaloj kaj kvindeko da bovoj. Samtempe, en Buléon oni nombris ĉiujare tridekon da bovoj kaj saman kvanton da ĉevaloj. Mi jam skribis pri ekvoprotektado fare de sankta Korneli.

4.2       Sankta HERBOTO (fr: saint HERBOT)

Okcidente kaj norde de Bretonio, sankta Herboto havas pri bovoj la saman gravecon kiel, vi jam legis pri sankta Korneli. S-ro Louis PAPE, historiisto, skribis tion en bele prezentita libro : « Ege estis lia famo en tuta okcidento de la duoninsulo, sed ĉefe en Kernevo ». Tio estas tro limiga. Ekzemple en Léon-regiono ekzistis kapeloj dediĉitaj al sankta Herboto : Saint-Thonan (kie la mapo de IGN (Nacia Geografia Instituto) indikas Saint-derbot), Taule, Plouguin, Bourg Blanc, neinkluzivante la nun detruitajn kapelojn en Lanrivoaré kaj Tréflaouénan kaj en la Tréguier-a diocezo, Ploulec'h kaj tiujn detruitajn en Plouaret (22) kaj Cavan (22). Lia kulto ekzistas ankaŭ en Plounevez-Quintin (22), kiu iam estis en Quimper-a diocezo, sed la kapelo estas nun detruita. Ankaŭ li havis kapelon en Trévoux (29) nun malaperinta (en 1990).

Laŭ tabelo de s-roj COUFFON kaj LE BARS oni nombris nur en departemento Finistère sesdekon da malnovaj statuoj, ĉu el ŝtono ĉu el plurkolora ligno. Jam en la komenco de la 20-a jarcento, la « modernaj » bildigoj estis nenombreblaj.

En 1943 iu parokestro en departemento Finistère diris al mi: « Multaj parokestroj lokis statuon de sankta Herboto en siajn kirkojn kaj iniciatis publikan diservon al lia intenco, tio sendevigis la kamparanojn paŝadi ĝis Plonévez-du-Faou kaj tie kunporti siajn monoferojn »

Aldone al bestoprotektado, sankta Herboto estis alpreĝata por havi abundan lakton kaj buteron. Buterigonte, mia avino neniam forgesis ripeti tion :

« San Herbot

Amann leïz ar ribot »

                        « Sankta Herboto

Buteron plenplene la buterigilo. »

 

S-ro CAMBRY, fine de la 18-a jarcento jam skribis: « Se la butero malrapide konsistiĝas, oni sin turnas al sankta Herboto ». (regiono de Lesneven).

S-ro SAUVE aŭdis pli longan formulon diratan de farmistino ĵus antaŭ melkado :

“Aotrou Sant Herbot benniget

A greiz va c'halon me ho ped

Da skuilha ho penediksion

War al laez a c'horaon

Evit ma savo kalz dienn

Da goutanti va bourc'hizien

Ha da vloaz, mar bezan e buhe

Me a bromet d'eoc'h eul leue.”

                        Sinjoro sankta Herboto benita

                        Korfavore mi preĝas vin

                        Disdoni vian benon

                        Al lakto, kiun mi melkas

                        Por ke la kremo abunde leviĝu

                        Cele kontentigi miajn mastrojn

                        Kaj la ontan jaron, se mi ankoraŭ vivas

                        Mi promesas al vi bovidon.

Efektive tiu formulo troviĝas en la kantiko al sankta Herboto en Plonévez-du-Faou.

Se Korneli prezentiĝas kiel fremda sanktulo, kiu fariĝis populara, aŭ kiel substituo de tieaj sanktuloj, sankta Herboto ja estas kelta sanktulo.

Strange, nia regiona fakulo, s-ro Albert LE GRAND, Morlaix-ano, en sia verko «Vies des saints de la Bretagne Armorique » [14] (esperantlingve « Vivoj de la sanktuloj en Armorika Bretonio») skribis en notico pri sankta Herblon (aŭ Herblain) : « Es Eveschez de Léon Tréguier et Cornouaille, episkopo en Léon-Tréguier-a kaj Quimpera -regionoj, sankta Herblon estas ege kultata kaj oni vokis lin sankta Herbauld.

Kanoniko A. M. THOMAS notis: « Estas nenio komuna inter la monaĥo de Nantes-regiono kaj la solulo de Kernevo escepte la unua silabo de iliaj nomoj ». La utilo de la eraro de nia hagiografo, estas montri al ni, ke komence de la 17-a jarcento, la geografia areo de la kulto al sankta Herboto estis jam tiu, kiu ni nun konas.

La kutima ortografio estas Herbot, sed ni ankaŭ legas Herbod kaj kelkfoje Herbaut, herbauld kaj Herbault pro influo de la franca lingvo.

Sankta Herboto estis filo de riĉaj senjoroj en Britio. Junaĝa li venis en Armorikon. Li elektis restadi en arbaro por pli bone koni Dion estante for de homoj. La bestoj indulgis lin kaj la paganoj, de li instruitaj, ricevis la bapton. En « Buhez ar Zent » [6] (esperantlingve « Vivo de sanktuloj »), s-ro Y. V. PERROT konkludas : « Sant Herbot a zo unan eus ar re muian brudet e-touez ar zent breton. Dre holl en eus chapeliou ha skeudennou » (esperantlingve “Sankta Herboto estas unu el la plej famaj bretonaj sanktuloj. Ĉie estas al li dediĉitaj kapeloj kaj statuoj »). Temas pri Trégor-regiona eldono.

Komence sankta Herboto ekloĝis en Berrien (29). Sed la virinoj kulpigis lin pro devojigo de la virojn el ties laboro. Tiel li devis forfuĝi suden. S-ro Hervé RICOU sakristiano en Saint-Herbot (29) fine de la 19-a jarcento, klarigis al Anatole LE BRAZ :

« Fuĝinte antaŭ tiuj malĝentilaj virinoj, li trovis ŝirmejon tie ĉi. En tiu sovaĝa loko li estis certa kviete vivadi. Li devigis sin konstrui sian pentofarejon, sian « penity » (esperantlingve : oratorio). Tiucele, li sin turnis al nobeldomo en loko Nank, petante bonvolan pruntedonon de bovoparo al li por ĉartransporti materialojn. »

Pro rifuzo de la nobelo, li iris al Rusquec. Tie estris bona mastro, komplezema al malfeliĉuloj en ĉi tiu mondo.

« Vi iru sur la monton », li diris,  « en Saint-Herbot, tie vi trovos nian bovaron sur paŝtokampo. Vi mem elektos bovparon, kiu plaĉos al vi. »

La sanktulo elektis paron de blankaj bovoj, jungis ilin per salikoŝeloj kiel rimenoj al arbobranĉo kun foliaro por utili kiel ĉareto, kaj li ĉartransportis per tiu miriga transportilo, la bezonatajn ŝtonojn.

La laboron finitan, tiuj bovoj ne volis foriri el tiu loko, eĉ post la morto de la sanktulo. Ĉiu povis uzi ilin, sed kondiĉe de rekonduko de la bovoj antaŭ la sunleviĝo :

« Bedaŭrinde iu profitema kamparano sakrilegiis gardante plu ilin, kaj ekde tiam, neniam oni vidis ilin sub la porĉo ».

« Sed la sanktulo rifuzis homajn omaĝojn ; plaĉis al li nur kunesti kun bestoj. Li komprenis, onidire, ilian lingvaĵon, neniam li estis pli feliĉa ol kiam eblis al li libere konversacii kun ili. Li ja amis ĉefe brutojn, bovinojn kaj bovojn, bovidojn kaj gunojn. Tial, enirante Paradizon, li petis esti ilia patrono. »

La tombo de sankta Herboto kuŝas en kapelo Saint-Herbot en Plonévez-du-Faou, interne de altareja barilo (franclingve: chancel). Sur la tomboŝtono aperas reliefe la vizaĝo de la kuŝanta sanktulo. Li estas vestita per monaĥa robo kun kapuĉ-pelerino, kun kunigitaj manoj, kun kapuĉo sur la kapo kaj longa barbo. Ĉe lia dekstra flanko pendas pendomonujo, priora sonorilego sub lia maldekstra brako. Verŝajne, tiu tomboŝtono antaŭas la konstruon de la nuna kapelo (flamgotika stilo), kiu probable anstataŭis, diris  s-ro TOSCER [31], la primitivan konstruaĵon, kiu enhavis la sanktulan tombon.

En ŝutro-niĉo estas statuo de sankta Herboto, vestita kiel ermito.

La pardonfesto okazis la vendredon antaŭ la Trinitata dimanĉo. Antaŭlonge, en la tri foiraj kaj pardonfestaj tagoj, oni kondukis bovojn kaj bovinojn al pilgrimloko.

S-ro Hervé RICOU asertis al s-ro Anatole LE BRAZ :

« Kiam la mastroj forgesas aŭ neglektas konduki brutojn ĝis la pardonfestejo al sankta Herboto, kvankam estas devo por ili, ili mem survojiĝas. Multfoje oni konstatis tiun fakton.

En iu maja tago, (en 1980) mi vidis per miaj propraj okuloj gunon kaj virbovon alveni en la pilgrimejon. Ili alvenis el vilaĝo Loqueffret, neniu akompanis ilin.

La virbovo haltis ĉe la tombeja pordo, antaŭ la porĉo. Ĝi restis tie senmova, la muzelo al la sanktula tombo, dum la guno penetris la ĉirkaŭbaritejon kaj trifoje ĉirkaŭiris la kirkon.

Iliajn devotaĵojn finitajn, ili trifoje blekis kaj kune, malrapide paŝadis al la monto. »

La kantiko al sankta Herboto klare indikas la petojn de la fideluloj :

            O Sant Herbot benniget

            Aman en ho chapel

            Davedoc'h omp direded

            Da c'houlenn ho skoazel

            Goulennit bennoz Doue

            Deomp holl ha d'hon tier

            Ha bennoz Doue ive

            D'al loened, d'ar c'hreier.

                        O sankta Herboto benita

                        Tie ĉi en via kapelo

                        Ni venas al vi

                        Por peti vian helpon

                        Vi petu la Dian benon

                        Por ni ĉiuj kaj niaj domoj

                        Kaj ankaŭ la Dian benon

                        Por nia brutaro kaj niaj kripoj.

Tamen tiu fama populareco ne malhelpis ke sankta Korneli ekviciis sanktan Herboton en konscio de turistoj kaj ĵurnalistoj. En la revuo « L'illustration » de la 6-an de julio 1907, iu reportero priskribis la « Pardonfeston al sankta Korneli » en Saint-Herbot (29) kun foto por konfirmi tion, sed temas pri sankta Herboto ! Bedaŭrinde, sama konfuzo troviĝas en la lasta eldono, en 1987, de « Guide Bleu Bretagne » (esperantlingve « Blua gvidlibro pri Bretonio »), sur 252-a paĝo : « Sankta Korneli estas kultata ankaŭ en pluraj bretonaj parokoj : Plouhinec, Saint-Herbot, ktp. »

4.3       Sankta GILDASO (fr : Saint GILDAS)

Sankta Gildaso pri kiu ni jam legis, estis alpreĝata por ĉevaloj, li zorgis ankaŭ pri bovoj. Ĉefe en la alta valo de rivero Blavet, en la kirkoj de Magoar kaj Trémargat (22), ankaŭ en kapelo Saint-Gildas, situanta en Coat Maël en Maël Pestivien (22).

Konsiderinte ilian geografian proksimecon kaj por fideligi la nomfeston de sankta Gildaso, la pardonfestoj estis distribuitaj tiel : la 29-an de januaro en Trémargat, la 30-an en Magoar kaj la 31-an en Coat Maël.

Pri Magoar en « Buhez ar Zent » [6] (esperantlingve « Vivo de sanktuloj »),  s-ro Y. V. PERROT erare skribis ke li estis « pedet evit ar c'hezek » (esperantlingve « preĝata por ĉevaloj »). Li estis alpreĝata por bovoj sed ankaŭ por hundoj. La plej malnova el liaj statuoj, bildigas lin kun bovokapo ĉe liaj piedoj, same kiel sankta Herboto aŭ sankta Korneli, sed ankaŭ kun hundo saltanta ĉe lia flanko.

Antaŭlonge en la pardonfesta tago, la hundoj por esti protektitaj kontraŭ rabion, devis ĉeesti dum la Diservo. Liberaj en la kirko, ili iris laŭ sia volo. Poste oni paŝis ĝis la fontano (je cento da metroj). Tie, la hundoj ricevis manĝaĵon en ŝtonkavo nomata : « toul ar c'hi » (esperantlingve : « hundotruo »). La moderna statuo, kiu staras ĉe la fontano estas artaĵo de germana bestkuracisto, edziĝinta al Magoar-devena virino.

4.4       An Aotrou Krist.

En  Trégrom (22), Kristo,  An Aotrou Krist, estis alpreĝata por bovoj.

Tiu kapelo de la 16-a jarcento situas je unu kilometro for de la centro. Malsupre de la kapelo estis fontano, multe vizitata. La pardonfesto okazis en la Ĉielir-a tago. Ĝi allogis popolamason da pilgrimantoj el najbaraj parokoj. Sed daŭre en la jaro, homoj venis ĝis Chapel Krist. Se la pordo de la konstruaĵo estis ŝlosita, ili povis meti sian monoferon en la kvestoskatolon en la pordo. La kantiko referencis al la loka fako de Kristo.

            “Hargasit pell diouz hon loened,

            Drougeur, kollou, klenved stagus,

            O renit oll, o freservit,

            Aotrou c'houi zo madelezus.”

                        “Vi forpelu malproksimen de niaj bestoj

                        Malfeliĉon, malgajnojn, kontaĝajn malsanojn,

                        Ĉiujn vi mentoru, protektu ilin

                        Sinjoro, Vi estas plena je bonkoreco. »

La kalvario staras apud la kapelo. Malsupre de pietato, surfuste estis gravuritaj la iloj de Pasiono (eskalo, martelo, tenajlo ...), prezentaĵoj maloftaj en Bretonio. Ja ni vere estas en Chapal Krist.

Ni ne scias kial en Trégrom, Kristo mem interesiĝas pri bovoj. Eble li anstataŭis tiean sanktulon.

4.5       Sankta JORANDO (fr : saint JORAND)

Sanktulo vere loka, li estis alpreĝata por bovoj en La Belle Eglise en Plouec (22). La kulto al sankta Jorando ne tre disis. Li naskiĝis en ĉirkaŭ la fino de la 13-a jarcento en La Belle Eglise laŭ iuj, en Gomenec'h (je kvar leŭgoj for de Pouec) laŭ legendo. Sed tre juna li alvenis en Plouec.

Pastro predikis en la ĉirkaŭaĵo, la junulo lernis de li por klerigi siajn samlandanojn el malklereco kaj idolkulto. Dum la bovino gardata de li, estis en bovinejo, li kuris ĝis sia instruisto. Iutage, reveninte de instruo, li trovis sian patrinon ploranta. Viroj kun armiloj el vilaĝo Brédily, najbara paroko, estis forpreninta lian bovinon. « gwerz Sant Jorand » (esperantlingve « plendokanto al sankta Jorando »), kantiko en la fino de la 19-a jarcento klarigas :

« Eun de, distro eus e studi,

E kav e vamm o hirvoudi,

Eur vioc'h ‘devoa ‘vid holl vado,

He bioc'h zo laeret ha maro.

Ar c'helo-ze p'en deus klevet,

Jorand a zo daoulinet,

Neuze, gant nerz e ped Doue a zo

Hag ar vioc'h distro d'ar vuhe. »

                        « Iun tagon, reveninte de instruo,

                        Li trovis sian patrinon ploranta

                        Bovino kiel nura posedaĵo

                        Estis ŝtelita kaj buĉita.

                        Kiam li aŭdis tiun novaĵon

                        Sankta Jorando surgenuiĝis,

                        Fervore li preĝis Dion

                        Kaj la bovino reviviĝis. »

Tiu miraklo estas sendube la origino de lia protektado de bovoj.

Post la morto de sia patrino, li konstuis sian oratorion (bretonlingve « peniti »)  apud kapelo en La Trimité. Sed liaj najbaroj, malpiaj homoj, forfuĝigis lin. Li rifuĝis ĉe monaĥoj de Saint-Juhec en Pédernec. Tie li estis ordinita pastro, ĉiam tie li montris bonan ekzemplon. Tamen, la Plouec-anoj ja havis nur malagrablaĵojn ekde kiam ili forfuĝigis lin, tial ili procesie iris al li. La sanktulo revenis kun ili kaj konstruis monaĥejon en urbo La Trinité. Antaŭ sia morto, li petis entombigon dekstre de la altaro (Tiu monumento ankoraŭ videblas).

Kiam en 1330, la papaj komisaroj enketis pri kanonizado de sankta Ivo, ili pasis en La Belle Eglise, ili surpriziĝis kiam neatendite, iliaj ĉevaloj haltis. Ili petis la kialon. Oni diris al ili, ke sanktulo estis tie entombigita. En la kirko, pentraĵo de 1618 bildigas la papon ĉe la kirkopordo, levante kunigitajn manojn, la okulojn al ĉielo, de kie malsupreniras anĝelo avertante ilin kanonizi Jorandon, kio bedaŭrinde neniam estis farita (Tiu pentraĵo malaperis dum la restaŭro de la kirko). La pardonfesto pri sankta Jorando okazis la Trinitatan dimanĉon. La 28-a de majo estas la nomfesto de sankta Jorando. Multaj homoj kolektiĝis, ili venis de tre malproksime (Ploubazlanec, kerbors, Plougrescant, per aŭtoj aŭ busoj). La bestoj ne partoprenis. Estis oferdonoj en la tuta jaro.

4.6       Sankta MEMBOVO (fr : saint MAIMBOEUF)

En Nantes-a diocezo, ĉefe norde de rivero Loire (Chateaubriant, Ancenis), sankta Membovo estis protektanto de bovoj. Tiu sanktulo estis episkopo en Angers en la 7-a jarcento. Verŝajne lia nomkonsonanco (en la franca lingvo « bœuf » signifas « bovon ») estas la origino de lia fako. En la 1950-aj jaroj, oftis ke bredistoj celebrigis Diservon honore al sankta Membovo. Eĉ kelkfoje kiel en Saint-Julien de Vouvantes (44), kvankam ekzistis en la paroko nek statuo nek pardonfesto.

En 1929, kanoniko BOISSIERE surprize trovis en Notre-Dame de Bon Garant (en paroko de Sautron (44), statuon nomitan « de sankta Corneille ». Fakte estis ja bovo piede de la sanktulo, sed li estis bildigita kiel episkopo, kun mitro sur kapo kaj episkopa bastono ĉe mano, ne kiel papo kun tiaro kaj kruco ĉe mano sed kiel kutime estas por Corneille-Korneli. Tiel li skribis : « Ĉu la surskribo estas erara? Ĉu pli ĝuste temas pri sankta Membovo, kiu ankaŭ protektas bestojn? »

Nun ni povas legi sur la statusoklo « Saint Maimboeuf », kio estas multe pli kredebla.

4.7       Sankta MERIADEC (fr : saint MERIADEC)

Proksime de Bieuzy-Lanvaux en Pluvigner (56), ankaŭ sankta Meriadec estas alpreĝata por bovoj. Ankoraŭ staras la renovigita kapelo. Antaŭlonge oni iris al ĝi la tri unuajn sabatojn en marto (pli antaŭe la tri unuajn sabatojn en Karesmo). Sed ekde 1981 estas nur unu Diservo la trian sabaton en marto.

Flanke de la kapelo, ekzistas fontano. Statuo en la kapelo montras lin kiel episkopon.

Sankta Meriadec estas tre populara sanktulo en Vannes-a diocezo, li naskiĝis en Armoriko « de la reĝa raso de Conan Meriadec, unua katolika reĝo de tiu lando » laŭ skribo de s-ro Albert LE GRAND. Post bona studado, oni delegis lin al la kortumo de la bretonia reĝo. Tie li devote vivis kvin jarojn. Reveninte ĉe sia patro, li rifuzis edziĝon kaj sacerdotiĝis. Sed rapide li ermite vivis, (en la loko, kie nun staras la paroka kirko de Stival. Malgraŭvole, oni elektis lin (« por la klerikaro kaj por la popolo ») episkopo en Vannes.

Oni ne bone komprenas tion, kio, en la vivo de la sanktulo, devus igi lin bovprotektanto, escepte eble la kontrakto, kiun li konsentis kun sia proksima parenco, la vicgrafo de Rohan, por forigi la ŝtelistoj el la regiono kontraŭ atribuo de tri foiroj favore al la paroko de Noyal-Pontivy. Tio indikas temporabajn ekonomiajn zorgojn.

5         La porkoj

La porka bredado ne estis en Bretonio, en la lastaj jarcentoj, tio kio ĝi estas nun. Tamen ĉie estis porkoj, ankaŭ tiu specio meritis havi siajn protektajn sanktulojn. Sankta Antono estis la ĉefa el ili.

5.1       Sankta ANTONO (fr : saint ANTOINE)

Tuj mi diru, ke nia proporka sankta Antono ne estas tiu, kiun oni devas alpreĝi por retrovi perditaĵojn: sankta Antono de Padovo, sanktulo en la 13-a jarcento. Nia Antono estas egipta anakoreto, kiu vivis en la 3-a kaj 4-a jarcentoj. Li mortis pli ol centjarulo (251 - 356). Temas pri internacia sanktulo, ofte bildigita kun porko, fare de diversaj artistoj en diversaj landoj kaj epokoj.

Kial porko? Mencii la tentojn al sankta Antono, la porko simboligus tiujn tentojn. Sed pli verŝajne estas ke, tiu regula estanteco devenas de antonenoj. Tiu religia ordeno fondita en 1098, en Vienne (Daŭfenio) por kuraci la malsanulojn trafitajn per « arda fajro » aŭ « doloro pro ardo » aŭ « fajro de sankta Antono », kiun poste oni identigis kiel toksiĝon per ergotismo. Eble la plejmalriĉuloj donacis porkidojn, kiam la burĝoj donacis oron, tiel opiniis abato COFFINET. Sed ĉefe la antonenoj ĝuis privilegion - de reĝa kaj papa origino - lasi vagadi siajn porkojn sur la stratoj cele sin nutri. Por esti identigitaj, tiuj porkoj surhavis kolringon kun sonorileto. Ili estis markitaj per litero Taŭ. En Bretonio, la porko sur la statuoj pri sankta Antono surhavas sonorileton, kiel en Tressignaux (22), en Saint-Fiacre en Faouet (56) kaj en Kernascléden (56). Same estis por la statuo (nun malaperinta) en Saint-Antoine en Plouezoc'h (29). Kelkfoje la sonorileto pendas ĉe la bastono de la sanktulo kiel en Moncontour (22) aŭ kiel ni vidis en Tirolo (Germanio).

La memoro pri tiuj vagantaj porkoj, laŭ s-ro SEBILLOT, estis atestata en okcidenta Bretonio, en regiono ĉirkaŭ Penguilly (22) :

« Tu vas de porte en porte

Comme la « pourrée » (porc) de Saint Antoine »

“Ci iras de pordo al pordo,

Kiel la porkoj de sankta Antono”

 

Tiel oni ligis la porkon al sankta Antono. Ni povus imagi ke ĝi estis lia « fidela kompano ». Porko kaj Taŭ, antonenaj simboloj, eble estus transpasinta de la ordeno al la sanktulo.

Mirige, la antonenaj porkoj vagadis ankoraŭ, en 1827, sur la parizaj stratoj, kie unu el ili faligis la nepinon de la franca reĝo Karolo la Deka. La respublikanoj, tiamaj oponantoj, brue mokis pri tio. Por memorfesti tiun eventon, la fabrikistoj de mielkukoj imagis por la onta foiro, fari porkojn el mielkuko. De tio venas la tradicio.

La favora atento al sankta Antono por la porkoj eble originas de raportita miraklo. La edzino kaj la infanoj de la katalunia reĝo estis trafitaj de malsano « diablo en la korpo ». La reĝo petis sanktan Antonon, kiu veturis al Barcelono sur nubego. Ĵus alveninte antaŭ la domo de la provosto Andreo, li vidis porkinon portantan en sia faŭko, senokulan kaj senpiedan porkidon. La provosto volis forpeli ĝin. Sed ĝi rifuzis foriri kaj restis antaŭ la sanktulo. La sanktulo diris al la provosto : « Ci lasu tiun malfeliĉan beston ĉar ĝi petas bonfarton por sia infano same kiel faras la reĝo por siaj. » Li faris krucosignon sur la porkido kaj tuŝis tie, kie mankis okuloj kaj piedoj. Tuj la bestido resaniĝis kaj foriris, paŝante post sia patrino, klare vidante kiel la aliaj. Poste, sankta Antono zorgis por kuraci la reĝan familion.

Multas la kultejoj tra tuta Bretonio. Ne eblas citi ĉiujn el ili. En multaj kirkoj estis statuoj pri sankta Antono, ĉiam bildigita kun porkido ĉe liaj piedoj. Vi legos poste pri oferdonoj kaj pardonfestaj datoj.

S-ro Erwan BERTHOU en sia kolekto En Bro-Dreger a-dreuz parkou [15] (esperantlingve «  En Trégor-a regiono tra kamparo »), verkis komence de la 20-a jarcento  :

            « Sant Anton (Saranton) Pleuvian a zo bepre brudet-mat evit ar sikour a ro d'al loened. Hogen pedet e vez dreist-holl evit kaout gwizadou mat a voc'h munut. Moarvat Saranton a zo kiriek mar ez eo ken mat da zebrin kig moc'h hon bro. En askont da-se ra vezo meulet.”

“Sankta Antono Pleubian estas ĉiam famkonata pro lia helpo al bestoj. Sed precipe li estas alpreĝata ĉefe por ekhavi bonajn porkajn naskitarojn. Respondecas sankta Antono se la porkviando estas tiel bongusta en nia lando. Pro tio li estu laŭdata. »

Sankta Antono estas bone nacianigita kun sia bretona nomo « Sant Anton », kiu iĝis en Pleubian « Saranton ».

En 1943 la parokestro en Ploumagoar (22) tiel priskribis la kulton al sankta Antono, en sia paroko.

« Oni celebras lian nomfeston la 17-an de januaro, se estas dimanĉo, se ne, la ontan dimanĉon. Estas montrado de relikvoj de la sanktulo kaj procesio ĝis la fontano al li dediĉita. Kiam la sezono malfavoras, oni renomfestas en la Ĉielira tago. Estas popolamasiĝo de neparokanoj en tiuj nomfestoj, precipe en la dua. Oni venas de kvar aŭ kvin leŭgoj ĉirkaŭe.

Dum la tuta jaro, precipe dimanĉe en la bela sezono la pilgrimantoj, ĉu solaj, ĉu grupaj, venas por vizitadi la kirkon kaj kelkfoje la fontanon, kiu situas je mil ducent metroj for de la centro. Oni kelkfoje ĉerpas akvon, sed mi ne scias por kiu uzo. »

La kaŭĉuka stampilo de paroko de Trégomar fidele bildigas sanktan Antonon kun porkido ĉe liaj piedoj.

En Tressignaux (22) la kapelo, je tri kilometroj for de la centro, monumento klasita historia, estis restaŭrigita de Ministerio pri Belartoj en 1933. Ĝi datiĝis de la 15-a jarcento. Antaulonge, ĝi estis centro de aktiva vivo, proksime estis lernejo kaj malsanulejo. Tie oni instruis kaj flegis la fidelulojn el Tressignaux kaj Tréguidel. Benon de la restaŭrigita monumento, faris la dekano de Lanvolon, la Paskan lundon, la 17-an de aprilo 1933. La 6-an de septembro 1936, monsinjoro H. TREHIOU, naskiĝinta en Tressignaux, celebris la Diservon okaze de la somera ĉefa pardonfesto : tio estis triumfo!

En 1943, oni celebris la kantan meson ĉiumonate - la trian dimanĉon -  en la kapelo. Venis pilgrimantoj de ĉirkaŭe: Goudelin, Pléguiel, Tréguidel, Lanvollon kaj preskaŭ ĉiuj Tressignaux-anoj.

Laŭ la parokestro de Plurien (22), ekzistis en Plurien kapelo dediĉita al sankta Antono.

« Ĝi situis en domareto Les Aulnes je kelkaj centoj da metroj for de la centro en direkto al Erquy. Tute proksime staris daŭre fluanta fontano de ĉiam nomita « Fontaine de Saiunt Antoine » (esperantlingve « Fontano de sankta Antono ») (1943). La kapelo estis detruita dum la revolucia periodo (1789). La kulto al sankta Antono translokiĝis en la parokan kirkon. Oni celebris lian nomfeston la 17-an de januaro per kanta meso. Oferdonoj estis per lardo aŭ mono okaze de lia nomfesto. La oferdonoj per nutraĵoj estis vendataj la ontan dimanĉon, post vesproj, profite al la preĝejo. La parokestro rajtis pri unu triono de la ĉiuj oferdonoj el naturaĵoj kaj el mono. »

En la paroka kirko, statuo bildigis sanktan Antonon kiel franciskanan monaĥon, ege malgrasa, kun porkido kuŝanta ĉe liaj piedoj. Ĝi estis aĉetita en 1872. La parokestro precizigis ke : « Ekster lia nomfesto, liaj fideluloj daŭre oferdonas por lia honoro, ĉu por danki pro sukceso, ĉu por forigi malbonŝancon. »

Fakĵurnalisto pri agrikulturo, Yves DOUIGOU raportis en gazeto Le Télégramme, la 10-an de novembro 1960 :

« Ankaŭ la simpatiaj porkobredistoj en Plouguerneau, ne forgesas sanktan Antonon. Pruve, la preĝo recitata de iu el ili lastatempe, antaŭ la statuo de la sanktulo :

 

            « O San Anton benniget

            A zelaouit, me ho ped,

            Diwalit eus ar vasenn va moc'h

            Has ar bidorc'h vo eoc'h!

                        Ho sankta Antono benita

                        Vi aŭskultu min, mi petas

                        Vi ŝirmu niajn porkojn kontraŭ la pesto

                        Kaj la lasta naskito (porkido) estos por Vi.

5.2       Sankta GILDASO (fr : saint GILDAS)

Ni jam renkontis sanktan Gildason kiel patronon de ĉevaloj, bovoj kaj hundoj. Li estas protektanto ankaŭ de la porkoj.

En Guégon (56), lia kapelo situas je kvar kilometroj for de la centro. La parokestro pretis rekonstruigi ĝin, kiam ekis la dua mondmilito. Ĝi estis restaŭrita en 1983. Tiu kapelo posedas, super la altaro, grandegan statuon el ligno, pri sankta Gildaso. Antaŭlonge, ambaŭflanke de li estis statuoj pri sankta Korneli kaj sankta Nikodemo (tiu lasta malaperis). Oni celebris lian nomfeston en la Pentekosta dimanĉo kaj lundo. Oni rekomendis al la sanktulo porkojn, precipe porkidojn. La Pentekostan dimanĉon, multe venis la gepilgrimantoj en la mateno, eĉ iuj venis de kvardek aŭ kvindek kilometroj for de ĉi tie (ekzemple el Merdrignac). Ili ĉeestis la meson je la deka horo, poste unuope ili procesiis ĉirkaŭ la kapelo kaj ĝis la fontano je kvincent metroj for de la konstruaĵo. Antaŭ ol rehejmeniri, ĉiu tranĉis branĉeton el miljara taksuso, kiu ombris la kapelon (tiu taksuso malaperis, sed naskiĝinto en najbara farmodomo kaj vivante ekster Morbihan plantis, en ĉirkaŭ 1985, junan taksuson). Ĉio finiĝis tagmeze. La morgaŭo, lundo, estis rezervita al la paroko kaj ĉirkaŭo. Estis du Diservoj, el kiuj kanta meso, kaj vesproj sekvataj per belega procesio ĝis la fontano. Je la deksesa kaj duono, ĉiu estis foririnta. Nun (en 1990) la pardonfesto okazas nur la Pentekostan dimanĉon.

La oferdonoj per naturaĵoj, porkidoj, pork-piedoj aŭ pork-oreloj ĉesis ĵus antaŭ la dua mondmilito. Kiam la bredistoj havis multnombran naskitaron kun dek aŭ dekunu demamigitaj porkidoj, unu porkido estis destinota al la sanktulo.

En Gueltas (56) la pardonfesto al sankta Gildaso, paroka patrono (« Gueltas » estas la bretonlingva vorto por « Gildas ») okazis la dimanĉon la plej proksiman al la 25-a de majo. S-ro François MARQUER skribis fine de la 19-a jarcento :

« Ĝi estis la plej asidua ĉeestantaro en la regiono. Alvenis homoj de kvar aŭ kvin leŭgoj ĉirkaŭe. Multis la oferdonoj: ŝinkoj, porkidoj, ĉiaspecaj manĝaĵoj kaj ankaŭ mono. Tiuj oferdonoj estis vendataj post la kanta meso. Oni oferdonis ankaŭ en la tuta jaro, ekster la pardonfesto por la protektado de bestoj. »

5.3       Sankta GOHARDO (fr : saint Gohard)

La porkobredado ĉiam gravis en departemento Loire-Atlantique. Por ilia protektado, en Ancenis-a regiono, oni preĝis sanktan Gohardon, episkopo kaj martiro en Nantes-a diocezo.

Se tiu sanktulo ne estas multe konata ekster Nantes-a regiono, S-ro Albert LE GRAND en sia verko: « Vies des Saints de la Bretagne Armorique » [14] (esperantlingve « Vivo de sanktuloj en Armorika Bretonio ») dediĉis al li abundan noticon (saint Gohard aŭ Cohard). Tiu sanktulo, devenanta el Angers, estis episkopo en Nantes de 825 ĝis 843. La normanoj senkapigis lin sur la altaro de ties katedralo. Li forkuris, tenante sian kapon inter manoj, ĝis rivero Loire, kie boato atendis lin. Tiel, li reiris ĝis Angers. Neniu povis alproksimiĝi la boaton, kiu ĉiufoje malproksimiĝis. Sed kiam alvenis la religiuloj de paroko de Saint-Pierre de Angers, kie la sanktulo estintis kanoniko, antaŭ ol iĝi episkopo en Nantes, la boato per si mem alproksimiĝis al la riverbordo. Oni entombigis sanktulon Gohardon en la kirko Saint-Pierre.

Kial li rajtis sian renomon kiel resanigisto de porkoj ? Iuj opiniis ke, en la bredista menso, lia nomo similis fonetike pli malpli al « groin » (esperantlingve « muzelo »), de tio estus la fako de la sanktulo.

5.4       Sankta JOHANO (fr : saint JEAN)

En Orienta Bretonio, en la jaroj 1950, en Saint-Jacut-du-Mené (22), ekzistis kapelo kvazaŭ ruino, kie oni preĝis al sankta Johano por la resaniĝo de porkoj. Tiu kapelo, nomita Saint-Jean-du-Parc, ĉar ĝi situis en vilaĝeto Le Parc. Ekzemple, bredistoj el Rouillac ofte iris al tiu pilgrimejo. Oni nenion scias pri la origino de tiu kulto, ĉar la parokaj arkivoj nenion diras pri tio.

En Saint-Cast (22) por ke porko bone kresku, oni oferdonis lardopecon al sankta Johano.

5.5       Sankta NIKODEMO (fr : saint NICODEME)

Ni jam legis pri sankta Nikodemo, kiel protektanto de ĉevaloj, li iĝis specialisto pri porkoj en Vannes-a diocezo. Plie, malfacilas rekoni lin sub la loka nomo Sant Gonedek. Lia kulto por la porkoj estis vasta en Vannes-a kaj Auary-a regionoj.

S-ino Madeleine DESROSEAUX [10, 26] postlasis al ni belan priskribon de la pardonfesto al sankta Nikodemo, kiu okazis en Guénin (56). La kapelo situas en izolita loko je kvar kilometroj for de la centro.

En ĝi estis du statuoj de la sanktulo. Unu statuo - kiun oni portis dum procesio - tenis en mano dornokronon kaj en alia tenajlon, rememorigo pri entombigo de Kristo. En ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj, ĝi estis ŝtelita. Oni retrovis la brankardon sur kampo kaj poste la statuon en sterkamaso, sed la sanktulo estintis unubrakulo.

Statuo de sankta Korneli kun bovo staris vidalvide de li. La muroj estis ŝmiritaj per kalkaĵo kun florornamo el ruĝa papero kaj pinkonusoj kovritaj per arĝenta papero.

La pardonfesto okazis la unuan dimanĉon de majo, ĝi altiris milojn da pilgrimantoj. Antaŭ la milito de 1914, oni oferdonis porkidojn, kiuj estis vendataj tuj post vesprofino. Dum la Diservo, tiuj porkidoj estis entenataj en sakoj, el kiu angulo restis malfermita por aerumo. Bedaŭrinde iliaj gruntadoj ĝenis la Diservon.

Apud la kirko troviĝas fontano, kiun pilgrimantoj vizitadis tuj post Diservo. Tie, ili plenigis fioleton per akvo, kiun ili kunportis hejmen.

Kelkfoje okazis, ke tuta vilaĝanaro, ĵure promesis komune bredi porkon, vendotan en la onta jaro profite al la sanktulo.

S-ino Madeleine DESROSEAUX [10, 26] raportis ke ĝis ĉirkaŭ 1935, por pli intense soleni la pardonfeston, oni salve pafadis. Sed la kanoneto eksplodis kaj kaŭzis homomorton, tial oni forlasis tiun kutimon.

5.6       Sankta VINCENTO (fr : saint VINCENT)

En Runan (22) estis iu sankta Vincento, kiun oni alpreĝis por porkoj, en kapelo situanta borde de rivero Jaudy. Videblis statuo pri la sanktulo havanta porketon ĉe siaj piedoj. Supre de la enireja pordo, en niĉo, troviĝis ŝtona statueto, ĝi bildigis dominikanon.

Do oni opinias ke temis pri la hispano Vincent Ferrier. « Reĝa Duko Johano la Kvina » petis lin en 1418 por prediki en Bretonio. Sankta Vincent Ferrier faris veran « Tro Breizh » (esperantlingve « bretonia ĉirkaŭiro ») kun ekspedicio ĝis Caen en Normandio pete de Henriko la Kvina,  anglia reĝo. Veturante de Guingamp ĝis La Roche Derrien, li haltis en Runan. Laŭ tradicio, li predikis sur la katedro, kiu ĉirkaŭis la kalvarian piedestalon. Ege laca pro vojaĝado kaj predikoj, oni konsilis al li reveturi al Hispanio, pri tio li konsentis. Sed lia azenino kaj akompanantaro retroviĝis, la morgaŭan matenon, post nokta paŝado, sur la deirpunkto.

Tial sankta Vincent Ferrier decidis restadi en Bretonio. Li veturis al Vannes, kie li mortis la 5-an de aprilo 1419. Pro insista peto de la duko Johano la Kvina, poste de lia filo Francisko la Unua, la papo kanonizis lin la 29-an de junio 1455.

Bedaŭrinde oni ne povas vidi la kapelon dediĉitan al sankta Vincent Ferrier en Runan. Tiu konstruaĵo estas nun privata posedaĵo. Kiel ĝi estis ruiniĝanta, ties proprietulo vendis ĝin en ĉirkaŭ la 1980-aj jaroj, kun projekto rekonstrui ĝin sur la najbara komunumo Prat (projekto neniam realigita).

En ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj, la pardonfesto okazis la Quasimodo-an dimanĉon (la unuan dimanĉon post Pasko). Oni kantis vesprojn, sekvataj de eta procesio. La meso estis dirata nur unufoje en la jaro, en la Rogacia tago. La bredistoj el ĉirkaŭe venis por rekomendi siajn porkojn, ĉefe la gravedajn porkinojn, plejofte lunde, tagon kiam « malriĉulino » deĵoris ĉe la malfermita kapelo. Laŭ la tiama parokestro, tre ofte la kamparanoj, delegis iun « malriĉulinon » por porti ilian obolon al la sanktulo.

Apud la kapelo troviĝis fontano, nun forlasita.

6         La ŝafoj

En Bretonio, neniam estis multaj ŝafaroj. Multaj homoj miris pro komparo al tio, kio ekzistis en Skotlando aŭ Kimrio. Malgraŭ tio, ili havis siajn protektajn sanktulojn, ĉefe sankta Jugono kaj sankta Johano.

6.1       Sankta JUGONO (fr : saint JUGON)

La legendo pri sankta Jugono rememorigas al ni, tiun pri sankta Jorando, kvankam sankta Jugono nelonge vivis. Li vivis en galoa lando (nebretonlingva parto de Bretonio), en valo de rivero Oust, en ĉirkaŭ la 11-a kaj 12-a jarcentoj. Kiel sankta Jorando, li estis filo de vidvino kaj ŝatis studadon. Tial la parokestro de Saint-Martin-sur-Oust akceptis instrui lin. Ĉiutage, sankta Jugono iris en la parokestrejon, lasinte sian ŝafaron paŝti je du leŭgoj for de tie « sub la sola Dia protektado ». Antaŭ ol forlasi ĝin, pro singardemo, li nur desegnis grandan rondon per ileksbranĉeto ĉirkaŭ la ŝafaro kaj neniam lia grego - unu bovino kaj kelkaj ŝafinoj - eliris el tiu « ĉirkaŭbarilo » kaj neniam lupo transpasis la limon.

Sed eĉ kelkfoje, malatentas la sanktuloj. Iutage, sankta Jugono forgesis desegni sian « barilon », tiel lupo kaptis la okazon kaj tranĉis la bovinan gorĝon. Vidante tion, lia patrino ekkriis kaj, la lupo ektimis kaj forkuris.

En Saint-Martin-sur-Oust la filo « aŭdis » sian patrinon. Miris la parokestro. Sankta Jugono diris al li : « Vi loku vian piedon sur la mian ». Tuj li faris tion kaj ankaŭ li aŭdis. La sanktulo reiris por renkonti sian patrinon : « Konsolu vin, mia bona patrino, Dio redonos ĝin al vi ». Preĝinte fervore, li tuŝis per ileksbranĉeto sian bovinon, kiu tuj leviĝis, eksaltis ĝoje kaj paŝtis kvazaŭ nenio estis okazinta. Ekde tiam sankta Jugono estas konsiderata kiel bestoprotektanto, speciale por ŝafoj, ĉefe kontraŭ pokso (La akvo de lia fontano estis preventa kaj saniga kuracilo kontraŭ pokso.

Kiam li estis deksesjara, sankta Jugono aŭguris sian morton. Li akcidente mortis pro ŝpatofrapo de sia onklo. Oni enterigis lin, sed ĉiam unu brako elstaris el la grundo. Por obei lian volon, oni metis lin sur ĉaro, tirata per bovoj, kiuj haltis, kie nun troviĝas lia kapelo kaj tombejo, en La Gacilly (56) je proksimume kvar kilometroj for de la urbeto.

La kapelo kaj ties ĉirkaŭaĵo estas bone prizorgitaj. La fontano - ĉe la krucbazamento estas la dato: 1870 - estas ornamita per freŝdata statuo pri sankta Jugono el argilo. Super la altaro, malnova lignostatuo bildigas kamparane vestitan sanktan Jugonon, tenantan per mano la faman mortigan ŝpaton kun tenilo al grundo. Serio de dudek enkadrigitaj desegnaĵoj (tuĉdesegnaĝoj) pendas ĉe muroj en la kapelo, ĝi bonege bildigas la vivon de sankta Jugono. Ĝi estas artaĵo de jezuita misiisto, naskiĝinta en la regiono. La tajpita komento freŝdatas: ĝi komparas la efikecon de la « ĉirkaŭbarilo » de sankta Jugono al elektra ĉirkaŭbarilo! Fendo en la pordo ebligas enmeti mondonacon en la kvestoskatolon, eĉ kiam la pordo estas ŝlosita.

Aldone al tiu ŝafprotektado, sankta Jugono alpreĝatas kontraŭ sekeco. En tia situacio, por faligi pluvon, oni iris procesie, klerikaron antaŭe, ĝis la fontano, kie la kruc-portanto mergis la tenilsupron en la akvon.

Oni citas la kazon de pastro el ĉirkaŭo, veninta al la sanktula kapelo, dubplena en sia konscienco, pri la efiko de tiu pia junulo. Kiam li estis en la kapelo, subite torente ekpluvegis ; tio dirigis al la bona parokestro : « Sankta Jugono estas bonkora, sed li agas tro rapide ».

 

6.2       Sankta JOHANO (fr : saint JEAN)

Ekzistis en Hénanbihen (22), kapelo dediĉita al du sanktuloj Johano : la Baptisto kaj la Evangeliisto. Tiu kapelo estis jam ruiniĝinta en la dua mondmilito. Krome ĝi situis, oni diris, en iu paroka parto, kie la kredemo ne sufokis la homojn.

Sed ĝis fino de la kapelo, ekzistis granda devoteco al la du sanktuloj, precipe pri sankta Johano la Baptisto. Tiu sanktulo estas ĉiam bildigita kun ŝafido. Li estas la antaŭveninto, tiu, kiu anoncis la venon de Dia Ŝafido: Ecce Agnus Dei. Oni celebris lin la 24-an de junio (la Evangeliisto estis nomfestata okaze de Kristnasko).

Malofta situacio : ne ekzistis fontano apud la kapelo.

7         La kultokondiĉoj

Mi ne volis pezigi la antaŭajn dirojn, precizigante la kultokondiĉojn por ĉiuj sanktuloj. Nun mi arigas kaj resumas ilin. La kulto al la resanigaj sanktuloj praktikiĝis ĉefe okaze de « pardonfestoj », ĝenerale unufoje en la jaro.

Tiuj pardonfestoj, ni jam parolis pri kelkaj, povis okazi en parokaj kirkoj, sed plej ofte temis pri izolitaj kapeloj sur kamparo. Kelfoje la alpreĝata resaniga sanktulo ne estis la sankta patrono de la kapelo, kies nomo estis tiu de la patrono. Ekzemple, en Goudelin (22) la pardonfesto pri sankta Eliĝo okazis en kapelo Notre-Dame de Ile, en Plounévez-Quintin (22) en la kapelo Saint-Colomban ; sankta Koreneli en Stival (56) bone akordiĝis kun sankta Meriadec, kaj en Buléon (56), lia pardonfesto okazis en kapelo dediĉita al sankta Anna, en Moëlan (29) ĝi okazis en kapelo Saint-Philibert. En Limerzel (56) sankta Antono estis kapelo Saint-Laurent.

La afero ŝajnas plej konfuza en Pluméliau (56). La kapelo estas konata per la nomo « sankta Nikodemo ». Sed la pardonfesto mencias pri kulto al sankta Korneli. Estas tri belaj kuntuŝiĝaj fontanoj, skulptaĵoj ĉirkaŭ malplenaj niĉoj, por sankta Nikodemo estas bovo, por sankta Gamaliel estas porko, por sankta Abidon estas ĉevalo, sed apude estas kvara fontano pli freŝdata - kun 1790 ĉe la frontono - dediĉita al sankta Korneli. Kiam oni scias ke la loka bretona nomo de la sanktulo (Santa Jurenn, nekonata aliloke), iĝis sankta Nikodemo, oni faras al si demandojn!

8         La datoj

Por la sama sanktulo, la pardonfesta dato povas varii laŭ la lokoj. Malofte temas pri la sanktula nomfesto aŭ la onta dimanĉo. Tamen tio okazis por sankta Eliĝo en Carnac, freŝdata kreitaĵo kaj en Louargat.

La kulto al sankta Eliĝo estis disigita en la tuta jaro:

-       La dimanĉon antaŭ la Ĉieliro, en Tourc'h (29).

-       La Ĉieliran tagon, en Saint-Eloi (29).

-       La Pentekostan lundon, en Paule (29).

-       La Trinitatan tagon, sur insulo Modez, proksime al Lanmodez (22).

-       La dimanĉon post la nomfesto de sanktaj Petro kaj Paŭlo, en Landébia (22).

-       La unuan dimanĉon de julio, en Rosporden, Clohars-Fouesnant, Saint-Evarzec (29).

-       La duan dimanĉon de julio, en Goudelin (22), Grandchamp kaj Neulliac (56).

-       La trian dimanĉon de julio, en Guern (56).

-       La unuan dimanĉon post la 22-a de julio, en Pluméliau (56).

-       La unuan dimanĉon de septembro, en Saint-Nicolas-du-Pélem (22), Kerfourn, Les Forges de la Nouée (56)

-       La duan dimanĉon de septembro, en Gouézec (29).

-       La 8-an de septembro, en Spézet (29).

-       La dimanĉon post la Festo de Ĉiuj Sanktuloj, en Guilligomarc'h (29).

-       La unuan dimanĉon de Advento, en Saint-Evarzec (29), tio estas iom proksima al la nomfesto de sankta Eliĝo.

Tamen, plej multaj pardonfestoj al sankta Eliĝo okazis la 24-an de junio aŭ la pli proksiman dimanĉon, en: Plouarzel, Ploudalmézeau, Ploudaniel, Baye, Riec, Mespaul, Plogonnec (29), Plérin, Plounévez-Quintin (22), Quistinic, Guidel, Pont-Scorf en loko Saint-Servais, Guiscriff (56). Tiu dato estus, laŭ iuj, la dato de la translokado de la restaĵoj de sankta Eliĝo. Se tiom da pardonfestoj al sankta Eliĝo okazas en la somera solstico, sendube tio ne estas koincido kaj oni povas suspekti la kristanigon de pli malnova kulto.

La nomfesto de sankta Korneli okazas la 16-an de septembro, kvazaŭ la tuto de la pardonfestoj al sankta Korneli-Corneille okazis la 16-an de septembro aŭ la postan dimanĉon aŭ eĉ sisteme la trian dimanĉon de septembro. Escepte kiam enmiksiĝas la nomfesto de la kapel-sanktulo, tiel sankta Nikodemo en Pluméliau (la 2-an de aŭgusto) aŭ sankta Meriadec en Stival (la 7-an de junio).

Ankaŭ la kulto pri sankta Antono estis sufiĉe disigita:

-       la 17-an de januaro, en la nomfesta tago aŭ en la onta dimanĉo, en Plurien, Trégomar (22),

-       La sabaton, kiu sekvas lian nomfeston, en Plénée-Jugon (22).

-       La trian dimanĉon de januaro, en Tressignaux (22).

-       La Pentekostan tagon, en Pleubian (22).

-       Sed ankaŭ la duan dimanĉon de aŭgusto, en Plouezoc'h (29).

-       Aŭ la unuan dimanĉon de septembro, en Meillars, Ploudiry (29).

En kelkaj okazoj, ekzistis du pardonfestoj, ekzemple :

-       Pri sankta Eliĝo, en Louargat, la unuan dimanĉon de decembro kaj la unuan dimanĉon de julio.

-       En Saint-Evarzec (29), la unuan dimanĉon de Advento kaj ankaŭ la unuan dimanĉon de julio.

-       Same pri sankta Antono en Trégomar (22), la dimanĉon post la 17-a de januaro kaj en la Ĉielira tago.

-       En Tressignaux (22), la trian dimanĉon de januaro kaj la duan dimanĉon de septembro.

-       En Guiscriff (56), la 17-an de januaro kaj la unuan dimanĉon de majo. Fakte la unua pardonfesto, proksime al la sanktula nomfesto, estis la malpli grava, en la somero estis pli grava pardonfesto.

9         La ritoj

La liturgia parto, kiun oni diras oficiala, konsistis el Diservoj kaj ofte vesproj, kelkfoje nur vesproj. Sed ekzistis propraj ritoj. Ĝenerale la pilgrimantoj rondiris trifoje ĉirkaŭ konstruaĵo.

En kelkaj situacioj, la bestoj partoprenis la pardonfeston, precipe ĉevaloj kaj bovoj. La pilgrimantaj bestoj ĝenerale iris la saman vojon kiel homoj.

En Ploudaniel (29), la ĉevaloj devis « saluti » la statuon de la sanktulo dum rondiro ĉirkaŭ la kapelo. En Paule (22), mi aŭdis rajdantajn kamparanojn diri al sia ĉevalino, post tri rondiroj ĉirkaŭ la eta oratorio, kiu situis malsupre de la nacia vojo (nun malestas la statuo !), kaj haltantaj por « salutigi » la sanktulon : « Peus gwelet ar Zant » (esperantlingve « Ĉu ci vidis la sanktulon? »)

La nombro de ĉeestantaj ĉevaloj estis kelkfoje granda. En 1830, oni parolis pri centoj en Pluméliau (56). Post la unua mondmilito, ankoraŭ estis centoj, kiuj ĉeestis:

-       800 en Ploudalmézeau

-       600 en Clohars-Fouesnant

-       500 - 700 en Saint-Houarno

-       400 - 450 en Kerfourn

-       400 en Les Forges de la Nouée

-       300 en Guilligomarc'h

-       200 en kapelo Saint-Colomban en Plounévez-Quintin

-       100 en kapelo Saint-Fiacre en Guidel

Kiam ĉeestis bestoj, la klerikaro benis ilin. La pastro superstaris grimpinte ĉu sur taluso, ĉu plejofte sur ŝtupo de kalvario, kiu oftis apud kapeloj.

La bestoj, kiuj partoprenis pardonfeston, ofte estis lukse ornamitaj (per rubandoj, dikkrepa papero, floroj, ktp.). Kelkfoje ili partoprenis la procesion, en kelkaj okazoj la kunirantaro deiris de la centro por iri ĝis la kapelo. En Guilligomac'h, la statuo de la sanktulo estis portata de la rekrutoj de la jaro.

Kelkaj geografiaj situacioj kaŭzis specialajn kondiĉojn. Estis apartaj situacioj por sankta Gildaso sur insulo Gildas (22) kaj por sankta Eliĝo sur insulo Modez. En la 1950-aj jaroj, la parokestro priskribis tiel la pardonfeston: « En tiu okazo, organiziĝas vera kurkonkurso sur la strando, kvin kilometrojn longa. La rajdantoj rivalas pri maltimeco kaj lerteco por disputi la premiaĵon, kaj tre ofte por certigi al si venkon, la plej lertaj rajdantoj aŭdace alfrontas du marbrakojn, naĝigante sian rajdobeston en marfluo kelkfoje danĝera. Rekompenco por la unuaj, kiuj albordiĝas la insulon, konsistas el belegaj bukedoj ornamitaj per rubandoj kaj botelo da bongusta vino». Laŭ s-ro GUILLOTIN DE CORSON [23][24], antaŭlonge, la unua rajtis preni « manplenon da groŝoj » el la oferplado.

Grava elemento en la kulto pri bestkuracaj sanktuloj, kiun ni retrovas en la kulto de sanktuloj en Bretonio, kio ajn estas ilia fako, estis la rolo de fontano.

Plej multaj kultejoj al tiuj sanktuloj havis fontanon. Akvo konstante rolis en la rito. S-ro LE BRAZ [28] opiniis ke tio estis karakterizo de la kelta devotado. Tio ja estis veraĵo pri la kulto al sankta Eliĝo.

Kiam ĉevaloj venis al la pardonfesto al sankta Eliĝo, en iu momento, oni alproksimigis ilin al la fontano. Apud tiu fontano staris iu, kiu ĉerpis akvon per pelveto kaj donis ĝin al rajdantoj, kiuj aspergis diversajn korpopartojn de la besto, aŭ tiu persono mem akvumis la korpopartojn. Laŭ la lokoj, variis la korpopartoj. La rajdanto kontentiĝis akvumi la postkolon kaj la postaĵon. Staranto povis aspergi altgrade simbolajn partojn: brusto kaj kolum-loko, vulvon, mamojn aŭ skrotojn. En Saint-Nicolas-du-Pélem, en Carnoët, en Saint-Péver, oni verŝis akvon en iliajn orelojn. En la pardonfesto al sankta Herve en Gourin oni aspergis ankaŭ ĉevalojn.

Laŭ la loka reliefo, la ĉevaloj kelkfoje devis trinki akvon el la fontano. Tiel okazis, ekzemple, en Guidel, Quistinic, Bignan, Neulliac, Spézet, en loko Saint-Houarno en Langoëlan, insulo Modez.

En aliaj kazoj la pilgrimantoj plenigis boteletojn (malnovaj farmaciaj flakonoj) per akvo de la fontano, kaj kunportis tiujn boteletojn hejmen, kiel ekzemplo en Landébia, insulo Modez, Louargat, Paule, Rumengol.

Oni kunportis ankaŭ akvon ĉerpitan okaze de pardonfesto, por porkoj ; al sankta Antono en Trégomar (22), al sankta Nikodemo en Guénin (56), al sankta Gildaso en Guégon (56), al sankta Vincent Ferreir en Runan (22). En Guégon, oni venis por ĉerpi akvon kaze de porka malsano.

Same estis por la bovoj en Saint-Gildas en Trémargat (22), en Saint-Herbot (29), en sSaint-Mériadec en Bieuzy-Lanvaux (56).

Tiu akvo zorgege kunportita - same valora kiel akvo el pilgrimejo en Lourdes - utilis ĉu por fari ritan lavon de hejme restintaj bestoj, ĉu kelkfoje por trinkigi ilin, kiam ili malsanis.

La apartaj aranĝoj de la fontanelfluejo estigis zorge koditajn kutimojn. En Plouarzel (29) la ĉevaloj devis salti super la rojo eliranta el la fontano : « lamm Sant Alar » (esperantlingve « la saltejo sankta Alar »). Same estis en Ploudalmézeau (29).

Kelkfoje la ĉevaloj devis trairi lageton. Tiel estis en Goudelin (29), Plaine Haute, Saint-Péver (22). Vi jam legis pri tiu ceremonio, antaŭlonge al sankta Salomono, en Plouye, kie temis pri trifoja irado ĉirkaŭ konstruita lageto.

Tiu akvokulto ja multe antaŭas kristanigon. Ekde la 6-a jarcento, la klerikaro kontraŭstaris tiun fontankulton. Sankta Eliĝo mem kontraŭstaris… Kiam ni konstatas de tiam la sukceson de la fontanoj dediĉitaj al sankta Eliĝo, ni facile komprenas ke estis pli facile « kristanigi » ol malpermesi.

En Guégon, en la pardonfesto al sankta Gildaso, la pilgrimantoj forŝiris branĉeton el miljara taksuso kaj kunportis ĝin hejmen. Ankaŭ por la porkoj, en Plouisy (22), oni forŝiris gazonpecon proksime de la kapelo kaj kunportis ĝin por doni ĝin al bestoj.

Okaze de pardonfestoj por ĉevaloj, okazis ankaŭ, ĉu post Diservo, ĉu post vesproj, speco de ĉevalkonkursoj, ekzemple en Saint-Nicolas-du-Pélem, en loko Saint-Colomban en Plounévez-Quintin (22). Mi partoprenis ĝin en 1947, okaze de la pardonfesto al sankta Eliĝo en Paule (22). En Gourin oni konkursis por returne iri de la kapelo Saint-Hervé al la centro.

En Saint-Nicolas-du-Pélem, la sumo de la premioj estis deprenita el la kvest-enspezoj de la pardonfesto. Tiuj premioj utilis por la ĉeval-konkursoj, kaj ankaŭ por diversaj ludoj, ĉu por infanoj, ĉu por plenkreskuloj. Ili superis 20% el la monkolekto! Pastro el la paroko respondecis kiel komisaro. Kiam estis kontesto, li rekomencigis la ludojn.

S-ro DUVAL precizigis:

« Antaŭ la foirkomenco, la bestoj estis rite dediĉitaj al protektaj sanktuloj (Nikodemo, Korneli, Herboto). La sukceso de grandaj foiroj en Saint-Herbot, Carnac, Saint-Eloi, Saint-Nicodème ne estas komprenebla sen tiuj profitdonaj agnoskitaj patronoj sankciitaj de la loka klerikaro. »

10    La oferdonoj

Rilate la bestkuracajn sanktulojn, antaŭlonge, la oferdonoj estis pagitaj per naturaĵoj kaj la bestaj produktoj variis laŭ besta specio.

Kelkfoje oni donacis vivajn bestojn. Tiel estis por la protektantoj de porkoj, ĉar eblis donaci porkidojn. Mi jam skribis ke tiel estis por sankta Nikodemo en Guénin (56). Same estis por sankta Antono en Faou (29), Tressignaux (22) kaj pri sankta Gildaso en Guégon (56) ĝis iomete antaŭ la dua mondmilito. En pli freŝdata periodo, tiu tipo de malavareco iĝis malofta. Oni informis per la ĵurnalo Arvor (numero 151, de la 5-a de decembro 1943) en rubriko pri Argol (29) sub titolo : « pemoc'h Sant Anton » (esperantlingve « la porko de sankta Antono »), kiel porkido oferdonita al sankta Antono, estis aŭkcie vendata la 21-an de novembro 1943 post la mallaŭta meso. En la kanta meso la parokestro povis danki siajn parokanojn:

“Bez‘ ez eus bet 800 lur evit ur porc'hell degaset da Sant Anton”.

« Ni akiris 800 frankojn dank'al porkido donacita al sankta Antono »

Kelkfoje bovidoj estis oferdonitaj al sankta Korneli. Ili estis ĉu tuj vendataj, ĉu bredigataj ĉe kultivistoj, por poste disdividi la ontan vendoprezon, ekzemple en Stival (56). En Noyal-Pontivy (56), sankta NOJALA ricevis oferdonatajn bestojn ĉu parte ĉu entute.

Tamen ni devas aldoni ke iuj nebestkuracaj sanktuloj ankaŭ « ricevis » vivajn bestojn, sen celi protektadon de specio. Plejofte oni oferdonis etajn bovidojn. Tiu kutimo ŝajnis loka al Pontivy-a regiono. Ekzemple :

-       En Naizin, por sanktaj Kosmo kaj Damiano

-       En Cléguérec, por sankta Anna

-       En Pontivy, por Notre-Dame de la Joie

-       En Ploerdut, por Notre-Dame de Crénénan

-       En Neulliac, por Notre-Dame de la Clarté

-       En Kernascléden, por Notre-Dame de Kernascléden.

Vi jam legis ke, en Carnoët (22), oni oferdonis kokojn por sankta Gildaso. En Tréflez (29), oni oferdonis kortobirdojn por sankta Ediltrudo (« Santez Wintrok » en la bretona lingvo).

Oftis la oferdonoj de haregoj - ur bouchadig reun - (esperantlingve « haregtufo »). Oni tranĉis ilin ĉe la vost-ekstremaĵo de la bovoj. En Saint-Herbot (29) du ŝtontabloj estis aparte destinitaj por ricevi ilin. Fakte temis pri malnovaj altaroj tiel reuzataj.

Laŭ s-ro DERGNY [25] en 1885, 2500 funtoj da haregoj venditaj averaĝe po 1,10 franko por funto, sume 2750 frankoj. En 1887, la hareg-pezo ne atingis 2000 funtojn koncesiitaj po 0,75 franko por funto. Ĉiujare oni povus enspezi (ankaŭ laŭ s-ro DERGNY [25]), aldoninte oferdonojn el butero kaj la monoferojn, 5000 ĝis 6000 frankojn, kiuj estis disdividitaj inter la preĝeja administrantaro (« fabrique » en la franca lingvo), la parokestro, la episkopo kaj la agado por la Kredodiskonigo.

Mia kolego s-ro Claude BELLEC el urbo Landivisiau indikis ke, komence de la dudeka jarcento, najbara komercisto, estis aĉetinta tiujn haregojn kaj li ŝarĝis du etajn ĉarojn.

De la ĉevaloj, oni tranĉis la finon de la kolkrinaro kaj vostkrinaro. Ili estis oferdonitaj por sankta Eliĝo en Paule, Ploéven, Louargat (22), kaj Ploudaniel, Saint-Evarzec (29), por sankta Salomono en Plouye, por sankta Herve en Gourin (56).

Kelkfoje oni oferdonis buteron por la sanktuloj protektantaj bovojn. Sankta Herboto, sankta Korneli kaj « Aotrou Krist en Trégom » (22), kie komence de la dudeka jarcento oni metis tablon en la kapelo por ricevi la buterbulojn sub gardado de « kasisto ».

En Saint-Nicodème en Pluméliau (56) oni disdonis unu dimanĉon (aŭ du) antaŭ la pardonfesto malplenajn potojn, kiuj povis enteni ĝis unu funton da butero. Oni kolektis ilin en la pardonfesto kaj poste aŭkcie vendis ilin profite al la klerikaro.

Butero povis esti oferdonata ankaŭ en malesto de faka sanktulo. En Locmaria-Plouzane (29) ne ekzistis statuo pri sankta Herboto (tion mia avino ja bedaŭris!) sed ofte oni oferdonis « eun tamm amann » (esperantlingve « buterpeco »), por la Dipatrino, paroka patronino, por bonaj bovidnaskoj. Ankaŭ porkidon oni oferdonis al la Dipatrino por danki pro nombra naskitaro.

Sankta Antono, fakulo pri porkoj, ricevis porkaĵpecojn. Antaŭlonge oni malavare oferdonis lardon. Sed pli poste oni oferdonis nur piedaĵojn aŭ orelojn. En Trégomar (22), la parokaj fideluloj donacis lardon kaj la « neparokanoj » piedojn aŭ orelojn.

En kapelo Saint-Antoine, en Guiscriff (56), ankoraŭ videblas monumento, ebena tabloforma ŝtono, kie antaŭlonge, en la 1950-aj jaroj, la pilgrimantoj lasis siajn oferdonojn: orelojn aŭ porkpiedojn.

Fine de la deknaŭa jarcento, oni nombris en Plénée-Jugon (22), ok dekduojn da piedoj. Kelkfoje tiuj oferdonoj eĉ okazis ekster la pardonfesto.

En Rouillac (22) en la festotago de la patrono : sankta Sebastiano, kies nomfesto okazas la 20-an de januaro, la homoj alportis porkpiedojn, kiuj estis aŭkcie vendataj tuj post la kanta meso. Tio estas tradicio, diris la parokestro, kiu ne estis fakulo pri Rouillac-a regiono. En pluraj parokoj, kie estis sankta Sebastiano, la sama kutimo ekzistis sen peto pri protektado de porkoj. Stranga koincido : la 16-a de januaro estas la nomfesta tago de sankta Antono.

Por la ŝafoj, en Hénanbihen (22), oni oferdonis lanon, kiam someris, anstataŭata per lardo, kiam vintris.

En Saint-Nicolas-du-Pélem la oferdonoj el aveno estis tre grandaj ĝis la unua mondmilito. Kvar viroj, malpeze vestitaj, malŝarĝis la sakojn alportitajn de la bredistoj sur ties ĉevaloj. Ilia laboro daŭris ekde mateno ĝis vesproj, (pli malpli la 16-a horo). La lignokofro - kiu staras en la kapelo - povis enteni ĝis dudek mil kilogramojn, ĝi ja estis plenplena, laŭ diroj de maljunuloj.

Ankaŭ en la pardonfesto al sankta Eliĝo en Guilligomarc'h oni oferdonis avenon. Komence de la dudeka jarcento, la sakristio estis pligrandigita (duobligita) por ricevi la oferdonojn, kiuj pligrandiĝis.

Sankta Korneli, en kapelo sur Lomellec en Lanvaudan (56) ricevis sekalon (po 25 ĝis 50 kg de ĉiu farmobieno).

Antaŭlonge, en Plogonnec (29), oni oferdonis kanabon.

Por sankta Eliĝo, oni kelkfoje donacis ankaŭ ĉevalajn hufoferojn kiel dankmemorigilon. Tio okazis ekzemple en Bignan, Kerfourn, Pluméliau (56), Saint-Péver, Louargat, Landébia (22).

En Guiscriff kaj en loko Saint-Servais en Pont-Scorff (56), temis pri etaj ĉevaloj el kartono aŭ ligno.

Sed jam en la dua mondmilito oni oferdonis pli kaj pli ofte monon. Vi jam legis pri la estado de kvestoskatolo malantaŭ pordo, kun fendaĵo por la konstruaĵoj, kien venis pilgrimantoj je iu ajn momento. En multaj lokoj la oferdonoj per naturaĵoj estis malaperintaj.

Tamen tiu inklino ne freŝdatas. La kontoj de la preĝeja administrantaro en kapelo Saint-Herbot indikas la sumojn de oferdonoj en 1742. La vendado de haregoj enspezigis 146 pundojn, tiu de butero 20 pundojn, tiu de lino, lano kaj tolaĵo 19 pundojn. Sed estis ankaŭ 319 pundoj per moneroj. Jam videblas, ke en la 18-a jarcento la monoferoj jam superis preskaŭ du trionojn de la sumo.

Estas interese noti ke, en tiuj samaj kontoj por 1746, la oferdonoj en la pardonfesta tago atingis 540 pundojn kaj estis nur 57 pundoj da oferdonoj en la resto de la jaro, tio estas pli ol 90% de la oferdonoj estis ricevitaj en la pardonfesta tago mem.

Por iuj, la valoro de tiu protektado fare de bestkuracaj sanktuloj estis tia, ke ili rifuzis - diris al mi S-ro Yves DUIGOU, malnova sekretario de la « bretona Stud-Book », kaj ĵurnalisto pri agrikulturo - aliĝi al ĉevalmutualismaj asocioj, kiam oni fondis ilin, en niaj komunumoj.

11    Malnoveco de tiu kulto

La kulto al bestkuracaj sanktuloj ekzistis de « nememoreblaj pratempoj », tiel diris iu parokestro. S-ro Jean LE FLOC'H en sia libro: « Les pardons en Finistère » [16] (esperantlingve « Pardonfestoj en Finistère », 1988, verkis sur la 5-a paĝo:

« Oni opinias ke ni devas serĉi ilian originon en la praa anktikveco, eble rezulto de kristanigo de sakralaj « druidaj » sanktejoj. »

La kultejoj ne estas neŭtralaj. Vi jam legis ke multaj pastroj mem, diris ke kristanismo anstataŭis praajn kultojn. La graveco de akvorolo kaj de fontanoj apogas tiun opinion. Laŭ iuj, antikveco originus ekde neolitiko, daŭreco kaj miksiĝo de kultoj.

S-ro Ogée en la dekoka jarcento jam konsideris ke la pardonfestoj en Plérin kaj Landébia estis « tre malnovaj ».

La nuna kapelo Saint-Eloi en Saint-Nicolas-du-Pélem datiĝas de la dekkvina jarcento. En tiu epoko senjoro Du Traon en Morlaix kondukigis siajn ĉevalojn al pilgrimejo por sankta Eliĝo en Bothoa (kiu tiam estis paroka ĉefurbo). Vojaĝaj elspezoj kaj oferdonoj al la sanktulo estis skribitaj en kontolibro de la senjoro, posedanto de la ĉevaloj. La protokolo ne indikas la kialon de tiu longa pilgrimado (proksimume 160 km). Sed verŝajne temis pri danko pro eksterordinara Difavoro.

En kapelo Notre-Dame du Crann en Spézet (29) sur la vitralo bildiganta sanktan Eliĝon estas dato: 1550. Ĝi bildigas la legendon pri tranĉita piedo, sankta Eliĝo videblas kiel ordinara forĝisto. Sur la granita statuo en Gouézec estas 1584. Do en tiu epoko la kulto jam estis bone establita.

La malnoveco de kelkaj el tiuj kapeloj konstatiĝas ankaŭ per riĉeco. En Plogonnec, la kapelo al sankta Thélau - sankta Eliĝo estis pli riĉa ol la paroka kirko kaj la kapelo eĉ pruntedonis monon por la rekonstruo de la paroka kirko. En Louargat, la vilaĝo Saint-Eloi aspektas kiel vilaĝego, la kapelo indus esti paroka kirko. Same en Saint-Herbot kaj en Saint-Gildas en Carnoët.

Sed estas ankaŭ ekzemploj de kreaĵoj, kiujn ni devas kvalifiki « freŝdataj ». Ofte ili datiĝas de la dua duono de la deknaŭa jarcento, en epoko de « katolika rekonkero », post la Revolucio de 1789 kaj la Pariza Komunumo en 1871.

S-ro HERVOCHE, parokestro (1844 - 1855), sukcesis starigi en Baye (29) pardonfeston al sankta Korneli, kiu estis ege kultata tiam en la regiono.

En Merlevenez (56) partopreno de ĉevaloj, laŭ la parokestro en 1943, estis fondita fine de la deknaŭa jarcento por aldoni al la soleno honore al Notre-Dame de la Joie.

La pardonfesto al sankta Eliĝo en Guilligomarc'h (29) estis fondita en 1880 fare de s-ro Jean ANDRE, panfaristo en la centro kaj ties amiko PICHOUX, kun konsento de la parokestro, pastro PELLE. Ĝi okazis en kapelo Saint-Julien, flanke de vojo al Faouet. Dudek jaroj poste partoprenis 400 ĝis 500 ĉevaloj en la pardonfesto.

En Les Forges de la Nouée (56) estis, en la dekoka jarcento, industria centro, kie laboris 800 laboristoj. Tiuj ĉi havis rilate al sankta Eliĝo, patrono de juvelistoj kaj forĝistoj, apartan devotecon. En 1888 la forĝejoj ĉesis funkcii. Sed restis la kulto al sankta Eliĝo. Oni alpreĝis lin kiel ĉevalprotektanton. S-ro CARRE, parokestro kaj S-ro RENAULT, kastelmastro, en 1908 kreis pilgrimon. Ekde la unua jaro, 75 kultivistoj kondukis tien siajn ĉevalojn. En 1942 partoprenis 400 ĉevaloj. Iu strofo en la kantiko precizigas :

« Rends les chevaux que l'on voue

Robustes pour les durs labeurs,

Afin que toujours on te loue

Chez tes plus humbles serviteurs. »

« Ci igu la ĉevalojn al vi dediĉitaj,

Bonfartaj por la penigaj laboroj,

Por ĉiam, oni laŭdu vin,

Ĉe ciaj plej humilaj servantoj. »

Kaj la refreno daŭrigas :

« Patron des Forges, nos prières

Avec nos chants montent vers toi,

Comme tu protèges nos pères,

Protège nous, ô Saint Eloi. »

 « Patrono de la forĝejoj, niaj preĝoj,

Kun niaj kantoj supreniras al ci,

Same kiel ci protektis niajn prapatrojn,

Ci protektu nin, oh sankta Eliĝo. »

Ankaŭ s-ro Zacharie LE ROUZIC rakontis pri la nasko de pardonfesto al sankta Eliĝo en Plouharnel (56).    

« La parokestro rimarkinte ke malestis sankta Eliĝo en la regiono, aĉetis statuon kaj metis ĝin kun sankta Antono. Li celebrigis lian feston la unuan dimanĉon de decembro kun beno al ĉevaloj. Post malmultaj jaroj sankta Eliĝo fariĝis konata kaj la ĉevaloposedantoj rendevuis en tiu kapelo la unuan dimanĉon de decembro. Oni nombris kelkfoje ĝis kvarcent ĉevalojn ĉirkaŭ la kapelo dum la Diservo. Poste ili procesiis unuope laŭ interkruta pado por paŝi antaŭ la fontano, kie staris la paroka administranto, tenanta pladon por ricevi oferdonojn kaj la parokestro, supre de taluso, tenante laŭrbranĉon por aspergi la ĉevalojn, kies kondukantoj estis ĵus ĵetintaj kelkajn groŝojn en la pladon, sed li ne aspergis tiujn, kiuj nenion estis oferdonintaj? »

En Saint-Houarno en Langoëlan (56) ekzistis eta pardonfesto. En 1913, abato LE FRANC havis la ideon venigi tien ĉevalojn. La pardonprocesio eliris de la centro kun maske vestitaj homoj. Sankta Salomono, reĝo de Bretonio, estis eskortata de kelkaj senjoroj - sankta Salomono estas la paroka patrono -. La unuan fojon deko da ĉevaloj venis. Poste kreskis la nombro da ĉevaloj kaj oni forlasis la maskovestojn.

En la deknaŭa jarcento, multaj parokoj sin provizis per statuoj pri best-resanigaj sanktuloj. Ofte troviĝis en kirko, sankta Eliĝo vidalvide al sankta Korneli aŭ al sankta Herboto laŭ la regiono kaj sankta Antono. Por pli bone identigi la sanktulon oni aldonis la « protektatan » beston, ĉu ĉevala aŭ bova kapo kun kolo, ĉu miniatura besto, ĉefe por sankta Antono.

Kelkfoje por ŝpari elspezojn, oni reuzis malnovan statuon. S-ro TOSCER [31] atentigis ke en Tréhou (29), militisto kun juna kaj agrabla vizaĝo, kun abunda hararo, vestita per mantelo, kaŭrita leono ĉe sia flanko, verŝajne sankta Trémeur, deveninta de la detruita kapelo de Tréveur, estis transformita en sanktan Eliĝon per aldono ĉe lia maldekstra flanko de martelo kaj amboso.

Same en Saint-Vougay (29), Sant Yann Diarc'hen, (franclingve « Saint Jean Discalceat » aŭ « Saint Jean Déchaux ») naskiĝinta en Saint-Vougay iĝis sankta Herboto. Pastro Yann Vari PERROT, alveninta kiel subparokestro en tiu paroko - komence de la dudeka jarcento - reĝustigis la veron formetante la buterigilon, kiu estis ĉe la dekstra flanko de la sanktulo kaj aĉetigis statuon pri sankta Herboto.

Strangas renkonti en kapelo, en Trois-Fontaines en Gouézec (29), statuon sur kies soklo estas surskribo « Saint Herbot ». Ĝi bildigas ermiton, kiu venkis drakon, kio ne ŝajnas esti faro de tiu sanktulo.

Fervoro por tiuj sanktuloj, en tiu epoko ankoraŭ montriĝas, kiam oni scias ke en 1934, pastro LOYER dojeno parokestro de Saint-Nicolas-du-Pélem (22) starigis keltan krucon sur loko de malnova kalvario por indiki proksimecon de la kapelo kun surskribo :

KROAZ SANT ELER

1934

                        (Kruco de sankta Eliĝo - 1934)

12    Freŝdata evoluo

Modifo de kultoj al bestkuracaj sanktuloj kaj eĉ malapero de kelkaj el ili, ne estas nova fenomenoj. Okaze de miaj unuaj esploroj en la 1940-aj jaroj, mi trovis mencion pri kulto por bestoj en Saint-Mathurin en Moncontour (22). S-ro E. TOISON en sia memuaro: « Le culte de Saint Mathurin en France » [17] (esperantlingve « La kulto al sankta Matureno en Francio ») eĉ precizigis ke la alkondukitaj bestoj (bovoj kaj bovinoj) estis poste ligitaj per siaj kornoj al ŝnuroj de sonoriloj, kaj tiuj bestoj fariĝis protektitaj kontraŭ ĉiu akcidento se ili sukcesis sonorigi la sonorilojn. S-ro Émile HAMONIC aŭdacis diri:

« Antaŭlonge, ŝajnis ke la bestoj eniris la adorejon por esti vidataj de la beatulo. »

En Trégor-a versio de Buhez ar zent [6] (esperantlingve « Vivo de sanktuloj ») de Y. V. PERROT ni legas tion:

« Pardon ha pelerinaj an otro Sant Matilin Monkontour …

Ouspen evit an dud foll, Sant Matilin zo pedet ive al loened dreist-oll an ejenned, hag ma vo eost dru hag ed du kaer. »

“Pardonfestoj kaj pilgrimoj pri sankta Matilin en Moncontour…

Plie de la alienuloj, sankta Matureno estas preĝata ankaŭ por bestoj, ĉefe bovoj, kaj por ke rikolto abundu kaj fagopiro belaspektu.

Nu, en 1943, la parokestro en Moncontour asertis:

« Nun, ne estas postsigno de kutimoj, pri kiuj vi parolas al mi, pri sankta Matureno. »

kaj li aldonis verŝajne ofendita:

« Estas neniu alpreĝo, nek kulto en mia paroko, favore al bestoj. Mia paroko ne estas kampara, en ĝi estas nur komercistoj. »

La pardonfesto en kapelo Saint-Nicodème en Pluméliau, estis temo por multaj malnovaj priskriboj. Tamen najbaro, naskiĝinta en 1932, jam vidis la malplenajn niĉojn ĉe fontanoj. Estante infano, kun siaj kamaradoj, li amuziĝis saltante en la niĉojn kaj rolante « etajn sanktulojn ». Okazis foiro, la sabaton antaŭ la pardonfesto. Lia patro konis tiun foiron, sed li ne. Same li neniam vidis la best-procesion en la pardonfesta vespero. Alia najbaro naskiĝinta en 1914, jam ne konis la procesion, kiu laŭ li ja ekzistis antaŭe, male li konis la foiron en la unua sabato de aŭgusto.

Certas ke ekde miaj unuaj esploroj, multe ŝanĝiĝis en Bretonio. Pri kulto al sankta Eliĝo, la kvazaŭa malapero de ĉeval-bredado perturbis la kutimojn. Pri sankta Korneli, mi vidis en la 1970-aj jaroj, en « modernaj » bovinejoj en Morbihan (laktodonaj bovinoj manĝantaj trans kornadioj)  malnovaspektan « epinalstilan » bildojn, kiu montris sanktan Korneli, kun breton- kaj franc-lingva teksto. Sed oni ne plu kondukis la bovinojn al pardonfesto.

Verŝajne estas ankaŭ la fenomeno, bone analizita dank'al s-ro Yves LAMBERT en sia rimarkinda libro « Dieu change en Bretagne » [18] (esperantlingve « Dio ŝanĝiĝas en Bretonio »). La « disfalo de katolikismo » aŭ pli ekzakte la ŝanĝo de iu speco de ŝtata religio, kolektive akceptita al iu religio libere elektebla kaj individua kaj senigita je la ritoj konsiderataj kiel neutilaj por la kredo, interalie la kulto al sanktuloj.

S-ro Yves LAMBERT indikas en sia esploro pri Limerzel, paroko en galo-lingva Bretonio en Vannes-a diocezo, regiono profunde katolika:

« En 1965, la ruiniĝo de la kapelo, en Saint-Laurent devigis la pardonfeston al sankta Antono, migri ĉi-tiun jaron en la kirkon (sed la piedoj neniam iris en la kirkon, kaj ankaŭ la oreloj). Ne plu estis feliĉo en tiu granda konstruaĵo, neadekvata kun la familiareco de la rito, mem malfacile daŭranta, kiu malprosperis en 1968.

Kaj li aldonis pli poste:

« …la forpreno de sankta Antono el la kirko kortuŝis neniun kaj la translokado de sankta Korneli en kapelon de la Vierge (esperantlingve « de Dipatrino »), vidalvide de sankta Jozefo estis rimarkita de nur kelkaj malicemuloj. »

Foto de Jos LE DOARE estas en la komerca eldono de mia unua laboro, kun la mencio « Saint Herbot, Plogonnec, Finistère ». Klare videblas kapo kaj kolo de bovo ĉe la maldekstra flanko de la sanktulo. Nun en la paroka kirko, oni translokis tiun statuon, sed ĝi perdis sian bovon kaj iĝis anonima sanktulo, malaperis ankaŭ la bastono. Eble sankta Herboto ne plu estis malhavebla en tiu paroko.

En Ergué-Armel, la statuoj pri kiuj mi jam skribis, apud la retablo estas sankta Alor vidalvide al sankta Johano la Evangeliisto. Nun tiuj statuoj alte staras funde de la navo en malhela parto. Ŝajnas ke la loka klerikaro ne plu scias pri la sanktulo bildigita kiel episkopo, malfeliĉa sankta Alor! Mi agnoskas ke la komunumo nun estas parto de « vasta Quimper » kaj ke malaperis la ĉevaloj.

En Goudelin (22), por la pardonfesto de Notre-Dame de l'Ile al sankta Eliĝo, en 1943, la parokestro diris al mi :

« Ekde pluraj jaroj, la lageto enŝlimiĝis, ĉesis veni la ĉevaloj, mi zorgas redoni al tiu pilgrimo ĝian iaman originalecon. »

Fakte la 12-an de julio 1943 la lageto estis purigita kaj oni vadigis ĉevalojn antaŭ beno. Ankaŭ la bela standardo al sankta Eliĝo datiĝas de 1943. Nun (en 1990), ĉevaloj ankoraŭ venas kaj vadas en taŭge aranĝita lageto. La spektantoj kaj la rajdantoj ege plezuras, sed ne plu estas benado.

Miaj freŝdataj enketoj en 1990, ebligas fari etan bilancon. En kelkaj situacioj la pardonfestoj tutsimple malaperis. Tia estas la situacio en Saint-Eloi en Baye, en Guidel, kie kapelo Saint-Fiacre estas uzata nur somere kiel ekspoziciejo, kaj en Plérin, kie la kapelo tamen belaspektas. En Plussulien, la pardonfesto al sankta Korneli jam ĉesis antaŭ 1981.

En Chapel Sant Alar en Kerlannou en Ploudalmézeau (29), kie post la unua mondmilito oni nombris ĝis 800 ĉevalojn, la bestoj jam ĉesis veni. La pardonfesto, pli malpli asociita al sankta Johano, tamen daŭris, sed en 1989 ĝi ne plu okazis.

Kelkfoje sankta Eliĝo estis alpreĝata en kapelo sub nomo de alia sanktulo, lia kulto malaperis, sed postrestas la pardonfesto. Vi jam legis ke la pardonfesto al sankta Eliĝo, estis fondita en Guilligomarc'h (29) en 1880, en kapelo Saint-Julien. Sed en ĉirkaŭ 1958 malaperis la ĉevaloj. Poste, dum tri aŭ kvar jaroj venis traktoroj. Nun la pardonfesto ankoraŭ okazas, sed laŭ vortoj de Gilligomac'h-ano : « Sankta Juliano venkis kaj sankta Eliĝo estas iom forgesita. » Tamen en 1974, oni starigis novan altaron el ŝtono.

Simile en Saint-Thois (29), kie nur sankta Laŭrenco, la patrono de tiu kapelo, konservis sian pardonfeston, la duan dimanĉon en aŭgusto. Tiel en Gouézec (29) en Notre-Dame de Tréguron, kie oni alpreĝas nur la Dipatrinon, oni diris al mi : « Sankta Eliĝo estas en purgatorio! »

Longa estas la listo de pardonfestoj dediĉitaj al sankta Eliĝo, kiuj daŭre ekzistas, sed sen konduko de bestoj. Ni citu:

-       Kerfourn,

-       Boderel en Guern,

-       Guiscriff,

-       Paule,

-       Saint-Colomban en Plounévez-Quintin,

-       Saint-Servais en Pont-Scorf,

-       La Madeleine en Pluméliau,

-       Dréo en Saint-Evarzec,

-       Rosporden,

-       Saint-Nicolas-du-Pélem

Same por sankta Korneli en Lochrist en Inguiniel, en Lomellec en Lanvaudan, Plouhinec, Sai,t-Nicodème en Pluméliau. Aŭ ankoraŭ por sankta Herve en Gourin.

En Bretonio fervoro pri ĉevalsporto instigis rajdantojn revivigi la iamajn pardonfestojn al sankta Eliĝo. Tiel estis (en 1970), en Saint-Eloi (29), kie s-ro Yvon MORVAN venigis sian grupon el la ĉevalrajdejo Ti-Douar en Saint-Ségal. En la Ĉielira tago de 1989, trideko da ĉevaloj ankoraŭ ĉeestis apartenantaj ĉu al tieaj bredistoj, ĉu al la ĉevalrajdejo de Kéroulé en L'Hôpital-Camfrout.

En 1982, la ĉevaloj revenis ankaŭ en Saint-Eloi en Plouarzel (29), kie ili estis tridek, ĉu tirĉevaloj, ĉu selĉevaloj, kiuj post beno fare de la pastro, rondiris trifoje ĉirkaŭ la kapelo kaj saltis super la rojo defluanta el la sanktula fontano, redaŭrigante la malnovajn ritojn. En 1989, ĉeestis 67 ĉevaloj (selĉevaloj, tirĉevaloj kaj poneoj).

En 1986, en Saint-Eloi en Ploudaniel (29), post tridek jaroj sen ĉevaloj, ĉevaloj revenis al la pardonfesto. Ili estis tridek. En 1989 kvankam fulmo estis difektinta la spajron, la tegmenton kaj la vitralojn, estis « bonega pardonfesto » pro la nombro de pilgrimantoj (ĉu homoj, ĉu ekvoj). Same en Clohars-Fouesnant : 26 ĉevaloj en 1988 kaj 40 en 1989. En Saint-Péver, en 1989 la pardonprocesio ekiris dela centro por paŝi ĝis la kapelo, kun krucoj kaj standardoj, ĉeestis kvindeko da ĉevaloj.

Sankta Salomono estas ankoraŭ honorata en Plouye dank'al veno de sel- kaj tir-ĉevaloj. En 1986 mi vidis almenaŭ tridekon, kiu partoprenis la tradician riton: rondiro kaj benado.

La pardonfesto al sankta Gildaso en Penvénan (22) ĉesis en ĉirkaŭ 1955. Ĝi reokazis en 1987, post peto de pluraj parokanoj, dank'al kontribuo de asocioj de rajdantoj kaj asocio de plezur-navigantoj el Port-Blanc, kiu zorgas pri la ŝipveturado de piedirantoj, kiuj ne volas paŝi ĝis Buguélès por atingi la insulon. En 1989, ĉeestis pli ol dumil pilgrimantoj kaj kvardeko da ĉevaloj.

En Pluvigner (56), kie oni restaŭris la kapelon, sankta Vito « vidis » dekduo da ĉevaloj en 1988.

Iuj havis la ideon venigi traktorojn al pardonfestoj por ĉevaloj ĉar ili anstataŭis ĉevalojn por tirado. Plejofte la « grefto » ne sukcesis, kvankam la pardonfesto daŭris: por ekzemplo en Bodérel en Guern, kaj en Kerfourn.

En Sainte-Noyale en Noyal-Pontivy, traktoroj kaj aŭtoj anstataŭis ĉevalojn, sed nur venis la veturiloj aĉetitaj en la lasta jaro por benado. Tiu kutimo malaperis en ĉirkaŭ la mezo de la 1980-aj jaroj.

Mi havis la plezuron ĉeesti, en 1989, pardonfestojn kun ĉevaloj, en kiuj ankaŭ diversaj « motor-ĉevaloj » partoprenis.

La 3-an de septembro 1989, en Les Forges de la Nouée, post la Diservo, procesio foriris de la kirko por atingi la fontanon je kvincent metroj for. Estis deko da ĉevaloj (el ĉevalrajda rondo de Pleurgriffet), sekvata de deko da traktoroj, unu skrapatoro, poste dudeko da personaj aŭtoj kaj deko da biciklantaj infanoj, la tuto estis florornamita. Iom antaŭ la fontano, ĉiu rajdanto aŭ stiranto, ricevis de du infanoj medalon kaj religian bildkarton. Oni dankis la infanojn per mondonaco, poste antaŭ la fontano, la parokestro benis la pilgrimantojn.

En Buléon, en kapelo Sainte-Anne, kuniga pardonfesto pri sanktaj Eliĝo kaj Korneli okazis la 17-an de septembro 1989. Post la Diservo pardonprocesio supreniris ĝis la kruco, partoprenis ankaŭ ĉevalino kun ĉevalido, du rajdataj selĉevaloj kaj tri poneoj. Preterpasinte la krucon oni returne iris, haltis apud la kruco, poste estis benado de la ĉevaloj kaj de la aŭtoj parkaditaj sur la ĉirkaŭaj kampoj. « Benado de bestoj kaj laboriloj » diris la diservanto.

En Plouay en kapelo Notre-Dame du Vrai Secours, la 10-an de septembro 1989, antaŭ la Diservo, la fideluloj paŝis ĝis la fontano je sescent metroj for, malantaŭe sekvis tri selĉevaloj kaj tri traktoroj. Post la Diservo « Simbola benado de laboriloj uzataj de homoj ». Temis pri pardonfesto al sankta Korneli.

En Saint-Houarno en Langoëlan, sankta Herve estis ankoraŭ preĝata por ĉevaloj, la 16-an de julio 1989. Matene estis Diservo. Antaŭ la vesproj, la klerikaro iris renkonte al ĉevaloj kaj traktoroj, ĉe ekstremaĵo de la vojo kaj poste ĉiuj revenis procesie kun standardoj kaj kantante:

« O Sant Houarnaou, sant beniget

A zoh en droug hag er hleued

Goarantet ni hag hun ronset.»

                        « O sankta Herve, sanktulo vi benu

                        Kontraŭ malbono kaj malsano

                        Ci protektu nin kaj niajn ĉevalojn. »

Antaŭe paŝis ĉevaloj, lastvice veturis la traktoroj por ne timigi la bestojn. Ĉevaloj kaj traktoroj orde parkadiĝis sur herbejo, fronte al la kapelo kaj pastro benis ĉiujn. Poste la fideluloj partoprenis vesprojn.

En la tri laste priskribitaj pardonfestoj, estis komuna manĝo sub unu aŭ pluraj tendoj, post la tagmanĝo estis diversaj ludoj. Tiel oni ligis kredon kaj kunfratecon.

En aliaj situacioj datoj de pardonfesto kaj de ekstereklezia festo malsamas. Por ekzemploe en Saint-Guy en Pluvigner, la trian dimanĉon de aŭgusto kaj la trian dimanĉon de septembro ; en Saint-Eloi en Louargat, la unuan dimanĉon de junio kaj la unuan dimanĉon de julio ; en Saint-Mériadec en Bieuzy-Lanvaux la trian dimanĉon de marto kaj la duan dimanĉon de aŭgusto.

La pardonfesto al sankta Herbot estis relanĉita. Oni ŝanĝis la daton al posttagmezo de Ĉieliro en 1990. Ĝi estis tre vizitata. La organizantoj esperas la revenon de kelkaj najbaraj bovoj, almenaŭ pro la principo.

Ankaŭ la pardonfesto al sankta Antono en Ploudry (29) estis tre vizitata, la unuan dimanĉon de septembro. Malfacilas scii ĉu la fideluloj venis por peti bonan sukceson en porkbredado, ege multaj en Léon-regiono (se sankta ANTONO povus influi la kurzon de porkaĵo !). Post la vesproj, okazis aŭkcia vendado de la oferdonitaj tripkolbasoj (ĉu jam kuiritaj ĉu ne), poste estis diversaj « bretonaj ludoj », ja vera popola festo por la ĉirkaŭa vilaĝaro.

Sankta Nikodemo en Guénin daŭre ricevis oferdonojn por porkprotektado. Oni asertis al mi, ke pluraj bredistoj donacas ĉiujare monsumojn, kiuj povus esti grandaj kaj atingi la valoron de unu grasa porko (ĉirkaŭ 1000 ĝis 1500 frankoj, t.e. 150 ĝis 228 eŭroj). Kelkaj morbihanaj porkobredejoj estas grandegaj. Temas pri bona asekurpago.

En 1985, en Bran, la parokestro ŝanĝis la daton de la pardonfesto, sed tio konfuzis la fidelulojn. La nova parokestro ankoraŭ ne reprenis la malnovan daton, tion oni bedaŭras. Tamen la 13-an de aŭgusto 1989 ankoraŭ partoprenis « multnombra ĉeestantaro ».

En Saint-Eloi en Saint-Nicolas-du-Pélem, ne plu venas ĉevaloj. Sed oni diris al mi ke okazas ĉeval-kur-konkurso en la sama tago en Guingamp, la unuan dimanĉon de septembro. Ĝi allogas pasiajn bredistojn kun ties bonaj ĉevaloj kaj sufiĉus ŝanĝi la daton por revenigi ĉevalojn.

Indas insisti pri freŝdata fenomeno, de la 1975-aj - 1980-aj jaroj, la renaskiĝo de malgrandaj pardonfestoj. Ofte asocio kreiĝas por restaŭri la kapelon, kutime iniciate de najbaroj. Festoj ebligas kolekti monon. Ankaŭ metiistoj laboras senpage. Ofte mi renkontis tiun specon de organizado. En oktobro 1987 uragano difektis plurajn kapelojn kaj ankaŭ tio estis la origino de tiaj organizoj (por ekzemplo : kapelo Saint-Nicodème en Ploëven).

S-ro Gusti HERVE respondeculo de ĵurnalo « Chrétiens médias » [19] (esperantlingve « kristanaj amasinformiloj ») simple skribis:

« La pardonfesto ne plu apartenas al Eklezio, nek al civila socio. Ĝi estas komuna kultura heredaĵo.”

S-ro DANIGO rimarkigis:

« En la kamparoj, oni retroviĝas, oni ariĝas ĉirkaŭ la kvartalaj kapeloj kaj tiel reviviĝas en tempo tiel ema al individueco, io, kio estis la humana varmo de la malnovaj kamparaj popularaj festoj (franclingve « frairie »). Eble, ni iras al homaroj pli fratecaj?».

Tiel ankaŭ la bestkuracaj sanktuloj retrovas novan junecon.

« Komerca » intereso de bestkuracaj sanktuloj donis ideon al iu el miaj najbaraj kolegoj, bapti « Breuvage Saint Herbot » (esperantlingve « Trinkaĵo sankta Herboto ») digestigan pocion por bovoj. Tio estis apotekaĵa formulo el iu ordinara laboratorio, sed kun « trafcela » etikedo. Tiam oni ankoraŭ ne parolis pri « merkatesploro », sed la ideo jam estis (Necesas aldoni ke tiu kolego sukcesigis brilan politikan karieron).

Pli freŝdate, en ĉirkaŭ la 1975-aj jaroj, kolegoj en centro de Finistère, nomis sian asocion: « Groupe vétérinaire Saint Herbot » (esperantlingve « Bestkuracista Rondo sankta Herboto »). Tio ne fakigis ilin nur pri bovoj. Verŝajne ili opiniis, ke tiu nomo « plispertigis » ilin en la menso de la bredistoj.

Mia kolego S-ro Jean-Pierre TILLON el Rennes-a regiono, tiam direktoro de « Station de Pathologie porcine » (esperantlingve « Domo pri Porka Patologio), en Ploufragan, kaj bona ŝtatoficisto de la franca Ŝtato, deziris, por ornami la enirhalon de la domo, statuon de sankta Antono. Pro manko de statuo, li kontentiĝis per granda kolora fotkopio de sankta Antono, kiu staras en la kirko en Locronan (29). S-ro J. P. TILLON fariĝis direktoro de la Nacia Bestkuracista Lernejo en Nantes, ĝis sia emeritiĝo. La protektado de sankta Antono kondukas alten!

La libro « Le porc et ses maladies » [20] (esperantlingve « La porko kaj ties malsanoj ») aperis en ĉirkaŭ la 1980-aj - 1885-aj jaroj, vere kompleta libro pri porka patologio, redaktita de kolegoj (S-roj MORNET, TOURNUT, TOMA) sub gvido de la Nacia Instituto pri Agronomia Esplorado kaj de la Bestkuracistaj Lernejoj. Sur ĝia frontpaĝo, bedaŭrinde nigra-blanka, estas foto de la sama statuo de sankta Antono. Miaj erudiciaj kolegoj tiel omaĝis la tradician sanktulon protektanton de porkedoj.

13    Konkludo

Tiu kulto pri sanktuloj, protektantoj kaj resanigistoj de dombestoj estis temo, laŭ la fluo de la jaroj, por malsamaj kaj kontraŭdiraj opinioj.

Jam en la 18-a jarcento, pri la pardonfesto al sankta Eliĝo en Plérin (22), kiun s-ro OGEE, male al sia kutimo, sufiĉe vigle traktis, dirante ke tiu pardonfesto estis fonto de ekscesoj. La viroj ebriiĝis. Ili kurigis siajn ĉevalojn pli rapide kaj okazis bedaŭrindaj akcidentoj. Ĝi estis ankaŭ okazo de diboĉado: « Nemalofte oni vidis fraŭlinojn, kiujn la fontano Saint-Eloi igis fekundaj en la jaro! »

S-ro CAMBRY raportis fine de la 18-a jarcento :

« Oni dirigas mesojn al sankta Burlot aŭ sankta Cornélie por mortinta edzo; oni pagis kvaroble pli por resanigi ĉu bovinon, ĉu ties bovidon.

Tion li kompletigis tiel:

« Kiam ĉevalo kaj edzino de Léon-ano samtempe malsaniĝas, tiam li sin turnas al sanktulo hufoferisto kaj lasas la naturon agi por sia edzino. » (Malnova ŝerco bone konata de bestkuracistoj.)

S-ro CARVEN, komence de la dudeka jarcento, verkis:

« Niaj pardonfestoj iĝis simplaj rendevuoj pri medicina konsultado. Pri sanktuloj, ili limiĝas al rolo de kuracistoj kaj bestkuracistoj, kies sciado efikas favore al fidelaj klientoj. Danke al kutime malaltaj honorarioj (la ĉielaj kapabloj estas malpli postulemaj ol tiuj de bestkuracistoj!) kaj pere de formalaĵoj kaj ritoj, la kontrakto konkludiĝas kaj finsaldiĝas la konto. La malfeliĉa animo revenos de la pardonfesto tia, kia ĝi estas, kun siaj superstiĉoj, kun siaj malvirtoj, kun senprema koro. Ne gravas ĉu prosperas la porkido, ĉu la ĉevalo sufiĉas por la ĉartransportado kaj plugado, ĉu la bovino favore naskas! »

Iom antaŭe s-ro RENAN miris!

« La nuna klerikaro ne amas tiujn sanktulojn, oni diras meson por ili unufoje en la jaro, en ilia kapelo, sed oni tute ne bedaŭras, kiam ilia kapelo aŭ ilia legendo malaperas. La klerikaro instinkte sentas ke tiuj sanktuloj el alia mondo estis iom herezaj kaj skismaj, ĉiukaze ili neniam estis kanonizitaj de la papo. » Sekvas rakonto pri malaperigo de sankta Beuzel profite al Notre-Dame de Lourdes.

La bardo BRIZEUX, kun firmaj kristanaj sentoj, tamen jam verkis en 1845 pri la pardonfesto al sankta Korneli en Carnac :

« Oui, disait un vieillard, au milieu de la place,

Notre pays s'en va! Tout décline, tout passe

Grand Dieu! Pour renverser nos usages bénis

Avec les cœurs sans foi les prêtres sont unis ! »

« Jes diris maljunulo, en mezo de placo,

Niaj landaj tradicioj malaperas! Ĉio kadukiĝas

Granda Dio! Por faligi niajn benitajn kutimojn,

Kun la senkreduloj la pastroj unuiĝis! »

Tamen komence de miaj unuaj esploroj, mi ricevis precizigojn de diversaj bretonaj parokestroj, kiuj post paso de kvardeko da jaroj, akiris grandan valoron. Mi citos kelkajn.

Iu klarigis:

« La homoj, kiuj tiel agas, havas senliman fidon en tiuj protektantaj sanktuloj. Same kiel aliaj iras konsulti kartaŭguristinon aŭ divenistinon, marabuton. Laŭ mia humila opinio, Dio donacis al tiuj sanktuloj, homprotektantoj, tian potencon, tian fakon por helpi tiujn, kiuj havas fidon en ili kaj kiuj alpreĝas ilin, same kiel Dio permesas al la malbonfaraj animoj malutili al homoj kaj al ties materiaj interesoj, por tenti aŭ senkuraĝigi ilin ! »

Alia parokestro estis eĉ pli eksplicita :

« Multas la lokoj, kie sanktuloj preĝas kun bretonoj kaj per ilia mediacio Dio protektas kaj resanigas brutarojn. De sur nia tero la sanktuloj dediĉis sian tutan vivon al homo-Dio, kaj ankaŭ ili estas homoj-Dioj, helpe de Kristo, ili akiris supernaturajn virtojn kaj per lia amikeco, ili ricevis de li tiun miraklan povon, kiu submetis la naturon al ili kaj devigis la fizikajn leĝojn cediĝi portempe kaj malrigidiĝi en iliaj manoj. De tiam, venkintoj de forpaso, kunigitaj al Dio en supera rango, ilia beata kondiĉo multigis iliajn privilegiojn. Surtere, ilia feliĉo estis disdoni bonfaraĵojn, enĉiele daŭras ilia ofico kun pligranda potenco. La sanktuloj, kiuj forpasis por la Ĉiela Glorkrono, estas nun pli proksimaj al ni, kiuj sur tiu ĉi tero ankoraŭ luktas : ili helpas nin, do ni kunigas niajn vokojn, niajn ĵurpromesojn kun la spirito ke tiel ilia valoro, ilia efikeco estos pligrandigitaj. « 

Alia parokestro faris la demandon: « Kion opinii pri tiuj ĉi devotecoj? » kaj tiel respondis:

« Ili estas tre laŭleĝaj. » 

 « Verŝajne por homoj kun simpla vivo, tio estas pluvivo de « praktika » religio de paganoj de antaŭkristanismo. La romianoj konsideris siajn oferdonojn kiel mesaĝon al Dio: « Mi agnoskas ke vi estas la Suverena Mastro. Ĉio, kion mi posedas, estas dank' al via donacemo. Mi oferdonas al vi por omaĝi, kiel vasalo-farmisto al sia suzereno-posedanto».

De ili, tio estas ankaŭ montro de fido en Providenco kaj de dankemo. Ili konas la proverbon: « Ci helpu cin kaj la Ĉielo helpos cin! ». Ili estas laŭ sia povo singardemaj por teni siajn bestojn sanaj. Okaze de malsano, ili venigas la bestkuraciston, sed samtempe ili alvokas la Dian potencon. Por kristano, kiu havas klaran fidon, estas saĝe tiel agi. »

Cetere oni trovis samtipan principon en libro : « Buez ar zent » de pastro Yann-Vari PERROT. En la « Kentel » (esperantlingve « taga leciono ») de la festotago de sankta Eliĝo oni povas legi:

« Pedi a rear Sant Alar da denna bennoz Doue var ar c'hezek. Bez ez eo unan ar zent ar zo karet ar muia gant ar Vretoned; evit darn zoken e tle tremen araok an Aotrou Doue, rag muioc'h a brez o devez da zul da vont da zaoulina dirak e skeuden, eget da stoui dirak Aoter ar Zakramant. An dra-ze n'eo ket mat. Doue eo ar Mestr: ar zent, ar zervicherien. Adoromp eta ar Mestr da genta, araok saludi ar zervicherien. 

            Goudeze avat e c'hellimp pedi hag henori ar zent, muioc'h pe nebeutoc'h an eil eget egile hervez ar vicher a reomp hag ar vro ma vevomp enni. Goulenn a c'hellimp outo zoken madou ar bed-man, gant ma vezo bolontez Doue o gwelet o tont d'eomp ha gant ma ne virint ket ouzomp da ober hor silvidigez. »

Oni preĝas sanktan Eliĝon por havigi al si la Dian benon por la ĉevaloj. Li estas unu el la plej amataj sanktuloj de bretonoj, por iuj, li superas eĉ Dion, ĉar la dimanĉon ili hastas pli por genuiĝi antaŭ lia statuo ol por klini sin antaŭ la ĉefaltaro. Tio ne bonas. Dio estas la Mastro, la sanktuloj siaj servistoj.

Do ni unue adoru la Mastron antaŭ ol saluti la servistojn, sed poste ni rajtos preĝi kaj honori la sanktulojn pli aŭ malpli, tiun aŭ alian, laŭ la profesio, kiun ni praktikas, kaj la regiono, kie ni vivas. Ni povas peti de ili eĉ la bonaĵojn en tiu ĉi mondo, kondiĉe ke tio estu la Dia volo kontentigi nin kaj kondiĉe ke ili ne malhelpas nian saviĝon.

Pli freŝdate en THEO [13], la tre oficiala katolika enciklopedio, ni povas legi, sur 42-a paĝo :

« La klerikaro dividiĝas pri sinteno rilate al tiuj, kiuj venas por preĝi la resanigajn sanktulojn. Iuj pastroj rifuzas laŭprincipe, doni iun ajn valoron al tio, kio povus esti agnoskita kiel magio. Aliaj hezitas repeli tiujn petantojn … ĉe kiu unuavide malfacilas decidi inter tio, kio inspiras la kredon kaj tio, kio emas al superstiĉo … Ĉu ni devas taksi ĉiun tiel, kiel li/ŝi estas? Anstataŭ malkuraĝigi lin/ŝin, helpi lin/ŝin paŝi en sia kredo? Nun, tiu sinteno estas finfine alprenita de multaj pastroj.

Aliaj voĉoj laŭtiĝis por aprobi vokon al bestkuracaj sanktuloj.

Mia antaŭulo, doktoro LIEGARD [30] citis Anatole-n LE BRAZ-n :

« Estus malkongrua kaj mense mallarĝa tiu, kiu ne vidus en la daŭreco de tiuj malnovaj ritoj nur krudajn superstiĉojn kaj naivan kredemon de iu popolo ankoraŭ infano. Mi ja preferas frandi el ĝi la profundan poezion, spiri en ĝia pureco tiun keltan materialismon, kiun dudek jarcentoj ne damaĝis.

Doktoro LIEGARD, kiu estis plivole kritikema, okaze de sia tezo [30],  deklaris la 18-an de decembro 1934, antaŭ la Rondo de Bretonaj Studentoj en Parizo :

« Laŭ mi, tiu sinturno al bestkuracaj sanktuloj, tiuj praktikoj de kristana paganismo havas freŝecon kaj kamparan naivecon, kiujn mi opinias ĉarmaj.

Daŭro de primitivaj kredoj de malproksimaj prauloj, montriĝas sub la suno de pardonfestoj, firmiĝas en sanktejaj ombroj kaj ĉie atestas pri mistikismo kaj fideleco al tradicioj, kiuj estas la plej profundaj trajtoj de la kelta raso.

En jarcento, kiu volas feliĉigi nin per unuformeco, ili gardas karakteron de provinca partikularismo, lasta rifuĝejo ĉe ni por la malnova poezio de kutimoj.

Cetere kiel kuracisto, mi ne forgesas ke, kiam niaj kuraciloj montriĝas senefikaj, bonŝance ankoraŭ restas sinturno al religio “ ĉiama kanzono, kiu de pluraj jarcentoj, lulis la homan doloron » kaj mi certas ke se la sanktuloj venintaj el Irlando reprenus, por forlasi nin, la ŝtonajn trogojn, kiuj alportis ilin, restus ĉe ni, certe malpli da poezio kaj ankaŭ malpli da espero. »

Konklude mi volas raporti du anekdotojn.

En 1946, en eta Trégor-a urbo, anstataŭante kolegon, kiu libertempis, mi rimarkis, en iu domo, okaze de vizito, tre malnovan bildon pri sankta Eliĝo alkroĉita ĉe muro. Mi demandis pri la bestkuracaj sanktuloj en la regiono. La respondo estis « Ne ». Mi insistis parolante pri Pleubian, pri Lanmodez, « Ha jes » diris la maljuna patro, « Mi antaŭlonge partoprenis » kaj li klarigis kiamaniere… Sed tiam la junulo intermetis sin: « Ni ne plu kredas en tio » kaj la patrino konkludis: « Eble pro tio ni estas malbonŝancaj ! ».

Inter la unuaj intervenoj post ekloĝado en 1947, mi devis kuraci kazon de porka ruĝmalsano (franclingve « rouget du porc »). Rutina interveno ĉiam sukcesa, eĉ en tiu malproksima epoko, kiam bestkuracistoj ne uzis antibiotikojn. Kelkajn semajnojn poste, mi estis urĝe alvokita al tiu sama farmbieno. Fraŭla filo estis sola en la domo. Li diris al mi: « Ci vidas, mi estas sola, la aliaj foriris por partopreni la pardonfeston al sankta Antono. Resaniĝis la porko, kiun ci kuracis, ni ja bezonis danki la sanktulon ».

Tio rememorigis al mi la konkludon skribitan en 1945 en mia teza verko :

« Fakte, kiel pluraj parokestroj plezure rimarkigis al mi, sinturno al sanktulo tute ne malpermesas voki bestkuraciston. Kaze de sukceso, verŝajne oni diros ke la sanktulo ja sukcesis kaj oni dankos lin. »

La bestkuracistoj ne ofendiĝos pro tiom malmulte!

Du jarojn poste mi spertis tion. Kion pli bone esperi ?

14    Bibliografio

[1] Kontadennou, livet ha renket  (esperantlingve « Fabeloj adaptitaj kaj aranĝitaj »), pastro JEZEGOU, 1910.

[2] Dictionnaire des saints bretons (esperantlingve « Vortaro pri bretonaj sanktuloj »), Tchou, 1979, 400 p.

[3] Les Saints du diocèse de Quimper et Léon et la toponymie (esperantlingve « La sanktuloj de la diocezo de Quimper- kaj Léon-regionoj »), René, dulingva eldono, 1990.

[4] Kanaouen An Otro Sant ELER (esperantlingve « Kantiko pri sankta Eler »).

[5] Pardon Sant Salaun e parez Plouyé er bloaz 1913  (esperantlingve « Pardonfesto por sankta Salaun en paroko Plouye en 1913 »), artikolo de Saik JONKOUR.

[6] Buhez ar zent  (esperantlingve « Vivo de la sanktuloj »), pastro Yann-Vari PERROT (1877-1943),  eldonejo « Ar Gwaziou », Morlaix, 1911.

[7] Voyage dans le Finistère ou État de ce département en 1794 et 1795 (esperantlingve « Vojaĝo en Finistero aŭ stato de tiu departemento en 1794 kaj 1795 »), Jacques CAMBRY (1749-1807), 1799, nova eldono en 1836.

[8] Les amis de la chapelle du Drennec (esperantlingve « Amikaro de kapelo de Le Drennec »), urba bulteno, aŭguston 1989.

[9] Kantig Sant Hervé (esperantlingve « kantiko al sankta Herve »).

[10] La Bretagne inconnue (esperantlingve « La nekonata Bretonio »), Madeleine DESROSEAUX, Parizo, eldonejo « Plon », 1938.

[11] Les Bretons (esperantlingve « La bretonoj »), kantaro,  de Julien Pélage Auguste BRIZEUX (1803-1858), 1845.

[12] Barzaz Breiz, partie « Ar Rannoux » (esperantlingve « Barzaz Breiz », parto « la serioj »), LA VILLEMARQUE.

[13] THEO, nouvelle encyclopédie catholique (esperantlingve « THEO, nova katolika enciklopedio »), 1989.

[14]  Les vies des saints de la Bretagne Armorique (esperantlingve « Vivoj de la sanktuloj en  Armorika Bretonio »), Albert LE GRAND, 1901.

[15] En Bro-Dreger a-dreuz parkoù (esperantlingve « En Trégora-a regiono tra kamparo »), Erwan BERTHOU, 1910-1911, reeldonita de Mouladurioù Hor Yezh en 1985. 

[16] Les pardons en Finistère (esperantlingve « La pardonfestoj en Finistère »), Jean-Louis LE FLOC'H (1920-2008), 1988, 24 p.

[17] Le culte de Saint Mathurin en France  (esperantlingve « La kulto al sankta Matureno en Francio »), memuaro de E. TOISON.

[18] Dieu change en Bretagne (esperantlingve « Dio ŝanĝiĝas en Bretonio »), Yves LAMBERT.

[19] Chrétiens médias  (esperantlingve « Kristanaj amasinformiloj »), ĵurnalo.

[20] Le Porc et ses maladies (esperantlingve « La porko kaj ties malsanoj »), faka libro pri porka patologio, P. MORNET, J. TOURNUT, B. TOMA kaj kunlaborantoj, sub la gvidado de la Nacia Instituto pri Agronomia Esplorado kaj la Bestkuracistaj Lernejoj, 1980-1985.

[21] Les saints guérisseurs et protecteurs du bétail en Bretagne » (esperantlingve « La sanktuloj kuracistoj kaj protektistoj de bruto en Bretonio »), Glaoda MILLOUR, bestkuracista memuaro, Alfort-Parizo, 1946.

[22] Les Saints vétérinaires (esperantlingve « La bestkuracaj sanktuloj »), Gloadou MILLOUR, artikolo en revuo « Skol Vreizh », Montroules, oktobron 1990.

[23] Pardons et pélérinages  de Basse-Bretagne, diocèse de Vannes (esperantlingve « Pardonfestoj kaj pilgrimoj de Malsupra Bretonio, diocezo de Vannes »), GUILLOTIN DE CORSON, Rennes, 1898.

[24] Pardons et pélérinages  de Basse-Bretagne, diocèse de Tréguier (esperantlingve « Pardonfestoj kaj pilgrimoj de Malsupra Bretonio, diocezo de Tréguier »), GUILLOTIN DE CORSON, Rennes, 1903.

[25] Usages, coutumes et superstitions (esperantlingve « Kutimoj kaj superstiĉoj ») DERGNY, Abbeville, 1885-1888.

[26] Sur les chemins de Bretagne (esperantlingve « Sur la padoj de Bretonio »), Madeleine DESROSEAUX, Luçon, 1943.

[27] Le culte de Saint Eloi en Basse-Bretagne (esperantlingve « La kulto al sankta Eliĝo en Malsupra Bretonio »), pastro FAVE. (Arkeologia kongreso de Francio, Morlaix kaj Brest, 1896), Caen 1899.

[28] Les saints bretons… en Cornouaille (esperantlingve « La bretonaj sanktuloj… en Kernevo »), Anatole LE BRAZ, Parizo, 1937, 4-a eldono.

[29] L'âme bretonne (esperantlingve « La bretona animo »), Charles LE GOFFIC.

[30] Les saints guérisseurs de la Basse-Bretagne  (esperantlingve « Sanktaj resanigistoj en Malsupra Bretonio »), D-ro H. LIEGARD, memuaro, Parizo, 1903.

[31] Le Finistère pittoresque (esperantlingve « Pitoreska departemento Finistero »), G. TOSCER, Brest, 1906-1908.

Esperantigis el la franca lingvo: Claude BROS.

Helpe de: Claude MILLOUR, la verkinto,

Mireille LE BUHAN,

Nicole RIZZONI,

Marie Hélène DJAOUCHI.

La 22-an de marto 2004.

Kontrole legis Christian Bertin, la 1-an de decembro 2013

Laŭ « Les saints vétérinaires en Bretagne » eldonita en 1990

de Skol Vreizh 6, rue longue 29600 Morlaix

+          +          +          +          +

15    Contenu

1       Iom pri Glaoda MILLOUR.. 1

2       Enkonduko de Glaoda MILLOUR.. 1

3       La ĉevaloj 2

3.1        Sankta ELIĜO (fr : saint ELOI (prononco : elua)). 3

3.2        Sankta ALOR (fr: saint ALOR). 7

3.3        Sankta ENVEL (fr : saint ENVEL). 8

3.4        Sankta GILDASO (fr : saint Gildas). 9

3.5        Sankta VITO (fr : saint GUY). 10

3.6        Sankta HERVE (fr : saint HERVÉ). 10

3.7        Sankta NIKODEMO (fr : saint NICODÈME). 11

3.8        Sankta NOJALA (fr : sainte NOYALE). 12

3.9        Sankta SALOMONO (fr : saint SALOMON). 12

3.10      Sankta KORNELI (fr : saint CORNELI). 13

4       La bovoj 14

4.1        Sankta KORNELI (fr : saint CORNELY). 14

4.2        Sankta HERBOTO (fr: saint HERBOT). 17

4.3        Sankta GILDASO (fr : Saint GILDAS). 20

4.4        An Aotrou Krist. 20

4.5        Sankta JORANDO (fr : saint JORAND). 21

4.6        Sankta MEMBOVO (fr : saint MAIMBOEUF). 22

4.7        Sankta MERIADEC (fr : saint MERIADEC). 22

5       La porkoj 23

5.1        Sankta ANTONO (fr : saint ANTOINE). 23

5.2        Sankta GILDASO (fr : saint GILDAS). 25

5.3        Sankta GOHARDO (fr : saint Gohard). 26

5.4        Sankta JOHANO (fr : saint JEAN). 26

5.5        Sankta NIKODEMO (fr : saint NICODEME). 26

5.6        Sankta VINCENTO (fr : saint VINCENT). 27

6       La ŝafoj 28

6.1        Sankta JUGONO (fr : saint JUGON). 28

6.2        Sankta JOHANO (fr : saint JEAN). 29

7       La kultokondiĉoj 29

8       La datoj 29

9       La ritoj 30

10         La oferdonoj 32

11         Malnoveco de tiu kulto.. 35

12         Freŝdata evoluo.. 37

13         Konkludo.. 43

14         Bibliografio.. 46

 

 

Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo