Esperanto, langue commune équitable pour l'Europe
Multidic 2016 : Dictionnaire français-espéranto de 51000 entrées. Dictionnaire français-espéranto pour smartphone Android ici
Traduko de la esperanta vorto (ekz.: jxauxdo):
Traduction du mot français:

En kiu jaro mortis Zamenhof? 
     
Esperanta vorto por: varpeco, komercaĵo 
En la kategorio 'objektoj'
Kio estas tio?

Via respondo (ekz. jxauxdo):

Televida evoluo (dua teksto)

Aŭtoro: Christian Bertin

La televida historio komenciĝis per la elsendo de nigra-blankaj sonaj movbildoj.

La unuaj aparatoj necesaj por la programproduktado, por la elsendo kaj por la ricevo estis dikaj, pezaj kaj multekostaj. Oni facile imagas, kiom kompleksa estis la starigo de televida servo.

La komenco de ĉiuj servoj, kiuj liveras ion al la publiko tra reto, estas similaj, ili devas superiri multajn obstaklojn. Tion mi deziras prezenti nun.

Necesis multaj aktoroj por funkciigi televidan servon (eĉ se nur nigra-blankan) : aparatfabrikistoj, programproduktistoj, televidretaj operatoroj.

Necesaj entreprenemaj fabrikistoj por inventi kaj fabriki kameraojn, studiaparatojn, elsendilojn, ricevajn antenojn, televidilojn.

Programproduktistoj estas necesaj por havi elsendotajn enhavojn.

Televidreta operatoro estas necesa por konstrui kaj funkciigi la televidan reton, kiu ebligas la transsendon de la programoj de la produktistoj al la riceviloj.

La televida servo povas funkcii se aliaj kondiĉoj estas plenumitaj : devas esti profito por ĉiuj aktoroj de la servo kaj klientoj kiuj pretas aĉeti la televidilon kaj pagi la servkoston. Oni ne devas forgesi ke fine estas la servuzanto, kiu pagas por la funkciado de ĉiuj servelementoj. Se la kostoj de la televidilo kaj de la servo estas tro altaj por la kliento, tiu ĉi ne aĉetas kaj atendas ĝis kiam sufiĉe malkreskas la kostoj aŭ ĝis kiam sufiĉe kreskas la enspezoj.

La starigo de tia servo estas ĉiam malfacila kaj la sukceso (kaj la profito) venas nur post pli malpli longa tempo, se ĝi iam venas. Tio estas problemo de ovo-kokino aŭ ronda problemo.

Komence ĉio estas multekosta : filmoj aŭ programoj, kameraoj, riceviloj, la elsendoj estas mallongaj. Personoj aĉetas televidilon komence pro prestiĝo en la socio, en la familio. Bonŝance la kino jam estis produktinta multajn filmojn, kiuj dekomence konsistigis bazan programstokon por la televida elsendo.

Komence, almenaŭ en Francio, la spektanto devis pagi la ricevilon al komercisto kaj jaran imposton al ŝtata kompanio, kiu respondecis pri ĉio : kanalprogramado, programproduktado kaj televidreta funkciigo. Tiu ŝtata kompanio ankaŭ aĉetis elsendrajtojn de kinokompanioj kaj de eventorganizantoj (p.e. futbal-matĉoj).

Komence la Ŝtato multe subvenciis ĉar la televida reto ne atingis ĉiujn loĝantojn kaj la televidilposedantoj ne estis multnombraj. Sed por la Ŝtato kaj la registaro, televido ofertas evidentan politikan avantaĝon, kiu valoras la subvenciadon.

Iom post iom, kvazaŭ neĝbula ruliĝo, la televidilprezoj malkreskas, la televidreta plivastiĝas, la ĉiutaga elsendado pli longe daŭras kaj sekve tio pli kaj pli allogas la televidposedantojn, kiuj pli kaj pli multiĝas. Tiu plimultnombra publiko allogas pli da reklampagantojn. Sekve la Ŝtata kompanio pli kaj pli enspezas (reklamo kaj imposto) do pli kaj pli povas investi en pli da elsendiloj por malpli loĝataj regionoj, en plia programproduktado, en pli da elsenda tempo, kio ankoraŭ pli allogas novajn televidilaĉetantojn kaj tiel plu.

Post la neĝbula sukceso, kiam preskaŭ ĉiu familio havas televidilon, venas la merkatsaturiĝo. La fabrikistoj, kiuj kreskigis la televidilan produktadon por kontentigi la kreskantan bezonon, konstatas ke la stokoj pligrandiĝas. Ili ne plu vendas tiom kiom ili povus produkti. La problemo por ili estas ke la televidiloj funkcias dum multaj jaroj ĉar en ili estas preskaŭ neniu mekanikaj elementoj, oni do ne devas ofte anstataŭigi ilin per novaj. Kiel la fabrikistoj povas pluteni la fabrikad-kvanton? Ekzistas pluraj rimedoj : la unua estas "eksmodigo de la jam venditaj aparatoj" (moderna dezajno, novaj formoj, koloraj aspektoj, plibonigita tekniko, etigitaj aŭ egigitaj aparatoj, ŝajne geniaj plibonigoj kiel la kvadrataj anguloj, preskaŭ ebenaj ekranoj), la dua estas "necesigo de aldona aparato" (reklamo pri nemalhavigebla televidilo por ĉiu familiano : futbalmatĉo por la patro, filmo por la patrino, movdesegnoj (kartunoj) por la infanoj).

Bedaŭrinde por la fabrikistoj, tiuj metodoj ne eterne efikas ĉar la produktado ĉiam pli kaj pli kreskas. Ili komencas pensi pri lanĉo de nova produktado. Necesas trovi gravan plibonigon, kiu havos tiom grandan avantaĝon kompare al la jam venditaj televidiloj ke la aĉetantoj volonte decidos anstataŭigi sian ankoraŭ bone funkciantan aparaton. Necesas krei la bezonon de nova televidilo.

Tiam oni elpensis ke la koloraj bildoj estas la grava plibonigo, kiu konvinkos la publikon. Sed tia plibonigo ne estis tiel facile enkondukebla, necesis ne nur ŝanĝi la ricevilojn sed ankaŭ fabriki kolorajn kameraojn, studiojn, produkti kolorajn programojn.

Oni devis ankaŭ decidi pri la kodado de la kolora televida signalo, pri la maniero kiel elsendi tian koloran televidan signalon. Estis du eblecoj : aŭ du samtempaj elsendoj (unu kolora por la novaj aparatoj, la alia nigra-blanka por la malnovaj aparatoj) aŭ nur unu kolora elsendo sed ĝi devis esti ankaŭ ricevebla per nigra-blankaj televidiloj.

Pluraj solvoj estis priesplorataj kaj valoras prezenti ilin ĉar ni retrovos la samajn pripensojn, kiam temos pri evoluo de normala televido al altkvalita televido.

Unua solvo : inventi tute novan kaj plej taŭgan elsendmetodon, konsiderante la apartajn karakterizojn de la trielementa kolora signalo.

Dua solvo : uzi la metodon de la nigra-blanka televido kaj aldoni metodon por inkluzivigi la koloran signalon pligrandigante la frekvencbendon necesan por sendi la signalon aŭ uzante du frekvencbendojn.

Tria solvo : provi enkonduki la koloran signalon en la frekvencbendon de la nigra-blanka signalo sen perturbi ĝin.

Ĉiuj solvoj havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn kaj kompreneble ofte avantaĝo de unu estas malavantaĝo de alia.

Implicoj de la unua solvo : komence necesas dufoje samtempe elsendi (laŭ la malnova maniero por ekzistantaj nigra-blankaj televidiloj kaj laŭ nova maniero por la koloraj televidiloj), nur tre poste, kiam preskaŭ ne plu estos nigra-blankaj televidiloj, oni povos forigi la nigra-blankan elsendon. Evidenta malavantaĝoj : elsenda kosto, neceso de du frekvencbendoj (du kanaloj) por ĉiu televida programo kaj de pliaj elsendiloj por la duaj frekvencbendoj necesaj por ĉiu televida programo.

Implicoj de la dua solvo : same kiel por la unua solvo sed la dua frekvencbendo necesa por ĉiu programo estas malpli larĝa ĉar parto de la tuta signalo estas jam sendata en la unua frekvencbendo de ĉiu programo (la bildo). Nur necesas sendi la koloron de ĉiu punkto en la dua frekvencbendo.

Implicoj de la tria solvo : ĉar la kolora signalo estas enŝovita en la nigra-blankan televidan frekvencbendon, neniu aldona frekvencbendo estas necesa por ĉiu televida programo kaj do neniu novaj elsendiloj. Kompreneble ĝi estas la plej kontentiga solvo ĉar la frekvencbendoj, kiujn ĵaluze konservas la militistoj, estas maloftaĵoj. Sed tiu solvo starigas tre akutan teknikan problemon, ĉu ĝi estas solvebla?

En tiu tria solvo, oni devas aldoni signalon en la saman frekvencbendon, sed tiu aldona signalo, kiam ricevita de la nigra-blankaj televidiloj ne devas perturbi ilin.

La nigra-blanka televida signalo jam konsistas el du apartaj signaloj (sona signalo kaj bilda signalo) sendataj en la sama frekvencbendo, kiel montras la sekvanta bildo.

Bonŝance tiuj du signaloj estas sufiĉe apartaj unu de la alia por ne perturbi unu la alian. Tial inĝenieroj sukcesis enŝovi trian signalon, kiu entenas nur la koloran parton de la bildo, kiun oni nomas "krominanco" aldone de la luma parto de la bildo, kiun oni nomas "luminanco". De tie venas la diferenco inter la kodoj de bilda signalo en transsendo (du bazaj signaloj : luminanco kaj krominanco) kaj en prezento sur ekrano (tri bazaj signaloj : verda, blua kaj ruĝa signaloj).

Do eĉ se oni ŝparis la investon en novaj elsendiloj por la elsendo de kolora televido, tamen oni devis instigi la programproduktistojn al kolora produktado de filmoj. Tio ne estis problemo ĉar jam multaj kinoproduktantoj kolore produktis por la kinejoj, konvinkitaj ke nur la koloraj filmoj havos estontecon. La televidprogramaj produktistoj, kiuj daŭre nigra-blanke produktis devis alkutimiĝi al novaj aparatoj, pli kompleksaj.

Necesis ankaŭ konvinki la spektantojn al aĉeto de kolora televidilo, kiu komence estis multekosta. Ankaŭ tie, la prestiĝo ligita al la posedo de kolora televidilo multe helpis al ĝia disvastiĝo. Ni retroviĝas en la situacio de lanĉo de nova servo : estas risko ke ĉiu atendas la alian : la spektantoj atendas ke estas pli da koloraj programoj kaj malpli kostaj televidiloj, la produktistoj same kiel la reklamantoj atendas ke estas pli da spektantoj por kolore produkti. En tiu situacio, necesas forta volo, konvinkiĝo kaj mono por investi en la nova sistemo precipe kiam la repago ne estas proksima, kaj tion povas fari nur politika potenco pere de ŝtata kompanio aŭ subvenciado.

Post la kolora televido, kiu jam ne plu estas nova, kion inventi por savi la televidfabrikistojn ? Kial ne la altkvalitan televidon ? Tiu ideo furoris antaŭ kelkaj jaroj.

La Japanoj proponis propran sistemon MUSE, kiu estis rompo en la evoluo de la televido, ĉar ne ekzistis kompatibileco inter la altkvalita sistemo kaj la malnova.

La Eŭropanoj rifuzis adopti tiun sistemon, argumentante ke la nova sistemo devas esti kompatibila kun la malnova. Pro tio ili proponis la sistemon paka D2 MAC, kiu mikse uzas analogan kaj diĝitan signalojn. Tiu sistemo estas eksperimente uzata en Eŭropo, same kiel la sistemo MUSE en Japanio, por vidpaga televido, kie la spektanto pagas nur tion kion li spektas.

La Usonanoj poste vekiĝis kaj argumentis ke la tempo alvenis por nova televida sistemo pure diĝita. Ili sukcesis mortigi la du aliajn sistemojn eĉ se la pure diĝita nova sistemo ankoraŭ ne estas preta.

Fakte nun, multaj estroj opinias ke altkvalita televido ne sufiĉos por konvinki la spektantojn al aĉeto de nova multekosta televidilo.

Tial, la nova ideo estas nun la disvastiĝo de nova pure diĝita sistemo, kiu ebligos la samtempan elsendon de granda nombro da diĝitaj televidkanaloj, kaj ili laboras pri tio.

Havi multajn televidkanalojn estas bona afero se oni havas ankaŭ programojn. Pro la kosto de program- kaj film-produktado, iuj kompanioj decidis pagi por la akiro de kompanioj, kiuj jam disponas pri grandaj stokoj da programoj aŭ filmoj. Tion oni spertis en Usono sed ankaŭ en Eŭropo kaj tio ne estas finita.

Ĉu ni havos ununuran mondan diĝitan televidan sistemon ? Ni ja scias ke nun tri televidaj sistemoj estas uzataj en la mondo : NTSC (en Kanado, Usono kaj japanio, PAL (en Okcidenta Eŭropo ekster Francio) kaj SECAM (Francio kaj Orienta Eŭropo kaj Francparolanta Afriko). Tio ne estas certa. Por protekti naciajn fabrikistojn, eble diversaj sistemoj estos fine elektitaj sed tio estas pli kaj pli malverŝajna.

Kiam la nova diĝita televida sistemo estos preta, necesos produkti novajn ricevilojn aŭ almenaŭ novajn malmodulilojn pro ricevi la plurcentajn televidajn signalojn kaj denove la prezoj komence estos altaj sed iom post iom ili malkreskos. Sed ĉu vere oni bezonas tiom da televidajn kanalojn ? ĉu oni kapablos trovi la deziratajn programojn ? Tiu abundo de televidaj kanaloj ebligos novajn servojn kiaj VPaj (Video je Peto). Pri tio oni multe diskutas en internaciaj rondoj.

Christian Bertin
Eŭropa Projektestro (RACE MARS kaj Eurescom IMS1)
Reklamo: Esperanto, samniveliga lingvo